Dio Benu numero 122-2/2021

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2024

· REMEMORO PRI LA ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· PRI PERSISTECO (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA VIRGULINO MARIA, LA VIRINO DE LA PREĜO (Papo Francisko)
· ANTAŬ DEK JAROJ MORTIS KAREGA ĈEFEPISKOPO MONS. KAREL

  OTČENÁŠEK

· ĈE ĈIU ALTARO – LA SANKTA VENDREDO

· PROBO VACCARINI (de Jitka Skalická)

· LONGA VIVO DE LA FRATULINO ANDRÉ (de Jitka Skalická)

· ĈU FELIĈO SEN DIO? (Papo Benedikto)

· MI NASKIĜIS ERARE (www.vira.cz)

· LA TAGINTENCO (Sac. D. Julien)

· INVITO AL SANKTECO (Patrino Tereza)

· LA PALMODIMANĈO

· NI IOM RIDU!

· KRISTO ESTAS ĈIAM TIE, KIE NI ĴUS TROVIĜAS... (www.vira.cz)

· KIU ESTAS POR NI PAPO? (www.katolik.cz)

· MALEBLA, KIO ESTIĜIS EBLA (Tomasz P. Terlikowski)

· GUSTUMU ORANĜON (El "Milujte se")

· NUNTEMPE TIO ESTAS MODO (Katolický týdeník - Parspektivy)

· EN MOMENTO DE HONESTECO (Patrino Tereza)

· LA ĈIELO KAJ LA ĈIELAJ KREITAĴOJ (Laŭ YOUCAT)

· ROZARIO KAJ DIA ĈEESTADO DUM PLEJ MALFACILAJ MOMENTOJ

· MI IRAS AL VI, KRISTO (Zofia Kamieniecka)

· KUNSAVANTOJ (Antoni Rudoni)

· NEAGRABLAJ AKOMPANANTOJ DUM VIVO: TIMO KAJ NECERTECO

· EDZINO KAJ BOTELOJ DA VINO (Sac. Pavel Zahradníček)

· ROZARIO - INVITO AL RENKONTIĜO

· NI KONDOLENCAS (Inĝ. Jan Werner, D-ro Vlastimil Novobilský)

· SANKTA PATRINO, AL VIA KORO (kanto)

· HALELUJA, RESTOS NI KUN LI (kanto)

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 1.1.2021 ĝis la 31.3.2021
· DIO BENU

 


 REMEMORO PRI LA ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

La ekspatrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio - la  dekjara datreveno de lia morto la 23-an de majo 2011

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, Dio vin benu kaj la Virgulino Maria vin ŝirmu per sia ŝirma mantelo, por ke vi ĉiuj senprobleme travivu la karesman periodon kaj gracoplenan Paskon. La resurektinta Jesuo venkinta la morton vin fortigu dum tiu ĉi malfacila tempo por senprobleme trapasi la pandemian periodon.

Ni travivas iom tristan epokon plenan de necerteco kaj zorgo ne nur pri la propra vivo, sed ankaŭ de niaj gefamilianoj kaj la vasta geamikaro. Sed ni ne perdu esperon kaj fidon, ke Jesuo superinta la morton trakondukos nin sekure dum tiu ĉi necerteco. Nur ni tutplene konfidu nin en lian protekton.

Por multaj el ni, ne nur esperantistoj, estas malagrable, ke ne povas okazi kunvenoj, renkontiĝoj kaj ceteraj E-aranĝoj. Diversaj grupoj de la esperantistoj renkontiĝadas virtuale, inter ili ankaŭ la katolikaj esperantistoj. Ankaŭ vi do estas invitataj partopreni la regulajn renkontiĝojn por kune ne nur interbabili, sed precipe por preĝi, kio estas la plej grava. Kiamaniere ricevi informojn kaj ligilon vi trovos sur la paĝo 24. Do ĝis la reciproka revido sur la komputila ekrano!

Ĉar ne estas antaŭvidebla reaperado de la paperforma revuo Espero Katolika, bv. ĝin elŝuti el ttt-paĝoj: www.ikue org/cz/

Tre kore vin salutas via frato Miloslav

al la indekso


 PRI PERSISTECO

Fariĝi patro ne estas malfacile, malfacile estas esti la patro. W. Busch

Ne estas malfacile deklari la amon, pli malfacile estas ami,
ne estas malfacile naskigi la infanon, pli malfacile estas pri la infano zorgi,
ne estas malfacile geedziĝi, pli malfacile estas esti edziĝinta,
ne estas malfacile edziniĝi, pli malfacile estas esti edziniĝinta,
ne estas malfacile diri la vorton, pli malfacile estas la vorton plenumi,
ne estas malfacile entuziasmiĝi, pli malfacile estas la entuziasmon konservi,
ne estas malfacile ludi, pli malfacile estas akcepti la malvenkon,
ne estas malfacile pastriĝi, pli malfacile estas vivi kiel pastro,
ne estas malfacile vizitadi lernejon, pli malfacile estas lerni,
ne estas malfacile fali, pli malfacile estas ekstari,
ne estas malfacile erarvagi, pli malfacile estas trovi reen la vojon,
ne estas malfacile eniri drinkejon, pli malfacile estas reveni hejmen,
ne estas malfacile vete ludi, pli malfacile estas gajni,
ne estas malfacile kulpi, pli malfacile estas la kulpon agnoski,
ne estas malfacile plani, pli malfacile estas la planon realigi,
ne estas malfacile esti maljustigita, pli malfacile estas pardoni,
ne estas malfacile komenci, pli malfacile estas tion finfari, ne estas malfacile...
ne estas malfacile elpensi tiun ĉi komparon, pli malfacile estas trovi, al kiu mi ĉi tiujn pensaĵojn malvole ŝtelprenis.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ekkono, ke ne estas tiel malfacile trovi la ĝojon, kiel ĝin konservi. Tial nin Jesuo instigas, por ke ni konstante serĉu, ĉar ni trovos, konstante frapu, ĉar estos denove malfermite al ni, kaj konstante petu, ĉar ĉiam ni denove ricevos (kp Mat 7, 7-8).

Max Kašparů (El libro „O radostech lidské duše“ - Pri la ĝojoj de la homa animo)

al la indekso


 LA VIRGULINO MARIA, LA VIRINO DE LA PREĜO

 Katekizo de la papo Francisko dum ĝenerala aŭdienco la 18-an de novembro 2020 en la biblioteko de la Apostola Palaco en Romo

„Mi estas via Patrino, la dolorplena! Mi estas ĉe mia Filo Jesuo dummomente, kiam Li suriras Kalvarion, malfortigita pro senlima suferado kaj pro krucpezo, kiun Li portas paceme kaj kun amo.

La piedoj de Jesuo postlasas surtere sangajn pasosignojn, la brakoj kunpremas krucon, kiu forte premas ŝultrojn vundoplenajn, la korpo estas disŝirita kaj kontuzita per terura skurĝado, el la kapo defluas sango el malfermitaj vundoj per dornokrono kaŭzitaj...

Kian penadon de Jesuo postulas tiu ĉi supreniro: kian suferadon kaŭzas al Li ĉiu paŝo dumire supren al la Kalvario.

Li ŝanceliĝas, haltas skuiĝante pro tremfebro kaj dolorego, Li kliniĝas kvazaŭ vo lante ekpreni novan energion: Li ne plu povas iri antaŭen kaj falas surteren!

Jen, la homo! Jen, infanoj, via Reĝo!

Mi volus lin suprenlevi per ekvibrado de mia patrina Koro, helpi Lin per forto de mia doloro, kuraĝigi Lin per konsolo de mia ĉeesto. Mi karesas Lin per ĝemoj de mia preĝo akompanante Lin per angoro de la vundita patrino, ĝis la supro de la Golgoto mi Lin kondukas per mia Senmakula Koro, kunigita kun lia Koro en ununura ofero de la patra volo.

Mi estas ĉe Li, kiam perforte estis deprenita lia vesto kaj kun patrina gesto, kiun la ekzekutistoj ekkomprenis kaj akceptis, mi donas al Li mian blankan vualon, por ke Li ne suferu pro hontosento; mi rigardas Lin, kiam Li estas streĉetendita sur krucpendigilo. Mi sentas martelon sur najlegoj, kiuj trapikas liajn manojn kaj piedojn; mian animon trapikas terura puŝo de la krucpiedo sur la fundon de la foso, pro kiu Jesuo dolorskuiĝas.

Mi estas subkruce en tiu ĉi Sankta Vendredo, por ke mi ĉi tie kune kun Filo travivadu tiujn longajn kaj teruregajn horojn de lia martirigo.

La paco, kiu descendas el lia oferita kor po, min vualas kiel mantelo; kiel gracrivero min inundas kaj mi sentas, kiel mi malfer miĝas por senlimaj amkapabloj.

Mia animo malfermiĝas al nova kaj pli granda patrina okupo, dum mia Senmakula Koro dum horoj de lia agonio kolektas ĉiun lian altvaloregan dolorguton.

Tiu ĉi Sankta Vendredo vere sanktigis ĉiun tagon de via surtera migrado, kiun al vi la Sinjoro donacis, ho, miaj gefiloj, ĉar tiutage vi estis redemptitaj.

Ĉiuj rigardu Tiun, kiu hodiaŭ estis trapikita!

Lasu vin lavi per lia sango, traigi vin per lia amo, renovigi vin per lia doloro, kaŝi vin en liaj vundoj, renovigi vin per lia redempto, elaĉeti vin per lia nova kaj eterna Ofero.

Tiu ĉi Sankta Vendredo ripetiĝas, kiam Jesuo plu sin por vi oferas per nesanga maniero, en la sankta Mesofero. Mistike por vi renoviĝas la plej granda donaco de tiu ĉi tago.

Sed flanke de Jesuo, kiu sin oferas, ripetiĝas ankaŭ la ofero de via ĉiela Patrino, kiu ĉiam ĉeestadas ĉe ĉiu altaro, sur kiu estas solenata la sankta meso, tiel kiel ŝi ĉeestis dum la longa kaj dolorplena Sankta Vendredo.

Via fido estu granda kaj fascina! Malbono, ĉiu malbono kaj spirito de la malbono, la satano, via dekomenca Kontraŭulo, estis venkita kaj nun li estas devigita al eterna sklaveco.

Lia granda hodiaŭa ribelo vin ne timegu, vin ne konfuzu! Vivu en ĝojo kaj paco de Jesuo, de la dolĉa kaj amema ofero surkruce oferita al Patro kiel prezo de via eterna redempto.

Nun kiam mallumo denove falis sur la mondon kaj la nokto vualas erarvagantan homaron, en tiu ĉi Sankta Vendredo rigardu Tiun, kiu estis trapikita, por ke vi ekkomprenu, kiel estis lia venko super malbono, super malamo kaj super morto por vi nun kaj porĉiame akirita per la forto de la mizerikor da amo de Jesuo, via dia Redemptoro.“

al la indekso


  ANTAŬ DEK JAROJ MORTIS KAREGA ĈEFEPISKOPO MONS. KAREL OTČENÁŠEK

Dum la daŭro de sia longa kaj agadplena vivo Karlo Otčenášek rekontiĝis kun multmiloj da homoj de diversaj socitavoloj. Temis pri la personoj de mondsignifo, politikaj agantoj, altaj ekleziaj reprezentantoj, sed ankaŭ pri la tute simplaj homoj, kredantoj, sed eĉ tiuj sen kredodonaco. Li ne distingadis, ne juĝis. Li demandis, interesis lin motivoj eĉ opinioj, sed ĉiun homon li rilatis sen antaŭjuĝoj kaj kun vera amo.

Eĉ per optiko de „granda“ historio li volis ĝojigi sensignifan avineton en submontara paroĥo almenaŭ per eta donaceto pridonacante ŝin per dolĉa kuketo. Male al tio li kun la tuta memkomprenebleco ne permesis al kiel ajn grava altrangulo malebligi ko mencon de la renkontiĝo per simpla preĝo. Ju pli malostente li estis simpla, des pli li estis forta. Lia kredo estis senlima kaj senarmiganta.

Karlo Otčenášek estis sacerdoto, instru isto, malliberulo, peranime sportulo, teologo, per la nuntempa vortsenco eĉ manaĝero, obeema filo, samtempe severa en siaj principoj al la proksimuloj, sed plej multe al si mem, kvankam la vorto „severa“ ne estas preciza. Pli ol severa, li estis firma en siaj principoj, en sia kredo. Kaj nekredeble li estis agema.

„Kie oni multe parolas, tie oni malmulte faras,“ diradis la patro ĉefepiskopo. Kaj ankaŭ „Quid faciam tibi - Faru, kion vi faras.“

ESPERANTO

La ideo de la internacia lingvo Esperanto kaptis Karlon Otčenášek jam dum seminariaj studoj. Li ĝin opiniis kiel ilon de la Sankta Spirito por kreo de unueco inter homoj, spite de tio, ke la membrojn de tiu ĉi granda homfamilio dividas haŭtkoloro kaj gepatra lingvo. Kaj malgraŭ tio, ke li pro sia modestemo ne opiniis sin esti homo reganta tiun ĉi lingvon, li akceptis patronadon super Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu samtempe estas Ĉeĥa Sekcio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun la sidejo en Romo. Li mescelebris multfoje la sanktan meson en la lingvo Esperanto ne nur por la partoprenantoj de KET - la katolikaj Esperanto-tendaroj en Sebranice apud Litomyšl, sed ankaŭ por la partoprenantoj de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto 1996 en Praha-Vyšehrad, la 55-a Kongreso de IKUE 2002 en Kroměříž kaj la 59-a Kongreso de IKUE 2006 en Velehrad.

„Vi scias, ke mi dum mia vivo estis mi nimume pasiva, sed konvinkita samideano de la internacia, aŭ pli ĝuste dirite – supernacia lingvo. Esperanto estas vera donaco de la Sankta Spirito, kaj tiu ĉi ideo estas por mi kara precipe pro mia persona rilato al la Katedralo de la Sankta Spirito en Hradec Králové.“ (La fragmento el la letero de Karlo Otčenášek al partoprenantoj de la tendaro de la katolikaj esperantistoj en Seb ranice, 30.6.2000)

La ĉeĥlingva teksto aperis kun fotoj pre zentantaj la aktivadojn de la ĉefepiskopo Karlo inter la katolikaj esperantistoj sur unu el la paneloj dokumentantaj lian agadplenan vivon okaze de la pasintjara centjariĝo de lia naskiĝjubileo, por kiu fotojn disponigis nia sekcio.

  al la indekso


 ĈE ĈIU ALTARO – LA SANKTA VENDREDO

La Virgulino Maria alparolas sacerdotojn kolektitajn en vespermanĝejo. Sankta Vendredo la 20-an de aprilo 1984

„Mi estas via Patrino, la dolorplena! Mi estas ĉe mia Filo Jesuo dummomente, kiam Li suriras Kalvarion, malfortigita pro senlima suferado kaj pro krucpezo, kiun Li portas paceme kaj kun amo.

La piedoj de Jesuo postlasas surtere sangajn pasosignojn, la brakoj kunpremas krucon, kiu forte premas ŝultrojn vundoplenajn, la korpo estas disŝirita kaj kontuzita per terura skurĝado, el la kapo defluas sango el malfermitaj vundoj per dornokrono kaŭzitaj...

Kian penadon de Jesuo postulas tiu ĉi supreniro: kian suferadon kaŭzas al Li ĉiu paŝo dumire supren al la Kalvario.

Li ŝanceliĝas, haltas skuiĝante pro tremfebro kaj dolorego, Li kliniĝas kvazaŭ vo lante ekpreni novan energion: Li ne plu povas iri antaŭen kaj falas surteren!

Jen, la homo! Jen, infanoj, via Reĝo!

Mi volus lin suprenlevi per ekvibrado de mia patrina Koro, helpi Lin per forto de mia doloro, kuraĝigi Lin per konsolo de mia ĉeesto. Mi karesas Lin per ĝemoj de mia preĝo akompanante Lin per angoro de la vundita patrino, ĝis la supro de la Golgoto mi Lin kondukas per mia Senmakula Koro, kunigita kun lia Koro en ununura ofero de la patra volo.

Mi estas ĉe Li, kiam perforte estis deprenita lia vesto kaj kun patrina gesto, kiun la ekzekutistoj ekkomprenis kaj akceptis, mi donas al Li mian blankan vualon, por ke Li ne suferu pro hontosento; mi rigardas Lin, kiam Li estas streĉetendita sur krucpendigilo. Mi sentas martelon sur najlegoj, kiuj trapikas liajn manojn kaj piedojn; mian animon trapikas terura puŝo de la krucpiedo sur la fundon de la foso, pro kiu Jesuo dolorskuiĝas.

Mi estas subkruce en tiu ĉi Sankta Vendredo, por ke mi ĉi tie kune kun Filo travivadu tiujn longajn kaj teruregajn horojn de lia martirigo.

La paco, kiu descendas el lia oferita kor po, min vualas kiel mantelo; kiel gracrivero min inundas kaj mi sentas, kiel mi malfer miĝas por senlimaj amkapabloj.

Mia animo malfermiĝas al nova kaj pli granda patrina okupo, dum mia Senmakula Koro dum horoj de lia agonio kolektas ĉiun lian altvaloregan dolorguton.

Tiu ĉi Sankta Vendredo vere sanktigis ĉiun tagon de via surtera migrado, kiun al vi la Sinjoro donacis, ho, miaj gefiloj, ĉar tiutage vi estis redemptitaj.

Ĉiuj rigardu Tiun, kiu hodiaŭ estis trapikita!

Lasu vin lavi per lia sango, traigi vin per lia amo, renovigi vin per lia doloro, kaŝi vin en liaj vundoj, renovigi vin per lia redempto, elaĉeti vin per lia nova kaj eterna Ofero.

Tiu ĉi Sankta Vendredo ripetiĝas, kiam Jesuo plu sin por vi oferas per nesanga maniero, en la sankta Mesofero. Mistike por vi renoviĝas la plej granda donaco de tiu ĉi tago.

Sed flanke de Jesuo, kiu sin oferas, ripe tiĝas ankaŭ la ofero de via ĉiela Patrino, kiu ĉiam ĉeestadas ĉe ĉiu altaro, sur kiu estas solenata la sankta meso, tiel kiel ŝi ĉeestis dum la longa kaj dolorplena Sankta Vendredo.

Via fido estu granda kaj fascina! Malbono, ĉiu malbono kaj spirito de la malbono, la satano, via dekomenca Kontraŭulo, estis venkita kaj nun li estas devigita al eterna sklaveco.

Lia granda hodiaŭa ribelo vin ne timegu, vin ne konfuzu! Vivu en ĝojo kaj paco de Jesuo, de la dolĉa kaj amema ofero surkruce oferita al Patro kiel prezo de via eterna redempto.

Nun kiam mallumo denove falis sur la mondon kaj la nokto vualas erarvagantan homaron, en tiu ĉi Sankta Vendredo rigardu Tiun, kiu estis trapikita, por ke vi ekkomprenu, kiel estis lia venko super malbono, super malamo kaj super morto por vi nun kaj porĉiame akirita per la forto de la mizerikor da amo de Jesuo, via dia Redemptoro.“

al la indekso


 PROBO VACARINI (4.6.1919 - 19.12.2020 )

Edzo - patro - vidvo - sacerdoto Nekutima vivo-historio de la 101-jarulo

Patro Probo Vaccarini naskiĝis la 4-an de junio 1919. En la jaro 1942 li partoprenis militan kampanjon en Rusio. Post la reveno al itala urbo Rimini li reprenis studadon kaj finstudis, igis geometro kaj iniciatis profesian aktivecon. Kiam li estis 33-jaraĝa, li edziĝis kun bela knabino Anna Maria Vannucci. El ĉi tiu geedza unuiĝo naskiĝis 7 infanoj: kvar filoj kaj tri filinoj.

Ĉiuj kvar filoj estas sacerdotoj de la katolika eklezio.

Kiam li estis 51-jaraĝa, mortis lia edzino kaj li restis kun sep infanoj. Sed la vivo ne haltis. Patro Probo ekiris vojon de akolito, poste diakonan. Sed la historio ankoraŭ ne finiĝis.

Fine li entreprenis decidan paŝon direkte al pastreco, liaj filoj subtenis lin.

La 8-an de majo 1988 episkopo Giovanni Locatelli ordinis lin sacerdoto.

Patro Probo estis tiam 69-jaraĝa.

Dum pli ol 30 jaroj li praktikis sacerdotan servon en paroĥo s-ta Marteno en Venti, proksime de Rimini, kie li mankis nek unu tagon. Ĉiutage, ĝis kiam la sanstato tion permesis, li celebris la sanktan meson.

Li vivis la kredon kun nekredebla pasio.

La 4-an de junio 2019 la tuta diocezo Rimini esprimis sinceran dankemon al la Sinjoro Dio pro donaco de la patro Probo kaj pro mejloŝtono de la centjariĝo.

Patro Probo verkis pli ol 15 librojn (1975-1999), ankaŭ propran biografion.

Kiel juna viro li vizitis urbon San Giovanni Rotondo, kiu situas en suda itala regiono Puglia. Unu tagon li pekkonfesis ĉe Patro Pio, kapuceno, kiu la 2-an de majo 1999 iĝis beatulo kaj la 16-an de junio 2002 li estis kanonizita (Sankta Pio de Pietrelcina).

Patro Pio konsilis al li edziĝi kaj krei grandan familion. Ne nur tio realiĝis, sed multe pli.

Por Dio Benu sendis Jitka Skalická, Romo

al la indekso


 LONGA VIVO DE LA FRATULINO ANDRÉ

Fratulino André estas 117-jaraĝa, ŝi naskiĝis la 11-an de februaro 1904. Ŝi travivis la Trian Francan Respublikon, du mondmili tojn kaj la Kvaran kaj la Kvinan Respubli kojn, ĉiam en Francio.

La fratulino de la ordeno de la Sankta Vincento de Paŭlo travivis ankaŭ pontifikadojn de dek papoj, ekde la sankta Pio la 10-a ĝis Francisko.

Fratulino André, civilnome Lucile Ran don, naskiĝinta en protestanta hugenota familio kies avo estis pastro, konvertiĝis al katolikismo en la aĝo de 19 jaroj. En sia 40-a jaraĝo ŝi eniris ordenon de la Filinoj de la Karitato de Parizo (ordeno de la Sankta Vincento de Paŭlo) kadre de „malfrua vokiĝo“, en kiu ŝi restadas preskaŭ 77 jarojn.

Post 28 jaroj de la servado en la hospitalo en Vichy, kie ŝi dediĉis sin al prizorgo de maljunuloj kaj orfoj, la fratulino André retiriĝis al la unua pensiula hejmo en Savojo al Les Marches.

Nur en la jaro 2009, kiel 105-jaraĝa, ŝi transloĝiĝis en Toulon, en la sudan parton de Francio, en pensiulan domon de la sankta Caterina Labouré.

Resanigita de la kronviruso, kiu trafis plurajn loĝantojn de ŝia loĝejo, la fratulino André altiris la atenton de la internaciaj amaskomunikiloj. Kvankam nun blinda kaj moviĝanta per rulseĝo, ŝi konservas viglan spiriton, instigatan per amikecoj kun la aliaj loĝantoj de la hejmo, kaj de la diligenta aŭskultado de la radio, kiu ofertas fenestron al la mondo pri aktualaĵoj kaj kiu markas ŝian preĝvivon.

La franca fratino ĝisvivis sian 117-an vivjaron la 11-an de februaro, do sojle de la 90-a datreveno de la Radio Vatikana.

La franca fratulino André, la plej aĝa de Eŭropo kaj dua de la mondo (malantaŭ la japana Kane Tanaka, kiu atingis 118-an jaraĝon la 2-an de januaro 2021), atinginte la 12-an de februaro la 117-an vivojaron, bondeziris al Radio Vatikana kiel fidela aŭskultantino de la dissendostacio de la Papo, okaze de ĝia 90-a datreveno de la ekzisto ankaŭ samtage la 12-an de februaro.

„Radio Vaticana, feliĉan naskiĝtagon! – la 90-jara, sed restanta ĉiam juna! “ – ŝi diras bonhumore.

Okaze de sia 115-a naskiĝtago antaŭ du jaroj ŝi ricevis de la Papo Francisko rozarion. Dum la intervjuoj ŝi konfidis, ke ŝi trovas la Sanktan Patron tre „kuraĝa“.

„Preĝu por mi…kaj mi preĝos por vi“ – ŝi finas mallongan mesaĝon de la bondeziroj al la Radio Vatikana, uzante la esprimon de la papo.

Jitka Skalicka, Romo, februaro 2021

„Ne malŝparu energion pro aferoj, kiuj naskas maltrankvilon, zorgojn kaj angoron. Necesa afero estas nur ununura: eklevu vian spiriton kaj amu Dion.“

 „Preĝu, fidu kaj ne timu! La timo estas por nenio. Dio estas mizerikorda kaj elaŭdos vian preĝon.“                                            

S-ta patro Pio el Pietrelcina

al la indekso


 ĈU FELIĈO SEN DIO?

Ĉu ni povas atingi veran feliĉon sen konsideri Dion? La spertoj pruvas, ke la kontentigado de la materialaj sopiroj kaj postuloj la homon ne faras feliĉa.

La ununura ĝojo, kiu plenigas la homan koron, estas fakte nur tiu, kiu devenas de Dio.

Ni fakte bezonas senliman ĝojon. Poste nek ĉiutagaj zorgoj, nek vivmalfacilaĵoj kapablas forpreni ĝojon, kiu naskiĝas el amikeco kun Dio.

El ekpensaĵoj de Benedikto la 16-a

al la indekso


 MI NASKIĜIS ERARE

Dio alparolis min: „Antaŭ ol mi formis vin en utero, mi vin konis; antaŭ ol vi eliris el la patrina ventro, mi vin sanktigis. Ne timiĝu antaŭ homoj.“ (kp. Jer 1,4-8)

Antaŭ nelonge mi en buso aŭskultis laŭtan interparolon de kelkaj eble 11-jaraĝaj infanoj. Per parolmaniero de ilia aĝo ili inter babilis, kiel kiu el ili venis en la mondon kaj kiu estas ĉi tie onidire nur hazarde kaj erare. Unu knabo ekzemple rakontis, kiel avino al li diris, ke li naskiĝis misatente, ĉar liaj biologiaj gepatroj preskaŭ tute sin ne konis (kaj ĝis nun ne konas), sed ili nur renkontiĝis okaze de iu firmaa amuzvespero kaj el tio ekestis li ... misatente.

Ĉu do lia tuta vivo estas misatento? Ĉu do li havas rajton esti en la mondo? Ĉu lia vivo povas havi sencon?

La Dia Vorto – la Biblio pri tia situacio parolis tuj en kelkaj lokoj:

Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: „Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis. Ne timu homojn“ (Jer 1,4-8)

La Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon. (Jes 49,1)

Mi ekamis vin per amo eterna. (Jer 31,3)

Benata estu la Dio, ke Li elektis nin antaŭ la kreo de la mondo, por ke ni vivu en la amo. Li mem decidis, ke ni estu akceptitaj kiel liaj infanoj per Jesuo Kristo. (kp. Efe 1,3-5)

Pri ĉiu el ni do Dio kalkulas.
Pri ĉiu el ni Li kun amo pensis jam antaŭ kreo de la mondo.
Ĉiu el ni do havas ĉi tie sian lokon.
Neniu el ni estas kontraŭvola.
Neniu el ni estas soleca en la malhela kaj malvarma universo.
 
La konscio, ke ni estas dekomence akceptataj kaj amataj,
- al ni povas donadi krean forton realigadi dum la vivo bonajn aferojn,
- al ni povas donadi forton akceptadi ame ceterajn homojn,
- al ni povas helpadi grandanime rilati homojn, kiuj ne estas favoremaj al ni. La konscio, ke Dio kalkulas je ni kaj ke ni estas de Li volataj,
- al ni donas forton spiti vivobstaklojn kaj malfacilaĵojn,
- al ni donas forton „ne timi antaŭ homoj“ kaj ne vivi nur sub diktaturo de aliuloj,
- al ni donas forton esti memstaraj kaj vivi la vivon de la liberaj infanoj de Dio.

Tio ĉio validas, ĉar Dio povas doni sencon al ĉio kaj kapablas ĉion direkti al bono. Kaj de tiu ĉi Dio ni estas amataj kaj alvokitaj esti aktivaj konsistaĵoj de tiu ĉi mondo. „Eĉ se eble miaj gepatroj min ne volis, Dio min volis.“

www.vira.cz

al la indekso


 LA TAGINTENCO

La vorto de Dio: „Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto“
Joh 15,5

PREĜO

Dio, la Sinjoro kaj Kreinto de la tutmondo, mi oferas al Vi mian hodiaŭan laboron sopirante, ke ĝi estu ago de la amo al Vi, al mia familio kaj al la tuta mondo.

Helpu al mi, ke mi ĝin faru ĝoje, kiel kunpartopreno en via kreoverko. Ke tiu ĉi laboro helpu al mi en sanktigado de mi mem kaj servu por bono de aliuloj.

Mi akceptas ĉiujn malfacilaĵojn ligitajn al ĝi kiel mian partoprenon en la krucofero de Jesuo.

Mi konfidas, Sinjoro, en bonecon de via Koro senlaborulojn, mizerulojn kaj malfeli ĉulojn.

Sankta Jozefo, Patrono de ĉiuj laborantoj, preĝu por mi kaj por ĉiuj miaj kunlaborantoj. Amen.

Dankesprima himno de la kristana familio

1. Sinjoro, por harmonio, kiu regas en la tuta universo, por ĝia belo, estanta rebrilo de via Dia belo: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

2. Por la suno kaj ĝia heleco de la hodiaŭa tago, kiel ankaŭ por la lumo, kiun la kredo enverŝas en niajn animojn: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

3. Por la tero trinkigita pere de pluvo kaj eĉ per la homŝvito, ankaŭ por ĝiaj diversaj trezoroj, kiujn Vi kreis por homo: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

4. Por la altenstreĉiĝantaj abioj direktantaj nian rigardon al la ĉielo kaj por sopiro de niaj koroj pli multe Vin ami: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

5. Por la birdkantoj kaj la ĉarmo de iliaj nestoj, por agrabla babiletado de infanetoj en luliloj: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

6. Por beleco de la floroj, kiujn semas Via boneco, por ĝojo de la infano ridetanta al sia patrino: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

7. Por la roso, kiu freŝigas matenojn, por la graco, kiun Via amo al ni donas: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

8. Por la blovo vespera ondiganta grenkam pojn, por Via Dia spiro sanktiganta niajn animojn: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

9. Por kanto de la vento, balancanta arbojn de la arbaroj, por himno de la kredo kantanta per la tuta naturo: Ni laŭdas Vin Sinjoro. 10. Por beleco de la urboj kaj la vilaĝoj, por nia domo, por la ĉiela Regno, en kiu ankaŭ por ni estas preparita loko: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

11. Por la graco kreanta hejman riĉecon, por la amikeco, kiu estas ĝojo de nia juneco: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

12. Por ĝojo pleniganta korojn de niaj patrinoj, por la ĝojo de Viaj filoj, kies Patrino estas Maria: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

13. Por ĝojo pro la vorto, rido, kanto, eĉ de komuna formado de la nova socio: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

14. Por la daŭrema laborado de niaj fratinetoj – formikoj, por fruktoj de la penadoj de niaj fratoj – homoj: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

15. Por bono de la nutraĵo fortiganta niajn korpojn; ankaŭ por la ĉiela pano – la nutraĵo de niaj animoj: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

16. Por la vojo, kiu malaperas ie malantaŭ horizonto kaj por la vojo al la ĉielo, kiun ni kune iras: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

17. Por kvieto de la lago, sur kiu montoj sin rebrilas; kaj ankaŭ por la tagoj de feliĉo, kiujn Via amo al ni donas: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

18. Por la abruptantaj akvotorentoj, kiuj defluas el la montoj; kaj ankaŭ por larmo de la ĉagreno, forviŝanta niajn kulpojn: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

19. Por la mirindeco de la ĉieloj, kiuj en la nokta kvieto senĉese adoras Vian bonecon: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

20. Por vasteco de la oceanoj, la spegulo de Vi, Senfinema; por niaj koroj nesatigeblaj, kiujn nur Via amo plenigas: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

21. Por ĉielblua firmamento, malantaŭ kiu Via beleco sin kaŝas; por feliĉo de la sanktuloj en la ĉielo, kiuj ĝin admiregas: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

22. Por la gloro de la Patro kaj la gloro de la Filo, por la gloro de la Sankta Spirito, reganta en niaj animoj: Ni laŭdas Vin Sinjoro.

Sac. D. Julien El la pola lingvo por Dio Benu esperantigis Alfred Lotter

al la indekso


 INVITO AL SANKTECO

Homo estas neracia, egocentra: ne gravas, amu lin!
Se vi bonfaras, oni atribuos al vi egoismajn kaŝitajn celojn: ne gravas, bonfaru!
Se vi realigas viajn celojn, vi trovos malverajn amikojn kaj verajn malamikojn: ne gravas, realigu ilin!
La bono, kiun vi faras, restos morgaŭ forgesita: ne gravas, bonfaru!
Honesteco kaj sincereco igas vin iamaniere vundebla: ne gravas, estu ĉiam kaj ĉiel sincera kaj honesta!
Tio, kion vi konstruis dum jaroj, povas esti detruata en unu momento: ne gravas, konstruu!
Se vi helpas la homojn, ili ofendiĝos: ne gravas, helpu ilin!
Donu al la mondo la plej bonon el vi kaj oni piedfrapos vin: ne gravas, daŭrigu!

Patrino Tereza

al la indekso


   LA PALMODIMANĈO

Unu semajnon antaŭ la Pasko estas la Palmodimanĉo, dum kies liturgio oni benas palmobranĉojn. Ĉar en niaj pli nordaj regionoj ne ekzistas palmoj aŭ olivujoj, anstataŭ la palmobranĉojn oni benas florantajn branĉetojn de saliko, kaj la salikajn amentojn oni popole nomas “katetoj” pro ilia moleta surfaco, ĉeĥlingve popole nomataj “kočičky“. Post ilia beno komence de la palmodimanĉa liturgio memore al la glora eniro de Jesuo sidanta sur azenido en Jerusalemon, dum kiu la akompananta homamaso Lin kun la palmobranĉetoj akompanis vokante: „Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo, hosana en la supera alto!“ (Mat 21,9), okazas procesio kun tiuj ĉi benitaj salikaj branĉetoj. El la restantaj salikaj branĉetoj oni poste faras cindron, kiu sekvontjare estas uzata dum liturgio de la cindromerkredo.

 al la indekso


  NI IOM RIDU

Kuracisto, arkitekto kaj programisto diskutas pri tio, kiu profesio estas pli malnova. Ili jam trairis ĝis la komenco mem, ĝis Edena Ĝardeno.

La kuracisto diras: „La kuracista profesio estas evidente la plej malnova, ĉar Eva estis kreita el ripo de Adamo, kaj tio estis grandega kirurgia faro.“

La arkitekto evidente ne konsentas: „Imagu la ĝardenon mem. Antaŭe estis nur kaoso kaj malpleno, ol Dio kreis ĉi tiun ĝardenon kaj la tutan mondon. Do Dio devis esti arkitekto.“

La programisto, kiu ĝis nun nur aŭskultis, ekdiras: „Tio estas bela, sed de kie vi opinias, ke aperis tiu kaoso?!“

Algenuis viro al konfesejo dirante: „Tiu mia bopatrino, ŝi valorus pekon.“ La pastro: „Ĉu do pensoj kontraŭ la sesa ordono?“ „Ne, ne, kontraŭ la kvina!“

En iu preĝejo dumanonce aŭdiĝis: „...sabate estas festo de la sankta Jozefo, la fianĉo de la Virgulino Maria, protektanto de la Sankta Familio kaj la tuta eklezio; kaj krom tio la sankta Jozefo estas patrono de la bona morto. Kaj okaze de tio mi volas al vi deziri...“

al la indekso
 


   KRISTO ESTAS ĈIAM TIE, KIE NI ĴUS TROVIĜAS...

Unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: „Ĉu vi ne estas la Kristo? Savu vin kaj nin.“ Sed la alia responde admonis lin, dirante: „Ĉu vi eĉ ne timas Dion? Ĉar vi estas en la sama kondamno. Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj, sed ĉi tiu faris nenion malbonan.“ Kaj li diris: „Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.“ Kaj Jesuo diris al li: „Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ (Luk 23,39-43)

Estas por homo nenio pli malbona, ol vivi en eraro, iluzio kaj misformita realeco

En ĉiu el ni estas io el la krimulo, kiu pendis surkruce apud Jesuo insultante Lin. Eĉ ni iam obstine rifuzas akcepti realon tian, kia ĝi vere estas kaj ni laŭ tio rifuzas aranĝi nin. Nur ni grumblas kaj insultas. Iuj homoj havas pri si diferencajn imagojn de tio, kio respondas al realeco. Tiaj homoj beaŭrinde ne estas kapablaj adekvate reagi al tio, kion al ili vivo alportas kaj ne kapablas travivi la ĉeestantan momenton.

„Mi sentas min“ esti aliloke, ol al mi montras mapo...

 Iuj homoj vivas ekster realeco (en eraro, en mensogo, en memtrompo). Ili similas al esplorvojaĝanto, kiu malgraŭ tio, ke li uzas mapon, sed sian lokon, kie li ĵus troviĝas, li rifuzas akcepti. Li volas esti ie aliloke, „li sentas sin„ esti ie aliloke, ol li ĵus fakte estas. Tiamaniere kompreneble estas ne eble ion atingi.

Kristo estas tie, kie ni ĵus troviĝas, ni ne serĉu Lin aliloke...

Se ni nian situacion akceptas tian, kia ĝi fakte estas, se ni rekonas, ke ni troviĝas tie, kie ni eble eĉ ne volas esti, tiam ni estas survoje eksteren el senfina labirinto. Ĉar nur en nia vera realeco estas eble ekkoni Kriston. Li estas kun ni tie, kie ni ĵus troviĝas. Ni estu „supre“ aŭ „malsupre“, travivante ĝojon, aŭ zorgon, doloron aŭ eĉ mortadon. Kristo ĉiun el ni atendas tie, kie ni ĵus estas (eĉ nun, kiam ni legas tiun tekston). Tial ni ne serĉu Lin aliloke, aŭ „ĝis iam pli poste“.

Ni povas Lin nun alparoli kiel la dua krimulo el la kruco: „Jesuo, memoru eĉ min!“

www.vira.cz

„Ne turmentiĝu kaj ne dronigu vin en aflikto. Antaŭtimu neniun malsanon aŭ zorgon, angoron aŭ doloron. Ĉu mi ne estas ĉi tie, via Patrino? Ĉu vi ne estas en mia ombro kaj sub mia protekto? Ĉu mi ne estas fonto de via vivo? Ĉu vi ne estas en faldoj de mia mantelo, en miaj manoj? Ĉu vi bezonas anko raŭ ion pli?“ (La Virgulino Maria en Guadalupe)

al la indekso


 KIU ESTAS POR MI PAPO?

La papo havas multajn titolojn kiel regantoj de vastaj regnoj, sed ĉiu el ili atestas ne nur pri estimo, sed ankaŭ pri la respondeco.

Papo
estas titolo plena de konfido: li estas spirita Patro de ĉiuj kredantoj, kiujn li gvidas kaj observas en ĝusta kredo.

Roma episkopo
estas administranto - ne de la Eterna urbo, sed antaŭ ĉio de loko de la martireco de Petro - li estas pridonacita per honora prefereco.

Anstataŭanto de Jesuo Kristo
en zorgo pri la Eklezio laŭ transdonada legaco: Mi donas al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo. Li havas la plej altan juran aŭtoritaton.

Sekvanto de princo de la apostoloj
rilatas mision de la servo de Petro kaj tiel li ne estas referencita al siaj antaŭloj, sed rekte al la unua viro de la Eklezio - sur kiu ĉio staras kiel sur la roko.

Kapo de la Universala Eklezio
En la greka kefalé pli precize speguliĝas senco de la vorto „fonto“ de katolikeco, do de la universala misio, kiun li certigas.

Patriarko de Okcidento
prezentas latinan diservan ceremonion en posteno de la plej supera ĉefpastro.

Itala primaso, ĉefepiskopo kaj metropolito de la roma eklezia provinco
Inspektas la komunecon de episkopoj, kun kiuj li gvidas Eklezion.

Suvereno de la ŝtato de Vatikana Urbo
Pro observo de la rekta aliro al ĉefaj politikistoj li repezentas (la plej malgrandan kaj eklezian) ŝtaton.

Servanto de la servantoj
Diaj Estas plena esprimo de lia sindediĉo por kristanoj laŭ modelo de Kristo.

www.katolik.cz

„Ne havu zorgojn pri la vivŝanĝoj; ekrigardu ilin plenespere, ke se ili ekestos, Dio, al kiu vi mem apartenas, vin sekure kondukos trans ĉi tiujn ĉiujn aferojn; kaj se vi tion ne plu kapablos elteni, Dio vin surmane portos. Ne havu zorgojn pri tio, kio povas okazi; la sama eterna Patro, kiu zorgas pri vi hodiaŭ, zorgos pri vi morgaŭ kaj ĉiutage. Aŭ Li vin ŝirmos antaŭ sufero, aŭ Li donos al vi neelĉerpeblan forton por tion elteni. Tial estu trankvilaj, formetu ĉiujn angorajn pensojn kaj imagojn kaj senĉese diradu: »La Sinjoro estas mia forto kaj mia ŝildo; al Li fidas mia koro de Li ricevanta helpon. Li ne nur estas kun mi, sed ankaŭ en mi kaj mi en Li.«“ (S-ta Francisko de Sales)

al la indekso


 MALEBLA, KIO ESTIĜIS EBLA

Tio ne rajtis okazi. Ducent kvindek jarojn de la absoluta malpermeso de praktikado de la katolikismo, mortpuno pro trovo hejme eĉ de almenaŭ kruceto, kaj post ĉio tio sesdek mil anafabetaj kamparanoj malsekretigis, ke inter ili postvivis la kredo.

„Silentado“, la filmo de Martin Scorse se aŭ la libro de Endo Shusaku, kvankam por multaj tio povas ŝajni malebla, estas nur tre modera priskribo de tio, kio atendis ĉiun, al kiu la japana ordonpovaro atestigis la konfesadon de kristaneco. La realeco estis multe pli kruela. Kristanoj estis kuirigitaj vivantaj en vulkanaj fontoj, pendigataj por multaj tagoj per piedoj supren super la kavoj kun fekaĵaro kaj kun fortranĉitaj oreloj; por ke ili pli longe mortadu, oni krucumigis ilin. Sacerdotoj, kiuj sukcesis veni insularon, aktivadis tie meznombre nur dum kelkaj monatoj, post kio ili estis mortigitaj. Pli poste, kiam la ŝtato estis fermita antaŭ kiaj ajn influoj de okcidento, kaj la kristanis mo oficiale ĉesis ekzisti en Lando de Floradaj Ĉerizoj, en vilaĝoj, en kiuj kiam ajn loĝis kristanoj, ĉiuj loĝantoj estis perfortigataj al tio, ke ili piedpremadu la pentraĵojn de Dipatrino kaj Jesuo, registriĝu en budhanaj sanktejoj, kaj kiam ili estis eĉ iom suspektitaj pri la kristana praktikado, tuj ili estis mortpunitaj. Kaj malgraŭ tio la kristanismo tie postvivis.

Kristanoj ne povis preĝi antaŭ la bildo de Dipatrino, tial ili omaĝis la pentraĵojn de Boddhistva Kaanon, montriĝantan Kleri ganton kun la vizaĝo de virino, al kiu karese alpremiĝas infano. Ĉi tiuj bildoj estis tenataj hejme kaj antaŭ ili, opiniante ilin kiel la similaĵon de Dipatrino, ili preĝadis. La esencan rolon en la konservado de la kredo ludis rozarioj, ĉar ilia posedo estis „sekura“, ĉar ankaŭ budhanoj preĝadis kun tre similaj preĝo ŝnuroj. Sed la plej gravaj estis homoj, kiuj kaŝigante sian kristanan identecon, transdonadis la kredon plien, baptigadis, instruadis preĝojn (en la malkomprenebla por homoj latina lingvo, ofte iom kripligita). Kaj tiel tio daŭris dum ducent kvindek jaroj. Sen sacerdotoj, sen klerigitaj homoj, kun la senĉesa kaŝiĝado. Kompreneble ilia latino estis malpurigita, neniu komprenis jam la vortojn ripetatajn dum jardekoj, sed la kredo je Jesuo, la omaĝo al Dipatrino aŭ la konscio de la unu eco kun Sankta Patro postvivis.

Tiel kiel la Dipatrino, kiu mallonge antaŭ la komen ciĝo de la grandaj persekutoj (kiujn antaŭigis la impona periodo de la disvolvo de la Eklezio en Japanujo) revelaciis, ke la libereco venos post sep generacioj. Kaj tiel okazis. En la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento, kiam Japanujo komencis malfermiĝadi al Okcidento (ne pro amo al Okcidento, sed pro tio, ke la ŝtato komencis dekadenci), al Japanujo revenis la unuaj, komence zorge de al eŭropanoj kaj usonanoj orientitaj katolikaj sacerdotoj. Ili estis la pastroj el Pariza Asocio de Eksterlandaj Misiadoj. Kaj ĝuste al unu el ili, al frato Bernardo Petitjean, kiu en la jaro 1865 konstruigis en la urbo Nagasaki preĝejeton memore al 26 japanaj martiroj, anonciĝis la grupo de „kaŝitaj kristanoj“. Ili starigis al li tri demandojn: ĉu li havas edzinon (tiamaniere ili volis kontroli, ĉu li ne estas la katolika sacerdoto aŭ la protestanta pastoro), ĉu li omaĝas Dipatrinon kaj ĉu li estas en unueco kun la blanka Patro. Kiam ĉiuj tri demandoj estis korektaj el la vidpunkto de la eklezia instruo, ili anoncis al li, ke ili estas la idoj de la martiruloj kaj ke ili solaj postvivis en la absoluta soleco. Finfine post tiom da jaroj de la persekutado sin malkaŝigis pli ol sesdek mil kristanoj, kaj la papo Pio la Naŭa nomumis la fraton Petitjeanon la apostola vikario de Myriophylensis. La 21-an de oktobro 1865 li ricevis la episkopan ordinon.

Kaj kvankam al ni ŝajnus, ke tio estis jam fino, bedaŭrinde tute tiel ne estis. Nur la duono el la malkaŝiĝintaj kristanoj revenis al la Katolika Eklezio. Kial? Tial, ĉar ekde la momento, kiam iliaj idoj venigadis al ĝi, ĝi iom ŝanĝiĝis, pro tio ili ektimis, ke ili ne estos sufiĉe fidelaj al siaj gepatroj kaj geavoj (kaj tio estas la esenca por japanoj), pro tio, ke ili nesufiĉe komprenis katolikismon. La duono tamen venis al la Eklezio kaj ekkomencis ĝian rekonstruadon. Ne, tio ankoraŭ ne estis fina sukceso. La japana katolikismo prezentas apenaŭ duonon de procento de la tuta loĝantaro de tiu ĉi lando, ne estas videbla la misia dinamismo, kaj ŝintoismanoj kaj budhanoj ne interesiĝas pri akcepto de bapto. Eĉ se nenio ŝanĝiĝas, tamen la fakto, ke la sango de la martiroj (dekoj da miloj) ne estas vanaj kaj ke Japanio atendas sian Dimanĉon de Resurekto. Ĝi venos. Pli aŭ malpli frue. Kaj por ni, la katolikaj esperantistoj, estas tio la forta rememorigo, ke la malebla ebliĝas, ke Kristo, la Eklezio, la kristanoj estas pli fortaj ol la plej potencaj persekutadoj.

Tomasz P. Terlikowski, filozofo, publicisto kaj tradukisto, la edzo kaj patro de kvar infanoj, loĝanta en Pollando. El la revuo La Salette n-ro 3(376), 2018 esperantigis Stanisław Śmigielski

Novembre de la jaro 2008 la Japana Eklezio festis beatproklamon de 188 siaj martiroj el la 17-a jc.

Japanion kiel la unua evangelizis en la jaroj 1549-1552 sankta Francisko Ksaverio. Kelkajn jardekojn pli poste tie komenciĝis persekutado. La unuaj martiroj inkluzive de la sankta Paŭlo Miki, krucumita en Nagasaki en la jaro 1579, estis kanonizitaj fare de la papo Pio la 9-a. Pluaj 205 martiroj estis beatigitaj en la jaro 1867.

En la jaro 1603 eksplodis plua perseku tado: tiam ekzistis en Japanio ĉ. 400 mil kristanoj kaj dekmiloj da ili estis mortigitaj. Inter la novbeatigitaj martiroj en la jaro 2008 estas kvar sacerdotoj kaj 184 laikoj inkluzive de infanoj. Poste la Eklezio travivis 250 jarojn subtere ĝis la 19-a jc., kiam tien povis veni eŭropaj misiistoj.

„Kaj pri kio mi havu zorgon? Nia kapitano sur ĉi tiu batalkampo estas Jesuo Kristo. Ni trovis, kion ni devas fari. Kristo pro ni kunkatenis niajn malamikojn malfortigante ilin tiel, ke ili ne kapablas nin superforti, se ni al ili tion ne permesos. Tial ni devas batali brave kaj signi nin per signo de la Plej sankta Kruco.“ (S-ta Katarina Siena) „Sinjoro, helpu al mi travivi tiun ĉi tagon kviete kaj facile, apogi min al via forto, kun konfido kaj malstreĉe. Pacience kaj trankvile atendi malkovradon de Via volo. Renkontiĝi kun aliuloj paceme, ĝoje. Fronti la morgaŭon memfide kaj kuraĝe.“ (S-ta Francisko el Asizo)

al la indekso


 GUSTUMU ORANĜON

En la konata londona Hyde Park estas loko nomata „Speaker‘s Corner“. Tiu, kiu volas, povas tien veni kaj oratori pri la plej diversaj temoj – ne nur pri politiko, sed eĉ pri filozofio kaj religio. Ĉirkaŭ tiuj parolantoj grupe amasiĝas homoj, kiuj aŭskultas kaj ofte ankaŭ krias, protestas aŭ male aplaŭdas. Certa viro tien venadis ĉiun dimanĉon kaj proklamadis, ke Dio ne ekzistas. Li estis tre bona oratoro, kaj tiel li senĉese alvokadis homojn, ke iu kuraĝu konfronti kun li siajn opiniojn. Neniu kuraĝis sin anonci. Ĝis foje eliris el homamaso maljuna viro ekstarante apud la oratoro. Tiu tre ekĝojis, ke li povos el maljunulo, kiu kuraĝis kontraŭ li partopreni, fari ridindan objekton. Li ekĝojis, kiel oni lin priridos. Sed la maljuna viro diris nenion, nur el la poŝo li elprenis oranĝon kaj tuttrankvile li komencis ĝin senŝe ligi. Ĉiuj ridis, nur la oratoro iom ner voziĝis. Li opiniis, ke la maljunulo pri mokas lin – do, kiel oni diras: mia memo estas modelo por mia juĝemo. „Kion vi faras?“ li demandis lin. „Mi senŝeligas oranĝon.“ „Kaj kion vi komprenas sub tio ĉi?“ daŭrigis la oratoro. La maljunulo ne respondis al li, nur trankvile li daŭrigis senŝeligi la oranĝon. Poste li komencis ĝin manĝi. Ĉiuj ĉeestantoj tre amuziĝis. Nur ne la oratoro. Fine la maljunulo sin turnis al la oratoro demandante lin: „Kian guston havis tiu ĉi oranĝo?“ Tio do la oratoron jam vere multe nervozigis kaj ekscitite li arogante respondis: „Kiel mi povas scii, kian guston ĝi havas, se ĝin manĝas vi kaj ne mi!“ Al tio la maljunulo al li rediris: „Ĝuste tio ĝi estas! Same tiel vi eĉ ne povas paroli pri Dio, se vi neniam Lin gustumis‘, neniam Lin spertis. Kaj mi povas pri Li paroli, ĉar mi Lin spertis. Tial do nun bonvolu envicigi vin inter la aŭskultantojn kaj permesu al mi, ke mi parolu pri Dio. Mi pri Li povas al vi ion diri, sed ne vi!“

Patro Elias Vella, kiu tiun ĉi okazaĵon rakontis, aldiras: „Tio estis vera evangeliza do. Kaj nun vi jam certe komprenas: ekkoni Dion signifas eniri kun Li en intiman reci prokan rilaton kaj poste Lin ekkonadi, provadi en sia vivo!“

Kaj kion diris tiuj, kiuj gustumis...

● Kiam malforteco ne gravas? Ni kredantoj apartenas al minoritato, sed ĉiam ni estas en pliforto, se Dio estas kun ni.

● Kion de mi Dio atendas? La Sinjoro Jesuo ne postulas sukcesojn, sed fidelecon.

● Kiel al la venko? La kredo estas unue ofero, poste ofero kaj fine venko.

● La plej malbona manko. Sen la amo estas la animo malriĉigita, sen la kredo ĝi estas priminacita.

● Kion la kredo al vi donas? La kredo nin igas esti fortaj en malfortecoj, riĉaj en malriĉeco kaj vivaj en morto.

● La tasko de pastro – kaj la tasko via. La pastro devas alkondukadi homon al la limo de kredo kaj al la limo de eterneco. Eniri devas ĉiu mem.

● Falsa kredo. La monbileto, kiu ne estas bazigita per oro, kaj la kredo, kiu ne estas bazigita per vivo, estas falsaj.

● Perdo de kredo. Kredi je Dio signifas ami. Perdon de la kredo ĉiam antaŭas perdo de la amo.

El revuo „Milujte se“ 2020-52

 al la indekso


 NUNTEMPE TIO ESTAS MODO

Felietono de sac. Karel Skočovský

Nuntempe tio estas modo ‒ doni al malnovaj vortoj novajn signifojn kaj al la malnovaj signifoj novajn vortojn. Amanto estas amiko. Malĉasteco geedzeca katekumenado. Prostituitino seksuala asistantino. Peko tru diĝema situacio kaj dume neatingita idealo. Kaduka herezo estas subite ideo „nova“, „kuraĝa“ kaj „progresema“. Geedzeco estas, kion ajn iu volas, ke la geedzeco estu. Virino estas menso kun kiu ajn korpo. Kaj la amo? En ĝi veron anstataŭis aŭtenteco. Antaŭ nelonge mi eklegis unu el labordokumentoj de la germana t.n. Sinoda vojo (Der Synodale Weg), kiu kromalie pledas por io, por kio malantaŭ nia landlimo oni eĉ elpensis novan vorton: self-sex. (Jes, tio estas ĝuste tio, kio unua venis en vian cerbon.) Mi ne povis reteni imagon, ke tio estas bona temo por nova teatraĵo de Jára Cimrman. Ĝi bele titolos Der Synodale Abweg ‒ Sinoda erarvojo aŭ Ĝoja scienco de malkovrado de seneliraj stratetoj de la katolika teologio.

Eĉ George Orwell en la ĉielo, aŭ kie ajn li estas, devas larĝbuŝe rideti, ĉar lia totalitara vortaro Newspeak pligrandiĝis je nova vorto. Apud goodsex („la seksumado cele al produktado de infanoj por partio“) kaj sexcrime („la seksa malmoraleco“) ni ĉi tie havas self-sex („seksumado sen ĉeesto de aliulo“). La milito estas paco. Kaj la malforteco estas virto. Kio ĝis nun estis senmoraleco, nun ĝi havas seksan nomon kiel el amerika filmo.

Ni elpensas novajn vortojn, ĉar la malnovajn ni volas silentigi. Tro forte ili kriis interne kaj kondukis al sento de kulpo; kaj ili kriis ekstere kaj dispartigadis homojn. Sed la silentado ne estas harmonio kaj la malbruo ne estas kvieto. Realecon oni ne malsovaĝigos, se ni donos al ĝi malsovaĝan nomon. Ni homoj povas vortojn senigi de la akraj eĝoj ‒ kaj de la vivo. Kiam al ni erarideoj fermos racion kaj buŝon, en tiu silentado krios niaj korpoj. Ekzemple la nesilentigeblan veron, ke ni estis kreitaj kiel viroj kaj virinoj kaj laŭ modelo de la Amo vokitaj al amo, kiu donas vivon al la tria. La korpo estas donaco kaj tasko; en ĝi estas enskribita mesaĝo pri Dio, kies ni ne estas aŭtoroj. „La Vorto karno fariĝis,“ diras karmelano sac. Vojtěch Kohout, „por ke la karno fariĝu vorto,“ kaj mi aldiras: „Kaj la vorto pri Dio kaj homo, antaŭ kiu ne eblas ŝtopi orelojn. Ĉar ĝi sonas interne.“

El aldonaĵo Perspektivy de la ĉeĥa katolika semajngazeto Katolický týdeník n-ro 9/2021

al la indekso


 EN MOMENTO DE HONESTECO

Sinjoro, kiam mi opinias,
ke mia koro estas elverŝema je amo
kaj mi ekvidas,
en momento de honesteco,
ke mi amas min mem en la amato,
liberigu min de mi mem.

Sinjoro, kiam mi opinias,
ke mi donis ĉion donendan,
kaj mi ekvidas,
en momento de honesteco,
ke estas mi tiu, kiu ricevas,
liberigu min de mi mem.

Sinjoro, kiam mi estas konvinkita,
ke mi estas malriĉa,
kaj mi ekvidas,
en momento de honesteco,
ke mi riĉas je orgojlo kaj enviemo,
liberigu min de mi mem.

Kaj, Sinjoro, kiam la regno
de la ĉieloj mise konfuziĝas
kun la regnoj de ĉi tiu mondo,
faru, ke mi trovu feliĉon
kaj konsolon nur en Vi.

Patrino Tereza

al la indekso


 LA ĈIELO KAJ LA ĈIELAJ KREITAĴOJ

En la Kredkonfeso ni preĝas: „Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj...“

Kio estas la ĉielo?

La ĉielo estas „Dia medio“, loĝloko de la anĝeloj kaj la sanktuloj kaj la celobjekto de la kreitaro. La ĉielo ne estas loko ie en la universo. Estas tio stato de la eterneco. La ĉielo estas tie, kie okazas volo de Dio sen kiu ajn rezisto. La ĉielo estas ankaŭ tiam, kiam la vivo atingas la plej altan intenson de la beateco (la plej alta feliĉego) – sed tian vivon oni ne trovas surtere. Se ni helpe de Dio foje eniros ĉielon, atendas nin tio, „kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas“ – kiel tio estas esprimita en la sankta Skribo en la Unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj (1 Kor 2,9).

Kio estas la infero?

Nia kredo nomas „infero“ staton de la definitiva disigo de Dio. Estas tio absoluta NE al amo. Jesuo, kiu konas inferon, parolas pri ĝi kiel pri la plej profunda „mallumo“ (komp. Mat 8,12). Esprimite per niaj nocioj la infero estas pli eble malvarma ol varmega. En frosteca realeco ni subkomprenas staton de la absoluta rigideco kaj senespera disigo de kio ajn, kio povus en la vivo donadi helpon, mildigon, ĝojon kaj konsolon.

Kiuj estas la anĝeloj?

La anĝeloj estas tute spiritaj kreitaĵoj de Dio (do spiritaj kreituloj kreitaj fare de Dio). Ili estas pridonacitaj per racio kaj volo. Ili estas senkorpaj, nemortemaj kaj laŭkutime nevideblaj. Ili senĉese vivas en Dia ĉeestado perante al homoj Dian volon kaj gardon. La anĝelo, kiel skribis kardinalo Joseph Ratzinger (pli posta papo Benedikto la 16-a), „estas kvazaŭ persona ideo, per kiu alparolas min Dio“. Sed ankaŭ la anĝeloj sin tute turnas al sia Kreinto. Ili ardas per la amo al Li kaj tage kaj nokte servas al Li. Ilia glorkantado neniam silentiĝas. La anĝeloj, kiuj sin forturnis de Dio, en la sankta Skribo estas nomataj diabloj kaj demonoj. Ĉu eblas kun anĝeloj ekligi rilaton? Jes. La an ĝelojn oni povas peti pri la helpo kaj propeto ĉe Dio. Ĉiu homo ricevas de Dio gardanĝelon. Estas bone kaj sencohave preĝi al la gardan ĝelo por si kaj por la ceteraj. La anĝeloj povas doni signon pri si dum la vivo de kristanoj ekzemple kiel senditoj de iu sciigo aŭ kiel helpantaj akompanantoj. Kun falsaj anĝeloj de ezoterismo havas la kredo nenion komunan.

Kiuj ĉiuj kun ni solenas ĉiun liturgion (diservon)?

La liturgio estas „oficiala diservo de la Eklezio“. Kaj estas la Sinjoro Jesuo mem, kiu en ĉiuj surteraj liturgioj festas la liturgion ĉielan, kiu inkludas anĝelojn kaj homojn, vivantojn kaj mortintojn, pasintecon, estantecon eĉ venontecon, la ĉielon kaj la teron. La sacerdotoj kaj kredantoj partoprenas en tiu ĉi diservo de Kristo ĉiu per sia propra, diferenca maniero. Se ni solenas diservon, ni devas interne prepariĝi por esenca realeco: Jesuo Kristo estas ĉeestanta ĉi tie kaj nun, kaj kun Li eĉ la tuta ĉielo. Ĉiuj ĉielanoj estas plenigitaj per neeldirebla ĝojego kaj samtempe per amoplena zorgo pri ni. La lasta libro de la sankta Skribo, Apokalipso de la sankta Johano, per misterplenaj bildoj priskribas tiun ĉi ĉielan liturgion, al kiu aliĝas ankaŭ ni mem ĉi tie surtere.

Laŭ YOUCAT (redakte aranĝita) El „Milujte se“ 55/2020

al la indekso


 ROZARIO KAJ DIA ĈEESTADO DUM PLEJ MALFACILAJ MOMENTOJ

Pasintjare oktobre (2018) mi malsaniĝis. Kancero. Subite ĉio ŝanĝiĝis. Vico da diagnozado, angoro, atendado, operacio, kemi terapio... El pasinta aktiva vivo restis nenio. Ĉio ricevis alian vizaĝon. Homoj plu rapidis por plenumi siajn devojn, kaj mi – soliĝis. Kaj tiam mi ankoraŭ ne antaŭsentis, ke ĝuste tial mi ricevas grandegan donacon. La Dia Graco! Ĝi venis, por ke mi restadu dum soleco longajn noktojn, kiam ĉiuj ceteraj dormis kaj ĜI ‒ la Dia Graco ‒ estu maldormanta ĉeestante kun mi. Ĝi viglis en formo de la Sankta Rozario, kiun mi kunpremis en la mano, kiam mi vokis pri la helpo. Mi fingrumis ĝiajn bidojn kaj perpreĝe mi de nove kaj denove trapasadis la tutan vivon de la Virgulino Maria kaj de la Sinjoro Jesuo ‒ la misterojn de lia kaj ankaŭ de mia vivo: la misterojn ĝojajn, dolorajn, glorajn kaj la misterojn de la lumo. Kaj tiu ĉi mirinda kontinuo de tio ĉio, kion mi travivas (kaj kion mi kredas, ke Dio ankoraŭ por mi preparis), kun tio, kio travivadis Sinjoro Jesuo kaj la Virgulino Maria. La efikoj de kemiterapio estas premantaj. Kiam mi post la unua kemiterapia procedo provis ekdormi, mia koro tion ne permesis. Ĝi batis tiel sovaĝe, ke mi ne sciis, kion fari. Kaj tiel mi ekprenis rozarion. Post la unua rozaria dekumo la koro tute trankviliĝis kaj mi endormiĝis. La samo okazis ankaŭ ĉe la dua kaj eĉ la tria kemiterapiaj procedoj. Kaj mi subite ekkomprenis, ke ne estis tio hazardo, ke Dio estas ĉeestanta, kaj kun mirego kaj kortuŝo mi dankis pro grandega donaco, kiu al ni estis donita per la preĝo de la Sankta Rozario.

Marie (El la revuo „Milujte se - Amu vin“ 2019-50)

al la indekso


 MI IRAS AL VI, KRISTO

Mi iras al Vi, Kristo,
kun mia anim´ mizera,
al bona, kara Paŝtisto,
por konsolo, por fortoj mi venas.

Mi iras al Vi, Sinjoro,
al via Am´ kaj Boneco –
al via kompatema Koro,
kontraŭ mia animpovreco.

Mi iras al la Tabl´ festena –
al la eŭkaristia Tablo,
por esti fortoplena
per la sanktaj Korp´ kaj Sango.

Al la font´ de l´ vivo kaj sankteco,
al la Pan´ viva ĉieleliranta
mi iras kontraŭ mia vanteco,
por atingi la vivon konstantan.

Al la font´ de ĉiu konsolo,
al nia viv´ kaj reviviĝo,
mi iras kun la korĝojo, kun korpaco –
kun vera paciĝo.

En Via Mizerikordo
dronas mia mizero,
feliĉa fariĝas la koro –
ampleksas ĝin ĝoj´ kaj espero.

Zofia Kamieniecka

„Pie partopreni la sanktan meson estas pli ol fasti dum la tuta jaro nur per la pano kaj akvo.“ (s-ta Leonardo el Porto Maurizio) „Ĉiujn paŝojn, kiujn iu faras, por partopreni la sanktan meson, notas kaj kal kulas la anĝelo kaj ĉiu ĝisatendos de Dio tiun plej grandan rekompencon ĉi tie surtere kaj eĉ enĉiele.“ (s-ta Aŭgusteno) „Dio pli volonte akceptas la sanktan meson ol ĉiujn meritojn de ĉiuj anĝeloj.“
(s-ta Laŭrenco Justiniano)

al la indekso


 KUNSAVANTOJ

Ĉiuj tiuj, kiuj amas tiel, kiel amas Jesuo, kunlaboras kun Li je la savo de la mondo por ĝin liberigi de la maljusteco kaj morto. Ili estas do fare de Li redemptitaj kaj kun Li estas kunsavantoj.

Laŭ ekzemplo de Maria

Laŭnature tiu, kiu pli multe amas, pli multe kunlaboras. Pri la senmakula Kunsa vintino tio validas plej maksimume.

Kaj kiel Ŝi, ĉiuj disĉiploj de Kristo estas en diversa mezuro kunsavantoj jam ĉi tie surtere, aŭ kiam ili atingis supron de la amo enĉiele.

Sur ĉi tiu mondo la Patrino de nia Sinjoro Lin atendadis, naskis, edukis (ŝokas min la penso, ke la homa persono povis edukadi mem la Dion, kiu iĝis homo, por restadi inter ni): Ŝi edukis Lin helpe de Dia gvidado kaj kunlaboro kun sankta Jozefo. Maria poste suferis kun krucumita Jesuo, ĝojegis pro lia resurekto kaj kun fizika ĉeesto Ŝi preĝadis kune kun naskiĝanta Eklezio. Tiom da aferoj Ŝi sciigadis al la unuaj kristanoj, kunlaboris kun ili ĝis fino de sia surtera vivo kaj estis ĉielprenita, por ke Ŝi kunlige kun sia Filo atendu nian resurekton. Tial Ŝi akiris la plej altan plenecon de la amo. Kaj tio estas motivo, kial Maria tiel helpas sur la mondo al la homoj, kiuj estas ŝiaj infanoj, eĉ se ili ofte tion ne konscias. Ŝiaj oftaj aperadoj kunigitaj kun mirakloj materialaj kaj spiritaj estas evidentaj signoj de ŝia insistanta zorgo pri ni. Ŝia kunlaboro kun Jesuo je nia savo el tiu ĉi mondo estas ĝuste ŝia kunsavanteca verko, kiu transformigas la teron kaj preparas la ĉielon en kunigo kun Jesuo Kristo, ununura Redemptoro.

Nia alvokiĝo

Nia kunsavanteco certe ne estas tiel grandanima kiel ŝia. Tamen la Sinjoro postulas de ĉiu el ni ankaŭ nian kontribuon, aŭ malgrandan, aŭ grandan. „Kiu kredas al mi, tiu faros agojn, kiujn faras mi, jes, ankoraŭ pli grandajn li faros“ (Joh 14, 12).

Ni pripensu la agadojn de la apostoloj, martiroj, sanktuloj, kiuj daŭrigis la verkon de la Savinto ne nur en la spirita nivelo, sed ankaŭ en la nivelo surtera: tiom el ili helpadis al malgranduloj, malsanuloj, malriĉuloj kaj suferantoj. El tiuj plej lastaj ni memorigu patrinon Tereza el Kalkuto.

Kaj kiel ni persone povas kunlabori kun Jesuo? Antaŭ ĉio se ni vivas bone nian vivon plenumante tiujn taskojn, kiujn ni estas devintaj plenumi. Sankta Francisko Salesa diradis: „Ni devas scipovi flori tie, kie nin Dio enplantos.“ La rubisto faras la mondon pli belan per tio, ke li purigas laŭeble plej bone la urbon kun deziro ĝin purigi por bono de ĝiaj loĝantoj, simile la fervojisto, terkulturisto, teĥnikisto: ni faru kun elano nian laboron por prospero de tiuj, kiuj el ĝi havas utilon.

Nia tasko

Iuj do estas vokitaj por helpi persone: instruistoj, pastroj, kuracistoj, socialaj labo  rantoj..., tiuj memoru pri ekzemplo de Jesuo. Tamen ĉiuj kristanoj devus pripensi la 5-an kaj la 6-an ĉapitron de la evangelio laŭ sankta Mateo, kiu enhavas grandan parolon de Jesuo.

Ĝi estas adresita al malriĉuloj, afliktitoj, pacemuloj, al tiuj, kiuj malsatas kaj soifas pri la justeco, al kompatemuloj kaj la homoj de la pura koro, al farantoj de la paco kaj persekutatoj pro justeco, al ili apartenas la Dia regno kaj je ili dependas savo de la mondo. Ni estas vokitaj por esti salo de la tero kaj lumo por la mondo.

La geedzoj estas vokitaj al fideleco, ĉiuj estas vokitaj al la amo kaj por ami ankaŭ siajn malamikojn. Sed ankaŭ tiuj, kiuj ŝajnas senpovaj kaj malsanaj, povas fari tre multe per sia preĝo kaj sia sinfordonemo en la volon de Dio.

En tio ni iĝas similaj al Jesuo kaj Maria: ni kunlaboras kun ili kiel „kunsavantoj“ por bono de ĉiuj.

Antoni Rudoni - El Maria Ausiliatrice, 2008

al la indekso


 MALAGRABLAJ AKOMPANANTOJ DUM VIVO: TIMO KAJ NECERTECO

Jesuo diris al siaj apostoloj: Ne timu homojn... Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas kor pon, sed ne povas mortigi la animon. Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? Tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro, sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Tial ne timu, vi valoras pli, ol multaj paseroj! (Mat 10, 26.33)

La nuntempa sukceso de horoskopoj, kartdivenistinoj, magiaj medikamentoj, kuracantoj, sed eĉ de ĉiopotencaj politikistoj kaj tute de ĉiuj tiuj, kiuj profitas el timo de homoj pri estonto, atestas pri tio, ke homoj estas senĉese plenaj de la plej diversaj timzorgoj serĉante ĉiuspecajn „vivcertecojn”.

La timo kaj necerteco tiel estas malag rablaj akompanantoj de homo eĉ en la nun tempe teknike evoluinta mondo kaj malbone ili deformas multajn vivovojojn de la homoj.

La angla verkisto G. K. Chesterton foje skribis: „Estas granda eraro opinii, ke kiam homoj ĉesos kredi je Dio, ili kredos nenion. Male. Ili kredos kion ajn.“

Sed en tiun ĉi situacion eniras eĉ hodiaŭ trifoja alvoko de Jesuo „ne timu“! Jesuo ne promesas al ni feliĉan vivon sen kiuj ajn malfacilaĵoj. Sed Li donas al ni certecon:
- ke ĉiu el ni havas ĉe Dio senmezuran valoron,
- ke ni ne devas dubi pri lia intereso kaj zorgo pri ni,
- ke ni ne devas dubi pri tio, ke Li estas kun ni,
- ke ni ne devas dubi pri tio, ke ĉe Li ni havas nian veran hejmon.

 AS: www.cirkev.cz

al la indekso


 EDZINO KAJ BOTELOJ

Aŭtoro kaj kolektanto de okazaĵoj kaj anekdotoj por pripensiĝo Pinno Pellegrino rakontas anekdoton pri edzo kaj edzino.

La najbarino frapas pordon en la apuda domo: „Rapide iru ĉi tien! Via edzino falis sur la kela ŝtuparo!“ La edzo ekteruriĝinte demandis: „Ĉu ŝi falis, kiam ŝi iris ŝtuparon malsupren aŭ supren?“ La najbarino: „Malsupren.“ La edzo forspirante diris: „Granda feliĉo – ĉar irinte supren, la boteloj estus jam malplenaj!“

Ĉu vi ekridis? Sed precipe – ĉu vi en pensiĝis? Pinno Pellegrino aldiras: „Tiu ĉi anekdoto enhavas apud bonhumoro antaŭ ĉio saĝon. La plej embuska malbono de nia socio estas renversita ranglisto de valoroj: unue vino, poste edzino; unue domo, poste familio; unue puraj dentoj, nur poste puraj vortoj; unue nia aspekto, nur poste nia vivo... Dum ni ne decidos reĝustigi nian rangliston de valoroj, la mondo neniam funkcios kiel ĝi funkcii devas.

Ankaŭ la Sinjoro Jesuo metas sur ĝustan rangliston de valoroj grandan emfazon – kaj tion eĉ en rilato de homo al si mem. Certe vi ekmemoras liajn vortojn: „Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?“ (Mat 16,26)

Sac. Pavel Zahradníček „Milujte se 49/2019“ (Amu vin)

al la indekso


 ROZARIO - INVITO

La katolikaj esperantistoj el diversaj landoj ne nur de Eŭropo regule renkontiĝadas pere de la virtuala ZOOM-platformo sub gvido de la IKUE-prezidantino fratino Marija Belošević. Bonvolu ankaŭ vi, karaj gefratoj, par topreni en tiuj ĉi renkontiĝoj, kiuj dumtempe bone anstataŭas la antaŭajn personajn renkontiĝojn, kunvenojn kaj eĉ kongresojn ktp.

La interesatoj pri la partopreno en ili, bv. vin anonci ĉe IKUE reto por ricevi bezonatajn alir-informojn: ikue.reto@gmail.com

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

 

Doc. Inĝ. Jan WERNER *5.2.1933 - 20.1.2021

En la 20-a de januaro 2021 transpaŝis sojlon de la eterneco eminenta esperantisto Doc. Inĝ. Jan Werner en sia neĝisvivita 88-jaraĝo. Certan periodon li ankaŭ estis membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj partoprenis la IKUE-kongresojn en Ĉeĥio - en Kroměříž 2002 kaj Velehrad 2006. Longjaran vivperiodon li dediĉis al Esperanto, ne nur aktivante en la E-klubo de la urbo Brno, sed ankaŭ verkinte fakajn E-verkojn kaj tradukinte esperantlingven.

Prof. D-ro Vlastimil NOVOBILSKÝ *15.2.1935 - 11.2.2021

Nokte al la 11-a de februaro 2021 mortis pro Kovim-19 Prof. RNDr. Vlastimil Novobilský CSc., la multjara membro de UEA, AIS kaj ISAE, rektoro de IKU dum UK en Prago 1996 kaj ekde la jaro 2011 ĝis nun ankaŭ la membro de IKUE-Katolika sekcio de ĈEA. Li estis esperantisto, pedagogo kaj verkisto, bofilo de la fame konata esperantisto - la poeto Jiří Kořínek. Li esperantistiĝis en la jaro 1946.

 

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili.
 Ili ripozu en paco. Amen.

Ambaŭ tiujn ĉi eminentajn esperantistojn mi ekkonis en la jaro 1958 en la Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, Ĉeĥio. Tiam ili estis junuloj 23 kaj 25-jaraĝaj. La tiama fame konata bonkora esperantisto Prof. Theodor Kilián prezentis en la tendaro kontraŭreligian prelegon, tutcerte tiam ordonitan de la ĉiopotenca komunista partio. Post la prelego okazis diskuto. Tiam tre kuraĝe ambaŭ tiuj ĉi tendaranoj – Jan Werner kaj Vlastimil Novobilský – kaj tre sperte kontraŭargumentis la argumentadon de la prof. Kilián. Tiu ĉi ilia kuraĝa sinteno bone enskribiĝis en mian memoron. Miloslav Šváček

al la indekso


 SANKTA PATRINO, AL VIA KORO (kanto)

al la indekso


 HALELUJA, RESTOS NI KUN LI (KANTO)


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, milí čtenáři Dio Benu, opět Vás všechny zdravím po vkročení do druhého čtvrtletí letošního roku. Zdá se, že čas čím dál rychleji ubíhá, a už zde máme opět Velikonoce - slavnost vzkříšení našeho Pána Ježíše Krista. Jistě se mnozí ptají, jak budeme letos Velikonoce prožívat, zda budou povoleny boho služby velikonočních svátků. Když píši tyto řádky, tak jsou opět na tři týdny znemožně ny bohoslužby a vše nasvědčuje to mu, že toto omezení bude prodlouženo i přes velikonoční svátky. Pro mnohé nezbude nic jiného, než se zúčastnit velikonočních obřadů alespoň virtuálně před televizní obrazovkou. Ale i toto omezení můžeme kladně zhodnotit, když ho odevzdáme našemu Vykupiteli Ježíši Kristu, který nejlépe ví, co je omezení, utrpení a bolest.

Nepříjemné omezení prožíváme i my s ostatními esperantisty kvůli zrušení pravi delných setkání, konferencí, kongresů atd. Můžeme se však pravidelně setkávat alespoň virtuálně, čehož esperantisté různého zamě ření k setkávání využívají, a rovněž i my, katoličtí esperantisté z mnoha států této možnosti účelně využíváme, jak Vás informujeme a zveme na stránce 24 tohoto čísla Dio Benu.

Náš bratr ing. Jan Kovařík, dlouholetý člen IKUE a naší sekce, Vám nabízí pouze za úhradu poštov ného esperantské knihy a časopisy. Někteří z Vás, na které máme mailový kontakt, jste obdrželi seznam přes internetovou poštu a ostatním přikládáme tento seznam k tomuto číslu Dio Benu. Využijte této nabídky bratra Kovaříka k obohacení sbírky Vaší esperantské literatury.

Nezapomeňte také na možnost si zcela zdarma stáhnout časopis IKUE Espero Katolika ve formátu PDF z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz, a to už od čísla 4-6/2018, kdy přestal časopis vycházet v papírové formě. A těším se na Vaše článkové příspěvky jak do našeho časopisu Dio Benu, tak i do časopisu IKUE Espero Katolika.

S přáním Božího požehnání od vzkříše ného našeho Pána Ježíše Krista a ochrany Panny Marie, Vás srdečně zdraví a zůstává s Vámi Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.1.2021 ĝis la 30.3.2021:

Částečka Ladislav, Černá Antonína, Dohnálek Petr Adam, Eichkorn Bernhard, Gleisner Karel, Grimová Magdalena, Chaloupková Leonarda, Kovařík Jan, Krejčí Jan kaj Martina, Łaba Marian, Litovaj abonantoj de DB, Lotter Alfred, Navrátilová Nataša, Nosek Václav, Ratajczyk Michal, Rytíř František, Sobol Bogusław, Vaněček Josef, Wirges Willi. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2021 (31) - číslo 2 (122).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso