Dio Benu numero 84-4/2011

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj, antaŭ ol ni transpaŝos sojlon al la nova jaro 2012, estas taŭge ne nur retrorigardi la nunan jaron, sed la tutan dudekjaran ekzistperiodon de nia IKUE-sekcio, por ke ni ne nur vivigu en la memoro ĉiujn multnombrajn ĝiajn aranĝojn kaj aktivadojn, sed ankaŭ, por ke ni konsciiĝu, per kiom da benoj kaj gracoj nin pridonacis nia ĉiela Patro. Jes, estis ili multaj, kaj tiucele ni disponigis 14 paĝojn, do duonon de tiu ĉi nia sekcia revuo por la teksto kun fotoj, kiuj dokumentas la dudekjaran sekcian ekzistperiodon. Pri la dudekjariĝo de nia, do de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ekzistas sufiĉe grandampleksa prezentaĵo prilaborita per PowerPoint 2007. Volonte mi ĝin sur kompakta disko disponigos al interesatoj. Se vi ne havas bezonatan version de tiu ĉi programo 2007, ne gravas, mi povas disponigi al vi ankaŭ tiucele Power Point Viewer 2007. Septembre okazis dua semajnfina renkontiĝo organizita fare de nia sekcio en Žirovnice. Pri ĝi ankaŭ ekzistas artikolo sur la paĝoj 102 kaj 103 kaj sekve de ili prelego de frato Inĝ. Jan Kalný pri Sankta Johano Nepomuk Neumann. Por pliproksimigi al vi belajn travivaĵojn kaj tre konvenajn kondiĉojn por niaj aranĝoj en Žirovnice, tiucele ni dediĉis ĉiujn kvar kolorajn bildpaĝojn. Jam estas konate, ke la tria renkontiĝo organizota fare de nia sekcio okazos en Žirovnice venontjare de la 1-a ĝis la 3-a de junio. Ni esperas, ke ĉeestos niaj gefratoj el Slovakio kaj kun ĝojo ni akceptos inter nin ankaŭ gefratojn el aliaj landoj. Membreco en IKUE ne estas kondiĉo de la partopreno. Ne estas ne eble rememori sur la paĝoj de nia revuo elstaran pioniron de la Esperanta kaj ankaŭ la katolika E-movado, sacerdoton Jan Filip, naskiĝintan decembre antaŭ 100 jaroj kaj mortintan novembre antaŭ 40 jaroj. Antaŭ 75 jaroj li sacerdotiĝis. Karaj gefratoj, pri la ceteraj aktivadoj ni sinsekve kaj ĝustatempe informos vin. Dezirante al vi ne nur agrablan legon de tiu ĉi nia revuo, sed jam nun ankaŭ gracoplenan Kristnaskon, vin salutas

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA MANĜO

Ĝi estas necesa por konservo kaj plua tenado de la korpa vivo kaj sano. El propra sperto ni scias, ke la manĝon kaj trinkaĵon ni plej bone aprezas kaj plenĝuas ĝuste tiam, kiam ni malsatas kaj soifas.

Krom tio la komuna manĝo ebligas la homan interkonunikadon kaj fortigas kunecon de la homa komuneco, ĝi donas okazon por la komuna preĝo kaj dankemo por la Diaj donacoj, ne gravas, ĉu temas pri familia tablo, solena festeno aŭ manĝo en grupo, ĉe akvofontujo aŭ ĉirkaŭ la tendara fajro.

Jesuo donas al la ago de la korpa satiĝo ankoraŭ novan, pli altan, supernaturan dimension:

Ja la homo estas ne nur la korpo kaj ne estas viva nur per la pano. Tio, kio faras el la homo homon, estas antaŭ ĉio animo, kaj la animon povas plene satigi kaj kontentigi nur Dio, ĝia kreinto. “Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion...” (Psa 42,2).

Laŭ vortoj de Jesuo la animo vivtenas sin:

● per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio (Mat 4,4);

● per la pano, kiun donas Sinjoro: “Mi estas la viva pano... Se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne” (Joh 6,51).

La plej grandan dignecon donis al la homa manĝo kaj regalo Kristo dum Lasta Vespermanĝo, kiam Li uzis la panon kaj vinon, por sin doni al ni ĝis fino de la tempoj, viva kaj reala en sia korpo kaj sango. Tiu ĉi lia memdonacado antaŭis lian morton, kiam Li sin donacis por ni ĝis ekstremo.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 DUDEKJARIĜO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Konciza retrospektiva rigardo al la dudekjara ekzistperiodo

Karaj gefratoj, ĉar ankaŭ mi staris centre de la katolika Esperanta movado post fondo de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio en la jaro 1969 ĝis nun, mi do estas kompetenta prezenti koncizan retrorigardon al la dudekjara ekzisto de la sekcio. Enkonduke permesu kelkajn informajn frazojn pri la periodo de la jaro 1969 ĝis la jaro 1989.

Enkonduko

En la jaro 1969 dum Konstitucia Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio en Brno, merite de frato Aleš Berka estis fondita Katolika Sekcio de ĈEA. Li estis elektita ĝia prezidanto. La organizado de junularo kadre de la sekcio estis konfidita al mi. Frato Aleš Berka komencis eldonadi bultenon Informilo por membroj de la katolika sekcio. La sekcio kun multnombra ĝia junulara grupo dum periodo de sia ekzisto aranĝis diversajn belajn renkontiĝojn. Tradicia iĝis ĉiujara pilgrima renkontiĝo en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová omaĝe al Virgulino Maria la Rozaria. La plej grava ĉiujara aranĝo de la junularo estis la Katolika E-Tendaro en Herbortice, okazinta en la jaroj 1969 ĝis 1977.

En la tempo de tiel nomata “normaliga procedo” post la jaro 1969 komenciĝis denove periodo de sistema likvido de ĉio, kio rilatis la religion. Ankaŭ aktivadoj de la katolikaj esperantistoj devis malaperi. En la jaro 1977 per invado de ŝtata komunista polico (StB) estis likvidita naŭ jarojn ekzistanta Katolika E-Tendaro en Herbortice. Pro la spirita enhavo de la tendaro estis en la jaro 1979 en juĝproceso kondamnitaj ĝia gvidanto Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Sekvis ankaŭ definitiva likvido de la sekcio jam en la jaro1976.

En plua periodo, dum kiu la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio devis aktivadi nur en la katakombaj kondiĉoj, la funkcion de landa reprezentanto neoficiale plenumis mi. La revuo de IKUE Espero Katolika estis enlistigita inter malpermesitajn eksterlandajn presaĵojn, kaj ĝiaj sendaĵoj konfiskataj. Ĝia plua ricevado okazis danke al oferemaj polaj kaj hungaraj katolikaj esperantistoj.

Refondigo de la sekcio

Falo de la komunista sistemo en la jaro 1989 ebligis al la katolikaj esperantistoj eliri el la katakombaj kondiĉoj kaj plene renovigi siajn aktivadojn. Ekestis kelkaj traktadoj de komuna komisiono de IKUE kaj KELI pri eventuala fondo de Ekumena Kristana Sekcio de ĈEA. Frunte de la katolikaj esperantistoj (IKUE-anoj) la traktadojn partoprenis mi, la evangelianajn esperantistojn (KELI-anojn) reprezentis D-ro Rudolf Horský. Dum la marta komuna kunsido en Prago mi anoncis, ke por la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ne estas akceptebla fondo de la komuna, do Ekumena Sekcio de ĈEA, ke la katolikaj esperantistoj oficiale fondos la Katolikan (IKUE) Sekcion de ĈEA. Tiu definitiva decido aperis ne nur post konsultado de la afero kun estraro de IKUE, sed precipe post longa pripenso kaj peto al la Sankta Spirito. Tiu decido fine montriĝis kiel ĝusta, permesanta plene disvolvi la aktivadojn surbaze de la katolikaj fundamentoj. Ĉar la katolikaj esperantistoj en Slovakio decidiĝis iri la propran vojon, tial ne plu okazis refondo de la komuna IKUE-sekcio, kiel ĝi ekzistis en la antaŭa periodo.

La 7-an de aprilo 1990 la plenumkomitato de ĈEA kunveninta en Praha oficiale aprobis refondon de la Katolika Sekcio de ĈEA. La fonda konferenco de la sekcio okazis la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová, dum kiu estis kiel prezidanto mi. La fondan konferencon partoprenis ankaŭ ĝenerala sekretario de IKUE Carlo Sarandrea el Romo.

De la 30-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1990 okazis en urbo Třebíč la 6-a Kongreso de ĈEA. La kongresanojn nome de la Katolika Sekcio alparolis mi per jenaj vortoj:

Estimataj gesamideanoj!

Mi salutas vin kiel landa reprezentanto kaj komitatano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj kiel prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, per Krista saluto: “Pacon al vi!”. Per tiu ĉi Krista saluto mi celas pruvi, ke mi, kiel reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, venis ĉi tien alportante pardonon, repaciĝon kaj amon. Dek kvar jarojn estis necese atendi, por oficiale dum tiu ĉi la plej grava kunveno de la asocio diri al vi tiun ĉi mesaĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj pri la pardono, repaciĝo kaj amo.

Mi ripetas ĉi tie vortojn diritajn dum la printempa kunveno de la asocia plenumkomitato okazinta la 7-an de aprilo en Prago. La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro. Likvidon de la katolika sekcio kaj diskriminacion rilate al kelkaj katolikaj esperantistoj la iamaj ĉefgvidantoj de la asocio ne faris tute propravole, sed ili sindone plenumis volon de la ŝtata polico kaj de tiuj ŝtataj instancoj, kiuj celis likvidon de ĉio, kio montris iun rilaton al religio. Kompreneble, la nigran makulon ili postlasis sur la ŝildo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĉar ili pro sia malbrava sinteno piedpremis sanktajn idealojn de la esperantistoj. Dek kvar jarojn la katolikaj esperantistoj vegetadis en la katakombaj kondiĉoj. Malgraŭ tio estis trovita kanalo, per kiu ili dum tiu ĉi malhela periodo ricevadis el Romo de niaj ŝtataj instancoj malpermesitan revuon “Espero Katolika”.

Karaj gesamideanoj! La Katolika Sekcio denove ekzistas kaj ĝi povas libere aktivadi. Pro tio mi, nome de la katolikaj esperantistoj proklamas pardonon kaj repaciĝon pro diskriminacia sinteno de la iamaj asociaj ĉefgvidantoj, al kiuj ni, kiel kristanoj pardonis tuj, jam antaŭ 14 jaroj. Pro tio la katolikaj esperantistoj ne postulas de la asocio rehonorigon kaj satisfakcion. La Katolika Sekcio, kiu havas 200 membrojn, proponas al la asocio ne nur bonan kunlaboron, sed ankaŭ moralan apogon.

Mi petas ĉiujn delegatojn de la kongreso, ĉiujn reprezentantojn de la asociaj sekcioj, kluboj kaj rondetoj, bonvolu informi ĉiujn esperantistojn pri reekzisto de la katolika sekcio, kies membroj ili povas fariĝi, kaj pri la ebleco aboni revuon Espero Katolika, kiu estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj.

Estimataj gesamideanoj, mi finigas la parolon per la samaj vortoj, per kiuj mi ĝin komencis: “Pacon al vi, ĉiuj!”.

Kunveno de la sekcio

Kadre de tiu kongreso de ĈEA okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj. La kongreso kaj la kunveno okazis en iama distrikta palaco de “ĉionpotenca” komunista partio. La muroj de ĉi tiu palaco, kie oni komplotis intrigojn kontraŭ kristanismo, estis tiam sanktigitaj per la preĝo de la katolikaj esperantistoj. Estis tie akceptita decido, ke ekde la jaro 1991 komencu aperadi la sekcia gazeto sub titolo Dio Benu, proponita de fratino Marie Bartovská el Frýdek-Místek. La sekcio tiam havis 234 membrojn.

IKUE-tendaroj

La ŝanĝo de la politika sistemo ebligis ne nur renovigi ekziston de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ĝi donis ankaŭ eblecon daŭrigi organizadon de la IKUE-tendaroj perforte likviditaj en la jaro 1977. Por memorigi la neforgeseblajn travivaĵojn, okazis la 21-an de julio 1990 renkontiĝo de la ekstendaranoj sur tendarejo en Herbortice. Ĉeestis tiam ankaŭ prezidanto de Slovakia IKUE-Sekcio Martin Majtán kaj eĉ la gastoj el Italio, frunte kun ekstendarano pastro Battista Cadei. Pluaj tiuj renkontoj okazis denove en la jaroj 2002, 2005, 2006 kaj 2007 en Herbortice kaj en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová.

Revuo Dio Benu

En februaro 1991 aperis unua numero de la sekcia gazeto Dio Benu. Ĝi iĝis regule aperanta kvaronjara periodaĵo kaj nunjare ĝi eniris dudekan jaron de sia ekzistado. Por pliprofundigi kunlaborajn kontaktojn kun Slovakia IKUE-Sekcio, estis proponite plu eldonadi la revuon Dio Benu kiel komunan periodaĵon. Tia ĝi aperadis en la jaroj 1993 kaj 1994. Ĉar la gefratoj en Slovakio volis eldonadi propran sekcian bultenon, Dio Benu plu aperadas nur kiel periodaĵo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ĝis nun. Kun bedaŭro mi devas konstati, ke pli oftaj kontribuantoj al ĝia enhavo estas eksterlandaj ĝiaj legantoj ol niaj sekcianoj. Tamen mi esperas, ke tiuj ĉi miaj iom kritikaj vortoj tiucele pli aktivigos niajn membrojn.

Post refondigo de la sekcio, ĝi povis alpaŝi al disvolvo de sufiĉe vigla aktivado, ĉar tiutempe ankoraŭ ne mankis ene de ĝi malnovaj fervoraj esperantistoj. Sekvas konciza priskribo de la aktivadoj.

Aŭdiencoj

Kelkaj episkopoj akceptis aŭdience reprezentantojn de la sekcio. En la jaro 1991 en České Budějovice episkopo Mons. Miloslav Vlk. En la jaro 1993 la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner. En la jaro 1994 en Praha ĉefepiskopo Mons. Miloslav Vlk. En la jaro 1994 episkopo Josef Hrdlička en Olomouc.

Eklezia agnosko de la sekcio

En la jaro 1993 Ĉeĥa Episkopara Konferenco agnoskis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion kiel laikan eklezian organizaĵon.

Dum la dudek jaroj de la sekcia ekzistado okazis multaj gravaj aranĝoj. Al ili sinsekve apartenas:

Pilgrimoj

Trifoje okazis pilgrimoj de la polaj kaj ĉeĥaj IKUE-anoj omaĝe al beatulo Johano Sarkander. En la jaroj 1991 kaj 1992 okazis la komuna pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj al beatulo Jan Sarkander en Olomouc. Celebrintoj de esperantlingvaj s. mesoj estis pastroj Zbigniew Swoboda el Skoczów – naskiĝloko de la tiama beatulo Johano en Pollando kaj Alois Juráň el Olomouc, la duan fojon pastroj Józef Zielonka kaj Stanisław Płachta el Pollando kaj pastro Pavel Savio Řičica.

En la jaro 1993 okazis la pilgrimo de esperantistoj en pola Skoczów, naskiĝloko de beatulo Jan Sarkander, kiun partoprenis ankaŭ la ĉeĥaj IKUE-anoj. Kuncelebrinto tie estis ankaŭ nia sekciano pastro Pavel Savio Řičica.

En oktobro de la jaro 1991 okazis pilgrima renkonto sur Hory apud Česká Třebová. La sanktan meson celebris pastro Pavel Savio Řičica. En oktobro de la jaro 1997 okazis pilgrimo de la katolikaj esperantistoj al pilgrimloko Svatý Kopeček apud Olomouc. Samtage en ĉekatedrala kapelo de sankta Anna en Olomouc mescelebris la sanktan meson por esperantistaj pilgrimantoj episkopo Mons. Josef Hrdlička.

En majo de la jaro 2004 okazis en aŭstria pilgrimloko Mariazell pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. Partoprenis ĝin ankaŭ grupo da katolikaj esperantistoj inter ili ankaŭ el Ĉeĥio. La sanktan meson en Esperanto celebris pastro Lajos Kóbor el Hungario.

Renkontiĝoj

En la jaro 1991 kaj 1992 okazis renkontiĝoj en České Budějovice kaj en la jaro 2000 Tago de Prelegoj kaj Diskutoj. La renkontiĝojn ĉestis gefratoj el Slovakio, Bohemio, Moravio kaj Bavario. Okazis ankaŭ vizito de pilgrimloko Lomec. Esperantlingve mescelebris pastroj Josef Xaver Kobza el Písek kaj Ladislav Škrňa el Svatá Hora en Příbram. Okazis ankaŭ vizito de aŭstria urbo Gmünd. Prelegintoj en la Tago de Prelegoj kaj Diskutoj estis D-ro Gottfried Noske el Germanio, pastro Lajos Kóbor el Hungario, Marija Belošević el Kroatio kaj pastro Serhij Prudko el Ukrainio. La prelegon sendis ĝenerala sekretario de IKUE Carlo Sarandrea.

En la jaroj 1993, 1996 kaj 2005 okazis renkontiĝoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj en Česká Třebová kaj pilgrimloketo Hory, kie celebris la meson pastro Josef Xaver Kobza.

En la jaroj 1992, 1994, 1995, 2000, 2002 kaj 2007 okazis renkontiĝoj en pilgrimloko Dub nad Moravou, kie multajn jarojn praktikadis animzorgan servon longjara IKUE-ano – paroĥestro Cyril Vrbík, brutale murdita la 22-an de oktobro 2002. Mescelebrantoj en la renkontiĝoj estis krom pastro Cyril Vrbík ankaŭ pastroj Lajos Kóbor el Hungario, pastro Alois Juráň el Olomouc kaj Pavel Savio Řičica el Olomouc. En la jaroj 1994, 1995, 2000 kaj 2002 ĝi estis renkontiĝo de tiam aktivanta IKUE-junularo. La renkontiĝo en la jaro 2002 okazis post la IKUE-kongreso en Kroměříž, kiun partoprenis pastro Lajos Kóbor el Hungario kaj gejunuloj el Pollando, Hungario, Germanio, Slovakio, Francio, Litovio, Rusio kaj Ĉeĥio.

En vilaĝo Klopotovice apuda al Dub nad Moravou okazis renkontiĝo en la jaro 1992. Kadre de ĝi mescelebris pastro Pavel Savio Řičica kaj en la jaro 1996 okazis la renkontiĝo en Pli Alta Faka Sociala Lernejo Caritas en Olomouc.

En la jaro 1994 okazis la renkonto en Praha-Kunratice, kie la sanktan meson en Esperanto celebris ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Vlk. En jaro 1997 okazis tie renkontiĝo de IKUE-Junularo, partoprenintoj estis 20 gejunuloj el Germanio, Slovakio kaj Ĉeĥio. Pastro Pavel Savio Řičica estis mescelebrinta en Esperanto.

En la jaroj 1993, 1995 kaj 1996 okazis regionaj renkontiĝoj de la katolikaj esperantistoj en Písek, organizis ilin kaj dum ili mescelebris sac. Josef Xaver Kobza.

En la jaro 1994 okazis renkonto de la katolikaj esperantistoj en Tábor, mescelebris sac. Josef Xaver Kobza.

Pluaj renkontiĝoj de la IKUE-Junularo okazis en la jaro 1996 en Heřmánky en pilgrimloketo de la Virgulino Maria en Roko, en la jaro 1998 en Pardubice Saleziana Domo, mescelebris pastro Pavel Savio Řičica kaj en la jaro 2003 en urbo Žďár nad Sázavou.

Kaj fine pluaj renkontiĝoj de la sekcio okazis: En la jaroj 1999 en Kroměříž kun partopreno de gefratoj el Slovakio, Pollando kaj Germanio, mescelebris pastro Pavel Savio Řičica. En la jaro 2002 en premonstrata klostro en Želiv kun partoprenantoj el diversaj lokoj de Ĉeĥio kaj el Slovakio. En la jaro 2003 en Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov, mescelebris pastro Josef Xaver Kobza. En la jaro 2006 en urbeto Přibyslav omaĝe al eminenta pioniro de E-movado – sacerdoto, profesoro, teologia doktoro, poeto kaj verkisto Jan Filip. En la 2008 en pilgrimloko Vranov u Brna, kie partoprenis ankaŭ IKUE-anoj el Slovakio; la sanktan meson en Esperanto celebris novpastro IKUE-ano Jindřich Peřina, de kiu la ĉeestantoj ricevis la novpastran benon. Kaj en la jaro 2009 omaĝe al 100-jara jubileo de kanonizo de sankta Klemento Maria Hofbauer en Znojmo kaj Tasovice. Partoprenis ankaŭ IKUE-anoj el Slovakio. La sanktan meson en Esperanto en Znojmo celebris pastroj Bernhard Eichkorn el Germanio kaj Vojtěch Srna.

Sesfoje okazis ankaŭ la renkontiĝoj de Slovakia IKUE-Sekcio aŭ komunaj de Slovakia kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcioj en Slovakio en urbo Žilina en la jaroj 1991, 1992, 1993 dufoje, 1998 kaj 2000, kiujn partoprenis krom la katolikaj esperantistoj el Slovakio kaj Ĉeĥio ankaŭ esperantistoj el Germanio kaj Rumanio. En la jaro 1993 la unua renkontiĝo realiĝis okaze de vizito de pastro Duilio Magnani – tiama prezidanto de IKUE. Mescelebrintoj de Esperantaj sanktaj mesoj estis pastro Duilio Magnani (Italio), Josef Xaver Kobza (Ĉeĥio) kaj Róbert Horváth (Slovakio).

Benoj

La sekcio dum sia dudekjara ekzisto ricevis salutojn, bondezirojn kaj benojn de episkopoj, de kelkaj eĉ plurfoje:

Mons. Kardinalo František Tomášek el Praha, Kardinalo Miloslav Vlk el Praha, Kardinalo Ján Chrysostom Korec el Nitra, ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek el Hradec Králové, ĉefepiskopo Mons. György Jakubinyi el Rumanio, ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner el Olomouc, episkopoj Mons. Ján Sokol kaj Vladimír Filo el Slovakio, Mons. Jaroslav Škarvada el Praha, Mons. Josef Hrdlička el Olomouc, Mons. Ján Hirka el Prešov, Mons. Vojtěch Cikrle el Brno, Mons. František Radkovský el Plzeň, Mons. František V. Lobkowicz el Ostrava, Mons. Karel Herbst el Praha, episkopo Pavel Posád el České Budějovice, Mons. Jaroslav Škarvada el Praha, Mons. Josef Koukl el Litoměřice, Mons. Václav Malý el Praha kaj Mons. Antonín Liška el České Budějovice.

Tendaroj

La sekcio aranĝis en Sebranice apud Litomyšl en pariodo de lastaj dudek jaroj 14 IKUE-tendarojn kun eksterlandaj ĉeestantoj en la jaroj: 1991, 1992, 1993, 1994, 1995, 1996, 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2003, 2004 kaj 2005.

Vizitis ilin kaj mescelebris tri episkopoj: sepfoje Mons. Karel Otčenášek el Hradec Králové, trifoje Mons. Josef Kajnek el Hradec Králové kaj dufoje Mons. Josef Hrdlička el Olomouc.

Inter vizitintoj kaj mescelebrantoj ankaŭ estis pastroj: Pavel Dokládal – prezidanto de Bohemia-Moravia Fatima Apostoleco el Koclířov, kvarfoje kanoniko Josef Čihák el Dolní Újezd – kunlaboranto ĉe kompilado de la grandaj E-vortaroj de pastroj Jan kaj Karel Filip, pastro – martiro Cyril Vrbík el Dub nad Moravou, Bohuslav Půlkrábek el Choceň, Jaroslav Přibyl el Tatenice, Xaver Josef Kobza kaj paroĥestro el Sebranice Pavel Glogar. La multfojaj partoprenintoj kaj mescelebrantoj estis pastroj Lajos Kóbor el Hungario kaj Pavel Savio Řičica el Znojmo.

La tendaron partoprenis gastoj el: Hungario, Slovakio, Pollando, Germanio, Litovio, Belgio, Nederlando, Ruslando, Koreo, Japanio, Slovenio kaj Francio.

Eldonaĵoj

La sekcio en la jaro 1991 eldonis E-kantareton kun 51 ritmaj kantoj kun muziknotoj kaj gitaraj akordoj.

En la jaro 1996 realiĝis unua eldono de la sekcia praktika kompendio Dio Benu.

En la jaro 2003 realiĝis ĝia dua eldono kompletigita de muziknotoj al ĉiuj kantoj.

En la jaro 2006 la sekcio eldonis tradukon de la libro de D-ro Marcel Drlík “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko”.

Kongresoj

La sekcio dum sia dudekjara ekzisto organizis en Ĉeĥio tri kongresojn de IKUE:

La unua 48-a Kongreso de IKUE okazis en julio de la jaro 1995 en Olomouc en porpastra seminario. La kongreson partoprenis episkopo de Rimini Mons. Giovanni Locatelli, mescelebrinta en Esperanto en preĝejo de sankta Miĥaelo. Vizite venis kardinalo Miloslav Vlk, kiu celebris esperantlingve la sanktan meson en preĝejo de Virgulino Maria la Neĝa. Ĉefcelebranto de solena esperantlingva ferma sankta meso en Katedralo de Sankta Venceslao estis ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, kuncelebris helpepiskopo kun ĉeestantaj pastroj Mons. Josef Hrdlička.

La dua estis la 55-a Kongreso de IKUE okazinta en julio 2002 en urbo Kroměříž. Partoprenis ĝin 160 esperantistoj. Dum inaŭgura sankta meso predikis en Esperanto episkopo Josef Hrdlička el Olomouc. Dum vizito de surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn la ĉefcelebranto estis ĉefepiskopo Karel Otčenášek, patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Okazis ankaŭ vizito de pilgrimloko Křtiny kun sankta meso kaj vizito de abismo Macocha kaj grotaro Punkva.

Kaj la tria estis la 59-a Kongreso de IKUE okazinta en Velehrad en julio de la jaro 2006. Partoprenis ĝin esperantistoj el 10 landoj de Eŭropo kaj Kanado. La altaj protektantoj de la kongreso fariĝis ĉefepiskopoj Jan Graubner kaj Kardinalo Miloslav Vlk. La ĉefcelebranto de la inaŭgura sankta meso estis ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner kaj de la ferma sankta meso ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek.

La sekcianoj aktive partoprenis pluajn eksterlandajn kongresojn de IKUE.

En la jaro 1997 la jubilean 50-an Kongreson de IKUE aŭguste en Romo kaj Rimini. La kongresanoj partoprenis la merkredan ĝeneralan aŭdiencon de la Papo sur la Placo de Sankta Petro. Aŭdience de la Papo estis akceptitaj honora prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, tiamaj prezidanto de IKUE D-ro Antonio De Salvo kaj vicprezidanto de IKUE Miloslav Šváček. Dum aŭdienco estis al la Papo transdonitaj esperantlingvaj Meslibro kaj Legaĵaro.

Sekvis la 53-a IKUE-Kongreso en Rimini (Italio) en la jubilea jaro 2000. Kadre de ĝi okazis vizito de Romo (kun ĉeesto de ĝenerala aŭdienco de la Papo), vizito de Asizo, Loreto.

Poste tio estis tre altnivela la 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga en Litovio en la jaro 2004. La kongreson partoprenis entute 200 personoj el 12 landoj.

Kaj en aŭgusto de la jaro 2008 ni partoprenis la 61-an Kongreson de IKUE en itala urbo Rimini omaĝe al 80-jariĝo de Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani kaj de Centjariĝo de Esperanto en Rimini.

La sekcianoj partoprenis ankaŭ jenajn Ekumenajn E-Kongresojn, do komunajn de IKUE kaj KELI:

La 8-an en la jaro 1992 en Velence en Hungario. La 10-an en la jaro 1994 en Gostyń, Pollando. La 14-an en la jaro 1999 en Gliwice, Pollando. La 15-an en la jaro 2001 en Zagreb, Kroatio, kun survoja vizito de pilgrimloko kaj sankta meso en Ptujska Gora en Slovenio. La 16-an en la jaro 2003 en Rimini, kie en ĝenerala kunveno de IKUE estis elektita prezidanto de IKUE Miloslav Šváček por kvarjara balotperiodo. Survoje al Rimini okazis vizito de pilgrimloko Mariazell en Aŭstrio. La 17-an en la jaro 2005 en Piliscsaba en Hungario. La 18-an en la jaro 2007 en Pelplin, Pollando, kie en ĝenerala kunveno de IKUE estis reelektita prezidanto de IKUE Miloslav Šváček por plua kvarjara balotperiodo. Kaj fine en la jaro 2009 la 19-an Ekumenan E-Kongreson en Vroclavo, Pollando, al kies preparo kaj sukcesa okazigo kontribuis frato Miloslav Šváček, dufoje antaŭ la kongreso vizitinta Vroclavon kaj redaktinta, kompostinta kaj presiginta la Kongresan Libron.

Menciinde estas, ke la sekcio ankaŭ organizis la esperantlingvan sanktan meson por partoprenintoj de la 43-a IFEF kongreso okazinta en la jaro 1991 en Olomouc. La sanktan meson celebris pastro Pavel Savio Řičica en preĝejo de Virgulino Maria la Neĝa.

Kaj kadre de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago en la jaro 1996 okazis ĉiutage neoficiala esperantlingva sankta meso en preĝejo de Virgulino Maria en urboparto Karlov kaj la 23-an de julio okazis neoficiala sankta meso por la kongresanoj, ĉar oficialan malaprobis estraro de UEA, en preĝejo de Praha-Vyšehrad. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 300 kongresanoj. Mescelebris kaj predikis en Esperanto episkopo Karel Otčenášek. Kaj oficialan kunvenon de IKUE kadre de la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 100 personoj.

Seminarioj – Simpozioj – Konferencoj

La sekcianoj partoprenis ankaŭ seminariojn, simpoziojn, konferencojn.

En la jaro 1992 prelegis esperantlingve frato Ladislav Mlejnek en Otavo, ĉefurbo de Kanado, dum Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio. Reprezentantoj de la sekcio partoprenis en la jaro 1993 Seminarion pri la Socia Instruo de la Eklezio en Gostyń en Pollando. En la jaro 2003 Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo, Francio. En la jaro 2005 denove Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo. En la jaro 2007 Internacian Simpozion en urbo Karlovo en Bulgario, kie samtempe okazis soleno de Centjariĝo de la Bulgara E-Asocio. Kaj en la jaro 2008 denove Ekumenan simpozion en urbo Karlovo en Bulgario.

Leteroj al kaj de papo kaj episkopoj

En majo de la jaro 1995 estis sendita dankletero por esperantlingvaj salutoj kaj benoj dum Urbi et Orbi al Papo Johano Paŭlo la Dua. La 2-an de decembro venis respondo de Vatikana Ŝtatsekretariejo kun benoj de la Papo.

Okaze de grava vivjubileo 75-jariĝo la sekcio sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn al Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. En la jaro 2007 la sekcio sendis oficialan gratulon kaj bondeziron okaze de kardinaliĝo al Mons. Stanisław Ryłko el Vatikano, de kiu venis dankletero.

Februare de la jaro 2010 la sekcio sendis dankleteron al Kardinalo Miloslav Vlk por lia favoro esprimata al la sekcio dum la pasintaj dudek jaroj. Tuj de li venis respondo.

Ankaŭ februare 2010 estis sendita gratulletero al ĉefepiskopo Dominik Duka okaze de lia nomumo de ĉefepiskopo de Prago.

Sacerdotiĝo

La 23-an de junio 2007 akceptis sacerdotan ordinon en Olomouc nia membro Jindřich Peřina. La 7-an de julio okazis lia primica solenaĵo en Dub nad Moravou, kiun ĉeestis ankaŭ kelkaj niaj sekcianoj.

Honorigo

La Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio okazinta oktobre 2006 en urbo Vyškov honorigis per honora membreco longjarajn IKUE-anojn Miloslav Šváček kaj Zdenka Novotná.

Okaze de honorigo de pastro Bernhard Eichkorn per Federacia Meritkruco en la jaro 2008, per kiu aprezis liajn meritojn prezidento de Germanio, partoprenis oficiale la solenaĵon en lia loĝurbo Villingen prezidanto de IKUE Miloslav Šváček.

La 12-a Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio okazinta en urbo Přerov en la jaro 2008 honorigis per honora membreco longjarajn IKUE-anojn pastron Josef Xaver Kobza kaj Jindřich Tomíšek.

Okaze de 90-a datreveno de memstareco de la respubliko honorigis la urbo Přerov en la 27-a de oktobro 2008 per medalo de Johano Amos Komenio fraton Miloslav Šváček por liaj longjaraj E-aktivadoj.

La 5-an de julio 2009 fine de la tutlanda solenaĵo honore al apostoloj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio estis fare de Ĉeĥa Episkopara Konferenco honorigita per medalo Miloslav Šváček por longjara “konstruado de la pontoj” inter la nacioj pere de IKUE.

Entombigoj – Murdo

Dum forpasintaj dudek jaroj mortis kelkdeko da la plej aktivaj niaj membroj. En la pasinta jaro naŭ. Konkrete ni menciu almenaŭ du gravajn sekcianojn:

La 18-an de oktobro 1997 mortis fidela IKUE-anino, rulseĝulino Cilka Kotyzová el Česká Třebová. La funebran sanktan meson celebris episkopo Josef Kajnek.

La 22-an de oktobro 2002 estis brutale murdita en pilgrimloko Dub nad Moravou fervora sacerdoto – longjara IKUE-ano kaj mecenato de nia sekcio karmemora Cyril Vrbík. Dum postkongresa renkonto de IKUE-Junularo en lia paroĥejo en Dub li esprimis antaŭsenton pri sia baldaŭa reveno en brakumon de Dio, kiu okazis nur post tri monatoj.

Bonfaraj aktivadoj

La sekcio realigis tri bonfarajn aktivadojn:

1) En la jaro 2002 okazis monkolekto, por helpi al Borůvka – Rehabilitacia Centrejo en Borovany.

2) En la jaro 2004 okazis monkolekto por familio de geedzoj Heger en Zašová, kiuj zorgas pri adoptitaj infanoj, kies domo forbrulis.

3) En la jaro 2008 realiĝis monkolekto por helpi al urbo Nkanka en Ruando, Afriko, kie tertremo detruis preĝejon, lernejon kaj domojn de la loĝantoj.

Konkludo

Kaj konklude de tiu ĉi konciza resuma retrorigardo al la aktivadoj en la dudek jaroj de ekzisto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas necese mencii, ke en la komenca jaro la sekcio havis 234 membrojn, nun ili estas nur 152. Kelkaj nuligis la membrecon pro diversaj motivoj, sed la membronombron malaltigis precipe mortoj de la sekcianoj. Tiu ĉi trendo ekzistas ne nur en nia sekcio, sed ĝenerale en multaj senprofitaj organizaĵoj, ĉar la nuntempa junularo ne plu akceptas organizan sistemon ekzistantan en pasinteco. Ili volas resti al nenio ligitaj, liberaj. En estonteco verŝajne malaperos la similformaj organizaĵoj. Ĉu ni plendu pro tio? Ne, tute ne. Fariĝu volo de Dio. Ni ĝoju, ke Dio permesis al nia sekcio ekzisti jam du jardekojn kaj eble ankoraŭ Li permesos aldoni pluan jardekon. Ni ĝoju, ke Esperanto ne estis por ni la celo, kiel por ceteraj esperantistoj, sed unu el periloj, por proksimiĝi al Dio. Ni ĝoju, ke ekzistis tiom da eblecoj partopreni multnombrajn aranĝojn de la lastaj dudek jaroj. Do la tempo kaj energio en nian agadon enmetitaj ne estis vanaj aŭ vantaj aferoj. Dum la sekciaj renkontiĝoj ni ne forgesu danki por benoj al Dio kaj al la Virgulino Maria por ŝia patrineca protektado kaj ŝirmado. Ni ankaŭ dankemu al multnombraj katolikaj esperantistoj, kiuj antaŭiris nin en la ĉielan patrujon, kiuj certe ĉe Dia trono propetas por ni kaj elĉiele helpas nin. Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro, kaj senfina lumo lumu al ili, ili ripozu en la paco. Amen.

Koran dankon al vi, karaj gefratoj, ke vi persistis legi tiun ĉi mian iom pli longan, kvankam koncizan, resumon, en kiu mi volis memorigi al ni la ĉefajn okazintaĵojn kaj aktivadojn dum la dudek jaroj de la ekzisto de nia IKUE-Sekcio (1990-2010). Dio benu nin kaj pluajn niajn aktivadojn.

Miloslav Šváček, prezidanto

al la indekso


  DUA IKUE-RENKONTIĜO EN ŽIROVNICE

En la semajnfinaj tagoj de la 9-a ĝis la 11-a de septembro okazis dua renkontiĝo organizita fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Žirovnice. En Ripozdomo Esperanto – Pastorala Centrejo ĝin partoprenis 21 personoj el diversaj lokoj de Ĉeĥio. La partoprenantoj travivis tie tri belajn kaj ankaŭ spirite riĉajn tagojn.

Vendrede posttagmeze tiuj, kiuj alveturis pli frue, povis konatiĝi kun la urbeto Žirovnice, havanta netutajn tri mil loĝantojn. Ĝi do estas urbo malgranda, sed tamen vizitinda ne nur pro tie ekzistanta Pastorala Centrejo, kiu, kiel informas surmura tabulo ĉe la enirejo, estas ankaŭ Ripozdomo Esperanto, en kiu jam okazis kelkaj E-aranĝoj.

La renkontiĝo komenciĝis per komuna vespermanĝo, post kiu sekvis rozaria preĝo en la kapelo tie troviĝanta. Kaj la vesperan programon plenigis projekciado de prezentaĵoj pri la 63-a IKUE-Kongreso 2010 en Parizo, pri la 64-a IKUE-Kongreso okazinta julie en Zagrebo kaj pri la maja IKUE-renkontiĝo okazinta en la urbo Nitra en Slovakio.

Sabate matene post la rozaria preĝo en la kapelo kaj sekva matenmanĝo okazis interesa prelego de frato Inĝ. Jan Kalný pri vivo de sankta Johano Nepomuk Neumann en la jaro de lia nunjara grava jubileo. Post ĝi okazis vizito de la kastelo en Žirovnice kaj muzeo Špýchar.

Posttagmeze okazis la sekcia konferenco kun elekto de la sekcia komitato por plua trijara balotperiodo. Kiel prezidanto estis reelektita frato Miloslav Šváček, viprezidanto frato Inĝ. Jan Kalný, membroj de la komitato D-ro Max Kašparů, Mgr. Hana Pospíchalová kaj Jaroslav Chodníček. Kiel kontrevizoroj estis reelektitaj fratoj Jindřich Tomíšek kaj Jiří Studený. Post la konferenco frato Inĝ. Jan Pospíšil rakontis pri sia vizito de Legio de Bona Volo en Brazilo projekciante fotojn, kiujn li tie fotis.

Je la 17-a horo okazis en apuda paroĥa preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo esperantlingva sankta meso, kies celebranto estis pastro Xaver Josef Kobza veninta el České Budějovice. Interesan predikon dum la sankta meso havis diakono frato D-ro Max Kašparů.

Post vespermanĝo okazis dokumenta projekciado pri la temo: Kiel ni aranĝis katolikajn E-tendarojn en la komunisma sistemo en Herbortice 1969-1977. Kaj je la 20-a horo, kiam ĉeestis ankaŭ kelkaj lokaj urbaninoj, povis komenci tre interesa prelego de frato D-ro Max Kašparů pri la temo: Situacioj kaj rilatoj – cirklorezono de la nuntempaj familioj. Kompreneble sekvis ankaŭ interesa diskuto pri la prelegita temo. Tiuteme aperis lia nova ĉeĥlingva libro kun titolo: “Max Kašparů – O bludných kruzích a bludných kamenech”, kiu fakte estis enhavo de la prelego (ni rekomendas ĝian aĉeton pro tre aktuala kaj interesa enhavo).

Dimanĉe post la matenmanĝo okazis plua interesega prelego de frato D-ro Max Kašparů pri la temo: Hipnoto – ĉu mito kaj realeco? Li, kiel psiĥiatro, pedopsiĥiatro, hipnoterapiisto, diakono kaj juĝa ekspertizisto estas praktikanta hipnotan kuracmetodon. La prelego estis tre interesa, ĉar pri la hipnoto ekzistas diversaj supozoj kaj el la buŝo de la kompetentulo oni povis do aŭdi, kio fakte hipnoto estas kaj kio ĝi ne estas, kaj ĉion pri ĝia utileco aŭ malutileco, se ĝi estas malĝuste praktikata.

Kaj antaŭtagmeze je la 11-a horo okazis en la preĝejo dimanĉa sankta meso, kies kuncelebranto kun loka poldevena paroĥestro estis ankaŭ nia pastro Xaver Josef Kobza.

Per la dimanĉa tagmanĝo estis fermita la bela denova IKUE-renkontiĝo en Žirovnice. Ĉar tiu loko estas tre konvena por la sekciaj renkontiĝoj kaj ankaŭ senprobleme pertrane aŭ perbuse atingebla (en fervojstacio Počátky-Žirovnice haltas ankaŭ rapidtrajnoj), estis do decidite okazigi venontjare tie la trian IKUE-renkontiĝon en semajnfinaj tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de junio 2012. Ni antaŭĝojas pro partopreno ne nur de la ĉeĥaj gefratoj, sed ankaŭ el Slovakio kaj ceteraj najbaraj landoj. Do ĝis la revido venontjare en Žirovnice!

Miloslav Šváček

al la indekso


 SANKTA JOHANO NEPOMUK NEUMANN

En la historio de homaj gentoj troviĝas de tempo al tempo personoj, kies vivo kaj signifo ege superas tiujn de iliaj samtempuloj. Inter ili specialan rolon ludas sanktuloj kun mesaĝoj fontintaj de amo al Dio kaj heroa klopodo je spirita kampo. Nunjare oni solenas gravan naskiĝjubileon de iama amerika episkopo de Philadelphia (Filadelfio), kiu ja devenas el nia lando, sed tamen en sia patrujo malmulte konata. Lia nomo estas sankta Johano Nepomuk Neumannn. Li naskiĝis en sudbohemia urbo Prachatice la 28-an de marto 1811 en familio de germana patro kaj de ĉeĥa patrino kiel la tria el ses infanoj. Bapto okazis en impona urba gotika kirko de sankta Jakobo, kien li poste ofte iradis kun sia panjo, eĉ kie li ankaŭ mesoservadis. La knabo kreskis en bona kristana familia medio, kie lin influis precipe la pia kaj saĝa patrino. Liaj plej ŝatataj amikoj estis jam en la infanaĝo libroj, ĉiam li strebis utile plenigi sian liberan tempon.

Por lerni en dujara eklezia gimnazio foriris Johano al dioceza urbo České Budějovice, kie li poste aliĝis al studado de teologio. El 80 ĝis 90 kandidatoj oni akceptis nur dudek kaj inter ili eĉ nian junulon Neumann el Prachatice. Certe sian rolon ludis en tio eĉ preĝoj de la patrino, kies sopiro estis pastriĝo de sia filo. En seminario lin forte influis leteroj de sankta apostolo Paŭlo. Lia plaĉa intereso restis legado de libroj kaj nun eĉ de misiaj raportoj. En la studenta animo ekkreskis subite ideo post sacerdotiĝo elvojaĝi en nordan Amerikon kaj tiu decido de la unua momento restis jam firma. Pro studado de fremdaj lingvoj poste Johano foriris al Praga universitato, sed laŭ liaj propraj vortoj restis tie elrevigita pro mizera nivelo de teologia instruado kaj tial li preferis reveni al Budějovice. Kiam nia estonta sanktulo finis teologian klerigon kaj estus sekvonta pastra ordino, tiam ekestis problemo. Pro troa abundo de sacerdotoj la dioceza episkopo decidis prokrasti donon de la sakramento al parto de la seminarianoj, inter tiuj ankaŭ al Johano. Solvo de la situacio estis por li tute klara: elmigri en Amerikon kaj fariĝi tie misiisto. Post venko de multaj obstakloj fine malankris lia ŝipo la 20-an de aprilo 1836 kaj direktis sin trans Atlantiko al Nova Mondo.

Fine post aventura perŝipa transporto de Eŭropo akiris Johano Neumann en februaro 1836 sopiritan bordon de Usono. Jam post kelkaj monatoj li ricevis en Novjorko senprobleme sakramenton de sacerdoteco. De tie li foriris al Williamsville en regiono de Niagara-akvofaloj. Tie li finkonstruigis lokan kirkon, establis lernejon kaj zorgis pri paroĥo, kies areo etendiĝis sur preskaŭ 1500 km2. Precipe li animzorgis pri germanaj enmigrintoj dislokigitaj en tute diversaj ejoj. Post kvar jaroj de elĉerpiga senlaca laboro la paroĥestro kolapsis, do tial oni translokigis lin en monaĥejon de redemptoristoj en Pittsburgh. Tie li interkonatiĝis kun riĉeco de iliaj spiritualismo kaj agado, admiris eĉ pensojn de la ordena fondinto sankta Alfonso. En la monaĥejo Johano fariĝis do novico kaj post fino de postulata periodo oni akceptis lin en la jaro 1842 en Baltimore kiel anon de la kongregacio. En la jaro 1844 li fariĝis monaĥejestro, post pluaj tri jaroj ordena provincialo. Johano senĉese vojaĝis, fondadis ĉiam lernejojn eĉ kirkojn, poste en la jaro 1851 oni nomumis lin paroĥestro en Baltimore, kie ekvivis multe da novloĝantoj. Li verkis kaj eldonis du katekismojn eĉ biblian historion.

Kiam en la jaro 1852 mortis episkopo en Filadelfio, redemptorista pastro Johano Neumann estis proponita kiel kandidato por tiu seĝo. Unue li ne volis akcepti la kandidatiĝon, sed fine jesis. Precize en lia naskiĝtago la 28-an de marto de tiu jaro oni ordinis nian sanktulon je episkopo. Dum ok jaroj de sia funkcio li fondis preskaŭ 100 lernejojn kaj pli ol 80 kirkojn, reformis porpastran seminarion kaj forte subtenadis ankaŭ aliajn ekleziajn ordenojn en la diocezo. Multe da tempo li dediĉis al spirite neglektitaj paroĥanoj, precipe enmigrintoj devenintaj el diversaj landoj kaj kulturoj dissemitaj tra la vasta teritorio, zorgis pri katolika edukado de infanoj eĉ junularo, pri malriĉuloj.

Post du jaroj vojaĝis la episkopo de Filadelfio en Romon al kongregacio, kie lin akceptis persone la papo. Revenante li haltis en sia naskiĝurbo Prachatice, kie la loĝantoj preparis al li solenan bonvenigon, eĉ se Johano strebis la alvenon sekretigi. Post la reveno al Usono li plue dediĉis sin al sia laboro en la diocezo, sed la 5-an de januaro 1860 kolapsis surstrate kaj mortis en la aĝo de neĝisvivitaj 49 jaroj. Lia korpo ne povis plu elteni tian eksterordinaran ŝarĝon, kiun oni de ĝi postulis pro senĉesa agado. La sankta viro neniam ripozis, li tute ne sciis ĉe si mem, kion signifas mallabori. Jes, en malproksima usona urbo Filadelfio mortis tiam eksterordinara ekleziulo deveninta el Bohemio…

Renomo pri heroa vivo eĉ spiritaj kvalitoj de la episkopo Johano Nepomuk Neumann rapide disvastiĝis en katolika medio tra la tuta kontinento. Tio direktis al lia beatigo en la jaro 1963 kaj sekve al kanonizo la 19-an de junio 1977, ambaŭ fare de papo Paŭlo la VI-a en Romo. Filo de nia ĉeĥa lando fariĝis la unua sanktulo de norda Ameriko! Ĉu tio estas eksterordinara honoro eĉ por ni, liaj sampatrujanoj? Tamen kiom da loĝantoj de Ĉeĥio, des pli kiom da katolikoj ĉe ni scias almenaŭ ion pri ĉi tiu granda ekleziulo?

Sed nun ni rigardu ankoraŭ je pluaj interesaj eventoj, kiuj ligas sin al nia sanktulo, liaj familio kaj naskiĝurbo. La fratino Johana fariĝis la unua novicino de la Kongregacio de sankta Karolo Boromeo en Prago, kiun en tiu tempo oni nove algvidis el franca urbo Nancy. Poste ŝi jam fratulino Karolina aktivis kiel superulino de ordena malsanulejo en České Budějovice. En sia naskiĝdomo de Prachatice ŝi mem fondis monaĥinejon „Neumanneum“. La plej juna fratino Aloisia post zorgado pri hejmo de sia maljuniĝinta patro same aniĝis al tiu kongregacio. Danke al interkonsento de la gefratoj transprenis familian domon post morto de iliaj gepatroj la citita kongregacio por konstitui tie urban hospitalon. Tradicio de sanzorga establaĵo restis sur tiu loko ĝis nuna tempo. La origina domo estis poste alikonstruita, en la naskiĝĉambro de nia sanktulo instalis fratulinoj kapelon. Malgranda malsanulejo estis vastigita je najbaraj domoj kaj modernigita, de la jaro 2005 funkcias tie ordena hospico portanta nomon de sankta Johano Nepomuk Neumann, ununura tiu establaĵo en suda Bohemio.

En la pasinta jaro ni solenis 150-jaran jubileon de la naskiĝo de sankta Johano por la ĉielo, t.e. ni memorigis gravan datrevenon de lia morto. Ĉi-jare oni organizis solenaĵojn okaze de lia naskiĝo sur ĉi tiu tero antaŭ du jarcentoj. En Ĉeĥio precipe en la diocezo de České Budějovice kaj kompreneble la centro de intereso fariĝis la naskiĝurbo de la sanktulo Prachatice. Tie okazis la 18-an de junio granda pilgrimo, kies ĉefa gasto estis kardinalo Justin Rigali, ĉefepiskopo de usona diocezo Filadelfio, sekvanto de Johano Nepomuk Neumann sur tiea episkopa seĝo. Sankta Patro Benedikto la XVI-a komisiis lin kiel papan legaton por ĉi tiu okazo. Negranda sudbohemia urbo ĉe rando de la montaro Šumava gastigis en tiu tago amason da pilgrimantoj de Ĉeĥio kaj Germanio, inter ili eĉ multajn episkopojn, pastrojn, monaĥinojn ktp. Riĉa spirita programo kulminis sur historia urba placo, kie prezidis sanktan meson kardinalo Rigali, kies anglalingvan homilion precipe pri la vivo kaj heredo de la sankta Johano oni tradukis tuj en la ĉeĥan. Poste daŭrigis la programo en la paroĥa kirko de sankta Jakobo, krome fratulinoj de sankta Karolo Boromeo malfermis por vizito de pilgrimantoj la naskiĝdomon de la sanktulo, kie oni povis eniri belan kapelon, parte eĉ la hospicon kaj promeni en ĝia ĝardeno apud restaĵoj de mezepokaj urbaj muregoj. Ankaŭ por la usona kardinalo estis tiuj travivaĵoj en pilgrima medio vere riĉigaj, kiel li poste tion mem esprimis. Ties vojaĝo al eŭropa lulilo de lia antaŭulo estis certe por li persone tre grava eĉ pro tio, ke li post kelkaj semajnoj rezignis je la episkopa funkcio pro alta aĝo. Jen estas ankoraŭ necese enpensiĝi iom pri heredo de la sankta Johano Nepomuk Neumann, kiun li postlasis per siaj vivo kaj mirinda verko al pluaj generacioj, do tiel ankaŭ al ni. Unue ni ĉeĥoj povas esti fieraj, ke li devenis el nia patrujo, el bohemia urbo Prachatice. Lia patrino estis ĉeĥino, la patro venis el Germanio de regiono apud la rivero Main, do de nacia vidpunkto Johano apartenas iel al ambaŭ niaj najbaraj landoj. Pro tio ankaŭ germanaj katolikoj havas motivon por honori lin kiel la propran sanktulon. Sed precipe nia filadelfia episkopo fariĝis kiel la unua kanonizita persono de Norda Ameriko patrono de Usono! Lia korpo de misiisto estas entombigita tie, kien lin sendis el nia patrujo la Sinjoro, en la lando, al kiu sankta Johano oferis sian vivon. Multaj momentoj de lia pilgrimo povas montri ankaŭ al ni, homoj vivantaj en la 21-a jarcento, direkton por niaj propraj vojoj.

Je la fino mi envicigas preĝon de la sanktulo en la tago de lia primico:

„Mia Jesuo, vi elverŝis sur min plenecon de viaj gracoj. Vi igis min pastro kaj donis al mi eblon portadi vin je ofero al Dio. Mi volas al vi preĝi, por ke vi min konsekru kaj pardonu al ĉiuj vivantoj eĉ mortintoj, por ke ni iam povu esti, la plej amata Dio, ĉiuj ĉe vi.

Sankta Johano Nepomuk Neumann, propetu nin!

Jan Kalný Prelego prezentita al IKUE-anoj en Žirovnice la 10-an de septembro 2011.

al la indekso


 CENTJARA DATREVENO DE NASKIĜO DE ThDr. JAN FILIP

* 9.12.1911 en Přibyslavice, † 21.11.1971 en Kratonohy

Sacerdoto Jan Filip naskiĝis en Přibyslav la 9-an de decembro 1911 en malgranda vilaĝdomo n-ro 74/II (nuntempe ne plu ekzistanta).

Kiam Johano (Jan) naskiĝis, ne bonvenigis lin ora lulilo, sed anstataŭ tio amo de lia patro František Filip kaj la patrino Františka, fraŭlinnome Vlčková, devenanta el Špinov. Johano havis kvar pli aĝajn gefratojn: du fratojn Václav kaj František kaj fratinojn Karla kaj Marie. Kvar jarojn post naskiĝo de Jan naskiĝis ankoraŭ frato Karel. Ilia patro estis teksisto kaj la patrino kromlukris kiel terkulturista laboristino. Ju pli multe da mono mankis en la familio de Filip, des pli en ĝi regis konkordo, amo kaj profunda, sincera pieco.

Jan Filip jam en elementa lernejo montris intereson pri fremdaj lingvoj. Precipe lin entuziasmigis ESPERANTO, kiu estis tiutempe akceptata kiel perspektiva, universala lingvo, per kiu foje oni interkompreniĝados en la tuta mondo. Kiel kaj kie la juna knabo la unuan fojon konatiĝis kun Esperanto, tion oni verŝajne jam ne ekscios. Sed restos la fakto, ke li okupiĝis pri ĝi dum la tuta vivo kaj dum certa periodo li fariĝis la plej eminenta ĉeĥoslovaka poligloto, orientita ĝuste je Esperanto.

Antaŭ fino de elementa lernejo en Přibyslav li tre sukcese faris akceptan ekzamenon en Ĉefepiskopa Gimnazio en Praha-Bubeneč. Tie li studis en la jaroj 1923 ĝis abiturienta ekzameno en la jaro 1931. Jam en tiu tempo li manifestiĝis kiel disponebla poeto, rakontisto kaj kontribuanto al enhavo de lerneja gazeto “Zprávy z Bubenče” (Raportoj el Bubeneĉ). Malgraŭ tio lian ĉefan intereson okupis Esperanto. Estas nekredebla, ke li kiel 14-jaraĝa studento de Ĉefepiskopa Gimnazio redaktis ekde la jaro 1925 regulan Esperantan rubrikon en gazetoj “Květy mládí” (Floroj de juneco) kaj “Nový národ” (Nova nacio), samtempe li vigle korespondadis esperantlingve kun multaj same orientitaj eksterlandaj samideanoj. Ankoraŭ antaŭ abiturienta ekzameno li finis kvarcentpaĝan Grandan Esperantan-Ĉeĥan Vortaron, kiu estis en granda eldonkvanto eldonita en la jaro 1930 en Korporacia Presejo en Přerov. En tre mallonga tempo ĝi estis disvendita, kio devigis ĝian duan eldonon. Je tiu sukceso havas certan parton ankaŭ lia, kvar jarojn pli juna, frato Karel, kiu ekde la jaro 1927 studis en la sama gimnazio kiel Jan. Ambaŭ fratoj kune verkis ankaŭ kelkajn teatrajn ludojn kaj ankaŭ poemkolektaĵojn.

Dekok-jaraĝa Jan Filip fariĝis sur la ĉeĥoslovaka ĉielo stelo de la unua grandeco, sen damaĝo de liaj gimnaziaj studrezultoj. Sed lia prilaboro de la Esperanta vortaro tute ne elĉerpigis lian lingvistikan kaj pluan literaturan aktivadojn. Tiutempe estis eldonita de li farita Esperanta kantareto kun popolaj kaj religiaj kantoj, kiu estis prese eldonita jam en la jaro 1929. Elnombro de liaj laboroj en Esperanto, kiuj aperis en diversaj ĵurnaloj, estas tiel ampleksa, ke hodiaŭ estas nereala provi fari ilian plenan liston. Por ilustri tiun fakton eble sufiĉos la informo, ke li dum multaj jaroj gvidis kurson de Esperanto en gazeto “Vpřed” (Antaŭen), en kiu li subskribadis sin per sia skolta nomo “Stepní vlk” (Stepa lupo).

Post abiturienta ekzameno li foriris studi al episkopa seminario en Hradec Králové, kie li la 29-an de junio 1936 sacerdotiĝis. Lia kvinjara restado en tiu eduka institucio estis pintnivele plenigita ne nur per intensa preparado por sia estonta sacerdota misio, sed ankaŭ per riĉa lingvistika kaj literatura aktivadoj. Larĝeco de lia literatura spaco estas surpriziga. Tre sukcese li sin prezentis kiel verkinto de la rakontoj, poeto kaj dramisto. Multaj liaj teatraj kaj radiostaciaj ludoj estis senpere post iliaj finigoj realizitaj, ĉe kio ne malofte kunaktoris eminentaj personoj de tiama muzika kaj drameca vivoj. En Esperanton li tradukis ankaŭ kelkajn teatrajn ludojn de aliaj aŭtoroj. Al ili apartenis ankaŭ radiostacia ludo “Betlém” (Betlehemo) de M. Kareš kun muziko de J. Křička. La ludo estis elsendita kelkfoje, dum kiu la ĉefan rolon en ĝi ludis unu el la plej bonaj ĉeĥaj aktoroj Karel Höger. El pli ol dek teatraĵoj prezentitaj en kelkaj urboj el la jaroj 1933-1944 ni nomu almenaŭ jenajn: Řím (Romo 1933), Konec světa (Fino de la mondo 1934), Sestra Anunciata (Fratulino Anunciata 1937), Bílý člun (Blanka boato 1943), Ztracená (Perdita 1944). Krom la teatraĵoj li verkis ankaŭ ok librojn de rakontoj: Květy mládí (Floroj de juneco), Za vznešeným cílem (Post nobla celo), U Jezulátka (Ĉe Jesu-Infano), Živé květy (Vivaj floroj), Obrázek na stromě (Bildo sur la arbo), Zapomenuté slovo (Forgesita vorto), Orion (Oriono) kaj Tři zkřížené meče (Tri krucitaj glavoj). Du el ili: Květy mládí kaj Za vznešeným cílem estas mallarĝe kunigitaj kun la vivo de la aŭtoro en lia naskiĝurbeto Přibyslav. Kelkaj liaj libroj estis tradukitaj en Nederlando, en slovakan lingvon kaj en Esperanton. La poezia verko de Jan Filip estas nur iom pli ampleksa ol lia verko dramista kaj rakontista. Formas ĝin kvar libroj de poemoj: Pomněnky (Miozotoj), Chrám (Templo), Bílá slova (Blankaj vortoj) kaj Cestou domů (Dumvoje al hejmo).

Laŭ biografia artikolo verkita de Oldřich Málek kompilis Miloslav Šváček

al la indekso


  ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

Pli aĝa viro vizitis pastron kaj diris: „Pastro, vi estas saĝa kaj mi bezonas de vi bonan konsilon. Mi interkonatiĝis kun tre juna junulino kaj mi volas fari bonan impreson. Kiu instrumento en gimnastejo estos por mi la plej bona?“ Pastro rigardis lin kaj respondis: „Neniu instrumento en gimnastejo, sed banka aŭtomato.“

J J J

Sinjorino kateĥistino demandis infanojn en lernejo, kie estas hodiaŭ Jesuo Kristo. „En la ĉielo“, respondis Francisko. „En mia koro“, diris Alfonzo. „En nia banĉambro“, ekkriis Pepino. „Kial en via banĉambro?“, miras la kateĥistino. „Ĉar ĉiutage matene frapas mia patro sur la pordon de nia banĉambro kaj krias: „Jesuo Kristo, kiel longe vi tie ankoraŭ estos?“

J J J

Juna judo demandis rabenon, ĉu estas vere, ke viro, kiu geedziĝos vendrede, estos malfeliĉa? “Jes”, respondis la rabeno, “vendredo estas kiel ĉiu alia tago”.

J J J

En kateĥismo demandis la kateĥistino infanojn: „Kion Dio volis diri per okazaĵo, ke Li estigis la virinon Eva el ripo de la viro Adamo?“ „Tion“, respondis Pepino, „ke el ŝtelo estiĝas nenio bona.“

J J J

Ses judoj difinis opinion pri la mondo: Moseo diris: „Ĉio estas en Leĝo.“ Jesuo Kristo diris: „Ĉio estas en amo.“ Karolo Marx diris: „Ĉio estas en batalo.“ Rothschild diris: „Ĉio estas en komercado.“ Zigmund Freud diris: „Ĉio estas en sekso.“ Einstein diris: „Ĉio estas relativa.“

J J J

Staras du aĝulinoj antaŭ la preĝejo. „Ĉu vi scias, ke nia razisto estas malviva ?“ „Ne, kio okazis al li?“ „Li montris al sia edzino, ke li havas ŝin ĝis la kolo, sed li forgesis, ke li havas en sia mano tranĉilrazilon.“

al la indekso


 NI KORE GRATULAS

Merkrede la 28-an de septembro 2011 transprenis titolon de honora doktoreco el manoj de rektoro de Akademio de Sankta Elizabeta en Bratislava frato Max Kašparů por kultura, pedagogia, spirita kaj medicinista aktivadoj en Slovakio. Koran gratulon!

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, opět se nám nezadržitelně blíží rok ke svému konci. Mnozí z nás si vzdechnou, jak ten rok zase rychle uběhl. Ano, taková je realita. Než se s nadějí zahledíme do nového roku, je vhodné se ještě poohlédnout na tento letošní rok, jak jsme ho prožili, zda jsme dostatečně využili všech možností k našemu duchovnímu růstu. Možností k tomu nám tento rok opět nabízel mnoho, včetně našich akcí katolických esperantistů. V měsíci květnu jsme prožili krásný víked na setkání katolických esperantistů ze čtyř zemí v Nitře na Slovensku a v září opět krásný víkendový pobyt duchovně hodnotný v Žirovnici. Také krásný a duchovně velmi hodnotný byl 64. kongres IKUE v Záhřebu v Chorvatsku. Škoda, že více členů naší sekce nevyužilo tuto možnost.

Co všechno nám nabídne příští rok, ještě přesně nevíme, budeme o tom včas informovat na stránkách tohoto našeho časopisu. Už nyní však víme, že od 1. do 3. června 2012 se uskuteční víkendový pobyt pořádaný naší sekcí opět v Žirovnici, kde jsou k tomu velmi dobré podmínky. Sdělujeme Vám to se značným časovým předstihem, abyste si mohli tuto akci zařadit do vašeho plánu na příští rok. Těšíme se, že i naši bratři a sestry ze Slovenska se opět zúčastní.

Nakonec ještě poděkování všem, kteří se aktivně podíleli v letošním roce na činnosti naší sekce ať už spoluprací nebo finančním příspěvkem. Jménem výboru naší katolické sekce všechny zdraví Váš bratr

Miloslav Šváček.

 al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Merkrede la 17-an de aŭgusto 2011 subite mortis, prizorgita per sakramentoj, karmelana pastro kaj longjara IKUE-ano sac. Alois Jan Sarkander Juráň, OCarm., paroĥestro en Olomouc - Nové Sady kaj Slavonín. Li naskiĝis la 25-an de julio 1939 en Lidečko, sacerdotiĝis la 23-an de junio 1973 en Olomouc, kaj en la karmelanan ordenon li eniris en la jaro 1978. La adiaŭa funebra eŭkaristia ofero okazis antaŭtagmeze sabate la 27-an de aŭgusto kaj samtage posttagmeze ankaŭ en paroĥa preĝejo en Lidečko, kie okazis lia entombigo en tombon de pastroj.

Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.8.2011 ĝis la 30.10.2011:

Marie Bendová, Květoslava Černá, Anna Dzuňová, Věra Herzogová, Bohumil Hodovský, Jaroslav Chodníček, Jana Chroboková, František Jemelka, Ing. Jan Kalný, Václav Kaprál, Dr. Max Kašparů, P. Xaver Josef Kobza, Palmira Lukoševičienė, Zdenka Novotná, P. Jindřich Peřina, Mgr. Hana Pospíchalová, Josefa Skřivánková, Irene Szűcs. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2011 (21) - číslo 4 (84).

ISSN 1803-8387

al la indekso