Dio Benu numero 111-3/2018

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· LA 22-A EKUMENA E-KONGRESO OKAZIS EN PODĚBRADY

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
PRI KOLEKTADO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· HOMILIO DE LA ĈEFEPISKOPO MONS. JAN GRAUBNER EN VELEHRAD
· LA PILGRIMULOJ AL VELEHRAD DIRIS “JES” AL DIO KAJ AL
  VIRGULINO MARIA
(www.cirkev.cz)
· KARDINALO SARAH AL GEJUNULOJ EN CHARTRES
· LA 22-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO (Miloslav Šváček)
· NOVA MARTIRINO DE LA ĈASTECO ANNA KOLESÁROVÁ
· HINDAJ EPISKOPOJ PRI NEAKORDIGEBLO DE JOGO KUN
   KRISTANISMO

·
 EN LA LANDO ANTAŬ EKSTERMO (Sac. Waldemar Chrostowski)

· JUDOJ KAJ SAVO (Prof. Grzegorz Kucharczyk)

· SPIRITO LA SANKTA (Litova kanto)

· MALJUNA AVO RAKONTIS AL SIA NEPO ĈI TIUN RAKONTON

· EĈ SUR KRUCVOJO FIDU DION

· AKCEPTADO DE LA SANKTA KOMUNIO SUR LA MANON DEVUS ESTI
   RIFUZITA (Dietrich von Hildebrand)

· HOSTIO SANKTA (Litova kanto)
· FINO DE ILUZIO PRI EŬROPA UNIO (www.radiovaticana.cz)
· LA STELO MATENA (Sac. D-ro Max Kašparů)

· JAN EVANGELISTA URBAN (1901 - 1991) (Jaroslava Hamajdová)

· MENSOGIS, ŜTELIS, TORTURIS, MURDIS (Jaroslava Hamajdová)

· NI NE TIMU! (Jaroslava Hamajdová)

· STANISLAV BROJ (1901 - 1950) (Jaroslava Hamajdová)

· ŽOFIE BOHUMILA LANGROVÁ (1896 - 1979) (Jaroslava Hamajdová)

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 13.5.2018 ĜIS LA 12.8.2018

· DIO BENU

 


  LA 22-A EKUMENA E-KONGRESO EN PODĚBRADY

Kadre de la 22-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazinta de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Poděbrady, Ĉeĥio, okazis ankaŭ vizito de la urbo Kutná Hora kun la impona preĝejo de la sankta Barbara. La nunan aspekton ĝi ricevis en la jaroj 1884-1906. Laŭ arĥitektura vidpunkto temas pri la kvinnava katedralo.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, tre kore mi vin salutas en tiu ĉi somera varma periodo. Tiu ĉi kvaronjara periodaĵo de Dio Benu intence aperas iom malfruigite, ĉar en la monato aŭgusto okazis en la ĉeĥa banloka urbo Poděbrady la 22-a Ekumena Esperanto-Kongreso (la 70-a de IKUE kaj la 68-a de KELI) kaj do estis necese publikigi freŝajn informojn pri tiu ĉi grava aranĝo, kiujn vi en ĝi legos. Jes, la kongreso estis vere sukcesa, senproblema kaj senkonflikta, pri kio grandparte meritas ĝia ĉefaranĝanto frato Pavel Polnický, la sekretario de KELI kaj loĝanto en la kongresurbo. Proksimume duono de la kongresanoj estis katolikoj kaj la dua duono venis el la protestantaj komunumoj. La katolikaj kongresanoj havis la eblon ĉiutage partopreni la esperantlingvan sanktan meson ne nur en Poděbrady, sed dum la ekskursoj ankaŭ en la urboj Kolín kaj Lysá nad Labem. Por ebligi al la kongresanoj ĉeesti la sanktan meson okazantan en iom pli malproksima paroĥa preĝejo en Poděbrady, tiucele ilin transportadis tien kaj reen buso. La mescelebranto de ĉiuj esperantlingvaj sanktaj mesoj estis karega pastro Serhij Prudko el Ukrainio, ununura katolika pastro partopreninta la kongreson, kiu tiucele meritas grandegan dankon. El Ĉeĥio la kongreson partoprenis bedaŭrinde nur ok katolikaj esperantistoj. Domaĝe, ĉar eblo tiel facile partopreni la kongreson en nia lando apenaŭ baldaŭ ripetiĝos.

Karaj legantoj, eble vi dum la nuna jaro travivis ion interesan, kio interesus la legantojn de nia revuo, do bv. sendi la tekston por ĝia publikigo. Dankon kaj koran saluton!

Miloslav Šváček.

al la indekso


 ZORGO PRI LA ANIMO

Centfoje nenio mortigis azenon. Popola proverbo

Tiel, kiel estas tasko de la historiistoj retrorigardi, estas la klopodo de ĉiuj medicinaj fakoj turni sin al la estonteco kaj garantii en ĝi al la homo longan kaj kontentan aĝon. Siamaniere tio validas ankaŭ por patologiaj anatomoj, kiuj estas – laŭ mia opinio – io inter la menciitaj historiistoj kaj kuracistoj. Ili serĉas ĉe la mortintoj tion, kio iam estis malsana, por ke ili per tio instruigu sin por la estonto vivantaj. Se la homa korpo devas esti morgaŭ sana, devas la kuracisto kuraci la malsanon, kiu la pacienton suferigas jam hodiaŭ.

Alia situacio estas koncerne la homan aninon. Se devas la animo esti sana hodiaŭ, oni devas kuraci ĉion, per kio ĝi suferis hieraŭ. Estas do ĉi tie diferenco inter “resaniĝo al estonteco” kaj “resaniĝo de pasinteco”. Kiel ĉio homa, povas do malsaniĝi ankaŭ la homa pasinteco. La virusan infektiĝon oni nomas peko. La vorto malnovmoda, enhave eble eĉ senodora, kiu ĝis nun al la samtempulo ankoraŭ per io bonodoras, sed ĝi al li eble ankaŭ fiodoras kiel muzea mucido.

La medicina spaco disponigas ankoraŭ aliajn komparoj.

Ekzemple denta emajlo, kiu estis perfekte kreita, estas difektata pere de diversaj – foje dolĉaj, alifoje acidaj – peketoj, kiuj postlasas post si nevideblajn, etajn kaj ankoraŭ nedolorantajn lezaĵojn. Sed la supre menciita proverbo pri la azeno validas ankaŭ ĉi tie, kaj tiel oni povas diri, ke centfoje acida mortigas la dentan emajlon. Antaŭ ĉio ne bone efikas je ĝi neglektata zorgo, do neregula purigado de ĝia surfaco de ĉio, kio algluiĝas kaj kio al ĝi damaĝas.

Ankaŭ la homa animo estis perfekte kreita, sed ĉiutage ĝi estas difektata eĉ per tiuj plej malgrandaj pekoj, kiuj sur ĝi postlasas etajn, nevideblajn kaj komence dume ankoraŭ nedolorantajn vundojn. Sed la proverbo, kiu parolas pri tiu longorela besto, validas ankaŭ por la animo.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas preventa zorgo eĉ kuraco de ĝi mem. Ĉar en la pekkonfesejo ni povas senti nin kvazaŭ sur la dentista seĝo, temas en ambaŭ kazoj pri tute necesa kuracado. Por ke ĝi estu ne tro doloranta, estas en ambaŭ kazoj grava prevento kaj regulaj kontroloj.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 HOMILIO DE LA ĈEFEPISKOPO MONS. JAN GRAUBNER DUM LA NACIA CIRILOMETODIA PILGRIMO EN VELEHRAD LA 5-AN DE JULIO 2018

Karaj gefratoj, ĉi tiun cirilometodian pilgrimon ni solenas meze de la jaro plena de gravaj datrevenoj. Ni solenas centjariĝon de Ĉeĥoslovakio, kiu naskiĝis per treegaj akuŝdoloroj de la granda mondmilito, kaj kiu estis ligita kun la granda atendado kaj kun esperegoj. Sed jam post dudek jaroj la lando estis minacata kaj tial ĝi anoncis mobilizon, kiu estis antaŭsigno de la dua mondmilito. Post mallonga libera ekspiro post ĝi komenciĝis periodo de la kvardekjara komunisma diktaturo, en kies duono la homoj levis kapojn, sed iliajn esperojn frostigis sovetiaj tankoj. Antaŭ dudek kvin jaroj libera Ĉeĥoslovakio disiĝis kaj ekestis Ĉeĥa Respubliko. Tiam ni ĉi tie en Velehrad dankis al Dio por la nova ŝtato, elpetis al ĝi benon kaj ni konfidis la tutan nacion al Dio per la manoj de la Virgulino Maria.

Hodiaŭ ni retrorigardas kaj kun ĝojo ni dankas Dion pro la sennombraj gracoj, pro multaj sukcesoj kaj oftaj kaŭzoj de ĝojo kaj kontento, al kiuj ni jam alkutimiĝis, kaj eĉ ni ilin opinias memevidentaj kaj ne ĉiam ni sufiĉe ilin ŝatas. Samtempe ni kritike rigardas junan historion kaj honeste ni konfesas, ke multajn okazojn ni ne bone eluzis, eĉ ni estas respondecaj pro la faktoj, kiuj timigas ne nur per tio, ke kreskas politika influo de posteuloj de komunistaj diktatoroj. Tio estas nur unu konsekvenco de nia blindeco kaj malkapablo vidi kontinuece, demandi pri la kaŭzoj kaj konsekvencoj aŭ montradi komplezon rezigni iujn agrablaĵojn kaj rigardi ne pli antaŭen ol al estanteco kaj nur al propra mio. Tial ni ne kapablas malvuali novan vizaĝon de la marksisma ideologio, kiam ĝin disvastigas eĉ aliuloj krom la komunistoj. Malgraŭ tio, ke ĝi transloĝiĝis el agadkampo de ekonomio al la kampo de kulturo, konstante ĝi forprenas liberon, malakordigas ordon kaj vekigas malamon. Ĉifoje ĝi ne konstruas sur laboristaro kaj malriĉularo, ĉar ĝiaj reprezentantoj riĉiĝis, sed sur minoritatoj, kiujn onidire la majoritato subpremas. Ĝi dubigas ĉion naturecan, kiel rajton de la vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura morto, la malsamecon de viro kaj virino aŭ rajton de infanoj pri la sendanĝera hejmo bazita sur fidela amo de la gepatroj, kiuj sian decidon sigelis per ligo de la nedisigebla geedzeco. Nia miopeco malhelpas al ni agnoski plivarmiĝadon kaj fari paŝojn de la respondeco rilate al la naturo. Ĝis kiam fluas el niaj kranoj akvo, la sekeco ne interesas nin. Ankoraŭ longe ni povus elnombradi sferojn, en kiuj okazas bataloj pri la estonteco de la homoj kaj la nacio. Tiuj gravaj datrevenoj nin kondukas al serioza enpensiĝo super esencaj demandoj. Nesufiĉas glutegi informojn, kiuj proponas falsan senton, ke ni ĉion scias. Estas necese serĉi veran saĝon.

Sanktaj Cirilo kaj Metodio metis ĉe ni fundamentojn de la kristana kulturo kaj ŝtateco. Mi estas kontenta, ke tiun ĉi kontinuecon al ni hodiaŭ memorigas ĉeesto de kranio de la sankta princino Ludmila, kiu akceptis bapton fare de la sankta Metodio.

La enrigardo en la historion al ni montras, ke la plej bonaj fruktoj de nia nacio elkreskis el evangelio, kiu estis akceptita en la vivon, kiu estis tradukita en la lingvon de la agoj. Eĉ hodiaŭ ni povas fari por nia nacio nenion pli bonan, ol nin lasi konduki per la Dia saĝeco. Falsaj ideologioj, malhonestaj populistoj inter politikistoj, eĉ kanajloj inter komercistoj nin ne povas erarigi, se ni saĝe konstruos sur la Dia vorto. Nur la vivo el evangelio kreas kristanan kulturon. Tiu, kiu vivas dum ĉiuj cirkonstancoj el evangelio, kiun alportis al ni sanktaj Cirilo kaj Metodio, tiu faras la plej gravan por la feliĉa estonto de niaj familioj, de nia ŝtato eĉ Eŭropo.

En la unua legaĵo ni aŭdis pri la grava decido de la israela nacio post reveno el ekzilo en la patrujon. Denove ili decidis por Dio, kiu en la historio faris al ili tiom da bono.

Ĉar ili spertis lian patrecan zorgon kaj potencon, ili konfidis al Li sian estonton, sed ankaŭ ili devoligis sin al obeemo, sen kiu ne povas sin montri protekto kaj helpo de Dio. Ankaŭ ni antaŭ dudek kvin jaroj, en la unua jaro de la Ĉeĥa Respubliko, antaŭ tiu ĉi mozaika bildo pretigita okaze de tiu ĉi eksterordinara okazo, denove elektis Dion kaj la Virgulinon Maria ni invitis kiel atestantinon. Ĉar ni konas nian ŝanĝiĝemon, ni Ŝin petis, ke Ŝi mem nian decidon transdonu al Kristo kaj per sia propeto Ŝi gardu nian fidelecon.

Sinkonsekri signifas konfidi sin, fordoni sin, sin doni ne nur en la protekton, sed eĉ plene al dispono. Sinkonsekri al la Virgulino Maria signifas decidi aparteni al Ŝi, esti kiel Ŝi, lasi Ŝin efiki en nia vivo. Komune sinkonsekri signifas sin fordoni al Ŝi je dispono ne nur kiel unuopulo, sed ankaŭ kiel komunumo.

En kio Maria estas tiel granda? Ŝi akceptis esti elektita de Dio dirante al Dio “Jes”. Dio pere de Ŝi per nova maniero eniris historion, kiam en ĝi la Vorto karno fariĝis, kiam el Ŝi naskiĝis Jesuo, Filo de Dio, Savinto de la mondo. Disponigi sin al la Virgulino Maria signifas diradi kiel Ŝi al Dio “Jes”. Akceptadi la Dian vorton tiel, ke ĝi en ni fariĝu ago, ke ĝi enkorpiĝadu en niajn farojn kaj rilatojn.

La Dia vorto estas ne nur la saĝa pia parolo. En Dia vorto Dio mem ĉeestantas. Se ni vivas Dian vorton, eniras en nin, en nian vivon Dio mem. Ĉu ni ofte sentas, ke Dio estas malproksime? Ke Li forlasis nin, ke Li ne aŭdas? Sufiĉas agi laŭ Lia vorto kaj ni eksentos Lian ĉeeston. Sufiĉas fari agon de senprofitema amo kaj ni spertos, ke Li agas en ni, ĉar Li estas Amo, kaj sen la amo ne eblas ami.

La Dia vorto ŝanĝigas kaj sanigas la koron. Kiam la disĉiploj irantaj al Emaŭzo aŭskultis Jesuon, kiu al ili eksplikis Dian vorton, ili ĉesis pensi pri sia disreviĝo – ili resaniĝis el malĝojo, ili rimarkis bezonon de la pilgrimulo kaj proponis al Li hejmon. Kiam ili rekonis Lin, ili revenis al apostoloj, por al ili rakonti sian travivaĵon kun Jesuo. Kiam ili estis en komuneco, Jesuo denove al ili aperis.

La vivanta Dia vorto konstruas eklezion. La spirita sperto, kiu sin komunikas, konstruas vivan komunecon, kiu proponas novan sperton de la eklezio. La komuneco, en kiu la homoj estas ne pro si mem, sed pro Jesuo, kiu estas meze de ili, estas videbla signo de Dia ĉeestado por la mondo. Se la eklezio bone plenumas tiun sian mision, la mondo ne plu estas sen Dio.

En pasinta jaro ni faris vicon da diversaj sinkonsekroj. Sinkonsekri komune signifas komune promesi: Ni ne volas vivi nur por ni mem, sed ni volas komune vivi por Jesuo meze de ni kaj komune atestadi al la mondo pri Li. Kiel komuneco ni volas esti kiel Maria, kiu donas al la mondo Savinton Jesuon. Tio povas esti la plej valora donaco por nia socio, kiu ne plu estos sen Dio, sed ricevos okazon aperigi Dian saĝon, belecon de la kristana kulturo kaj de la paco plenan de espero.

+ Jan Graubner

 al la indekso


 LA PILGRIMULOJ AL VELEHRAD DIRIS “JES” AL DIO
KAJ AL VIRGULINO MARIA

Pli ol tridek mil pilgrimuloj kaj kun ili simbole la tuta nacio, dum la solena diservo okaze de la ŝtata festo de la sanktaj Cirilo kaj Metodio la 5-an de julio 2018, renovigis en Velehrad (Ĉeĥio) sian konsekron al Dio pere de Virgulino Maria. Dum la sankta meso, kiun antaŭ la pilgrima baziliko celebris dudeko da episkopoj kune kun kelkdekoj da sacerdotoj, estis ankaŭ ekspoziciita multvalora relikvo, kranio de la sankta princino Ludmila (vidu surfote).

La ĉefcelebranto de la solena sankta meso estis kardinalo Dominik Duka, OP. La ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner en sia homilio atentigis pri la nunjara datreveno – ekesto de Ĉeĥoslovakio, la okazaĵo antaŭanta duan mondmiliton, alveno de komunismo, pragan printempon kaj sovetan invadon kaj eĉ ekeston de la memstara Ĉeĥa Respubliko. Dum retrorigardo laŭ li estas necese danki, sed ankaŭ kritiki. “Ni estas respondecaj pri faktoj, kiuj vekas timon ankaŭ pro tio, ke kreskas politika influo de la posteuloj de komunistaj diktatoroj,” li atentigis pri la “nova vizaĝo de la marksisma ideologio”, kiu “forprenas liberecon, renversas ordon kaj vekas malamon”, kiu dubigas rajton je vivo ekde la koncipo ĝis la natura morto, diferencon inter viro kaj virino aŭ rajton de infanoj pri sekura medio sin apoganta je geedzeco kaj fideleco de iliaj gepatroj.

La plej bonaj fruktoj de nia nacio elkreskis laŭ la ĉefepiskopo Graubner el akceptado kaj realigado de la Dia saĝo. “Tiu, kiu vivas dum ĉiuj cirkonstancoj laŭ evangelio, kiun alportis al ni la sanktaj Cirilo kaj Metodio, tiu faras la plej gravan por feliĉa estonto de niaj familioj, de nia ŝtato eĉ de Eŭropo,” li menciis kaj memorigis pluan el nunjaraj datrevenoj, la konsekron de la nacio al Virgulino Maria okaze de la cirilometodia pilgrimo en la jaro 1993.

“Sinkonsekri signifas sin konfidi, sin fordoni, doni sin ne nur sub protekton, sed ankaŭ al plena dispono. Sinkonsekri al la Virgulino Maria signifas decidi aparteni al Ŝi, esti kiel Ŝi, lasi Ŝin efikadi en nia vivo,” atentigis la ĉefepiskopo de Olomouc. Sinkonsekri komune laŭ li signifas komune promesi, ke ni ne volas vivi nur por si mem, sed ankaŭ por Jesuo meze de ni kaj komune atestadi pri Li al la mondo. “Kiel kolegaro ni volas esti kun Maria, kiu donas al la mondo Savinton Jesuon. Tio povas esti la plej valora donaco por nia socio, kiu poste ne plu estos sen Dio, sed ĝi ricevos okazon akiri Dian saĝon, belecon de la kristana kulturo kaj la pacon plenan de espero,” konkludis la ĉefepiskopo Graubner sian predikon.

Al liaj vortoj kontinue sin alligis liturgio de la kredkonfeso kun sinkonsekro al la Virgulino Maria. “Ĉu vi volas kiel Maria vivi laŭ Dia vorto, ke ĝi enkorpiĝu en viajn farojn? Ĉu vi kiel Maria volas serĉi bonon de aliuloj? Ĉu vi kiel Maria volas kontribui al superigo de nia kulturo per estimo al ĉiu homo?”, demandis la kardinalo Duka la ĉeestantojn kaj la tridek mil ĉeestantoj al la demandoj respondis per “Jes”. Per la konkluda preĝo de tiu ĉi liturgio la praga ĉefepiskopo konsekris al la Virgulino Maria kaj pere de Ŝi al Dio la tutan nacion, “por ke en ni kaj pere de ni Li povu konstrui sian regnon de la vero, justeco, amo kaj paco.”

Laŭ: www.cirkev.cz

 al la indekso


 KARDINALO SARAH AL GEJUNULOJ EN CHARTRES:
Estu sanktuloj, kiuj konvertos Eŭropon!

Landoj de la okcidenta mondo ne ekkonos pacon kaj ĝojon, ĝis ili ne revenos al Dio – diris la 21-an de majo en Chartres kardinalo Robert Sarah fine de la tradicia perpieda pilgrimo al tiea franca katedralo. Partoprenis ĝin 15 mil plejparte junaj homoj. Ĝuste al ili alparole sin turnis prefekto de Kongregacio por Liturgio kaj Sakramentoj. Li memorigis, ke Eŭropon en pasinto konvertis sanktuloj kaj martiroj. Kaj ĝi ilin bezonas ankaŭ nuntempe, li aldiris turninte sin al gejunuloj: “Vi devas esti sanktuloj kaj martiroj, kiuj evangelizos Eŭropon. Viaj hejmoj soifas pri Kristo. La okcidenta mondo forturniĝis de Dio kaj estas enigita en tenebro,” aldiris la vatikana kardinalo.

“La mondo sen Dio estas mondo de tenebro, mensogo kaj egoismo,” diris la kardinalo Sarah. “Sen Dia lumo la okcidenta socio iĝis ia erarŝipo meze de tenebroj. (...) Ĝi estas postlasita al tenebroj de timo, malĝojo kaj izoleco. (...) Ĝi permesas, ke en ĝi disvastiĝas tiuj plej frenezaj ideologioj. La okcidenta socio sen Dio povas iĝi lulilo de etika kaj morala terorismo, kiu estas ankoraŭ pli potenca kaj pli detruema ol terorismo de islamistoj. Ni memoru, ke Jesuo Kristo diris, ke ni ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon. Ni prefere devas timi tiujn, kiuj povas pereigi kaj korpon kaj animon. Karaj geamikoj, pardonu al mi tiujn ĉi miajn vortojn. Sed ni bezonas klaran vorton kaj realismon.”

La kardinalo Sarah aldiris, ke li uzas tiujn vortojn tial, ke li en sia sacerdota kaj animzorga koro sentas kompaton al tiom da erarvagantaj, konfuzitaj, malĝojaj, malkontentaj kaj solecaj animoj.

“Kiu ilin kondukos al la vojo de lumo, kiu al ili montros la vojon de la vero, ununuran veran vojon de la liberiĝo, do la vojon de la Kruco? Ĉu ni ilin eldonos senprotekte al eraro, nihilismo, ĥaoso aŭ agresiva islamismo? (...) Ni devas heroldi al la mondo, ke nia espero havas nomon, ke nia espero estas Jesuo Kristo, unusola Savanto de la mondo kaj homaro.”

La kardinalo Sarah kiel prefekto de la Kongregacio por Liturgio kaj Sakramentoj sin turnis per eksterordinara maniero al sacerdotoj. Li ilin petis, ke ili celebru Eŭkaristion kun profunda honoro, koncentriĝo kaj konscio de sankteco. Li memorigis al ili, ke ilia celibato estas signo de unuiĝo kun krucumita Kristo. Li ankaŭ avertis antaŭ proponoj pri malfirmigo de disciplino de la celibato. Laŭ kardinalo Sarah tio kaŭzus gravajn konsekvencojn en formo de interrompo de la apostola tradicio: “Ni kreus sacerdotecon laŭ nia homa deziro, sed ni ne transdonus sacerdotecon de Kristo, kiu estas la sacerdoteco de obeo, malriĉo kaj pureco,” diris kardinalo Sarah.

 www.waticannews.va/cs.html, 22.05.2018

 al la indekso


 LA 22-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO
la 70-a de IKUE kaj la 68-a de KELI okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2018 en la urbo PODĚBRADY, Ĉeĥio

La Agrikultura Lernejo kun sia studenta hejmo en Poděbrady iĝis la kongresejo por la unusemajna 22-a Ekumena E-Kongreso. La kongreson partoprenis 75 personoj el 13 eŭropaj landoj kaj Japanio (Aŭstrio 2, Ĉeĥio 17, Estonio 2, Francio 3, Germanio 9, Hungario 4, Italio 5, Japanio 4, Kroatio 2, Rumanio 5, Slovakio 3, Svedio 4, Pollando 14, Ukrainio 1). La ĉeforganizanto de la kongreso estis frato Pavel Polnický – la sekretario de KELI.

Lundo la 6-a de aŭgusto estis alvetura kaj loĝiga tago de la kongresanoj.

Mardon post la komuna matena preĝo kaj kantado okazis solena malfermo de la kongreso. La kongresanojn salutis la urbestro de Poděbrady, direktorino de la Agrikultura Lernejo, evangeliana pastoro kaj prezidantoj de KELI Philippe Cousson kaj de IKUE Giovanni Daminelli.

Post la solena malfermo de la kongreso okazis prelego de frato Philippe Cousson: Ni ĉiuj ricevis la saman akvon (Apo 21,6). Post li prelegis fratino Marija Belošević pri 50 jaroj de ekumenismo.

Posttagmeze okazis trarigardo de la urbo en du grupoj. La IKUE-grupo celis trarigardon de la urbo ĝis la katolika preĝejo de Altigo de la Sankta Kruco, en kiu okazis la esperantlingva sankta meso. La mescelebranto estis sac. Serhij Prudko el Ukrainio. Post la sankta meso sekvis plua parto de la trarigardo de la urbo.

Kaj vespere okazis interkona vespero finita per preĝo.

Merkredon post la matena preĝo kaj matenmanĝo okazis tuttaga busekskurso denove en du grupoj. Tiuj, kiuj volis partopreni la sanktan meson, tiuj unue vizitis la urbon Kutná Hora kun la fama preĝejo de sankta Barbara, poste preĝejon de sankta Jakobo, sekvis vizito de la preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj de la sankta Johano Baptisto en Sedlec kaj de Ostejo en Sedlec.

Post tagmanĝo okazis vizito de la urbo Kolín, kie en la preĝejo de la sankta Bartolomeo okazis la esperantlingva sankta meso. Mescelebranto de ĉiuj esperantlingvaj sanktaj mesoj dum la kongreso estis pastro Serhij Prudko.

Vespere prezentis novajn religiajn E-librojn fratino Marija Belošević kaj la diversajn ceterajn librojn frato Petr Chrdle. La belega ekskursa tago estis finita per la vespera preĝo.

Ĵaŭdon matene la katolikaj kongresanoj okazigis en la loka preĝejo en Poděbrady la sanktan meson. Post la reveno kaj matenmanĝo okazis komuna kantado kaj jarkunvenoj de IKUE kaj KELI. Post tagmanĝo prelegis Marija Belošević pri ekumenismo en la katekismo de la katolika eklezio. Post ŝi prelegis frato Oldřich Fischer pri Biblio de Kralice, poste prelegis Petr Chrdle pri J. A. Komenio kaj L. L. Zamenhof – la simileco de iliaj vivomisioj, kaj tute fine prelegis frato Endel Ojasild pri Estonio – lando, historio kaj naturo.

Vespere prezentis tre interesan rakonton pastoro Wolfram Rohloff pri sia restado en Novgvineo. Per la vespera preĝo finiĝis la ĵaŭda tago.

Vendredon post la matena preĝo, matenmanĝo kaj kantado prelegis frato Krešimir Belošević pri Praktikado de ekumenismo en Zagrebo kaj post li prelegis frato Philippe Cousson pri Unuiĝintaj Eklezioj.

Posttagmeze denove okazis ekskurso en du grupoj. Tiuj, kiuj deziris dumekskurse partopreni la katolikan E-meson, tiuj unue vizitis la urbon Přerov nad Labem – Polabské národopisné muzeum – Elboregionan etnografian muzeon kaj post ĝi la urbon Lysá nad Labem, kie en la preĝejo de la Naskiĝo de Johano la Baptisto okazis la esperantlingva sankta meso.

Vespere okazis interesa programo: La kongresanoj prezentas sin. Nu kaj per vespera preĝo estis fermita la belega vendreda kongresa tago.

Sabaton matene okazis la sankta meso en la preposta preĝejo de Poděbrady. Poste post la matenmanĝo kaj kantado prelegis frato Petr Chrdle pri Francisko Vladimiro Lorenc – lia vivo kaj verko. Post li prelegis fratino Marija Belošević pri Papo Francisko kaj ekumenismo.

Posttagmeze prelegis fratino Ágnes Ráczkevy-Eotvös pri Apostoloj kaj iliaj atributoj. Post tio la kongresanoj vizitis preĝejon de Ĉeĥ-frata evangeliana eklezio, kie okazis belega koncerto de la religiaj kantoj, kiujn kantis Richard Haan – la solisto de la Ŝtata Operejo en Prago, kiun per orgenludo akompanis eminenta orgenludisto Martin Strejc. Belega estis kantprezentiĝo de s-ino Jolana Smyčková-Haan – la filino de la konata ĉeĥa esperantisto kaj longjara IKUE-ano Miroslav Smyčka.

Kaj vespere oni ankoraŭ pritraktis bibliajn studojn pri la teksto de la preĝsemajno.

Dimanĉon post kantado la katolikaj kongresanoj ĉeestis la sanktan meson en la paroĥa preĝejo de Poděbrady kune kun la paroĥanoj. La unua legaĵo estis legata ankaŭ esperantlingve kaj la predikon de la preposto lerte tradukis esperantlingven frato Pavol Petrík. La sanktan meson kun la loka preposto Mons. Vladimír Hronek kuncelebris la kongresano sac. Serhij Prudko el Ukrainio.

Ekumena diservo posttagmeze okazis en la evangeliana preĝejo de Poděbrady kaj poste samloke ankaŭ la koncerto de Koruso de s-ta Cecilio. Nu kaj vespere okazis programo de la tradicia adiaŭa vespero.

Lundon la 13-an de aŭgusto post matenmanĝo okazis matena preĝo kaj oficiala fermo de la kongreso

Ĝis iam ie...

La kongresaj tagoj pasis senprobleme, senkonflikte en frateca medio. Koregan dankegon meritas precipe frato Pavel Polnický kaj ceteraj kongresanoj, kiuj iel ajn helpis en organizado de la kongreso kaj en realigo de la kongresa programo. Koran dankon!

Miloslav Šváček

 al la indekso


 NOVA MARTIRINO DE LA ĈASTECO ANNA KOLESÁROVÁ

La eklezio oficiale agnoskis martirecon de Dia servantino, laikino Anna Kolesárová. Per tio malfermiĝis al ŝi vojo al ŝia beatproklamo. Informis pri tio Presagentejo de la Sankta Seĝo kun aldono, ke la dekreto de Kongregacio pri Kanonizado estis fare de la papo Francisko transdonita ĉe persona aŭdienco al prefekto de la kongregacio kardinalo Angelo Amato SDB mardon la 6-an de marto 2018.

Ŝi naskiĝis la 14-an de julio 1928 en Vysoká nad Uhom en orienta Slovakio kiel filino de romkatolikaj geedzoj Ján Kolesár, nomata Hruška (Piro), kaj lia edzino Anna, naskita Kušnírová. La baptan sakramenton Anna akceptis sekvan tagon la 15-an de julio 1928. Ŝi estis nur 10-jaraĝa, kiam mortis ŝia patrino. Post la morto de la patrino Anna transprenis ŝiajn devojn zorgante pri la hejmmastrumo, en kiu vivis ŝia patro kaj pli aĝa frato Michal. Ne estis al ŝi ebligite finfrekventi eĉ elementan kleriĝon. Malgraŭ tio Anna elstaris per sia religia nivelo kaj modela morala vivo, tiel ke en sia 16-a jaraĝo, en tempo de sia perforta morto, ŝi estis forta kaj matura personulino.

Laŭ atesto de la samvilaĝanoj ŝi regule ĉeestadis diservojn en la preĝejo kaj akceptadis sakramentojn. Ŝi ankaŭ partoprenadis piaĵojn kaj preĝojn de la rozario. Kiam fine de la dua mondmilito alproksimiĝis milit-fronto, homoj de la civito sin kaŝadis en keloj. En granda kelo sub kuirejo de la domo de Kolesár trovis kaŝlokon ne nur Ján Kolesár kun sia familio, sed ankaŭ najbaroj. Tiutempe Anna sin vestadis en nigran robon post sia patrino, por ke ŝi donu impreson de pli aĝa virino, por tiel savi sian ĉastecon. Tio ankaŭ pruvas ŝian honestecon.

Kiam soveta armeo eniris vilaĝon, unu ebria soldato enrigardis kaŝejon. Ján Kolesár intencante antaŭeviti eblajn problemojn diris al sia filino: “Anjo, donu al li ion manĝi, certe li malsatas.”

Anna kiel obeema filino obeis sian patron kaj eliris supren en la kuirejon por doni al la soldato ion por manĝi. Sed post mometo ruĝarmeano komencis Anjon ĝeni. Li minacis al ŝi, ke se ŝi ne fordonos sin al li, li mortpafos ŝin. Ŝi kategorie rifuzis kaj konsternite ŝi sin elŝiris el liaj manoj. Ŝi forkuris reen en la kelon, sed la soldato sekvis ŝin kaj kun celigita aŭtomata fusilo diris: “Adiaŭu vian patron!”

Lastaj vortoj de la knabino estis: “Paĉjo, adiaŭ! Jesuo, Maria, Jozefo!” Tuj poste la soldato sian minacon realigis. Sekvis du elpafoj el lia pafilo kaj la knabino mortis. Tio okazis la 22-an de novembro 1944.

Kaŭze de milita situacio la murdita knabino estis unue entombigita sekrete la sekvan tagon sen ĉeesto de sacerdoto. Ŝia definitiva entombigo okazis nur post kelkaj tagoj, la 29-an de novembro. La funebran ceremonion faris Anton Lukáč, ĝenerala vikario de dekanejo de Užhorod kaj paroĥestro en Pavlovce nad Uhom, kies filio estis Vysoká nad Uhom. Tiu enskribis morton de Anna Kolesárová en registron de mortintoj kaj en rubrikon Notoj li enskribis: „Hostia sanctae castitatis“ (Viktimo de la sankta ĉasteco).

La paroĥestro Lukáč ankaŭ faris enskribon en baptan registron de la paroĥa oficejo kaj en rubrikon Notoj li enskribis: “Murdita fare de soldato el Rusio pro la ĉasteco.”

Tiu ĉi pastro enskribis pri la bedaŭrinda okazintaĵo ankaŭ en paroĥan kronikon en paroĥa oficejo en Pavlovce nad Uhom. La ateston subskribis kvin atestantoj. Laŭ la enskribo en la paroĥa kroniko estis la brava knabino antaŭ tiu ĉi kuraĝa faro fortigita per eŭkaristia Kristo, ĉar mallonge antaŭ tio ŝi pekkonfesis kaj akceptis la sanktan komunion. Ŝia murdo estis neniam punita.

Politikaj kondiĉoj antaŭ la jaro 1989 ne permesis publike okupiĝi pri la proceso de la beatproklamo de la martirino. Sed ekzistas fidindaj notaĵoj el la jaro 1957 pri tio, ke pastro Michal Potocký SJ, naskinto en Vysoká nad Uhom, parolis kun atestantoj de la vivo kaj morto de Anna akirinte de ili rektajn kaj nerektajn skribajn atestojn, kiuj estis pli poste uzitaj en proceso de beatigo.

Post falo de totalisma sistemo pri la kaŭzo ekokupiĝis tiama, hodiaŭ jam emerita ĉefepiskopo Mons. Alojz Tkáč. Post li transprenis iniciaton sac. Mgr. Pavol Hudák, animzorganto de la altlerneja junularo, kiu organizis unuan pilgrimon de la ĝojo al Vysoká nad Uhom. Ĝi okazis en la tagoj de la 1-a kaj la 2-a de majo 1999. Ekde tiu tempo pilgrimas al la tombo de la murdita knabino ne nur gejunuloj, sed ankaŭ pli aĝaj homoj, por ke ili alparolitaj per ekzemplo de la brava knabino batalu por konservi la puran koron. Sur ŝia tomba ŝtono estas skribaĵo: Pli volonte morton ol pekon. Por homoj de ĉiuj generacioj la juna martirino estiĝas viva modelo, la vivekzemplo.

La solena beatproklamo de la martirino Anna Kolesárová okazos la 1-an de septembro 2018 en Košice, Slovakio.

rcmonitor.cz, 07.03.2018

al la indekso


 HINDAJ EPISKOPOJ PRI NEAKORDIGEBLO DE JOGO KUN KRISTANISMO

Eklezio de siria-malabara rito aktivanta en Hindio publikigis noton, en kiu estas eksplikata kaŭzo, kial jogo estas neakordigebla kun kristanismo. La siria-malabara rito estas la plej malnova el tri katolikaj ritoj de Hinda Episkopara Konferenco. La noto sub titolo “Jogo kaj katolika kredo” estis ellaborita fare de komisiono por instruo de la kredo ĉe la episkopara konferenco en eparĥio Mananthavad. En hindaj lernejoj la instruo de jogo iĝis deviga lernobjekto kaj la “hindaj nacionalistoj,” skribas la siria-malabaraj episkopoj, “do tiel provas eluzi jogon por siaj politikaj kaj sektismaj celoj. Sed ĝian praktikadon ne eblas kompari kun agado de la Sankta Spirito,” oni legas en noto de la siria-malabara eklezio. Jogo estas rilaksa mentala kaj korpa ekzercado disvastigita en la tuta mondo. Laŭ la hinda religio ĝi estas spirita vojo al renkonto kun dieco. Hindaj intelektuloj jam pli longan tempon atentigas pri la fakto, ke tiel estas neata la religia libereco kaj nerespektata religia sento de minoritatoj. La menciita komisiono de la siria-malabara rito frunte kun Mons. Joseph Kallarangatt mencias, ke “jogo ne lasas spacon por Dio eĉ ne tiam, se ĝi okupiĝas pri spiritaj spertoj de la homoj. Estas vere, ke jogo estiĝis ekster la hinda religia medio, sed pli poste ĝi akceptis iujn tonojn de hinduismo, en kiu dominas kasto de bramanoj.” La siria-malabaraj episkopoj avertas antaŭ risko, ke la “korpaj ekzercoj iĝos memcela idolkulto, kiam la travivaĵo, kiun ili efikas, estas atribuata al efikado de la Sankta Spirito”. La raporton publikigis la katolika agentejo Asia News.

Fonto: www.radiovaticana.cz, 7.4.2018

al la indekso


 EN LA LANDO ANTAŬ EKSTERMO

“Pli bone estas vivi per sengrasa pano, sed pace en Polujo”

La lekcio de pastro profesoro Waldemar Chrostowski preleginta la 27-an de oktobro 2016 en Supera Lernejo de la Media kaj Socia Kulturo en Toruno (PL) dum la internacia kongreso “La restaŭrigo de la memoro pri la forgesitaj herooj de la dua mondmilito”.

La ekstermo, nomata en la hebrea lingvo Ŝoaho (ŜOAH), determinas la plej grandan malfeliĉon en la longa juda historio, ĉar ĝi havas pli ol tri mil jarojn. Se ni direktiĝu nur al la homaj perdoj, do realiginte la deliran politikon Endloesung (la finan solvon) la germanaj naciaj socialistoj murdis ĉirkaŭ ses milionojn da judoj, en tio 90 procentoj estis la polaj judoj. La jaroj de la dua mondmilito estis ankaŭ la plej granda malbonsorto de la pola historio. La germanaj okupantoj, al kiuj la 17-an de septembro 1939 aliĝis la sovetaj okupantoj, mortigis ĉirkaŭ ses milionojn da polaj civitanoj, el kiuj la duono estis la polaj judoj. La totalan nombron da judoj vivantaj en la mondo antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito oni kalkulas je 18 milionoj. La germanaj socialistoj elmurdis do unu trionon de la tuta juda popolo. Estas nenia troigo en la aserto, ke tio signifas la mortigon de unu triono de ĉiuj judoj.

Pri la honesta historia politiko

La teruran prezenton de la krueleco pligrandigas la fakto, ke la ekstermado de la judoj kulminis ĝis sur la teritorio de Pollando okupata fare de germanoj. Tio ne estis hazardo, sed precize ekplanita kaj realigita agado, kies celo estis la tuja kaj absoluta ŝanĝo de la demografia mapo de Mezorienta Eŭropo kaj la radikala ŝanĝo de la juda memoro pri Pollando kaj poloj. La malĝoja ombro de la Ŝoaho, kio estas paradoksa kaj specife ironia kiel la posttomba venko de Hitler, eble pli rilatiĝas al la rilatoj judaj-polaj ol al la rilatoj judaj-germanaj. Antaŭjuĝis pri tio multaj faktoroj de diversa naturo, precipe politika kaj ekonomia, sed ne sensignifa estas la faktoro, ke la kontemplado pri Ŝoaĥo estis kaj estas plu izolata de la longa estado de judoj sur la polaj teritorioj. Tio rilatas la polan flankon same kiel la judan.

Je la pola flanko la malfeliĉo konsistas en tio, ke en la lastaj dudekkvin jaroj, kio estas malkompreniga kaj ŝokiga, ege malfortiĝis inter poloj la konigo de la historio de la propra lando, kaj eĉ la interesiĝo pri la historio. Nekonante kaj neaprecante sian historion homoj faladas en la kompleksan amnezion opiniante, ke la bildigon de la historio, kaj do ankaŭ la propran identecon, kreos aliaj, plejparte je la kosto nia kaj kun nekompensebla malprofito. La saĝa kaj honesta pola historia politiko estas la ordono de la nuntempo!

Je la juda flanko ĉi tiu temo aspektas tute alie. La granda juda verkisto Isaak Bashevis Singer diris: “Ni, judoj, suferas je multaj malsanoj, sed amnezio ne apartenas al ili”. Verdire, la konateco de la propra historio kaj la zorgo pri la propra identeco decidite distingas judojn el inter aliaj popoloj kaj nacioj. Tamen ĝuste en ĉi tiu fako ni renkontiĝas kun la simptoma okazaĵo: la juda historia politiko, same en Israelo, kiel en la vivo de judaj diasporoj dissemitaj tra la mondo, precipe en Usono, en multaj kazoj tute prisilentas, kaj en aliaj signifgrade plimalgrandigas la multjarcentajn historiojn kaj senprecedencajn atingojn de la polaj judoj. La ordono de la nuntempo estas do la savo de ĉi tiu nekutime grava parto de la juda sorto, kulturo, spiriteco kaj religio, kiuj dum multaj jarcentoj kreiĝadis kaj fruktige disvolviĝadis sur polaj teritorioj.

La nekonateco de historio de unu flanko kaj ĝia reduktado je prezo de historio de polaj judoj je la dua flanko rezultigas en tio, ke la multjarcenta kunekzistado de poloj kaj judoj sur polaj teritorioj estas prisilentata, kaj anstataŭ tio la plej grava kaj ofte ununura ŝlosilo por la montrado kaj priluminado de la komunaj rilatoj estigas la dramigan alvokigon de Ŝoaho. De tie estas jam la mallonga vojo, por ke la triangulo “Germanoj – sbiroj, judoj – viktimoj, poloj – viktimoj” ŝanĝiĝu je la alia: “Germanoj – sbiroj, judoj – viktimoj, poloj – atestantoj”. En ekstreme kontraŭpolaj eldiraĵoj, kiuj estas pli kaj pli trudataj, ĉi tiu triangulo aspektas ankoraŭ alimaniere, jene: “Germanoj – sbiroj, poloj – sbiroj, judoj – viktimoj”. Nia iriteco kaj diplomatiaj intervenoj mem ne sufiĉas, la malsano estas signife pli serioza, kaj ĝiaj rezultoj estas pli neniigemaj, ol kiel tio ŝajnas al ni.

Polin – la tero de ripozo

La cirkonstancojn de la veno de judoj al Polujo kaj ilian ĉestadon sur la polaj teritorioj buntkolore speguligas la paradigma hagado ripetata al la judaj infanoj fare de judaj patrinoj ekde la tempo de Ŝoaho:

Kiam en diversaj landoj de Okcidenta Eŭropo persekutataj kaj de tie forĵetataj judoj migradis orienten, petante Dion, por ke Li indiku al ili la landon de halto kaj ripozo. Post la longa vagado, rememoranta la pasintan migradon al la Promesita Lando, ili alvenis ĝis la lando, en kiu estas multnombraj belaj arbaroj kaj arbaregoj. Ili ekaŭdis en ĝi la plej belan hebrean sonon, do “ŝŝŝŝŝŝŝ”. Tiel bruas arboj en polaj arbaroj kaj arbaregoj. Tiel ankaŭ komenciĝas la juda kredkonfeso: “Ŝema Jisrael” (“Aŭdu Israelo”); tiel komenciĝas la plej bela biblia kanto: “Ŝir haŝima aŝer li-Ŝlomo” (“La kanto super la kantoj, kiu estas la Salomona”); tiel komenciĝas la tradicia hebrea saluto: “Ŝalom” (“Paco”). La migrantoj ekkonsciis, ke en ilia sorto ne estas kazoj, sed estas signoj. Kaj kiam ili suprenlevis kapojn, sur la arboj de ĉi tiu lando ili ekvidis du vortojn skribitajn per la Dia fingro: “Polin”, do “Ĉi tie vi ripozu”. “Polin” – tio estas la hebrea nomo de Pollando. La vagabonda migrado en nekonatan teritorion atingis limon. Judoj agnoskis, ke Dio elektis al ili ĝuste ĉi tiun landon por la loko de la sekura restado kaj ripozo.

La hagado pri la migrado kaj la hebrea etimologio “Polin” perceptas Pollandon ŝajne kiel la biblian Promesitan Landon. De tie rezultiĝas kaj per tio dum jarcentoj nutriĝadis la amika rilatado al Pollando. Dum la juda festo de Nova Jaro ( Roŝ Ha-Ŝana) judoj manĝas pomojn trempatajn en mielo. Izraelo el Kozienice (1733-1814), konata kiel Magid el Kozienice, la lernanto de la fama Elimeleĥ el Leżajsk la granda ĥasida majstro kaj la amiko de la familio Czartoryski, tiel ĝuste klarigis la kutimon de la trempado en mielo: la mielo en la ĥebrea lingvo estas dbaŝ, elparolata kiel dvaŝ. En ĉi tiu vorto estas tri konsonantoj: d-b-ŝ. Ili estigas la akronimon, do la unuajn literojn de la pola deziro: “Daj Boże, szczęście” (Donu, Dio, feliĉon). Pollando rememorigadis al judoj ilian perditan patrujon, “la teron de lakto kaj mielo abundantan”. Kiam judo forlasadis la familian hejmon, li prenis ujeton da mielo – la rememoron de la tero, kiu gastigadis judojn, certigante al ili sekurecon kaj trankvilon.

Dua parto de la prelego de frato Stanisław Śmigielski aperos en DB 4/2018

al la indekso


 JUDOJ KAJ SAVO

Signifa libro pri la konvertiĝo de judo al katolikismo ligita kun la polemiko pri la kontraŭkatolikaj fobioj.

La plej grava parto de la libro “Savo komenciĝas de judoj” (Zbawienie bierze początek od Żydów) de Roy Schoeman loĝanta apud Novjorko, laŭreato de la renomaj usonaj altlernejoj (Massachusetts Institute of Technology kaj Harvard Business School) – troviĝas sur ĝiaj lastaj paĝoj. Tio estas la aŭtobiografia priskribo de la konvertiĝo de la judo al katolikismo, kiu – kiel li mem asertas – “ricevis sufiĉe ekzaktan religian edukadon”. La historio de ĉiu konvertiĝo estas unika, ĉar ĝi rakontas pri la mirakla agado de Dia graco, kiu enfiltriĝas “al koroj kaj renoj” kontraŭ ĉio kaj kontraŭ ĉiuj.

Oni povas diri, ke en la kazo de la aŭtoro de ĉi tiu libro la miraklo estis kvazaŭ duobla. Komence kun la helpo de la Dia graco li devis rompigi elportitajn el hejmo aŭ pli vaste – el la popola tradicio kontraŭkristanajn, kaj precipe kontraŭkatolikajn avertojn. Impresas la konfeso de la aŭtoro, ke sub la influo de la unua tuŝo de Dia graco li preĝis, petinte Dion, por ke Li revelaciu al li sian nomon. Por akcepto estis ĉiuj ebloj, ne eksludante Apollon kaj Kriŝnan, je la escepto de unu: “Vi nur ne estu Kristo, por ke mi ne devu kristaniĝi”.

Schoeman skribas: “Tiel profunde enradikiĝinta antipatio al kristaneco, apogadis min en la konvinko, kiun mi portadis el la hejmo. Kristanismon oni opiniis kiel la “malamikon”, kiel la deflankiĝon, kiel la perfidon de judaismo, oni kulpigadis ĝin, ke ĝi kaŭzis la judan turmetadon daŭrantan jam du mil jarojn”. Ĉu do en ĉi tiu situacio la konvertiĝo al la katolikismo ne estas la mirakla evento?

Se ni al tio aldonos, ke al la Katolika Eklezio la aŭtoro estis alkondukita preskaŭ nur fare de Dipatrino, la miraklo estas vere duobla. Kiel tio okazis, ke Roy Schoeman trovis la Plejsanktan Virgulinon Marian, kiu kondukis lin al sia Filo – pri tio oni povas legi sur la paĝoj de la libro eldonita fare de la Fratulinoj Loretaninoj.

La historio de la konvertiĝo de la aŭtoro estas grava ankaŭ pro tio, ĉar se ĝi ne okazus, ne ekzistus ankaŭ tiu ĉi libro. En la senco de la enhavo ĝi estas dividita je du partoj. La unua parto estas la provo de la ekigo de la polemiko kun la menciitaj fobioj estantaj en la judaismo. Schoeman faras tion montrante, kiel bonege Jesuo Kristo “realigis rajton” kaj anoncojn de la malnovtestamentaj profetoj. Konsente kun la titolo de sia libro la aŭtoro citas ĉiujn plej konatajn kaj malpli encerbigitajn en la kristana konscienco fragmentojn de la Malnova Testamento, kiuj rilatas la personon de la Majstro el Nazareto.

La aŭtoro okupiĝas pri ĉi tiu apologia verko kun la kompetento kaj – ne malkaŝeme – kun ia vervo. Skribi do pri la ekzisto de la “konfirmo de kristanismo en Talmudo”, tio estas do la granda kuraĝo. Oni devas tamen substreki, ke tio ne estas iu freneza braveco, sinĵetado miope sen neniaj argumentoj. Por ĉio la aŭtoro trovas motivigon en ĝustaj fragmentoj el fontoj (ĉi-kaze el Talmudo). Al ĉi tiu kategorio de la tekstoj prenitaj el Talmudo apartenas ankaŭ la rakonto pri la “miraklo de skarlata fadeno”. Skribante tiujn vortojn, mi pri ĝi eksciis la unuan fojon ĝuste el la libro de Roy Schoeman kaj tial denove mi devas konstati: Mirige estas, kiel Sinjoro Dio scipovas skribi rekte laŭ la malrektaj linioj. (...)

Prof. Grzegorz Kucharczyk El taggazeto Nasz Dziennik, 25.05.2018
Esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 SPIRITO LA SANKTA

(Litova kanto Šventoji dvasia)
Muziko kaj vortoj de Rasa Lapienė Tradukis Petras Čeliauskas

2. Estu en miaj faroj, / estu en la kor(o), / sinoferi instruu / por proksima hom(o). / Spirit´ la Sankta ...

3. Spirito el Di(o) / la donac´ de l´ am(o), / pligrandigu la amon / al la Eternul(o). / Spirit´ la Sankta ...

al la indekso


 MALJUNA AVO RAKONTIS AL SIA NEPO ĈI TIUN RAKONTON

„Kara mia knabo, en la koroj de ĉiuj homoj vivas du lupoj. Ankaŭ en via koro vivas ambaŭ. Unua lupo reprezentas la amon, pacon, diligenton, bonon. Dua lupo reprezentas malbonon, malamon, maldiligenton. Kaj ili ambaŭ ĉiutage interbatalas.“ „Kaj kiu el ili venkos?“, demandis la knabo.
„Tiu“, respondis la avo, „al kiu vi donas pli da nutraĵo.“

al la indekso


 EĈ SUR KRUCVOJO FIDU DION

Pri la fido je Dia providenco, kiu transpaŝas limojn de morto.
Teksto: Pavel Halaška, avo de Natálka

Preĝejo de sankta Jozefo en Lukov en regiono Zlín (Ĉeĥio) decembre de la jaro 2016 tute plenŝtopiĝis dum entombigo de knabineto, kiun konis multaj homoj. Kredantoj kaj eĉ ceteraj najbaroj tre bele rilatis kun ŝi pro ŝia kara karaktero kaj infaneca amemo. Ĉiuj estis korpremitaj pro neatendita forpaso de la infano. Ununura, kiu el ŝia familio trovis forton ekparoli super blanka ĉerko, estis avo de Natálka, la loka preĝejservisto kaj akolito. La vortojn plenajn de doloro kaj eĉ de granda fido je Dio kaj lia amplena providenco, kiujn li deklaris en la preĝejo de sankta Jozefo en Lukov decembre 2016, nun ni proponas al la legantoj. Eble en ili vi trovos ankaŭ respondojn al viaj neresponditaj demandoj.

Ŝi disdonacis amon

Nia kara Natálka, tiu kvinjara knabinjo, kapablis disdoni tiom da amo, ĝis tio estas nekredebla. “Mi tre amas vin.” Tiujn ĉi vortojn ŝi ofte diris preskaŭ al ĉiu, kiu ŝin eĉ nur karesis. Ŝi estis dankema pro ĉiu ekrideto. Personan kontakton ŝi tre ŝatis. Kiam ŝi estis endormiĝanta, devis iu teni ŝian maneton. Ĉie ŝi estis kvazaŭ hejme, neniun ŝi timis, al ĉiuj ŝi fidis. Kiam ŝi venis en tiun ĉi preĝejon, ofte tio aspektis, kvazaŭ ĝi apartenus nur al ŝi. Ŝi konis ĉi tie ĉiun lokon, ĉiun kaŝangulon. Ŝi tre ŝatis tiun ĉi preĝejon. Sian ĝojon kaj amon ŝi disdonadis ne nur hejme.

Ŝi ŝategis sian antaŭlernejon. Kiam mi iradis la antaŭlernejon por ŝin hejmenkonduki, ofte ŝi diradis al mi: “Avo, momenton atendu, ĝis mi tion finpentros. “Bele ŝi pentris, ŝi tre ŝatis manlaborojn, ŝi eltondadis diversajn figurojn kaj tre volonte ŝi helpadis al la patrino kaj avino en la kuirejo. Lastfoje en la pasinta semajno ili kune bakis la kristnaskajn sukeraĵojn.

Ŝi tre ŝatis kanti, danci en ensemblo Lukovjánek. Ŝi sportis, naĝis, biciklis. Tre viveca knabinjo ŝi estis, plena de ĝojo kaj amo.

Ŝi amis ĉion vivan

Nunjare ŝi ankaŭ trovis ŝaton al abeloj. Ŝi surmetis sian ŝirman retĉapeleton kaj ekstarante antaŭ abelujojn ŝi longe observis, kiel abeloj laboras. Ŝi ne timis ilin. Kune ni ilin kontrolis, elprenadis kadretojn el abelujoj, mi klarigis al ŝi, kian labortaskon tie havas ĉiu abelo, kaj denove ni ilin redonis. Unu abelaro estis ŝia.

Natalka estis tute sana. Kiam ŝi lastfoje prezentiĝis en la ensemblo Lukovjánek okaze de lumigo de la kristnaska arbo, anoncis sin malvarmumo, nenio plu. Kiam ŝi ofte ektusis, strangan fajfan sonon tio havis. Kiam ŝi komencis pli malfacile spiri, la sinjorino kuracistino ŝin sendis al diagnozado.

Merkrede, mallonge post tagmezo, ni forveturigas Natálka-n en hospitalon. Kaj nur kelkajn minutojn post la 15-a horo komencas ŝia krucvojo. En intensiva zorgounuo ŝi senkonsciiĝis, tial per helikoptero ŝi estas transportata al Infana Fakultata Hospitalo en Brno.

Peraŭtomobile ni veturas al Brno, kie nin kuracisto informas pri la plej verŝajna diagnozo – akuta sangokancero. “Por certigi tion ni devas fari pluan diagnozadon kaj poste ni komencos kuracadon,” diras la kuracisto.

“Patro, se tio ne estas infero, do kio ankoraŭ povas esti pli malbona, pli malfacila,” diras al mi Pavla, panjo de Natálka.

“Paŭlinjo, vi ne pravas. La infero estas sur la mala flanko – la vivo sen la amo, tio estas la infero. Por ni tio estas krucvojo, plua provo de nia kredo.”

Bona Madono

Post tio estas la diagnozo de Natálka konfirmita: akuta sangokancero, prognozo necerta. La ĉefkuracisto klarigas kondiĉojn, sub kiuj Natálka havas esperon transvivi. Ĵaŭde matene ŝi estas aligita al dializo. La junegaj korporganetoj komencas misfunkcii. La prizorganta kuracisto diras: la situacio estas kriza. Proksimiĝas tagmezo, sekvas plua resuscitado. La situacio iĝis senespera.

La korpremo malaltiĝas: 70/45, 38/26, 30/24, 24/18. Kaj ĉiu minuto plilongiĝas. Mi ploras, nepovanta ekspiri. Kaj ĉiu minuto sin plilongigas. Mi aŭdas mallaŭtan kantadon, de kie ĝi estas? La panjo, alpremita al la korpeto de Natálka, mallaŭte kantas: “Ĉiu el ni sur la tero pilgrimas al eterno... Ŝi kantas Madonon – la kanton, kiun Natálka ofte kantetis. Kiel granda forto de la patrino, kiu sen vera kredo estus neebla.

La krucvojo plu daŭras kaj la vivfino de Natálka sur ĉi tiu mondo alproksimiĝas. Estas ĵaŭdo, la horo 22:15. Plua resuscitado, kvankam senbezona, sed ĝi devas esti. Post tio jam estas el Natálka forigita aparataro kaj por ŝia patrino komencas la plej malfacila momento. “Ĉu mi ankoraŭ lastan fojon povas karesi ŝin?”

“Certe jes,” sonas la respondo kaj la senmovan korpeton oni enmetas sur la genuojn de la patrino. Ĉiu patrino kapablas imagi, kia doloro tio estas.

“Kiu nun donos al mi maneton, kiun mi karesos, kiu diros al mi: ‚panjo, mi amas vin‛? Vi estis tiu plej valora, mia plej valorega trezoro, mia unua kaj lasta, kio restis al mi. Nun mi havas nenion. Dio, kial ĝuste mi,” ĝemas la patrino.

Malrapide ni foriras atendejon, el kiu audiĝas lamentado kaj ploro, en la ĉambron, kie oni eble plej multajn larmojn verŝas en la mondo. Kia paradokso: la tuta ĉielo ĝojas povante bonvenigi nian anĝeleton en la regno de Dio, kaj je la dua flanko ploro, ke Natálka ne plu estas ĉi tie kun ni.

Pardonu kaj propetu

Se nur ne ekzistus krizo inter ŝiaj gepatroj, simile kiel ekzistas en tiom multaj nuntempaj familioj! Pro tio Natálka tre suferis.

Ĵaŭde la 8-an de decembro, kiam la infano batalas por vivi, en Regiona Juĝejo okazas juĝo pri Natálka. Kiu el la gepatroj kaj kiam ŝin havos ĉe si. Fine venkis tiu plej forta. Kristo venkis!

Natalinjo, nia karulinjeto, mi pardonpetas, sed mi devis tion diri al ĉiuj. Vi ankoraŭ ne sukcesis ekkoni tiun ĉi mondon. La mondo ankoraŭ ne sukcesis vin uzurpi en sian nocivon kaj malamon. Vi foriras pura kiel lilio, senkulpa. Tial via animo tiel facile forflugis en la ĉielon, kie vi estas ĉirkaŭvualita de perfekta amo. Mi petas, estu nia propetantino. Petu por ni pekuloj, ke ni kapablu niajn kulpojn forĵeti kaj de ili liberigitaj ni povu iam alflugi al vi. Ni ja ne povas vivi nur tiel por nenieco. Tio ne donus sencon. Kial vi devus nur tiel foriri en la aĝo de nur kvin jaroj, kaj post tio nenio? Ne tion mi ne kredas!

Mi petas, pardonu al ni ĉiuj tion, per kio ni kontraŭ vi kulpiĝis. Via deziro ĉiam estis kaj estas: Amu vin reciproke, kiel mi amis vin! Dankon, Natálka, mi esperas, ke tiujn vortojn ĉiuj komprenas.

Fariĝu via volo!

La krucvojo de Natálka finiĝis. Nun, Dio, ni transdonas nian infanon en viajn manojn. Jes, certe nevolonte, ĉar ni dezirus, ke ŝi povus esti ĉi tie kun ni. Kiel malfacile estas konsciiĝi, ke ŝi estis fare de Vi al ni donacita, ke ŝin la gepatroj ne elektis, same tiel, kiel Natalka ne povis elekti siajn gepatrojn. Kaj ni tamen aŭdacas diradi nia Natálka. Ĉio estas via sankta volo, via donaco. Ni dankas al vi, ke ni povis kun ŝi travivi tiujn belegajn kvin jarojn de ŝia vivo.

Vi mem plej bone scias, kio estas por ĉiu el ni plej bona. Donu al ni forton, ke ni ellernu vian sanktan volon ne kontraŭstari, sed male kun ĝi kunlabori, kaj tion, kion ni en la preĝo Patro nia elparolas, ke ni tion ankaŭ kredu. Via volo fariĝu!

Transprenita kaj tradukita el la revuo Immaculata 2/2018

al la indekso


  AKCEPTADO DE LA SANKTA KOMUNIO SUR LA MANON DEVUS ESTI RIFUZITA

Dietrich von Hildebrand

Ne povas esti dubo pri tio, ke la akceptado de la sankta komunio sur la manon estas esprimo de perdo de la senco pri sankteco en la Eklezio ĝenerale, kaj pri manko precipe de la respekto al la Eŭkaristio. Neesprimebla mistero de la vera ĉeestado de Kristo en transsubstanciiĝinta hostio postulas profundan pian starpunkton de la plenestimo. (Preni la Korpon de Kristo per la nekonsekritaj manoj, kvazaŭ tio estus nur peceto da simpla pano, estas mem plejaltgrade nerespektoplena kaj por nia kredo malutila.) Trakti tiun nekompreneblan misteron, kvazaŭ temus nur pri plua panpeco, kiel ni tion faras ĉiutage kun simpla pano, nur pli multe malfaciligas kredagon je vera ĉeestado de Kristo. Tia agmaniero rilate al la transsubstanciiĝinta hostio malrapide rodas nian kredon pri reala ĉeestado de Kristo en ĝi kaj kondukas al la opinio, ke temas nur pri simpla simbolo de Kristo. La argumentado, ke kiam ni prenas la panon per niaj manoj, pligrandiĝas per tio ankaŭ perceptado de la panmaniero, estas malĝusta, ĝin cetere vidas ankaŭ ĉiu ateisto. Devas esti emfazita tio, ke la hostio estas vera Korpo de Kristo kaj ke do okazis transsubstanciiĝo.

Pledi la akceptadon de la komunio sur la manon per tio, ke temis pri la kutimo, kiun oni trovas inter la frutempaj kristanoj, estas fakte nepravigebla. Per tio oni ignoras danĝeron kaj netaŭgecon de reenkondukado de tia praktikado en nuntempa situacio. La Papo Pio la Dekdua sin klare esprimis kontraŭ la ideo, por ke hodiaŭ estu denove enkondukataj kutimoj el periodo de katakomboj. Ni kompreneble devas klopodi renovigi en la animoj de la nuntempaj katolikoj la spiriton, vervon kaj heroecan piecon, kiujn ni trovas en la kredo de la unuaj kristanoj kaj de multaj martiroj el iliaj vicoj. Sed simple akcepti iliajn kutimojn estas io alia; la kutimoj povas nuntempe akiri tute novan signifon, kaj tial ni ne povas, kaj eĉ ne devus, provi nur tiel ilin denove enpraktikadi.

En la tempoj de la katakomboj ne minacis tia danĝero de perdo de la senco pri la sankteco kaj manko de la estimo kiel hodiaŭ. Tiam la kristanoj konstante memoris pri la diferenco inter saeculum (tio, kio estas profana, ordinara) kaj la sankta Eklezio. Tial la kutimo, kiu ne estis en tiamaj tempoj danĝera, povas nuntempe kaŭzi grandan animzorgan danĝeron.

Ni ekmemoru, kiel la sankta Francisko alte estimadis honorindecon de la sacerdoto, kiu konsistis ĝuste en tio, ke li povas tuŝadi per siaj manoj la Korpon de Kristo. Sankta Francisko diradis: „Se foje okazus, ke mi samtempe renkontus sanktulon el la ĉielo kaj la malriĉan sacerdoton, mi salutus unue la sacerdoton kaj mi rapidus kisi lian manon, kaj poste mi dirus: ‘Ho, atendu, sankta Laŭrenco, ĉar la manoj de tiu ĉi sacerdoto tuŝadas la Vorton de la vivo kaj bono, kiuj en ili kaŝiĝas, tio superas ĉion homecan’“.

Sed iu povus oponi: Sed ja sankta Tarzicio1 disportadis la sanktan komunion, malgraŭ tio, ke li ne estis sacerdoto. Certe neniu estis ekscitiĝita per tio, ke li tuŝis la transsubstanciiĝintajn hostiojn per siaj manoj. Kaj en stato de necesbezono povas ankaŭ hodiaŭ laiko doni la sanktan komunion al aliuloj.

Sed tiuj ĉi statoj de necesbezono estas neniu esprimo de nesufiĉo da estimo al la Plejsankta Korpo de Kristo. Temas pri privilegio pravigita per eksterordinaraj cirkonstancoj, kiu devus esti akceptata per tremanta koro (kaj ĝi devus resti privilegio limigita nur por la stato de necesbezono).

Sed estas ĉi tie granda diferenco inter la menciitaj eksterordinaraj kazoj, kiam la transsubstanciiĝintajn hostiojn tuŝas niaj nekonsekritaj manoj, kaj tio, kiam ni ĝin prenas per la manoj memevidente ĉe ĉiuj okazoj. Tio, ke estas al la kredantoj donita permeso tuŝi la transsubstanciiĝintajn hostiojn per nekonsekritaj manoj, ne estas prezentata kiel iu mirinda privilegio. Fariĝis el tio kutima maniero de akceptado de la Korpo de Kristo. Per tio estas subtenata senestimeco, kiu subfosas la kredon je vera ĉeestado de Kristo en Eŭkaristio.

Hodiaŭ estas rigardate kiel memkompreneblaĵo, ke ĉiu akceptas la sanktan komunion sur la manon. La laiko, al kiu estis tiu ĉi granda privilegio en esceptaj kazoj permesita, kompreneble tuŝis la sanktan hostion. Sed ekzistas neniu motivo akceptadi la Korpon de Kristo sur la manon; eble tio estas nur strebo pri dubinda kaj vanta konfidenco rilate al nia Sinjoro.

Estas malfacile komprenebla, kial iuj insistas pri la maniero akceptadi la sanktan komunion sur la manon, kiu malfermas la pordon al ĉiuj hazardaj eĉ intencaj misuzoj.

Ekzistas unue ĉe tio multe pli granda probablo, ke kelkaj eretoj de la transsubstanciiĝinta hostio povas fali. En pli antaŭaj tempoj la sacerdoto atenteme zorgis pri tio, por ke falu eĉ ne tiu plej malgranda ereto, kaj se tamen tio okazis, kun estimo li ĝin levis kaj mem englutis. Kaj nun iuj volas pro iu neklara motivo eksponi la transsubstanciiĝintan hostion al multe pli granda danĝero, ol estis antaŭe, dum nune estas pretigataj la hostioj, kiuj pli multe similas la panon, kaj tial ili pli facile dispecetiĝas.

Due, kaj ne estas tio iu bagatela problemo, ekestas danĝero, ke la akceptanto, anstataŭ enmeto de la transsubstanciiĝinta hostio en la buŝon, metos ĝin en la poŝon aŭ aliloken ĝin kaŝos kaj forportos. Tio bedaŭrinde nuntempe, kiam estas satanismo supreniranta, okazadas. La hostioj estas vendataj por malpiecaj celoj. Onidire, en Londono kostas unu transsubstanciiĝinta hostio tricent pundojn, kio memorigas al mi tridek arĝentaj monpecoj, por kiuj Judaso vendis korpon de nia Sinjoro.

Kiel eblas, ke anstataŭ tio, por ke ni strebu laŭeble plej timzorge gardi la Plejsanktan Sakramenton, kiu vere estas la korpo de Kristo, la korpo de Dio-Homo, antaŭ ĉiuj eblaj malsanktigoj kaj misuzo, ekzistas la homoj, kiuj deziras ĝin eldoni al tiu ĉi danĝero? Ĉu ni forgesis pri ekzistado de diablo, kiu “kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti”? (1 Pet 5, 8). Ĉu ĉiuj hodiaŭ ne vidas lian verkon en la mondo kaj en la Eklezio? Kio donas al ni la rajton pensi, ke ne okazos misuzado de la transsubstanciiĝintaj hostioj?2

Ju pli granda estas nia estimo, ju pli granda estas nia amo, ju pli granda konscio de neesprimebla sankteco de la Eŭkaristio, des pli grandaj devas esti niaj timzorgoj, ke povus okazi ĝia misuzo, kaj des pli devas esti nia klopodo ŝirmi ĝin kontraŭ ĉiuj eblaj malsanktigoj.

Kial devas esti en niaj preĝejoj enpraktikata la akceptado de la sankta komunio sur la manon, se estas klare, ke el animpaŝtista vido ĝi kaŭzos damaĝojn, ke ĝi ne pli grandigos niajn estimon kaj piecon kaj ke ĝi disponigas Eŭkaristion al tiuj plej diablecaj misuzoj? Por akceptado de la sankta komunio sur la manon fakte estas neniuj motivoj. Sed vico da gravaj motivoj parolas kontraŭ ĝi.

Aperinta en The Maryfaithful, 4-5/1985

1 Du eŭkaristiaj sanktuloj – Tarzicio kaj Pio la Deka.
2
Ekzemple en interreta aŭkcio eBay estis siatempe la transsubstanciiĝinta hostio vendata por elvokita prezo de cent dolaroj. Pastro Aldo Buonaiuto, kiu zorgis pri itala telefonlinio de la konfido por junaj homoj minacitaj per sektoj, informas, ke la transsubstanciiĝintajn hostiojn oni vendas en eŭropa nigra merkato por prezo de okdek ĝis kvincent eŭroj. La artikolo de la germana filozofo Dietrich von Hildebrand estas verkita la 8-an de novembro 1973. La Papo Pio la Dekdua indikis Hildebrand kiel „eklezian instruanton de la dudeka jarcento“ kaj Benedikto la Deksesa diris: „Kiam oni verkos intelektan historion de la katolika eklezio en la dudeka jarcento, la nomo Dietrich von Hildebrand estos inter la plej unuaj personuloj de la nuntempo.“

 al la indekso


  HOSTIO SANKTA

 

al la indekso


 FINO DE ILUZIO PRI EŬROPA UNIO
en raporto de Observatorio de la Socia Instruo de la Eklezio de la kardinalo Van Thuân

Italio. Eŭropo estas konsumiĝanta per laciĝo kaj tre malproksimiĝanta de siaj originaj idealoj. Eŭropo, kiu senreviĝis el iluzioj. Platigita kaj baraktiĝanta kontinento, loĝigita de senkolora socio sen bonodoro kaj fetoro, kiu taŭgiĝis al ununura, uniforma pensado. Tiun ĉi tute senkompatan bildon de nia kontinento priskribas la naŭa raporto pri la stato de la sociala instruo de la katolika eklezio en la mondo, kiun en Romo prezentis Observatorio de la Socia Instruo de la Kardinalo Van Thuân, aganta en norditala urbo Trieste (Europa: la fine delle illusioni; Cantagalli, Siena 2018). “Eble tio ŝajnas esti bizara, ke la tuta raporto estas celita al la ununura el kvin kontinentoj, sed kio skuigas Eŭropon, tio interesas la tutan mondon”, skribas prezidanto de la Observatorio, la ĉefepiskopo de Trieste Giampaolo Crepaldi en antaŭparolo al la ducentpaĝa verko aldonante: “Ni ne timas eldiri maloportunan veron, ke projekto de la komuna Eŭropo trairas la gravan krizon. Nur radikala revalorigo de la metodoj kaj precipe de la enhavo – ĉe abunda helpo de la Dia providenco – povas ŝanĝi la situacion, kiu estas por ĉiuj danĝera”.

Kvankam la nocio “krizo” dum lastaj jaroj cedas al inflacio, laŭ la aŭtoroj de la raporto, en kiu partumis kvin internaciaj esploraj centrejoj (Madrido, Vroclavo, Peruo, Argentino, Ekvadoro kaj la roma Centrejo de Studoj Rosaria Livatina), plej trafe priskribas samtempan eŭropan malsaneton, kaj tion ankaŭ el semantika vidpunkto. Krisis do priskribas momenton apartigantan du diversajn ekzistmanierojn. Se la kristanismo en eŭropaj komencoj ne limigis sin nur al kreado de la kulturo, sed elkonstruis ĝian civilizacion, kaj kruco estis jam ekde la mezepoko la eŭropa ligilo, ĝia pli posta intenca neglekto kaŭzis dispnean, elradikigitan kaj konsumiĝintan Okcidenton, kiu mem al si estas fantomo.

La raporto elnombras multajn kaŭzojn de la nuntempa eŭropa krizo kaj dum tio ĝi revenas al sojlo de la historio de Eŭropa Unio. Laŭ aŭtoroj malsukcesis principoj de la kristana humanismo de tiuj politikistoj, kiuj malfermis komunan direktadon de Eŭropo post teruraĵoj de la dua mondmilito, kaj male superregis Manifesto el Ventontene de la italaj komunistaj ekziluloj de Spinelli, Rossi kaj Colorni. Post aŭgusta Breksito (la 22-an de aŭgusto 2016), la politikistoj Hollande, Merkel kaj Renzi vizitis tiun ĉi italan insulon por certigi gravecon de tiu ĉi menciita manifesto por Eŭropa Unio, spite de tio, ke temas pri “revolucia socialisma eŭropa projekto diraktata fare de avangarda politika grupo”, reprezentanta “ĝis nun nepreparitajn naciojn”. Tiel en fundamentoj de Eŭropo staras jakobena idealo de elito, kiu bone konas bonon de sia popolo, malgraŭ tio ke ĝi iam montriĝas kvazaŭ kontraŭpopola, kaj kiu por sia regado ne bezonas popolan mandaton, ĉar ĝi mem enpersonigas “la plej profundajn pretendojn de la socio”.

Tial ne mirigas, ke la Eŭropa Unio surmetis version de centralisma kaj absolutisma ŝtato, en kiu plej grandan potencon ekkaptis funkciuloj kaj lobiistoj. La Eŭropa Parlamento ne eldonas leĝojn eĉ ilin ne povas prezenti, dum kunsidoj de Konsilio de Eŭropa Unio havas ĉiu reprezentanto de 27 membrolandoj (baldaŭ ili estos 30) al dispono duminutan prezentiĝon kaj la tuta regado koncentriĝas en la manoj de la Eŭropa Komisiono, kies membroj ne estas balote elektitaj. Alteniĝo al la nova socialisma Manifesto, “infano de iluminismo, elitismo, absoluta laicismo kaj horizontaleco” tiel klarigas, kial el horizontoj de la Eŭropa Unio malaperis religio, precipe la katolika. Stefano Fontana, direktoro de Observatorio de la Socia Instruo de la Eklezio, memorigas rifuzon de la eŭropaj institutoj al la postulo de Johano Paŭlo la Dua pri atentigo al la kristanaj radikoj en Eŭropa Konstitucio, pri kio la pola papo rezolute insistis.

Tiu ĉi alvoko restis malakceptita kaj Eŭropon ekregis sekulara ideologio. Kiel konkretan ekzemplon prezentas aŭtoroj de la raporto projekton Erasmus, en studio difinita kiel “formo de amasa reeduko de junaj homoj celante fremdigi ilin de la junularaj kulturoj kaj envicigi ilin en artekreitan, abstraktan kaj tendence liberalan eŭropan kulturon”. Eŭropaj tribunaloj iĝis viktimoj de pregnanta jura pozitivismo kaj senkondiĉe ili prenis kiel sian tribunalan aferon de “novaj juroj”. Invado de la eŭropaj institutoj en sfero de etikaj temoj kaj familia politiko, kiuj devus aparteni al kompetenco de la membroŝtatoj, iĝis ĉiutaga afero. Evidentiĝis, ke korporacio de la eŭropaj funkciuloj estas kompletigata per koopto, per kio ĝi eskapas al kiu ajn politika aŭ popola kontrolo. Sisteme estas akceptigata relativisma laikeca kulturo kaj laŭplane estas eligata religio el la publika spaco, dum ĝi estas anstataŭigita per religia indiferentismo aŭ plejparte per franca vizio de laikismo. La popola kaj nacia identeco per tio suferas kaj ekzistas minaco, ke ĝi estos vringita en eŭropa universalismo, kiu ŝajne estas neŭtrala, sed fakte ĝi estas teknokratia kaj etike ruzega kaj krom tio religie relativisma.

La raporto de la Observatorio de la kardinalo Van Thuân proponas kiel elirsolvon malpezigitan institucian formon de la Eŭropa Unio, pli profundan ekkonscion de la propra identeco kaj pli grandan respekton al tio, kion la eŭropa historio kreis sur sia teritorio kaj en siaj socioj. Kiel dum prezento de la verko emfazis kardinalo Angelo Bagnasco, la prezidanto de la eŭropaj episkoparaj konferencoj, “la respondecaj reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj politikistoj devus centrigi atenton al decentrigaj tendencoj. Estus miopa ilin trofiere kaj orgojle malatenti”, avertis la ĉefepiskopo de Ĝenovo alvokinte al “analizo de iliaj motivigoj kaj serĉo de la konvenaj solvoj”.

www.radiovaticana.cz, 17.2.2018

al la indekso


 LA STELO MATENA

Por ne erarvagi survoje, ni bezonas orientigajn punktojn kaj vojindikilojn. Por ne erarvagi en la vivo, kiu estas ankaŭ la vojo, kaj por atingi la ĝustan celon, ni bezonas la vojindikilojn.

Kiam vi flosas vaporŝipe kaj ĉirkaŭe estas nur la maro kaj la maro, vi malrapide konsciiĝas, ke se vi flosas kien ajn, ĉiam vi restas sur la sama loko konsidere al la ĉielo. La ĉielo estas nia celo kaj la maristoj sin direktas laŭ la steloj. La stelo, kiu sur tiu vojo montras al la kristanoj la direkton, kie estas la vojo al la ĉielo estas la Virgulino Maria. Ŝi estas la stelo, laŭ kiu ni povas en la vivo orientiĝi. La maristoj sur la vasta maro ne povis orientiĝi alimaniere, ol laŭ la steloj. Tial ili ankaŭ nomis la Virgulinon Maria la stelo de la maro kaj ili preĝis antaŭ ĉiu vojo eĉ dum ĝi por la sukceso de sia flosado. Ni ne flosas sur la maro, sed ni flosas per la vivo, kiu ofte estas pli danĝera ol mem la maro. Nur ni rigardu ĉirkaŭe, kiom da homoj kraŝas, kiom da homoj en la plej diversaj sencoj merĝas. Kiom da homoj perdas orientiĝon, kiom da homoj restas malesperantaj starante sur la loko, ĉar ili ne scias tra kie kaj kien. Ĝuste pro tiu kaŭzo, ke tio al la homoj okazadas, ili serĉas diversajn orientigajn punktojn, laŭ kiuj ili korektus direkton de sia vivflosado. Tiuj apogpunktoj estas tre ofte erarlumoj. Lumetoj, kiuj stelumas sur la vivovojo kaj la homoj postsekvas ilin. Por iu kariero estas tia flirtlumanta lampeto. Li vidas antaŭ si nur tiun kaj flosas al ĝi, por aliulo estas eĉ savorondo iu sekto aŭ orientala religio, en kiu li serĉas savon. Kien gvidas erarlumoj siajn viktimojn, ni ankaŭ povas vidi.

En nia vivo, la vivo kristana, en la vivo de la sekvantoj, kavaliroj de la Virgulino Maria ne devas esti la erarlumoj, sed la stelo matena. La stelo, kiu ĉiumatene aperas antaŭ nia vekiĝo kaj montras al ni la direkton de la vojo de ĉiu tago. Kiam ni vespere enlitiĝas, ni povas esti certaj, ke la sekvan tagon matene, kiam ni denove ellitiĝos, denove super ni brilos la matena stelo, kies brilo estas pli forta ol ĉiuj flirtlumantaj lumetoj de la erarlumoj de tiu ĉi mondo. Ni havu nian spiritan vidsenson fiksitan al tiu stelo. Ni havas la certecon, ke Ŝi estas la lumturo, kiu nin ŝirmos kontraŭ la danĝero kaj ke Ŝi estas la vojindikilo, kiu montros al ni la sekuran havenon de nia savo.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 JAN EVANGELISTA URBAN (1901 - 1991)

Sacerdoto, franciskano, teologo, filozofo. En la jaro 1924 li sacerdotiĝis kaj baldaŭ post tio li iĝis grava eklezia personulo. Li vivigis Trian Ordenon de la Sankta Francisko tendence al laika apostolado. Li fondis ordenan instituton t.n. “Urbanek” kaj studinstituton Studium catholicum por teologia klerigo de laikoj. Li estis provincestro de la ordeno kaj post la milito unu el kandidatoj je posteno de la praga ĉefepiskopo. En la jaro 1950 li estis en juĝproceso “Machalka kaj kunuloj” kontraŭ reprezentantoj de la ordenaj ĉefuloj kondamnita je dek kvarjara prizona restado, dum kiu li malsaniĝis je tuberkulozo, kaj sekve de kio li malsanis ĝis fino de la vivo. En la jaro 1963 li estis liberlasita kaj al la animzorga servo li povis reveni nur en la jaro 1968. Poste li vivis ĉe fratulinoj Urbaninoj kiel spirita patro de multaj kredantoj. Li mortis en Nespeky, en distrikto de Benešov apud Prago, kie okazis belega adiaŭo kun li apud kapeleto sur la vilaĝplaco kun multnombra ĉeestantaro.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  MENSOGIS, ŜTELIS, TORTURIS, MURDIS

Tion faris niaj ĉeĥaj kaj slovakaj fratoj kiel membroj kaj funkciuloj de la Ĉeĥoslovaka Komunista Partio. Nunjare ni vivas en la jaro de “okoj”, do post sepdek jaroj plu indas paroli pri “iliaj fifaroj”. Ne nur, ke ili neniigis tutan inteligentularon, sed ankaŭ venenigis grundon (per 400 procentoj pli multa uzado de artefaritaj sterkoj), displugis kamplimojn (la surgrunda akvo rapide forfluadas, bestaro kaj birdaro perdis siajn restadejojn kaj nestejojn). Ili likvidis fiŝlagetojn (ne mankas nur fiŝoj, sed ankaŭ akvo). Ili venenigis atmosferon (karbobruligejoj – elektrocentrejoj kaj termocentraloj). Malliberejojn ili ŝanĝis je koncentrejoj, kie ili turmentis sendefendajn laboremajn homojn. Kiel eblas, ke ĝis hodiaŭ ili ne estis pro tio punitaj? Kion faras niaj juĝejoj? Ĉu konstante ni timas tiujn murdistojn? Patriotoj, finfine vekiĝu!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  NI NE TIMU!

Ni fine levu la kapojn kaj ni ne riverencu antaŭ tiuj, kiuj perfidas nian nacion. Ni defendu ĝin kaj la bonajn familiojn. Nur civitanoj de memkonscia ŝtato havas esperon pri plibonigo de sia vivo en la paco. Ni sendependigu nin de ideologia dependeco kaj ni gardu interesojn de nia nacio.

Ni revenu al pruvitaj familiaj valoroj. Ni protektu niajn familiojn kontraŭ influpraktikadoj de la konsumisma socio.

Ŝtato devas kreadi kondiĉojn por familia vivo, zorgo pri infanoj, ilia eduko kaj klerigo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 STANISLAV BROJ (1901 - 1950)

Laiko, kamparisto kaj politikisto. En la tridekaj kaj kvardekaj jaroj de la 20-a jc. li estis proparolanto de la kamparistoj en la regiono de Rokycany (Ĉeĥio). Antaŭ dua mondmilito li estis funkciulo de Agrara Partio. Dummilite li partoprenis kontraŭnaziisman rezistmovadon, post fino de la milito li estis elektita deputito de la Popolpartio kaj li batalis kontraŭ komunista agrokultura reformo. Post transpreno de la ŝtatpotenco fare de komunistoj februare 1948 li estis arestita kaj kondamnita je kvinjara prizona restado en malliberejo de Plzeň na Borech. En la jaro 1950 li estis akuzita pro kunpartopreno en onidira ribelo de la malliberuloj, mortkondamnita kaj ekzekutita.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 ŽOFIE BOHUMILA LANGROVÁ (1896 - 1979)

Ordenanino, ĝenerala monaĥestrino de Kongregacio de Mizerikordaj Fratulinoj de la Sankta Karolo Boromea. Ŝi estis intruistino kaj direktorino de la kongregaciaj lernejoj, ekde la jaro 1946 ĝenerala monaĥestrino. Ŝi ebligis al noviculinoj antaŭtempe voti, por ke komunistaj instancoj ne povu al ili malhelpi eniron en la kongregacion. En la jaro 1952 ŝi estis en juĝproceso kondamnita pro “spionado kaj ŝtatperfido” je dekjara prizona restado. En la jaro 1960 kun subfosita sano ŝi estis liberlasita. Plu ŝi zorgis pri spirita vivo kaj kresko de la kongregacio.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, druhý prázdninový měsíc se blíží ke svému konci a školákům opět nastanou povinnosti školní docházky. Možnost vzdělání nemají všechny děti na světě, jak je tomu na našem evropském kontinentě. Je to veliký dar, který si ani neuvědomujeme. Ale i pro nás, esperantisty, nastává příhodný čas, abychom se aktivně zapojili do aktivit esperantských klubů, pokud ještě tato možnost u vás existuje. Mnozí z vás jistě prožili něco zvláště duchovně zajímavého, co by se mohlo zveřejnit v tomto našem časopise. Kam to poslat buď mailem nebo poštou, je uvedeno dole v tiráži.

Jen několik z našich členů prožilo hodnotný 22. ekumenický esperantský kongres v Poděbradech. Katoličtí účastníci měli možnost každý den se zúčastnit esperantské mše sv. čtyřikrát v proboštském kostele v Poděbradech a také v Kolíně a v Lysé nad Labem. Na závěr sobotní mše sv. v Poděbradech jsme obnovili zasvěcení našeho katolického a celého esperantského hnutí Pánu Ježíši skrze Pannu Marii. Text tohoto zasvěcení nám svého času sestavil otec arcibiskup Karel Otčenášek, který byl patronem naší sekce. Je škoda, že více našich členů nevyužilo možnost zúčastnit se tohoto kongresu.

Do konce tohoto roku bychom měli se rozhodnout, kde a kdy v příštím roce uskutečníme tradiční víkendové setkání naší sekce. Mělo by to být ve snadněji dostupném místě vlakem nebo autobusem s kapacitou kolem 30 osob, nejlépe v nějakém církevním zařízení s možností ubytování a stravování. Jistě mnozí z vás taková místa znají a mohou doporučit svůj návrh. Všem, kteří mi sdělí svůj návrh, předem velmi děkuji.

Je potěšující, že i kongres IFEF – Mezinárodní federace esperantistů železničářů, který se uskutečnil v květnu v polské Vratislavi (Wrocław) byl úspěšný. Kongresu se zúčastnilo i několik členů naší sekce. Já, ač jsem byl předsedkyní IFEF na kongres pozván, jsem se kongresu nezúčastnil. Čestný diplom mi kongres udělil za sestavení kongresové knihy a jejího tisku.

Děkuji všem, kteří finančně přispěli sekci na její činnost a hlavně na vydávání časopisu sekce Dio Benu, a také těm, kteří přispívají články do jeho obsahu.

S bratrským pozdravem, přáním Božího požehnání a zdárným přežitím žhavého léta s Vámi zůstává Váš bratr Miloslav Šváček

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 13.1.2018 ĝis la 12.5.2018:

Bártlová Kamila, Bendová Marie, Černá Antonína, Hamajdová Jaroslava, Karbe Norbert, Karhan Jaroslav, Kusý Vlastimil, Loučka Václav, Matoušek Jan, Moser Johannes, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Noske Gottfried, Obecní úřad Skalka, Podhradská Věra, Ratajczyk Jeremiasz, Rytíř František, Skřivánková Josefa, Sorosina Felice, Wirges Willi.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2018 (28) - číslo 3 (111).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso