Dio Benu numero 114-2/2019

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2019

 

· FORPASIS LA PREZIDANTO DE I.K.U.E. D-RO GIOVANNI DAMINELLI

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
PRI LA KAPABLO MIREGI (Sac. D-ro Max Kašparů)

· “LA ŜTONOJ EKKRIOS...” (Kard. Jozef Tomko)
· ĈIU SEPA KRISTANO ESTAS PERSEKUTATA PRO LA KREDO
· KRISTANOJ ESTAS PLEJ MULTE PERSEKUTATAJ EN OKCIDENTO
  (Kard. Sarah)

· LA IDEOLOGIO DE MORTO (Sac. Prof. Dariusz Oko)
· LA SCIENCISTOJ KONTRAŬ GENDER-IDEOLOGIO (www.radiovaticana.cz)

· LA MANO (B. Ferrer)

· LA NOVA EŬROPA „RELIGIO“ (Christof Gaspari)

· „TIO ESTAS MIA KORPO“

· VIVON POR TRIDEK ARĜENTAJ MONEROJ (Jan Titěra)

· KULPULO JAM ESTAS TROVITA! (Presmisio de Brno)

· BEATULO JERZY POPIEŁUSZKO

· TIO, KIO VALIDIS DUMIL JAROJN, NE POVAS NUNTEMPE ESTI
  (Kardinalo Walter Brandmüller)

· KREDO KAJ SCIENCO (Filia)

· KARA AMIKO (Jesuo)
· EL LA KOMENCO DE LA NOVTEMPA HISTORIO DE NIA SEKCIO

  (Miloslav Šváček)

· BIBLIAJ TAGOJ 2019 OKAZIS EN MAJENCO, GERMANIO

· APUD LA KRUCO - LA KRUCVOJO (Bogusław Sobol)

· „PARDONU, NATAŜA!“ (Sergej K. Dakov)

· BOHUSLAV BURIAN (1919-1960) (Jaroslava Hamajdová)

· LA ĈEĤA NACIO VEKIĜAS (Jaroslava Hamajdová)

· MIA KUZO KAROLO (Jaroslava Hamajdová)

· NIGRA PRINCO (Jaroslava Hamajdová)

· AL ĈIELOJ FLUGU KANTE (kanto)

· PASKAJ BONDEZIROJ

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 1.2.2019 ĜIS LA 10.4.2019

· DIO BENU

 


 FORPASIS LA PREZIDANTO DE I.K.U.E.
D-RO GIOVANNI DAMINELLI

La 16-a IKUE-prezidanto naskiĝis en Bergamo (Italio) la 2-an de aŭgusto 1943. Doktoro pri matematiko, esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. La prezidanto de la itala sekcio de IKUE - ekde 2003 - li redaktis ties organon “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Li gvidis multajn E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano. Li forpasis la 26-an de marto 2019 en Milano pro kancero.

La funebra rito por la prezidanto de IKUE D-ro Giovanni Daminelli okazis ĵaŭde la 28-an de marto 2019 je la 15-a horo en la preĝejo de Sankta Siksto en Bergamo, Italio. La rekviemon celebris tri pastroj, inter ili la estrarano de IKUE sac. Pierluigi Svaldi. Ĉeestantaj estis ankaŭ esperantistoj el Milano kaj ĉirkaŭaĵo de Trento. Dum adiaŭo nome de IKUE esperantlingve parolis la unua vicprezidantino Marija Belošević.

Ripozon eternan donu al la frato Giovanni, Sinjoro,
kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, akceptu koran saluton en la karesmo, kiu nin rapide proksimiĝas al la Pasko ‒ la glora resurekto de nia Savinto Jesuo Kristo, kiu per sia krucofero malfermis al homoj fermitan pordon al la ĉielo.

Kutime la dua numero de nia revuo aperadas en la monato majo ‒ la monato dediĉita al la Virgulino Maria ‒ Reĝino de Majo. Ankaŭ la nunjara dua numero de la revuo devus aperi en la monato majo, sed la trista sciigo pri la forpaso de nia karega prezidanto de IKUE frato D-ro Giovanni Daminelli plirapidigis ĝian aperon, por ke ankaŭ vi, karaj legantoj, perpreĝe rememoradu lin. Frato Giovanni Daminelli estis la prezidanto de IKUE ekde la 20-a de februaro 2012 ĝis sia morto. La partoprenintoj de la 22-a Ekumena E-Kongreso okazinta pasintjare en la urbo Poděbrady (Ĉeĥio) bone memoras lian tiean ĉeeston. En la ĉi-jara monato marto li estis enhospitaligita pro la kancero. La estraranoj de IKUE estis informitaj pri la evoluo de lia sanstato kaj operacioj, ili do aliĝis al la preĝoj akompanante fraton Giovanni sur lia kalvaria vojo. Kaj la 26-an de marto li fordonis sian animon al la ĉiela Patro, reveninte el la valo de larmoj en la definitivan patrujon. Ni do petu Dion, ke Li donu al la frato Giovanni eternan, luman kaj pacan ripozon.

Ĉiuj ni estas migrantoj al la fina celo ‒ la eterneco. La glora resurekto de Kristo plenigu nin per ĝojo kaj fido pri la estonta feliĉa renkonto en la ĉiela patrujo ‒ nia fina celo. Akompanu nin tien nia amata ĉiela Patrino ‒ la Reĝino de Majo.

Dio benu! Kore vin salutas frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 PRI LA KAPABLO MIREGI

Enrigardi la infanajn okulojn kaj ne ekmiregi signifas esti anime kaj spirite blinda. (N. N.)

La nuntempa homo malrapide perdas econ, kiu riĉigas lian vivon. La kapablon miregi.

Persone mi opinias, ke tiu ĉi talento restas nuntempe al la infanoj ĉirkaŭe ĝis la kvina jaraĝo. Tiu infaneto estas kapabla senruze kaj sincere ekmiregi ĉe radianta kristnaska arbeto super donacetoj, kiuj estas sub ĝi. Okjara lernanto ne ekmiregas. La kristnaskan arbeton li vidis jam okfoje, tial do entute enuo. Kaj la donacetoj? Chrysler-aŭtomobilo tio dume ne estas, tial kio.

Kaj mi ne parolas pri de la vivo enuigitaj sepdekjaraj gejunuloj, kiuj jam ekĝuis tute ĉion – kaj do ne estas kaŭzo super kio miregi. La vivo komencas esti enuiga. Tial estas necese ĝin variigi per promiskuo, per pli forta alkoholo, drogoj. Almenaŭ iom da ĝojo en tiu simpla, neinteresa kaj nenion alportanta mondo.

Kiu ankoraŭ en maturaĝo kapablas miregi pro sunsubiro, birdkantado aŭ super la infana ĉareto kaj ne retrorigardante, ĉu neniu vidas lin, por ne esti deklarita frenezulo?

Miri pri io, tion ni ankoraŭ kapablus, sed miregi, tion ni apenaŭ plu kapablus. Kiam Jesuo prenas kun si tri siajn apostolojn al montsupro, kie Li estas antaŭ ili transfiguriĝinta, la apostoloj estas en mirego.

Kiam Jesuo nin invitas al sia altaro, kie estas transformiĝinta la pano je lia korpo kaj la vino je lia sango, ni restas dormemaj kiel ĉiun dimanĉon antaŭ tio kaj la partoprenon en tiu ĉi miraklo ni travivas neaktive. Ni kapablas miregi eĉ ne ĉi tie.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ankaŭ la kapablo miregi. Miregi signifas esti dankema, miregi signifas ĝoji pro la mistero, miregi signifas vidi „malantaŭ aferoj videblaj“. Miregi signifas vivi kiel plenkreskulo, sed ĝoji kiel infano. Jam la Skribo en la evangelio de Luko priskribas, kiel post unu miraklo de Jesuo ĉiujn ekkaptis mirego, ili laŭdis Dion estante plenigitaj de timsento kaj diradis: „Kion ni hodiaŭ vidis, tio superas nian konceptadon.“ Kaj aliloke oni parolas pri tio, ke tiu, kiu ne akceptos Dian regnon kiel infano, tiu ne eniros ĝin.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 “LA ŜTONOJ EKKRIOS...”

Se ni volus nin apogi nur je nekristanaj fontoj, ni konvinkiĝus pri la historia ekzisto de Jesuo Kristo, sed pri lia tuta vivo kaj instruo ni fakte nur malmulton ekscius. Tiucele estas bezonataj por ni verkoj laŭeble plej proksimaj al lia tempo, kiuj priskribas liajn personecon, agadon kaj mision. Ili estas kelkaj leteroj de la apostolo Paŭlo, kiujn la historiistoj vicigas post la jaron 50, sed precipe ili estas kvar Evagelioj.

La plej novaj studoj klarigis ne nur ilian ekeston, sed sufiĉe precize ili difinis eĉ tempon, kiam ili estis verkitaj. Post morto de Jesuo la apostoloj kaj aliaj atestantoj de liaj vivo, agado, morto kaj resurekto atestadis kaj rakontadis pri Li, transdonante tiel lian instruon al aliuloj, do la ĝojan mesaĝon, euangelion. Tiel ekestis unua primara evangelio, kiu enhavis ĉefajn okazaĵojn de la publika agado de Jesuo Kristo “ekde predikado de Johano Baptisto ĝis la resurekto kaj ĉieleniro de Jesuo”.

El pramalnova atesto de Papias kaj el aliaj fontoj ni scias, ke en la unuaj komunumoj, do eklezioj, cirkulis tielnomataj “lógiá”, tio estas eldiraĵoj de la Sinjoro kaj ke ekzistis ankaŭ iu kolektaĵo de “lógioj”, el kiu poste ĉerpis niaj kvar evangelioj.

La evangelioj ekestis el bezono pri pli bone kaj pli precize konservi en memoro instruon de Kristo, kaj tion en kvindekaj ĝis sepdekaj jaroj, nur Johano verkis kvaran evangelion iam en la lasta kvarono de la unua jarcento.

Ĉu la evangelioj priskribas la okazintaĵojn, kiuj fakte okazis? Alivorte, ĉu ili enhavas historian veron, aŭ ĉu ili estas nur piaj legendoj?

Ni ne forgesu, ke pro la enhavo de la evangelioj iuj iliaj aŭtoroj oferis la kapon elverŝante sangon, kiel ankaŭ apostoloj kaj multaj iliaj disĉiploj, kaj tion jam en la unua jarcento. Pro legendoj verdire oni ne mortas!

Hodiaŭaj historiistoj kaj ekzegezistoj samopinias en la argumentado, ke la evangelioj ne estas kronologia priskribo de la agoj kaj paroloj de Jesuo, eĉ ne kompendio de lia historio, nek raportaĵo, nek biografio, kiel ĝin verkus moderna historiisto. Celo de la evangelioj estas religia, do misiisma: heroldi la ĝojan mesaĝon pri la savo, kiun alportis Jesuo. Kompreneble, ke ili antaŭ ĉio esprimas kredon de la unuaj disĉiploj de Kristo, kiuj Lin ekkonis ankaŭ kiel resurektintan Diohomon. Kaj memkomprenebla estas ankaŭ tio, ke ili kelkfoje uzas literaturajn rakontajn speciojn, kiel estas parabolo, alegorioj, kiuj ne pretendas historiecon.

Sed ĉar la evangelioj estas esprimo de la kredo, tio ne signifas, ke ili sekretigas aŭ falsigas historian realecon. Male, tiu kredo estis ebla, ke ĝi sin apogis nur je realeco. Ja temis pri la generacio, kiu ankoraŭ povis kontroli informojn de la evangelioj. Kiel povus enradikiĝi elpensita rakontaĵo ‒ des pli, se temus pri la neekzistanta persono de Jesuo Kristo ‒ en la tempo tiel senpere proksima? Kiel ili povus sukcesi kontraŭ kritikoj de la malamikoj? La apostolo Petro prave povis skribi al la kredantoj: “Ĉar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston” (2 Pet 1,16). Kaj la evangeliisto Luko sin montras kiel vera historiisto, kiel li tuj en la prologo de sia evangelio skribas: “Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.” (Luk 1, 1-4).

Poste li precize lokigas la okazintaĵojn: “ En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zaĥarja, el la deĵora grupo de Abija...” Tiel same li enkadrigas en la tempon kaj spacon la naskiĝon de Kristo: “Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta (roma) mondo estu registrita. Ĉi tiu estis unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto en Sirio...” (Luk 2, 1-2).

Tio verdire ne estas stilo de la rakonto, eĉ ne de la legendo!

Kiel ni scias, Loisy asertis ankoraŭ en la tridekaj jaroj, ke la evengelio de Johano tre malforte konservas ŝajnon de la historio.

La sama Loisy asertis, ke la kvara evangelio havis du formojn, la unuan el la jaro 140, la duan el la jaroj 150-160, do sufiĉe longe post la morto de la apostolo Johano. Aliuloj asertis, ke tiu ĉi evangelio ekestis ankoraŭ pli poste. Kiam Loisy eldiris siajn opiniojn, jam estis en Eŭropo, en libretaro de John Rylands en Anglujo, papirusa fragmento de la evangelio de Johano, kiu estis du jarojn poste publikigita. Tiu ĉi fragmenta priskribo estis farita ĉirkaŭ la jaro 130 kaj sufiĉas por malkonfirmi supozon de Loisy kaj kelkaj aliaj aŭtoroj. Krom tio ĝi konfirmas certecon de la malnovtempaj verkistoj, ke la kvaran evangelion vere verkis apostolo Johano. En la jaro 1956 estis trovita kopio de la dek ses ĉapitroj sur la papiruso, kiu ricevis nomon Bodner II kaj devenas el la dua duono de la dua jarcento. Ĝi enhavas la saman tekston, kiun ni legas hodiaŭ!

Historia geografio de Palestino kaj precipe novaj arĥeologiaj trovaĵoj donas rezolutan respondon al ĉiuj, kiuj malantaŭ la skribo-tablo, aŭ pro ordono de politikistoj elportadas eldiraĵojn pri la legendeca karaktero kiel tiu de la evangelio de Johano, tiel ankaŭ de la ceteraj evangelioj. Antaŭ nelonge mi trairis kun la evangelioj enmane, akompananta de certa historiisto tra la lokoj, kie Kristo vivis. Priskriboj de la urboj, regionoj kaj kutimoj en evangelioj precize respondas al faktoj, kvazaŭ ili nur hieraŭ okazis. Kiam mi estis en betlehema groto, aperis en mia menso atesto de la kristana verkisto Origeno, kiu eble 200 jarojn post la morto de Jesuo ankaŭ vizitis lokojn de lia agado kaj skribis: “En Betlehemo ankoraŭ hodiaŭ oni montras groton, en kiu naskiĝis Jesuo. Estas tio konata en la tuta regiono. La paganoj mem scias, ke en tiu ĉi groto naskiĝis Jesuo, kiun adoras liaj sekvantoj” (Contra Celsum 1,51).

En Nazareto, sub la nova baziliko estis elfositaj kaj konservitaj memoraĵoj de kulto el tempo de Konstanteno. La kristana filozofo Justeno, kiu devenis el Palestino kaj mortis en la jaro 165 post Kristo, en sia libro Apologia (1 Apol. 46) skribas, ke li ankoraŭ propraokule vidis plugilojn, kiujn pretigis en Nazareto ĉarpentisto Jesuo. La urbeto Kapernaum, kiu estas ofte menciata en la evangelioj, hodiaŭ ne plu ekzistas, sed la elfosaĵoj elportis sur lumon ne nur restaĵojn de la sinagogo kaj pli nove ankaŭ de setlejo kaj pramalnova preĝejeto kun surskribo, kiuj povas signifi, ke temas pri la loko de la domo de Petro. Aperintaj estas kvar volumoj de arkeologoj, kiuj tie faris esplorojn.

La monto Tabor staras ankaŭ hodiaŭ sur sia loko kaj proskime de ĝi nuntempe troviĝas vilaĝeto Naim. Kana Galilea nune nomiĝas Kfar Cana. Ĉe la Lago Genezareta, proksime de elfluo de la rivero Jordano al vi ĉiĉerono montros Cezarean kaj Magadan. Irante sur la pramalnova vojo tra Samario vi povas aliri sub la supron de Garizim, halti ĉe la puto de Jakobo kaj mediti pri la interparolo de Kristo surloke kun la samarianino. En Jerusalemo eblas ankoraŭ hodiaŭ klare lokigi okazaĵojn el lia vivo: Olivarban monton, Getsemane, ŝtuparon el vespermanĝejo al la valo Cedrono, lokon de la templo, pramalnovajn muregojn eĉ ne malproksimajn Gehinnom kaj Hakeldama ‒ tio ĉio plejparte ĝis hodiaŭ konservis sian nomon. Per historio atestita kaj tra la jarcentoj ekzistanta kulto montras lokon de la krucumo kaj tombo de Jesuo. En Betfage mi vidis pramalnovajn tombojn sur deklivo, kiujn fermas rondforma kvazaŭ muelŝtono. Tie mi ekkomprenis zorgon de la piaj virinoj el evangelio en la paska mateno: “Kiu derulos por ni la ŝtonon?”

Sed kion do eblas diri pri la kontraŭdiroj al la evangelio de Johano?

Novaj elfosaĵoj nur konfirmis ateston de Johano. Tiel ekzemple nur Johano rememoras: “Pilato... elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la hebrea lingvo Gabata” (Joh 19, 13). La elfosaĵoj sub la hodiaŭa monaĥejo de la fratulinoj Notre Dame de Sion malkovris korton de la fortikaĵo Antonia, pavimita el grandaj ŝtonoj laŭmaniere, kiu estis uzata dum la regado de Herodo Granda, kiu la fortikaĵon konstruigis. Tiel preciza estas Johano! Nur la evangelio de Johano rememoras Betania-n transe de Jordan, kie Johano Baptisto baptadis (1, 28); sed aliloke li rememoras Betania-n malproksiman nur tri kilometrojn de Jerusalemo. Novaj elfosaĵoj konfirmis eldiron de Johano, ĉar tiam ekzistis du Betanioj.

Johano priskribas lageton Betesda en Jerusalemo apud Pordego de Ŝafoj kaj rememoras, ke ĝi havis kvin portikojn. Iuj interpretintoj serĉis en tiu ĉi priskribo ne la historion, sed alegorion de la kvin libroj de la Testamento. La arkeologiaj esploroj konfirmis precizecon de la raporto de Johano. ‒ Iu tro fervora kvazaŭsaĝulo eĉ neadis ekziston de Pilato. Sed antaŭnelonge estis trovita en apudmara Cezarea surskribo, kiun mi fotografis, kun nomo de Poncio Pilato, ĝia originalo nune troviĝas en muzeo de Jerusalemo.

Similaj atestaĵoj estas multnombraj, kaj oni povus diri: se iuj homoj, pro kiuj ajn kaŭzoj dubos pri la vereco de la evangelioj, “la ŝtonoj ekkrios” (Luk 19, 40).

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

al la indekso


 ĈIU SEPA KRISTANO ESTAS PERSEKUTATA PRO LA KREDO

 Ĉiu sepa kristano vivas en lando, kie estas lia kredo persekutata. Laŭ raporto pri la religia libereco prilaborita fare de la papa fondaĵo Helpo al Suferanta Eklezio estas nuntempe persekutataj 300 milionoj de konfesantoj de Kristo.

La raporto publikigata ĉiun duan jaron nune analizas situacion en 196 landoj de la mondo. Ĝi argumentas, ke la kristana komunumo suferas per diversaj formoj de subpremo kaj netoleremeco pli ol la aliaj. Sed progresan tendencon havas ankaŭ malrespektado de la religia libereco rilate al pluaj konfesioj. La raporto citas incidentojn kaj gravajn farojn de diskriminacio kolektitajn danke al kunlaborantoj de la projekto en pli ol 150 landoj de la mondo. Ĝi atentigas pri grandega indiferenteco kaj silento rilate al devigaj konvertoj aŭ geedzecoj, atencoj, forkondukoj, detruado de la lokoj de kulto kaj religiaj simboloj, arbitraj arestadoj, kulpigoj pro blasfemadoj kaj diversmaniera speco de kontroladoj de la religioj kaj limigadoj de la publikaj kultoj.

La papa fondaĵo Helpo al Suferanta Eklezio (Kirche in Not) elnombras 38 landojn, en kiuj okazadas gravaj aŭ ekstremaj malrespektadoj de la religia libereco, el tio 21 ĝi rekte indikas kiel lokojn de la persekutadoj de la kristanoj. Laŭ atendo inter ilin apartenas Pakistano, Saŭd-Arabio kaj Nordkoreio. Sed en la listo eĉ ne mankas Ĉinio, Hindio, Palestino, Sirio kaj Irako (krom la nomitaj al ili apartenas Afganio, Bangladeŝo, Barmo, Eritreo, Indonezio, Libio, Niĝerio, Somalio, Sudano, Turkmenio, Uzbekio kaj Jemeno). La landojn, kie estas la kristanoj diskriminaciataj, la raporto elnombras entute 17. La unuan fojon inter ilin estas enkalkulita ankaŭ Rusio kaj Kirgizio (krom tiuj ĉi du tio estas: Alĝerio, Azerbajĝano, Butano, Brunejo, Egiptio, Irano, Kazaĥio, Laoso, Maldivoj, Maŭritanio, Kataro, Taĝikio, Turkio, Ukrainio kaj Vjetnamio), 61 % de la mondpolulacio vivas en la landoj, kie la religia libereco ne estas respektata.

En 17 el 38 ŝtatoj la situacio dum lastaj du jaroj pli malboniĝis. Dume en la pluaj, kiel estas Nordkoreio, Saŭd-Arabio, Niĝerio, Afganio kaj Eritreo, ĝi restis neŝanĝita, ĉar ‒ kiel informas la papa fondaĵo ‒ ĝi estas tiel malbona, ke ĝi ne povas ankoraŭ pli malboniĝi. Malgraŭ tio la raporto alportas ankaŭ menciojn pri indico de la pozitiva evoluo. Grave malfortiĝis teroro farita fare de la islamisma grupo Aŝ-Ŝab-áb en Tanzanio kaj Kenjo, kiuj laŭ lasta raporto apartenis al kategorio de la landoj persekutantaj la kristanojn, dume en la jaroj 2016-18 ili estis envicigitaj inter „neklasifikitajn“. Sed la sukceso de la armeaj kampanjoj kontraŭ Islama Ŝtato kaj pluaj ekstremismaj grupoj certamaniere „kovris“ disvastigon de pluaj militantaj islamismaj grupoj en Afriko, Proksima Oriento kaj en Azio. La islamisma fundamentismo estas ĉeestanta en 22 landoj, en kiuj vivas entute 1 miliardo 337 milionoj da homoj.

La fondaĵo Helpo al Suferanta Eklezio atentigas ankaŭ pri tio, ke en la landoj kiel estas Ĉinio, Pakistano aŭ Barmo kreskas la religia persekutado manenmane kun la fortigantaj ultranacionalismaj tendencoj. La raporto atentigas precipe pri Hindio, kie estas progresantaj la kazoj celigitaj kontraŭ la religiaj minoritatoj. Pli ofte okazas identigado de la federacia ŝtato ekskluzive kun hinduismo kaj kun alkresko de nacionalismo, kiu rigardas la religiajn minoritatojn kiel danĝero de la unueco de la lando. Inter ŝtatojn malamikecajn rilate al ĉiuj religioj enkondukantaj restriktojn, envicigas la raporto Ĉinion, kie dum lastaj du jaroj la registaro akceptis novajn rimedojn kontraŭ konfesiaj grupoj rezistantaj dominadon de la komunista partio. En la islamaj landoj plifortigas la persekutadon la pliprofundiĝanta konflikto inter sunaistoj kaj ŝiitistoj.

La Helpo al Suferanta Eklezio ankaŭ kritikas sintenon de la okcidentaj landoj, kiuj indiferente alrigardas persekutadon de la kristanoj en la mondo. La atentemo de la amaskomunikiloj celas preskaŭ ekskluzive al batalo kontraŭ tiel nomata Islama Ŝtato kaj subtaksas disvastigon de islamismo en pluaj regionoj de Afriko, Proksima Oriento kaj Azio. La raporto ankaŭ estas atentema pri alkresko de la antisemitismo en Eŭropo, kiu estas „ofte ligita kun kresko de la militanta islamismo“. Ĝi memorigas, ke en Francio, kie estas la juda komunumo la plej granda en Eŭropo (ĉirkaŭ 500 000 membroj) estis dokumentita rekorda nombro de la antisemitismaj atakoj kaj perfortaĵoj kontraŭ la judaj kulturaj kaj religiaj institutoj. Dum lastaj du jaroj okazis ankaŭ ondo de terorismaj atakoj en Okcidento, precipe en Eŭropo. La fondaĵo Helpo al Suferanta Eklezio mencias, ke plejmulto de la okcidentaj registaroj ne donis necesan kaj urĝan helpon al minoritataj konfesiaj grupoj, precipe al tiuj rifuĝintoj, kiuj volas reveni hejmen en la landojn, el kiuj ili estis devigitaj forfuĝi.

www.vaticannews.va/cs.html, 22.11.2018

al la indekso


 Kardinalo Sarah: KRISTANOJ ESTAS PLEJ MULTE PERSEKUTATAJ EN OKCIDENTO

“Por multaj homoj estas Dio morta. Sed ni Lin mortigis. Niaj preĝejoj estas liaj tomboj. Kaj homoj ne plu ilin vizitadas, ĉar ili en ili sentas degeneron,” diris en Bruselo kardinalo Robert Sarah. Je invito de la belga primaso la 8-an de februaro 2018 la prefekto de Kongregacio por Liturgio kaj Sakramentoj renkontiĝis kun kredantoj de diocezo de la ĉefurbo. Kromalie li parolis pri neniigado, kiun la okcidentaj ŝtatoj faras en la mondo ‒ kaj precipe en malriĉaj landoj. Li kromalie prinotis, ke la humana helpo estas ofte ligata al jesado de abortigoj aŭ gender-ideologio. Sed la plej ĉefan atenton la vatikana kardinalo dediĉis al civiliza krizo, kiun nuntempe Okcidento travivas. Kiel li emfazis, ĝi estas konsekvenco de rifuzo de Dio kaj vero pri la homo. Li esprimis doloron super tio, ke en Belgio estas akceptataj leĝoj atakantaj la vivon aŭ la familion, kaj neniu kontraŭstaras tion. Kio estas ankoraŭ pli terura, iuj ekleziaj reprezentantoj volas akomodi evangelion al postuloj de mondo. La kardinalo Sarah instigis la belgajn katolikojn al fidelo kaj kuraĝo. “Ne hontu pro Kristo, ne hontu pro via kredo,” apelaciis la afrika kardinalo.

“Plej multe persekutataj kristanoj ne vivas en Proksima Oriento aŭ en Afriko, sed ĝuste ĉi tie. Vi estas plej multe persekutataj, ĉar ili volas dormigi kaj paralizi vian kredon. Ili volas mortigi vian kredon kaj viajn kristanajn valorojn. Ili al vi diras: vivu tiel kiel ĉiuj, estu pli modernemaj. Plej multe persekutataj kristanoj vivas en Okcidento. Estas vero, ke en Afriko ni estas gorĝontranĉataj. Kiam vi iras en Niĝerio en preĝejon, vi ne scias, ĉu vi revenos hejmen, ĉar en la preĝejo povas esti bombo. Tio estas vero. Sed la fizika morto ne estas la plej malbona. Pli malbona estas morto morala. Kaj ĉi tie estas dormigata eklezio kaj ĝia instruo. Ili volas, ke vi ĉion akceptu: abortigojn, eŭtanazion... do ĉion. Vi estas plej multe persekutataj. Kiel transvivi la persekutadon? Danke al preĝo. Kristo al ni diras: Sen mi vi povas fari nenion. Estu la homoj de la preĝo! Vizitadu preĝejon, preĝu hejme, petu pri forto de Dio, kolektiĝadu, estu nerompeblaj en la kredo. Kuniĝu kaj defendu la kredon,” diris kardinalo Sarah.

En fragmento pri valoro de la preĝo la prefekto de la Kongregacio por liturgio kaj sakramentoj atentigis pri la ekzemplo de Benedikto la 16-a. “Li rezignis pri la papa servo kaj por multaj el ni tio estis doloriga. Sed hodiaŭ li skribas pluan enciklikon per sia vivo. Li montras al ni, ke la preĝo kaj Dio devas esti nia prioritato,” aldonis kardinalo Sarah.

 www.radiovaticana.cz, 9.2.2018

Tiun, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Mat 10,32-33

al la indekso


 LA IDEOLOGIO DE MORTO

La historio de la 20-a jarcento montras, ke eĉ la plej krimaj ideologioj povas akiri la regon super la cerboj de homoj kaj super la tutaj popoloj. Ĝuste en ĉi tiu perpektivo oni devas vidi la GENDER-ideologion.

Ideologio ne strebas ekkoni la veron. Ideologio estas la teorio, la koncepto kreata ne por formigo de la malkovrita vero, sed en la intereso de iu grupo kaj servanta por la realigo de ĝiaj profitoj. La ideologio estis naziismo servanta al germanoj kiel la ilo de atingo de la regado en la mondo. Ĝi apogadis sin je konvinko, ke interalie la slavaj popoloj estas esence subhomoj, kiuj povas servi nur kiel la labora brutaro. Post tio sekvis persekutadoj, deportadoj, labortendaroj, malliberejoj kaj ĉiuj el la historio konataj homaj subpremadoj.

La teorio gender

Gender-o, tio estas sendube frukto de la agado de la cerbo infektita per la ateisma malsano. La aserto, ke Dio ne ekzistas, estas la terura eraro, kiu nepre en la konsekvenco tiras al si multajn pliajn, tiel kiel la eraro je la komenco en la matematikaj kalkuloj. Gender-o, tio estas la ateisma ideologio, kiu elprofunde falsigas la ekkomprenon pri homo. Ĝi forĵetas Dion, kaj rezulte de ĉi tio ĝi forĵetas tion, kio en la homo estas la plej valora, la plej spirita; ĝi forĵetas ĉi tiun spacon, en kiu homo renkontiĝas kun transcendento.

Homoj, kiuj ne posedas la kredon je Dio, devas starigi en tiun lokon ion alian, „pli modernan“. Kion alian ili havas? Gender-on. Jes ja tio estas la sekvaĵo de komunismo; proklamadas ĝin grandparte la samaj homoj, kiuj pli frue en la altlernejoj proklamadis la marksismon. Ili fakte estas postkomunismaj orfoj, kiuj volas havi neniun novan konon de la vivsenco. Ili sin pravigas per tio, ke ili helpas al tiuj, kiuj estas maljustigataj ‒ la malriĉuloj, persekutataj gejoj, transseksemuloj, lesbaninoj, tiel kiel ili helpadis pli frue, aŭ kiel ili ŝajnigis, ke ili helpas al laboristoj. Ili do „helpadis“ tiel intense, ke laboristoj en la kapitalisma Okcidento havis pli altan vivnivelon ol tiuj en Oriento, tial do homoj el Oriento ofte forfuĝadis Okcidenton.

Ĉar la gender-o estas la teorio kreita grandparte fare de la homoj sekse depravaciitaj, kiuj sian depravaciigon volas diskonigadi, kiuj la aliajn homojn volas depravaciigi laŭ sia identeco, ili do faras preferan atakon al la plej facila celo: al infanoj kaj al junularo. Por ekkompreni la gender-teorion estas necese konsciiĝi, ke la bazangula ŝtono estas ĉi tie aserto, ke nia sekso, do tio, ke ni estas viro aŭ virino, tio estas la efekto ne de la biologia determino, sed nur la kultura agado. La multjara influo de ĉirkaŭo. Gender-o hipotezas, ke ni ne naskiĝas kiel viroj kaj virinoj, sed ni estas tiel edukataj; tio estas rekte la kultura interkonsento. Se mi mem aliros la vidpunkton, ke mi estas virino, mi povas veni al la oficejo de civila stato kaj rekte diri: „Mi sentas min virino, bonvolu ekskribi, ke mi estas Daria Oko“. Tiun ĉi „rajton“ oni strebas oficialigi, kio devus esti rekonigata kaj prizorgata flanke de ŝtato. Tio estas la piramida absurdo, ĝis nun nekonata al la mondo.

Oni ĉi tie bone vidas, ke la ideologio de gender-o estas kolizianta kun la scienco. Ĉar ĝuste la scienco montras al ni, kiel ni estas tre seksaj ‒ per kio kaj kiamaniere ni diferenciĝas. Jam je la hormona nivelo estas la diferenco inter virino kaj viro. Ni havas diference konstruitajn cerbojn. La scio pri tio, kiel ni diferenciĝas estas ĉiam pli riĉa. Se la temo tiel fundamenta, kiel estado de viro kaj virino devus esti nur la afero de interkonsento, de iu socia fantazio, tio do signifus, ke ne plu estas iuj konstantaj punktoj de rilatigoj kaj des pli oni povas ĉion subfosadi.

Samseksema premgrupo ‒ lobio

Samseksemuloj sin prezentiĝas kiel mizera, subpremata minoritato, sed kiam ili jam ekposedas iun povon kaj rajtojn, ili tuj volas, por ke ĉiu homo, kiu al ili adresas apenaŭ unu kritikan vorton, estu malliberigita. Per tio ili al si arogas proprigi la diajn distingilojn, ĉar nur Dion oni ne povas kritiki. Multon ili jam akiris, ĉar tiaj internaciaj organizoj kiel Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UNO), Monda San-Organizo (WHO) aŭ Eŭropa Parlamento estas fare de ili influataj kaj eĉ direktataj. Tiel, kiel antaŭ jaroj Moskvo volis al ni entrudi komunismon per bajonetoj kaj tankoj, tiel same nun Bruselo, Novjorko kaj Strasburgo volas altrudi al la mondo gender-ideologion, uzante perforton juran kaj de komunikaj rimedoj.

Eĉ marksismo kaj naziismo ne rompis familion ‒ tial Germanio povis rapide renaskiĝi. Ni ankaŭ povis suprenleviĝi, ĉar la komunismo ne tuŝis la valoron de familio, defendatan precipe fare de Eklezio. Se temas pri gender-o, ni samtempe havas problemon pro la detruigado de la familio mem, neniigado de la homo en la stadio, dum kiu li/ŝi estas la plej delikata kaj fragila, kiam li/ŝi formiĝas.

Ni rimarku, ke la samaj homoj, kiuj propagandas la homoideologion kaj diras, ke gejo estas OK kaj lesbanino estas OK, volas al ni siajn opiniojn perforte entrudigi. Tiel oni en Germanio oficialigis, ke la seks-lecionoj estas nun devigaj por ĉiuj infanoj. Se la gepatroj ne konsentas pri la partopreno de iliaj infanoj en ĉi tiuj lecionoj, tiam ili riskas esti malliberigitaj. Mi havas tie multajn amikojn kaj mi scias, ke precipe por knabinoj estas tiuj ĉi lecionoj neelteneblaj. Ili estas rekte prihontigataj, kaj poste ili demandas patrinon: „Ĉu mi devas edziniĝi? Ĉu tiel tio devas aspekti?“ Ni diru malkaŝe: ĉi tiuj lecionoj estis pretigitaj fare de la deviaciaj homoj, kiuj travivadas la seksumadon antaŭ ĉio sur la animala nivelo. La homo, kiu havas la spiriton kaj kredon, scias, ke la amo signifas pli multe kaj travivas la seksumadon tute alie.

Nia kulturo ŝanĝiĝas je la putinejo, en kiu estas multe da seksumado, abortigado, veneraj malsanoj. Tio estas tute kontraŭanta Biblion, Revelacion. La plej grava estas la Revelacio, Dia Vorto, la instruado de Eklezio, kiu estas tute unusignifa. Malmulte estas en la Biblio aferoj tiel damnitaj kiel samseksemo. Kaŭze de ĉi tiu peko estis detruitaj la urboj Sodoma kaj Gomora, la bildo de faligo. Ne pro tio, ke estis tiom da samseksemuloj, laŭkutime estas da ili ne pli ol du procentoj inter viroj. Sed tie ĉi ĉiuj volis kunvivi kun la sendinto de Dio, ĉar depravacio atingis jam tian nivelon. La samseksemo estas ofte la lasta fazo de la falo ‒ la seksema kaj la kultura.

Tio ne estas la hazardo, ke la samseksema ideologio disvolviĝas en Pollando kun multaj kontraŭoj, ke danke al la komunaj klopodoj ĝi tamen dume malvenkas. Sed oni devas kontraŭ ĝi konstante batali, kiel kontraŭ bakterioj. Simile kiel la naziismo kaj la komunismo havis en Pollando mafacilan medion, tiel ĝin nun havas malfacilan la gender-ideologio. (...)

(...) En iuj landoj la gendero estas malpermesita. Ekzemple lastatempe Rusio malpermesis propagandi gender-on. Tiel same Litovio ‒ la malgrandaj nacioj estas per ĉi temo precipe minacataj. Se gender-o ĉe ili disvolviĝos, tiam ili mortos tutnacie. En Kroatio la konstitucia tribunalo malpermesis la seksan edukadon en lernejoj, ĉar tio estas fakte la seksa depravacio.

Estas bezonataj fortaj kristanaj disaŭdigiloj, ĉar grandparte la regon super la homa spirito okupas amaskomunikiloj. Homoj spektas televidon kaj pensas, ke tio, kion ili tie vidas kaj aŭdas, estas la vero. Kiel same pli frue la radio de Goebbels superregis germanojn, tiel hodiaŭ la maldekstrisme-ateismaj amaskomunikiloj volas ekregi la konsciencon de homoj. Daŭras la batalo por savo de la animoj de la nacioj.

Sac. Prof. Dariusz Oko - la aŭtoro estas filozofo kaj teologo, lekciisto en la Papa Universitato de Johano Paŭlo la Dua en Krakovo, la animzorganto de kuracistoj. El revuo Michael, 10-12/2018 esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 LA SCIENCISTOJ KONTRAŬ GENDER-IDEOLOGIO

En Italio estiĝis nova sciencista komitato por defendo de familio. Kiel sian celon ĝi volas malkovradi pseŭdosciencajn mensogojn kaj sloganojn, per kiuj sin aŭspicias gendera ideologio. Inter ĝiaj membroj estas famaj pediatroj, ginekologoj, psiĥiatroj, psiĥologoj kaj filozofoj. Proparolanto de la grupo estas profesoro Massimo Gandolfini, neuroĥirugo kaj neuropsiĥiatro el universitato en norditala Brescia. Kiel li diris, la gendera ideologio ofte rekuras sin al t.n. sciencaj faktoj, kiuj ne estas ĝuste motivigitaj, aŭ rekte estas falsigitaj. La nove fondita komitato estas laŭ li necesa pro kulturaj ŝanĝoj, kiuj okazis dum lastaj jardekoj. Ankoraŭ antaŭ tridek jaroj neniu ekpensus, ke iu povos elekti sian seksan orientiĝon spite de biologia kondiĉeco, aŭ ke la infano por sia bona evoluo ne bezonas patron kaj patrinon. Hodiaŭ estas tiuj ĉi aferoj publike heroldataj, kvankam por ili mankas iuj ajn sciencaj bazoj. Krome la tuta scienca literaturo ekde la 20-a jarcento ĝis hodiaŭo parolas kontraŭ ideo de t.n. samseksemeca gepatreco (homogepatreco). Maturiĝis tempo por reveni al niaj sciencaj kaj kulturaj radikoj – emfazas profesoro Gandolfini.

www.radiovaticana.cz, 31.10.2015

al la indekso


 LA MANO

Tiun ĉi eventon rakontis viro post operacio de koro. Unu tagon antaŭ la operacio venis al li en la ĉambron flegistino. Ŝi prenis lian manon, premis ĝin kaj lin instigis la manpremon reciproki. Ŝi diris al li:

„Sciu, morgaŭ kuracistoj haltigos vian koron por ĝin operacii. Ĉe la vivo vin tenos aparato. Ĝis la kuracistoj vian koron riparos, ili denove ĝin funkciigos kaj finos la operacion. Vi vekiĝos en reanimada sekcio, sed dum ses horoj vi ne povos moviĝi. Eble dum tiu tempo vi ne kapablos eĉ movi la fingron, vi ne povos paroli eĉ ne malfermi okulojn, malgraŭ tio, ke vi havos konscion kaj vi aŭdos kaj sensos ĉion, kio ĉirkaŭ vi okazos. Dum ĉiuj tiuj ses horoj mi estos kun vi kaj mi tenos vian manon same, kiel mi ĝin tenas nun. Mi restos kun vi, ĝis vi tute rekonsciiĝos. Eĉ se vi sentus vin senpova, en via manplato vi sentos mian manon kaj vi scios, ke mi vin tie ne forlasos.“

„Ĝuste tiel okazis,“ daŭrigis tiu ĉi viro. Kiam mi vekiĝis el narkozo, mi sukcesis diri eĉ ne vorton. Sed mi sentis, kiel ŝi dum ĉiuj horoj premas mian manon, kaj tio donadis al mi forton.“

Dio tenas ĉiun el ni per la manoj dum la tuta vivo. Kaj per tio Li al la homo donas la forton.

(El libro de B. Ferrer: refreŝiĝo por la animo)

al la indekso


 LA NOVA EŬROPA „RELIGIO“

Nuntempa dominanta „kredo“ estas sendieco

Tiu, kiu nuntempe vizitas vikipedion kun „religia mapo“, tiu ricevas bildon, kiu montras Eŭropon kiel kristanan, katolikan, protestantan, ortodoksan. Sed tio estas erariga. La kontinento estas kulture vere enradikigita en misio de Kristo, sed la nuntempa reganta mondkoncepto estas sendieca. Ĉiam pli batalema agnosticismo iĝis la ŝtata religio.

Por ni, kristanoj, estas tre malfacile tion agnoski. Ja ankoraŭ ekzistas restoj de la kristana kulturo, kies disfloron Eŭropo travivis. Tiel nuntempe multaj opinias. Ankaŭ multaj moralaj konceptoj, kiuj formas nian kunekzistadon, havas la kristanajn radikojn: ke estas necese respekti proprieton, protekti la vivmedion, ke la mensogo neniigas kunvivadon, ke estas necese respekti proksimulon kaj lin subteni, se li tion bezonas...

Dankon al Dio, ke ekzistas tiu ĉi inercio. Alikaze en niaj landoj de longa tempo ekestus ĥaoso. Sed la sistema subfosado de la kristana bildo de la homo daŭras. Kaj tio tuŝas ankaŭ la vivon de la kristanoj. Antaŭ ne multaj monatoj publikigita krizo en la eklezio malvaste estas koneksita kun la antagonismo de la evoluo de la kristana bildo kaj la moderna vivmaniero.

Tiu ĉi evoluo estis atendebla jam antaŭ jarcentoj. Kun ekesto de iluminismo ekestis klara konfronto. La historiisto Jean Daujat ekzemple skribas pri la Enciklopedio kaj el ĝi eliranta tiu ĉi pensado: „Enciklopedio devus disponigi kompletan superrigardon pri la tuta homsciado, kiu estis akirita fare de la homa racio. Ĝiaj iniciatintoj, Diderot kaj granda matematikisto d´Alembert, el ĝi faris armilon kontraŭ kristanismo kaj ĉiuj religioj, ĉar ili asertis, ke ĝi montras senlimajn kapablojn de la homa racio. Enciklopedio grave influigis disvastigon de racionalismo, kiu kontraŭis ĉiun revelacion kaj ĉiun Dian influon...“

Tre proksima tial estis la strebo anstataŭ Dio igi homon leĝodonanto. Emmanuel Joseph Sieyčs, unu el la pioniroj de la Franca revolucio, alkondukas la renverson ĝis tiu ĉi punkto: „La nacio estas antaŭ ĉio cetera, ĝi estas la aŭtoro de ĉio. Ĝia volo estas legala, ĝi mem estas la leĝo... La nacio povas voli iamaniere, sufiĉas, ke ĝi volas... ĝia volo estas ĉiam la plej supera leĝo.“

Joseph Ratzinger ankoraŭ kiel kardinalo priskribis tiun ĉi situacion klare en la libro Ohne Wurzeln ‒ Der Relativismus und die Krise der europäischen Kultur. „Tiel travivis kristanismo en Eŭropo sur unu flanko sian plej efikan version, sed samtempe elkreskis en Eŭropo kulturo, kiu reprezentis la plej radikalan reziston kontraŭ religiaj kaj moralaj tradicioj de la homaro entute.“ Tiu ĉi antagonismo trovas sian malvenkon en la modernaj konstitucioj. Tie ekzistas eĉ ne eta rilato al pli alta ordigo de la valoroj. La aŭstria konstitucia leĝo estas de tio brila ekzemplo. La artikolo 1 diras klare: „Aŭstrio estas demokrata respubliko. Ĝia juro eliras el la popolo.“ Ĉiu juro, sen la limigo.

Povus aperi opono, ke ja nuntempe ni devas respekti la homrajtojn. Tio estas vero. Sed tiuj ankaŭ estas la homa verko. Kiel flekseble oni povas ilin uzadi, ni vidos plue: ili estas nenia baro kontraŭ milionoj da abortigitaj infanoj, kontraŭ mortigado de maljunaj kaj suferantaj, kontraŭ enkonduko de la rajto de la samseksemuloj adopti infanojn, kontraŭ neniigo de nocio geedzeco... La oficistoj de la Eŭropa Unio eĉ strebas legaligi abortigon kiel homan rajton!

Estas fakto, ke niaj okcidentaj socioj estas ĉi tie sen la firma interrilato, sen larĝ-horizonte valida ordo. Kaj ĉi tie estas ebla ĉiu nehomeco. Nuntempe estas koncedata, kio konvenas al influhavaj klikoj kaj kion oni longtempe disponigas en amaskomunikiloj.

Adekvatmaniere la kardinalo Ratzinger menciis nian situacion en sia prediko antaŭ la papa elekto en la jaro 2003: „Havi klaran kredon laŭ la Kredo de la Eklezio estas ofte opiniata kiel fundamentalismo, kontraŭe al tio la relativismo, kiu kiel en la vento moviĝas laŭ iuj opinioj tien kaj reen, hodiaŭ estas opiniata kiel ununura samtempa sinteno. Kreiĝas diktatoreco de la relativismo, kiu agnoskas nenion kiel definitive validan kaj fine lasas validan nur la propran mion kaj ĝiajn deziregojn.“

Sed sen firma bazo la kristanoj ne povas rezisti en la sendieca ĉirkaŭaĵo. Baldaŭ aŭ pli poste ili malvenkos kontraŭ tentoj, allogoj, argumentoj kaj erarinstruoj, kiuj superas en ilia ĉirkaŭaĵo. Per tiuj erarinstruoj kompreneble ne estas trafitaj nur laikoj, sed ankaŭ sacerdotoj kaj episkopoj. La skandaloj de la seksaj misuzadoj aperintaj lasttempe publike en tiom da landoj (Aŭstralio, Germanio, Usono, Ĉilio, Honduraso, Irlando...), tion bedaŭrinde tre klare montras.

Mi preskaŭ ne kuraĝas tion diri, ĉar tio sonas tiel filistre, ja eĉ „fundamentalisme“: Kio estas necesa, estas konscio de sindifino rilate al la novpaganeco, la forkliniĝo de la false komprenata „aggiornamento“, la senkompromisa aliĝo al tio, kion la eklezio instruas dekomence. Nur tiel povas la eklezio eliri fortigita el la nuntempa krizo.

El VISION 2000 - 6/2018

 Christof Gaspari

al la indekso


 „TIO ESTAS MIA KORPO“

Ĉu abortigo kiel antinomio de Eŭkaristio?

Ĉiujare mortas pro abortigoj milionoj da infanoj kaj multaj politikistoj kaj aliaj homoj la abortigojn eĉ plu subtenas. La socio diras klare: „Tio estas via korpo,“ kial vi ne povus kun ĝi fari, kion vi volas?

Ĉu ni entute havas politikistojn, anojn de la politikaj partioj kaj homojn alie interesiĝintajn, kiuj iam haltis kaj rigardis la grandegan valoron de la korpo? La Sankta Skribo al ni diras: „Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio, kaj ke vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetitaj per prezo? Gloru do Dion en via korpo.“ (1 Kor 6, 19-20) Vi ne apartenas al vi mem: Estas interese, ke la Skribo al ni diras ion tute alian kaj tre kontraŭdiran rilate al tio, kion diras la mondo. La mondo al ni diras: „Ni proklamas, ke por virino estus maljuste, se ĝi devus naŭ monatojn toleri fizikan kaj psikan ŝarĝon pro infano, kiun ŝi eĉ ne volas.“

Sed ĉu ne estus por Jesuo pli facile diri ion similan: „Patro, kial mi devas lasi bati min kaj vipi kaj krom tio travivi tiel grandegan fizikan doloron por savi viajn homojn? Ĉu mi ne povas morti per natureca morto kaj post tri tagoj resurekti?“ Cetere, tio estus lia korpo. Sed Jesuo tiel ne faris. Li oferis sin por ni tutece.

Nuntempe pri la vivo kaj la morto de la infano decidas ĝia patrino. Ankaŭ Kristo devis decidi, ĉu ni vivos, aŭ ni mortos. Kristo elektis vivon. La vivon tra la morto. Lia ofera morto por ni ebligis, ke ni povas vivi el lia Korpo kaj Sango. Pere de la Plejsankta Eŭkaristio estas al ni proponata ĉiu peceto de lia Korpo, por ke ni havu vivon.

Ni ne apartenas al ni mem. Multekoste ni estis elaĉetitaj. Pere de la plej sankta ofero de Jesuo Kristo ni povas havi vivon kaj ni povas ĝin havi abunde. Tial ni gloru Dion en nia korpo.

Fonto: https://churchpop.com, 29.8.2016

al la indekso


 VIVON POR TRIDEK ARĜENTAJ MONEROJ

“Ĉio koncernas monon”, diros al vi nuntempaj junaj homoj, estas egale pri kiu temo vi komencos interparolon. Estas preskaŭ nekredeble, kiom da diversaj proverbaj kaj popolaj diraĵoj pri la temo de mono ni havas en nia ĉeĥa kulturo. Kaj ili alkreskas! La homoj al vi denove kaj denove asertos, ke ĉio rondiĝas ĉirkaŭ la mono. Hodiaŭ la mono regas mondon! Kaj se vi ilin havas sufiĉe, vi havas ĉion.

Mono, mono kaj denove mono

Ni iĝis sklavoj de mono, ŝajnas, ke ĝi nin persekutas ĉiupaŝe. Ĉion ni vidas kaj aprecas tra la mono. Kiam poste multaj homoj konfesas, ke eĉ la grandega monsumo al ili ne garantiis feliĉan kaj longan vivon, ni diras al ni: “Tio ne koncernas min. Mi pere de tiom da mono mastrumus pli bone.” Sed eĉ milionoj en banko nin ne ŝirmos kontraŭ neatendita naturkatastrofo, kontraŭ maligna malsano, kontraŭ perfido de “iamaj” amikoj. Multaj tamen ŝatas sian monon kaj sian havaĵon pli multe ol la vivon de la aliuloj. Ili vivas nur por si mem, por sia memameco.

Tragika okazintaĵo

Kiam ni parolas pri la mono, eble antaŭ ni aperos persono de Judaso. Historieto pri li estas elokvente priskribita en la Biblio. Judaso estis unu el la disĉiploj de Jesuo, li estis atestanto de Liaj mirakloj, kiuj konfirmadis, ke Jesuo estas la Filo de Dio. Fine li perfidis Lin. Pro mono. Por sufiĉe alta monsumo. Tute lin ravegis iluzio de tio, kion li povus per ili por si havigi. Por tridek arĝentaj moneroj li vendis Jesuon al liaj malamikoj. Tiel Judaso “aprecis” sian Majstron. Kiam li poste vidis, kiel Jesuo estis kunkatenita, forkondukita kaj venigita al Pilato por mortkondamno, moviĝis en li konscienco. Sed tro malfrue. Vane li ankoraŭ provis renversi kuron de la paskaj okazaĵoj per redono de la mono. Malfrue li vokas: “Mi pekis, perfidante senkulpan sangon!” Libervole li finis sian vivon. La konsciencriproĉoj estis pli fortaj ol forto kaj potenco de mono. Bedaŭrinde, ankaŭ hodiaŭ inter ni vivas tiuj, kiuj estas kapablaj fari ĉion pro la mono.

Principa elekto

Jesuo allasis Judasan perfidon nur tial, por ke estu plenumita volo de Lia Patro en la ĉielo. Fine Li mallaŭde mortas surkruce por pagi niajn pekojn. Sur la loko, kie devus esti ni, mortas Li mem. Ni ne estis elaĉetitaj per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, sed per multekosta sango de Kristo. Estas preskaŭ nekredeble, ke Dio tiel alte aprecis valoron de nia vivo, ke Li oferis sian propran Filon.

Eble vi ĉi-momente diros al vi: “Kaj kiel tio koncernas min? Al neniu mi agis maljuste kaj de neniu mi ion petis. Mi sukcesas mem regi mian vivon.” Kaj plu vi iros vian vojon. Sed mi volonte memorigas al vi, ke laŭ la Dia justeco ni ĉiuj estas pekemaj. Neniu estas senkulpa. Post la morto ni estas kondamnitaj al la vivo sen la amanta Dio, en eterna sufero. Sed ankaŭ por vi validas: se vi ekkredos, ke Jesuo Kristo mortis surkruce por viaj pekoj kaj se vi akceptos Lin kiel Sinjoron de via vivo, vi estos savita por la eterna vivo en la ĉielo. Temas nur pri la demando de via elekto. Decidu ĝuste! Via vivokazaĵo povas havi feliĉan finon.

Jan Titěra

al la indekso


 KULPULO JAM ESTAS TROVITA!

Kiam ajn la mondo troviĝis en ekonomia, sociala aŭ politika krizo, ĉiuj klopodegis trovi kulpulon. En tempo de krizo antaŭ la unua mondmilito multaj asertis: kulpuloj estas judoj. Pro la ĝenerala ekonomia kaj sociala krizo antaŭ la dua mondmilito la granda gvidisto indikis klarajn kulpulojn: denove tio estis judoj. Konsekvence okazis ilia persekutado, murdado kaj holokaŭsto. Dum la okazinta praga konferenco pri antisemitismo kaj ekstremismo aŭdiĝis averto, ke en Eŭropo denove leviĝas ondo de enorma malamikeco rilate al judoj. Judoj denove ĉi tie timas vivi. Kvazaŭ ripetiĝus situacio antaŭ mondmilitoj. Judoj forlasas Ukrainion, ili volas foriri ankaŭ el Francio, kie ilin minacas islamistoj. Ankaŭ en Belgio, Germanio kaj en aliaj landoj parolas judoj pri foriro. Premo je judoj estas ankaŭ en Usono. Homoj serĉas kulpulon, kiu kulpas pro ĉiuj problemoj de la nuntempa mondo. Ili bezonas lin nomi.

Ni ne plu serĉu kulpulojn

Homoj finfine devus ĉesigi imputi kulpon unu je alia. Kulpuloj estas ni ĉiuj. Ni ekribelis kontraŭ Dio kaj de ĉi tie fontas ĉiuj doloroj de la homaro. Ununura elirsolvo el danĝero estas – reveno al Dio pere de la Dia Filo, Sinjoro Jesuo Kristo. Li portis surkruce kulpon de ni ĉiuj, Li portis niajn malsanojn, pekojn, damnon... Li estis anstataŭ ni kondamnita, torturita kaj ekzekutita. Jesuo prenis sur sin ĉiun damnon de la tuta mondo.

Via persona Savinto

Jesuo surprenis ankaŭ vian personan kulpon, vian propran damnon, ankaŭ vian timon, vian malsanon, vian socialan, socian kaj ekonomian mizeron. Ja eĉ vian eternan morton. Vi ne plu devas tiun teruron porti. Vi ne plu devas malami la mondon, vian sorton en ĝi. Jesuo per sia sango pagis ĉiun vian kulpon. Nur de vi dependas, ĉu vi akceptas Jesuon kiel sian juran anstataŭanton antaŭ Dio. Alie vi ne havas ŝancon sukcesi antaŭ la juĝo de la sankta Dio. Estas freneze vantigi tiun ĉi vivŝancon de la savo.

Ni pluen transdonu tiun ĉi sciigon!

Ĝi al iu plaĉu aŭ ne plaĉu: Dio klare starigis, ke antaŭ la vantigita vivo kaj eterna morto nin savas nur la kredo je Jesuo Kristo. Do la fakto, ke Jesuo mortis por mi, ke mi akceptas Lin kiel mian personan Savinton kaj Sinjoron de la vivo. Kaj ankaŭ, ke Jesuo resurektis, revenis al la Patro kaj propetas por mi kaj ankaŭ por vi antaŭ Dio. Li transportis nin el morto en la novan vivon kaj proponas al ni la eternan vivon. Ni transdonu pluen tiun ĉi ĝojan mesaĝon! Ni forĵetu armilojn, ni forĝu el niaj glavoj plugilojn kaj ni paciĝu kun Dio kaj kun homoj! Kaj ni ne forgesu la plej gravan: la repaciĝon de la homoj devas antaŭiri repaciĝo kun Dio pere de Kristo. Alikaze tio estas nur humanisma iluzio.

Kaj tial estas neniu motivo serĉi kulpulon, la kaŭzon juĝi aliulojn. Ĉiuj ni jam estis juste kaj perfekte kondamnitaj. La justeco estis plenumita. Per krucumita Jesuo. Ni tion kredu kaj laŭ tio ni agu!

Presmisio de Brno, kristana ekumena komunumo

al la indekso


 BEATULO JERZY POPIEŁUSZKO

Sacerdoto kaj martiro de la 20-a jarcento, kiu defendis kredon kaj homan dignecon dum totalisma reĝimo

Jerzy Aleksander Popiełuszko naskiĝis la 14-an de septembro 1947 en Okopy ĉe Suchowola en Pollando. Li devenis el kamparana familio, liaj gepatroj posedis malgrandan kamparan terposedaĵon. Li havis kvar gefratojn. Jerzy jam de la infanaĝo montris profundan piecon. Silentema kaj homevitema knabo neniam pro sia kredo hontis, kio jam en lia infanaĝo kaŭzadis al li multajn problemojn.

Post abiturienta ekzameno Jerzy (Georgo) eniris porpastran seminarion en Varsovio. Post la unua lernjaro li devis soldatservi.

Sacerdotan konsekron li akceptis la 28-an de majo 1972 el la manoj de la kardinalo Stefan Wyszyński kaj la 11-an de junio li celebris sian primican sanktan meson. Sur malantaŭan flankon de primicaj bildetoj li presigis: „Dio min sendas heroldi sanktan evangelion kaj kuraci vundojn de la kompatindaj koroj.“ Post dujara pastra servo en la paroĥo Ząbki li praktikis pastran servon en la akademia preĝejo de sankta Anna en Varsovio, kie li sin dediĉis al medicinstudentoj kaj la sanitara laborularo.

En la jaro 1980 komencas pastro Georgo praktikadi animzorgan servon en la preĝejo de la sankta Stanislao Kostka en Varsovio. Kaj ĝuste tie ekskribiĝis lasta, tragika epizodo de lia vivo. Li sin dediĉis al laboristoj el ŝtalfabriko, kiuj ribelis kontraŭ komunista reĝimo. Li instigis laboristojn en ilia strebado kaj aktive ilin helpis. Dum esceptostato, kiu estis en Pollando deklarita rilate al interpuŝiĝoj de la simpatiantoj de Solidareco kaj la ŝtata polico, la pastro Popiełuszko rezolute protestis kontraŭ komunista reĝimo.

Fine de la jaro 1982 li celebris la sanktan meson en la preĝejo de la sankta Stanislao Kostka por la patrujo. Lian predikon elsendis radiostacio Libera Eŭropo, kaj tiel lin ekkonis la tuta Pollando pro lia senkompromisa sinteno rilate al la reĝimo. En unu prediko li diris: „Por kristano ne povas sufiĉi nur malaprobi malbonon, mensogon, malbravecon, perforton, subpremon kaj malamon, sed li devas ankaŭ esti aŭtentika atestanto, portanto kaj heroldanto de justeco, bono, vero, libero kaj amo.“ La reganta partio strebis timigi lin, kaj ĉar tio ne efikis, estis en la jaro 1983 kontraŭ li preparita falsa akuzo kaj li estis arestita. Pro interveno de hierarkio kaj danke al amnestio li baldaŭ estis liberigita. Pro sia agado la pastro Georgo iĝis celo de brutalaj atakoj flanke de ŝtatorganoj. Estis priŝtelita lia loĝejo kaj iu ankaŭ enĵetis en ĝin eksplodaĵon. En la jaro 1984 li estis ekde la januaro ĝis la julio 13-foje esplordemandita. Estis preparita kontraŭ li plano de simulita aŭtoakcidento dumvoje el Gdańsk al Varsovio. Sed provo mortigi pastron Georgon Popiełuszko per tio, ke sur lian aŭtomobilon estis malsuprenigita ŝtonlavango, ne sukcesis.

La 19-an de oktobro 1984 pastro Georgo vizitis paroĥon de Sanktaj Polaj Martiroj en Bydgoszcz. La renkontiĝon li finis per la frazo: „Ni preĝu, ke ni estu liberigitaj de la timo kaj teroro, sed precipe de la emo al venĝo kaj perforto.“ Kune kun ŝoforo li revenas hejmen, kiam ilian aŭtomobilon haltigas anoj de la komunista sekreta polico. Sed sur si ili havas uniformojn de trafika polico. La ŝoforon ili devigis transdoni ŝlosilojn de la aŭtomobilo kaj eniri ilian aŭtomobilon. Popiełuszko estas katenligita kaj metita en aŭtomobilan valizujon. La ŝoforo dumvoje elsaltis el la aŭtomobilo kaj tiel li savis sian vivon. Forkondukantoj haltas rande de arbaro proksime de Toruń, la katenligitan pastron metas teren kaj batas kaj turmentas lin tiel brutale, ke kelkfoje li senkompate eksvenas. Pli forte ili al li kunligas brakojn kaj krurojn, en la buŝon enmetas buŝoŝtopaĵon kaj ĉirkaŭ kolon alligas ŝnuron. Denove ili enĵetas lin en la aŭtomobilon kaj plu daŭrigas la veturon. Kiam ili ekaŭdas el valizujo sonojn, ili haltas kaj pastro Georgo estas denove brutale bategita. En sekva halto, proksime de Włocławek, ili elportas senmovan korpon el la aŭtomobilo, sur la kolon al li alligas maŝon kaj malantaŭ lian dorson alligas al fleksitaj gamboj pluan ŝnuron kun ĉirkaŭ dekkilograma sako da ŝtonoj. Sen esplori, ĉu li jam vere mortis, ili ĵetas la turmentigitan kaj kunligitan korpon en la akvobaraĵon de la rivero Vistulo. En vespera raportado de la 20-a de oktobro aperis informo, ke la pastro Popiełuszko estis forportita. En la preĝejoj la kredantoj dum dek tagoj preĝis pro lia savo, ĝis vespera anonco, ke lia morta korpo estis trovita en la akvobaraĵo de la rivero Vistulo. Lia entombigo okazinta la 3-an de novembro 1984 iĝis tutnacia manifestacio de la pola rezisto kontraŭ reĝimo. Malantaŭ ĉerko iras centmiloj da homoj. La funebran sanktan meson celebras sep episkopoj kaj pli ol mil pastroj.

La 14-an de julio 1987 vizitis lian tombon en Varsovio la papo Johano Paŭlo la Dua. La 6-an de junio 2010 estis sacerdoto Jerzy Popiełuszko en Varsovio beatproklamita. La solenan sanktan meson en anstataŭo de la papo Benedikto la 16-a celebris ĉefepiskopo Angelo Amato, prefekto de Kongregacio por Kanonizado, kuncelebris ĉirkaŭ 100 kardinaloj kaj episkopoj kaj ankaŭ 1600 sacerdotoj. Ĉeestanta estis ankaŭ lia patrino, kiu sian filon transvivis 29 jarojn. Lia memoro estas memorigata la 19-an de oktobro.

En la jaro 1987, kiam mi post dek-jara malpermeso finfine ricevis permeson viziti Pollandon, mi ĝin eluzis ne nur por kontakto kun Solidareco kaj ĝia ĉefo s-ro Lech Wałęsa, sed precipe por vizito de la preĝejo de la sankta Stanislao Kostka kun tombo de la martiro Georgo nur unu semajnon post la tiea vizito de la papo Johano Paŭlo la Dua. Miloslav Šváček

al la indekso


     TIO, KIO VALIDIS DUMIL JAROJN, NE POVAS NUNTEMPE ESTI MALĜUSTA

Ĉio, kion ni nomas eklezio, ekestis pase de historio. Unu sankta katolika eklezio havas kontraŭe al tio devenon en vespermanĝejo en Jerusalemo, kie kolektiĝis apostoloj en Sankta Ĵaŭdo kaj Pentekoste. Tie kaj tiam Jesuo donis al ili – kaj al neniu alia – gravajn kompetentecojn, kiuj kapabligas ilin daŭrigi lian savmision, kiam Li revenos en la Lasta Tago.

Ĉar ĉiuj nacioj de ĉiuj tempoj devas esti savitaj kaj sanktigitaj tiamaniere, tial devas esti misio kaj spirita potenco de la apostoloj transdonataj al pluaj generacioj.

Transdonado – tradicio estas do esenca elemento de la eklezio. Tial diras la sankta Paŭlo: „Kion mi transdonis al vi, tion mi ricevis de la Sinjoro.“ En vespermanĝejo ekestas komenco de tiu ĉi mistera ĉenaro de surmeto de la manoj, per kiuj estas transdonataj tiuj sanktaj potencoj de generacio al generacio, kiam episkopo konsekras kandidaton de sacerdoteco aŭ de episkopeco.

Ĉi tie okazas „tradicio de la transdonado“ kaj nur per tio la eklezio estadas kaj restadas tiu sankta kaj apostola eklezio de Jesuo Kristo.

Sed kio estas tio, kio tiamaniere estas transdonata ekde la apostoloj? Unue ĉi tie temas pri la instruo de la kredo. Ekde la unua generacio de la kristanoj estas skribite en la Agoj de la Apostoloj: „En tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj...“ (Ago 2, 41-42). La instruo de la apostoloj, kiujn ili fidele konservis kaj anoncadis instruon kaj agojn de Jesuo, tio estas fakte tio, sur kio staras la eklezio.

Sekvi tion estas vivece necesa por ĉiu generacio de la kredantoj, ĉar kion al ni Jesuo Kristo pri Dio revelaciis kaj ordonis al la apostoloj por transdoni, tio validas por ĉiuj nacioj kaj tempoj. „La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos“ (Mat 24,35). Al tiu ĉi instruo de la apostoloj ni devas resti fidelaj.

Sed – ĉu tio ne signifas halton, malaktivecon? Ĉu la eklezio ne devas sekvi tempon, se ĝi ne volas neniiĝi? Ĉu ni vere volas aparteni eterne al tiuj hieraŭloj?

Certe estas vero, ke novaj tempoj alportas novajn demandojn. Ĉiuj problemoj, koncernantaj bioetikon, ekologion, globaligon ktp., postulas solvon. Sed en la Nova Testamento pri tio troveblas eĉ ne unu vorto. Kion do fari?

Estas necese tiujn ĉi novajn demandojn prijuĝi en la lumo de la eterna vero kaj en Dia spirito, kiun la eklezio donace ricevas – kiel tion promesis Savinto – ke Li la eklezion enkondukos en la veron, montros al ĝiaj paŝtistoj ĝustajn vojojn. Poste neniu el tiuj novaj respondoj, kion la eklezio ekde la apostoloj kredas, kontraŭos. Neniam povas okazi, ke la instruo, kiu dum mil jaroj estas vera, nuntempe estas malbona, kaj ke dum jarcentoj malnova eraro estu nuntempe vera. De hieraŭo ĝis hodiaŭo ekzistas evoluo, klarigado, sed neniam antagonismo...

Kardinalo Walter Brandmüller
(El alparolo okaze de soleno de patrocinio de s-ta Jakobo en Windischgarsten 2013)

al la indekso


  KREDO KAJ SCIENCO

Foje mi vizitis deĵore unu sinjorinon, kiun mi ĉiam traktis kiel inteligentan, ĝenerale kleran. Pritraktinte gravajn fakajn problemojn, la diskuto glitis al ĝeneralaj temoj.

“Mia kunlaborantino Zuska sabate edziniĝas, kaj imagu, ŝi iros ankaŭ en preĝejon! Verŝajne ŝi ankoraŭ kredas je Dio! Mi ne komprenas homojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ kredas je Dio, verŝajne temas nur pri naivuloj!”

Tiun ĉi rimarkon mi ne povis toleri sen reago: “Kara sinjorino, ne nur Zuska, sed mi ekkonis multajn inteligentulojn, altlernejajn profesorojn kaj docentojn, kiuj vizitadis regule preĝejon, aŭ kiuj dum intima interparolo konfesis: ‘Jes, mi estas kredanto’, aŭ ‘mi ne povas diri, ke mi estas ateisto, kvankam mi ne vizitadas preĝejon’, kaj kredu, pri tiuj homoj mi ne kuraĝus diri, ke ili estas naivuloj. Krome en la vicojn de kredantoj apartenis ankaŭ tiel famaj sciencistoj kiel Ampčre, Newton, Lomonosov, Pavlov, Planck kaj aliaj.”

“Sed diru al mi, kiel tiuj homoj povas kredi, ke Dio kreis en kelkaj tagoj la mondon kun homo? Ja, hodiaŭ estas klara al ĉiu mezinteligenta homo, ke kosmo evoluis, evoluas, ke ankaŭ homo evoluis el malpli altaj formoj de vivaj organismoj kaj simile.”

“Hodiaŭ prudenta kredanto akceptas la faman evolu-teorion. Jam sankta Tomaso la Akvinano instruis, ke la instruado de la eklezio ne darfas esti en ia kontraŭdiro al scienco. Darvin mem, kiu estas kreinto de evoluismo, diris, ke lia teorio neniel eliminas la ekziston de Dio.”

“Se kredantoj, kiel vi diras, akceptis evoluismon, do kion poste, laŭ ili kreis Dio?”

“La evoluo subiĝas al certaj leĝoj kaj en tiuj leĝoj la kredantoj vidas la kread-agadon de Dio. Se ni volas studi la ecojn de viva aŭ neviva materio, ni devas penetri en la mikromondon, kie ni jam ne renkontas determinismon, kiu regas en niaj kondiĉoj. Tie ni konstatas veran komplikecon, laike dirite: ‘spacon por senfina observado kaj esplorado’. La fama sciencisto A. Einstein pri tiaj fenomenoj diras: ‘Scio, ke ekzistas io por ni netrapenetrebla esprimo de la plej profunda racio, akceptebla nur en siaj plej simplaj formoj – tiu ĉi scio kaj sento kreas veran piecon ...’ Kaj kion diras idealismaj filozofoj: ‘Ĉiopova Dio estas absoluta vero, kaj absoluta vero en nia mondo ne estas ekkonebla, tion agnoskas ankaŭ adeptoj de aliaj filozofioj. Tiu ĉi aserto baziĝas sur scienco, ĉar pri nenia scienca hipotezo aŭ eldirita leĝo ni darfas aserti, ke ĝi estas universala, ĉievalida, la lasta. Idealismaj filozofioj do baziĝas ankaŭ sur scienco kaj tial hodiaŭ ĉiu prudenta homo devas rigardi ilin kaj kompreneble ankaŭ la instruon de la religio kiel egalvaloran al ĉiuj aliaj filozofioj. Kiel mi jam diris, surbaze de scienco ni neniam povas pruvi ekziston aŭ neekziston de Dio. Ĉi tie ankaŭ radikas eldiro, kiun mi foje aŭdis: ‘Ateistoj estas kredantoj, kiuj kredas, ke Dio ne ekzistas’.”

“Kredu, ke mi ankoraŭ neniam havis okazon konatiĝi kun religia instruo pli detale kaj kiel mi vidas, ĝi indas atentemon. Ĉu ekzistas ia konvena literaturo?”

“Jes, la konvena literaturo ne nur estas havebla, sed la kredantoj povas konatiĝi kun la bazaj principoj de la kredo ankaŭ en preĝejoj dum predikoj aŭ el la ekleziaj gazetoj aŭ ĵurnaloj. Krome ili facile povas konatiĝi kun aliaj filozofioj, kaj tial ili povas havi pli larĝan superrigardon ol tiuj, kiuj aliĝas nur al unu filozofio kaj alian ili ne havas okazon ekkoni. Mi estas konvinkita, ke multaj nekredantoj, se ili povus ekkoni instruon de religio, ili certe ŝanĝus sian opinion. Estas devo de ĉiu homo plilarĝigi siajn sciojn kaj konojn. Tiu, kiu ne lernas, tiu forgesas kaj pekas kontraŭ Dio.”

Scienco estu por ni ilo por pli bone ekkoni kreaĵon de Dio kaj pere de kreaĵo ĝian Kreinton!

Filia

al la indekso


  KARA AMIKO

Kara amiko, kiel vi fartas? Tre volonte mi sendus al vi kelkajn vortojn por diri al vi, kiel mi amas vin kaj zorgas pri vi.

Hieraŭ mi vidis vin, kiel vi interparolas kun viaj amikoj. La tutan tagon mi atendis esperante, ke vi interparolos ankaŭ kun mi. Kiam proksimiĝis vespero, mi donacis al vi por tagfino grandiozan sunsubiron kaj freŝan venteton, por ke vi ripozu, kaj mi atendis. Sed vi ne venis. Ho, jes, kian doloron kaŭzas al mi, se mi tiel estas ignorata, sed malgraŭ tio mi amas vin.

Hodiaŭ nokte mi vin vidis esti endormiĝanta, kaj ĉar mi eksopiris tuŝi vian frunton, mi disverŝis sur vian vizaĝon eĉ sur kapkusenon lunradion kaj daŭre mi atendis. Sed malgraŭ tio vi ne alparolis min. Vi vekiĝis malfrue kaj tuj vi foriris al via laborejo kaj miaj larmoj miksiĝis kun pluvo, ĉar ĵus pluvis. Hodiaŭ vi aspektas tro malĝoja, kaj tio vundas mian koron, ĉar mi vin komprenas. Eĉ min amikoj tiel ofte forlasadis kaj vundadis. Se vi almenaŭ kun mi dividus vian doloron kaj solecon. Mi estas konvinkita, ke mi povus vin ĝojigi! Mi vin amas, sciu tion, kaj mi strebas tion diri al vi per blukolora firmamento kaj moleta herbverdaĵo, mi flustras tion al vi per foliaro de la arboj kaj skribas tion al vi per koloroj de la floroj. Mi tion vokas al vi per montaraj rojoj kaj en la birdojn mi enmetas amkantojn, por ke ili kantu ilin al vi. Mi vestas vin per varmo de la suno kaj aeron mi traodoras per parfumo de la naturo.

Mia amo al vi estas pli profunda ol oceano kaj pli granda ol tiu plej viveca el viaj sopiroj. Ho, se vi nur scius, kiel mi deziras kun vi interparoli kaj akompani vin dumvoje. Mi scias, ke tio estas malfacila sur tiu ĉi Tero! Vere mi tion scias, ĉar mi surtere vivis. Voku min, postulu min, voku al mi, ne forgesadu min. Mi havas tiom da aferoj, kiujn mi volus dividi kun vi.

Mi ne plu ĝenos vin, vi estas en tio libera, ĉu vi min akceptos kiel amikon. La decido apartenas al vi. Sed mi vin elektis, tial mi ankoraŭ vin atendos, ĉar mi vin amas.
Via amiko Jesuo

al la indekso


 EL LA KOMENCO DE LA NOVTEMPA HISTORIO DE NIA SEKCIO

Falo de la komunista sistemo en la jaro 1989 ebligis al la katolikaj esperantistoj eliri el la katakombaj kondiĉoj kaj plene renovigi siajn aktivadojn. Ekestis kelkaj traktadoj de la komuna komisiono (IKUE kaj KELI) pri eventuala fondo de Ekumena Kristana Sekcio de ĈEA. Frunte de la katolikaj esperantistoj (IKUE-anoj) la traktadojn partoprenis Miloslav Šváček, la evangelianajn esperantistojn (KELI-anojn) reprezentis D-ro Rudolf Horský. Dum la marta komuna kunsido en Prago frato M. Šváček anoncis, ke la katolikaj esperantistoj oficiale fondos la Katolikan (IKUE) Sekcion de ĈEA.

La 7-an de aprilo 1990 la plenumkomitato de ĈEA kunveninta en Praha oficiale aprobis refondon de la Katolika Sekcio de ĈEA. La fonda konferenco de la sekcio okazis la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová, dum kiu estis kiel prezidanto elektita Miloslav Šváček. La fondan konferencon partoprenis ankaŭ sekretario de IKUE Carlo Sarandrea el Romo. De la 30-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1990 okazis en la urbo Třebíč la 6-a Kongreso de ĈEA. La kongresanojn nome de la Katolika Sekcio alparolis ĝia prezidanto per jenaj vortoj:

Estimataj gesamideanoj! Mi salutas vin kiel landa reprezentanto kaj komitatano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj kiel prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, per Krista saluto: „Pacon al vi!“. Per tiu ĉi Krista saluto mi celas pruvi, ke mi, kiel reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, venis ĉi tien alportante pardonon, repaciĝon kaj amon. Dek kvar jarojn estis necese atendi por oficiale dum tiu ĉi plej grava kunveno de la asocio diri al vi tiun ĉi mesaĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj pri la pardono, repaciĝo kaj amo.

Mi ripetas ĉi tie vortojn diritajn dum la printempa kunveno de la asocia plenumkomitato okazinta la 7-an de aprilo en Prago. La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro. Likvidon de la katolika sekcio kaj diskriminacion rilate al kelkaj katolikaj esperantistoj la iamaj ĉefgvidantoj de la asocio ne faris tute propravole, sed ili sindone plenumis volon de la ŝtata polico kaj de tiuj ŝtataj instancoj, kiuj celis likvidon de ĉio, kio montris iun rilaton al religio. Kompreneble, la nigran makulon ili postlasis sur la ŝildo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĉar ili pro sia malbrava sinteno piedpremis sanktajn idealojn de la esperantistoj. Dek kvar jarojn la katolikaj esperantistoj vegetadis en la katakombaj kondiĉoj. Malgraŭ tio estis trovita kanalo, per kiu ili dum tiu ĉi malhela periodo ricevadis el Romo de niaj ŝtataj instancoj malpermesitan revuon „Espero Katolika“.

Karaj gesamideanoj! La Katolika Sekcio denove ekzistas kaj ĝi povas libere aktivadi. Pro tio mi, nome de la katolikaj esperantistoj proklamas pardonon kaj repaciĝon pro diskriminacia sinteno de la iamaj asociaj ĉefgvidantoj, al kiuj ni, kiel kristanoj pardonis tuj, jam antaŭ 14 jaroj. Pro tio la katolikaj esperantistoj ne postulas de la asocio rehonorigon kaj satisfakcion. La Katolika Sekcio, kiu havas 200 membrojn, proponas al la asocio ne nur bonan kunlaboron, sed ankaŭ moralan apogon.

Mi petas ĉiujn delegatojn de la kongreso, ĉiujn reprezentantojn de la asociaj sekcioj, kluboj kaj rondetoj, bonvolu informi ĉiujn esperantistojn pri la reekzisto de la katolika sekcio, kies membroj ili povas fariĝi, kaj pri la eblo aboni revuon Espero Katolika, kiu estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj.

Estimataj gesamideanoj, mi finas la parolon per la samaj vortoj, per kiuj mi ĝin komencis: „Pacon al vi, ĉiuj!“.

Kadre de tiu kongreso de ĈEA okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj. La kongreso kaj la kunveno okazis en la iama distrikta palaco de la “ĉionpotenca” komunista partio. La muroj de ĉi tiu palaco, kie oni komplotis intrigojn kontraŭ kristanismo, estis tiam sanktigitaj per la preĝo de la katolikaj esperantistoj. Estis tie akceptita decido, ke ekde la jaro 1991 komencu aperadi la sekcia gazeto sub titolo Dio Benu.

La 19-an de majo 1990 okazis en la urbo Česká Třebová fonda konferenco de la sekcio. La konferencon ĉeestis ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea el Romo. Estis elektita seppersona sekcia komitato. Prezidanto de la sekcio iĝis frato Miloslav Šváček.

Sekvan tagon fratoj (vidu la foton) Ladislav Mlejnek, Václav Šandera, Carlo Sarandrea kaj Miloslav Šváček vizitis fratinon Cilka Kotyzová en la sanatorio Velké Losiny.

La ŝanĝo de la politika sistemo ebligis ne nur renovigi ekziston de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ĝi donis ankaŭ eblon daŭrigi organizadon de la IKUE-tendaroj perforte likviditaj en la jaro 1977, ne plu en Herbortice, sed en Sebranice. Por memorigi la neforgeseblajn travivaĵojn, la 27-an de julio 1990 okazis la renkontiĝo de la ekstendaranoj sur la tendarejo en Herbortice. Ĉeestis ankaŭ prezidanto de Slovakia IKUE-Sekcio Martin Majtán kaj eĉ gastoj el Italio, frunte kun la karaj ekstendaranoj pastroj Battista Cadei kaj Arturo Bellini, partoprenintaj la tendaron en la jaro 1973.

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ 2019 OKAZIS EN MAJENCO, GERMANIO

En la tagoj de la 27-a de februaro ĝis la 3-a de marto 2019 okazis en la germana urbo Majenco (Mainz) la tradicia E-aranĝo Bibliaj Tagoj sub gvido de pastoro Wolfram Rohloff el Zöblitz / apud ercmontara urbo Marienberg/, Germanio. Venis ĉirkaŭ 20 partoprenintoj el kvar landoj (Germanio, Belgio, Italio kaj Slovakio). La ĉeftemo estis “Reĝoj” kaj la pastoro Wolfram Rohloff prelegis pri la malnovtestamenta libro de Juĝistoj. Okazis vizito de la urbocentro de Mainz kaj sub ĉiĉeronado de Ulrich Matthias la vizito de la urbocentro de Wiesbaden. Estis tre agrabla renkontiĝo en la frateca etoso.

Laŭ informoj de Pavol Petrík kaj Norbert Karbe

al la indekso


 APUD LA KRUCO - LA KRUCVOJO 

  APUD LA KRUCO

Al Jesuo mi preĝas.
Apud kruco mi staras.
La anim’ penton faras.

Batas forte la koro,
pro la pekoj mi ploras.
Vin sur kruc’ mi adoras.

Por mi krucon Vi portis,
miaj pekoj Vin vundis.
Vin en triston profundis.

Surgenue mi petas:
miajn pekojn pardonu,
Viajn gracojn transdonu.
 

     LA KRUCVOJO

Portas krucon Fil’ de Dio.
Dorna krono sur tempio.
Mokoj, krioj de soldatoj.
Sangas Korpo pro la batoj.

Jen doloro, jen sufero,
pro la pek’ de l’ hom’ sur tero. Kristo niajn pekojn portas,
agonias, pro ni mortas.

Ho Jesuo, ho Sinjoro,
granda estas la doloro.
Ni pekuloj Vin adoras,
kaj animoj niaj ploras.

Bogusław Sobol

al la indekso


  ESPERANTLINGVA VERSIO DE LA LIBRO „PARDONU, NATAŜA!“

Interesega okazaĵo, kiun sovetia ekssoldato kaj policano Sergej K. Dakov (vidu foton) rakontas laŭ sia propra vivo, estas laŭvorte impresega. Leganto ĝin „englutos“ unuspire. Sed poste li povas enpensiĝi. Kiam li legas pri tio, kiel homoj dum la tempoj de subpremo kaj mallibero en Sovetunio ŝatis sian kredon kaj kion ili pretis pro ĝi suferi, ni povas demandi: „Kaj kiel tiun riĉaĵon aprezas mi?“

La tradukinto de la libro de iom pli ol 100-paĝa estas Miloslav Šváček. La esperantlingva tradukaĵo de la libro ne aperis presforme, sed eblas ĝin akiri el la jenaj interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (www.ikue.org/cz) en formatoj de pdf kaj doc. La tradukinto antaŭdankas tiujn, kiuj lin atentigos pri trovitaj en la teksto korektendaĵoj kaj mankantaj artikoloj „la“, kiuj en la teksto ankoraŭ povas ekzisti eĉ post kelkaj kontrollegoj (m.svacek@seznam.cz). Jen la fragmento de la libro-teksto:

Mi ekrigardis horloĝeton. Estis precize la oka kaj duono. „Sergej,“ ‒ mi diris al mi, „post kelkaj horoj vi estos aŭ libera aŭ morta. Aŭ ankoraŭ io pli malbona ‒ se ili vin ekvidos kaj eltiros el la akvo, ili vin sendos kiel dizertulon al laborlagero en Siberio kaj pli poste ili vin pafmortigos.“ Multajn en tiu ĉi momento ekregus duboj.

Estis ĉi tie do mi, Sergej Dakov, frekventinto de marakademio, eminentiĝinta en ĉiuj lernejoj, kiujn mi ekde la oka vivjaro vizitadis, prezidanto de Komsomolo, komisiita instrui ateismon al 1200 kunlernantoj de la akademio.

Post kvin tagoj mi estas devinta reveni al nia bazloko, kie mi devas fariĝi plenrajta ano de la Komunista Partio kaj kie min atendas avantaĝa posteno ĉe polico. El praktika vidpunkto mi havis ĉiujn motivojn por reveni en Sovetunion. Sed tiuj ne sufiĉis al mi. Estu kio ajn, kion mi instinkte serĉis, mi sciis, ke en la komunisma sistemo, kiun mi tiel bone ekkonis, mi tion ne trovos.

al la indekso


  BOHUSLAV BURIAN (1919-1960)

Sacerdoto, kiu jam kiel studento estis fare de gestapo arestita kaj transportita en lagron Auschwitz (Oświęcim). Dufoje li tie eskapis morton. En la jaro 1947 li sacerdotiĝis kaj kiel kapelano li plenumis animzorgan servon en Slavonice (Ĉeĥio). En junio 1949 li kuraĝis tralegi paŝtistan leteron de episkopoj sur la placo Zelný trh en la urbo Brno. En la jaro 1950 li elmigris en Aŭstrion, de kie li revenadis por transporti priminacatajn pastrojn trans la limon. Fare de komunistoj li estis arestita kaj kondamnita je 20-jara prizona punrestado.

En la jaro 1959 li sukcesis forkuri el malliberejo de Leopoldov. Denove li estis kaptita kaj post la grava torturado en la malliberejo Mírov li mortis.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 LA ĈEĤA NACIO VEKIĜAS

Post tridekjara serĉado, provoj, dura laboro, studado, ekbriletas pli bona tempo. La ĉeĥa popolo maturiĝis. Ĝi scias, ke tre alta materia sekurigo ne donas al homo tion, kion ĝi longajn jarojn sopiratendas. Por pura konscienco, trankvila dormo, bona eduko de infanoj, amanta familio, por bonaj interrilatoj en laborloko kaj por bonaj internajbaraj rilatoj sufiĉas posedi iom pli malmulte.

Lastatempe sin turnas al mi multaj homoj de la meza generacio, precipe viroj, demandante pri diversaj aferoj, historio, precipe pri la okazaĵoj inter la jaroj 1939 ĝis 1990.

Tre volonte kaj kun amo mi al ili parolas veron, ĉar mi estas memorulino.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 MIA KUZO KAROLO

Mons. Karel Vrána (1925-2004) naskiĝis en Zahrádka u Ledče (Ĉeĥio) kiel mi, kaj kie ekde la jaro 1940 plenumis animzorgan servon sac. Josef Toufar ‒ morttorturita fare de komunistoj la 25-an de febuaro 1950.

Karlo ekde la infanaĝo sopiris sacerdotiĝi, li bone lernis studante ĝis la tempo, kiam komunistoj komencis regi nian nacion. Karlo do veturis kun sac. Josef Toufar al monaĥejo en Želiv por viziti abaton Vít Tajovský, de li peti konsilon, kion fari. Li do konsilis: „Tuj forveturu Romon!“ Karlo obeis la konsilon. Tie post finstudado en Laterana Universitato li akceptis sacerdotan ordinon. Kiel pastro li plenumis animzorgan servon en Italio en diocezo Bressanone – Bolzano kaj dume li plu studis. En la jaro 1958 li iĝis doktoro de teologio kaj en la jaro 1963 doktoro de filozofio, kiun li instruis en teologia instituto en Benevento ĝis la jaro 1977 kaj poste li agadis en Teologia Fakultato en Napolo ĝis la jaro 1980. Li estis rektoro de la Papa Kolegio Nepomucenum en Romo (1978-1992), kiun li sukcesis savi el grava ekonomia situacio. Samtempe li instruis filozofion en Laterana Universitato (1980-1992). Li fondis Kristanan Akademion. En la jaro 1992 li revenis en sian patrujon – Ĉeĥion por instrui filozofion en la fakultaro. Bedaŭrinde, post docentiĝo ne estis al li ebligita profesoreco. Pro la progresanta premo li decidis en la jaro 1999 fini sian aktivadon. Li transloĝiĝis al Říčany apud Prago, kie li publike prelegis kaj agadis. Al la fakultato en Prago li povis reveni nur en la jaro 2002. Li malfermis seminarion pri filozofio de la arto. Lia laboro ĝis nun ne estis konvene aprezita: Rilato de natursciencoj kaj filozofio, Integrala filozofia antropologio, Filozofia hermeneŭtiko de literaturo, Filozofia estetiko kaj teorio de kulturo. Li verkis vicon da libroj, el kiuj mi du mencias: Kristaneco kaj kulturo, Libereco al vero.

Jaroslava Hamajdová, lia kuzino

al la indekso


 NIGRA PRINCO

Ekde la 14-a jarcento staris en la angla katedralo nigra statuo de princo Edward el Wales. Ĉar la princo dum sia vivo portadis nur nigran veston, oni lin kromnomis „nigra princo“. La meritojn li akiris per sia braveco en multaj bataloj kontraŭ malamikoj, sed precipe dum longedaŭra milito inter Anglio kaj Francio. Antaŭ ol li povis ekokupi reĝan tronon, li en la batalo mortis. Antaŭ kelkaj jaroj lia statuo estis restaŭrita. Granda surprizo por metiisto estis, ke la statuo estis nur ŝmirita per la nigra farbo, sub kiu kaŝiĝis ora glaceo. La nigra princo do fakte estis la ora princo. Ankaŭ nuntempe ofte okazas, ke la grandpersonuloj akiras sian estimon nur post sia morto.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 AL ĈIELOJ FLUGU KANTE

2. Via Filo antaŭ morto / rekomendis nin al Vi / per sanktega sia vorto, / Vin do helpopetas ni. / Ŝirmu en malbono ĉia / ĉiam nin, ho Dipatrin´, / ke ne povu man´ malpia / de satan´ makuli nin. Ref.: Ho, Maria, Patrinet´ ...

3. La animoj sen espero / ofte mortas en la pek´. / Vane via mortsufero / ilin savis de kulpeg´. / Ŝirmu la gefilojn viajn / de pereo en infer´, / kaj pardonu pekojn niajn, / helpu en la viv´ sur ter´. Ref.: Ho, Maria, Patrinet´ ...

4. Ah, ne lasu, ke nin ree / katenigu pekligil´ / kaj ke estu de ni nove / krucumata via Fil´! / Kiam korpo, mond´, satano / minacegas per la tent´, / Patrineto, al infano / tiam helpu en turment´! Ref.: Ho, Maria, Patrinet´ ...

5. En malĝojo kaj mizero / ni rigardu al ĉiel´, / tie estas la espero / nia helpa brila stel´. / Pelu for ni la angoron, / estu nia fortigil´, / kaj ni donos al Vi koron / en la regno de Di-Fil´. Ref.: Ho, Maria, Patrinet´ ...

al la indekso


  PASKAJ BONDEZIROJ
 

La Sinjoro vere leviĝis el morto, haleluja. Al Li estu gloro kaj potenco por ĉiam kaj eterne.

Paskon plenan de ĝojo pro la venko de Jesuo super la morto al la legantoj de Dio Benu elkore deziras la redakcio.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto jarním čase, v postní době, kdy se připravujeme s naším Pánem Ježíšem Kristem prožít jeho nejtěžší chvíle na křížové cestě na horu Kalvárii, kde se za nás obětoval a svou obětí a slavným zmrtvýchvstáním nám otevřel dveře do věčného života v nebi, kde už vládne jen láska. Ani si nedovedeme dostatečně představit, co to pro nás znamená. To úplně pochopíme až na věčnosti.

Jak už jsem uvedl v úvodním slově předsedy na str. 3, druhé číslo našeho časopisu Dio

Frato Giovanni Daminelli prezidas jarkunvenon de IKUE la 9-an de aŭgusto 2018 okazinta kadre de la 22-a EEK en Poděbrady, Ĉeĥio.

 Benu obvykle vychází až v měsíci květnu, který je zasvěcen Panně Marií – Královně Máje. Ale událost měsíce března, která nás naplnila smutkem a bolestí, kdy nás navždy opustil náš milý bratr předseda IKUE Dr. Giovanni Daminelli, vydání letošního druhého čísla Dio Benu uspíšila, aby smutná informace o jeho odchodu na věčnost se co nejdříve dostala k našim čtenářům. Našeho bratra Giovanniho jsme během jeho nemocničního pobytu modlitbami posilovali. I když dvě velmi náročné operace rakoviny prováděl velmi uznávaný tým lékařů, už nebyla možnost záchrany. Pán nad životem a smrtí zvolil určitě to nejlepší pro našeho milého bratra tím, že se rozhodl ho odvolat na věčnost. Bratr Giovanni převzal funkci předsedy po mně v roce 2012, ve které setrval až do svého odchodu na věčnost 26. března. Před odchodem na věčnost náš bratr Giovanni prožíval dny bolesti, ale v plné důvěře a odevzdanosti do Boží Prozřetelnosti. Pamatujme na něho v modlitbách a v naději, že se jednou s ním a s ostatními bratry a sestrami, kteří nás předešli na věčnost setkáme tam, kde už existuje jen věčná radost a štěstí v náručí Boží.

Zatím ještě nemůžeme informovat, zda a kde se letos uskuteční tradiční víkendové setkání naší sekce. Stále je možnost podat návrhy na vhodná místa k tomuto setkání.

S bratrským pozdravem a přáním milostiplného prožití velikonočních svátků s Vámi zůstává Váš bratr

Miloslav Šváček

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.2.2019 ĝis la 10.4.2019:

Blahuš Marek, Černá Květoslava, Filipová Libuše, Gleisner Karel, Chaloupková Leonarda, Jurková Jana, Karbe Norbert, Láni Ladislav, Łaba Marian, Matějíčková Alžběta, Nosek Václav, Rytíř František, Studený Jiří + Pavla, Vaněček Josef, Wirges Rita, Wirges Willi.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2019 (29) - číslo 2 (114).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso