Dio Benu numero 124 4/2021

al la arkivo de jarkolektoj 19912024

· LA PAPO FRANCISKO POST VIZITO DE HUNGARIO VIZITIS SLOVAKION

  EN LA TAGOJ 12A - 15A DE SEPTEMBRO 2021

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· FRENEZUMITA KARUSELO (Sac. Dro Max Kašparů)
· LA ANIMZORGA VIZITO DE LA PAPO FRANCISKO EN HUNGARIO KAJ

  SLOVAKIO

· RENKONTIĜO DE LA PAPO FRANCISKO KUN RELIGIAJ

  REPREZENTANTOJ

· SLOVAKIO BONVENIGIS LA PAPON FRANCISKON

· NE PER LA PANO SOLE VIVAS HOMO (Sebastian Karczewski)

· ANEKDOTO EL KOKINEJO (sac. Pevl Zahradníček)

· ENVICIĜU INTER VIRTUALAJN PREĜANTOJN DE ROZARIO

· LA NASKIĜO DE JESUO (sac. Mieczysław Piotrowski)

· LIBERTEMPO INTER KANAPO KAJ SPORTŜUOJ (Sac. Dro Max Kašparů)

· AL DIO EN LA JARCENTO DE LA MALVERO (Grzegorz Górny)

· PREĜO POR INVALIDOJ KAJ PERSONOJ KUN EVOLUAJ MALHELPOJ
  (Patrino Tereza)

· LA PREĜO DE LA FIDO

· DIO EKZISTAS, MI RENKONTIS LIN (1)

· LA VERO OKAZAS ALIMANIERE (Honoré Sebuhoro)

· LECIONO DE LA ĈIUTAGA VIVO (Honoré Sebuhoro)

· SALUTO, ENPENSIĜO KAJ PREĜO POR LEGANTOJ DE DIO BENU

  SENDITA EL DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO (Honoré Sebuhoro)

· KRISTANAJ ESPERANTISTOJ KONGRESIS EN LEGNICA (Miloš Šváček)

· ROZARIO KUNPREĜADO PERE DE ZOOM

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 1.4.2021 ĝis la 30.6.2021
· DIO BENU

 


 LA PAPO FRANCISKO POST VIZITO DE HUNGARIO VIZITIS SLOVAKION EN LA TAGOJ 12A – 15A DE SEPTEMBRO 2021

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria.

Vi ricevis jenan lastan nunjaran numeron de Dio Benu, kio signalizas, ke ni rapide progresas al fino de la nuna jaro. Denove ĝi estis la jaro kun limigitaj ebloj pro inter la homoj plu ĉeestanta virusa pandemio. Tamen ni esperu, ke ĝiaj malbonaj efikoj ne tro suferigis vin kaj viajn familianojn. Jes, la aktivadoj de ne nur la katolikaj kaj ceteraj esperantistoj ne povis ĉiam okazi kun personaj ĉeestadoj, do ankaŭ devis helpi virtualaj komunikiloj. Ankaŭ la IKUEanoj kongresis virtuale en la tagoj de la 14a ĝis la 21a de aŭgusto sub lerta gvido de fratino Marija Belošević. El 71 aliĝintoj la kongreson partoprenis 55 personoj. Ankaŭ estis eblo persone ĉeesti la Kristanan E-Kongreson en la pola urbo Legnica, kiu ankaŭ bonsukcesis. Kadre de ĝi okazis la 70a Kongreso de KELI.

Karaj gefratoj, mi deziras al vi kaj al viaj familioj Dian benon kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria. Frato Miloslav

al la indekso


 FRENEZUMITA KARUSELO

Se vi flosas per vaporŝipo kaj ĉirkaŭ vi estas nur la maro, vi komencas kompreni, ke se ni veturas aŭ flosas kien ajn, ĉiam ni restas sur la sama loko konsidere al la firmamento. Andrej Sinjavskij

Iam mi lasis min en Matiasa kermeso (Matějská pouť) konvinki fare de mia kunlernanto kaj mi ensidis kun li en karuselon, kiu nin ekturnigis en ĉiujn flankojn kaj krom nebonfarto ĝi kaŭzis ankaŭ senton de malorientiĝo en la spaco. Ankoraŭ post elkaruseliĝo kun mi turniĝis la tuta universo kaj tiam pli, ol iam alitempe, mi konsciiĝis, kiel estas bone havi teron sub la piedoj, ununuran stabilan certecon en la turniĝanta mondo.

La kermesa allogaĵo ne estas ununura kaŭzo, kiu nin ofte ekturnigas, pli ĝuste dirite elrondigas, kaj ni tiumomente eksentas, ke ni perdas stabilecon animan, spiritan, sentecan aŭ ekzistecan.

Tiaj situacioj povas konduki ĝis gravaj nebonfartoj, kiam ni sopiras “elvomi” ion el ni aŭ en nin aŭ sin ĵeti ien, kie ni malŝarĝus de sekvoj de la interna maloportuneco.

Se mi nebonfartas en tobogano dum Matiasa kermeso, mi povas postuli de la servo halti la meĥanikaĵon kaj mi eliros sur la firman teron kvankam ne nur sola, sed kun honto kaj primoko de tiuj, kiuj en tian allogaĵon neniam ensidigus sin.

Alia situacio estadas sur karuseloj de la vivo, kie ni ofte povas havi impreson, ke la servanta dungito endormiĝis kaj nian vokadon ne aŭdas. Sekve ni krom tio konstatos, ke la radojn de niaj problemoj ni mem ekturnigis, libervole ni ensidigis nin kaj ke eĉ neniu priservo ekzistas. Se ni volas transvivi, ni mem devas elsalti kaj halti frenezumitan maŝinon. Tiam alvenas momento, en kiu ni serĉas tempeton por elsalto kaj lokon de falo.

En tia situacio estas plej bone elsalti plej frue, ĝis ni ankoraŭ ne estas tute malorientiĝintaj. Sed samtempe estas grave havi antaŭe preparitan lokon, kiu estas por nia falo sekura.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas trovo de la loko, kiu, ĉu ni iras aŭ flosas kien ajn, restas rilate al niaj vojaĝoj stabila. Ankaŭ Jesuo al ni promesis, ke post sia foriro al la Patro li al ni tiajn lokojn preparos.

Max Kašparů (El libro „O radostech lidské duše“ Pri la ĝojoj de la homa animo)

al la indekso


 LA ANIMZORGA VIZITO DE LA PAPO FRANCISKO EN HUNGARIO KAJ SLOVAKIO

La papo Francisko realigis animzorgan viziton de Hungario kaj Slovakio. En Hungario li partoprenis la sanktan meson okazintan fine de la Internacia Eŭkaristia Kongreso en la hungaria ĉefurbo Budapeŝto antaŭtagmeze la 12an de septembro.

En Budapeŝto li kromalie ankaŭ renkontiĝis kun la premiero Viktor Orbán kaj ŝtatprezidento János Áder.

Post ĝi la papo venis aviadile al la slovakia ĉefurbo Bratislava. Dum alflugo de la aviadilo kun la papo al Slovakio dek du minutojn sonoris sonoriloj de la katolikaj preĝejoj en la tuta lando por inviti kredantojn al la preĝo por la papo Francisko. En Slovakio la papo renkontiĝis kromalie kun la ŝtatprezidentino Zuzana Čaputová kaj premiero Eduard Heger. Ankaŭ okazis renkontiĝo kun juda kaj romaa komununoj.

Kulmino de la papa animzorga vizito, kies devizo estis „Kun Maria kaj Jozefo survoje al Jesuo“, estis la merkreda sankta meso en la pilgrimloko Šaštín, okazinta post vizito de Bratislava, Košice kaj Prešov.

al la indekso


 RENKONTIĜO DE LA PAPO FRANCISKO KUN RELIGIAJ REPREZENTANTOJ

La papo Francisko renkontiĝis en Budapeŝto kun reprezentantoj de Ekumena Konsilio de Eklezioj kaj iuj pluaj komunumoj. Li diris al ili, ke ili gardu pasinton, iĝu radikoj de unueco kaj ebligu al la mondo disflori.

Post aŭskulto de alparoloj de diversaj religiaj reprezentantoj ekparolis papo Francisko: „Tio, ke vi estas ĉi tie, flanko ĉe flanko, estas signo de granda unueco. Kiam mi rigardas vin, miaj fratoj kaj kunkristanoj, mi benas vian daŭrigan vojon al plena komuneco.“

Al judoj, „la karaj fratoj en kredo de nia patro Abrahamo“ la papo esprimis „agnoskon pro ilia strebado detrui murojn, kiuj nin en pasinto dividadis“. Li rimarkis, ke kiel judoj, tiel la kristanoj „strebas pri tio, ke ni ne plu reciproke rigardu nin kiel fremdulojn, sed kiel amikojn, ne plu kiel malamikojn, sed kiel gefratojn“. Temas pri la ŝanĝo benita fare de Dio, diris la papo, „la konvertiĝo, kiu ebligas novajn komencojn, purigon, kiuj alportas novan vivon“.

La papo Francisko poste petis ĉiujn ĉeestantojn, ke ili enpensiĝu pri la „sugesta bildo de la ĉena ponto, kiu kunigas du duonojn de tiu ĉi urbo.“ La papo eksplikis, ke „kiam ajn ni estis tentataj engluti tiujn aliajn, ni detruis, anstataŭ konstrui“. Kiel li rimarkis, dumhistorie tio ofte okazadis. „Ni devas esti atentemaj kaj preĝi, ke tio neniam plu ripetiĝu, kaj ni devoligu nin komune eduki al frateco, ke neniam venku eksplodoj de malamikeco, kiuj tiun ĉi fratecon neniigus.“ Ĉe ekpenso pri minaco de antisemitismo la papo emfazis, ke „temas pri eksplodigilo, kiun ni ne devas lasi eksplodi.“

Al reprezentantoj de la mondaj religioj la papo emfazis, ke en Hungario „vi, kiuj reprezentas majoritatajn religiojn, estas respondecaj por subteno de la kondiĉoj, kiuj ebligas respekti kaj subtenadi la religian liberecon por ĉiuj“. En nia mondo, li daŭrigis, „baraktanta per tiomaj konfliktoj, estas la plej bona atestado el flanko de tiuj, kiuj ricevis gracon ekkoni Dion de la interligo kaj paco“.

  al la indekso


 SLOVAKIO BONVENIGIS LA PAPON FRANCISKON

„Kun Maria kaj Jozefo survoje al Jesuo!“ estas devizo de la vizito de la papo Francisko en Slovakio.

Je la horo 15:30 dimanĉe posttagmeze la 12an de septembro 2021 la papa aviadilo alteriĝis sur la flughaveno en la ĉefurbo de Slovakio Bratislava. La papon Franciskon bonvenigis tie la ŝtatprezidentino de Slovakio Zuzana Čaputová, kun kiu ankoraŭ la papo renkontiĝis iom pli poste por mallonga persona interparolo en flughavena saloneto. Poste la papo Francisko translokiĝis al nunciejo por renkonti reprezentantojn de la Ekumena Konsilio de la Eklezioj agantaj en Slovakio kaj poste antaŭ vespermanĝo okazis privata renkontiĝo kun anoj de jezuita ordeno en Slovakio, kiel tion kutimas fari la papo dum siaj eksterlandaj vojaĝoj.

Lunde antaŭtagmeze la Sankta Patro renkontiĝis en la Prezidenta palaco kun reprezentantoj de slovakia ŝtato. De la ŝtatprezidentino la papo ricevis panon kiel simbolon de unueco el multaj grajnoj. En sia alparolo la papo menciis, ke li venas kiel pilgrimulo en junan landon kun delongtempa historio, kun profundaj radikoj lokigitaj en la koro de Eŭropo. Laŭde li ankaŭ menciis senkonfliktan dividon de Ĉeĥoslovakio antaŭ 28 jaroj. Sekve la papo renkontiĝis en katedralo kun episkopoj, pastroj, geordenanoj kaj katekistoj.

Lunde okazis renkontiĝo kun fratulinoj de Patrino Tereza, juda komunumo kaj kun politikistoj. Marde la papo vizitis grekkatolikojn, junularon kaj romaan minoritaton en Prešov kaj Košice.

La apostola vojaĝo de la papo Francisko kulminis merkredon en Baziliko de la Sepdolora Virgulino Maria en Šaštín.

La lastan tagon de la apostola vojaĝo komencis la papo Francisko per preĝo kun la slovakaj episkopoj en baziliko de Sepdolora Virgulino Maria en Šaštín. Post tio dum ĉeesto de ĉ. sesdek mil kredantoj li celebris la sanktan meson en terspaco antaŭ la sanktejo. La ferma tago de la papo Francisko en Slovakio okazis en Šaštín en mariakulta spirito.

MARIA, SANIGU PER VIA TENERO NIAJN VUNDOJN, PREĜIS LA PAPO FRANCISKO KUN EPISKOPOJ DE SLOVAKIO EN ŠAŠTÍN LA 15AN DE SEPTEMBRO

En la hodiaŭa liturgia memoro de la Virgulino Maria Dolora ĉiujare en Šaštín okazas tradicia pilgrimo al tiu ĉi patronino de Slovakio, kiun tiel proklamis papo Pio la XIa en la jaro 1927. En la jaro 1964 la papo Paŭlo la Sesa altigis la sanktejon en Šaštín je baziliko minor. La skulptaĵon de la Virgulino Maria Sepdolora donis el piruja ligno pretigi Angelika Bakičová, edzino de mastro de Šaštín, la grafo Imrich Czobor, kiel esprimon de dankemo por konvertiĝo de la edzo. Ne hazarde ĉi tie la kredantoj sin turnas al la Patrino de Dio antaŭ ĉio en familiaj aferoj. La sanktejon de Šaštín ĉiujare vizitadas miloj da pilgrimuloj. Vizitis ĝin ankaŭ Patrino Tereza el Kalkato kaj la sankta Johano Paŭlo la Dua, kiu ĉi tie en la jaro 1995 celebris la sanktan meson dum sia apostola vojaĝo en Slovakio.

En la preĝo, per kiu sin turnis al la Dolora Patrino la papo Francisko kune kun la slovakiaj episkopoj, li petis por sanigo de vundoj kaj konfidis al ŝi Slovakion eĉ komunecon inter ĝiaj paŝtistoj:

Nia Sepdolora Sinjorino, ni kolektiĝis ĉi tie antaŭ Vi kiel fratoj.
Ni dankemas al la Sinjoro por lia mizerikorda amo.
Vi estas ĉi tie kun ni, kiel Vi estis kun apostoloj en vespermanĝejo.
Patrino de la eklezio kaj Konsolantino de afliktitoj, konfide ni turnas nin al Vi en ĝojoj eĉ en suferoj de nia servado.
Ekrigardu nin afable kaj akceptu nin kun malfermitaj brakoj.
Reĝino de apostoloj kaj Rifuĝejo de pekuloj, Vi konas niajn homajn limigojn, spiritajn malĝustecojn, doloron pro soleco kaj forlasiteco:
Sanigu per via tenero niajn vundojn.
Patrino de Dio kaj Patrino nia, ni konfidas al Vi niajn vivojn kaj nian patrujon, ni konfidas al Vi komunecon inter ni episkopoj.
Elpetu al ni gracon, ke ni dum la ĉiutaga fideleco vivu laŭ vortoj, kiujn instruis al ni via Filo, Jesuo, kaj per kiuj ni nun, kun Li kaj en Li, turnas nin al Dio, nia Patro.

LA PAPO ADIAŬIS SLOVAKION: MI DANKAS ĈIUJN!

La apostolan viziton de Slovakio fermis liturgio el festo de la Virgulino Maria Sepdolora, la patronino de Slovakio, kiu estas ankaŭ la ŝtata festotago de Slovakia Respubliko.

En spaco antaŭ la baziliko de Šaštín kolektiĝis ĉirkaŭ sesdek mil kredantoj, kiujn la papo dum duonhoro salutis el papamobilo. Kun la anstataŭanto de Petro kuncelebris la sanktan meson naŭdek episkopoj, inter ili estis multaj el la Ĉeĥa Respubliko, kaj pli ol kvincent sacerdotoj. Al ĉefaj kuncelebrantoj en proksimeco de la papa altaro apartenis ankaŭ emerita ĉefepiskopo de Trnava Róbert Bezák, kiu kun la papo renkontiĝis jam lunde la 13an de septembro, kiam lin la papo kun liaj parencoj akceptis en Apostola nunciejo en Bratislava.

Konklude de la liturgio al la papo Francisko dankis por lia vizito metropolito de Bratislava, la ĉefepiskopo Stanislav Zvolenský, kaj fine la papo sin turnis al la ĉeestantoj kun vortoj de dankoj. Eksplicite li poste taksis ĉeeston de la slovakia ŝtatprezidentino kaj de membroj de la Ekumena Konsilio de Eklezioj. Li finigis sian viziton de Slovakio per jenaj adiaŭaj vortoj:

„Ekestis momento de adiaŭo kun via lando. Dum ĉi tiu Eŭkaristio mi dankis Dion por lia donaco, kiu estis mia vojaĝo al vi, kaj por tio, ke mi povis ĉi tiun vojaĝon finigi en pia ĉirkaŭbrako de via popolo kaj kun ĝi festi religian kaj ŝtatan feston de via patronino, la Dolora Virgulino. Elkore mi dankas vin, karaj fratoj episkopoj, por tuta preparo kaj akcepto. Ripete mi esprimas dankon al la ŝtatprezidentino kaj al ŝtataj oficoj. Mi dankemas ĉiujn, kiuj diversmaniere tiuvoje kunlaboris, kaj tion precipe perpreĝe. Kaj ĝojigas min, ke mi denove povas saluti membrojn de la Ekumena Konsilio de Eklezioj, kiuj honorigis nin per sia ĉeesto. Mi portas vin ĉiujn en la koro. Mi dankas al ĉiuj!“

al la indekso


 NE PER LA PANO SOLE VIVAS HOMO

„Dum sep tagoj Johano Paŭlo la Dua konkeris la plej potencan ŝtaton de la mondo“ – raportis la tagĵurnalo „Die Welt“ post la finita unua pilgrimo de la pola Papo en Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Dumvoje al la Norda Ameriko la Sankta Patro vizitis Irlandon, subskribinte tie ankaŭ neforgeseblan ĉarton en la historio de tiu ĉi lando.

„Vi alvenis kiel heroldo de la paco al la lando, en kiu regas malpaco“– per ĉi tiuj vortoj la 29an de septembro 1979 en Dublino salutis la Sanktan Patron la kardinalo Tomás Ó Fiaich, la ĉefepiskopo de Armagh kaj la primaso de Irlando. Unu kaj duono de miliono da fideluloj, do preskaŭ la duono de ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu lando, partoprenis en la Eŭkaristio, kiun la pola Papo prezidis en la dublina PhoenixParko. Ĉi tie, same kiel en la urboj Drogheda, Galway kaj Limerick, li parolis antaŭ ĉio pri la paco, kies fonto estas Kristo. Priskribante ĉi tiun viziton „Sunday Telegraph“, nehazarde ĝi rimarkis, ke „tie, kie fiaskis arto de politiko kaj diplomatio, tie eble estas loko por la graco“. Tiu konstato iamaniere estis asertita dum la dua etapo de la papa pilgrimo, realiĝonta en la plej riĉa lando de la mondo Usono.

Ne nur en la sidejo de UNO Johano Paŭlo la Dua kritikis la nuntempan civilizacion, kiu kontribuis „antaŭ ĉio al la disvolvo de materiaj bonhavoj, sed samtempe kreis multajn tiajn simptomojn, en kiuj pli aŭ malpli nombre neniiĝis la sento pri la spirita dimensio de la homa ekzistado, kaj la tuta senco de la homa vivo kaŭze de iuj premisoj estis alkondukita al multflankaj kondiĉoj materiaj kaj ekonomiaj, tio signifas al la devigoj de produktado, merkato, konsumo, arigado de riĉaĵoj, aŭ de la devigoj de burokratio, helpe de kiuj oni klopodas konvene direktadi tiujn procedojn“. Spektante la enhavon de la papaj eldiroj en Usono, oni ne povas ne rimarki, ke la eĥo de lia alparolo en la sidejo de UNO eksonis en ĉiu el ĉeestantoj. Esprimante al usonanoj la rekonon por la sindonemo al demokratio, Johano Paŭlo la Dua konsekvence kritikis materialismon, konsumadon kaj egoismon. „La minaco por la familia vivo estas socio, por kiu la fetiĉo estas plezuro, oportuno kaj sendependeco. Tamen ĉio tio rezultiĝas el tio, ke homaj koroj fermiĝas en sin mem kaj estiĝas egoismemaj“ – diris la Papo dum la lasta sankta meso en Vaŝingtono. La kuriozaĵo de ĉi tiu pilgrimo estis la fakto, ke ju pli flanke de la Sankta Patro faladis vortoj de kritiko, des pli grandaj homamasoj lin aŭskultis. La raportoj de polico montris, ke laŭ la vojlinio de Johano Paŭlo la Dua el aerodromo al Bostono ĝis la katedralo de Sankta Kruco salutis lin pli ol du milionoj da vivukriantaj homoj. La sama homaro partoprenis en la vespera Eŭkaristio, kiun li prezidis en la parko Boston Common. Tio ne estas nur dufoje pli ol oni esperis, sed tio estis la plej granda asembleo en la historio de tiu ĉi urbo. En Novjorko laŭ la vojlinio de la papa vojaĝo estis ankoraŭ pli grandaj amasoj de vivukriantaj homoj. „Novjorkanoj, tiel ŝatantaj paradojn, festenojn kaj sportajn spektaklojn, neniam vidis ion tian“, raportis „New York Times“. La GallupInstituto anoncis, ke dum la pilgrimo de Johano Paŭlo la Dua en Usono lia populareco atingis 86 %, kio signifis la plej altan indikon en la historio de ĉi tiu instituto. „La paradokso de ĉi tiu vizito konsistas en tio, ke la Papo konkeris la homajn korojn, kritikinte samtempe ilian vivmanieron“ – rimarkigis „New York Times“.

Sebastian Karczewski El taggazeto Nasz Dziennik, majo 2020 Esperantigis Stanisław Śmigielski

„La sankta meso estas verko, en kiu al ni Dio starigas antaŭ okulojn ĉiun amon, kiun Li al ni alportis; siamaniere estas tio kompleksio de ĉiuj bonfaroj, kiujn Li al ni donis.“ (sankta Bonaventuro) „Eĉ mem Dio ne povas fari ion, kio estus pli sankteca kaj pli granda ol celebro de la sankta meso.“

(sankta Alfonso Maria el Liguori)

al la indekso


 ANEKDOTO EL KOKINEJO

Pino Pellegrino, la konata kolektanto de okazaĵoj por enpensiĝo, rakontas tiun ĉi anekdoton:

Unu severa kaj necedema reĝo havis tre durajn pretendojn por ĉiuj siaj subuloj. Je eĉ ne nur por homoj, sed ankaŭ por bestoj. Li venis al kokinejo kaj ordonis: „De morgaŭo oni plialtigas normon: ĉiutage ĉiu kokino tri ovojn! Por neplenumo de la ordonita ovumado: tordi kolon kaj tuj doni por la supo...!“ Sekvan tagon li sendis soldaton por kontroli, kiel en la kokinejo estas plenumata la ordono de ovumado, kaj al neobeemaj kokinoj fari mortverdikton. Li kontrolis la unuan kokinon: „Unu, du, tri ovoj – do en ordo!“ La plua: „Unu, du, tri – en ordo!“ La tria: „Ĉu nur unu ovon? Pro malobeemo kaj pigreco vi iros en la supon!“ La plumulo ekploris: „Sed mi vere ege klopodis – kaj mi por plenumi ordonon donis ĉion. Mi estas koko...“

Postuli de ĉiuj la samajn farojn estas la plej granda maljustaĵo. Estas tio kvazaŭ postuli, por ke ĉiuj tomatoj aŭ fragoj maturiĝu samtage. Dio volas, ke ni ĉiuj iĝu sanktaj. Li donas al ni sian Sanktan Spiriton, kun kies helpo ni tion povas kaj devas per diversaj manieroj realigi (fine en la ĉielo estos nur sanktuloj!). Sed ĉiu vojo, kiel iĝi sankta, havas sian originan belecon. Dio volas kun ni kreadi nur samajn originalojn. Kaj kian sencon havas studo de biografioj de sanktuloj? Eble la similan kiel studado de teknikoj de diversaj eminentaj pentristoj. Multajn elementojn ni ne devas mem senutile longe kaj pene denove malkovradi. Kaj tio ne nur validas pri tio, ke per mikso de blua kaj flava koloroj ekestas la koloro verda... Kaj krome: la ekzemplo de la sanktuloj povas entuziasmigi kaj ilia propeto helpas al ni.

 Sac. Pavel Zahradníček, el revuo Milujte se, 57/2021

al la indekso


 ENVICIĜU INTER VIRTUALAJN PREĜANTOJN DE ROZARIO

La esperantistoj, do ne nur IKUEanoj, estas invitataj partopreni ĉiutagan virtualan rozarian preĝon okazantan je la 20:15 horo (MET). Bv. aliĝi ĉe: ikue.reto@gmail.com, de kie vi ricevos alirinformojn al la virtuala kunpreĝado de la rozario pere de platformo ZOOM. Bv. ne ignori tiun ĉi inviton!

La Virgulino Maria pro la preĝo de la sankta rozario multfoje savis homojn el mortdanĝero, kelkfoje eĉ la tutan Eŭropon ‒ ni almenaŭ ekmemoru la venkan batalon ĉe Lepanto en la jaro 1571 aŭ savon de Vieno en la jaro 1683, kiam la kristanaj armeoj rezistis fortosuperecon de la turka armeo. La Reĝino de la sankta rozario donis pere de diotima dominikano Alan de la Roche jenajn dek kvin promesojn al tiuj, kiuj la rozarion preĝos:

1. Kiu fidele servos min per recitado de la sankta rozario, tiu ricevos kromordinarajn gracojn.

2. Mi promesas mian specifan protekton kaj grandajn gracojn al ĉiuj, kiuj sindone recitadas mian rozarion.

3. La rozario iĝos tre potenca armilo kontraŭ infero. Ĝi neniigos malvirton, liberigos de la peko kaj neniigos herezojn.

4. La rozario kaŭzos, ke virto kaj bonaj verkoj abundos, kaj Ŝi akiros por homaro plej multajn Diajn mizerikordojn. Ŝi anstataŭigos en la homaj koroj amon al mondo per la amo al Dio kaj instigos homojn, ke ili sopiru atingi ĉielajn kaj eternajn bonaĵojn. Ho, kiel la animo per tiu ĉi ilo sanktiĝos!

5. Tiuj, kiuj per la rozario sin konfidos al mi, tiuj ne pereos.

6. Tiuj, kiuj recitas mian rozarion pie kaj dume ili primeditas ĝiajn misterojn, tiujn ne surprizos malfeliĉo kaj ili ne mortos per malbona morto. La pekulo konvertiĝos, la justulo kreskos en la graco kaj akiros meritojn por la eterna vivo.

7. Tiu, kiu havos veran sindonon al mia rozario, ne mortos sen sakramentoj de la eklezio.

8. Tiuj, kiuj fidele recitas la rozarion, havos dum sia vivo eĉ en morto Dian lumon kaj multnombrajn ĝiajn gracojn. En momento de la morto ili havos partoprenon en meritoj de la sanktuloj en paradizo.

9. Rapide mi liberigos el purgatorio animojn sindonajn al mia rozario.

10. Veraj infanoj de mia rozario ĝuos en la ĉielo grandan gloron.

11. Kion vi per la rozario postulos, tion vi ricevos.

12. Ĉiuj, kiuj disvastigas la sanktan rozarion, ricevos mian helpon en siaj bezonoj.

13. De mia Dia Filo mi ricevis promeson, ke ĉiuj pledantoj de la rozario havos dum sia vivo kaj en momento de la morto kiel propetantojn tutan ĉielanaron.

14. Ĉiuj, kiu recitas rozarion, estas miaj infanoj kaj filoj kaj filinoj de mia unusola Filo Jesuo Kristo.

15. Sindonemo al mia rozario estas granda signo de la antaŭdestino.

al la indekso


 LA NASKIĜO DE JESUO

Jesuo Kristo estas la plej grava persono en la savhistorio. Lia naskiĝo signifis dividon de la historio je „malnova tempo“ – antaŭ Kristo kaj „la nova tempo” – post Kristo.

Dum ducent jarcentoj antaŭantaj la naskiĝon de Jesuo en Betlehemo la profetoj de la Malnova Testamento antaŭsciigadis lian alvenon. Por multaj hebreoj, kiuj paraligadis la profetaĵon de la Malnova Testamento kun la vivo de Jesuo, liaj instruo, morto kaj resurekto, evidentiĝis, ke vere Li estas atendata Mesio kaj Dio.

Laŭ tiuj profetaĵoj la Mesio devus naskiĝi el Virgulino (Jes 7,14) en la urbo Betlehemo (Miĥ 5,12), kiel „Forta Dio“ (Jes 9,5), kiu resanigos blindulojn, surdulojn kaj lamulojn (komp. Jes 35,56); Li estos perfidita fare de amiko (komp. Psa 55,1315); Li estos donita por turmento kaj morto (komp. Saĝ 2,1920); Li estos „de homoj malestimata kaj rifuzita“; Li portos nian suferon; Li estos „alnajligita pro niaj pekoj, frapita pro niaj kulpoj“ (komp. Jes 53,35); alkalkulita al krimuloj (Jes 53,12); Li resurektos (komp. Psa 16,10; 30,4).

Fundamento de libereco kaj demokratio

La Filo de Dio, fariĝinte vera homo, alportis al homoj la plej perfektan sistemon de valoroj, kiu estas fundamento de vera demokratio. Robert Schuman, unu el la fondintoj de la Eŭropa Unio, skribis: „La demokratio aŭ estos kristana, aŭ tute ne ekzistos.“ En libro verkita de Schuman titolita Por Eŭropo ni legas: „La demokratio dankemas por sia ekzisto al kristanismo. Ĝi ekestis tiam, kiam homo estis invitita realigi en sia dumtempa vivo principojn de digneco de la homa persono, enkadre de la individua libero de respektado de la rajtoj de ĉiu homo kaj de praktikado de frateco rilate al ĉiuj. [...] La demokratio estas kunigita kun kristanismo doktrinece eĉ kronologie. [...] La kristanismo instruas egalecon de ĉiuj homoj, infanoj de la sama Dio, elaĉetitaj de Kristo, sendepende de raso, haŭtkoloro, klaso aŭ profesio. Ĝi alportis agnoskon de indeco de laboro kaj devon pri ĝia agnosko de ĉiuj. Ĝi alportis preferon al spiritaj valoroj.“

La katolika eklezio instruas, ke Dio, kiu iĝis vera homo, „certamaniere kuniĝis kun ĉiu homo“ (Gaudium et spes, 22), kaj tial ĉiu homo ekde la momento de koncipiĝo estas pridonacita per la plej alta valoro, havante nemorteman animon kaj en ĝi brilas „reflekto de la Dia esenco mem“ (sta Johano Paŭlo la Dua, Evangelium vitae, 34). Tion faris la Kreinto mem, ke ĉiu homo ekde la momento de sia koncipiĝo ĝis la natura morto havas nenuligeblan rajton je vivo kaj libero de konscienco. Tial „intencita abortigo, kiel ajn farita, estas konscia kaj libervola rekta mortigo de homo en la unuaj momentoj de ĝia vivo, intertempe de sia koncipiĝo kaj naskiĝo.“ (samloke, 58)

Al ĉiuj probatalantoj de abortigoj estas necese evidentigi, ke el scienca vidpunkto la homa vivo komenciĝas en la momento de koncipiĝo. La usona sciencisto de la universitato de Ĉikago Steve Jacobs realigis enketon inter 5 557 biologoj el 1 058 universitatoj de la tuta mondo kaj 96 % de la demanditoj asertas, ke laŭ sciencaj faktoj la homa vivo komenciĝas en la momento de la koncipiĝo.

Akorde kun la kristana sistemo de la valoroj havas ĉiuj homoj senescepte la saman indecon kaj la samajn rajtojn je vivo kaj libero de la konscienco, kaj la malbonon estas necese superi per bono, malamon per amo, mensogon per vero.

La vera demokratio estas ebla nur tiam, se ĝi apogas sin al tia valorsistemo. Ĉiu valoraĵo de la eŭropa kulturo kaj demokratio elkreskas el kristanaj valoraĵoj, do el vero, kiun revelaciis Jesuo Kristo.Tio estas la vero pri homo, pri geedzeco kiel pri daŭra unueco de virino kaj viro, pri familio, socio, mondo kaj pri Dio, kiu iĝis vera homo, por nin savi. La enkarniĝinta Dio, nia Sinjoro Jesuo Kristo, instruanta kaj liberiganta en la katolika eklezio, estas la plej granda trezoro de homoj. Tiel do ĉiuj, kiuj en sian vivon enkorpigas lian instruon, estas salo de la tero kaj lumo de la mondo (komp. Mat 5,1314). En la intereso de ĉiuj bonvolaj homoj, konfesantoj de ĉiuj religioj, agnostikuloj eĉ ateistoj devas esti konstruado de la komuna ordo bazita sur la kristana sistemo de la valoroj, ĉar nur ĝi garantias veran demokration, respektadon de la digneco de ĉiu homo eĉ de liaj fundamentaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je la vivo kaj konscienclibereco.

La sankta Johano Paŭlo la Dua skribis, ke ĉie tie, kie estas rifuzata kristana sistemo de valoroj, „»la rajto« ĉesas ekzisti kiel rajto, se ĝi ne estas firme bazita sur netuŝebla digneco de homo, sed ĝi estas subordigata al volo de majoritato. Tiamaniere la demokratio fariĝas, kontraŭ siaj propraj principoj, certa formo de totalismo“ (Evangelium vitae, 20).

La naskiĝo de Jesuo estis antaŭsciigita kaj atendata

De la komenco de historio de la elektita nacio estis alveno de la Mesio sur la mondon antaŭsciigita kaj atendata. La historiistoj egale asertas, ke hebreoj atendadis alvenon de la Mesio en tempo, kiam Jesuo naskiĝis. La hebrea historiisto Josef Flavius (37100) skribis, ke en la tempo de la naskiĝo de Jesuo estis izraelidoj konvinkitaj, ke baldaŭ devas naskiĝi Mesio, la reganto de la mondo. La proksiman daton de lia alveno ili destinis laŭ profetaĵo de la Libro de Daniel (7,1314; 9,24). Tiu ĉi profetaĵo montras al alveno de la Mesio en tempo, kiam naskiĝis Kristo. Ni legas en ĝi, ke la Mesio devas naskiĝi post forpaso de „sepdek jarsepoj“, do post 490 jaroj de post eldono de dekreto de reĝo Artaxerx (458457 antaŭ nia jarkalkulo). Tiel do estis proksimume antaŭdirita dato de alveno de la Mesio kaj vere ĝi iĝis komenco de la Mesia erao por ĉiuj, kiuj ekkredis, ke Kristo estas la antaŭsciigita Mesio kaj Dio. Kiam Li sin nomis Filo de homo, Jesuo Kristo per tio montris al tio, ke la profetaĵo de Daniel plenumiĝis en lia persono.

Estas necese prikonsideri, ke por hebreoj estis la plej granda blasfemo aserto, ke la homo Jesuo estas Dio. Tio estis la ĉefa kaŭzo de la kondamno de Kristo al surkruca morto (komp. Mat 26,6366). Ankaŭ islamanoj kontraŭas la agnoskon de Jesuo kiel Dion. Parolas pri tio surskribo ĉirkaŭ kupolo de Omarmoskeo en Jerusalemo: „Jesuo estas nura filo de Maria, la sama homo kiel ĉiuj homoj.“

Neniu hebreo estus kapabla allasi al si ideon, ke Dio Javeo fariĝis vera homo sur la konkreta loko en difinita momento de historio.

Nur post resurekto de Jesuo firmiĝis kredo, ke Li estas vera Dio. La kredo je resurekto kaj dieco de Jesuo disvastiĝadis per nesupozebla dinamismo en la tuta romia imperio pere de kristanoj, kiuj estis hebreoj.

Por ĉiu intelekte honesta esploranto estas evidente, ke la kristanismo estas unu el la plej grandaj mirakloj de la historio kaj verko de Dio mem. La ekesto de kristanismo, ĝia disvolviĝo kaj daŭrado spite de la sangaj persekutadoj eliĝas el ĉiuj historiaj necesaĵoj kaj estas vera miraklo. Tiun ĉi fakton estas eble ekspliki nur kiel eksterordinaran agadon de Dio, kiu iĝis vera homo, por nin savi, kaj kiel resurektinta Sinjoro Li vivas, instruas kaj agadas en sia Eklezio.

Li alvenas en „sian proprieton“

Ekde la komenco la komuneco de la Eklezio fondita pere de Kristo mem estas la plej multe persekutata religia grupo en la mondo. Oni ne povas racie ekspliki, kial ekzistas homoj malamantaj Kriston kaj tiuj, kiuj je Li kredas. Nekompreneble estas, kial estas rifuzata kristana sistemo de valoroj sin apoganta je amo, pardono, konscienclibero kaj respekto de indeco de ĉiu homa persono. Ĉiutage mortas ĉiun kvinminuton kristano nur tial, ke li kredas je Kristo. La Sinjoro Jesuo antaŭdiris al siaj sekvantoj: „Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.“ (Mar 13,13) „Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. (...) Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos.“ (Joh 15,18.20)

La mistero de la Dia naskiĝo rilatas persone ĉiun homon. Jesuo Kristo – la enkar niĝinta Dio – alvenas „en sian“ kaj bedaŭrinde ekzistas tiaj, kiuj – tiel kiel en Betlehemo – Lin ne volas akcepti (komp. Joh 1,11), Lin rifuzas kaj malamas. Nur tiuj homoj iras la vojon de la savo, kiuj en Infano Jesuo agnoskas sian ununuran Sinjoron kaj Savinton, kiuj vivas laŭ principoj de la evangelio, kiuj preĝas, levas sin post ĉiu falo per la pentosakramento kaj akceptas Jesuon en la Eŭkaristio. Tiam en ilia vivo „ĉiutage realiĝas mistero de la Dia naskiĝo, la miraklo de la Vorto de Dio, kiu fariĝas korpo“ (sta Edita Stein).

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr El Miłujcie się! 5/2019

al la indekso


 LIBERTEMPO INTER KANAPO KAJ SPORTŜUOJ


Ripozi ne signifas maldiligenti. Fari nenion, kio estas nia profesio, ne estas ĝia malzorgado, ja eĉ ne trompo de familio aŭ paroĥo. Por multaj tio estas nedistingita neceso. Kial povas esti danĝera neglekti „ŝarĝadon de baterioj“, pri tio sekvas interparolo kun sacerdoto Max Kašparů.

Ni ordigu tion: Kia estas diferenco inter ripozo kaj pigrado?

Pigrado estas neglektado de devoj, la ripozo kontraŭe estas ĉerpado de forto por fari bonon. La pigradon ni ne povas distingi kiel aktivan kaj pasivan. Dum ripozon ni tiel dividadi povas. Tial estas malsaĝe, por ke leterportisto, kiu trairas ĉiutage multajn kilometrojn, ripozadu per altmontara turistiko aŭ ke stiristo de la urba trafiko vojaĝu peraŭtomobile dum libertempo tra Eŭropo.

La ora regulo estas: ni ne prenu libertempon nur por kelkaj tagoj. Ideale estus libertempi dum du ĝis tri semajnoj. Dum la unua semajno deskui el si polvon de sia profesio, dum la dua semajno vere ripozi kaj dum la lasta semajno psike sin prepari por reveno.

Ĉu male la nesufiĉo da ripozo eble kondukas al pigreco, al malzorgado de tio, kion ni devus fari? Kiel alimaniere oni povas superi lacon ol per ripozo?

Manko de ripozo ne kondukas al pigreco, sed al elĉerpiĝo: psika, korpa aŭ al ambaŭ. Kaj poste kompreneble al malzorgado de nia laboro. Se laciĝo estas longedaŭra, ĝi kondukas ĝis sindromo de brulruiniĝo. Tio do jam estas diagnozo. Kaj brulruiniĝon poste ne plu eblas solvi per ripozo, sed aŭ per ŝanĝo de la okupo, medio aŭ per direktata psikoterapio.

Ŝajnas esti ofte neordinare, ke la vervaj kristanoj ne konsciiĝas, ke aktiveco, laboro kaj penado devas esti ekvilibrigitaj ankaŭ per certa kvanto de ripozo. Kia estas pri tio via opinio?

Ni obeu bioritmon, kiun ni de Dio ricevis: ses tagojn labori kaj dimanĉe ripozi. Homo ĉi tie ne estas por dimanĉo, sed la dimanĉo por homo. Ankaŭ Jesuo endormiĝis surŝipe, kiam proksimiĝis ŝtormo, Li malproksimiĝis de homoj por ripozi, Li instigis disĉiplojn al ripozo. Tio validas ankaŭ por ni.

Iuj aktivegaj kristanoj estas tiel ege laboremaj pro du kaŭzoj: aŭ ili suferas pro sindromo de memredempto, aŭ pro falsa pelado al sankteco. En la unua kazo ili opinias, ke la estonta savo dependas de ilia ĉiutaga aktivado. En la dua kazo ili volas al la savo ankoraŭ dumvive aldoni aŭreolon. Kaj estas ĉi tie ankoraŭ unu grupo, kiu opinias, ke ili per sia troa aktivado senigos sin de la kompleksoj de malplivaloreco.

Estas necese mencii ankaŭ tielnomatan „merititan ripozon“, per kio oni opinias pensian aĝon. Mi rekomendas tiutempe vivi adekvate aktive al sia sanstato, praktiki eĉ etan aktivadon, okupiĝi pri io, kion ni dum produktiva aĝo ne sukcesis faradi. Mankis por tio tempo. Konvena por tio estas legado, studado (ankaŭ de Esperanto – rim. de trad.), vojaĝado. Pasiveco dum tiu aĝo kondukas al pli rapida maljuniĝo.

Ĉu la ripozo ne estas ankaŭ bildo de la perdita paradizo?

Iome jes. Precipe ĉe tiu unua grupo de niaj gefratoj, kiuj sin pelas al sia savo ĝis tiel multe, ke ili forgesas, ke homo ne estas savita per sia agado, sed per graco de Dio.

Kiel patro mi ofte estas tro laca. Ĉu eblas ripozi eĉ ekster niaj roloj? La edzo eĉ la patro mi ne ĉesos esti, sed eble estas bone sendi idaron en tendaron aŭ al avino, por ke estu dum certa momento kvieto...

Ni devus ellerni plani kaj mastrumi tempon kiel monon. Se ni vivas kaj agas kaose, sen ordo kaj planado, tiam ni pli rapide laciĝas. Tion ni komprenu kiel preventon. Ĉiun nian agadon ni dividu en kvar skatoletojn. En la unua ni havu agadon, kiu estas nepre necesa. En la dua estu agado, kiu estas bezonata, en la tria aktivadon, kiu estas ebla, kaj kio restos, tio estas la tempo por ni. Kaj la ripozon mi vicigas inter la necesojn. Sed atenton! Ni povas ripozi de laboro, sed ne de rolo. La patreca rolo restos, eĉ kiam la infanoj estas en tendaro, kaj la pastra rolo ankaŭ, eĉ kiam pastro libertempas.

Eĉ pastro povus „servelĉerpiĝi“ ĝis totala elĉerpiĝo kaj elbruliĝo. Kian ripozspecon li devus elekti?

Pastro laboras antaŭĉio en spirita aktivado. Same kiel instruisto aŭ estro de entrepreno. Multaj homoj, precipe tiuj, kiuj neniam tion spertis, vivas kun konvinko, ke elĉerpiĝo pro animzorga laboro aŭ ne ekzistas, aŭ ĝi ne similas al la elĉerpiĝo pro la korpa laboro. Mi jam menciis aktivan kaj pasivan ripozojn. Korpe laboranta homo devus por ripozo uzadi kanapon, la spirite laboranta homo devus por ripozo uzadi sportajn ŝuojn.

La ripozo apartenas al la spirita higieno. Kiasence?

Mi komprenas. Vi demandas, ĉu homo povas laciĝi eĉ en sfero spirita. Se la psiko kaj korpo elĉerpiĝas per troa aktivado, tiam la spirita vivo elĉerpiĝas per pasiveco. Se ne ricevas viva, dinamika kredo ĉiam novan energion, ĝi komencas moviĝi per inercio kaj post certa tempo ĝi haltas. Invoki poste al fakto, ke eĉ statika energio estas energio, ĉi tie ne povas sukcesi, ĉar ĝi efikas nur en direkto malsupren.

Ĉu ne kuratingis vin iam nesufiĉo da ripozo? Ĉu la Eternulo ne frapetis iam viajn fingrojn?

Homoj demandas min, kiel mi ĉion sukcesas fari. Mi respondas, ke tion mi ne persekutas, sed tio min persekutas. Unu infarkton kaj unu koroperacion mi jam travivis. Tio estas tiu frapeto sur ĉiujn dudek fingrojn. Tial mi nun praktikas nur la pastran servon kaj respondas demandojn.

El Katolický týdeník (Katolika semajngazeto) nro 29/2021

Bonan apetiton!

Vizitanto de turista kafejo avide mordas magdalkukon, kiun li ĵus mendis. Tamen li tuj elreviĝas: la kuko estas malmola kiel piedro. „Ho, kelnero, tiuj viaj migdalkukoj ne estas manĝeblaj!“ „Kiel vi deziras, sinjoro, mi tuj anstataŭos ĝin per pomkuko.“ „Sed, mi jam mordis plenbuŝon el ĝi!“ „Ne gravas, sinjoro, ni ankaŭ havas jam almorditajn pomkukojn!“ (El Espero Katolika, 1957)

al la indekso


 AL DIO EN LA JARCENTO DE LA MALVERO

La politikisto post suferoj

Kiel unu el la frontaj ĉeĥaj politikistoj, estinta kunlaboranto de Václav Havel kaj Václav Klaus, akceptis bapton en la katolika eklezio.

Ĉu diras ion al Vi, gesinjoroj, la nomo „Revolver Revue“? Do jen estis tio la subtera revuo apartenanta al „la dua ondo de la ĉeĥa subtera agado“ aperanta en Prago ekde la jaro 1985. Fronte al ĝi staris tri kontraŭkomunismaj disidentoj: Jáchym Topol, Ivan Lamper kaj Alexandr Vondra. Poetiko de ĉi tiu revuo reflektis karakteron de la tiama opozicio, kiu havis pli ekzistencialan ol politikan karakteron, referencante al la fama eseo „Forto de senfortaj“ de Václav Havel. En sia verko la fama ĉeĥa dramverkisto instigadis ne al malkaŝa batalo kontraŭ la ŝtatsistemo, sed por la individua revolucio de la konscienco kaj por la malkonsento de la vivo en mensogo.

Alexandr Vondra, unu el la redaktoroj de „Revolver Revue“ ekrememoris, ke la tralego de la libro de Havel vekis en li emon agadi kontraŭstare al komunismo. Li rapide estiĝis „ora infano“ de la ĉeĥa opozicio. Li iĝis subskribinto, kaj poste la pledanto de Ĉarto 77 – la plej grava neleĝa opozicia organizo de Ĉeĥoslovakio. Li rapide aniĝis al la plej proksimaj kunlaborantoj de Václav Havel. Kvaronon de jarcento pli aĝa verkisto rilatis ĉi tiun junulon kiel sian adoptan filon.

Kontraŭkomunismo sen Dio

Por la ĉeĥa opozicio kontraŭkomunisma – diference al la pola opozicio – la religio ne estis la rilatiga punkto. Multgrade tio rezultiĝis el fakto, ke ĉeĥoj estas unu el la plej laikigitaj kaj ateismigitaj nacioj en Eŭropo. En la 20a jarcento estis inter ili viva la kontraŭkatolika resentimento rezultiĝanta el historiaj travivaĵoj. La malamiko numero unu iĝis Habsburgoj, kiuj en la batalo apud Blanka Monto en Prago en la jaro 1620 neniigis la ĉeĥan nobelaran eliton – ĉefe protestantan – kaj sekve dum tri jarcentoj la ĉeĥoj vivis sub ilia regado, aranĝinte en la lando la katolikan ordon. Nenio estas miriga, ke ili konstruante sian modernan identecon en la opozicio al aŭstroj, konstruadis ĝin ankaŭ en la opozicio al la romkatolika eklezio.

La patro de la sendependa Ĉeĥoslovakio Tomáš Garrigue Masaryk skribis, ke la senco de la historio de lia nacio devas baziĝi sur la humanisma heredaĵo de ĉeĥaj fratoj kaj la husana revolucio. Pro tio la simbola fondiga akto de la estiĝinta ĉeĥoslovaka ŝtato post la unua mondmilito estis detruo de la kolono de la Plejsankta Dipatrino Maria sur Malnovurba Placo en Prago. La vivukrianta homamaso skandis: For de Vieno! For de Romo!

Havel mem estis liberalulo en la origina (ne nur ekzistanta) signifo. Li estis ankaŭ agnostikulo, kvankam bonvolema rilate al kristanismo. Li apartenis al la intelektularo, por kiuj la demando pri Dio estiĝis la grava ekzistenciala problemo. Li bedaŭris tion, ke homoj perdis la metafizikan dimension de la vivo, sed ankoraŭ pli ĉagrenigis lin tio, ke ili eĉ ne rimarkas tion. Li estis ankaŭ siamaniere moralisto, sed ne rilatanta al iu ajn religia sankcio. En ĉi tiu senco proksima al li estis la etiko de Conrad, apogiĝanta je la sento de devo kaj respondeco, tamen sen rilatoj al kristanismo.

Alexandr Vondra, kvankam traktis Havelon kiel sian plej grandan aŭtoritatulon, tamen iradis laŭ siaj vojoj. La intelektualaj kaj spiritaj serĉadoj, karakterizaj por la personoj starigantaj la demandojn pri la senco kaj celo de la vivo alkondukis lin al la decidoj, ke li devas akcepti bapton. Edukita tamen en la ateisma familio li eĉ ne estis baptita. Komence li inklinis al la protestantisma eklezio. Tamen li sentis, ke tio ne estas lia vojo. Mankis al li sacrum, la sento de mistero. Ekrilatante la katolikan eklezion – li tie trovis pli da loko por preĝado kaj meditado. Ŝajnis, ke li katolikiĝos, sed ĝuste tiam tute ensorbis lin la opozicia kontraŭkomunisma agado. Absorbigita per politiko li flankenmetis la bapton al pli posta tempo. La animo aktiva superis la animon kontempleman.

En la kirlo de Realpolitiko

En februaro 1989 Vondra estis kondamnita al kondiĉa mallibereja punrestado pro meto de floroj al la monumento de la Sankta Venceslao en Prago sur la lokon, kie ĝuste dudek jarojn pli frue proteste kontraŭ komunisma invado de armeoj de la Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion, sin brulmortigis praga studento Jan Palach. En septembro samjare la komunistaj regantoj tamen konkludis, ke Vondra malrespektis la juĝkondiĉojn, kaj tial li estis malliberigita. Li estis liberlasita unu semajnon antaŭ la manifestacio en Prago, kiu iĝis la fajrejo ekbruliganta la meĉon sub la velura revolucio. Pluaj okazintaĵoj jam akiris rapidegan tempon. Komunismo disfaliĝis kiel la dometo el kartetoj. La netutajn du monatojn pli poste la dudekokjaraĝa disidento jam eklaboris kiel oficisto de la prezidenta palaco – en funkcio de konsultanto por la eksterlandaj aferoj de Václav Havel – kiu estiĝis la ŝtatprezidento de Ĉeĥoslovakio. Li estis unu el kunfondintoj de Civitana Forumo – la partio, kiu post la falo de komunismo trasprenis la regadon en la lando.

Post la velura reĝimrenverso kaj disfalo de Ĉeĥoslovakio Vondra realigis rapidegan politikan karieron, sed jam en alia politika rondo – nome en la ĉirkaŭaĵo proksima al la tiama ĉefministro Václav Klaus, la prezidanto de la Civitana Demokratia Partio (ODS). Li estiĝis la anstataŭanto de la ĉefo de la ĉeĥa diplomatio Josef Zieleniec, la tiama plej proksima kunlaboranto de Klaus. Tio estis la periodo de la liberiĝado de sub la influoj de Havel, kaj precipe de lia idealisma pensado pri politiko. El la politika naiveco kuracis sinjoron Vondra precipe... germanoj.

Ankoraŭ en oktobro 1989 Václav Havel sendis al tiama prezidento de Federacia Res publiko Germanio Richard von Weizsäcker leteron, en kiu li skribis interalie: „Mi mem – kiel multaj miaj amikoj – malaprobas la forpelon de germanoj post la milito. Mi ĉiam opiniis tion kiel la plej profunde malmoralan agon.“ La 2an de januaro 1990 Havel, jam kiel la ŝtatprezidento, kiel unua realigis eksterlandan viziton de Bonn. Li renkontiĝis tiam kun von Weizsäcker, al kiu li diris: „Ni malakceptas la ideon de la kolektiva kulpo kiel morale nejustigeblan. Se ĝi estis utiligata ankaŭ kontraŭ la ĉeĥoslovakaj civitanoj kun la deveno germana, tio tutcerte ne estis prava.“

Václav Havel, pardonpetante tiamaniere publike por la devigaj deportadoj de germanoj post la dua mondmilito, li tion vidis kiel sian geston en la moralaj kategorioj.

Li traktis ĝin kiel la unuan paŝon orientige al la konkordigo ĉeĥagermana. La politikaj elitoj de Federacia Respubliko Germanio akceptis tamen ĉi tiun akton en la kategorioj de la hardita Realpolitiko. Por ili tio estis la signo de la subordigo kaj la signalo de la diplomatia ofensivo. Rapide aperis do postuloj, por ke ĉeĥoj redonu la proprietaĵon al ĉiuj forpelitaj germanoj kaj rekonigu al ili rajton reveni al siaj iamaj teritorioj. La germanaj postuloj estiĝis por la regantoj en Prago kiel la malvarma duŝo. Pasis sep jaroj, ĝis FRG reteniĝis el ĉi tiuj postuloj al ĉeĥoj. Tamen nur en la jaro 1997 estis subskribita la komuna deklaracio inter ambaŭ ŝtatoj, en kiu germanoj rezignis pri la provoj reakiri sian iaman havaĵon. La negocisto, kiu flanke de la ĉeĥa registaro gvidis ĉi tiujn negocojn ĝis la feliĉa fino, estis ĝuste Alexandr Vondra.

En la jaroj 1997 ĝis 2001 li estis la ambasadoro en Usono, kaj poste en la registaro de Mirek Topolánek li estis ministro de la eksterlandaj aferoj kaj poste la ministro por la eŭropaj aferoj. En la jaro 2010 li iĝis ministro de landodefendo en la dekstrula kabineto de Petr Neĉas. Post du jaroj li demisiis post la malkaŝo de la korupta afero en la ministerio. Vondra mem havis nenion komunan kun ĉi tiu afero, sed li asertis, ke li pro tio, kio okazas en la ministerio, portas la politikan respondecon. Ne helpis al li ankaŭ la fakto, ke en la jaro 2011 la dekstrula politikistino Veronika Vrecionová malkaŝis, ke ŝi havas kun li la eksteredzecan filon (la frukton de la romanco, kiun ili havis en la jaro 1991, kiam ili ambaŭ laboris en la oficejo de la prezidento Havel). Tio ĉio kaŭzis, ke Vondra por iu tempo retiriĝis el la politika aktivado. Li trovis tiam pli multe da tempo por la ekzistencialaj pripensoj.

La intima kaj socia agoj

Kvankam dum preskaŭ dudek kvin jaroj li troviĝis en la kirlo de la politika agado, la deziro de bapto senĉese revenadis al li. En la intervjuo por la slovaka portalo „Postoj“ li pri tio diris: „Neniam min tio tute forlasis. Mi sentis, ke tio estas mia malsukceso, ke mi tion ne faris. Mi parolis pri tio hejme, do post ĉi tiuj interparoloj mia edzino (rideto) konsentis kun la bapto. Poste la tuta triopo de niaj infanoj estis baptita. Mi revenis al tio, kiam mi demetis la ŝtatajn devoligojn kaj mi havis pli da libera tempo.“

Fine ankaŭ li maturiĝis ĝis la decido pri akcepto de la bapto. Tio okazis en la Sankta Sabato la 15an de aprilo 2017. Li ne ŝatas pri tio paroli, ĉar kiel li akcentas tio estis lia lasta persona decido. En la menciita intervjuo sondigita fare de slovakaj ĵurnalistoj, kion li trovis en katolikismo, li respondis: „La strebon por la savo de la animo. Mi spertis ĉion en mia vivo. Mi scias, kion homo povas fari, kaj kion li ne povas. Mi ekkredis jam antaŭ longe, tio do ne estas tiel, ke mi nun vekiĝis. Nun mi tamen al tio koncentriĝis. Mi regule vizitas preĝejon, okazigas konfeson, akceptas la sanktan komunion, ĉar mi tion bezonas. Mi ne plu povas sen tio vivi.“

Sian bapton li kunligas kun la komuneca dimensio de la kredo kaj kun neanstataŭebla rolo en la socia vivo, kvankam li tuj aldonas: „Mi tamen ne volas tion sociologigi. Tio estis por mi la intima decido. Sed samtempe tio estis la ago, kiu ampleksigas la socion. Mi ne estas ermito. La kredo estas la kuniĝo. La kuniĝo kun Dio, kaj pere de Dio ankaŭ kun homoj. Tio estas nekutime grava por nia kapablo de la transvivo de malfacila tempo, kiu certe atendas nin.

En la jaro 2019 Alexandr Vondra revenis al granda politiko. Li estis elektita deputito de la Eŭropa Parlamento. Li estas en Bruselo, kaj do en la loko, en kiu estas plej bone videblaj realaĵoj de la nun ruliĝanta kulturbatalo en Eŭropo. Li posedas jam la alian konsciencon ol iam. Li parolas malkaŝe pri la atakoj kontraŭ la eklezio kaj familio, pri la minacoj por libereco kaj kredo flanke de la fortoj sin nomantaj progresaj. Li estas granda apoganto de la Viŝegrada Grupo kaj Intermarujo. Li vidas en ili ne nur la politikajn projektojn, sed ankaŭ la komunumojn, kiuj kapablas kontraŭstari la maldekstrajnliberalismajn ideojn de la socia inĝenierio provantaj traplugi nian kontinenton. Certe ni ankoraŭ pri li aŭdos.

Grzegorz Górny – ĵurnalisto, publicisto de la semajnrevuo „Sieci“, Varsovio. Transprenita el la revuo Polonia Christiana, januarofebruaro 2020. Elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


  PREĜO POR INVALIDOJ KAJ PERSONOJ KUN EVOLUAJ MALHELPOJ

Ho, Maria Virgulino, Patrino nia,
hodiaŭ mi preĝas por invalidoj kaj
personoj kun evoluaj malhelpoj.
Prizorgu ilin, samkiel nur patrino
kapablas zorgi pri siaj infanoj.

Dotu ilin per la taga forto,
ke ankaŭ la nokton ili elteni povu.
Mi petas vin, al ĉiuj ni donu kuraĝon
akcepti ĉion, kion dum la vivo
ni akcepti ne deziras.

Ho, Maria. Patrino kompatema,
donacu al ni ĝojon kaj pacon
kaj igu nin kompati unuj la aliajn
samkiel vi kompatas nin. Amen.

Patrino Tereza

 al la indekso


  LA PREĜO DE LA FIDO

Ho mia ĉiela Patro,
Vi, kiu min kreis per la amo
kaj faris nin via infano,
mi amas Vin,
mi gloras Vin,
mi dankas Vin.

Ho mia Jesuo, Filo de la Patro,
Vi enkorpiĝis kaj mortis surkruce,
por min savi,
mi amas Vin,
mi gloras Vin,
mi dankas Vin.

Ho Sankta Spirito,
kiu loĝas en mia animo
kaj donas al mi Dian vivon,
mi amas Vin,
mi gloras Vin,
mi dankas Vin.

Ho Plejsankta Triunuo,
la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito,
Vi faras min via viva kaj
sankteca templo donante al mi esperon
pri la eterna kaj glora resurekto,
mi amas Vin,
mi gloras Vin,
mi dankas Vin.

Mi konsekras senkondiĉe al Vi
mian tutan estaĵon
kaj la tutan mian vivon.
Mi fordonas min al Vi plenkonfide.
Faru al mi, kio plaĉas al Vi.
Amen.

al la indekso
 


  DIO EKZISTAS, MI RENKONTIS LIN (1)

Mi rigardas la blankan Hostion, mi – la batalanta ateistino subite eksentas ardan ondon, kiu trapenetras mian tutan korpon. Tuta mi skuiĝas. En la koro mi sentas vivan fajron. Amo... Ĉu tio estas la amo?... Larmoj torente fluas sur miaj vangoj. Laŭte mi ploras. Mi ne povas trankviligi min...

Ateistino kaj fascino pere de malbono

En nia naskiĝdomo oni pri Dio ne parolis kaj dimanĉe la Eŭkaristion ni ne ĉeestadis. Mia kontakto kun eklezio estis reduktita je bapto kaj la unua sankta komunio, post kiu mi dum 23 jaroj ne transpaŝis sojlon de la preĝejo. Mi memoras pri la kruco, kiu hejme surmure pendis, sed ĝi estis por mi nur peceto da ligno. Ekde infanaĝo mi aŭdis, ke la eklezio kaj la sacerdotoj estas nura malbono. Dum religia instruado en la baza lernejo mi nur disputis kun kateĥisto memorigante al li ekleziajn deliktojn, pri kiuj mi aŭdis hejme. Kiel ununura el la tuta lernejo mi rifuzis akcepti konfirmacion. Tiam mi tenis min tre fierece... Mi volis esti ribelantino, kiu malrespektas ĉiujn konvenciojn; mi estis solidara kun tiuj, kiuj havis similajn opiniojn kaj vidon: akrajn ŝminkojn, nigran veston, nigran hararon, nigran koron... Mi portadis okultismajn kaj satanismajn simbolojn. Imponis min, kiamaniere min rigardis homoj el nia urbeto. Ili ne kaŝis abomenon kaj skandalon, kvankam iuj min mokis. Mi aŭskultadis duran rokmuzikon kaj muzikon kun satanismaj tekstoj kaj ikonoklastaj videoklipoj. Ju pli laŭte, des pli bone; vulgaraĵoj anstataŭ kelkaj punktoj... En la manojn komencis venadi al mi pluaj libroj pri okultismo, spiritismo, vampirismo kaj satanismo. Trafita per fascinado mi komencis esplori okazon de la nigra meso kaj informojn pri demonoj. Ekaperis aŭgurado, tarotoj, ĥiromancio, vizitoj ĉe mediumoj. Mi estis ekzaltita, kiam mi dum unu tia sesio ekaŭdis, ke mi en antaŭa enkorpiĝo estis sorĉistino. Tre mi volis ekkoni estonton, regi misterajn sciadojn. Mi fosis en ezoteraj vendejoj. Filmo kaj literaturo – se ili ne enhavis sufiĉe multajn brutalajn scenaĵojn, murdojn kaj sangon – tiuj ne indis mian atenton. Mi mokis Dion kaj kredantajn homojn. Ili estis por mi stultuloj, kiuj dum la vivo ne kapablas batali pri siaj opinioj. Mi publikigadis sakrilegiajn kaj kontraŭekleziajn tekstojn. Preĝejo estis lasta loko, kien mi enirus. Fascinis min malbono kaj la tuta aŭro de mistereco. Humileco, bono kaj mildo estis por mi nocioj de malforteco kaj stulteco. Okulon por okulo... Mi estis venĝema; se iu iamaniere faris al mi ion malbonan, mi tion repagis eĉ kun interezoj. Mi konsentis kun eŭtanazio kaj ankaŭ kun abortigoj. Multfoje mi deklaris, ke se mi gravediĝus, mi ne hezitus tiun „problemon“ forigi...

Jaroj forpasadis... Agresoj kaj deprimoj, tiuj ĉi du estis miaj statoj. La senton de senespero kaj malpleneco mi kapablis per nenio plenigi. La unuaj ekpensoj pri memmortigo aperis ĉe mi, kiam mi ankoraŭ estis adoleska. Tiutempe mi sentis malamon por homoj kaj por mi mem. Min ekokupis opinio, ke mi bezonas viziti psikiatron. Unu kontraŭdeprima medikamento sekvis la duan, la trian. Senrezulte... Mi aŭdis de kuracisto opinion, ke tio ne estas ebla, ke mi ne sentas plibonigon. Ĉu vi ne trompas, kaj ĉu vi vere tiujn pilolojn prenas? Mi kapablis trakuŝi en la lito tutan tagon. Mi ne havis forton por ekstari. Mi senkaŭze ploris, kaj post momento mi kapablis ĵeti planken ĉion, kio estis proksime de mi. Inundis min ĉiam pli densa tenebro... Ekaperis alkoholo (sinsekve ĝis kelkfoje dumsemajne), sed ĝi ne helpis. Iutage mi ekaŭdis pri apostato. Jes, tion mi volis fari. Mi volis havi nenion komunan kun Dio, nenion komunan kun eklezio. Mi ripetadis, ke kiam mi mortos, mi volas havi profanan entombigon sen sacerdoto.

Renkonto kun Amo

Kiam mi serĉis informojn pri tio, kiel sin elskribi el eklezio, mi ekaŭdis informojn pri la meso intence de resanigoj de la animo kaj la korpo. Mi ekreagis al tio per rido kaj surprizo, kiel eblas je io tia kredi. Fine mi decidis al tiuj naivaj homoj pruvi, ke tio estas nura ludo kun emocioj. Mi ekiris. Malgranda ligna preĝejo, la antikva preĝejo de la sankta ĉefanĝelo Mikaelo. En kia tempo ni vivas, ke iu ankoraŭ parolus pri Dio? Li ja ne estas... Ne ekzistas. Mi rigardas malŝate homojn ĉirkaŭ mi. La pastro brilas ĝis per suspekta ĝojo, kaj mi emas iun bati, ŝiri, kraĉi. Kion ajn, nur ke mi eligu el mi tiun ĉi furiozon, kiu grandiĝas. Kongesto. Mi volas foriri, mi sentas malforton kaj spirmankon... Komencas adorado. Kio ĝi do estas? Neniam antaŭe mi ion tian ĉeestis. Kuŝejo de mallumo denove ekgenuas. Mi sidas dum tuta tiu ĉi teatraĵo. Neniu min al io devigas. Mi rigardas blankan Hostion, mi – la batalanta ateistino, subite mi eksentas ardantan ondon trapenetranta mian tutan korpon. Tuta mi skuiĝas. En la koro mi sentas vivan fajron. Amo... Ĉu tio estas la amo...? Torento da larmoj fluas sur miaj vangoj. Laŭte mi ploras. Mi ne povas trankviligi min... Mi sentas rigardojn de tiuj, kiujn mi ankoraŭ antaŭ momento primokis. Mi aŭdas kanton de gloro, sed mi havas senton, kvazaŭ mi estus ekster ĉio tio. Mi estas en intima rilato kun Savinto, kvazaŭ en la sanktejo estus neniu alia. Nur Li kaj mi. Li enpremas sian ĉeeston en mian animon kiel oceanon da tenero en sekan, diskrevitan teron. Ankoraŭ... Ankoraŭ, mi petas... Mi sopiras, ke tiu ĉi travivaĵo daŭru senfine. Ĝi estas reala kaj pli ekzaltiga ol ĉio, kion mi ĝis tiu tempo travivis. Mi rigardas krucon ĉe la altaro. Ĝi ne plu estas peco da ligno. Dio tiel amis mondon, ke Li donis sian Filon, por ke per lia morto kaj resurekto estu savita mondo. Ankaŭ mi... Tio ĉio estas la vero aperinta en mia interno. Mi eliras el la preĝejo. Estas decembro, kelkaj tagoj antaŭ Kristnasko. Senĉese mi skuiĝas, Mi ne kapablas paroli. Mi scias, ke io ŝanĝiĝos. Ankoraŭ mi ne scias, ke ŝanĝiĝos ĉio... Graco – grandega, nemeritita, reviviganta...

Pekkonfeso post 23 jaroj kaj spirita batalo

Mi observas homojn en la preĝejo, kiam ili ekstaras kaj kiam genuiĝas. Mi scias nenion. Mi lernas preĝojn. Mi bezonas instrukcion, kiel uzadi rozarion. Mi ĉeestas pluajn Eŭkaristiojn kun preĝo por resaniĝo, dum kiuj fluetas purigantaj larmoj kaj mi travivas grandan amon, kiun oni ne kapablas pervorte eldiri. Mi sopiras pri Dio pli olpri kio ajn alia ĝis tiu ĉi tempo. La Sankta Spirito kun granda amemo tuŝas mian koron, ĝiajn vundojn kaj tenebrojn. Li sanigas min, liberigas kaj purigas. Mi sopiras pekkonfesi. Pli ol unu semajnon mi preparas min por ĝenerala pekkonfeso. Mi petas la Sanktan Spiriton pri lumo kaj kuraĝo. Mi plenigas kelkajn paperpaĝojn. Mi interkonsentas kun pastro la pekkonfesan sakramenton – interparolon. Mi parolas unuspire, du horojn sen preparitaj rimarkoj. Mi eliras malpezita je pekoj amasigitaj dum 23 jaroj. La kradeto de la konfesejo – estas ununura, tra kiu estas akirata libero. Mia dua la unua sankta komunio. Mia koro volas elsalti el brusto, mi sentas kvazaŭ ŝvebon kaj nekredeblan varmon kaj amon. Mi akceptas Korpon de Kristo, vivan kaj veran Dion. Mi klopodas esti milda kaj amema. Ni ne volas Lin vundi. Tio ja estas Jesuo mem. Konfronto de lia lumo kun mia mallumo.

Post kelkaj semajnoj komencas malfacilaĵoj kun akceptado de la Plejsankta Sakramento. Mi travivas realan batalon. Spiritan kaj fizikan. Kiam mi englutas Hostion, mi sentas, ke ĝi revenas en mian gorĝon. Ĝiaj randoj estas akraj kaj mi havas impreson, ke ili detruas mian laringon. Mi retenas vomemon. Tiu ĉi mia sento daŭras kelkajn horojn. Ĉiutage la sama... Mi proksimiĝas al la Plejsankta Sakramento kun timo, kio post momento okazos, kaj samtempe kun grandega sinfordonemo kaj sopiro. Kvazaŭ mi interne aŭdus: „Eltenu tion!“ Dumnokte mi vekiĝas paralizita. Mi ne povas ekmoviĝi. Mi sentas timon kaj egan ŝarĝon, kiu min premas. Mi estas timkonsternita. Tiu sufokado de tempo al tempo revenas. Mi dormas kun manplato ĉirkaŭita per rozario. Mi sentas ĉeeston de la malbona spirito iranta sur mia lito. Mi bruligas ekzorcigitajn kandelojn, mi preĝas. La flamo brulas kvazaŭ ĝin iu volus blovestingi. Vekigas min bruo. Mi aŭskultas. Mi timas ekmoviĝi. Fine mi ellitiĝas serĉante fonton de la bruo. Granda ligna plado kun pomoj, kiu havas sian konstantan lokon sur ŝranketo en kuirejo, nun kuŝas surplanke en koridoro, same kiel disŝutitaj fruktoj... Mi travivas diversajn turmentojn. En mia loĝejo mi aŭdas hundan graŭlon. Hundon mi ne havas... Dum kelkaj minutoj mi sentas fiodoron de la putrita viando, poste tio subite malaperas. Kiam mi eksidiĝas en aŭtomobilo, svarmas en ĝi verdaj muŝoj, malgraŭ tio, ke antaŭ kelkaj horoj tie estis eĉ ne unu muŝo... Ofte ekaperas en mi korelverŝoj de nekontrolebla furoro. Mi iras por renkonti ekzorciston. Mi ricevas karteton kun surskribitaj paŝoj por malbona spirito. Ili indikas, kun kio mi havis kontakton, verdire kun ĉio. Post la preĝo mi ekscias, ke tio estas turmentoj fare de la malbona spirito. La pastro ekkonas, ke iu intence de mi arde preĝis. Ja neniu intence de mi preĝis... Subite mi ekmemoras tempon, kiam mi estis kvarjaraĝa aŭ kvinjaraĝa. Mi vidas avinon Maria, kuŝantan enlite, jam ĉe fino de sia vivo. Ĉiam kun rozario. „Petu por ni pekuloj...“

Mia Jesuo... Vi donas al mi forton kaj decidemon sopiri pri Vi. Ja eĉ kiam mi travivas pezon. Dum tiom da jaroj mi estis pupo en la manoj de la malbona spirito. Nun li strebas min timigi, delogi, denove min akiri. Turmentoj fare de la demonoj estas por multaj homoj nuraj temoj de misprezentitaj hororoj. Laŭ ili ne estas necese kredi je ekzisto kaj agadoj de satano, por ke li havu realan influon je nia vivo. Sed li fakte batalas por akiri ĉiun animon... Mi povus demandi: Kial tion Dio allasis? Mi ja ĉiutage preĝis, ĉiutage mi akceptadis lian sanktan Korpon. Mi ŝanĝis mian vivon. Kie Li estis? Li estis ĉi tie apud mi. Kiel ĉiam. Per tiuj travivaĵoj Li fortigadis min kaj mian kredon. Li demandis, kiel multe mi pri Li sopiras. Li demandis, ĉu mi estos fidela kaj amanta nur tiam, kiam tio estas facila kaj agrabla, aŭ ĉu eĉ tiam, kiam mi devos suferi kaj batali por nia interrilato.

La atakoj de la malbona spirito malfortiĝas. Mi preparas min por konfirmacio. Marta Maria Faŭstina, la apostolino de la Dia mizerikordo, estas proksima al mi.

al la indekso


 LA VERO OKAZAS ALIMANIERE

Pripensu tiun ĉi rakonton el la reĝejo de bestoj.

Ŝafo trapasante vidis leonon kriantan ene de kaĝo. La leono petegis la ŝafon savi ĝin promesante, ke ĝi post tio ne manĝos ĝin. Sed tre suspektema ŝafo tion rifuzis.

Post multaj petegoj de la leono, la ŝafo fine malfermis la kaĝon. La liberigita leono havante malsategon, tuj sin ĵetis kontraŭ la ŝafo intencante vori ĝin. Vane la ŝafo strebis memorigi la leonon pri ĝia promeso.

Ili tie estis disputantaj, kiam aliaj bestoj venis por ekscii, kio estis la kaŭzo de la disputo. La leono kaj la ŝafo rakontis sian version. Tiam ĉiuj bestoj timegante la leonon ege maltrankviliĝis, tial ili iĝis favoraj al leono, krom la escepto de testudo, kiu asertis, ke ĝi ne komprenas entute la scenaron. Pro tio la testudo petis la leonon montri al ili, kie li estis, kiam la ŝafo ĝin savis. La leono piedmontris la kaĝon. La testudo demandis ĝin, ĉu ĝi estis interne aŭ ekstere, kiam la ŝafo alvenis. Ĝentile la leono respondis, ke ĝi estis interne. La testudo diris: „Eniru denove la kaĝon, por ke ni vidu, kiamaniere estas malfacile vivi ene“. La leono eniris kaj la testudo fermis la pordon.

La surprizitaj ĉeestantaj bestoj demandis la testudon: „Kial vi tion faris?“ Kaj la testudo respondis: „Se ĝi arogis manĝi la ŝafon hodiaŭ, ĝi ankaŭ malsatos morgaŭ. Kaj ni ne scias, kiu el inter ni estos lia proksima viktimo.“

Morala admono: Neniam subtenu malbonaĵon aŭ maljustecon en kia ajn formo, eĉ se vi ne estas per ĝi tiumomente rekte minacata. Ĉar morgaŭ povus esti via vico sperti la saman malbonaĵon aŭ la maljustecon.

Honoré Sebuhoro

al la indekso


 LECIONO DE LA ĈIUTAGA VIVO

En la ĝangalo:
La elefanto estas la plej granda;
La ĝirafo estas la plej alta;
La vulpo estas la plej saĝa;
La gepardo estas la plej rapida.
Tamen la leono estas la reĝo de la ĝangalo eĉ sen ĉiuj kvalitoj ĉisupre.
Kial? Ĉar:
 La leono estas kuraĝa, aŭdaca, marŝante kun konfido; ĝi kuraĝas, aŭdacas ĉion kaj neniam ĝi timas.
 La leono kredas, ke ĝi ne povas esti haltigita.
 La leono prenas riskojn.
 La leono kredas, ke ajna besto estas nutraĵo por ĝi.
 La leono pensas, ke ĉiu oportuneco meritas esti konsiderita kaj neniam ĝi lasas eskapi ion el siaj manoj. Tiam ...
 Vi ne bezonas esti la plej rapida.
 Vi ne bezonas esti la plej saĝa.
 Vi ne bezonas esti la plej inteligenta.
 Vi ne bezonas esti la plej grandioza.
 Ĉio, kion vi bezonas, estas kuraĝo.
 Ĉio, kion vi bezonas, estas la volo por provi.
 Ĉio, kion vi bezonas, estas la fido kredante, ke tio eblas.
 Ĉio, kion vi bezonas, estas kredi en vi mem, ke vi povas tion fari!
 Leonoj neniam marŝas solaj! Ĝi estas la sola granda besto, kiu vivas, ĉasadas kaj manĝas grupe. Ĉi tiu kvalito montras, ke ni ĉiuj bezonas unu la alian por sukcesi, ĉu en familio, kvartalo, laborejo, preĝejo kaj en la popolo ĝenerale!

Moralo: Ne marŝu, laboru kaj kontrolu teamon por la vivo kaj pli bona estonteco.

Kompilis Honoré Sebuhoro, Esperantokursoj, Po BOX 08, BunaganaKisoro, Ugando. Retadreso: honsebn@gmail.com

al la indekso


 SALUTO, ENPENSIĜO KAJ PREĜO POR LEGANTOJ DE DIO BENU SENDITA EL DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO

Mi laŭdas Dion, kiu daŭre ŝirmas kaj protektas nin dum tiu ĉi malfacila periodo de la Kovima pandemio. Esperante, ke vi ĉiuj bonfartas, mi sendas mian sinceran dankon por la revuo Dio Benu. Aldone mi sendas jenan paralelaĵon, kiun mi tre ŝatas.

Via fidela amiko Honoré Sebuhoro, DR Kongo

La dankopreĝo por la savo

Jesuo, vi mortis sur la kruco kaj resurektis, por savi nin. Pardonu, Sinjoro, miajn pekojn. Vi, mia amiko, estu mia Savanto. Ŝanĝu mian vivon, ŝanĝu mian koron. Mi volas, Sinjoro, vivi por Vi.

 

 Kiam DIO volis krei fiŝojn, Li alparolis la maron.
 Kiam DIO volis krei arbojn, Li alparolis la teron.
 Sed kiam DIO volis krei homon, Li rigarde sin turnis al si.
 Tiam DIO diris: „Ni kreu la homon laŭ nia bildo kaj simileco“.
 Se vi prenos fiŝon el la akvo, ĝi mortos; kaj kiam vi forigas arbon el la tero, ĝi
  ankaŭ mortas.
 Same, kiam homo malkonektas de DIO, li mortas.
 DIO estas nia natura ĉirkaŭaĵo. Ni estis kreitaj por vivi en lia ĉeesto.
 Ni devas esti ligitaj kun Li, ĉar nur kun Li la vivo ekzistas.
 Ni restu konektitaj kun DIO.
 Memoru, ke la akvo sen fiŝo estas ankoraŭ akvo, sed fiŝoj sen akvo estas
  nenio.
 La grundo sen arbo estas ankoraŭ tero, sed la arbo sen la tero estas nenio...
 Dio sen homo estas ĉiam Dio, sed homo sen DIO estas nenio.
 Se ĉi tiu mesaĝo atingis vin, dividu ĝin kun aliuloj, ĝi nomiĝas evangelizado!

Dio benu vin ĉiujn!

 al la indekso


 KRISTANAJ ESPERANTISTOJ KONGRESIS EN LEGNICA

En la tagoj de la 7a ĝis la 14a de aŭgusto de la nuna jaro okazis en Pollando en la silezia urbo Legnica Kongreso de la Kristanaj Esperantistoj. Kadre de ĝi okazis la 70a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia. La kongreson partoprenis kristanaj esperantistoj el Hungario, Svedio, Pollando, Francio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio. Origine la kongreso devus okazi pasintjare, sed pro kovima pandemio ĝia okazigo estis unu jaron prokrastigita.

Krom prelegoj kaj ceteraj ordinaraj kongresaj programeroj okazis dimanĉe en la kapelo de la Alta Porpastra Seminario en Legnica la esperantlingva sankta meso, kiun kuncelebris tri pastroj. La ĉefcelebranto estis la pastro Kazimierz Noculak.

Kadre de la kongreso okazis kulturaj programoj prezentitaj fare de: Ensemblo de kantoj kaj dancoj “Legnica”, Ensemblo de malnova muziko „Kamerata Autentik“, Kantprezentiĝo de Armand Perykietko, Kantprezentiĝo de Wojciech Ławnikowicz, Prezentiĝo de Halina KuropatnickaSalamon kaj Muzika programo de Aleksandra kaj Julia Czajka.

Krom ekkono de la historia urbo Legnica okazis ekskursoj al: la urbo Bolesławiec kun vizito de entrepreno de ceramikaĵoj, al Świdnica kun memorinda Kirko de Paco, vizito de la memorinda loko Lubiąż kaj de la monumenta urbo Jawor, ankaŭ kun vizito de plua memorinda Kirko de la Paco.

Laŭ atesto de la kongresintoj, la kongreso kun bunta interesa programo estis tre sukcesplena, pro kio oni sincere dankis al la ĉeforganizantoj de la kongreso. Pasintjare mi estis aliĝinta kaj decidinta partopreni la la kongreson, sed nunjare bedaŭrinde certaj korpproblemoj ne permesis al mi ĝian partoprenon. Sed mi ĝojas pro la bonsukceso de la kongreso. Tamen mi iomete kontribuis al ĝi redaktante kaj preparante por preso la kongresan libron, kiu onidire plaĉis al la kongresanoj. Kelkaj kongresaj fotoj de la aŭtoroj Bengt Olof Åradsson kaj Oldřich Arnošt Fischer estas videblaj sur la antaŭlasta kovrilpaĝo.

Miloš Šváček

al la indekso


 ROZARIO KUNPREĜADO PERE DE ZOOM

kunpreĝado per ZOOM por IKUE, por la paco en la mondo, por fino de la pandemio. Aldone prelegetoj. Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2) Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com

al la indekso

 


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, členové naší sekce a ostatní čtenáři našeho časopisu, všechny Vás srdečně zdravím v dalším čtvrtletí letošního roku. Ohlédnemeli se za uběhlými měsíci letošního roku, musíme konstatovat, že byl opět značně náročným kvůli omezením, které způsobuje neblahý koronavirus. Přesto však doufám, že všichni jste toto období zvládli a nikdo z Vás neprožívá značné zdravotní a ostatní životní potíže jím způsobené. Soudím tak podle toho, že jsem nedostal nějaké znepokojující informace. Roky nám všem stejnoměrně přibývají, a nám starším s tím také přibývají spojené životní potíže, které nedovolují účast na akcích esperantistů. Doufám, že někteří z vás se zúčastnili akcí ČES ve Svitavách, Brnu a Bartošovicích, nebo konference esperantistů železničářů v Berouně. Na kongres křesťanských esperantistů, který se měl uskutečnit už vloni v polském městě Lehnici, ale který se uskutečnil až v srpnu letošního roku, bylo přihlášeno šest osob naší sekce, ale letos se ho zúčastnili pouze dva členi. Byla však možnost zúčastnit se virtuálního kongresu IKUE ve dnech 1421.8. přes platformu ZOOM, kterého se zúčastnilo 57 osob z Evropy, Jižní Ameriky, Asie a Afriky. Škoda, že Česko bylo zastoupeno jen jednou osobou. Vím, že ne všichni naši členové mají možnost se přes internet zúčastnit těchto akcí, ale určitá část ano. Už po značnou dobu každý den se virtuálně setkávají katoličtí esperantisté k večerní modlitbě růžence ve 20:15 hod. K účasti na této modlitbě Vás srdečně zvu. K tomu je potřeba přihlásit se na: ikue.reto@gmail.com, kde obdržíte instrukce k navázání účasti na této akci. Těším se, že v říjnu, který je zvlášť věnován Panně Marii Růžencové, mezi účastníky uvidím někoho dalšího z Vás.

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie s Vámi zůstává váš bratr

 Miloslav Šváček.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.7.2021 ĝis la 30.9.2021:

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUESekcio de la 1.7.2021 ĝis la 30.9.2021: Černá Květoslava, Dzuňová Anna, Chodníček Jaroslav, Matejíčková Alžběta, Skřivánková Josefa. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2021 (31)  číslo 4 (124).

ISSN 18038387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso