Dio Benu numero 85-1/2012

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj, la nuna, ankoraŭ ni povas diri la nova jaro 2012 jam senhalteble dekalkulas la tagon post la tago. Antaŭ nelonge ni travivis kristnaskan periodon kaj jam antaŭ ni estas periodoj karesma kaj paska. Ankaŭ rapide proksimiĝas la nunjaraj aranĝoj, pri kies partopreno ni devas serioze pensi.

Kiel unua tre alloga aranĝo sin proponas al ni Bibliaj Tagoj en la urbo Trento, Italio, okazonta en la tagoj 07.-13.03.2012. La detalaj informoj kun aliĝilo troveblas en interretaj paĝoj de nia sekcio www.ikue.org/cz. La urbo Trento estas facile atingebla el Ĉeĥio, ĉar por vojaĝo tien kaj reen ekzistas idealaj busliniaj konektoj el Praha.

En la tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de junio okazos la 3-a Renkontiĝo en Žirovnice, kiun aranĝas nia, do la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Partopreni ĝin povas ne nur membroj de nia sekcio aŭ IKUE, sed kiu ajn, sendepende de tio, ĉu li aŭ ŝi estas katoliko. La pordo al la renkontiĝo estas malfermita por ĉiuj.

Tiuj, al kiuj ni havas retpoŝtan ligon, jam scias, ke la 65-a Kongreso de IKUE nunjare okazos en la urbo Pécs (ĉeĥlingve Pětikostelí) en Hungario de la 14-a ĝis la 21-a de julio. Estas preparata tre bela kaj altnivela kongresa programo kun vizito de tre vizitindaj lokoj. Ne hezitu partopreni la kongreson promesantan tre belajn travivaĵojn en la hungara urbo Pécs, kie kiel episkopa kanceliero plenumas la servon pastro Attila Szép, iama multfoja partoprenanto de niaj IKUE-tendaroj en Sebranice.

Kaj septembre de la 27-a ĝis la 30-a okazos Trilanda Konferenco en la urbo Břeclav (Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio), kiun aranĝas Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kadre de ĝi povas okazi ankaŭ kunveno de nia Katolika Sekcio de ĈEA. Tial jam nun serioze planu partopreni ankaŭ tiun ĉi trilandan konferencon. Antaŭĝojante vian aktivan partoprenon en la aranĝoj, salutas vin

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA NATURO

Estas surpriza, ke tiun vorton en la Skribo ni preskaŭ ne trovas. Pli ofte aperadas tie la vorto kreitaĵaro, kreitaro, tero, verko de la manoj de Dio. Per nocio naturo ni komprenas kunaĵon de ĉio kreita, la universon kaj la teron kun substancoj nevivaj, kreskaĵoj, animaloj kaj la homo.

Jesuo uzadas multajn paradigmojn kaj parabolojn ĝuste el la naturo, por pliproksimigi al ni esencon de la Dia regno. Ĉio, kion Dio kreis, servas kaj al la praktika bezono de la homo, kaj kiel simbolo, la bildo por ekkompreno de pli altaj realecoj kaj signifoj.

Se ni ellernos observadi kaj perceptadi la naturon el vidangulo de rigardo de Jesuo, ni ne ĉesos miregi kaj konstante ni malkovrados ĝiajn evidentajn kaj kaŝitajn mesaĝojn, en kiuj kaŝiĝas rimarkinda dimensio de la senco, ordo kaj beleco.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 KRIZO DE LA KREDO

Kiam en la homo ekestas krizo de la kredo, ĝi estas la krizo de espero, amo, saĝeco, justeco, forto, pieco, modereco, amo al Dio, timosento antaŭ Dio. Malesto de ĉi ĉio en la homa animo (oni povas diri neĉeesto de Dio) estigis treegan krizon, pro kiu suferas la tuta homaro.

Materialismo kiel enkorpiĝo de Satano estas malĉeesto de Dio en la homa animo. Sed Dio estas la Amo, Lumo, Justeco kaj Saĝeco, Forto, Pieco kaj ĉiu virteco kaj perfekteco.

Jesuo en la mesaĝo al P. Ottavio Michelini

al la indekso


  LA EKLEZIO NE ESTAS UNU EL MULTAJ

Partaĵo el Homilio de Benedikto la 16-a el la Santa Meso sur Olimpika Stadiono en Berlino
la 22-an de septembro 2011

Iuj homoj restas ĉe rigardo al la Eklezio nur ĉe ĝia ekstera aspekto. Tial la Eklezio al ili vidiĝas kiel unu el multaj organizacioj interne demokratia socio kaj laŭ iliaj mezuriloj kaj leĝoj ili juĝas eĉ tiel nekunmezureblan grandecon, kiel estas la Eklezio. Se al tio ankoraŭ aldoniĝas tia doloriga realeco, ke en la Eklezio estas la fiŝoj bonaj kaj ankaŭ malbonaj, tritiko kaj ankaŭ trudherbo, kaj la rigardo fiksiĝas sur la negativaj flankoj, poste la granda kaj misterplena mistero de la Eklezio ne malfermiĝas.

Poste alvenas neniu ĝojo el aparteneco al vinbertrunko de la Eklezio. Disvastiĝas malkontenteco, ĉagreno, se iu ĉe siaj supraĵaj kaj eraraj imagoj pri la Eklezio ne vidas realigitajn proprajn „imagojn pri la eklezio“! Poste silentiĝas ankaŭ tiu ĝoja „Dankon al Dio, ke Li donis al mi la gracon kaj alvokis min en sian Eklezion“, kiel tion kantadis kun konvinko ĉiuj generacioj de la katolikoj.

La Sinjoro en sia parolo plu daŭrigas: „Restadu en mi kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi, ĉar sen mi – ni povus ankaŭ traduki: ekster mi – vi povas nenion fari.“ (Joh 15,4-5)

Aŭ, aŭ

Antaŭ tiun ĉi decidon estas starigita ĉiu el ni. Estas tio grava, diras al ni Sinjoro en sia parabolo: “Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.” (Joh 15,6) Al tio aldonas sankta Aŭgusteno: “La branĉojn atendas unu el tiuj du eblecoj, aŭ vinbertrunko, aŭ fajro; se ili ne estas en vinberarbo, ili estos en la fajro; por ke ili ne troviĝu en la fajro, ili restadu en la vinbertrunko.”

La decido ĉi tie postulata nin urĝe atentigas pri ekzistenciala signifo de nia vivdecido. La bildo de la vinbertrunko estas samtempe signo de espero kaj promeso. Mem Jesuo venis pere de enkorpiĝo en tiun ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas akvon de la vivo, nutras nin kaj fortigas. Li prenas sur sin ĉiujn niajn kulpojn, angoron kaj suferon, purigas nin kaj fine transformigas nin je mistera bona vino. Iam en tiuj horoj de la mizerstato ni sentas nin esti kvazaŭ en premilo, kiel vinberoj, kiuj estas tute elpremitaj. Sed ni scias, ke lige kun Kristo ni fariĝos plenmatura vino. Eĉ tion malfacilan, penegan en nia vivo kapablas Dio transformadi. Grave estas, ke ni „restu“ sur vinbertrunko ĉe Kristo. (...) Resti en Kristo signifas resti ankaŭ en la Eklezio.

al la indekso


 HOMILIO DE EPISKOPA KANCELIERO SAC. ANTONÍN BASLER

en esperantlingva Sankta Meso okazinta la 17-an de julio 2011 por partoprenantoj de la 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Olomouc.

Karaj geamikoj, mi vin ĉiujn bonvenigas en nia belega sanktejo dediĉita al sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, kiu tiuloke kaj tiuaspekte staras jam tricent jarojn. Ĝi verdire estas la domo konstruita sur la roko. Kaj Sinjoro Jesuo, kiu nin sur ĉi tiun lokon hodiaŭ venigis, volas, ke ankaŭ nia vivo estu la domo konstruita sur la roko, kiu estas Li mem, kiun skuigos eĉ ne la plej granda vivŝtormo, kiu persistos eĉ kontraŭ la plej fortaj tempestoj kaj uraganoj de la vivo. Nia regula partopreno de la dimanĉaj sanktaj mesoj estas tia tutviva kleriĝado en tiu ĉi la plej grava arto, al kiu instruas nin Jesuo Kristo, kiu plenrajte diras pri si mem: „Unu estas via instruisto – Kristo, vi ĉiuj estas gefratoj.“

Kaj pri kio temas lia hodiaŭa leciono? Pri la regno de Dio. Ofte la homoj dum legado de la Evangelio opinias, ke la regno de Dio estas ĉi tie komprenata en senco teritoria, kvazaŭ temas pri iu spaco, aŭ teritorio – kiel ili tion konas el historio aŭ fabeloj. Kaj Jesuo Kristo fakte parolas pri maniero de la vivo. La regno de Dio en prezento de Jesuo estas vivmaniero, perfekte direktita al Dio, orientita je Dio, kiel la plej grava centro de nia estado.

Kaj ĉar tiun manieron de la vivo ni vidas perfekte formitan en Jesuo Kristo (Li diras: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de la ĉiela Patro), ni povas diri, ke ĝuste en Li kaj per Li al ni alvenas la Dia regno. Do: se mi vivas tiel, ke mi akceptas Dion kiel veran Sinjoron, Reĝon, pri kiu mi scias, ke Li estas, kaj volas esti, samtempe mia Patro, la plej bona Patro, do mi estas en la regno de Dio. Alivorte dirite: Se mi vivas tiel, kiel Jesuo, mi jam estas en la Dia regno. Kaj ĉar nia Sinjoro estas realisto, kaj Li bone scias, en kio ni vivas, per la unua parabolo Li montras al realeco de la mondo. La mondo, kvankam ĝi estas verko de Dio, bedaŭrinde ĝi ne estas senigita de la malbono kaj maljusteco. La malbono ekzistas en la mondo eĉ tiomkvante, ĝis la homoj ofte demandas: „Ĉu tiun ĉi mondon ne kreis Dio, kiu ja estas bona kaj justa?“

Jesuo respondas: „Tion faris malamiko!“ Diablo, kiu certe ne estas egalranga kontraŭulo al Dio, kvazaŭ iu duobla principo de la bono kaj la malbono. Ankaŭ la diablo estas nur kreitulo, tre inteligenta, kiu sian altan inteligentecon donis en la servon de la malbono post tio, kiam li ekribelis kontraŭ Dio, kiel al ni tion priskribas libro Apokalipso de Sankta Johano. Kaj pri tiuj, kiuj postsekvas la vojon de fiereco kaj malbono, Jesuo diras, ke ili estas infanoj de tiu ĉi patro – la diablo. Ili estas tiu herbaĉo, kiu kune kun tritiko kreskos ĝis la rikolto, ĝis la fino de la mondo, kaj kiun oni ne elŝiru tuj, ĉar dum la vivo la homo povas ankoraŭ konvertiĝi, kiel el Saŭlo iĝis Paŭlo, aŭ kiel tiu krimulo, krucumita dekstre de Jesuo, kiu aŭdis el lia buŝo: „Hodiaŭ vi estos kun mi en la paradizo.“ Tial nin Jesuo instigas al pacienco ne nur rilate al la aliuloj, sed same ankaŭ rilate al ni mem, Li kondukas nin al volonteco komenci ĉiun tagon denove, kaj neniam rezignacii antaŭ nia klopodo pri la Dia regno en nia propra vivo.

Per la dua parabolo Jesuo atentigas nin, ke la etaj komencoj de la Dia regno en nia koro ankoraŭ ne devas signifi, ke temas pri io senvalora. Ekzistas sennombraj sanktuloj kaj aliaj ekzemploj en la historio, el kiuj oni povas vidi, kiel el etaj komencoj elkreskis grandaj verkoj. Vidu ekzemple vivon de sankta Aŭgusteno, aŭ la mem bildon de la Eklezio, kiun Sinjoro Jesuo komencis kun dek du apostoloj kaj hodiaŭ ni vidas la Eklezion kiel dumiliardan familion, kiu konstante kreskas.

La tria parabolo pri la fermentaĵo en granda kvanto da faruno poste montras al granda interna forto de la regno de Dio, do de la homoj, kiuj vivas orientitaj al Dio, kaj transformas la komunumon ĉirkaŭ si per tio, ke eĉ senvorte ili en ĝin enportas Dion.

Kaj konklude ni povas konsciiĝi, ke tiu kampo, en kiun Dio semis bonan semon, kaj lia malamiko post Li la herbaĉon, estas ankaŭ nia propra koro. Mem Jesuo diras: „El la koro de la homo eliras malbonaj pensaĵoj, murdoj, adultoj, malĉasteco, rabado, malvera atestado, ofendoj“. (Mat 15,19.) Kaj en nia koro restos tiu herbaĉo, eĉ se nur kiel semo ĝis la fino de nia surtera estado, tial estas tiel grave, ke ni kapablu superregi ĝin, regi kune kun Jesuo, sub lia gvidado kaj en lia forto. Neniam ni do perdu tiun ĝustan orientiĝon, ĉar kie mankas la ĝusta direkto al Dio, tie nenio povas esti bona, diras Benedikto la Deksesa. Nin ĉiujn baptitojn Jesuo postulas: „Restadu en mi kaj mi restados en vi. Kiu restadas en mi kaj mi en li, tiu donas multe da frukto, ĉar sen mi vi nenion povas fari.“ (Joh 15,5). Aliloke Li diras: „Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi kaj mi en li.“ (Joh 6,56). Do la Dia regno ne estas tie aŭ aliloke, sed ĝi estas meze de ni, ĝi estas en ni, se ni vivas kun Jesuo, Li vivas en ni.

Karaj geamikoj, ne ekzistas en la mondo pli granda trezoro, ol estas nia kredo, ol estas nia amikeco kun Jesuo. Lia deziro estis: „Ke ĉiuj estu unu“. Kaj tiucele certagrade kontribuas ankaŭ via klopodo pri unu lingvo kaj interkompreniĝo inter la nacioj. Do Dio, nia ĉiela Patro, vin plu benu kaj Li estu ĉiam pli forta via apogo.

al la indekso


 ŜAJNAS, KE LA MONDO ŜANCELIĜAS

Episkopo Andreas Laun

Tre disvastiĝis sento de trompiĝo pro politiko de politikistoj. Kial? La homoj ĉiam pli kaj pli multe sentas timon el ekonomia malcerteco, ili timas pro kreskanta krimeco kaj teroro, ili ĉagreniĝas pro registara politiko de ŝuldoj sur unu flanko kaj pro privilegioj de la politikistoj kaj iliaj malprudaj enspezoj sur la dua flanko. Ili sentas sin esti senigitaj de siaj pli malgrandaj aŭ pli grandaj liberecoj per reguloj superantaj la regulojn, kaj kio estas pli malbona, ili sentas sin prirabitaj pri fundamentaj rajtoj, kiel estas la rajto de gepatroj je eduko de siaj infanoj, al kiuj estas entrudata en lernejo edukado, kiu fakte estas seksualizado. Indignitaj estas ankaŭ la homoj per tio, kiel iuj politikistoj perforte klopodas realigi sensencajn ideologiojn kaj radikalajn evoluciojn.

Kaj plue: la homoj suferas pro multaj malbonoj kaj timas pro ili. Temas pri kreskanta nombro da disfalintaj familioj, needukebla junularo kaj problemoj en ilia kleriĝo spite de modernaj kaj reformaj konceptoj. Dramece kreskas dekresko de infanoj, kaj kiu atentigas pri tiu stato, estas signita kiel malsana kaj amorala. Multajn homojn turmentas ekzistproblemoj, necertaj laborlokoj kaj konstante kreskantaj impostoj kaj prezoj.

Multajn politikistojn tiuj ĉi demandoj tute ne interesas, ili la kulpon ĵetas sur iujn „aliulojn“, aŭ plibeligas konkretajn problemojn per dezirata „moderna evoluo“.

Konkretaj malfermitaj respondoj al demando pri la kaŭzoj rajtas neniupreze esti publike eldiritaj, ekzemple ke la ĉefa kaŭzo de demografiaj problemoj estas la fakto, ke ĉiujare estas mortigita tia nombro da infanoj, kiu plenigus unu negrandan urbon, kaj tiuj murdoj realiĝas ne „kontraŭleĝe“, sed „laŭleĝe“. Kvazaŭ la infanoj ne kreus esencon de la estonteco kaj ne apartenus al la feliĉo kaj bonfarto de ĉiu lando.

Sed antaŭ ĉio ne estas allasebla, kaj eĉ tio prezentas politike nekorektajn agadojn kaj la plej malbonan malrespekton de tabuo, se iu asertas, ke la ĉefa problemo de ĉiu malbono de la nuna mondo estas, ke ĝi sin forturnis de Dio.

Multaj eŭropanoj ankoraŭ lasas sin bapti, geedziĝi kaj entombigi per pastro, sed samtempe oni malrespektas Diajn ordonojn, oni ne respektas naturecan ordon de la kreado. La mondo „sen Dio“ estas klopodanta ĉiam kun pli granda aroganteco same, kiel estis iam klopodanta „la mondo sen judoj“.

Tio, pri kio la nuna mondo klopodas, Biblio jam delonge konas: Per konstruo de „babilona turo“ la homoj provis starigi sin mem sur la lokon de Dio, sed per tio ekestas grandega ĥaoso. Konsekvenco de tio estas, ke la homoj al si mem ne komprenas, iliaj projektoj ruiniĝas kaj plua historio estas difinita per mono, perforto kaj maljusteco.

Konstruo de „La urbo sen Dio“ hodiaŭ ne estas sukcesa. Pli vere la mondo ŝanceliĝas de unu krizo al la alia, de unu katastrofo al la plua katastrofo. Ĉu ne estas la plej urĝa tempo, por ke la politikistoj kaj iliaj voĉdonantoj metu al si la demandon: „Ĉu ne estas la katastrofoj kaj malfeliĉoj konsekvencoj de la homa erarvagado, ĉu ankaŭ ni estas la kaŭzo de multa suferado, ĉar ni forigis Dion, kaj el legitima diferencado inter Dio kaj la mondo, inter la eklezio kaj la ŝtato ni kreis skismon inter mondo kaj Dio?

Kiam la Evangelio diras: „Dio venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis“, poste la homoj diras: „Dio neniam venis, kaj se Li venus, ni Lin ne bezonas, Li nur ĝenas, Li do foriru, kaj tuj kaj porĉiame. Ĉar la mondo apartenas al ni, ĝi estas nia, por Dio ĉi tie mankas loko, nur en muzeo de dioj kaj religioj, kiuj estas por ni indiferentaj.“

Kion Dio pri tio ĉi ĉio pensas, tion esprimis lertparole jam profeto Amoso. Unue li elkalkulas pekojn de la homoj, poste malbonojn, kiujn Dio pro la pekoj sendis kaj allasis, sed konstante denove sonas Dia akuzo, kvazaŭ la Dio mem ne volus ekkredi tion: „Kaj malgraŭ tio vi ne turnis vin al mi!“ Kiu havas orelojn por aŭskulti, aŭdas tiun frazon en plendo de Jesuo super Jerusalemo pri sopiro de Dio, por ke la pekuloj, sed amataj homoj tamen konvertiĝu, revenu al Li kaj lasu sin savi!

Ĉu ne estas ĝi precize tio, kio mankas al niaj hektike agantaj, sed senkonsilaj politikistoj: reen al nia Savinto, al la Patro de ĉiuj homoj, reen al por liaj homoj adekvataj leĝoj kaj strukturoj?

Kiel provokacio hodiaŭ sonas vortoj de Otto von Habsburg: „Vera Dia ordo estas la ekkono, ke ĉiu povo alvenas de supre, ke ĝi do ne povas esti nelimigita, sed ĉiam submetita al la plej altaj moralaj leĝoj, al Dia natura leĝo. Dia ordo estas ne nur fundamento de la legitima povo, ĝi estas sekura protekto de tiuj, kiuj estas al la povo subigitaj. La ĝuste komprenata Dia ordo estas la plej forta garantio, kiun entute la civitano povas havi.“ (O. v. Habsburg, Mit Gott für die Geschichte, Heiligenkreuz 2009, p. 64).

Transprenita el Kath-net

al la indekso


 LA RIFUĜEJO DE LA PEKULOJ

Tiel kiel la homa okulo ne toleras intensan lumon, ĉar ĝi kaŭzas inflamon, tiel kiel la homa haŭto ne toleras acidon, ĉar ĝi ankaŭ kaŭzas inflamon, tiel same la homa koro, la homa animo ne toleras kulpon. La homo, se li havas iun pekon, havas du eblecojn, kiel trakti ĝin. Aŭ mi ĝin enpuŝos en min, ankoraŭ pli profunden el mia konscio en mian subkonscion, aŭ la kulpon mi ĵetos eksteren. Estas tio eble same kiel kun forfalaĵo. Aŭ mi ĝin ien piedpuŝos en la ĉambro, por ke ĝi ne estu videbla, sed ĝi tie plu restadas kaj putras, aŭ mi ĵetos ĝin en la balaaĵujon kaj mi definitive liberigos min de ĝi. La homo de la komenco de la 21-a jarcento tre malmulton scias, kiel senigi sin de la kulpo, ĉar li ne konas rifuĝejon, kien iri kun tio, kio estas por la homa koro fremda, do li la kulpojn subpremas en sin. Kaj la subpremita kulpo kondukas al la malsano. En psiĥiatrio ni diras al ĝi auxieta, anksieco, depresio aŭ agreseco.

La agreseco estas vere sekvo de la nesolvita kulpo el pasinto. Havi kien iri kun la kulpo, havi kien iri kun la peko, tio estas grandega ŝanco, kiun la homo ricevadas de Dio. Se la homo faris ion malbonan, do li havas du eblecojn. Aŭ li de tiu problemo forkuras aŭ kun tiu problemo li iras al la Patro. Ni ekmemoru, kion faris Adamo, kiam li pekis. Li sin kaŝis. Kaj tio estas la baza psiĥologia eraro. Li forkuris antaŭ Tiu, kiu estas justa. Li forkuris en la kaŝejon. Kaj kiam lin la Eternulo kvazaŭ simbole serĉas, ĉar la Eternulo ĉiam serĉas nur simbole, ĉar Li scias, kie estis la unua homo kaŝita, do Adamo estas kaŝita. Sed ni, la kristanoj, havas la eblecon iri al la Patro, por ke estu pardonite al ni kaj ni ne plu devas timi, ĉar por tio ni ankoraŭ havas la rifuĝejon de la pekuloj, kiu nin ne kaŝas antaŭ Dio, sed portas nin al Dio. La Virgulino Maria estas tiu pozitiva rifuĝejo.

Max Kašparů

al la indekso


 MIA KRISTO ORTODOKSA, PROTESTANTA KAJ KATOLIKA

„Christus ist ein Fester Grund der Seligkeit und ein unueberwindlicher Felsen aller, die an Ihn glauben.” (Kristo estas firma bazo de la beateco kaj nevenkebla roko de ĉiuj, kiuj kredas je Li.) Martin Luther.

Mi rakontos al vi pri mia Kristo. Konstante mi starigas al mi mem la demandon: „Kia Li estas, mia Kristo, Dio kaj Savanto, frato kaj bona paŝtisto, kiun mi ekkonis helpe de la kredgraco, kiu estiĝis la senco kaj la celo de mia vivo?”

Dio sin revelacias en vivo de ĉiu homo laŭ la tre individua maniero. Li vokigas ĉiun individue, montrante, kiel Li aprecas ĉiun el ni.

Interparolante kun diversaj homoj pri la temoj de la kredo, mi venis al la konkludo, ke la vojoj de la homo al Dio estas mirinde neripeteblaj kaj ke „Patro tirigas” al Kristo ĉiun alimaniere. Estinte unujara mi estis baptita en ortodoksa eklezio. Antaŭ la bapto mi malsaniĝis treege je pneŭmonio. Laŭ la opinioj de kuracistoj mi havis malmulte da ŝancoj transvivi. Tiam miaj gepatroj decidis bapti min kiel eble plej rapide, malgraŭ tio, ke tia paŝo povis kaŭzi malfacilajn konsekvencojn en la oficejo, en kiu ili laboris. Nelonge post la bapto venis rapida resaniĝo. Tio estis la vera miraklo. En la familio mi tamen ne ricevis religian edukiĝon. Mi ne vidas en tio la kulpon de miaj gepatroj, ĉar ilia infaneco kaj juneco pasis en la erao de tutneniiganta batalo kontraŭ religio, kiam oni malpermesadis eĉ pensi pri Dio, kaj des pli havi iujn kontaktojn kun eklezio. La sovetia lernejo edukadis min je ateisto, geinstruistoj klopodadis per ĉiu forto enkapigi al ni la dogmon pri malestado de Dio kaj iu alia vivo, donante anstataŭ tio la kredon je la ekreganta komunisma paradizo sur la tero. Mi ne povas nun senkulpigi min pri tio, kiel kune kun geamikoj mi primokadis la maljunajn homojn irantajn al diservoj en ortodoksaj preĝejoj, kiel malsaĝa mi tiam estis, ŝajniganta esti saĝulo, kaj kiam mi klarigadis al mia avino kaj patrino la sensencon de la religiaj festoj aŭ de la benado de ovoj kaj manĝaĵoj antaŭ Pasko. Tio estis infanaĵo. Tamen en la vivo de ĉiu homo venas la tempo por primeditado pri la senco kaj la celo de la vivo. Nenion mi povis klarigi al mi mem, en nenio mi trovadis la respondon je la turmentantaj min demandoj. La morto de mia praavino, kaj pli poste de avino, kiujn mi tre amis kaj kun kiuj ligiĝis la plej belaj rememoroj el mia infaneco, devigis min al pli profunda pripensado de la senco de la vivo. Mi spertis malsekurecon – la ekzistencialisman, la grandan timon antaŭ la estonteco, kaj precipe antaŭ la morto. La spertitan animan malplenon mi provis plenigi, kvietigi per filozofio, praktikado de la orientaj batalartoj, tamen tio ne solvadis la problemon.

Je la fino de 1988 oni vokis min al soldatservo. Mi servis en la urbo Lvovo, en la regimento de la satelita interligiteco de la sekurecpolico – KGB, kie ĉiam oni atentadis nian pensadon, tion, kion ni diras, kion ni skribas al nia hejmo kaj kion oni skribas al ni. Mi neniam forgesos tiun tagon, kiam mia amiko estinte en Lvovo aĉetis Biblion. Mi petis, ke li permesu al mi legi ĝin. Bedaŭrinde, estis nek tempo, nek eblecoj, nek kondiĉoj por trankvila legado de ĉi tiu libro. Iu oficiro konsolis sendi ĝin al hejmo. Mi klopodis utiligi ĉiun liberan momenton, por kiel eble plej multe en ĝi tralegi. Ĵus tiam mi unuafoje eksciis pri Kristo; mi konvinkiĝis, kiel vere Sinjoro Jesuo Kristo sin revelacias tra la Dia Vorto. Li alparoladis min tra la tekstoj de la Sankta Skribo. Mi memoras la nekutimecon de la impreso, kiun kaŭzadis la legata teksto, kia mirakla inspiro plenigadis mian animon. Tiam mi ekkonis Kriston kiel Amikon, kiu neniam forlasas min en malfacilaj momentoj, en la momentoj de psika krizo. Eĉ dum la plej malfacilaj momentoj mi sciis, en kiun mi povas sendube enmeti esperon, kiun peti pri la forto kaj la helpo. Fine de 1990 finiĝis mia armeo servo, kaj en decembro mi ricevis inviton por la kristana konferenco en Kievo, kiun organizis iu protestanta organizo el Varsovio. Mi akceptis la inviton kiel la volon de Kristo, por ke mi povu pli bone ekkoni Lin. Tiam mi unuafoje petis Kriston pri la pardono de ĉiuj miaj pekoj, mi malfermis mian koron kaj mi petis Lin, ke Li eniru en ĝin, venu en mian animon. Mi akceptis Lin kiel mian Sinjoron kaj Savanton, mi redonis al Li mian vivon, kaj „nun ne plu mi vivas, sed en mi vivas mem Kristo” (Gal 2, 20).

Kristo ne estas por mi nur la persono, kiu vivis antaŭ du mil jaroj, sed Li vivas hodiaŭ. En mia vivo mi spertis lian estantecon, lian amon kaj lian helpeman manon. Ĉiu paŝo, ĉiu evento en mia vivo ne estas hazarda, sed kiel skribas Dag Hammarskjöld en sia taglibro – „en la lumo de la kredo kiel la ‘nuptigo de Dio kun la animo’ ĉio havas la sencon”. Ekde la momento de la ekkono de Kristo mi ekkredis je Li kiel je la Sinjoro kaj Savanto, mi retrovis la celon kaj la sencon de la vivo: vivi servante al Dio kaj al la proksimuloj, vivi en la amo de Kristo.

En la jaro 1992 la serĉado venigis min al malgranda tiam romkatolika paroĥo en mia urbo Lugansk (Orienta Ukrainio). Post longa serĉado mi trovis la komunumon de mirindaj homoj, inter kiuj mi povis disvolvadi kaj profundigadi mian kredon. Estinte 22-jaraĝa mi unuafoje akceptis Kriston sub la formo de Pano kaj Vino. Tre longa kaj de tempo al tempo malfacila estis mia vojo ekde la totala neado ĝis la ekkono de Kristo kaj la vivo en Li kaj kun Li. La batalo por la kredo kaj ligiteco kun Kristo, daŭrigado en lia amo kaj vero, estas la celo de ĉiu kristano. Sur ĉi tiu vojo plej multe mi timas perdi la kredon kaj la personecan kontakton kun Kristo, ĉar tiam mia vivo perdus la sencon. „Mi estas la lumo de la mondo. Kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo” (Joh 8,12) – diris Kristo. „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo” (Joh 14,6). „La viva kunestado kun Dio estas la kondiĉo de la ekkono de si mem, en Li ni prenadas la forton, por iradi laŭ la vojoj rektaj kaj tiamaniere venkadi sin mem” – skribas Dag Hammarskjöld en siaj “Vojmontriloj”. Legante ĉi tiun libron mi admiradis, kiel forte la vivo de tiu homo estis ligita kun Kristo, ĝis kiel profundan ekkonon de Dio kaj vivon li kun Li atingis. Mirindaj estas la vojoj de Kristo por ĉiu homo, lia rolo en la vivoj de la unuopaj homoj. Mian rakonton mi volus fini per la preĝo el la taglibro de Hammarskjöld:

Vi, kiu estas super ni, Vi, kiu estas unu el ni, Vi, kiu estas ankaŭ en ni.
Por ke ĉiuj povu vidi Vin ankaŭ en mi, por ke mi povu prepari la vojon al Vi,
por ke mi povu dankadi al Vi por ĉio, kio renkontas min,
por ke mi povu ĉe tio ne forgesadi pri la bezonoj de aliaj homoj.
Ĉirkaŭbraku min per via amo tiel, kiel Vi volas, por ke mi ĉirkaŭbraku per ĝi ĉiujn.
Por ke ĉio, kio estas en mi mem, povu turniĝi al via graco,
kaj por ke mi neniam eksentu malesperon, ĉar mi estas sub via mano,
kaj en Vi estas la pleno de fortoj kaj boneco.

Sergio Antipov-Vasieleviĉ (Ukrainio)

El la libro: „Opowiem Ci o moim Chrystusie” (Mi diros al vi pri mia Kristo), preparita de Sac. Stanisław Celestyn Napiórkowski, franciskano, Niepokalanów 1996.

Por legantoj de Dio Benu esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 SENTENCO DE Fjodor Dostojevskij

Se iun tagon la homo provos, estu kie ajn, konstrui sian vivon sur ateismo, li kreos ion tiel renversitan, tiel blindecan kaj nehomecan, ke la tuta konstruaĵo ruiniĝos sub ŝarĝo de homaj malbenoj. Revolucio ne estas la plej malbona en tio, kion ĝi detruas, sed en tio, kion ĝi kreas.

Fjodor Dostojevskij

al la indekso


 PILGRIMLOKA JUVELO SVATÁ HORA – SANKTA MONTO

La plej granda sanktejo en Bohemio (landparto de Ĉeĥio) estas ampleksa, belega komplekso de konstruaĵoj de Patrino de Dio super urbo Příbram – Baziliko la Malgranda de la Virgulino Maria.

La plej grava en la sanktejo, krom statueto de la Virgulino Maria Sanktmonta, estas la ĉefa altaro, tuta el arĝento. Historio de la ligna statueto de la Virgulino Maria estas ligita, jam en la tempo de regado de Karolo la Kvara, kun ĉefepiskopo Arnošt el Pardubice. La unua miraklo sur la Sankta Monto okazis en la jaro 1632, kiu ekstartis komencon de la pilgrima movado.

En la jaro 1647 venis al regiono de Příbram jezuitoj. Pere de ilia laboremo ŝanĝiĝis la kapelo sur la supraĵo de Sankta Monto je belega rezidenco. La kapelo, klostra galerio, sanktejo kun balustrado, ĉio estis ornamita per belegaj freskoj, statuetoj, stukaĵoj.

Ĉiujare konstante alvenadas pilgrimantoj el ĉiuj anguloj de la mondo adorkliniĝi al Dipatrino, la Virgulino Maria Sanktmonta, por elpeti ŝian protekton kaj propeton ĉe ŝia Filo Jesuo Kristo. Ankaŭ el mia loĝurbo Zruč nad Sázavou ĉiujare pilgrimas la paroĥanoj al Sankta Monto. Dum trarigardo de surplafonaj pentraĵoj en klostra galerio estas ebleco vidi sukcesintan bildon de kastelo el nia urbo Zruč kun pordegoj, remparo kaj mastruma konstruaĵo, bedaŭrinde post forbrulo de unu kastela alo. Pri tiu fatalaĵo rakontas sinjoro dekano el Štěpánovice Jan Šlechta tion ĉi: „Kiam la fajro eksplodis, mi ĵetis mian rozarion el Sankta Monto en la fajron. Malgraŭ tio, ke la fajro estis vastiĝanta, post tio ĝi tuj ĉesis. La rozario, kiu estis post kvaronhora resto en la fajro trovita, estis varmega, sed eĉ ne fadeno el ĝi estis forbruligita.“

Vizitu la pilgrimlokon Sankta Monto ĉe Příbram (Svatá Hora u Příbrami) kaj certe vi ne estos disreviĝintaj.

Jaroslava Hamajdová, Zruč nad Sázavou

al la indekso


 HISTORIA ABSURDAĴO

BBC anoncis, ke ĝi ŝanĝas difinon de jarnumerado. La ĝisnunan praktikadon de nomado de epoko „antaŭ Kristo“ kaj „post Kristo“ oni anstataŭos per ĝenerala „nuntempa erao“, por ke kredantoj de aliaj konfesioj ne estu ofendataj. Sed el flanko de multaj nekristanoj pere de diversaj iliaj porparolantoj aperis reago, ke ili tute ne sentas sin ofenditaj per tradicia datado.

La fakto estas tia, ke tiel nomata takto al aliaj religioj estas nura preteksto por tiuj, kiuj volas el kulturo forviŝi kiun ajn spuron de la kristanismo. Iniciatintoj de ĉi tiuj celadoj estas nur kelkaj okcidentaj laikoj.

Ne estas tio unuan fojon, kio tiel okazas. La provon pri ŝanĝo de datado devenas el Franca Revolucio, kiu enkondukis novan kalendaron en la 14-a de julio 1789 – tradicia tago de komenco de revolucia movado, kaj kiu eltrovis novajn nomojn de la monatoj. La kristanaj festotagoj estis anstataŭitaj per aliaj „revoluciaj“. Por ke estu likvidita dimanĉo, oni enkondukis anstataŭ septagaj semajnoj la dektagajn, tiel nomatajn dekadojn. Tiun kalendaron senvalidigis Napoleono en la jaro 1806.

La duan similan provon realigis Lenin, kiu kiel elirpunktan tagon de la kalendaro indikis tagon de la 24-a de oktobro 1917. Tiu kalendaro funkciis ekde la jaro 1929 ĝis la jaro 1940. La semajno havis kvin tagojn. Ankaŭ en tiu kalendaro la kristanaj festotagoj estis anstataŭitaj per la tagoj naskiĝintaj el revolucio. Sed samtempe kun tiu ĉi revolucia kalendaro estis uzata origina gregoriana, por ke la lando konservu rilaton al la cetera mondo. Similan provon faris ankaŭ Musolini, kiu volis kalkuli tagojn ekde „marŝo al Romo“, kiu komencis faŝisman eraon.

Klopodo likvidi la kristanan kalendaron havas ĝis nun sur sia konto provojn, kiuj ĉiuj fiaskis. Estas necese diri, ke ĉi-foje BBC sin limigas nur je ŝanĝo de nomo kaj ne de la kalkulado de tempo. Ĝi tamen estas hipokrita faro. La hipokriteco estas en tio, ke oni forgesu, kial la jarkalkulo datiĝas ĝuste de ĉi tiu limsigno.

Sed kial ni mienu, kvazaŭ ni ne scius, ke ĝuste de tiu momento estas konfirmita la ideo, ke ĉiuj homoj estas rilate al si egalaj kaj estas infanoj de Dio? Ekde tiu momento estas pravigitaj ĉiuj homaj rajtoj, sur kies bazo oni prijuĝas naciojn kaj registarojn. Kial ne rekoni, ke ekde tiu ĉi limsigno principe ŝanĝiĝis la mondo? Ke malaperis tabuo pri materiala malpureco kaj estis liberigita natureco ĝuste tial, ke Dio estas transcenda (translimanta sensajn kaj raciajn komprenkapablojn). Malfermiĝis la ebleco ekkonadi la mondon, kio alportis ekeston de moderna scienco. Kial ne atribui al si parton el atingoj, kiujn la kristanismo havas en la nuntempa kulturo kaj civilizacio? Tio ne estas demando de la kredo, sed de la racio.

Tradukita el L´Osservatore Romano

al la indekso


 KOMPRENEMO

Kiom da miskomprenoj kaj perdoj jam estis kaŭzitaj pro nekomprenemo de la plej profunda kerno de la afero.

La patrineco komprenata kiel ludo, la maturiĝo komprenata kiel motivo de nerespondeco, la servo al aliuloj komprenata kiel ordonemo, la geedzeco akceptata kiel portempa, la libereco komprenata kiel arbitreco.

Estas necese kompreni la kernon, sencon kaj esencon de ĉiuj valoroj.

Alivorte...
Ni ne devas kompreni
predikejon kiel mentorejon,
pekkonfesejon kiel punkaptitejon kaj
Eŭkaristion kiel rekompencan manĝon.
La predikejo estas alvoko,
la pekkonfesejo rekapabligo,
la Eŭkaristio refortigo.

Max Kašparů

al la indekso


 La plej . . . laŭ patrino Tereza el Kalkuto

Kio aŭ kiuj estas:

La plej bela tago? Hodiaŭo.
La plej granda baro? Timo.
La plej facila aĵo? Erarado.
La plej granda miso? Rezigno.
La plej granda kaŭzo de ĉiu malbono? Memamo.
La plej bona sinamuzo? Laboro.
La plej bonaj ekspertoj? Infanoj.
La plej fundamenta bezono? Komunikado.
La plej profunda ĝojo? Esti utila al iu.
La plej granda sekreto? Morto.
La plej malbona eco? Malbona humoro.
La plej danĝera homo? Mensoganto.
La plej malbona sento? Kolero.
La plej bela donaĵo? Pardono.
La plej grava institucio? Familio.
La plej agrabla travivaĵo? Paco en koro.
La plej afabla ekpreno? Kun rideto.
La plej bona medikamento? Optimismo.
La plej granda kontenteco? Plenumita tasko.
La plej kredinda fonto de forto? Kredo.
La plej bezonaj homoj? Presbiteroj.
La plej granda bonaĵo sur la mondo? Amo.

Por legantoj disponigis D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA LUMO EN LA MALLUMO

La lumo en la mallumo estas por ni la homo fidinda. Longe li ne parolas, ĝustatempe li venas kaj faras, kio estas farenda. Ne fanfaronas kaj neglektas la malsaĝajn parolojn, li estas honesta kaj rekta en la rilato al si mem kaj ankaŭ al la aliuloj. Je tiu ĉi homo oni povas sin apogi, konfidi al li malgravan, sed eĉ gravan aferon sen bezono zorgi, kiel tio finiĝos, ĉar li estas la homo bonmora kaj fidinda.

Mi deziras al vi, ke vi tiajn homojn en la vivo renkontu laŭeble plej ofte.

Slávka Hamajdová

al la indekso


 ALKURAS NOVA JAR´

Alkuras Nova jar’
en nia kalendar’–
jen Kristonasko.
La fest’ de ĝoj’ kaj lum’
ĝin festu sen enu’
kaj sen fiasko.
Timigas reĝa tron’ –
kuraĝe al staltrog’
vi iru.
Plenumon de la vol’
kaj pacon al popol’
deziru!

Sac. Serhij Prudko, Ukrainio

 

La redakcio de Dio Benu dankas al multnombraj bondezirantoj de kiuj ĝi ricevis personajn, paperajn, retpoŝtajn aŭ pertelefonajn bondezirojn okaze de Krisnasko kaj Nova Jaro 2012. La redakcio esperas, ke la le-gantoj de Dio Benu plu kon-servos la favoron al ĝi.

al la indekso


 DIGNA REMEMORO

En la 12-a de oktobro 2011 estis solene malvualita memortabulo surmure de pensiono “ESPERO” en Skokovy, honore al medicindoktoro Josef Hradil. Nia estimata, de ĉiuj amata, longjara esperantisto, la sinjoro D-ro Josef Hradil, fondis klubon de esperantistoj en Mnichovo Hradiště, eldonadis E-gazeton Verda Familio. Li instruis Esperanton kaj verkis fakan medicinan E-vortaron. Li vivis kaj praktikadis kuracistan servon en Mnichovo Hradiště kaj ankaŭ en Skokovy. Li naskiĝis la 22-an de novembro 1924 kaj mortis la 26-an de oktobro 2008.

Tiel kara, bonkora kaj kredanta homo neniam estos inter ni, esperantistoj, forgesita.

Skávka Hamajdová

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ EN TRENTO

Marto 07.-11.03.2012

Estimataj, Vi estas invitataj partopreni tradiciajn BIBLIAJN TAGOJN (kun ADORU) okazontaj nunjare de la 7-a ĝis la 11-a de marto 2012 en la norditala urbeto TRENTO.

Trento estas bela urbo piede de la Alpoj facile atingebla peraŭtomobile, pertrajne kaj peraviadile tra la flughaveno de Verona. Ĝi estas fama pro la Trenta (Tridenta) Koncilio en la 16-a jarcento, kiu, responde al Reformacio, reformis la katolikan eklezion.

La loko: La Sanktejo “Madonna delle Laste - piazza delle Laste 1, Trento, Italio. Nia kunvenejo estos la domo de la karmelana monaĥejo, kiu disponas pri komunaj salonoj, sesdeko da loĝlokoj, manĝejo, kapelo kaj la Sanktejo “Madonna delle Laste”. Oni povas loĝi kaj manĝi tie por nur 128 € (+ 5 € por uzo de littukoj kaj bantukoj). La ĉambroj estas 1, 2 aŭ 3-litaj. La necesejo estas sur la koridoro. Ekzistas ankaŭ tranokt-eblecoj en apuda “Villa S. Ignazio” aŭ en hoteloj, junulargastejo ktp. en Trento.

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon disponigos al vi interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz, aŭ petu ilin ĉe la redakcio de Dio Benu, se vi ne disponas pri interreto.

al la indekso


 ĈU ANTIKRISTO?

Manfréd Seitz

Jam tio estas antikristeca, ke tiu ĉi temo estas en la ekleziaj komunumoj tabuo.

Ĉiuj kristanoj estas alvokitaj, ke ili atendu denovan alvenon de Kristo. Antaŭ ol Kristo venos, aperos laŭ biblia atestado Antikristo. Dia Antagonisto, kiu sin starigas sur la lokon de Kristo kaj batalas kontraŭ Li. Sed kiu li estas? Tio estas tre grava demando, ĉar la savo aŭ damno de la homo dependas je tio, ĉu li aŭ ŝi sin aligos al Kristo, aŭ al lia Kontraŭulo. En la 20-a jarcento estis indikitaj totalismaj naziismaj kaj komunismaj sistemoj kiel enpersonigo de Antikristo. Kaj kie li kaŝas sin hodiaŭ?

1. En la Eklezio
Mi diras tion malfermite. Aliel neniu ekscitiĝos, ĉar ni alkutimiĝis plibeligi la raportojn pri la stato de la Eklezio. Sed tio ne estas mia opinio, sed la diraĵo, ekzistanta en la Nova Testamento. Serĉi lin post ĉiu angulo estus certe erara interpretado. Ni devas agadi kontraŭ potenco, kiu sin lerte maskigas, kiu estas kaŝita, nevidebla, malfacile trovebla. Ekzistas ebleco ĝin malkaŝi nur tiel, ke dum sekvado de Kristo ni ĝin malkaŝigas per lumigita vidpovo de la kredo (Efe 1, 18). Sen revelacio (forŝiro de masko) tio ne eblas. Ni devas atenti mesaĝon de la Sankta Skribo.

2. Kion diras la Skribo?
Radikojn ni trovas jam en la Malnova Testamento. Tie oni priskribas, ke Antikristo minacas la Diservon. En Danielo 9, 27 oni parolas pri malsanktigo de templo, por ke ĝi estu neuzebla, do ne pri ĝia detruo. Pri la detruo parolas nur Jesuo Kristo. Li malkaŝas al siaj disĉiploj: Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas. Kaj ili forlogos multajn (Mar 13, 6). Ili estos memelektitaj „savantoj“, kiuj promesos bonfarton al la nacioj kaj la mondo kaj ili klopodos validigi siajn imagojn pri la absoluta povo. Ili persekutos tiujn, kiuj ne iras kun ili. Tio, kion al ni volas Jesuo diri, estas bezono de la animzorgado, kiu al tio preparantas kaj la falsajn profetojn demaskas.

S-ta Paŭlo tion prenas kaj plu tion disvolvas, ĉar li vidas ion novan – pluan eskalon: Neniu vin trompu iamaniere, ĉar antaŭe okazos la apostateco (multaj homoj apostatiĝos) kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo (2Tes 2, 3). „La homo de peko“ ne devas esti unuopulo, povas tio esti la tuta nacio, kiu estas obsedita pri disfalo de la ordo, evitado de la leĝoj, krimeco, forlasado de moraleco kaj la homeco. Tio povas ankaŭ esti plimulto de la homaro. Pli poste ĉe s-ta Johano en lia 1-a epistolo aperas nomo: Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon (1Joh 2, 22). Li ne venas de eks-tere, sed estas interne de la komunumo. Li estas kompleksa indiko de tiuj, kiuj dubigas kaj neadas diecon de Jesuo Kristo. Tiuj certe reprezentas iun formon de la kristana kredo, sed ne plu ili povas diradi Kristo, sed nur Jesuo. Ili estas, moderne dirite „jezulogistoj“, kiuj konsideras Jesuon kiel grandan etikan instruiston, sed ne kredas je Li kiel je nia Sinjoro kaj Savinto.

Rekte provokantan mesaĝon oni trovas en Apokalipso de s-ta Johano. En la 13-a ĉapitro el la maro estas supreniranta besto ... kaj la tuta tero mire postiras la beston (Apo 13, 1.3). Estas ĝi verŝajne tiu la plej terura bildo al Dio malamikeca monda potenco, kiu kunigas religion kaj politikon. Antikristeca estas variospeca, tiel ni povus resumi tiun ate- ston de la Skribo. Ĝi maturiĝas en diversaj versioj ĝis fina versio: La Antikristo alvenas. Li jam ĉi tie estis kaj alvenadas konstante denove, ĝis sia lasta la plej eskalita kaj la plej maturiĝinta apero.

3. Kion la Eklezio prisilentas
La nuntempa eklezio silentas pri la mistera aspekto de la Antikristo. Li laŭ atesto de la Skribo eliĝos el la eklezio mem, kaj tio:
• pere de Dion ofendantaj ritualoj, kiuj ne havas bazon en la Sankta Skribo, kaj pere de sendiecado de la Diservo;
• pere de disvastiĝanta falseco kaj neleĝeco (Mat 24, 12), ĉar mankas preciza distingkapableco de la konscienco, kiu estas en multa direkto arĥaika;
• pere de totalitaraj pretendoj, kvazaŭ la eklezio respondecus pri la socio kaj la mondo;
• en teologiaj tendencoj, kiuj kunigas religion kun politiko kaj elvokas elkreskon de ĉio tio, kion oni ne darfas diradi, por ke la homo ne volas esti indikita kiel konservativa, nescienceca aŭ nesane pia, ĉe kio neniu scias, kiu tion difinas. Tiun „silentantan superregadon“ oni devas indiki kiel esprimon de la Antikristo kaj estas necese pri ĝi paroli.

4. Antikristo proklamas amon, sed sen la sufero
La Antikristo vidiĝas en rolo de antaŭ-iranto de la venanta Kristo. Sed ĝis kiam vere ne okazos fino de la mondo, estas neeble lin identigi kun iu persono, nek kun Hitler, nek Stalin, Saddam Husajn aŭ Bin Ladin. Unue aperadas antikristaj paroloj, direktoj kaj strukturoj kaj pri tiuj nun temas. Por ilin malkaŝi kaj ilin demaskigi, estas necese precize deĉifri nocion „Antikristo“. Kutime ni lin komprenas kiel enpersonigon de la malbono. Sed tio ne estas lia videbla flanko.

Li estas Antikristo kaj tial li havas pontkapon en la eklezio. Li rolas sur la loko de Kristo, kaj tial li volas reprezenti tion, kio vidiĝas kiel bona, bonveniga, de multaj ŝatata, sed kion Kristo indikis kiel trompan. Antikristo proklamas amon, malkreskadon de la sufero, tion, kio mildigas vivbatalon kaj kio liberigas seksualecon de ĉiu limigado. Li forigas nenaskiĝintan vivon, ĉar ĝi el iu homa klerisma kaŭzo vidiĝas kiel evitinda. Li forprenas al maljunaj kaj neresanigeble malsanaj homoj vivon, por ilin pro kompato liberigi el la suferado. Li problemigas Dekalogon kaj anstataŭas ĝin senĉese pli per pli novaj moralaj imagoj: tiujn kristanajn li opinias kiel superitajn, eksmodajn, neuzeblajn kaj ekminacantajn memrealigon de la homo. Li komence ŝanĝas laŭrajtan liberi- gan batalon per nehomeca teroro, kiu alportas teruron kaj morton de senkulpaj homoj. Kaj kiel ofte malantaŭ tio staras religio kiel konfirmo, justigo kaj pelforto. Eĉ ne la kristanismo en sia historio evitis tion. La Antikristo korpigas, reprezentas kaj proklamas tion, kio en nuntempa epoko estas entrudigata kiel humana, lumiganta, konsentinda kaj senkondiĉe ordonata. Unuvorte: Substanco kaj signo de la antikristaneco estas tio, ke ĝi vidiĝas en masko de bono kaj helpo en la plej granda turmentado, kiu nin trafis, kaj ankaŭ kun ŝmiraĵo de la morala sendifekteco. Ĝi estas kvazaŭ persono aŭ kiel mesaĝo, kiun estas necese alvicigi al malfacile distingeblaj malnovtestamentaj profetoj de la savo.

5. Plejmulto de la kristanoj fariĝos ofero de Antikristo
La antikristaneco unue vidiĝas kiel spi-rita revelacio, ne kiel persono. Sed kiel ĉio spirita ĝi strebas sin „enkorpiĝi“. Ĝi volas iĝi korpo, persono kaj eknestiĝi en la pensado de la homoj. Sed ĉar ĝi zorgeme en si kaŝas, ke la aferoj estas verdire starigitaj surkape kaj laboras kontraŭ Kristo, kontraŭ Skribo, kontraŭ kredo, kontraŭ eklezio, nur malmultaj ĝin distingas. Tial, kiel diras Solovjev, kiu verkis en la jaro 1900 la plej profundan kaj gravan verkon pri Antikristo, plejparto de la kristanoj fariĝos lia ofero. Ili ne distingos „signon de la tempo“, pri kiu Jesuo atentigadis apostolojn kaj komunumon de la kredantoj.

6. Kristo venkos lin

Hodiaŭ ekzistas strukturoj, aperoj kaj movadoj, kiuj plejparte nesciante – servas al Antikristo. Alvenos, ke li, kiel diras la Skribo, iĝos absoluta potenca centro de la universala absolutismo. Sed ĝis nun havas la kredantoj pere de Sankta Spirito donacon de distingado kaj kapablon nevideblan malamikon rekoni kaj vidi lin eĉ en lia maskovestiĝo. La krucumita kaj resurektinta Kristo lin venkos. Tial finas la lasta libro de la Skribo per nesuperebla kanto de la laŭdo al Dio kaj Savinto, kiu akompanas la komunumon de la kredantoj ankaŭ sur ĝia krucvojo.

Komma 24/2004

al la indekso


 JESU-INFANO DONACITA EL BETLEHEMO

Irena kaj Stephan Miller el Germanio parolas Esperanton jam de la frua junaĝo. La geedzoj interkonatiĝis pere de Esperanto kaj havas leteramikojn en la tuta mondo. Kiam la franciskana Patro Carlo Cecchitelli el Israelo en la jaro 1970 eksciis, ke tiu ĉi paro geedziĝis, li transdonis al la frato de Irena la Betleheman Di-Infanon kiel malfruan geedziĝan donacon.

Ni tre ĝojis pri tio kaj ni ĉiam ege estimas ĝin, rakontas Irena Miller. Ĉiujare dum kristnaska tempo kuŝas la Di-Infano sub la kristnaskarbo. Sed tio ne estas la sola historio pri ĉi tiu Di-Infano.

Stephan Miller rakontas, ke ili ricevis la Di-Infanon sen lulilo. Do li demandis la lignaĵistan lernanton Toni Nägele, ĉu li po-vas pretigi taŭgan kripeton. Kelkajn mona-tojn post ĝia finpretigo li akcidente mortis. La kripeto restas por ĉiam bela memoraĵo pri li.

Dufoje jam estis la geedzoj en Israelo, kaj kompreneble ili vizitis ankaŭ Patron Carlon, kun kiu ili havas pere de Esperanto leteramikecon jam ekde 40 jaroj. Li vivis en la jaro 2000 en Gorny – la monaĥejo Ein Kerem, kvin kilometrojn okcidente de jerusalema malnova urboparto. Laŭ historio estis Ein Kerem la urbo en Judujo, kien iris Maria post la anĝela anonco por viziti en la domo de Zeĥarja la parencan Elisabeton, la patrinon de Johano la Baptisto (Luk 1, 39-40), al kiu li naskiĝis. La plej gravaj vidindaĵoj en Ein Kerem estas la franciskana preĝejo de Sankta Johano la Baptisto kaj la Maria-fonto, el kiu trinkis Maria.

Volonte mi denove vizitus Israelon, ĉar tre impresis min tiu lando. Ĉie oni renkontas la biblian historion, rememoras Irena Miller. Unu el la plej impresaj tra-vivaĵoj estis la Diservo ĉe la lago Genesaret.

La memoraĵo – la Di-Infano – estas bone kuŝanta sur la blanka tuketo sur la pajlo de la kripeto. La blanka tuketo ankaŭ havas sian historion. Ĝin donacis maljuna kaj malriĉa virino el Kubo. Ankaŭ por genepoj estas ne-cese konservi la historieton de tiu ĉi Di-Infano.

al la indekso


 KOLBASETO POR ETERNULO

Se mi aŭdas vorton „fasto“, mi ekmemoras pri la surskribo sur unu tombeja monumento, kie estas skribite: Ĉio foriris, nur la spuro de la rememoroj al ni ankoraŭ restis. Kaj kial tiu interrilato kun la tomba surskribo? Ĉiam min do ekatakas la parafrazo: Enhavo de la fasto estas for, nur la nocio mem al ni restas.

Fasto, alivorte ion lasi, forlasi, ellasi..., simple rezigni pri io. De unu, interliganta min, mi rezignas, por ke mi la duan, min liberigantan, akiru. Tiel verŝajne en la pasinteco kaj cetere ankaŭ en samtempeco devas aspekti la enhavo de ĉiu karesma periodo. Devus..., se oni vere ĝuste kaj sencenhave ĉion ekkomprenus, kion tiu periodo proponas kaj al kio en ĝi la Eklezio instigas.

La karesman tempon ni devus unuavice kompreni kiel ŝancon. Kiel tempon kaj spacon, en kiuj ni ricevas okazon por interna renoviĝo. Tiu diference de la tempo pasigita en spaco de la kosmetika salono ne estas tuj tiel bone videbla, sed estas sentebla el nia vizaĝo. Sed tion antaŭas la malfacilaĵoj kun la fasto ligitaj, ĉe kiuj ni facile povas mieni triste. Antaŭ tio avertas Jesuo, kiam li diras en la Evangelio, ke ni dum la fasto ne mienu kiel hipokrituloj (Mat 6, 16-18).

Duavice estas necese la faston kompreni kiel provon de nia propra fideleco al la instruo de la Eklezio. En pasinteco la homoj fastis diversmaniere. Ĉiu vendredo estis aŭtomate fasta tago, iu aldonis ankaŭ merkredon kaj la karesma periodo estis, kiel jam la titolo diras, tute fasta. Hodiaŭ ne plu estas en la spirita vivo devo en la vico da aferoj, sed nura rekomendo.

Ĉu la konsiloj aŭ ordonoj?

Ĝi jam tiel malproksimen progresis, kiel mi aŭdadas de modernaj katolikoj, ke eĉ ne Dekalogon oni devas kompreni kiel ordonon, sed kiel bonajn konsilojn por la vivo. La konsilo estas nur la konsilo, vi ja povas elekti. Kaj poste al ili ekparolu pri la fasto aŭ rekomendo, ke la geedziĝan festenon, el kaŭzo de la progresanta gravedo de la fian-ĉino solenatan ĝuste antaŭ la paska semajno, oni okazigu ne tro bruece.

Trie estas necese kompreni la faston kiel provon de la honesto. Mi konas fidelan katolikon, kiu en neniu vendredo dum la jaro prenas en la buŝon peceton da porkaĵo, sed la edzino regule preparas tiutage por la vespermanĝo truton aŭ salmon. Ja fasto estas fasto.

Siatempe mi aŭskultis en iu preĝejo, en antaŭkaresma dimanĉa prediko, tre alte kva-lifikitan dietologian prelegon de la pastro. Mi estis instruita pri diversaj formoj, pli malpli faste riproĉindaj, alidire pli malpli propekaj, kiujn mi povas kun pli aŭ malpli granda ŝarĝo de la konscienco praktiki en la Cindra Merkredo kaj la Sankta Vendredo. Per kiom da ovoj oni povas anstataŭi la viandon kaj se mi en tiuj tagoj rezignos ankaŭ la ovojn, ke mi anstataŭ ili povas uzi majonezon, sed se mi vere volas fasti eĉ sen majonezo, mi devas uzi tiun, en kiu ne estas ovoflavaĵo. Tiumomente aperis ĉe mi ideo, ĉu anstataŭ majonezo ne estus pli preferinde rekomendi rezigni pri la televido, pri la komputilaj ludoj, pri la vantemaj paroloj en restoracio aŭ pri la cigaredoj... Sed eble ne estus, ĉar la mezepokaj kompendioj por la predikantoj nenion tian enhavas.

Dio niajn fastojn ne bezonas

Se ni suferas per iu falsa impreso en la spirita sfero, unu el ĝi estas imago, ke Dio bezonas niajn spasmemajn fastetojn, ke ni ilin faras por Li, ke Li sen nia kolbaseto varmigita kaj formanĝita ĝis post la nokto-mezo, el Cindra Merkredo je ĵaŭdo, tute ne povus esti. Ne. Ni faras tion por ni. Kaj ĝis tiun veron ni ekkomprenos, kiel diradis mia avo, nur poste en nia kapo eklumiĝos. En la antaŭkaresma dimanĉo denove la pastro en anoncoj fine de la meso sciigos al ni, ke estonta merkredo estas Cindra, plua dimanĉo la unua karesma kaj mi denove, sidante en la preĝeja benko inter grupeto da tro aĝaj paroĥanoj, post unu jaro ekmemoros tiun tombejan surskribon.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA KATOLIKA KREDO KAJ PROTESTANTISMO

Agentejo Kath-net publikigis intervjuon, kiun al ĝi disponigis Sac. Konrád Sterniger kaj kiu koncernas denovan reunuiĝon de la kristanoj

Viaj eldiraĵoj pri la temo de ekumenismo elvokas grandan eksciton. Ĉu vi kalkulis kun tio?

Jes, mi ricevas multajn refleksojn, pozitivajn, kritikajn kaj rifuzantajn. Sed la pozitivaj reagoj montras, ke multaj katolikoj estas maltrankviligitaj per tio, kiel oni ofte hodiaŭ praktikas la ekumenismon. El mia animzorga praktikado mi havas spertojn, ke ekzistas multaj katolikoj, kiuj atendas klaran kaj unusencan respondon pri veroj de la vera kredo, de la vera eklezio kaj la vera religio. La respondo por ni estas la unusence revela-ciita vero, kiun donacis al ni Jesuo Kristo, kaj tiu vero povas esti nek dispecigata nek kamuflata. Ununura vera religio estas la katolika religio kaj ununura vera estas per Kristo fondita sankta, apostola, katolika Eklezio, kiel ni preĝas en Kredkonfeso.

Kelkaj kritikistoj asertas, ke per viaj eldiraĵoj vi ne staras sur la grundo de la instruo de la 2-a Vatikana Koncilio.

Tion, kion mi ĵus diris, estas konstanta instruo de la Eklezio. Kiam oni en la konci-lia dekreto Unitatis redintegratio parolas pri rea repaciĝo de la kristanoj, devas tiel okazi en unu, unusola Eklezio de Kristo. Kiam mi konkludas, ke la disiĝintaj kristanoj devas reveni reen en la patran domon, mi staras sur la grundo de la Koncilio. Per tio mi diras nenion alian, ol ke la katolika Eklezio kaj nur ĝi estas la Eklezio de Kristo. Ankaŭ mi dialogas kun tiuj, kiuj ne estas katolikaj kristanoj, sed ĉiam kun la celo kaj sopiro, ke mi instigu la disiĝintajn gefratojn al la reveno en la patran domon. La Eklezio estas sekura arkeo, en kiu ni povas nin savi.

Kial estas la protestanta instruo hereza?

Se la protestanta instruo ne estus hereza, ne estus necese, ke ĝin la Tridenta Koncilio kondamnu. La herezo rompas unuecon de la kredo kaj sĥismo, kiel ni scias, unuecon de la gvidado, tio okazis per sĥismo de la ortodoksanoj. Bedaŭrinde ofte ni aŭdas, ke la katolikoj kaj la protestantoj havas pli da tio, kio ilin kunigas, ol da tio, kio ilin disigas. Sed tio restas nepruvita. Kion tio konkrete signifas, se oni havas tiajn opiniojn? Ke tio, per kio la protestantoj de ni diferencas, estas propradire malesenca. Ĉu vere estas male-senca, se ni havas du aŭ sep sakramentojn? Ĉu estas malesenca, ke apud la ĝenerala pastreco ni havas ankaŭ sakramentan sacerdotecon? Aŭ ĉu estas malesenca, se Kristo estas ĉeestanta sur la altaroj en la Plejsankta Sakramento kun dieco kaj homeco, korpo kaj animo, korpo kaj sango, aŭ ĉu ne? Aŭ ĉu estas malesenca, ĉu ekzistas purgatorio kiel loko de puriĝado, aŭ ĉu ne? Ĉu estas io malesenca, ĉu la Virgulino Maria estis koncipita sen makulo de la hereda peko kaj plu estas Virgulino kaj Dipatrino? Mem vi povas fari pri tio opinion. Ni vidas ĉi tie grandajn mankojn kaj herezojn de la protestantismo. Tio, kio dividas la katolikan kaj protestantan kredojn, ne povas esti prisilentita, kvazaŭ nenio okazus. Inter la katolika kredo kaj protestantismo estas netranspontigitaj abismoj. Kiam mi tion diras, estas tio nenio kontraŭ la amo aŭ malamikeco rilate al la protestantaj kristanoj, ĝi estas male ordono de la proksimula amo. Atentigi iun pri lia malsano aŭ eraroj, se tio okazas en la amo, estas ankaŭ esprimo de la vera amo. Kia estus kuracisto, kiu ne atentigis sian pacienton pri la danĝeroj, kiuj minacas lian vivon?

Ankaŭ vi diris, ke la unueco sen la vero ne estas la vera unueco. Ĉu vi povas mencii konkretan ekzemplon, kie la demando de la vero ne estas sufiĉe grave respektata?

Kia ĝi estas unueco, se apud si staras vero kaj herezo. Mi ne povas sub mantelo de la amo elimini demandon de la vero. Kaj la vero povas esti nur unu, kaj tio estas la vero, kiun al ni revelaciis Jesuo Kristo. La ekzemploj, kiam oni flankenstarigas la demandon de la vero, estas sufiĉe multaj. La katolika pastro kaj protestanta pastoro: Komuna prezentado dum ekumenaj programoj kaŭzas la opinion, kvazaŭ temus pri la ekvivalentaj servantoj de la kulto. Kaj tamen inter la katolika sacerdoto kaj protestanta pastoro estas esenca diferenco. Sankta komunio en katolika sankta meso kaj vespermanĝo de la Sinjoro ĉe protestantoj – ĉi tie estas vera Ko-rpo de Kristo kaj tie panpeceto memore al la lasta vespermanĝo. Tial ne estas permesata interkomunio. Mi pensas pri multkulturaj ejoj en malsanulejoj, flughavenoj, lernejoj... Tio estas ejoj, kie ekzistas simboloj de ĉiuj ajn eblaj religioj. La demando de la vera religio tie ludas neniun rolon. Ĉi tie oni naskas impreson, kvazaŭ ĉiuj religioj estas egalaj, tio signifas same bonaj kaj same veraj... Kaj tamen tio estas tute diferencaj mondoj! Ankaŭ la uzado de la nocio „eklezioj“ kondukas al la ĥaoso, kvazaŭ Kristo fondis kelkajn diversajn ekleziojn, kiuj inter si principe diferenciĝas en fundamentaj demandoj. Kristo, nia Sinjoro, ja ne povas al si kontraŭdiri. Tion komprenas ĉiu ordinara laiko.

Se ni do kun protestantoj ne havas komunan Kriston, ĉu estas ebla kun ili komuna preĝo?

Ofte mi ĉeestis interreligiajn preĝajn renkontiĝojn. Mi devas bedaŭrinde konstati, ke la komuna preĝo estas ebla nur malfacile. Eĉ se ni en la preĝo nin turnas al Kristo, tiam mi volas min turni al la tuta Kristo kaj al tio ankaŭ apartenas, ke la Filon kaj la Patrinon ne estas eble disigi. Kaj poste estas ĉi tie komuno de la sanktuloj, kiuj estas glorigitaj membroj de la Korpo de Kristo. Plue lia vera kaj reala ĉeesto en la Plejsankta Sakramento. Al tio apartenas ankaŭ la zorgo pri la preĝoj por la suferantaj gefratoj en la purgatorio. Por protestantoj estas la preĝo nur la akto de la amo. Kiel vi vidas, ne ĉion oni povas fari komune. Eĉ okazadas, ke la kristanoj, kiuj sin enpreĝe turnas al Patrino de Dio, estas fare de protestantoj indikataj kiel okultistoj. La graco el la preĝo povas flui nur tiam, se ni fakte estas unu.

Kiel vi taksas „Karisman Renovigon“ kaj ekumenismon?

Dio la Sankta Spirito estas Donacanto de la vivo. Tiel mi tion travivis kun multaj katolikoj. Kiu lasas sin vere gvidi per la Sankta Spirito, tiun Li alkondukos en la koron de la Eklezio kaj tiun plenigos per la granda amo al la Eklezio kaj al ĝia videbla kapo, al la papo. La Sankta Spirito al ni montras ankaŭ sian Fianĉinon, la Plejsanktan Virgulinon Marian. La Sankta Spirito alkondukas dis-iĝintojn reen en la sinon de la Eklezio. Ofte mi tion kun granda ĝojo travivis. Tiel ni akceptas la karisman renovigon kun malfermitaj brakoj. Bedaŭrinde, ne ĉie regas tiu Spirito, sed la movado pli ofte iras direkten, ke ĉiuj konfesioj estas ekvivalentaj kun la katolika kredo. Pri iu „reveno de la disiĝintaj gefratoj en la patran domon“ oni bedaŭrinde tie ne parolas. Tamen ĝuste tio devus esti la ĉefa celo.

Ĉu vi kun tio ne estas la voĉo „soleca vokado en la dezerto“?

En tiuj ĉi aferoj mi tute ne estas sola kaj ankaŭ ne en la zorgo pri ekumenismo, kiu ĉe multaj homoj kaŭzas opinion, ke estas tute egale, al kiu konfesio ni apartenas. En la sekvaj tagoj mi el plena koro preĝos, ke estu nur „unu grego kaj unu paŝtisto“. La Sankta Spirito prilumu korojn de ĉiuj en la katolika eklezio kaj veku en la disiĝintaj gefratoj sopiron pri la unueco en la kredo kaj en la amo, en la sino de ununura, sankta, katolika kaj apostola eklezio. Kaj al la katolikoj la Sankta Spirito donacu pli grandan amon al la Eklezio kaj dankemon por la donaco, ke ili estis baptitaj en la vera Eklezio. Ili fariĝu decidemaj aktivaj kristanoj, kiuj forigas malfervorecon kaj per sia ekzemplo atestu, ke ili sekvas vokadon de nia Savinto, por ke en la Eklezio kaj pere de la Eklezio ili naskiĝu por la eterna vivo. Kath-net

al la indekso


 LUKT´ NIA

2. Kiu eĉ per or´ ne aĉeteblas / kaj ne mutas, naĝas ne kun flu´, / kiu serĉas juston kaj ne feblas, / tiu kun ni luktas brave plu. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...

3. Al dizerto se konsilas timo, / vin kolomba gardu vojocert´. / Singardemu kiel la vulpino, / ne de l´ vojo logu vin dizert´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...

4. Luktu, restu al Sinjor´ venĝado, / Li juĝiste punon fiksos jam. / Perdas tiu, kies bat´ por bato, / kiun venkas tento al malam´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...

5. Ne ekdormu, ne maltrafu venon / al la nova promesita ter´. / Nokt´ promesas jam al vi matenon, / nin ne trompu rego de malhel´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...

al la indekso


 SALUTO „AHOJ“

Ahoj, Ahoj! Ĝi estas unu el la plej oftaj salutoj. Ĝi delonge hejmiĝis en Ĉeĥio kaj Slovakio. Per ĝi sin salutas ne nur infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj. Sed kiu konas ĝian originan signifon?

Hodiaŭ jam preskaŭ neniu scias, ke ĝi estis ŝatata saluto de maristoj. La vorto „AHOJ“ estis skribita sur pruo de ĉiu ŝipo. Ĝi estas mallongaĵo de jenaj vortoj: „Ad Honorem Jesu“ (Por honoro de Jesuo). Do „Ahoj!“

Ricevita de Milan Sveda el Kanado

al la indekso


 RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (20:20 UTC).

DIMANĈE - daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz, kurt-onde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 MHz, aŭdkanalo E, 128 Kbit/s. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23:50, per la samaj frekvencoj.

MERKREDE KAJ ĴAŬDE - daŭro 9’ - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz - kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aŭdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:
RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO E-poŝto: esperanto@vatiradio.va

al la indekso


 DIO ĈIAM AŬDAS NIAN PREĜON

El Kroniko de brazilana emerita instruisto kaj poeto Celso Martins.

Unu mia amiko devis fari ekzamenon por instrui naturajn sciencojn al gejunuloj en iu privata lernejo ĉi tie en Rio de Janeiro, Brazilo. Tial mi iris kun li al koncerna mezgrada lernejo por lotumi inter dudek temoj, kiun li en la sekva tago devos instrui en la klaso al tridek gejunuloj. Vidante la temoliston, mi okulfrape koncentrigis mian preĝon al bona Dio kun la peto, ke li lotumu la numeron du, temanta pri homa digesto, pri kiu mi antaŭnelonge instruis gelernantojn, kiam mi eklaboris kiel biologia instruisto en la lernejo. Facile, ĉu?

Bedaŭrinde, mia amiko ellotumis la numeron dudek. „Domaĝe!“, mi ekpensis, „certe la temo estas tute alia, eble pri akuŝo de bebo?“ Rilate tion, mi malmulte scias (tiutempe mi ankoraŭ estis fraŭlo; nur poste mi iĝis patro de filo kaj filino, nuntempe jam kreskintaj en fraŭlecan aĝon). Mi estis malĝoja. Sed tamen eraris mi. Fakte la lasta temo similis al la dua – ĝi rilatis digeston! Mi helpis la amikon en lia preparo por buŝa kaj praktika ekzameno. Li do gajnis maksimumajn 100 poentojn kaj tial li facile fariĝis instruisto. Dio ĉiam elaŭdas nian preĝon!

al la indekso


 FAVORE AL LA TUTMONDA PACO

Senĉese, laŭ miaj malgrandaj fortoj, mi ekde mia junaĝo (nun mi estas jam 64-jaraĝa) kun vigla apogo de mia amata edzino Meli (jam foririnta en la eternecon) mi multe verkas artikolojn por brazila gazetaro cele al la tutmonda paco.

Jesuo Kristo diris: „Mi donas al vi la Dian pacon“. Tio aperis en lia sankta Evangelio. Ni, la kristanoj de la tria miljaro, nepre laboradu favore al la paco – la paco en ĉies koroj, en ĉiuj familioj, en ĉiuj landoj, en la tuta mondo.

La paco estas harmonio, progreso, feliĉo. La paco estas ununura vojo al plena vivado sur nia terplanedo, inter la kristanoj kaj ne kristanoj, ĉiuj ni estas gefiloj de la sama ĉiela Patro – Patro nia. Ni do ĉiuj estas gefratoj. Fratece kaj frateme ni devas kunvivi. Dio benu nin!

al la indekso


 PROFESORO, MI PASTRIĜOS!

Tio okazis en la jaro 1977. Mi instruis naturajn sciencojn (aero, grundo, akvo kaj polucio) al junaj gelernantoj en iu mezgrada lernejo en malriĉa kvartalo en mia naskiĝurbo Rio de Janeiro, Brazilo, marde, ĵaŭde kaj sabate.

La malriĉa lernejo situas en la kamparo. En unu soleca posttagmezo venis al mi ĉe fino de la leciono lernanto Gustavo. Li estis 14-jaraĝa, blankulo kun malĝojaj nigraj okuloj, bruneca hararo, kaj kun iom da larmoj en la okuloj li diris: „Profesoro, amiko, nun estas la lasta fojo, kiam ni vidas nin.“ „Kial?“ – emocie mi raŭke demandis. „Mi fariĝos pastro, ĉar mia familio estas ege malriĉa kaj en ĝi mankas pano. Mi ne volas fariĝi krimulo, mi ne volas vendi drogojn aŭ esti ŝtelisto.“ Kaj li mallevis la kapon. „Gustavo, ĉu vi jam pripensis serioze tion? Vi ne povos amindumi, nek edziĝi, la afero estas tre grava.“ „Jes, nia pastro diris la samon al mi, sed tamen mi ne volas morti pro malsato.“ Kaj ploreme li diris: „Profesoro, mi devas foriri.“ „Dio benu vin, filo amata“, mi diris, kaj li foriris por ĉiam.

La okazintaĵojn el sia instruista praktikado por legantoj de la revuo Dio Benu disponigis ilia verkinto Celso Martins. Dankon al li!

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

Pli bone estas ne scipovi skribi…
Amiko demandis miliardulon:
„Kiel povas esti, ke vi, nescipovanta skribi en la angla lingvo, tamen fariĝis miliardulo?“

La miliardulo respondis:
„Kiam mi antaŭ 40 jaroj venis al Usono el Ĉeĥoslovakujo, mi vizitis kelkajn katolikajn preĝejojn kaj petis laboron kiel preĝejpedelo. Sed oni nenie akceptis min, ĉar mi ne scipovis skribi anglalingve. Do, mi komencis okupiĝi pri aĉeto kaj vendo de vrakoj kaj tiel – dum la jaroj – mi fariĝis granda komercisto kaj poste milionulo kaj miliardulo. Do, imagu al vi, kio estus okazinta, se mi estus reginta la skribadon de la angla? Mi ankoraŭ nun estus pedelo en la katolika preĝejo…“

J J J

Kiu estas la plej riĉa?
Katoliko, protestanto, muslimo kaj judo debatas dum tagmanĝo.
Katoliko: „Mi estas tiel riĉa, ke mi aĉetos Citibank“.
Protestanto: „Mi havas tiom da mono, ke mi aĉetos General Motors!“
Muslimo: „Mi estas tre riĉa reĝo de la petrolo kaj mi planas aĉeti Microsoft“.
Poste ili ekrigardas al la judo. Tiu malrapide miksas la kafon, poste supermetas kafkulereton sur la tablon kaj trankvile diras: „Sed mi nenion el tio vendas.“

J J J

Pri mizerikordo
Hodiaŭ vespere mia bofilo legis al mia nepo Stefano el la Sankta Skribo la tutan tekston pri bonfara Samariano.
Poste li diris: “Stefano, kiu el ili estis mizerikorda?“
Kaj Stefano respondis: „Tiu azeno“

J J J

Ĉu ili ludis kartojn?
Enkonduko: En komunista Rumanujo pokero estis malpermesita kaj la homoj kaptitaj dum ludado estis punitaj.

Rabeno ludas pokeron kun tri kristanaj pastroj: ortodoksa, katolika kaj protestanta. Ilin kaptas policano, kiu alparolas unue la ortodoksan popon: “Vi estis ludanta pokeron, ĉu jes?”
Popo: “Tute ne, Dio mia. Mi neniam farus ion tian.”
Tiam li turnas sin al la katolika pastro: “Ĉu vi estis ludanta la pokeron?”
Pastro: “Mia Dio ne pardonus al mi tian pekon.”
Poste li demandas la protestantan pastoron: “Vi estis ludanta la pokeron, ĉu?”
Pastoro: “Sinjoro, ĉu vi ne scias, ke nia religio ne permesas hazardludojn?”
Fine la policano turnas sin al la rabeno: “Nu, certe vi ludis la pokeron!”
Rabeno: “Kun kiu povis mi ludi la pokeron?”

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2011

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2011 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2011 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2011 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika, výdaje spojené s novými stanovami a volbami v IKUE a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.

Miloslav Šváček, předs.

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto novém roce, který nám opět dává možnost prožít krásné a duchovně hodnotné akce mezi esperantisty.

První akcí jsou Biblické dny v Trentu (Tridentu) v Itálii od 7. do 11. března. Vloni jsme se s bratrem Jarkem Chodníčkem této hodnotné akce zúčastnili v Německu ve Werlu. A v Trentu to bude určitě opět velmi zajímavé. Bližší informace s přihláškou, pokud máte přístup k internetu, jsou na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org/cz

Druhou akcí bude třetí setkání v Žirovnici, které pořádá naše sekce od 1. do 3. června. Účastnit se této finančně nenáročné akce může kdokoliv bez ohledu na členství v naší sekci, kdo chce prožít krásné tři víkendové dny v našem společenství. V příloze Vám posíláme přihlášku a předběžný program. V případě potřeby poskytneme Vám další informace, pokud Pastorační centrum, které také nese název “Ripozdomo Esperanto” neznáte z minulých dvou setkání. Informace o tomto místu, které se stává tradičním pro akce esperantistů, můžete případně také vyhledat na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org/cz.

A třetí velmi přitažlivou akcí v tomto roce bude 65. kongres IKUE v maďarském městě Pécs (Pětikostelí), bohatém na historické památky. Mrzí nás, že jsme před uzávěrkou tohoto čísla DB neobdrželi konkrétní informace o tomto kongresu, na kterých se usilovně pracuje, abychom Vám je mohli sdělit. Jakmile je obdržíme, hned je prostřednictvím internetu sdělíme všem, na které máme mailový kontakt. Poštovní zásilkou je zašleme také těm, kteří nemají přístup k internetu a projeví zájem se kongresu zúčastnit.

V říjnu od 27. do 30. se uskuteční konference esperantistů ze tří zemí a to Česka, Slo-venska a Rakouska v Břeclavi. V rámci této akce, kterou pořádá Český esperantský svaz, bychom chtěli realizovat také setkání členů naší sekce. Proto už nyní uvažujte o Vaší účasti.

Nakonec ještě prosba či výzva těm, kteří mají přístup k internetové poště, aby mi sdělili svou mailovou adresu, abyste na ni mohli dostávat aktuální informace, čímž lze ušetřit výlohy za zásilky zasílané obyčejnou poštovní službou. Vaši mailovou adresu mi sdělte na tuto moji mailovou adresu: m.svacek@seznam.cz. Předem velmi děkuji.

Na spolupráci a setkání s Vámi na těchto akcích se těší Vás bratr Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per la monkontribuaĵoj kaj la artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por la Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.11.2011 ĝis la 30.1.2012:

Adamík František, Bajelytė Stanislava, Baťová Hana, Bednářová Marie, Bielovienė Nijolė, Budinská Drahomiř, Burkauskienė Eugenija, Bůžková Věra, Částečka Ladislav, Čečman Ivo, Černá Antonína, Černá Květoslava, Čudková Věra, Dohnálek Petr Adam, geedz. Duda Josef kaj Drahomíra, sac. Dyglys Marius, geedz. Filip Josef kaj Libuše, Grikpėdis Adomas Mečislovas, Grincevičius Antanas, Gvildys Antanas, sac. Hošek Stanislav, Chodníček Jaroslav, Jelinková Milena, gedz. Jílek Josef kaj Ludmila, Jílková Božena, Kaan Milan, Kaucová Jana, Klumpar Alois, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Łaba Marian, Matoušek Jan, Matýsková Jaromíra, Maudrová Helena, Metelka František, Mohapl Vladimír, Nosek Václav, Noske Gottfried, Obruča Lubomír, Patera Jiří, Pokorná Jana, Railienė Janina, sac. Rudzinskas Valerijus, Skalická Jitka, Skujienė Valdone, Sobol Bogusław, Šukienė Irena, Tomíšek Jindřich, sac. Traickis Eugenius, Vokáčová Danuše, Wirges Villi.
Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2012 (22) - číslo 1 (85).

ISSN 1803-8387

al la indekso