Dio Benu numero 120-4/2020

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2020

· LA MONATO OKTOBRO ESTAS DEDIĈITA AL LA VIRGULINO MARIA ROZARIA

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· PRI LA DECIDADO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· LA PAPO: EŬKARISTIO ESTAS MEMORAĴO, KIU RESANIGAS NIAN MEMORON (Papo Francisko)
·
EŬKARISTIA MIRAKLO EN LA POLA URBO LEGNICA KONDUKAS AL MULTAJ KONVERTIĜOJ

· LA DEMANDOJ (Sac. D-ro Max Kašparů)

· SPERTO DE UNU KURACISTINO (MUD-rino Christa Wiesenberg)

· PRI LA PRELEGO DE LA IAMA FRAMASONO (Sac. Josef Faiter)

· LA SOVETIA ATEISTO, KIU OKAZE DE PASKO FARIS PREĜON AL DIO (Sac. Battista Cadei)
·
VI, MIA LUMO ... (Patrino Tereza)

· LA ESTONA EKLEZIO POST KVARDEK JAROJ FESTAS LA SACERDOTAN ORDINON (Vatican News)
· JESUO DEMANDIS SIAJN DISĈIPLOJN: „KIU VI DIRAS, KE MI ESTAS?“ (www.vira.cz)

· DE KIE APERIS NOVTEMPA SKLAVECO? (PhDr. Radomír Malý)
·
LA MORTO ESTAS LA TAGO DE LA NASKIĜO POR LA DUA, LA PLEJ GRAVA PARTO DE LA VIVO (M. Svatošová)

· FESTO DE ĈIUJ SANKTULOJ kaj REMEMORO DE LA FIDELAJ MORTINTOJ (www.katolik.cz)

· REMEMORO PRI LA SACERDOTO CYRIL VRBÍK, IKUE-ANO, MARTIRO DE LA NUNA TEMPO (Miloslav Šváček)

· KONFIDO (Sac. Jan Sadowski, OMI)
·
DEDIĈU LA TEMPON (Anonima aŭtoro)

· VIRTUALAJ RENKONTIĜOJ DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ (Miloslav Šváček, Marija Belošević)

· REVENO DE LA ABIETO AL LA ARBARO (Bruno Ferrero)

· VÁNOČNÍ PŘÁNÍ - KRISTNASKA BONDEZIRO (Josef Suchý)

· LA MATENA PREĜO (Jaroslava Hamajdová)

· DANKO (Jaroslava Hamajdová)
·
POEMO DE LA ĈEĤA POETO FRANTIŠEK KOŽÍK

· LA KULERETO  (Bruno Ferrero)

· Ni iom ridu

· NI EKIROS BETLEHEMON (kristnaska kanto)
· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
 
(Miloslav Šváček)
· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  de la 31.6.2020 ĝis la 15.9.2020
· DIO BENU

 


 LA MONATO OKTOBRO ESTAS DEDIĈITA AL LA VIRGULINO MARIA ROZARIA

Laŭ dominikana tradicio restadis en la jaro 1206 patrono de la ordeno sankta Dominiko en la franca civito Prouille, kie li strebis revenigi albigensojn al katolikismo. La juna sacerdoto ne estis en tio sukcesa, ĝis la tago, kiam al li videbliĝis la Virgulino Maria, kiu al li donis rozarion kiel ilon kontraŭ herezuloj.

Sankta Dominiko naskiĝis en la jaro 1170 en hispana urbo Calaruega al gepatroj Felix Guzman kaj beata Johana. Dum studado en periodo de malsatmortado li disdonis ĉiun sian havaĵon. Post fino de studado li sacerdotiĝis kaj iĝis vigla predikanto. Li estas fondinto de la Ordeno de predikantoj. Li mortis en Bologna, Italio, en la jaro 1221.

La katolikaj esperantistoj ofte virtuale renkontiĝas, kaj la programoj ĉiam finiĝas per komuna rozaria preĝo. Bv. ankaŭ vi al ili aliĝi laŭ informoj sur la paĝo 22.

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Estimataj kaj tre karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo: Dio benu!

La tempo rapide pasas kaj ni adiaŭante la someran periodon enpaŝas la periodon aŭtunan, en kiu la naturo transvestas sin en diversajn kolorojn. La tagoj mallongiĝas kaj plilongiĝas vesperoj. Nu kaj estas necese bone utiligi la tempon, kiu pli multe devigas nin restadi hejme. Ni do povas pli multan tempon dediĉi ankaŭ al niaj movadaj aferoj, al pliperfektigo de nia esperantlingva nivelo kaj ankaŭ al tekstaj kontribuaĵoj por nia revuo Dio Benu, kiu regule aperadas, danke al Dio, jam tridek jarojn. La virusa pandemio grave limigis aktivadojn ankaŭ de la esperantistoj. Pro ĝi estis nuligitaj diversaj planitaj aranĝoj – kongresoj, renkontiĝoj, klubaj kunvenoj ktp. Parte tion povas anstataŭi virtualaj renkontiĝoj, kiuj jam ekzistas kadre de IKUE, al kiuj estas invitataj ĉiuj, kiuj havas la interretan aliron. Bonvolu pri tiu ĉi ebla renkontiĝado legi sur la paĝo 22 kaj ankaŭ al ĝi aliĝu. Ĉiuj tiuj ĉi virtualaj renkontiĝoj finiĝas per la rozaria preĝo. Estas kortuŝe, ke tiamaniere pere de nia patronino de la esperantistoj – La Sinjorino de la Espero, sin turnas kune kaj samtempe esperantistoj de kelkaj kontinentoj al ŝia Filo Jesuo Kristo.

Dezirante al vi agrablan legadon kaj ĉion bonan, tre kore vin salutas Miloslav Šváček.

al la indekso


 PRI LA DECIDADO

Se ni metas antaŭ malgrandan infanon skatolon kun diversaj sukeraĵoj dirante, ke ĝi elektu, ofte ni estas atestantoj, ke ĝi prenas unu pecon el ĉiu speco. Ankaŭ ni, la plenkreskuloj, tiel farus, sed ni konsciiĝas pri la societa konvencio, kiu diras, ke el la proponataj pecetoj oni prenas nur unu. Momenton ni hezitas, kaj poste elprenas.

La elekto super skatolo da bombonoj ne estas tiel komplika kiel super skatolo de gravaj vivdecidoj. Ili, kvankam povas esti enpakitaj per brilantaj pakmaterialoj kiel sukeraĵoj, ili ne devas havi simile dolĉan enhavon. Krom tio estas elekto de kelkaj decidoj tiel devoliga, ke eĉ se ili post la tempo ne plu bongustas al ni, ne estas eblo forĵeti ilin kiel dolĉaĵon kaj alpaŝi al la nova elekto. Kaj tiaj decidoj estas en la vivo de la homo multaj...

Hezitemuloj tial havas la tendecon heziti, atendi ĝis senfino, ĝis tio “mem” decidos, aŭ ili venas por konsilo al konataj personoj kaj poste agas laŭ iliaj rekomendoj. Longa decidado povas subteni ekeston de neŭrozo, sed ofte povas komplikadi la tutan vivon. Mi konas loĝanton en hejmo de pensiuloj, kiu konstante decidas, ĉu edziĝi aŭ resti libera fraŭlo. Li sekvas la devizon: “Tiel gravan decidon oni ne povas trorapidigi.”

Kiel pli facilan tion havas kompare kun la homoj la marionetoj. La marionetistoj destinas al ili ludrolon, tiras la ŝnuretojn kaj la marionetoj saltetas. Ili estas sen zorgoj. Iuj homoj sopiras pri tiuj “ŝnuretoj”. Precipe tiuj, kiuj ne povas decidi - ĉu pro la timo de la respondeco aŭ pro maldiligenteco serĉi la elirpunkton.

Se ni serĉas kaj ekkonadas, esploras kaj prijuĝas, la bonon ni lernas kaj malbonon rifuzas, estas niaj decidoj ne nur oftaj, sed ofte eĉ pli facilaj.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas serĉado, ekkonado kaj distingado. Ankaŭ sankta Paŭlo rekomendas en la letero al tesalonikanoj, ke ili ĉion esploru, la bonon firme tenu kaj detenu sin de ĉia formo de malbono.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA PAPO: EŬKARISTIO ESTAS MEMORAĴO, KIU RESANIGAS NIAN MEMORON

En la baziliko de sankta Petro en Vatikano celebris la roma episkopo Francisko la 14-an de junio 2020 liturgion el festo de la Korpo kaj la Sango de la Sinjoro. Ĝi okazis dum simbola ĉeesto de popolo en rekta televida transmisio. La specifa esprimo de la festo de la Dia Korpo, do ĝia konkluda eŭkaristia procesio estis anstataŭita per silenta adorado de la Plejsankta Sakramento elmontrita en monstrancio.

La papo Francisko en sia homilio eliris el la malnovtestamenta legaĵo (Eli 8,2-3. 14b-16a) kaj li proksimigis Eŭkaristion kiel faritan memoraĵon de Dio, resanigantan nian vunditan memoron. Li menciis tri specojn de tiu ĉi vundigo: orfeco, negativeco kaj ŝlositeco, kaj sian homilion li finis:

„La Eŭkaristio resanigas nian ŝlositan memoron. La vundoj, kiujn ni en ni portas, ne kaŭzas problemojn nur al ni mem, sed ankaŭ al aliuloj. Ili igas nin timigitaj kaj suspektataj, komence fermitaj, sed dumtempe cinikaj kaj indiferentaj. Ili devigas nin esti malkonkretaj kaj arogantaj rilate la aliulojn, ili kredigas nin, ke tiel ni povas havi la situacion sub kontrolo. Sed tio estas trompo. Nur la amo kuracas timon ĉe radiko kaj liberigas el fermiteco, en kiu ni enestas. Tiel do tion faras Jesuo, kiu al renkontiĝo kun ni alvenas kun amemo kaj senarmiganta subtileco de Hostio; tiel agas Jesuo, rompata pano, dispecetiganta kirason de nia egoismo; tiel agas Jesuo, kiu sin donas por diri al ni, ke nur se ni malfermiĝos, ni liberiĝos de la internaj blokadoj kaj korparalizoj. La Sinjoro, kiu sin al ni simple proponas kiel pano, nin ankaŭ invitas, ke ni ne malŝparu vivon per peladoj al multspecaj senbezonaĵoj, kiuj nin enĵetas en dependecon kaj interne ili postlasas malplenon. La Eŭkaristio en ni mildigas malsaton pri objektoj kaj bruligas en ni sopiron servi. Ĝi levas nin el komforto de nia sidiĝemo, memorigas al ni, ke ni ne estas nur malsatanta buŝo, sed ankaŭ liaj manoj, kiuj satigas aliulojn. Estas nepre necese nun zorgi pri tiuj, kiuj malsatas pri nutraĵo kaj digneco, pri senlaboruloj, kiuj nur malfacile antaŭeniras. Kaj fari tion konkrete, kiel konkreta estas la Pano, kiun donas al ni Jesuo. Estas necesa reala proksimeco, estas necesaj veraj strukturoj de solidareco. Jesuo al ni proksimiĝas en Eŭkaristio, ni ne lasu solecan tiun, kiu estas proksime al ni!

Karaj gefratoj, ni daŭrigu festi la Memoron, kiu sanigas nian memoron: ni ekmemoru, kuracu memoron de nia koro per tiu ĉi Memoro, la meso. Ĝi estas trezoro, al kiu apartenas unua loko en la eklezio kaj la vivo. Kaj samtempe ni denove malkovru adoradon, per kiu en ni estas daŭriganta la meso. Ĝi utiligas nin kaj sanigas nin interne. Precipe nun ni ĝin vere bezonas.“

Vatican Media

„La sankta meso estas kuracilo por resanigo de malsanoj kaj ofero por pago de kulpoj.“ (s-ta Cipriano) „Celebro de la sankta meso havas tian valoron, kiun havas la surkruca morto de Jesuo.“ (s-ta Tomaso Akvina)

al la indekso


 EŬKARISTIA MIRAKLO EN LA POLA URBO LEGNICA KONDUKAS AL MULTAJ KONVERTIĜOJ

En la polan urbon Legnica, kie en la jaro 2013 okazis eŭkaristia miraklo, pilgrimas ĉiam pli multe da poloj kaj eĉ la eksterlandaj kredantoj. La ateston pri la spiritaj fruktoj en formo de konvertiĝoj pruvatestis episkopo de Legnica Mons. Zbigniew Kiernikowski kaj loka paroĥestro sac. Andrzej Ziombra por itala agentejo SIR.

En la eŭkaristia kapelo de la sanktejo de la sankta Jacek (Hyacinth) Odrowąż en Legnica estas eksponata por adorkliniĝado hostio kun videblaj signoj de la sango kaj de la korpa histo. En monstrancio ĝi estis publike eksponata post tio, kiam en la jaro 2016 por tio donis konsenton Kongregacio por Kredinstruo.

La eŭkaristia miraklo en Legnica en la sudokcidento de Pollando okazis Kristnaske la 25-an de decembro 2013. Dum la sankta meso falis transsubstanciita hostio teren. Kiel tiukaze ekzistas kutimo, la paroĥestro ĝin metis en akvujon, por ke ĝi dispersu. Sed anstataŭ tio la Eŭkaristio ne dispersiĝis kaj aperis sur ĝi signoj de la sango kaj la korpa histo.

Genetikistoj post esploroj anoncis, ke temas pri la homa sangogrupo AB (same kiel havas sango sur la tolo de Jesuo en Torino aŭ ĉe la eŭkaristia miraklo en Lanciane, Italio). La histo estas laŭ esploristoj „deŝiraĵoj de la transverse striita muskolo“, kiu „tre similas la koran muskolon kun ŝanĝoj, kiuj ofte aperas dum agonio“.

La loka episkopo Mons. Kiernikowski diras: „La sanktejon vizitas multaj pilgrimuloj, kiuj ĉi tie kolektiĝas por preĝi: Multnombraj estas pilgrimuloj el Pollando, sed ankaŭ el eksterlando. Ni kolektas atestojn pri liberiĝoj de dependecoj kaj ankaŭ pri resaniĝoj... Dume estas malfacile prijuĝi internajn travivaĵojn de la personoj, sed nedubebla restas, ke la eŭkaristia okazaĵo kaj ĉeesto de la sankta relikvo instigas kredon de la homoj kaj helpas al konvertiĝoj“.

La paroĥestro Andrzej Ziombra, kiu ĉi tie plenumas animzorgan servon ekde la jaro 2011, ankaŭ parolas pri multaj konvertiĝoj de la pilgrimuloj. La ĉeesto de la ĉiutagaj sanktaj mesoj laŭ li centprocente altiĝis. En la paroĥo okazadas ankaŭ la senĉesa adorado de la Plejsankta Sakramento.

al la indekso


 LA DEMANDOJ

Malgrandaj infanoj en certa aĝo havas oftajn demandojn, kiuj komencas per la vorto kial. La devo de la gepatroj estas doni al la infanoj kompreneblajn eksplikojn. La infanoj demandas, por kontentigi sian scivolemon, kiu estas patrino de la ekkonado. Post certa tempo ili ne plu demandas, sed male komencas saĝigi siajn gepatrojn.

Sed al iuj homoj restadas superflue ofta kial kiel dumviva eco. Poste ni povas distingadi du fontojn, el kiuj iliaj demandoj eliras. La unua estas deziro ekscii, la dua estas scivolemo. La unua sin montras ĉe sciencistoj kaj inventistoj, la dua ĉe scivolemuloj kaj - dece dirite - ĉe la ĥronikaj disportantoj de la strataj informoj.

Ni distingas ne nur tiujn, kiuj la demandojn metas, sed dividi ni povas ankaŭ mem la specojn de la demandoj. La demandoj stultaj kaj inteligentaj, senbezonaj kaj principaj, sencohavaj kaj sensencaj, konkretaj kaj abstraktaj, malfermitaj kaj fermitaj, intimaj kaj publikaj, konvenaj kaj malkonvenaj. Specifa kategorio estas la demandoj, kiujn oni ofte nomas bazaj aŭ filozofiaj, kio estas la demandoj pri pli alta senco de la estado. Ĉiujn demandojn oni povus ankaŭ partigi je du kategorioj: la veraj, kiuj klopodas pri ekkono de la vero, kaj vantaj, kiuj kontentigas la homan scivolemon, mokemon aŭ avidemon pri la sensacioj.

La pluan specifan kategorion mi nomus kiel “la demandoj mirinde nemetataj”. Al ili apartenas ekzemple la demando: Kial ni skribas ĝuste tiun ĉi jarnumeron, kiun ni skribas? Ie mi legis, kaj poste mi tion ankaŭ praktike verigis, ke la devenon de la jarkalkulo ne konas kvarono de la juna populacio. Ĉiutage ili ie plenigas demandilojn, raportojn aŭ dokumentojn, en kiuj oni enskribas kiel jaron de la naskiĝo, tiel ankaŭ la aktualan jarnumeron, sed precize ĉe tiu kvarono ankoraŭ neniam ekaperis la bezono meti al si la demandon, kial ili estas ĝuste tiuj numeroj.

La metado de la demandoj apartenas al normaleco kaj vivriĉeco. Meti al si la verajn demandojn estas la signo de la sana racio. Sed tio estas nur la triona vojo al la vero. La dua triono estas ĝusta, la vera respondo kaj la tria triono estas la akcepto de la ekkonita vero. El tiuj ĉi tri partoj la unua estas la plej facila. La lasta estas la plej malfacila. Malfacile oni ĝin akceptas.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas serĉado de la vero. Jesuo ĝian ekkonadon pravigas per tio, kiel skribas la evangeliisto Johano, ke la ekkonita vero nin liberigos.

Max Kašparů

al la indekso


 SPERTO DE UNU KURACISTINO

Ĉu en la buŝon aŭ sur la manon?

Tio estas la temo, kiu estas konstante ardanta kaj kapablanta varmegigi la kapojn. Mi tre precize rememoras pri tio, kiel mi en tiama mia hejma paroĥo (ĝi estis ankoraŭ Lejpcigo) iris al la altaro, por kiel kutime akcepti la sanktan komunion, tiel kiel mi tion praktikadis ekde mia unua sankta komunio. Kaj subite mi spertis, ke la Hostio estis al mi rifuzita. Tio okazis fine de la sesdekaj jaroj, dume finiĝis la Dua Vatikana Koncilio, kiun ni kun granda intereso pro Stasi (sekreta ŝtata polico) sekvis nur sekrete.

Okazis tio tute neatendite dum unu sankta meso – tiam ankoraŭ en universitata pre ĝejo en Lejpcigo. Antaŭ la sankta komunio ni estis alvokitaj, por fari vicon, aliri al la altaro kaj resti starantaj. Antaŭe ni genuiĝadis antaŭ la barilo, la sacerdoto iris de unu al la alia kaj al ni genuintaj donis la sanktan Hostion en la buŝon. Nune mi aperis antaŭ la pastro, li estis nia juna kapelano, kiu „helpis al mi ekstari“: Mi devus etendi la brakojn kaj poste li estus devinta doni al mi la Hostion sur la manon. Mi restis embarasite staranta kaj lasanta la manojn kunmetitajn, kiel laŭkutime, sed tuj li ordonis al mi foriri kaj ne malakceli la ceterajn en la vico. Liaordone mi paŝis flanken, ekgenuis antaŭ la Sankta Sakramento kaj foriris.

Tio estis mia tute unua renkonto kun akceptado de la sankta komunio sur la manon... Mi kredas firme kaj neeraripove, ke en la sankta komunio temas pri la Korpo de nia Sinjoro, en kiu per sensanga maniero ĉeestantas mistere historia ofero en la sankta meso; Mysterium fidei – Mistero de la kredo – estas la vortoj senpere post transsubstanciĝo, kiuj atentigas pri la Dia ĉeestado sub formoj de la pano kaj la vino. Dum la ecoj de la pano kaj la vino daŭras kaj restadas, transsubstanciĝis substanco de la eŭkaristiaj donacoj je Korpo kaj Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

La sacerdoto, kies manplatoj estis en sacerdota sakramento sanktoleitaj, kaj li per tiu sakramento iĝis kapabla por diservaj agoj, estas ĉe la altaro kiel mem Kristo (alter Christus) kaj li per tio tute diferenciĝas frapmaniere de ni la kredantoj. Ĉu ni ĉiam tion memoras, kiam ni ĉeestas la sanktan meson kaj akceptas la sanktan komunion?

Por mi persone el tio klare rezultas, ke mi la Korpon de la Sinjoro povas akcepti nur en la buŝon. La akceptado sur la manon estas por mi tute neakceptebla. Ne estus juste, se mi nun al tiuj, kiuj decidas akceptadi la komunion sur la manon, atribuus pli malmulte da honoro, respekto al la Plejsankta Sakramento, kiam ili iras al la tablo de la Sinjoro. Sed tamen estas necese tute klare nomi la du aferojn, kiuj estas ligitaj kun tiuj du praktikadoj.

Antaŭ ĉio estas necese eliri el tio, ke eĉ sur la manplato kaj sur la fingroj algluiĝas tute malgrandaj eretoj, jes, mikroskopaj eretoj, kiuj ĉe la juĝa traktado ne estus pruva atesto, sed ni kredas, ke eĉ en la plej malgranda ereto de la konsekrita Hostio estas ĉeestanta la tuta korpo de Kristo.

Duaflanke estas necese konsideri, ĉu la estimo al la vera, reala ĉeesto de Kristo povas esti per tuŝado de niaj manoj esprimita per maksimuma maniero, ĉu tio estas vere esprimo de la pieco, kiun ni povas kaj devas ĉiutage esprimadi al vera ĉeesto de Dio. Se ni ion prenas permane, altenigas tion per fingroj kaj mem ni metas tion en la buŝon, tio estas pli ĝuste kutima, ĉiutaga profana praktikanta maniero, kiu havas neniun religian esprimon aŭ sencon. Mi estas konvinkita, ke ekzistas en tio grava diferenco, se la sacerdoto al ni metas la Plejsanktan Sakramenton rekte sur la langon, aŭ metas ĝin al ni sur la manon. Ekde la Kristkorpa Festo 2008 la Papo Benedikto la 16-a senescepte disdonas la sanktan Komunion rekte sur la langon al la komuniiĝantoj, kiuj genuas sur la preparita genubenko. Je tio estas necese pensi.

Foje mi spertis, kiel iu sinjorino forportis la sanktan Hostion en la benkon, derompis peceton kaj metis ĝin en la puran naztukon. Konstante mi observis ĉi tiun virinon kaj post fina pastra beno mi ŝin demandis pri tio. Ŝi eksplikis al mi, ke ŝi derompis peceton, por ĝin alporti al sia hundo, kiu kuŝas hejme kaj estas „maljuna, malforta kaj malsana“ kaj „bezonas fortigilon“. Ŝi ne estis iu primitiva virino kaj tute klare ŝi sciis, ke ŝi „aliris al la tablo de la Sinjoro“, kiel ŝi mem diris. Mi ne volas tion plu priparoli, sed tio tamen montras, kiel facile povas fariĝi la sanktigita Hostio nura simbolo, anstataŭ ke en ĝi estu komprenata reala ĉeesto de la Sinjoro.

Estas bedaŭrinde konataj kazoj, kiam la konsekrita Hostio ne direktas en la buŝon, sed alidirekten, plej ofte en la poŝon de la pantalono, por ke ĝi estu grave malhonorigita en satanista ritaro. Lastfoje ĉi-aprile raportis kath.net pri la okazo de ŝteloj de Hostioj ĝuste pere de ilia disdonado sur la manon. La disdonado sur la manon pligrandigas riskon de malhonorigo de la Plejsankta Sakramento per diversmanieraj formoj de sakrilegio. Povas tio okazi ankaŭ ĉe akceptado de la sankta komunio en la buŝon, sed tie ĉi ne estas tio afero tiel facila kaj probabla.

Post kiam dum la jaroj en mia patrujo enhejmiĝis preskaŭ nure la akceptado de la sankta komunio sur la manon, la eklezio al ni diras, ke ekzistas eblo tion praktikadi ambaŭmaniere.

En la paroĥo, kie mi vivis ĝis mia foriro al misia agado, tio estis neniam „problemo“. Tie ĉi jam dum multaj jaroj okazadis konstanta adorado kaj la kredantoj havis inter si dividitajn horojn, kiam ili genuadis antaŭ la eksponita monstrancio kaj adoris nian Sinjoron. La pastro neniam sin lasis voĉdone superi per la paroĥa konsilio, kaj tiel li tenis la situacion en siaj manoj. Ĉiu povis komunii laŭ sia decido, kiel li diris, sed superis la praktikado komunii en la buŝon. Sed kiam mi post kelkaj jaroj revenis, tute mi ne ekkonis mian iaman paroĥon. La kredantoj mem alvenadis al la altaro, ili mem priservis sin, trempis la Hostion en la Sangon de Kristo, poste iom reverencis aŭ krucosignis sin kaj foriris al sia loko. La celebranto sidis sur la seĝo ĉirkaŭita de mesoservantinoj. Malgraŭ tio, ke mi partoprenis tiun ĉi sanktan meson ekde la komenco, mi rezignis partopreni tiun ĉi manieron de la sankta komunio kaj la duan fojon mi foriris „kun malpleno“, kio min tre tuŝis. Post la sankta meso mi eniris sakristion, kie mi estis tre kore akceptita, sed kiam mi intencis ekparoli pri la sankta komunio, mi estis rezolute rifuzita kaj malafable elpelita.

Eĉ ĉe mia kuracista servo mi ĉiutage ĉeestadis la sanktan meson, kiel nur tion permesadis al mi la okupo, kaj ankaŭ dum ĉeesto en kongresoj kaj vojaĝoj mi ĉiam esploris, kie estas la katolika preĝejo kaj kiam tie vespere okazas la sankta meso. Ne estis problemo tien peraŭtomobile veturi kaj reveni inter miajn gekolegojn. Sed mi observis sur mi, ke ĉiam post la enmesa oferado ekbategis mia koro kaj mi timzorge demandis: „Ĉu mi povos komunii surgenue?“ Por ke mi neniun obstaklu aŭ provoku, sed kontentigu mian estimon al la Eŭkaristio, mi alvenis por komunii ĉiam kiel lasta, sed mi ekkomprenis, ke tiu ĉi maniero de akcepto de la sankta komunio facile puŝiĝas kontraŭ opono. Foje mi kiel lasta ekgenuis antaŭ la sacerdoto, sed li min alvokis, ke mi ekstaru kaj etendu la brakojn. Mi kapneis kaj lasis miajn manojn kunmetitajn. „Ĉe ni ne estas tia kutimo,“ diris la pastro, sin turnis al la altaro kaj la sanktan komunion ne donis al mi. Mi sentis, kiel al mi direktis okuloj de ĉiuj ĉeestantoj. Mi ne kapablas eldiri, kiel mi min sentis: parte kiel mizerulo, sed samtempe ankaŭ kiel „brava“ en sia decidema sekvado de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Mi ricevis kuraĝon almontri je nia Sankta Patro Benedikto la 16-a, kies profundan amon al Eŭkaristio mi povis persone sperti.

Eĉ hodiaŭ mi tion konstante travivas, kiam mi ĉeestas la sanktan meson en alia urbo, kiel kreskas mia nebona sento, ju pli proksimiĝas momento de la sankta komunio, ĉar mi scias, ke mia persona elekto komunii en la buŝon kaj mia persona estimo al la Dia Savinto puŝiĝas kontraŭ malemo. Dume mi parolis pri la kazoj en Germanio. Sed ne restis nur ĉe tiu lando. Ankaŭ en Italio dum pilgrimo al sankta Patro Pio el Pietrelcina estis al mi la sankta komunio en la buŝon rifuzita, sed poste la kapuceno konsciiĝis kaj donis al mi la Hostion sur la langon.

Demando de higieno

Unue koncize kelkajn rimarkojn: Kaŭzantoj de la malsanoj, kiel bakterioj, sponguloj aŭ parazitoj povas esti transportataj per tiel nomata „guteta infekto“ aŭ „kontakta infekto“ el persono al persono. Ĉe guteta infekto eliĝas mikroskope malgrandaj gutetoj el la homa spiro kaj muko, ili ŝvebas en la aero kaj aliaj homoj ilin enspiras. Infektitoj disvastigas siajn portantojn per tuso, mungo aŭ terno en sia ĉirkaŭaĵo kaj povas per tio esti infektitaj eĉ personoj en distanco de tri metroj. Okazas tiel plej ofte en la tempo de malvarmumo de la supraj spirvojoj.

La kontakta infekto povas okazi ĉe kontakto kun sango, ekstrementoj, urino, muko, eventuale salivoj. Unuavice staras transporto per rektumo kaj buŝo tra malpurigita nutraĵo kaj akvo, tra kontaminitaj manĝovaroj kaj ĉe nesufiĉa higieno, pere de insektoj, kies piko enportas en la sangocirkuladon infektajn materiojn.

Dependas dume ĉe grado de koncentreco de la infektaj portantoj. Ĝi estas la plej granda en la sango kaj fekaĵoj.

En la homaj salivoj male troviĝas vico da materioj, kiuj tie ludas gravan rolon (lisozimoj, histatinoj, peroksidoj kaj pluaj substancoj). Ĉiuj ni havas sperton, kiel rapide kaj bone saniĝas la vundoj en la buŝo ĝuste danke al la materioj en la salivoj.

Ĉe enmeto de la Hostio en la buŝon povas okazi kiel „flanka efekto“, ke la pastro tuŝas perfingre ankaŭ la langon. Iuj pastroj kunportas ankaŭ purigan tuketon (purifikatorium) kaj la fingron en tiu kazo viŝas.

Timo pro infekto tiuvoje estas simile troigita kiel zorgo, por ke la infano sin pro higienaj kaŭzoj „neniam malpurigu“. Dum 1100 jaroj, kiam oni praktikadas donon de la sankta komunio en la buŝon, ne ekestis infektoj pro la komunioj problemo, kvankam antibiotikoj estas konataj eĉ ne 100 jarojn kaj la aliaj metodoj estas ankoraŭ pli novaj. La Sankta Spirito certe atentemas pri la afero kaj dependas de ni, por ke ni havu ankaŭ bezonatan konfidon.

MUD-rino Christa Wiesenberg, praktikanta kuracistino kaj praktikanta katolikino. Kath-net

  al la indekso


 PRI LA PRELEGO DE LA IAMA FRAMASONO

Mi volas informi vin pri prelego okazinta februare 2004 proksime de urbo St. Cyr en la plej granda kleriga centrejo por oficiroj de franca armeo. La prelegon partoprenis pli ol 200 oficiroj kaj kadetoj. Preleganto estis D-ro Maurice Caillet, iama grava membro de framasona loĝio. Tiu kuracisto devenanta el profunde kontraŭklerikala familio, kiu rekte malamis ĉion katolikan, estis multajn jarojn membro de la framasona loĝio kaj atingis 18-an rangon de inicio.

D-ro Maurice estis ginekologo en hospitalo en Rennes. Lia edzino malsaniĝis kaj iĝis tute paralizita. Post pli ol unu jaro li kun ŝi forvojaĝis en iun banlokon kun varmaj fontoj en Pireneoj esperante, ke lia edzino denove povos ekstari.

Kiam la banloka kuraco donis neniun plibonigon, ili revenis hejmen kaj ilia vojo kondukis preter Lurdo. Kvankam la kuracisto ne kredis je Dio, li alveturigis sian edzinon al Lurdo, ĉar li konsolis sin per espero, ke la bano en lurdaj fontoj povus al ŝi helpi.

Estis tio jam vintre kaj estis tre malvarme. Dum lia edzino atendis la banon, li staris ekstere en malvarma vento. Li ĉirkaŭrigardis, por trovi lokon, celante sin kaŝi, kaj li ekvidis unu pordon. Kiam li eniris, li konstatis, ke li eniris kapelon, kie la sacerdoto celebris la sanktan meson. Ĉar li volis varmiĝi, li tie restis. Kiam oni legis Evangelion, li aŭdis tekston el sankta Mateo: „Frapu kaj estos malfermite al vi.“ Tiuj ĉi vortoj de Jesuo estis tute kongruantaj kun tio, kion li devis eldiri, kiam li volis atingi pli altan rangon en la framasona loĝio. Lin tre emociigis la ekscio, ke al tio oni uzas tekston el Evangelio. Samtempe li aŭdis tute klare voĉon: „Vi esperas, ke via edzino resaniĝos, sed kion vi faros?“ Tio lin tre impresis, ke tuj post la meso li trovis la pastron kaj diris: „Mi volas esti baptita.“ La pastro klarigis al li, ke li devas sin por la bapto dum kelkaj monatoj prepari.

La sanstato de lia edzino post la lurda bano estis tute la sama kiel antaŭe. Sed post la reveno al Rennes D-ro Caillet foriris el la hospitalo, ĉar li ne plu volis fari abortigojn. Kiel framasono li ĝis nun estis tre aktiva ĉe validigo de porabortigaj leĝoj.

En la tago de lia bapto estis lia edzino subite tute resanigita. Ekde tiu tempo li okazigas multajn prelegojn pri framasonismo akcentante, ke ĝuste ĝi kulpas por ĉiuj leĝdonadoj koncerne eksedziĝojn, abortigojn, samseksemajn ligojn, por deŝtatigo de la eklezio, por kontraŭekleziaj lernejaj programoj ktp.

Li ankaŭ diris, ke pli ol 100 plej altaj politikistoj kaj oficistoj estas membroj de la framasonaj loĝioj kun alta rango de la viciĝo. Kiam li forlasis loĝion, lia vivo estis endanĝerigita. Spite de tio li decidis okazigi ĉie en Francio prelegojn pri la granda danĝero, kiun kaŭzas membrecoj en la framasonaj loĝioj. Per tio li iĝis tre konata, kaj se al li okazus ia malbono, ĉiuj scius, ke malantaŭ tio staras framasonoj.

Li ankaŭ rakontis pri tio, ke estas por li nekomprenebla, ke ĝuste lin Savinto elektis por granda graco de la kredo post la vivo plena de malamo rilate al la Eklezio kaj post ĉiuj liaj malbonfaroj.

Lia kortuŝa konvertiĝo celas al klarigo de la fono, kial eŭropa konstitucio rifuzas mencion pri Dio, kial devas esti el la publika vivo forigitaj ĉiuj signoj de la religia aparteneco kaj la religio proklamita kiel tute privata afero.

Je unu flanko ĉi tie aktivas organizo, kiu sin trudas al la socio per intensiva propagando. Duaflanke trovas tiu ĉi organizo en la socio senigita de Dio la plej bonan grundon por realigo de siaj metodoj.

Ĉefministro de Baden-Würtemberg diris en Munkeno, ke la mencio pri la rilato al Dio estas por la eŭropa konstitucio neakceptebla. Unu brita liberala politikisto proklamis: „Dio en liberala moderna konstitucio taŭgas por nenio.“

Ke la kaŭzo de tiu ĉi decido estas larĝe disvastigita pensmaniero, klarigas al ni fama aŭtoro de „Insularo de Gulag“ Aleksandro Solĵenicin: „Kiel infano mi aŭdadis, kiel la maljunaj homoj eksplikadis grandegajn skuojn, kiuj trafis Rusion: »La homoj forgesis Dion. Tio estas kaŭzo de ĉio.« Hodiaŭ, kiam mi dum duono de jarcento prilaboris historion de nia revolucio, kiu englutis 60 milionojn da homaj vivoj, mi ne povas la ĉefan kaŭzon de tio esprimi per aliaj vortoj ol: »La homoj forgesis Dion. Tio estas kaŭzo de ĉio. « Eĉ por la tuta dudeka jarcento mi ne havas alian eksplikon.«

Solĵenicin plue opinias, ke la kredo en Okcidento ne estas minacata per ekstere kreita incendio, sed per interna renverso, kio estas ankoraŭ pli danĝera. La malbono kuŝas pli multe en la homaj koroj ol en la politika sistemo. Ĉi tie estas ŝlosilo por nia ekzisto aŭ malekzisto.

La homo mem per sia egoismemo ligas al si la maŝon ĉirkaŭ la kolo. La okcidentaj socioj ĉiam pli perdas ideon pri pli alta senco de la vivo kaj dediĉas sin al pelado post sensaj kaj materiaj ĝuoj.

Se la okcidenta socio dum unu generacio profunden falis, nuntempe ĝi do hastegas al sia pereo. Multaj instruistoj edukas la junularon en la malamikeco al la socia ordo kaj facilanime ilin cedas al sendieco.

Estas tio paradokso: ju pli ampleksaj estas la homaj liberecoj kaj ju pli kreskas socialaj certecoj kaj bonfarto, des pli kreskas en la socio malamo kaj sopiro pri venĝo, kiuj detruas sekurecon de nia socio. Jam dum multaj jardekoj vane serĉas nia socio elirsolvon el ĉiam pli kreskantaj problemoj, kaj tio estas pruvo, ke la savo ne enestas en la materia abundo kaj sukcesaj negocoj.

Savi nin povas nur tio, ke ni ekkaptos proponitan mizerikordan amon de Dio – savmanon, kiun ni facilanime kaj indiferente forpuŝas: „La homoj forgesis Dion. Tio estas kaŭzo de ĉio.“

La apostato estas profunda kaŭzo de supraĵeco kaj indiferenteco, kiuj sufokas konscion de la kulpo, kreas trompan memkonfidon kaj malhelpas al reveno kun pento al Savinto. „Vi mortos en viaj pekoj,“ trifoje diras Savinto al la memfidemaj fariseoj, ĉar ili rifuzas proponon de la savo.

Tia ankaŭ estas la mesaĝo el Fatimo kiel propono de la ĉielo por la Eklezio: „Se vi pentos...!“ por ke vi forturnu malfeliĉon kaj atingu pacon kaj benon por la tuta homaro.

„Eklipso de la kredsuno metas sian ombron sur multajn landojn de la kontinento,“ diris Sankta Patro antaŭ nelonge. Simile sin esprimis episkopo el Lagun: „Hodiaŭ superregas indiferenteco. Tio kondukas al ĥaoso. La ĉefa malamiko de la Eklezio ne tiom estas la malamikeco rilate al la religio aŭ ateismo, sed indiferenteco: Estas por mi egale, ĉu Dio ekzistas, aŭ ne.“ Ekregis eklipso de la kredsuno, ĉar multaj eŭropanoj perdis sencon por Dio kaj religia heredaĵo, kaj tial ili vivas sen espero kaj sen orientiĝo.

„Eŭropo, kiu forlasis Dion, direktas al socia disfalo, morala ĥaoso kaj politika malkonkordo,“ diris Sankta Patro. Plue li diras, ke la homa malsaĝeco kaj supraĵa diskriminacia pensado ne darfas senigi la estontajn generaciojn pri la espero.

„Frankfurter Allgemeine Zeitung“, unu el la plej grandaj germanaj neŭtralaj ĵurnaloj, pri tio skribis: „Kio estas Eŭropo, kio devas esti la Eŭropa Unio? La respondon oni povas doni nur en du niveloj: fizika kaj metafizika. Pri la unua vidpunkto ekzistas neniu unueco kaj pri la dua ne estas klare. Eŭropa Parlamento rifuzas rilaton al la kristanismo aŭ al kristana-hebrea tradicio. Eĉ ne mencio pri Dio estis allasita. Tiel la parlamento de EU perdis ŝancon doni al Unio spiriton kaj mision...“

Fatalaj konsekvencoj de tiu ĉi spirita sinteno rezultas el proklamo de franca prezidento, al kiu sin aligis ankaŭ germana federacia prezidento, kiam ili deklaris, ke kiu ajn signo de la religia aparteneco devas malaperi el la publika vivo. La religia konvinko estas pure privata afero.

Ĉi ĉio ne estas hazarda. Demokratio, kiu altigas liberecon kaj egalecon kiel la plej altajn valorojn, sin starigas ĉi tie tiranece kontraŭ la plej fundamentaj homaj rajtoj. Politikistoj, kiuj opinias, ke per tio, kiel ili forpuŝas Dion, servas al rajto je libereco, ne havas en sia blindeco imagon, al kia spirito ili sin fordonis en sia batalo kontraŭ Dio kaj kontraŭ Kruco, kiu estas simbolo de la savo kaj libereco.

Dostojevskij diris pri Franca Revolucio, kiu estis plena je malamikeco rilate al la Eklezio: „La revolucio devas nepre komenci per ateismo.“ La plej altranga juĝisto de Vatikano Kardinalo Pompeda metis la demandon: „Kiurajte povas la ŝtato al iu malpermesadi porti veston kiel signon de sia religia aparteneco? Per tiu malpermeso povas esti validigita ne la mondkoncepta neŭtraleco, sed la nova religio de laikeco.“ La antaŭtimoj de la kardinalo, ke per la leĝo, kiu estis deklarita en Francio, povas esti influitaj ankaŭ aliaj ŝtatoj, sin montris kiel ĝustaj, ĉar la germana prezidento ankaŭ eldiris postulon malpermesi islamanan kaptukon ankaŭ la katolikan krucon kaj ordenan vestaĵon. Tiel estos laŭ kardinalo laikeco ne la simbolo de la libereco, sed ĝia neigo. Kelkaj kardinaloj poste sekve reagis: la kristaneco ne estas privata afero, sed la afero publika. Konforme kun Pascal la kardinalo Meisner supozas: „La homon oni povas kompreni nur tiam, kiam ekzistas Dio. Tial estas la religia libereco bazo de ĉiuj ceteraj homaj rajtoj en la mondo. La homo estis kreita kiel socia estulo, tial neniu kristano ekzistas sola sen kunkristanoj. Li do devas havi la rajton konfesi sian kredon.

La historio de la 20-a jc. al ni montris, kion kapablas fari homo, se la religio estas lia privata afero. Kie ne estas Dio, puŝas sin la homo sur lian lokon. Kredo je Dio relativigas la homajn pretendojn, ĉar la homa aŭtoritato devas sin regi per Diaj leĝoj.“

Estas tasko de la Eklezio disponigi al la mondo por ĝia savo ateston pri Dio. Ve al la mondo, kie estas la Eklezio pro la timo sen profilo, kie ĝia mesaĝo estas senenhava, ĝia vojo ne donas ĝustan orientiĝon. Poste ne eblas savi la mondon. Malgraŭ tio Dio al ni sendas por helpi Patrinon de sia Filo, al kiu Li konfidis sorton de la mondo, kiel Ŝi diris en La Saletta. Ni ne forrifuzu tiun ŝian helpan manon!

El –sks- 27/2004 (tre aktuala ankaŭ nuntempe)

al la indekso


 LA SOVETIA ATEISTO, KIU OKAZE DE PASKO FARIS PREĜON AL DIO

Dum la 1980-aj jaroj mi agadis kiel redaktoro de la E-programo ĉe la Roma (papa) Radio Vatikana (RV), kies E-programojn aŭskultas – nur pro amo al la internacia lingvo – kaj katolikoj kaj nekredantoj. Tion pruvas jeno: ke pluraj turistoj, vizitante Romon, kontaktas nian radiostacion, kiu, kiel aliaj stacioj, ekz. Radio Varsovio kaj Radio Pekino, elsendas en Esperanto. RV tre ĝojas, ke ĝi povas intervjui homojn el la plej diversaj mondopartoj. Inter la eksterlandanoj de mi intervjuitaj estis Grigorij, ekssovetia civitano ĵus almigrinta el Sovetunio al Izraelo. Li al mi deklaris: »Mi estas hebreo, sed ne kredas, ke Dio ekzistas. Mi tamen legas la Biblion, ĉar ĝi estas la historio de mia popolo.« Intervjuate, li parolis pri la tiama stato de Esperanto en Sovetunio.

Post la intervjuo mi invitis lin tagmanĝi venont-dimanĉe en nia paroĥejo, en la roma ĉirkaŭurbo. Kiam li alvenis, en la pastrejo ĉeestis ankaŭ iu loka ekslaboristo, amiko de pastroj. Li estis katoliko; sed, kiel preskaŭ ĉiuj niaj tieaj tiamaj (1980) paroĥanoj, li havis senduban komunisman kredon. Tiutempe tute neniu prognozis, ke post 10 jaroj, ne nur la itala, sed eĉ la sovetunia komunista partio, gvidanto de ĉiuj komunistoj en la mondo, fandiĝos kvazaŭ neĝo sub suno.

Kiel E-interpretisto, mi prezentis la du gastojn unu al la alia, sed la afero rezultis drola. La roma komunisto ŝatis kiel nekredeblan bonŝancon jenon: ke li povas interkonatiĝi kun “kamarado” el la “soveta paradizo”. Sed li konsterniĝis, kiam li aŭdis, ke la ekssovetiano estas tute kontraŭ komunismo! Interfrontis du diversaj homoj: 1) katolika komunisto; 2) kontraŭ-komunisma ateisto.

La italo, kvazaŭ por dokumenti sian kredon, eligis el monujo foton de Palmiro Tog liatti, fama iama gvidanto de la itala komunismo: dum la itala faŝismo (1922-1945) li ekzilis en Sovetunion, kie li estis intima kaj fidinda kunlaboranto de Stalin, kiun komunistoj nomis “mita Patro de la popoloj”. Grigorij komentis malvarme la foton: »Li ne havas aspekton de proleto.« Poste la italo eligis sanktan bildeton de la “Madono de monto Karmelo”. »Ĉu vi konas ŝin?« »Sankta Maria!« estis tuja respondo. »Li konas ĉion! Demandu, ĉu li kredas ŝin.« Respondo: »Sublima ideo, sed mi persone ne kredas, ke ŝi ekzistas.«

Post tiu respondo Grigorij faris al mi tiklan demandon: »Ĉu ateisto rajtas preĝi?« »Certe jes! La Dio, en kiu mi kredas, elaŭdas eĉ tiujn, kiuj ne konas lin.« La ateisto al mi konfidencis: »Iam mi faris preĝon.« Kaj li rakontis sian historion. En Sovetunio tiam validis leĝo, laŭ kiu ties civitanoj, kiuj pruvas sin hebreaj, rajtis elmigri al Izraelo (fondita en 1948, de hebreoj el la tuta mondo). Grigorij havis problemon: lia komunuma registrejo estis ŝanĝinta lian familian nomon, el hebrea al alia, ruslingva. Endis trovi la dokumenton, kiu atestu la okazintan ŝanĝon. Sed la sovetia burokratio estis fuŝema. Grigorij sendis plurajn petskribojn, kiuj ĉiufoje forperdiĝis, ne sciate kie.

Iam amikoj invitas lin al la hebrea Pasko: »Kvankam nekredanto, tamen venu, ĉar temas pri la historio de nia popolo.« Grigorij venas. Jen kiel disvolviĝas ilia Pasko. Familio(j) kunsidas ĉetable. Ĉeestantaj infanoj demandas: »Kial ĉi-nokte oni ne dor mas?« Responde plenaĝuloj rakontas: »Sklavoj ni estis de l‘ faraono en Egiptujo. Sed el tie eltirigis nin la Sinjoro, nia Dio – benata li estu! – per fortika mano kaj etenditaj brakoj, se niaj prapatroj ne forliberigus nin el Egiptujo, ni, niaj gefiloj kaj iliaj praidoj, estus ankoraŭ sklavoj de la faraono en Egiptujo.« Pli poste, surbaze de la biblia libro Eliro oni reelvokas la historion de Moseo, kiu ennome de Dio petas la reĝon liberigi la hebreojn. Li malobeas; tial Dio batas per la famaj dek plagoj la faraonon, kiu fine obeis. La hebrea Pasko finiĝas per la reciproka bondeziro: »Venontjare en Jerusalemo!«

Grigorij kortuŝiĝas aŭdante la vortojn de Moseo, kiu al la faraono ripetas la Dian ordonon: »Forliberigu mian popolon!« (Eliro 10,3): li enmemiĝas en la antikvaj, skla vaj hebreoj, kaj li ekploras bruege. (La ĉeestantaj amikoj respektas lian ploron silente). Li memoras ke, kiam li estis infano, li vidis, ke lia patrino preĝas al Dio de la Biblio; tial li elkrias: »Ho Dio de mia patrino! Faru, ke mi festu hebran Paskon venontjare en Jerusalemo!«

Nekredeble, sed vere: post nemulte, alvenas fine la longtempe atendata dokumentaro, sekve venas la rajtigo elmigri, kaj la sekvan jaron li festas hebrean Paskon en Jerusalemo. »Kiel ateisto – li komentas – «mi devas kredi, ke certe temis pri kurioza, tute hazarda koincido. Sed mi konfesas, ke la tuta afero min impresis.«

Pastro Battista Cadei

al la indekso


 VI, MIA LUMO ...

 Por ke tiuj, kiuj rigardas min, ne vidu mian personon, sed Vin Jesuo en mi; restu kun mi.

Tiel mi brilegos el Via brilego kaj povos esti lumo por la aliaj. Mia lumo venos nur de Vi, Jesuo, mia estos eĉ ne unu malgranda radio.

Estos Vi tiu, kiu lumigos la aliajn pere de mi. Inspiru al mi la laŭdon, kiun Vi plej ŝatas, prilumante la aliajn ĉirkaŭ mi.

Mi Vin anoncu ne per la vortoj, sed per la ekzemplo, per la atesto de miaj faroj, per la videbla elano de la amo, kiun mia koro ricevas de Vi. Amen.

Patrino Tereza

al la indekso


 LA ESTONA EKLEZIO POST KVARDEK JAROJ FESTAS LA SACERDOTAN ORDINON

Kapelo de la Virgulino Maria en estona vilaĝeto Viru-Nigula, malproksima nur kelkajn kilometrojn de ruslanda landlimo, estis en mezepoka Estonio la ĉefa celo de la marianaj pilgrimoj. Dum reformacio ĝi estis detruita, sed estas konate, ke dum ankoraŭ cent jaroj tien iradis pilgrimuloj malgraŭ tio, ke ili iĝis matrikulaj luteranoj kaj spite de oficiala malpermeso de la „katolika superstiĉeco“. Nuntempe al la ruinaĵo de la mariana kapelo ĉiujare pilgrimas la estona katolika komunumo, gvidata de la apostola administratoro Philip Jourdan.

La nunjara procesio, kiu eliras laŭ ĉirkaŭ dukilometra itinero al vilaĝo Viru-Nigula, estis dediĉita al viktimoj kaj al malsanuloj de la nuntempa pandemio. „Ni preĝu, por ke la kronviruso malaperu el tiu ĉi mondo“, alvokis la episkopo Jourdan en homilio la ĉeestantajn pilgrimulojn. Kiel la apostola administratoro li informis agenturon Acistampa, ke la renovigo de la mariana pilgrimado datiĝas ekde la jubilea jaro 2000. Ekde tiu tempo la procesion ĉiujare partoprenas 150 ĝis 200 kredantoj, konsidere al negranda formo de la katolika eklezio en Estonio kaj ankaŭ konsidere al relative flanke situanta mariana sanktejo. La nunjara partopreno estis ankoraŭ malplimulte nombra pro la kontraŭvirusa aranĝo, tamen la sanktan meson en luterana preĝejo proksime de la iama mariana sanktejo ĉeestis cent pilgrimuloj, do la plej alta permesita nombro.

La katolika eklezio en Estonio travivas gravan jaron, ĉar en la unua septembra dimanĉo okazos la unua sacerdota ordino post longa paŭzo. Akceptos ĝin diakono Edgars Versackis, kiu devenas el Litovio, sed lia ordino okazos sur la estona teritorio. „La pastraj profesioj kreskas nur malabunde, sed tio estas logika, ĉar en Estonio dum lastaj kvardek jaroj vivis preskaŭ neniuj katolikoj“, klarigas la episkopo Jourdan petanta pri la „preĝo por la novpastro, kiu venis en la periodo de la tutmonda krizo, kaj tial li devas iĝi viro de la preĝo, transdonanta Dian kaj eĉ homan esperon kaj amon al la pluraj homoj“.

Tamen la estona eklezio travivas la nuntempan periodon en relativa normalo, aldiras plu la apostola administratoro: „La elirpunkto iĝis nia eteco kaj malforteco. Estas ni malmultaj, ni alkutimiĝis superadi grandajn distancojn, por ke ni povu ĉeesti la sanktan meson kaj akcepti sakramentojn. Mi estis kortuŝita, ke homoj dum la dumonata kvaranteno venadis el granda malproksimo, por ke ili preĝu en malfermitaj preĝejoj akceptante sakramenton de repaciĝo kaj Eŭkaristion malgraŭ tio, ke ne povis okazi publikaj diservoj.

La episkopo Jourdan emfazas, ke „en Estonio danke al Dio la nombro de infektitoj per kronviruso kaj mortintoj konsekvence de ĝi sin tenas en malalta nivelo. La homoj montris solidarecon kaj la deviga restado en hejmoj donis ofte kontentigajn efikojn. La kredon oni ja transdonas en familioj, kaj tiel ni povis konstati, ke iuj adoleskuloj, kiuj en pasinteco malproksimiĝis de la katolika kredo, nun konvertiĝas al la eklezio pro scivolemo kaj pro sopiro pri denova malkovro de la kredo. La Sinjoro kapablas el ĉiu situacio akiri ion bonan, kiel ni rimarkis dum pasintaj monatoj“, konkludas la franca episkopo, kiu jam dek kvin jarojn administras kiel apostola administratoro la estonan eklezion.

Vatican News, 27.8.2020

al la indekso


 JESUO DEMANDIS SIAJN DISĈIPLOJN: „KIU VI DIRAS, KE MI ESTAS?“

Kiu mi estas? Kiu vi diras, ke mi estas? La demando de Jesuo adresita al la disĉiploj nin ne povas lasi trankvilaj, eĉ se ni ĝin eble aŭdas jam centfoje.

En nia koro estas multe da respondoj, imagoj tiel, kiel ni Jesuon dum nia vivo ekkonadis, kiel per atestoj de aliuloj aŭ per propra sperto. Sed apenaŭ ni povas diri, ke ni estas pretaj kun nia respondo.

Ĉiu tago estas do nova okazo, por denove renkontiĝadi kun Kristo kaj trovadi sian pluan respondon: Dumpreĝe hejme, en laborloko, ĉe hazarda renkontiĝo, ĉe rigardo ĉielen, en infanaj okuloj, dum ĝojo eĉ doloro, dum soleco kaj laciĝo, dum rememoroj...

Ne estas tio tute memevidenta „ekvidi Lin“. Kaj tiel ni iam afliktiĝas pro tio, ke Dio kun ni ne estas. Sed eble pro tio, ke ni estas tro absorbitaj per propraj aktiveco, rilatoj, laboro, per tio, kion ni travivas, kaj tial ni ne perceptas lian vizaĝon.

Volonte ni perceptus proksimecon de Dio, sed teniĝo de la pacienca atendado estas por ni malfacila. Dio estas ĉeestanta kaj donanta novajn okazojn ekkonadi Lin, sed estas necese kvietiĝi kaj lian ĉeeston akcepti.

Ĉiu tago estas nova ŝanco, neniam ni estos finpretaj. Ni lasu nin hodiaŭ alparoli tie, kie ni estas.

Li volas sin doni nove ekkoni al ni, malfermi profundojn de sia amo, pardono, doni fonton de la ĝojo...

Jesuo, donu, ke ni kapablu Vin atendadi kaj distingadi vian vizaĝon, vian amplenan rigardon al la vivo de ĉiu el ni!

www.vira.cz, 28.8.2020

al la indekso


 DE KIE APERIS NOVTEMPA SKLAVECO?

Mensogplena mitologio de la moderna „humanismo“ asertas, ke blankaj kristanoj ekigis sklavecon de indianoj kaj nigruloj sur afrika kaj precipe amerika kontinentoj. Ĝiaj viktimoj onidire estis nekristanaj (animismaj aŭ paganaj) indianoj kaj nigruloj. Fi, vi blankaj kristanoj, hontu! Tio estas mesaĝo, kiun adresas movado Black Lives Matter (BLM) al nuntempa blankula, respektive al la tuta kristana civilizacio. La mesaĝo, kies konsistaĵo estas forŝiritaj aŭ detruitaj preĝejoj, krucoj kaj statuoj de la sanktuloj en Usono eĉ en Eŭropo.

Sed kia estas la historia vero? Tute alia. Tute diferenca ne nur de tiu, kiun proklamas krimaj demagogoj de BLM, sed eĉ de tiu, kiun ni ĉerpis en lernejo el lernolibroj de historio.

1) La novtempa sklaveco de indiĝenoj sur amerika kaj afrika kontinentoj ne estis invento de blankuloj, sed ĝi ekzistis profunde enkodigita en triba civilizacio mem de la paganaj indianoj kaj nigruloj. Estis tute evidente, ke la apartaj triboj inter si militis. La venkintoj ĉe venkitoj elmurdis tiujn, kiuj ne povis „esti utilaj“, kaj la restantojn ili igis esti siaj sklavoj.

2) Kiam hispanoj inspiritaj per tiu ĉi ekzemplo (kaj naŭzigitaj pro homoferaĵoj de majaoj kaj aztekoj) prenis sur amerika kontinento indianojn en sklavecojn, la reĝo kaj imperiestro Karolo la Kvina tion malpermesis pro premo de la katolikaj misiistoj kaj de la papo Paŭlo la Tria, kiu kontraŭ tio eldonis en la jaro 1537 specifan buleon. Tion ripetas denove ĉirkaŭ tridek jarojn pli poste lia anstataŭanto papo s-ta Pio la Kvina kaj poste pluaj papoj en la 17-a jarcento.

3) Sklavojn el nigra Afriko komencis transporti al amerika kontinento koloniismaj ŝtatoj: en la 17-a jc. la protestanta Anglio, pli poste en la 18-a jc. Francio kaj Portugalio frunte kun iluminataj regantoj, kies kortojn mastris framasonoj. La papo Benedikto la Dekkvara (1740-59) publikigis kontraŭ sklavigo de la nigruloj kaj ilia negocado akran buleon, dum korifeo de la kontraŭkristana iluminismo kaj „patro de la novtempa toleremeco kaj libereco de la konscienco“ Francois Arouet Voltaire precize tiutempe investas ne malgrandan parton de sia havaĵo ĝuste en negocadon kun nigraj sklavoj, transportataj el Afriko al amerika kontinento. En siaj „Eseoj pri moroj“ Voltaire skribas, ke onidire la nigruloj ne estas homoj, nur iuj fuŝajoj ekestintaj el seksaj kuniĝoj de homoj kun simioj. Ankaŭ la papoj de la 19-a jc. senkompromise stariĝis kontraŭ sklavigo de nigruloj kaj la negocado kun homoj, plej radikale papo Gregoro la Deksesa en buleo „In Supremo Apostolatus“ en la jaro 1839. Brazilo kiel lasta ŝtato de Sudameriko nuligis sklavecon de la nigruloj en la jaro 1888 surbaze de premo de la papo Leono la Dektria kaj de la brazilaj episkopoj.

D-ro Radomír Malý: Historio, refuto de mitoj, 18.8.2020, www.duseahvezdy.cz

al la indekso


 LA MORTO ESTAS LA TAGO DE LA NASKIĜO POR LA DUA, LA PLEJ GRAVA PARTO DE LA VIVO

Ĉu ekzistas io post la morto? Neniu ankoraŭ revenis. Kiel vi tion povas scii? Por niaj demandoj ekzistas la respondo en la sekva rakonto:

En ventro de graveda virino troviĝas tri embrioj... Unu el ili estas malgranda kredanto, la dua malgranda dubemulo kaj la tria malgranda skeptikulo.

La malgranda dubemulo demandas: „Ĉu vi kredas pri la vivo post la akuŝo?“

Malgranda kredanto: „Jes, kompreneble, estas ja evidente, ke la vivo post la akuŝo ekzistas. Nia vivo ĉi tie estas nur pro tio, por ke ni kresku kaj prepariĝu por la vivo post la akuŝo, por ke ni estu sufiĉe fortaj por tio, kio nin atendas.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas sensencaĵo, neniu vivo post la akuŝo ekzistas. Kiel do povus tia vivo aspekti?“

Malgranda kredanto: „Eĉ ne mi tion precize scias. Sed certe tie estos pli da lumo ol ĉi tie. Kaj eble, ke ni eĉ tie kurados kaj manĝos per la buŝo.”

Malgranda skeptikulo: “Tio estas tuta sensencaĵo. Kuradi, tio ja ne eblas. Kaj manĝi per la buŝo, tio estas tute ridinda imago. Ni ja havas umbilikan funiklon, kiu vivtenigas nin. Kaj krom tio estas neebla, ke ekzistas vivo post la akuŝo, ĉar la umbilika funiklo jam nun estas mallonga.”

Malgranda kredanto: „Certe tio estas ebla. Nur ĉio ĉirkaŭ ni estos iom alia, ol ni estas al tio ĉi tie alkutimiĝintaj.“

Malgranda skeptikulo: „Sed ankoraŭ neniu neniam el la postakuŝo revenis. Per la akuŝo simple la vivo ĉesas. Kaj krome, la vivo estas unu granda suferado en malhelo.“

Malgranda kredanto: „Mi allasas, ke mi precize ne scias, kiel la vivo post la akuŝo ekzistos... Sed ĉiukaze poste ni ekvidos panjon, kiu zorgos pri ni.“

Malgranda skeptikulo: „La patrino?!? Ĉu vi kredas je la patrino? Kaj kie ŝi do estas?“ Malgranda kredanto: „Ja ŝi estas ĉi tie ĉie ĉirkaŭ ni. Ni estas kaj vivas en ŝi, pere de ŝi. Sen ŝi ni tute ne povas ekzisti.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas bela sensencaĵo! De iu patrino mi ankoraŭ vidis eĉ ne peceton, do estas klare, ke ŝi ne povas ekzisti.“

Malgranda kredanto: „Iam, kiam ni estas tute kvietaj, vi povas ekaŭdi, kiel ŝi kantas. Aŭ senti, kiel ŝi glatumas nian mondon. Mi firme kredas tion, ke nia vera vivo komencos ĝis poste!“

(El la libro de M. Svatošová: Pri la espero)

al la indekso


  FESTO DE ĈIUJ SANKTULOJ kaj REMEMORO DE LA FIDELAJ MORTINTOJ

La kristana Kredo – la kredkonfeso je Dio – kulminas per konfeso de la kredo je releviĝo de la mortintoj kaj la vivo eterna. La kristanoj kredas, ke tiel kiel Kristo releviĝis el la mortintoj kaj vivas sen tempospaca limigo poreterne, tiel ankaŭ justuloj post sia morto vivos eterne. La kredo je la releviĝo el la mortintoj estas esenca ero de la kristana kredo jam ekde ĝia komenco.

Festo de Ĉiuj Sanktuloj devenas el historia evento de konsekro de la roma Panteono (origine pagana templo de ĉiuj olimpiaj dioj) al la Virgulino Maria kaj al ĉiuj sanktuloj – martiroj ĝis la 13-a de majo 609. Sed en kristana Oriento estis solenata la komuna festo de ĉiuj martiroj jam ekde la 4-a jarcento. Ekde la 8-a jc. en Irlando kaj Anglio ĉe keltoj kaj frankoj oni komencis soleni la feston de Ĉiuj Sanktuloj (do ne nur de martiroj) en la 1-a de novembro. Tiu ĉi dato stabiliĝis eble tial, ĉar ĉe keltoj komenciĝadis tiutage la nova jaro. La solenado de la festo de Ĉiuj Sanktuloj baldaŭ disvastiĝis kaj en Romo ĝi estis solenata regule jam ekde la 9-a jc. Temas pri la komuna festado de homoj, kiuj jam eniris „ĉielon“, tio signifas en la staton de la suverena kaj definitiva feliĉo en komuneco kun Dio kaj kun ĉiuj, kiuj estas ligitaj kun Kristo, kiu per sia morto kaj resurekto la ĉielon „malfermis“. Tiu ĉi mistero de la komuneco kun Dio mem superas ĉiun ajn komprenon kaj ĉiun ajn imagikapablon. La Biblio pri tio parolas figure: vivo, lumo, paco, edziĝfesteno, vino, reĝejo, patra domo, ĉiela Jerusalemo, paradizo: „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.“ (1 Kor 2,9)

Memoro pri ĉiuj mortintoj, popole nomata „Tago de mortintoj“, estas rememoro pri la mortintoj, kiuj ankoraŭ ne estas perfekte preparitaj eniri la staton en la ĉielo kaj ili do estas en periodo de „purigado“. La Eklezio – referencante al iuj bibliaj tekstoj – nomas tiun ĉi finan purigadon „purgatorio“. La preĝo por la mortintoj apartenas al plej malnova kristana tradicio kaj rememoro pri la mortintoj estas parto de ĉiu sankta meso. Post starigo de la festo de Ĉiuj Sanktuloj je la 1-a de novembro la Rememoro pri ĉiuj mortintoj komencas la sekvan tagon. Ĝia publika festado datiĝas ekde la jaro 998 en la franca benediktana monaĥejo de Klunizo. Ekde la 11-a ĝis la 13-a jc. la memoro disvastiĝis en pluajn landojn kaj ekde la 14-a jc. ĝi hejmiĝis en Romo. Ekde la jaro 1915, kiam en la unua mondmilito mortis homamasoj, sacerdotoj povas tiutage celebri tri sanktajn mesojn.

En ĉi tiuj tagoj homoj pli ofte ol alitempe vizitadas tombejojn kaj tombojn de siaj mortintoj ili ornamas per floroj, florkronoj kaj eklumigas kandelojn, kiuj estas simbolo de vivo, kaj ili preĝas por la mortintoj.

www.katolik.cz

Lundon la 2-an de novembro estos Rememoro de Fidelaj Mortintoj. Tiutage oni vizitos tombejojn rememorante siajn gekarulojn, kiuj nin antaŭiris en la eternecon. Ni eluzu tiun momenton ankaŭ por rememoro de niaj karaj gefratoj - IKUE-anoj, la fidelaj membroj de la Katolika Sekcio de ĈEA. Inter ilin ankaŭ apartenas nia karmemora sacerdoto - martiro Cyril Vrbík, longjara fidela IKUE-ano.

 al la indekso


  REMEMORO PRI LA SACERDOTO CYRIL VRBÍK, IKUE-ANO, MARTIRO DE LA NUNA TEMPO

Okaze de Festo de ĉiuj Sanktuloj kaj de Rememoro de la Fidelaj Mortintoj, ni rememoru ankaŭ nian karegan membron de nia katolika sekcio, la longjaran IKUE-anon sacerdoton kaj martiron Cyril Vrbík.

De la 20-a ĝis la 27-a de julio 2002 okazis en la ĉeĥa urbo Kroměříž la 55-a Kongreso de IKUE. Dum la pilrimo de la kongresanoj al la konata surmonta Maria-pilgrimloko Svatý Hostýn la ĉefcelebranto de la esperantlingva sankta meso estis la ĉefepiskopo Karlo Otčenášek kaj kuncelebrantoj estis la ceteraj sacerdotoj – la kongresanoj. Inter ili estis ankaŭ longjara fidela ĉeĥa IKUE-ano la sacerdoto Cyril Vrbík. Post la kongreso en lia paroĥejo en Dub nad Moravou okazis postkongresa renkontiĝo de junaj kongresanoj. Tiam li konigis la ĉeestantajn gejunulojn kun la belega pilgrima preĝejo. Ankaŭ li montris al ili la subteran preĝejan kripton, kie estas tomboj de kelkaj sacerdotoj ligitaj kun la paroĥo Dub kaj kun tiu ĉi sanktejo. Tiam la sacerdoto Cirilo diris: „Ankaŭ mi post nelonge ĉi tie ripozos‟, eble antaŭsentante, ke fino de lia surtera vivo baldaŭ proksimiĝos. Tio fakte realiĝis post ne tutaj tri monatoj nokte la 22-an de oktobro 2002.

Noktomeze el la 21-a al la 22-a de oktobro 2002 la ano de la satanisma sekto Dušan Gazda el Kralice, Ĉeĥio, eksopiris murdi. Li lasis sin veturigi per taksio. Dumvoje li batis la taksiŝoforon, sian konatulon, per botelo kaj vunditan lin metis sur malantaŭan sidlokon, intencante lin iuloke murdi. La vundita ŝoforo sukcesis elaŭtiĝi, kaj kurante sur la ŝoseo li strebis sin savi. La murdisto intencis lin peraŭtomobile faligi, sed li sukcesis sin kaŝi malantaŭ la betonan kolonon. Tial la murdisto daŭrigis veturon en direkto al Dub, kie la aŭtomobilo difektiĝis. Kiam li ekvidis iluminitan pilgrimpreĝejon en Dub, li decidis murdi la paroĥestron. Li eksonoris ĉe la pordo de la paroĥejo kaj petis la paroĥestron priflegi sian brakon, vunditan dum la atako je taksiŝoforo. Li bategis kolon de la pastro, kaj faliginte lin surteren, li tranĉis lian kolon per tranĉilo. Poste li traserĉis la paroĥejon kaj ĉe foriro li ekvidis hakilon, kiun li ankoraŭ enpuŝis en la kapon de sia murdviktimo. Poste li trankvile alvokis taksion kaj forveturis al la urbo Přerov, kie li sin denuncis ĉe polico. La murdisto, ekssoldulo de eksterlanda legio, tiam estis ano de la satanisma sekto. Li estis jam kelkfoje punita pro perfortaj agoj, ankaŭ pro atako kontraŭ pastro en Kralice.

La pastro Cirilo iĝis la sanga martiro de la moderna tempo, kiu konstruis civilizacion de la amo. La ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner tiam okaze de lia tragika morto diris:

„La preposto Cyril Vrbík, la paroĥestro ĉe la Virgulino Maria en Dub nad Moravou, estis de kunpastraro nomata hejmece »Cirilĉjo«, li estis ĝoja, amikema, oferema kaj tre populara homo. Lia vojo al sacerdoteco estis longa kaj plena de obstakloj, kiujn en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento metadis en la vojon la komunisma reĝimo. La sacerdotan ordinon li akceptis nur en la jaro 1969. Li plenumis animzorgan servon en la urboj Místek, Vsetín kaj ekde la jaro 1980 en Dub. Sian sacerdotecon li vivis plene. Pro modestemo li ne multe zorgis pri si mem, li vivis por Dio, modele li zorgis pri la preĝejo, sed antaŭ ĉio li amis homojn kaj precipe infanojn. Kvankam per sia aĝo li estis malproksime de ili, sed per la koro li estis tre proksima. Li estis inspiro por animzorga servo eĉ al multe pli junaj pastroj. Sian rideton li ne perdis eĉ spite de siaj malsanoj, eĉ ne pro zorgoj. Li malgajiĝis nur tiam, kiam li parolis pri homoj, kiuj perdis vojon al Dio kaj pri infanoj, kiuj estis trompitaj pri ekkono de la Dia amo, kaj kiuj nuntempe havas difektitan senton per ĉiam pli propagandata kulturo de perforto. Tiun ĉi doloron, kiu lin ankaŭ motivigadis al animzorga inventkapabla menso, montranta, kiel grava estas por li vera feliĉo de homoj ĉirkaŭ si, li portadis perpreĝe antaŭ Sinjoron. Oni diradis pri li, »ke li damaĝus eĉ ne al kokido«. Li ne havis malamikojn, ĉar kiun estis malfacile ami pro liaj eraroj, tiun li vidis per okuloj de pardonanta mizerikordo. Estas malfacile ekkompreni, ke ĝuste li iĝis viktimo de la kruela perforto. Aspektas tio kiel kruela elkrio de ironio. Sed eble ĝuste tial ni povus nin lasi elprovoki al pli granda strebado pri konstruo de la kulturo de la vivo kaj civilizacio de la amo, al klara rifuzado de perforto kaj malamo, al pli bona edukado de pluaj generacioj.‟

Miloslav Šváček

al la indekso
 


  KONFIDO

Staĉjo revenis hejmen el la lernejo. Lia lasta leciono estis kateĥizado.

- Kion hodiaŭ vi lernis en la lernejo? - demandis lin lia onklino.

- Hodiaŭ – komencis raporti Staĉjo – nia pastro rakontis al ni pri Moseo, kiu savis la elektitan popolon de la faraona armeo. Kiam la Ruĝa Maro haltigis Izraelon kaj ili jam kapablas vidi la egiptan militistaron, antaŭ ĉio Moseo ordonis flamigi milojn da fumiĝantaj kandeloj kaj la izraelaj sapeistoj konstruis la pontonan ponton. Moseo reviziis, ĉu pontonistoj konstruis la fortan ponton, poste li donis signon per sia bastono kaj Izraelo sur ĉi tiu ponto transiris la Ruĝan Maron al la alia marbordo. Pasigis la longa tempo, kiam finfine la egipta armeo trovis vojon trans la grandegaj fumaj nuboj kaj eniris en la izraelan kampon, sed neniun jam ekvidinte, ili rapidege marŝis sur la spuroj de la forfuĝanta Izraelo. Kiam Moseo ekvidis la egiptan militistaron sur la pontona ponto, per sia bastono li donis signon al la pontonistoj, kiuj eksplodigis la antaŭe kaŝitan dinamiton. Tiam la ponto dispeciĝis kaj ĉiuj egiptaj militistoj dronis en la akvo de la Ruĝa Maro.

- Ĉu vere la pastro rakontis tiamaniere ĉi tiun historion al vi?

- Ne, mia onklino, iom alie. Sed neniu kredus al mi, se mi rakontus tiel, kiel nia pastro rakontis al ni.

La onklino de nia Staĉjo bonege konis la Biblion kaj ŝi sciis, kiel Moseo transkondukis la Elektitan Nacion el Egiptujo trans Ruĝa Maro ĝis elektita Tero. Pripensu kaj respondu al vi mem: Kial la onklino de Staĉjo ne volis kredi al li? Kiamaniere oni devas paroli, ke niaj aŭskultantoj kredu al ni?

Ĉu vi kapablas ekkredi al mi, kara leganto, ke verdire okazis kolizio de aŭtomobilo kun submarŝipo? Feliĉe, neniu perdis vivon, neniu estis vundita. Ĉi tiu stranga kolizio okazis en stokholma haveno antaŭ kvindeko da jaroj, kiam ekmalsupreniĝis kaŭze de malfortaj bremsiloj la aŭtomobilo haltigata sur la strato, kiu haltiĝis sur la marborda kajo ĝuste en loko, kien albordiĝis la submarŝipo.

Sac. Jan Sadowski, OMI

al la indekso


 DEDIĈU LA TEMPON

Dediĉu la tempon por PENSI... Tio estas la fonto de povo.

Dediĉu la tempon por LUDI... Tio estas la sekreto de ĉiama juneco.

Dediĉu la tempon por LEGI... Tio estas aliro al saĝeco.

Dediĉu la tempon por PREĜI... Tio estas la plej supera potenco.

Dediĉu la tempon por AMI kaj ESTI AMATA... Tio estas donaco de Dio.

Dediĉu la tempon por ESTI AMIKA... Tio estas la vojo al feliĉo.

Dediĉu la tempon por RIDI... Tio estas muziko de animo.

Dediĉu la tempon por DONACI... Vivo estas tro mallonga por esti egoista.

Dediĉu la tempon por LABORI... Tio estas la prezo de sukceso.

Dediĉu la tempon por KOMPATI... Tio estas ŝlosilo al la enkora ĉielo.

Anonima aŭtoro – ĉeĥlingve citita en la revuo Asistilo n-ro 18, vintro 1995, Religikompara revuo

al la indekso


 VIRTUALAJ RENKONTIĜOJ DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Katolikaj esperantistoj, do ne nur IKUE-anoj, de la tuta mondo estas invitataj partopreni virtualajn renkontiĝojn de IKUE, kiuj okazas pere de la virtuala ilo ZOOM kaj kies gvidantino estas prezidantino de IKUE fratino Marija Belošević. La virtualaj renkontiĝoj komencis per oktaga programo de Virtualaj Tagoj okazintaj de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2020, kiun partoprenis katolikaj esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo. Gravas aldoni, ke la tagoj okazis inter la festotagoj de du ĉielaj patronoj de IKUE: s-ta Maksimiliano Kolbe kaj s-ta papo Pio la Deka.

La programo de la Virtualaj Tagoj estis diversvaria. Ĉiu tago de la aranĝo komenciĝis per medito koncernanta la Evangelion de la tago gvidita de kelkaj sacerdotoj – esperantistoj: sac. Albert Reiner, fra Patryk M. Rygiel, OFMConv kaj precipe sac. Serhij Prudko. Poste preskaŭ ĉiutage sekvis muzika ekzercado gvidata de sac. Albrecht Kronenberger. Sekvis dum kelkaj tagoj programo de fotoekspozicio prezentanta kroatajn sakralajn konstruaĵojn pere de Željko Grganić el Kroatio kaj fotoekspozicio pri la s-ta papo Johano Paŭlo la Dua (aŭtoroj: Marija Belošević kaj Marko Puškarić el Kroatio). Kompreneble ne mankis ankaŭ programo koncerne la pandemion de KOVIM-19 prezentita de D-ro Gabor Markus kaj sufiĉe longa diskuto pri la aktuala situacio en diversaj lokoj de la mondo. Al la temo valoran kontribuon donis Alberto Garcia Fumero el Kubo, prezentante la agadon de la Eklezio dum ĉi tiu malfacila tempo.

Ĉefa programo de la dimanĉa posttagmezo estis dediĉita al rememoro pri la sankta papo Johano Paŭlo la Dua sub titolo: La papo kaj esperantistoj. Dum ĝi povis la virtuale ĉeestantaj personoj esprimi siajn impresojn el renkontiĝo kun la papo.

Pri la agoj kaj defioj de la katolika eklezio en brazila Amazonio raportis Vitor Luiz Rigoti Dos Anjos el Brazilo kaj pri la okjara petveturinta mondvojaĝo Bruno Robineau el Francio. Robineau same prezentis pilgrimon kun la familio al Santiago de Compostelo. Pripensi pri la valoroj de la nuna tempo per prelego „Pasio por la vivo, el valoroj al la Valoro, la demando pri la valoroj“ la partoprenantojn instigis Milton Paulo de Lacerda el Brazilo.

Ankaŭ estis krom la papo Johano Paŭlo la Dua memorigitaj ceteraj ĉielaj patronoj de IKUE: s-ta Maksimiliano Maria Kolbe, beata Tito Brandsma kaj sankta papo Pio la Deka. Nu kaj tio instigis enprogramigi ankaŭ pritrakton de la nuntempa grava kaj aktuala temo: IKUE hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ kaj la ceterajn informojn koncerne de IKUE. La unuan fojon oni provis analizi la situacion de IKUE per FLAM-analizo.

Indas mencii ankaŭ prelegon de Pavol Petrík pri P. Mikuláš Lexman, OP, pastro kaj esperantisto de Slovakio. Same oni menciis aliajn esperantistojn martirojn de la totalitaraj reĝimoj de la dudeka jarcento.

Ĉiutaga antaŭlasta programero estis komuna rozaria preĝo. Estis tio kortuŝa travivaĵo, kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo samtempe sin turnas per la rozaria preĝo al la ĉefa patronino de IKUE – Nia Sinjorino de la Espero. Ni do esperu, ke la ĉielaj patronoj de IKUE efike helpos revivigi kaj revigligi ĝin, se ni fide nin turnos al ilia tiucela propeto.

Kaj rememore pri la IKUE-kongresoj estis projekciitaj prezentaĵoj faritaj de Miloslav Šváček pri la kongresoj okazintaj en Parizo, Francio, en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, en Zagrebo, Kroatio, en Pécs, Hungario, en Velehrad, Ĉeĥio, en Nitra, Slovakio kaj en Olomouc, Ĉeĥio. Tiuj, kiuj deziras akiri ne nur tiujn ĉi prezentaĵojn, sed eĉ aliajn, bv. vin turni al M. Šváček [m.svacek@seznam.cz].

Indas ankaŭ mencii koncerton de Perla Mielo el Hungario sur perkutinstrumentoj kun piana akompano de Andrea Berg. Gravan kontribuon al la vespera programo donis Edvige Ackermann kaj Elda Doerfner el Italio, kiuj aranĝis du poezivesperojn. La unua estis dediĉita al sac. Ivan Golub (1930-2018) kaj la dua ĝenerale al la origina kaj tradukita poeziaĵoj kun la religiaj temoj. Al la partoprenantoj sian verkon – la meson komponitan honore al IKUE – prezentis Christoph Dalitz el Germanio. Ĉe la fino, kiel dum realaj aranĝoj, ĉiuj kontribuis al la programo de la amuzvespero.

 Oni povas diri, ke kvankam la virtuala aranĝo nek anstataŭis, nek pretendas esti nomita „kongreso“, la partoprenantoj unuanime proponis, ke ĝi trovu sian lokon en la listo de la kongresoj. La partoprenantoj alte taksis la enhavon de la aranĝo. Krome, tio estis bona okazo almenaŭ virtuale revidi konatulojn kaj ekkoni plurajn novajn personojn. Kaj jes, ni ne forgesu aldoni, ke ĝi iasence al pluraj malfermis tute novan, kvankam virtualan mondon kaj la tagoj estis bona okazo trejni uzante la novan ilon.

Marde la 1-an de septembro okazis vespere komuna virtuala preĝo de la sankta rozario, kaj sabate la 5-an de septembro okazis la monata programo konsistanta el: medito, kantado, pensoj kaj preĝoj de la Patrino Tereza kaj la rozaria preĝo.

Konklude oni povas diri, ke estas planataj ĉiumonataj virtualaj renkontiĝoj. La interesatoj pri la partopreno en ili, bv. vin anonci ĉe IKUE reto: ikue.reto@gmail.com por ricevi pluajn informojn. Ne hezitu tiamaniere partopreni la renkontiĝojn de la katolikaj esperanistoj!

Miloslav Šváček, Marija Belošević

al la indekso


 REVENO DE LA ABIETO AL LA ARBARO

La malgranda abio kreskis dum multaj jaroj. Ĝi tre obstiniĝis kaj nun amuziĝis kun la vintraj ventoj. Ĝi sentis sin sufiĉe forta, por kontraŭstari eĉ la plej fortajn impetegojn. Ĝiaj radikoj, kiuj disforkiĝis vaste en tero, aldonadis al ĝi aŭdacan sekurecon. S

ed dum iu frosta decembra mateno, kiam la neĝeroj flugis malvigle, la abio eksentis, ke iu ilo distranĉas kaj forŝiras ĝiajn radikojn. Baldaŭ pli poste du viraj manoj, malmolaj kaj malagrablaj, elŝiris ĝin el tero kaj lokigis en valizejon de aŭtomobilo, kiu tuj forveturis al urbo.

La vojaĝo estis terura por la povra abieto, kiu elploris ĉiujn siajn rezinajn larmojn. Post multaj doloraj suprenĵetoj ĝi finfine ekvidis la tagan lumon. Oni lokigis ĝin en la grandan florpotegon. La kulturebla tero en ĝi estis freŝa, la abio eksentis mildigon kaj ekesperiĝis. Ĝi estis eĉ plena de ĝojo, kiam mildaj virinaj manoj kaj etaj varmaj manetoj de infano komencis enplektigi sur ĝiajn branĉetojn origitajn fadenojn, kolorajn lumetojn kaj brilantajn globetojn.

„Ili vidas en mi la reĝon de arboj,“ ĝi pensis. „Mi vere havis la feliĉon. Tio estas tute alia, ol la starado vintre en la neĝo...“

Dum kelkaj tagoj ĉio estis bona. La abio aspektis belege kun siaj brilantaj ornamaĵoj. Ĝi estis kontenta ankaŭ pro kripeto, kiun oni starigis sub ĝi. Kortuŝita ĝi okulumis al Maria, Jozefo kaj Infaneto kuŝanta en la kripeto, kaj same al azeno kaj bovo.

Vespere, kiam ĉiuj koloraj lampetoj estis lumigitaj, loĝantoj de la domo spektadis la abieton kaj diris: „Ho, vidu, kiel bela!“

Poste la abieto komencis senti la soifon. Komence tio estis eltenebla. „Iu certe rememoros kaj donos al mi iom da akvo“ – ĝi sin konsoladis. Sed neniu memoris pri tio kaj la suferado de la arbeto estiĝis terura. Ĝiaj pingloj, ĝiaj belege verdaj pingloj komencis flaviĝi kaj forfaladi. Ĝi konsciis, ke ĝi malrapide mortas.

Iuvespere sub ĝin oni metis multajn pakaĵetojn, envolvigitajn per brilanta papero kaj ligitajn per koloraj rubandetoj. Regis la granda ekscitiĝo. Poste infanoj kaj plenkreskuloj malvindis la pakaĵetojn, ridetis, krietis kaj sin brakumis.

La abio apenaŭ vivkapabla ekpensis: „Ĉiuj ĉi tie parolas pri la amo, sed permesas al mi morti.“ Tuj tuŝis ĝin la eta mano. Ĝi ege ekmiris; antaŭ ĝi staris la Infaneto el la kripeto.

„Ho, abieto“ – ekdiris la Infaneto Jesuo – „ĉu vi volas reveni al via arbaro, kaj esti inter viaj fratoj?“

„Ho jes! Mi petas!“

„Nun, kiam ĉiuj ricevis donacojn, vi ne estas grava por ili... Kaj ankaŭ mi...“

La Infaneto Jesuo prenis la abieton, kiu tuj verdiĝis kaj viviĝis. Poste ili kune malaperis en la krepusko de nokto.

Bruno Ferrero Esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 VÁNOČNÍ PŘÁNÍ - KRISTNASKA BONDEZIRO

Josef Suchý

Co si přát, když mnohé schází na tom světě mezi srázy, na planině s vytím vlka, kde se jeden s druhým strká?

Plamen svíce do svědomí, zkázou nedotčené domy tam, kde láska světí svátek, otevřenou náruč matek.

Požehnání Jezulátka, skromné štěstí bez pozlátka. A tu čerstvou snítku jmelí, abychom se rádi měli.

Dokořán, MDB, prosinec 2009

Josef Suchý

Mankas multo. Ĉu deziri, inter mondo-klifojn iri, kie vulpa hurlo muĝas, homo homon krude skurĝas?

Konscienco - flam´ kandela, pura nia hejm´ fabela, kie amo gloras feston, ankaŭ Di-patrinan kripo-neston.

Man´ de Jesueto gestas, sen orum´ feliĉ´ modestas. Kaj la freŝa visk-frondeto estu por ni ama amuleto.

Tradukis Jan Werner, 10.12.2009

al la indekso


 LA MATENA PREĜO

Sinjoro, en kvieto de la hodiaŭa mateno mi de Vi petas forton kaj saĝon. Mi volas hodiaŭ rigardi mondon per viaj okuloj plenaj da amo. Mi volas vidi viajn infanojn, kiel Vi ilin vidas! Donu, ke mi estu tiel afabla kaj korfavora, por ke la tutan mion trabriladu Vi! Gardu miajn orelojn kontraŭ ĉiu kalumnio, ŝirmu mian langon kontraŭ ĉiu malperfekteco, por ke en mia menso estu nur benantaj pensaĵoj. Vestu min, Sinjoro, per via beleco, por ke la tuta tago estu de Vi priradiita!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 DANKO

Mia Dio, mi vokas al Vi, por danki Vin pro miaj plenumitaj petoj: dum lastaj du semajnoj pluvis, ankaŭ hodiaŭ, por ke la trosekiĝita tero finfine „trinku“. Dum la jaroj 2016 ĝis 2018 mi travivis gravajn vundiĝojn, kaj sen sanitara helpo kaj sen medikamentoj Vi min, Dio, resanigis. Estu, Dio, atentema pri miaj gekaruloj: pri la filo Petr kaj genepoj Eliŝka (akademia pentristino), František (magistro de muzikscienco), Štěpán (studento de FFKU en Prago). Ĉiuj estas bonedukitaj, kredantaj. Dankon!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 POEMO DE LA ĈEĤA POETO FRANTIŠEK KOŽÍK

Mi konas belan urbon
kaj en ĝi malnovan domon.
De tempo al tempo mi nokte alvenas,
premi la anson,
por revoki tiujn,
al kiuj en mia infanaĝo revenadis mia amo.
Verŝajne ĉiu konas similan domon.
Kaj kiu ĝin ne havas en nia mondo,
ne perdu la esperon –
ĝi atendas lin en la Eterno.

al la indekso


 LA KULERETO

En la malsanulejo kuŝis maljunulino. Ĵus ŝi interparolis kun paroĥestro, kiu venis ŝin viziti. „La Sinjoro donacis al mi belegan vivon. Mi estas preparita foriri.“

„Mi scias,“ kapjesis la paroĥestro.

„Sed mi deziras unu aferon. Kiam mi mortos, mi volas esti entombigita kun la kulereto en la mano.“

„Kial kun la kulereto? ekmiris la paroĥestro. „Kial vi volas havi en la mano ĝuste la kulereton?“

„Mi volonte partoprenadis solenojn kaj ĉiam, kiam mi venis al mia sidloko ĉe la tablo, mi rigardis, ĉu estas ĉe la telero ankaŭ la kulereto. Tio signifis, ke sekvos farundolĉaĵo aŭ glaciaĵo.“

„Sed mi ankoraŭ ne komprenas...“

„Tio signifis, ke fine venos la plej bona! Kaj ĝuste tion mi volas diri pri mia entombigo. Kiam la homoj miros, kion mi havas en la mano, mi volas, ke vi diru, ke mi tenas la kulereton, ĉar la plej bona ĵus venos!“

x x x

Unu pacienton suferigis granda timo antaŭ la morto. „Kio poste estos, doktoro? Kio kun mi poste okazos?“

La kuracisto estis foriranta. Malfermiĝis la pordo kaj en la ĉambron ĝoje enkuris hundo de la paciento. Ĝi ĝoje bojis, tuj ĝi saltis sur la liton kaj lekis al sia sinjoro manojn kaj la tutan vizaĝon.

La kuracisto diris: „Ĝuste tio okazos. Iu al vi malfermos la pordon...“

El libro de B. Ferrer: La viva akvo por la animo)

al la indekso


 NI IOM RIDU

Tre malfrue sonoras la telefono en la domo de la paroĥestro:
‒ Bonvolu sendi al mi tri botelojn da biero. Mi estas s-ino Rossi; ĉu mi parolas kun la centra trinkejo?
‒ Sed s-ino Rossi, mi estas la paroĥestro.
‒ Kion faras vi, sinjoro paroĥestro, en la vendejo meznokte?
(EK 1974)

Mallonge post edziĝfesto revenis la edzo hejmen kaj vidas sian edzinon plorantan. Tuj li alsaltas, elprenas puran naztukon kaj viŝas al ŝi tiun plej belan vizaĝeton, kiun li konas kun la vortoj: „Ho, kio okazis al vi, karulino?“ „Sed imagu, skarabeto, mi bakis por vi unuan rijeton, ĝi bonsukcesis, la krusteto orkolora, kaj kiam mi poste iris en la provizejon, por alporti kompoton, tiam ĝin nia – propradire hundo, kiun vi por mi aĉetis, formanĝis.“ La edzo respirante trankviligas sian edzineton per la vortoj: „Nu, ne plu ploru, estu kontenta, ke ĝi almenaŭ longe ne suferis, tuj morgaŭ mi aĉetos por vi alian hundon.“

„Gardu vin, sentaŭgulo! – koleras pensiulo – “mi iros en la lernejon akuzi vin pro la fumado!“
„Vana peno! Mi ankoraŭ ne vizitas la lernejon.“

al la indekso


 NI EKIROS BETLEHEMON

Půjdem spolu do Betléma.      Esperantigita Sac. Prof. Jan Filip

2. Prenu, Kubo, muziksakon, dujdaj, dujdaj, dujdaj, da, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantado, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantad´.

3. Kaj vi, Janko, je fajfilo, dujdaj, dujdaj, dujdaj, da, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantado, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantad´.

4. Kaj vi, Vavro, ludu base, rumrum, rumrum, rumada, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantado, Jesuo-Etulo, mi Vin lulos kun kantad´.

Al la legantoj de Dio Benu: Gracoplenan Kristnaskon kaj
Dibenitan novan jaron 2021!

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, čtenáři Dio Benu, dostává se Vám do rukou poslední letošní číslo našeho časopisu. Doufám a přeji si, aby Vás alespoň něco z jeho obsahu zaujalo. Tento časopis naší sekce pravidelně vychází už třicátý rok a doufejme, že nějaký čas ještě jeho vycházení potrvá. Velmi bych však uvítal, kdyby jeho čtenáři přispívali do jeho obsahu zajímavými články. V současné době už druhým rokem provizorně rediguji také orgán IKUE revui Espero Katolika, který kvůli nedostatku finančních prostředků přestal vycházet v papírové formě, ale existuje dále alespoň ve formě elektronické. Ten je možné si stáhnout ve formátu PDF z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz/. Přiznám se, že je to určitá zátěž vymýšlet obsah pro oba časopisy. Proto velmi doufám, že pro časopis Espero Katolika se podaří brzy nalézt vhodnou osobu. Nadějné oživení IKUE do značné míry negativně ovlivnila virová pandemie, což dalo podnět k akcím přes virtuální prostředek ZOOM. Kdo máte přístup k internetu, jste zváni sdílet s katolickými esperantisty z několika kontinentů společná virtuální setkávání. Blíže lze se s tím seznámit na stránce 22 tohoto čísla DB.

Bratři a sestry, přeji Vám příjemné čtení našeho časopisu a také příjemné prožití celého zbytku letošního roku. Věřím, že s pomocí Boží a pod ochranným pláštěm naší nebeské Matičky Panny Marie se nám podaří vstoupit do nového roku a pokračovat v naší činnosti.

Zdravím Vás naším pozdravem „Dio benu!“ Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.7.2020 ĝis la 15.9.2020:

Černá Květoslava, Dzuňová Anna, Gleisner Karel, Hamajdová Jaroslava,
Karbe Norbert, Wirges Willi.

Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2020 (30) - číslo 4 (120).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso