Dio Benu numero 110-2/2018

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
PRI KOLEKTADO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· KIAL DIMANĈE PARTOPRENI LA SANKTAN MESON? (Papo Francisko)
· LA PRAA MENSOGANTO PROVAS REDUKTI LA KRISTANISMON JE

  NEDAMAĜANTA ETIKA KODEKSO (Kardinalo Piacenza)
· LA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

  (Miloslav Šváček)
· EL LA LASTA PREDIKO EN BAZILIKO DE PRAHA-STRAHOV

  (Kardinalo Beran)
· TRA LA KRUCA VOJO (Ing. Josef Vojáček)
· MALLIBEREJO DE BRNO “NA CEJLU” POST EKREGO DE KOMUNISTOJ

  EN LA TIAMA ĈEĤOSLOVAKIO (Jaroslava Hamajdová)

· LA MONUMENTO DE NENASKITA INFANO (Trad. Stanisław Śmigielski)

· KVINDEK JAROJ EKDE LA UNUA KOMUNA IKUE / KELI KONGRESO EN

  LA JARO 1968 (Miloslav Šváček)

· MI NE SCIPOVAS PREĜI...
· TRAGIAJ KONSEKVENCOJ DE LA DIVIDO DE ANTAŬ KVINCENT JAROJ
   (ĉefepiskopo Marek Jędraszewski)

· LA OPONO KONTRAŬ MITOJ (D-rino Aldona Ciborowska)
· TRANS LA FERA KURTENO, EKLEZIO DE KATAKOMBOJ
  (Sac. Battista Cadei)

· HIMNO (Prof. A. Dombrovski)
· SERĈADO DE OPTIMISMO KONTRAŬ SKEPTIKISMO EN INTERLINGVA

   KULTURO (Algimantas Piliponis)
· PRINTEMPO (Bogusław Sobol)

· MALBONO (Jaroslava Hamajdová)

· KIAL AL GERMANIO? (Jaroslava Hamajdová)

· EŬROPA UNIO (Jaroslava Hamajdová)

· MIRAKLO (Jaroslava Hamajdová)

· PASTRO JOSEF XAVER KOBZA 97-JARIĜIS

· Mortis sacerdoto Lajos Kóbor

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 13.1.2018 ĜIS LA 12.5.2018

· DIO BENU

 


  TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

La tradicia IKUE-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Ĉeĥio nunjare okazis dum la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 en la belega surmonta pilgrimloko kun Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria  la Venka Protektantino de Moravio en Svatý Hostýn. La loĝigo kaj la programoj okazis en la surbilde videbla pilgrimdomo tuŝapude de la baziliko.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, estu salutitaj en la belega monato majo – la monato, dum kiu ni speciale honoras kaj kun amo nin turnas al la sankta Maria – Reĝino de Majo. En la semajnfinaj tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo kolektiĝis ne nur esperantistoj el Ĉeĥio, sed ankaŭ fratoj el Slovakio kaj Pollando en surmonta moravia pilgrimloko Sankta Hostýn, por kune travivi belajn kaj spirite riĉajn tagojn sub ŝirmo de la Venka Protektantino de Moravio.

Sabate en la kapelo de la pilgrimdomo okazis esperantlingva sankta meso, kiun celebris membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio pastro Jindřich Peřina. Ĉeestis ĝin 21 personoj. Dimanĉe nian grupon pligrandigis ankoraŭ venintaj 9 personoj. Ĉiuj ni dimanĉe partoprenis la sanktan meson en la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, kies ĉefcelebranto estis la ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo de Olomouc Mons. Jan Graubner, kiu en sia bonveniga alparolo salutis ankaŭ nin – la esperantistojn, kio nin kompreneble ĝojigis. Do danke al Dio ni denove travivis nian belan tradician renkontiĝon.

En la monato aŭgusto atendas nin partopreno de la 22-a Ekumena E-kongreso okazonta en la urbo Poděbrady (Ĉeĥio). Ni esperu, ke ankaŭ tiun ĉi kongreson Dio benos, ke ankaŭ ĝi iĝos spirite riĉa kaj por la partoprenontoj agrabla okazaĵo.

Dum diskuto en Sankta Hostýn estis metitaj demandoj, kie kaj kiam okazos venonta IKUE-kongreso kaj ankaŭ la venontjara tradicia renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Karaj legantoj, tio estas tasko por nia komuna pripensado. Viaj seriozaj proponoj estas bonvenaj.

Dian benon al vi elkore deziras kaj vin korsalutas via frato

Miloslav Šváček.

al la indekso


 PRI KOLEKTADO

Eĉ frakasita horloĝo montras dufoje en la tago absolute precizan tempon. N. N.

Pri tio, ke la objektoj ofte kaj longe nebezonataj iun tagon sin montras kiel utilaj, ni certe havas propran sperton. Malnova radeto el infanĉareto, kiu por plenkreskulo estas por nenio, infano eluzos kiel ludilon. Nebezonata malnova silonŝtrumpo bone priservos en necesbezono kiel kojnoforma rimeno. Malnovmoda kofro post avo kaj okulvitra kadreto post avino, kiuj kune dum jardekoj kuŝis en subtegmentejo, subite aperas kiel novmodaj.

La utila sperto kun malnovaj, nebezonataj objektoj unuaflanke ofte kondukas al singardemo, ĉe ilia forĵetado, sed duaflanke ili povas konduki ĝis morbida kolektado kaj amasigado de la malnova aĉaĵaro. Fanatikaj kolektantoj ŝtopas la tutan domon per tio, de kio sin la homoj el ĉirkaŭantaj stratoj sinsekve liberigas. Al kontraŭdiro de kunloĝantoj, ke jam estas hejme sufiĉe da tiuj forĵetindaĵoj, respondas la kolektantoj per flugilhava frazo: “Kio taŭgas, tion oni ne forĵetas.” Ĉe tio ili ne konsciiĝas, ke la objektoj plej ofte ne servas al ili, sed ili mem servas al malnova forĵetindaĵaro.

En kategorion de la kolektantoj ne apartenas nur tiuj, kiuj amasigas malnovajn kaj eluzitajn aĵojn, sed ankaŭ speco de la kolektantoj de ĉio tute nova. Ili devas posedi la plej modernan televidon, videoon, aŭtomobilon, modan vestaron, kuirejan ekipaĵon... Estas tio por ili ankaŭ konfirmo de ilia socia pozicio.

Duaflanke estas la homoj, al kiuj dum la vivo sufiĉas malmulto kaj intence ili senigas sin – kiel diras unu virino – de polvokaptiloj kaj senutilaj aĵoj. Pri sankta Francisko el Asizo oni rakontas, ke kiam li ellernis trinki el manplato, li forigis el sia ekipaĵo tason.

Laŭ abundo de materiaj havaĵoj ni povas distingi riĉon, mizeron kaj malriĉon. Riĉa estas tiu, kiu posedas pli, ol li bezonas. Pro mizero suferas tiu, kiu havas eĉ ne tion, kion li bezonas. Kaj malriĉa estas tiu, kiu havas nur tion, kion li bezonas.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ne nur liberigo el ĉio, kio nin katenigas kaj sklavigas, sed ankaŭ kolektado de tio, kion ni deponas en la ĉielo, kie – kiel diras Jesuo – la ŝtelistoj nenion forŝtelos.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 KIAL DIMANĈE PARTOPRENI LA SANKTAN MESON?
(Joh 20,1.19-23)

 Katekizado de la Sankta Patro Francisko okaze de la ĝenerala aŭdienco la 13-an de decembro 2017, Romo, Aŭlo de Paŭlo la 6-a

Karaj fratoj kaj fratinoj, bonan tagon! Ni daŭrigos la ciklon de la katekizado pri la sankta meso kaj ni metos hodiaŭ al ni demandon: Kial dimanĉe iri al la sankta meso? La dimanĉa soleno de la Eŭkaristio estas vivocentro de la eklezio (komp. Katekismo de la katolika eklezio, 2177). Ni, la kristanoj, alvenas dimanĉe al la sankta meso por renkontiĝi kun la resurektinta Sinjoro, aŭ pli bone dirite lasi Kriston, ke Li renkontu nin, ke ni aŭskultu lian vorton, ke ni nin nutru ĉe lia tablo kaj tiel ni fariĝu eklezio, do lia mistika Korpo vivanta en la mondo.

Tiel tion komprenis jam dekomence disĉiploj de Jesuo, kiuj solenis eŭkaristian renkontiĝon kun la Sinjoro en la tago, kiun judoj nomadis “la unua tago de la semajno” kaj romianoj “la tago de suno”, ĉar tiutage Jesuo resurektis, montris sin al siaj disĉiploj, interparolis kun ili kaj donis al ili sian Sanktan Spiriton (komp. Mat 28,1; Mar 16,9.14; Luk 24,1.13; Joh 20,1.19), kiel ni aŭdis en la biblia legaĵo. Ankaŭ la granda pentekosta descendo de la Sankta Spirito okazis dimanĉe, la kvindekan tagon post la resurekto de Jesuo. Tiukaŭze estas por ni dimanĉo sankta tago, kiu estas sanktigita per soleno de la Eŭkaristio, la viva ĉeestado de la Sinjoro inter ni kaj por ni. La meso do estas tio, kio estigas la kristanan dimanĉon! La ĉefpunkto de la kristana dimanĉo estas la sankta meso. Kio estus por la kristano dimanĉo, se en ĝi mankus renkonto kun la Sinjoro?

Ekzistas kristanaj komunumoj, kiuj, bedaŭrinde, ne povas ĉiudimanĉe havi la sanktan meson. Sed ankaŭ tiuj estas devintaj kolektiĝi en tiu sankteca tago por preĝi nome de la Sinjoro, aŭskulti la Vorton de Dio kaj vivigi sopiron pri la Eŭkaristio. En iuj sekularigitaj socioj malaperis kristana valoro de la dimanĉo lumigita per Eŭkaristio. Domaĝe! En tiuj kuntekstoj estas necese vivigadi tiun subkonscion kaj denove vivigi sencon de la ĝoja solenado, de la paroĥa komuneco, solidareco kaj ripozo, kiu refreŝigas animon kaj korpon (komparu KKE, 2177-2188). Ĉiujn ĉi tiujn valorojn lernigas homojn ĉiudimanĉe la Eŭkaristio. Tial la Dua Vatikana Koncilio emfazas, ke “la tago de la Sinjoro estas la primara festa tago, kiun oni devas disponigi al religieco de la kredantoj kaj enkapigi tion en ilian konscion tiel, ke ĝi fariĝu la tago de ĝojo kaj laborkvieto” (Sacrosanctum Concilium, 106).

Dum la unuaj jarcentoj ne estis dimanĉo laborkvieta tago. Tio estas specifa progres-akiraĵo de la kristanismo. Laŭ biblia tradicio la judoj ripozas sabate, dum en la romia socio ekzistis dumsemajne neniu laborkvieta tago liberiganta de la sklava laboro. La kristana senco por la vivo de la [Diaj] infanoj kaj ne de la sklavoj, vivigitaj per Eŭkaristio kaŭzis, ke la dimanĉo – preskaŭ ĝenerale − fariĝis la ripoztago. Sen Kristo ni devintus esti en subjugo de la ĉiutaga laco, zorgo kaj timzorgo pri la morgaŭo. La dimanĉa renkonto kun la Sinjoro al ni donas forton travivadi la tagon kun bonfido kaj kuraĝo kaj la espero antaŭeniri. Tial ni kristanoj alvenas dimanĉe al la renkonto kun la Sinjoro, al celebro de Eŭkaristio.

La eŭkaristia komuneco kun Jesuo, resurektinta kaj eterne vivanta, anticipas la dimanĉon, kiu estos senfina kaj kiam ne plu ekzistos peno kaj doloro, nek malĝojo kaj larmoj, sed nur la ĝojo pro plena vivo kun la Sinjoro porĉiame. Ankaŭ pri tiu ĉi feliĉa ripozo parolas la dimanĉa meso, kiam ĝi nin instruas, ke ni en la dumsemajna hastado nin konfidadu en la manojn de la ĉiela Patro.

Kion ni povas respondi al tiu, kiu asertas, ke iradi al la sankta meso inkluzive de la dimanĉo estas por nenio, ĉar pli grave estas bone vivi kaj ami la proksimulon? Estas vero, ke la kvalito de la kristana vivo estas taksata laŭ kapablo ami, kiel tion diris Jesuo: “Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.” (Joh 13,35) Sed kiel ni povus praktikadi evangelion, se ni por tio dimanĉon post dimanĉo ne ĉerpus energion el la neelĉerpebla fonto de la Eŭkaristio? Ni ne ĉeestas la sanktan meson, por ke ni ion donadu al Dio, sed ke ni de Li ricevadu tion, kion ni vere bezonas. Memorigas tion la preĝo de la eklezio, kiu sin al Dio turnas tiel: “Vi ne bezonas nian laŭdon, sed Vi superverŝas nin per via amo, por ke ni danku Vin; niaj laŭdkantoj ne fortigos vian grandecon, sed ili elpostulos por ni la savgracon.” (laŭ kvara ordinara prefacio de la Roma Meslibro)

Konklude: Kial do alvenadi dimanĉe al la sankta meso? Ne sufiĉas respondi, ke tio estas la eklezia ordono. Tio helpas al ni ŝirmadi tiun ĉi valoron, sed tio mem ne sufiĉas. Ni kristanoj bezonas partoprenadi la dimanĉan sanktan meson, ĉar nur helpe de la graco de Jesuo, kun lia ĉeestado vivanta en ni kaj inter ni ni povas efektivadi lian amordonon kaj tiel esti liaj fidindaj atestantoj.

Ĉeĥa redakcio de Radio Vatikana

 al la indekso


 Kardinalo Piacenza: LA PRAA MENSOGANTO PROVAS REDUKTI LA KRISTANISMON JE NEDAMAĜANTA ETIKA KODEKSO

„En kunteksto, negadanta Kriston, estas urĝe grave konfirmi veron pri enkorpiĝo kaj unika sav-valoro de la kruco,“ diris kardinalo Mauro Piacenza en prelego, per kiu li la 1-an de marto 2016 inaŭguris la 27-an seminarion pri la demandoj koncernantaj la internan konvinkon kaj konsciencon (forum internum). La papa supera Penitenciario ripetis alvokon el la papa buleo deklaranta Sanktan Jaron de la Mizerikordo:

„Kun konvinko ni metu en la mezon la sakramenton de la repaciĝo.“ Heroldado de la eklezio,“ daŭrigis la kardinalo Piacenza, „kiu atentigas pri la Ŝafido de Dio ĉeestanta en la mondo, estas la plej forta »kontraŭrimedo« kontraŭ veneno de la praa serpento kaj mensoganto. La mensogado de la reganto de tiu ĉi mondo do strebas renversi tiun heroldadon al sia flanko. Li tion realigas antaŭ ĉio per morala reduktado de la kristana mesaĝo, kiu strebas de ĝi forpreni pretendon je la vero, reduktigi ĝin je nedamaĝanta etika kodekso, kiu havas neniun influon je la homa koro, kreita primare al Estado.“

Kiel pluajn du tentojn forlogantaj de Dio indikis kardinalo Piacenza kanonizadon de tiu ĉi mondo kaj altigon de la peko kiel de io normala. „Praa mensoganto provas negadi pekon, por en la homa koro sufoki vokon pri la savo. Sed tute neigi la pekon ne estas eble,“ diras la kardinalo, „ĉar la peko estas universala doloriga sperto. Tial la tentanto provas centrigi atenton de la homoj nur al iuj malbonoj, kiuj sin montras al la publika opinio kiel abomenaj. En tiu situacio estas urĝe,“ aldonas la supera papa Penitenciario, „eduki homon kaj nomi la aferojn per ĝustaj nomoj, sen ambigueco. La historio nin instruas, ke tiu, kiu defendas Dion, tiu defendas la homon, kaj kiu defendas la homon, tiu defendas Dion.“ diris la kardinalo Mauro Piacenza en prelego ĉe inaŭguro de la seminario por la konfesprenantoj.

www.radiovaticana.cz

 al la indekso


 LA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

Ĉiujare ekde sia refondo en la jaro 1990 la Ĉeĥa IKUE-Sekcio organizas tradician semanjfinan IKUE-renkontiĝon. Por la nunjara renkontiĝo estis elektita la fama surmonta Maria-pilgrimloko Svatý Hostýn situanta en la mezo de Moravio − landparto de Ĉeĥio. La renkontiĝo okazis en la monato majo dediĉita al la Virgulino Maria − la Reĝino de Majo.

Vendrede la 4-an de majo kolektiĝis en Sankta Hostýn 18 personoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio kaj Pollando, por partopreni la renkontiĝon. Posttagmeze je la 17-a horo en la pilgrimdoma kapelo okazis komuna esperantlingva preĝo de la rozario. Post la komuna vespermanĝo sekvis en la salono de la pilgrimdomo projekciado pri la pasintjara tradicia renkontiĝo okazinta en la ĉefa bohemia pilgrimloko Svatá Hora (Sankta Monto) ĉe la urbo Příbram, por memorvivigi la tiean belan okazintaĵon. Krom tio sekvis laŭdezire pluaj projekciaj programeroj.

La sabata tago de la renkontiĝo estis komencita je la 7-a horo per la komuna rozaria preĝo en la pilgrimdoma kapelo. Post tio sekvis matenmanĝo kaj post ĝi prelego de frato Stanisław Śmigielski el Pollando pri la temo: La vivo de judoj en Pollando antaŭ holokaŭsto. Nu kaj kulmino de la tuta sabata tago estis la esperantlingva sankta meso je la horo 10:30, kiun en la pilgrimdoma kapelo celebris membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio pastro Jindřich Peřina. Krom alveninta pastro Jindřich venis inter nin pluaj kvar personoj. Post la sankta meso estis necese fari komunan fotodokumentaĵon (vidu ĝin sur la dua kolora kovrilpaĝo). Nu kaj post spirita satiĝo sekvis la satiĝo korpa per bongusta tagmanĝo.

Posttagmeze je la 14-a horo kun ceteraj pilgrimuloj ni partoprenis preĝpiaĵon de Mariana Vespermanĝejo apud la Akva Kapelo. La Akva Kapelo estis konstruita surloke, kie pro malsato kaj precipe pro soifo suferis Moravanoj, forkurintaj sur la monton por savi la vivojn antaŭ Tataroj sieĝantaj la monton kaj kie pro iliaj petegoj al la Virgulino Maria elŝprucis akvofonto, kiu ĝis nun donas akvon al la pilgrimuloj.

Poste je la 16-a horo ni kolektiĝis por kune sekvi unu el tri tie ekzistantaj kalvariaj krucvojoj. Dum la rozariaj preĝoj kaj dum la sankta meso kaj ankaŭ dum tiu ĉi kalvaria krucvojo ni preĝmemoris niajn mortintajn gefratojn, precipe tiujn antaŭ kelkaj tagoj mortintajn − la karmemoran pastron Lajos Kóbor el Hungario mortintan la 29-an de aprilo, kiu multfoje partoprenis la katolikajn E-aranĝojn en nia lando (dekfoje la Katolikan E-Tendaron en Sebranice kaj ĉiujn tri IKUE-kongresojn okazintajn en nia lando), plue 44-jaraĝan fraton Markus Beyer el Germanio, subite mortintan la 18-an de aprilo, kiu en la jaro 2014 partoprenis nian tradician renkontiĝon okazintan en Svatý Kopeček kaj kiu ankaŭ kontrollegadis nian revuon Dio Benu antaŭ ĝia preso, kaj ankaŭ patrinon de frato Jiří Studený, kiu en antaŭa vendreda tago estis entombigita.

Post la vespermanĝo prelegis du ĉeestantoj de la renkontiĝo el Slovakio. La unua estis frato Pavol Petrík preleginta pri la vivo de Anna Kolesárová − la slovaka beatigota martirino de la ĉasteco. Post li prelegis frato D-ro Štefan Grenda pri Maria-kulto, sub kies ŝirma mantelo sur ŝia monto ni ĵus pasigis la semajnfinajn tagojn.

Dimanĉe je la horo 9:15 okazis en la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria solena sankta meso, kies ĉefcelebranto estis la ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo de Olomouc Mons. Jan Graubner. La baziliko estis homplena ne nur de pilgrimuloj, sed ankaŭ de anoj de Societo de Sankta Hostýn, kiuj tie ĉeestis ĵus okazantan asembleon de sia societo. Estis ĝojige, ke la ĉefepiskopo Johano en sia bonveniga alparolo salutis ankaŭ la ĉeestantajn esperantistojn.

Post la sankta meso ni denove kolektiĝis en la salono de la pilgrimdomo por diskuti kromalie ankaŭ pri la venontjaraj aranĝoj. Ne mankis demando, ĉu venontjare finfine denove okazos la IKUE-kongreso. Ankaŭ aperis mencio, kie eventuale povus venontjare okazi nia tradicia IKUE-renkontiĝo. Jen la tasko por dum la nuna jaro pripensi tion kaj doni proponojn. Dimanĉe nia grupo de la esperantistoj kreskis je pluaj ok personoj.

Per dimanĉa tagmanĝo finiĝis nia nunjara tradicia IKUE-renkontiĝo. Kun danko en la koroj kaj dankemo al Jesuo Kristo kaj al la Virgulino Maria la Venka Protektantino de Moravio pro agrable kaj spiritriĉe travivitaj semajnfinaj tagoj en Svatý Hostýn ni revenis hejmen. Dio benu kaj ĝis la revido venontjare, se tia estos la volo de Dio!

Miloslav Šváček

 al la indekso


 EL LA LASTA PREDIKO EN BAZILIKO DE PRAHA-STRAHOV

Dum la vendreda preĝa vigilio en la baziliko de Strahov, kiu estis parto de la transporto de relikvoj de la kardinalo Josef Beran el Vatikano al Prago, oni legis fragmenton el lia lasta publika prediko. En junio 1949 ĝi estis eldirita ĝuste en tiu ĉi sanktejo. La sekvaj vortoj nenion perdis el sia insisteco.

Mi ne scias, kiomfoje mi ankoraŭ povos vin alparoli, sed nun mi proklamas publike kiel episkopo: Neniam, neniam, neniam mi konsentos kun kontrakto, kiu direktas kontraŭ leĝoj de Dio kaj la sankta eklezio. Mi ĉi tie solene proklamas antaŭ Dio kaj antaŭ la nacio, ke mi neniam subskribos konsenton celantan malrespekti rajtojn de la eklezio kaj de ĝiaj episkopoj. Neniu kaj nenio min al tio devigos, ĉar la eklezio estas nur unu kaj sen episkopoj ĝi ne povas ekzisti. Se vi ekaŭdos, ke mi ion tian subskribis, ne kredu. Mi ĵuras kiel episkopo: neniam mi perfidos rajtojn de Dio kaj de la sankta eklezio. Tre min doloras, ke pro mi estos persekutata mia bona ĉeĥa popolo. Sed mi ne povas alimaniere agi.

De kie mi ĉerpis forton dum ĉiuj laboroj kaj penadoj, miaj en Kristo la plej amataj? El Eŭkaristio. Li estas vere ĉi tie ĉeestanta. Li ne trompos nin. Li diris: “La ĉielo kaj la tero forpasos, sed mian vortoj ne forpasos. Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.”

Kiel mi estis ĝojigita kaj fortigita kontraŭ pluaj suferoj en koncentrejo de Dachau, kiam al mi mia frato, sac. Kajpr, alportis la plejsanktan Eŭkaristion kaŝitan en pakpapero, por ke tion ne rimarku voktoj. Estas necese batali kontraŭ mensogo, artifikeco kaj ruzeco.

Estas necese preĝi por la animoj, kiuj ŝanceliĝis en la kredo, estante erarvagintaj pere de malveraj kaj falsaj paroloj: ĉi tie estas Kristo, ĉi tie estas vero. La vero estas nur la ununura, kaj tiun al vi heroldas la eklezio, frunte de kiu estas episkopoj kunigitaj kun la roma papo. Ne povas ekzisti du veroj.

Li riproĉis al la apostoloj: Kial vi ne petas? Petu kaj vi ricevos. Ni petu nian bonan Patrinon. Kara estis la Virgulino Maria al ĉeĥoj, karaj estis la ĉeĥoj al la Virgulino Maria. Ke tio validu ankaŭ nun pri ni. Ni petu niajn sanktajn patronojn, precipe la patronon de Eŭkaristio, sanktan Venceslaon, sanktan Adalberton, sanktan Johanon Nepomukan, sanktan Ludmila, beatajn Agnesa kaj Zdislava.

Forturnu, Sinjoro, de nia nacio terurajn punojn, kiujn ni meritas pro nia malfideleco al Vi! La katolikismo estas ununura.

La katolikismo sen episkopoj ne estas ebla! Estu fidelaj al via episkopo: Ni volas suferi pro la kredo, ĉar per tio ni povas utili al nia nacio.

Ĝis nia nacio rekonsciiĝos, ĝi tute alkliniĝos al Eŭkaristio − al Kristo, poste ekestos paco, trankvilo kaj kvieto!
(Prago, la 18-an de junio 1949)

El Katolický týdeník 18/2018 - Perspektivy

 al la indekso


 TRA LA KRUCA VOJO

Prelego de s-ano Inĝ. Josef Vojáček, Ph.D. Aperigita kun lia afabla permeso.
Dua parto.

Iom da historio por komparo: La 12-an de januaro 1783 komenciĝis rekta dissolvo de monaĥejoj.

Por monaĥejo kaj preĝejo de sankta Kajetano, kiun administris ordeno de Teatinanoj, estis tragika tago ĵaŭdo la 20-a de februaro 1783. Antaŭ tiu tago okazis multaj trarigardoj de la monaĥejo, kunskribado de havaĵo kaj taksado de monaĥejo.

Tiun tagon ne ĉeestis monaĥejestro, preposto, kaj tiel estis la dekreto transdonita al vikario de monaĥejo Don Andreo Haugvic. Li kunvokis siajn membrojn kaj diris al ili, ke la imperiestro Jozefo la 1-a per speciala dekreto nuligas la monaĥejon kaj preĝejon. Ĉi tiu informo rapide disvastiĝis tra Prago kaj vespere ruliĝis fluoj de pragaj katolikoj en la preĝejon de sankta Kajetano, kie per solenaj mesoj la kredantoj adiaŭis kun siaj pastroj. Ĉiu membro ricevis „ŝtatan gastdonacon” 150 ormonerojn kaj povis preni siajn personajn aĵojn, kun kiuj ili disiris en siajn hejmojn kaj al konatuloj. La preĝejo kaj monaĥejo estis poste vendita kaj dum kelkaj jaroj la preĝejo tute orfiĝis. Kapelo de Virgulino Maria de Einsiedel estis malkonstruita, la sonorilturo ĉe la preĝejo kaj ankaŭ la sonoriloj, kiuj estis gisitaj fare de Nikolao Iow el Iowenburk, estis translokitaj al la turo de la preĝejo de la Sankta Spirito en la malnova urbo kaj la bela baroka predikejo estis poste kopiita al la preĝejo de sankta Nikolao en Česke Budějovice. Certe interesa komparo kaj tre instrua kiel diferencas la dua duono de la 18a jarcento de la duono de la 20a jarcento. Ĉi tie ĉiu povas respondi, kie ekzistis pli da homeco, justeco kaj socia sentemo, ĉu tiam aŭ en la jaro 1950.

Arestado, akuzo kaj juĝado de pastroj kaj episkopoj.

Estis lundo la 27-an de marto 1950.

Meze de la ĉambro staris prokuroro JUDr. Čižek, kiu anoncis, ke estis donita akuzo de ŝtatperfida kaj spiona grupo de religiaj superuloj, agentoj de Vatikano por krimoj de perfido kaj spionado, pro kiu kungrupiĝis ĉi tiuj akuzitoj:

Augustin Michalka, abato de la monaĥejo de premonstratoj en Nova Řiše, Vít Bohumil Tajovský, abato de la premonstrata monaĥejo en Želiv, František Šilhan, provincialo de jezuita ordeno en Ĉeĥoslovakio, Silvestr Braito, religia pastro de dominikana ordeno kaj profesoro de teologia fakultato en Olomouc, Jan Mastilák, religia pastro de la redemptorista ordeno kaj rektoro de teologia instituto en Obořiště, Adolf Kajpr, religia pastro de la jezuitoj, František Mikulášek, religia pastro de jezuita ordeno, Jan Blesík, el monaĥejo de redemptoristoj en Prago, Josef Urban, religia pastro de franciskana ordeno kaj Stanislav Barták, provizoro de premonstrata monaĥejo en Nova Řiše.

Prokuroro Čížek, kiu en sia parolado ne ŝparis vortojn kiel kanajlo, fiegulo, ks., dume signife skuadis per sia krispa kapo, dirante nur koncize sencon de akuzo kaj poste donis al deko da investigantoj dokumentojn (protokoloj) de la unuopaj akuzitoj. Ĉiu kun unu investiganto iris en unu ĉambron kaj tie la investigantoj tralegis akuzojn, rezultantaj el la protokolo. Fine ĉiuj denove kunvenis kaj D-ro Čížek tie konstatis, ke de tiu momento ili transiras de esplora aresto al juĝa aresto, en kiu ankoraŭ antaŭ tribunalo laŭ la leĝo ili havos interparolon kun sia advokato eks ofo. Poste ilin po unu ili forkondukadis reen en iliajn ĉelojn.

Sabato la 1-an de aprilo l950. Matene oni forveturigis ilin denove al Pankrác, kie komenciĝis la dua procezo. Denove estis plena salono. Maldekstre de tribunalejo estis instalita ekspozicio de aĵoj, onidire konfiskitaj en monaĥejoj en Želiv kaj Nová Říše. Estis tie monstrancoj, kalikoj, ciborioj, abataj pektoraloj, bastonoj, sed ankaŭ pistoloj, maŝinfusiloj, ŝargiloj kaj amaso de dolaraj banknotoj. Jam el tio videblas, kiel mensoge estis la pastroj akuzitaj.

Merkrede la Sanktan Semajnon, la 5-an de aprilo 1950 estis anoncita verdikto, kiu estas kaj restos neforviŝebla makulo de ŝtata justico kaj eterna atestanto de mensogeco de tiama reĝimo. Denove bone razitaj kaj zorgeme vestitaj venis ĉiuj akuzitoj en plenplenan salonon por aŭskulti verdikton. Glora ŝtata tribunalo prenis siajn lokojn, prezidanto de senato D-ro Jaroslav Novák malfermis la lastan tagon de la traktado kaj post la fina parolo de popola prokurorino Brožová prenis vorton prezidanto de tribunalo, D-ro Jar. Novák kaj nome de respubliko anoncis la verdikton: Jan Mastilák ĝis morte, Augustin Machalka kaj Frant. Šilhán por 25 jaroj, Vít Tajovský por 20 jaroj, Silvestr Braito por 15 jaroj, Jan Urban por 14 jaroj, Adolf Kajpr por 12 jaroj, Jan Blesík por dek jaroj, Frant. Mikulášek por 9 jaroj kaj Stanislav Barták por 2 jaroj. Plue monpunoj en alto 10-50 mil kronoj, konfisko de persona havaĵo kaj perdo de civitanaj rajtoj por pluaj dek jaroj. Prezidanto poste tralegis motivojn de verdikto kaj fine demandis unuopajn akuzitojn, ĉu ili akceptas la verdikton. Ĉiuj diris trankvile kaj klare: „Jes, mi akceptas“. Post mallonga konsulto kun advokato ĉiuj la verdikton subskribis.

Sabato la 15-an de aprilo tre tristigis ĉiujn. Iu havis viziton, kiu alportis deprimigan informon, ke en Prago estis likviditaj klostroj kaj ĉiuj monaĥoj nokte de la 13a al 14-a de aprilo 1950 ien forveturigitaj.

La pastroj estis komence arestitaj en unuopulaj ĉeloj. Ŝanĝon alportis, kiam ili estis forkondukataj por diversaj laboroj. Iun tagon forkondukis ilin el izolejoj grupgvidanto Siracký, kaj diris, ke li trovis fine laboron el ilia fako kaj ke ili laboros „je propra“. Tio por ili estis komprenebla nur kiam ili venis al la celloko. Ili trairis internan pordegon kaj haltis antaŭ preĝejo de sankta Leopoldo. Tio estis prizona preĝejo, kie ankoraŭ antaŭ ilia alveno estis celebrata sankta meso. Kaj nun ili eksciis, ke ĝi estos malkonstruita. Unue oni volis ĝin ŝanĝi je kulturĉambro, poste je deponejo kaj nun estis decidite pri ĝia malkonstruo. Kaj al tiu laboro estis venigitaj ĉiuj katolikaj pastroj, ĉu junaj kaj maljunaj, sanaj aŭ malsanaj. Laboris tie P. Blesík, episkopo Jan Vojtaššák, episkopo Pavel Gojdič, episkopoj Barnáš, Buzalka kaj Stanislav Zela, plue kanoniko D-ro Kuláč, prelato D-ro Josef Čihák, ĉiuj jam maljunaj kaj meritaj ekleziuloj. Ĉirkaŭ ili staris ĉefserĝentoj kaj komandantoj kaj ĝoje rigardis, kiel pastroj mem malkonstruas preĝejon. Estro demandis pastron Braito, kiel li sentas sin, kiam li mem malkonstruas la preĝejon. Kaj P. Braito trankvile respondis: „Tute bone. Unue ni devas la preĝejon malkonstrui, por ke ni poste povu konstrui novajn preĝejojn, pli grandajn kaj pli belajn, ol estas ĉi tiu.“

Tio estas nur konciza priskribo de la situacio en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, pri persekutado de la eklezio kaj arestado, suferado kaj malglorigo de pastroj kaj episkopoj. P. Jan Blesík estis kondiĉe liberigita marde la 29-an de marto 1960 kun kondiĉo je 6 jaroj. Al tio li aldonis: „Tiel mi fariĝis la 29-an de marto 1960 denove almenaŭ parte homo (en malliberejo ĉiuj estis nur numeroj) post pli ol dek jaroj de mallibereco, kiujn mi hodiaŭ tamen rememoras kiel okazo, kiun donis al mi Sinjoro Dio mem por montri al mi, kiel en praktiko aspektas senespera batalo kontraŭ Dio, kiun mi ĝis nun konis nur el libroj.“

al la indekso


 MALLIBEREJO DE BRNO “NA CEJLU” POST EKREGO DE KOMUNISTOJ EN LA TIAMA ĈEĤOSLOVAKIO

En prizona ĉambreto ni loĝis dek unu. Dominikana prioro sac. Jakub Antonín Zemek, sac. Stanislav Lekavý, la dioceza pastro Vrba, iu profesoro, konstruisto, politika malliberulo Břicháček, studento kaptita dum provo forkuri eksterlanden kaj la ceteraj estis el krimularo de Brno. Ekzistis tie granda malsato. Matene 300 gramojn da pano, taseto da maltkafo, tagmeze nedifinebla manĝaĵo el terpomoj kaj saŭco, vespere peceto da fromaĝo. Kiel fekujo por bezono de 11 malliberuloj ekzistis en la ĉambreto unu sitelo, kiun oni devis surkorte matene lavi dum la matena promeno.

La malliberejo havas sian reĝimon ege diferencan de la libera mondo. La prizonan reĝimon oni povas transvivi nur kondiĉe, se ĉiuj malliberuloj estas bonaj. Sed turmentantoj tion bone scias, tial ili ekfunkciis en la malliberejo sistemon de kaŝinformantoj t.n. bonzdenuncantoj.

Provo de forkuro ne estis ebla kaj neobeemo de la malliberulo estis severe punata per bategado, kio ofte finiĝis per morto.

En aliaj ĉambretoj estis soldatoj de la okcidentaj kaj orientaj frontoj, aviadistoj, profesoroj de altaj kaj mezaltaj lernejoj destinitaj por likvido.

Tio ĉi estas persona atesto de la malliberulo Sac. Stanislav Lekavý (surfote).

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 LA MONUMENTO DE NENASKITA INFANO

La aŭtoro de la nekutima skulptaĵo videbliganta la virinon priplorigantan abortigon kaj ŝian mortigitan infanon, kiu pardonas al ŝi, estas la slovaka skulptisto Martin Hudáček. Edukita en la kristana familio, li finis la fakultaton de skulpta arto de la Akademio de Plastikaj Artoj en Banská Bystrica. Li loĝas en Telgárt, Slovakio.

La deziro de la juna artisto celis atentigi kiajn neniigajn rezultojn kaŭzas abortigo. La mortigo de la nenaskita infano vekigas ĉe la patrino vundon, kiu ne cikatriĝas. La doloro kaj la konscienco pro la estigita mortigo por ĉiam signas la vivon de la virino.

La verko de Hudáček troviĝas en Banská Bystrica, sed la fotaĵo mem elvokis la grandan impreson je spektantoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ malantaŭ la oceano. Parto de amaskomunikiloj difinas ĝin kiel la ŝokigan. Se la skulptaĵo mem estas ŝokiganta, do verdire mankas la vortoj por la priskribo de tio, kio estas la ekstermo de la nenaskitoj, kiu okazas en la nuntempa mondo.

“Tio estas la korŝiranta skulptaĵo,” konstatis D-ro Wiliam Kurz, la jezuito el la Marquette Universitato en Milwaukee en Usono. “Ĝi profunde tuŝas la malĝojon de patrino kaj montras la dignon de la abortigita infano.”

Kiel skribas Krystian Strzelecki en la artikolo dediĉita al la skulptaĵo: “Malbono, kiun kaŭzas la akto de abortigo, estas klare videbla: en ŝia per la manoj kaŝita vizaĝo kaj per ŝia genuanta pozicio. Sed tio ankoraŭ ne decidas pri la genieco de la verko. La aŭtoro montras, ke la origina malbono de abortigo ripete tuŝas la patrinon, vekigante ŝian konstantan konsciencriproĉon kaj neeldireblan doloron.

Konklude: amo, mizerikordo kaj pardono estas pli fortaj ol malbono, kiu fine devas antaŭ ili cedi kaj disbloviĝi. Kaj nur en la mondo kun Dio estas realigebla la pozitiva solvo. Altsenca estas la propagado de ĉi tiu skulptaĵo, ĉar ĝi eldiras pli ol mil sciencaj traktaĵoj”.

La 21-an de oktobro 2015 Martin Hudáček donacis la replikon de sia verko al la Papo Francisko dum la ĝenerala aŭdienco en Vatikano. “La inspiro de ĉi tiu skulptaĵo devenas el Sankta Spirito”, diris Hudáček por la portalo LifeSiteNews dum sia vizito en Romo. (JAL)

El revuo Michael, n-ro 95, januaro-februaro 2018
Esperantigis Stanisław Śmigielski

 

Preĝo por savi koncipiĝintajn infanojn

Sankta Jozefo, kiu kuraĝe protektis minacitan vivon de Jesuo, transloĝiginte la Infanon kune kun ŝia Patrino trans dezerton, protektu ankaŭ nuntempe vivon de la koncipiĝintaj infanoj. Dio benu dezertecajn vivovojojn de iliaj gepatroj, por ke ili savu la senkulpajn vivojn kaj ke ĉiuj povu ĝoje laŭdi Dion la Kreinton. Amen.

al la indekso


 KVINDEK JAROJ EKDE LA UNUA KOMUNA IKUE / KELI KONGRESO EN LA JARO 1968

Nunjare pasos 50 jaroj ekde la Unua Komuna Kongreso de IKUE kaj KELI okazinta de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1968 en la germana urbo Limburg/Lahn. Okaze de tiu ĉi jubileo mi provos iom priskribi ne tiel mian ĉeeston de tiu ĉi historie grava kristana E-kongreso, kiel la vojaĝon al ĝi. El nia lando krom karmemora frato Aleš Berka kaj mi verŝajne neniu alia ĉeĥa IKUE-ano la kongreson partoprenis.

En la jaro 1968 tuj komence de la “Praga printempo”, kiam komunistoj finfine provis montri sian “pli homan vizaĝon”, mi kun mia edzino (polino, ankaŭ esperantistino) decidis viziti niajn eksterlandajn geamikojn en Belgio, Nederlando kaj Germanio kun la tiea Unua Komuna IKUE/KELI Kongreso en Limburgo. Unue estis necese prizorgi bezonatajn pasportojn kaj vizojn por tiuj ĉi tri landoj. Danke al Dio ni sukcesis. Ni decidis unue pasigi unu semajnon en Belgio ĉe niaj konatuloj la geedzoj Karlo Stobbaerts kaj Cčcile Vandewalle loĝantaj en Antverpeno. Ni do ekvojaĝis el Prago tra Kolonjo, Bruselo ĝis Antverpeno. En la trajno dumvojaĝe nin demandis iu germana oficisto, ĉu ni elmigris dezirante ne plu reveni Ĉeĥoslovakion. Kompreneble tio ne estis celo de nia vojaĝo, ĉar hejme restis nia unujara filo en prizorgo de mia fratino. Unu kunpasaĝero el tiama Jugoslavio verŝajne scianta, ke ni rajtis por la eksterlanda restado ŝanĝi nur etan poŝmonon, donacis al ni cent germanajn markojn. Nur pli poste ni ekkomprenis, kiel tiu ĉi lia bonfaro estis instigita de Dia Providenco.

En Antverpeno nin antaŭ fervoja stacidomo atendis kun aŭtomobilo niaj bonaj konatuloj la geedzoj Karlo kaj Cčcile. Jes, bonaj konatuloj, kun kiuj ni interkonatiĝis dum ilia vizito de la Somera E-Tendaro en Lanĉov, Ĉeĥio. Poste en la jaro 1966 ili ĉeestis nian geedziĝon en nia lando. Ili loĝigis nin en sia loĝejo en Wilrijk - la belega urboparto de Antverpeno. De tie precipe dum la akompano de s-ino Cčcile ni vizitis gravajn vidindaĵojn ne nur de Antverpeno, sed ankaŭ de aliaj vidindaj lokoj precipe ĉe la maro. Ĉar nia gastiganto Karlo estis laboranto de la tiam plej granda kaj plej moderna en la mondo aŭtomobil-fabriko General Motors Continental, li do ebligis al ni viziton de tiu ĉi fabriko. Ĉar tiam Ĉeĥoslovakio estis populara pro politikaj okazaĵoj, la direktoro mem de la fabriko nin tie akompanis. Kompreneble grandaj travivaĵoj estis vizito de la antverpena katedralo kun pentraĵoj de fama belga pentristo Rubens, de la apudmara banloko Blankenberg, de la konstruo de subakva ŝosea tunelo ktp. Nu kaj post agrable travivitaj tagoj en Belgio estis necese ĝin kaj niajn geamikojn adiaŭi.

Plua celo de nia eksterlanda restado estis Nederlando. La pertrajna vojaĝo al la urbo Breda, kie loĝis familio de mia multjara E-korespondamiko Piet Buijnsters ne estis longedaŭra. En la tiea fervoja stacidomo atendis nin nia amiko kun sia amikino Clarys, akompanantaj nin al loĝejo de familio Buijnsters por nin tie loĝigi. Jes, ankaŭ Nederlando estas belega lando kun multaj vidindaĵoj kaj kun la maro, kiu por ni senmaruloj estas speciale interesa. Kompreneble belega estas la katolika katedralo de Breda kun multaj ceteraj urbaj vidindaĵoj. Ni vizitis pluajn gravajn lokojn ‒ la urbon Hagon kun parlamento, la ĉefurbon Amsterdamon, la urbon Rotterdamon kun sidejo de UEA, la urbon de Philips Eindhoven, la ĉemaran banlokon Scheveningen, la pitoreskajn insulojn Volendam kaj Marken ktp. Kompreneble dimanĉe ni partoprenis la sanktan meson. La preĝejo estis plenplena. Nenie en ĝi mi vidis konfesejojn, sed granda surprizo por mi estis, ke preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj akceptis la sanktan komunion. Ĉu la postkoncilia ŝanĝo? La belege pasigitaj tagoj en Nederlando finiĝis kaj estis necese ekvojaĝi al Germanio por ĝustatempe atingi la kongresurbon Limburgon.

Do ni la 22-an de julio entramiĝis celante vojaĝi la urbon Limburgon en Germanio, kie estis nia planita alveno je la 14-a horo posttagmeze. Ni do petrajne ekveturis al ĉelima stacio Venlo. La ĉelima kontrolo de la nederlandaj kontrolistoj okazis senprobleme, kaj sekvis la kontrolo de la germanaj kontrolistoj. Tiuj konstatis, ke ni ne povas daŭrigi nian vojaĝon al Germanio, ĉar mankas al ni vizoj. Mi argumentis, ke ni ja havas vizojn por vizito de Germanio, sed ili konstatis, ke tiuj vizoj estis eluzita por traveturo de Germanio al Belgio, ke ni nepre devas reveni Nederlandon, kaj en la urbo Masstricht viziti germanan konsulejon, por tie havigi por ni enirvizojn al Germanio. Ho terure! Ili deponigis niajn valizojn, helpis al ni aĉeti trajn-biletojn al Maastricht kaj poste helpis nin entrajnigi en la trajnon veturantan al la urbo Maastricht. Tie ni trovis germanan konsulejon. Post eksonoro venis malfermi deĵoranta konsulo. Mi montris al li de la germanaj kontrolistoj skribitan informon, ke ni bezonas vizojn por Germanio. Li tre malafable kontrolis niajn pasportojn deklarante, ke ĉio estas en la ordo, ke li ne donos al ni vizojn. Kion do fari? Mi diris al li, ke ni ne forlasos la konsulejon, ĝis ni de li ricevos la vizojn. Por momento li foriris kaj reveninte li diris: Jes, mi donos la vizojn, sed vi devos ilin pagi. Mi diris jes, kompreneble. Post tio li denove revenis dirante, ke li bezonas niajn fotoportretojn. Do kion fari, kie ilin akiri? Ni provis trovi iun foto-aŭtomaton, sed ni ne sukcesis. Deĉiele estis inspirita al mi ideo, ke ni havas familian foton kun nia fileto. Ni donu ĝin al la konsulo, ke li el la foto eltondu niajn portretojn. Reveninte mi denove eksonoris, kaj al la konsulo mi do diris, ke la fotoportretojn ni ne sukcesis akiri, sed li do povas eltondi ilin el la familia foto. Li koleriĝinta prenis grandan tondilon kaj eltondis el ĝi niajn kapojn. Finfine li do povis alporti la vizojn. Estis do necese pagi. Nur tiam ni konsciiĝis, kiel Dia Providenco ege helpis al ni instigante la jugoslavan kunvojaĝanton donaci al ni cent germanajn markojn. Mi donis al li germanajn markojn, sed li rifuzis ilin akcepti, ĉar tie estas Nederlando kaj oni pagas per nederlandaj guldenoj. Do ekestis denova problemo, kie ŝanĝi la monon. Ekirinte la straton, mi vidis ke en proksimeco ekzistas aŭtomobila riparejo, do mi eniris kaj petis ŝanĝon de la mono. Volonte mia deziro estis plenumita, ni do finfine povis pagi kaj ricevi la vizojn kaj daŭrigi nian vojaĝon de Maastricht al Limburgo.

Al la urbo Limburgo anstataŭ la 14-a horo ni alveturis noktomeze. Kion do fari, ni devas ie atendi mateniĝon. Ni diris al ni, ni ja havas ĝis la mateno multan tempon, ni do esploru, kie estas loĝejo de familio de Stefan Maul, mia multjara korespondanto, tiama redaktoro de Espero Katolika kaj ĉeforganizanto de la Unua Komuna IKUE/KELI-Kongreso. Lian loĝejon ni trovis, sed la enirejo troviĝis en la korto, kie mankis lumo. Kion do fari? Ni volis konvinkiĝi, ĉu li fakte tie loĝas, ĉu apud butono de la elektra sonorilo figuras lia nomo. Ni vidis, ke en unuetaĝa fenestro estas videbla lumo. Aperis al mi ideo, ke mi per speguleto, kiun mi havas en la poŝo, povas reflekti lumon de la strata lampo. Mi tion faris, lumigis la sonorilbutonon kaj la edzino premis ĝin. Post momento apud la pordo aperis iu viro, kiun mi demandis, ĉu tie loĝas familio de Stefan Maul. Li respondis: jes, bonvolu eniri. Post momento sin prezentis s-ino Maul, kiun mi demandis, kie estas ŝia edzo. Kaj la viro, kiu malfermis al ni la pordon diris: “Mi estas”. Do ni povis loĝigi nin en ilia loĝejo kaj ripozi post tiu ĉi iom laciga vojaĝo el Nederlando.

Ĉiujn programojn de la kongreso mi ne ĉeestis, ĉar s-ino Maul volonte konigis nin kun la urbaj vidindaĵoj. En mia memoro restis vizito de la limburga katedralo, kie kadre de la kongreso okazis belega kantkoncerto. Neniamaniere mi estis malriĉigita pri la kongresaj programoj, kiujn mi ne ĉeestis, ĉar ĉiutage vespere kolektiĝis en la loĝejo de la kongresa organizanto Stefan Maul ĉefuloj de IKUE kaj KELI, kiuj pridiskutadis ĉiujn aferojn kaj kun kiuj mi bone persone interkonatiĝis, kaj kun kiuj mi pli poste ofte renkontiĝis precipe okaze de la kongresoj aŭ aliaj aranĝoj.

Nunjare do okazos en la bohemia banloka urbo Poděbrady la 22-a komuna kongreso de IKUE kaj KELI, do certe indas rememori tiun la unuan okazintan en germana Limburgo. Verŝajne nuntempe, do post la kvindek jaroj, ankoraŭ vivas nur malmultaj memoruloj de tiu ĉi unua komuna kongreso. En mia sufiĉe ampleksa arkivo de la revuo Espero Katolika mi strebis trovi la postkongresajn numerojn, por refreŝigi memoron pri la kongreso, sed mi ilin ne trovis, ĉar tiutempa soveta okupacio de nia lando malebligis ricevon de tiu ĉi revuo ol estis trovita kanalo, ebliganta ĝin ricevadi.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MI NE SCIPOVAS PREĜI...

Kiel mi preĝu? – La homoj al mi ofte diras: „Mi ne scipovas preĝi“ kaj ili metas al mi demandojn: „Kiel mi preĝu?“

Diru al Dio, ke vi ne scias, kiel preĝi... Kaj jam per tio vi preĝas. La preĝo estas ekligo de rilato kun Dio. La preĝo ne signifas ion fari, sed kun iu esti. Preĝi do signifas esti kun iu, kiu volas, ke mi estu en lia ĉeestado.

Permesu al Dio, ke Li al vi persone parolu, per sia originala maniero. Ne rigardu la ceterulojn kaj ne esploru, kiel efikas Dio en la aliuloj. Vi ne devas travivadi ĝuste tion, kion travivadas la homoj ĉirkaŭ vi! Neniun do kopiigu! Dio kun vi rilatas tiel, kvazaŭ nur vi ekzistus por Li kaj kvazaŭ ĉi tie estus nur Li por vi! Forlasu viajn imagojn kaj permesu al Dio, ke Li agu tiel, kiel Li volas!

Dio al ni parolas pere de diversaj aferoj, diversaj cirkonstancoj kaj pere de la homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Sed Dio ne flustras en niajn orelojn. Li povus tion fari, sed dum kutimaj cirkonstancoj Li tion ne faras. Kiel ni do ekkaptu, kion Dio diras al Ni? Ni estu preparitaj ekkapti Dian voĉon en okazaĵoj, pere de Biblio, aŭ pere de homoj, kun kiuj ni renkontiĝas. Se ni havos la koron malfermitan, certe ni ekkaptos la momenton, kiam Dio al ni parolas.

(Transprenita el: http://www.pastorace.cz/)

al la indekso


 TRAGIAJ KONSEKVENCOJ DE LA DIVIDO DE ANTAŬ KVINCENT JAROJ

La 19-an de oktobro 2017 en la krakova preĝejo de Sankta Anna okazis laŭvica renkonto malfermita de la ĉefepiskopo Marek Jędraszewski kun fideluloj enkadre de la tiel nomataj “Dialogoj ĉe Sankta Anna”. Tiufoje la temo de la interparoloj estis reformacio kaj ekumenismo.

La ĉefepiskopo Jędraszewski komencis la renkonton per la priskribo de la historio de spirito en la lasta jarkvincento. Kvankam li asertis, ke multaj reformatoroj de antaŭ duono de jarmilo ne intencis ŝanĝi la doktrinon de la Eklezio, li konfirmis, ke Luther, Kalvin kaj Zwingli forkonfesis Eklezion kaj tiamaniere kiel la unuaj ili esprimis la devizon: Kristo jes, Eklezio ne.

Tiel ekmoviĝis lavango. Estis kreitaj diversaj kristanaj komunumoj, kiuj komencis batali reciproke inter si. Kristanoj batalis kontraŭ kristanoj kaŭze de tio, ke ili ne apartenis al unu komunumo. La pensuloj de tiea erao komencis eĉ primeditadi, ĉu Kristo ‒ se Li tiel “dividis” tiutempajn homojn ‒ estas ĝenerale bezonata. Oni komencis do primeditadi la bezonon adori alian estulon, kiun oni povus laŭdire ekkoni per menso mem ‒ diris la ĉefepiskopo Jędraszewski. Laŭ la krakova metropolitro ĝuste tio naskis en la filozofoj la bezonon diri pri “la unua kaŭzo”, pri “la granda mekanikisto” (ĉar la mondo tiam fasciniĝadis pri mekaniko). Oni ankaŭ parolis pri “la granda ĥorloĝisto”. Valoras imagi, ke laŭ ĉi tiu vizio tiu ĉi “ĥorloĝisto”, kaj laŭ koncepto de la kreintoj de ĉi tiu difino ‒ Dio, nur pretigas la precizigan, preskaŭ bonegan mekanismon kaj ekmovigas ĝin, kaj poste Li ne plu enmiksiĝas en tion. Tiamaniere do estiĝis deismo, kaj tio estas la vizio kontraŭkristana ‒ klarigis la ĉefepiskopo, aldoninte, ke tiamaniere oni komencis dorloti la novan tezon: Kristo ne, Dio jes.

Sed ‒ kiel klarigis la ĉefepiskopo Jędraszewski ‒ ankaŭ tiu ĉi tezo ne transdaŭris la tempoprovon. La plej grava kriterio por deismo estis tamen la eventoj, kiuj okazis en Lisbono la 1-an de novembro 1755. Tiam la portugala urbo estis detruita kaŭze de tertremo, kiu konsekvence kaŭzis incendiojn kaj ankaŭ cunamon. Multaj el la fuĝintoj el la urbo mortfrostiĝis en montaro. Kvar kataklismoj mortigintaj kelkdekmil homojn estis por la tiutempa mondo ŝoko. Tamen montriĝis, ke ĉi tiu preciza mekanismo aŭ tute ne estas perfekta, aŭ la estulo estanta “la unua kaŭzo” iutempe intervenas. Voltaire tiutempe verkis la ekstreme kontraŭkristanan verkon, tre rapide akirintan grandan popularecon. Tiel naskiĝis la laŭvica regulo: Dio ne ‒ homo jes ‒ diris la ĉefepiskopo Jędraszewski.

Tio estas la rezulto de la lavango, kiu komenciĝis antaŭ kvincent jaroj. Kaj konsekvence de tio estis alkondukita la regulo deviga ĝis nun en multaj lokoj, sonanta: “homo ne!”. Ĝuste tio estas la gender-ideologio kaj la similaj absurdaĵoj ‒ rimarkigis la krakova animzorganto. Trapensigante lastan jarkvincentan eraon, la metropolito venis al la konkludo, ke “kune kun la reformacio komenciĝis la procedo, kiu venigis homojn al dekadenco”. La mondo ankaŭ nuntempe marŝas sur la alia vojo ol la kristanoj, kaj komenciĝis tio bedaŭrinde ekde tiutempa tragika divido de antaŭ kvincent jaroj. Estas do neniu kaŭzo por festi ĉi tiun okazintaĵon, ĉar oni ne povas festi la dividon kaj “kontraŭateston” ‒ aldonis la ĉefepiskopo.

El la revuo Przymierze z Maryją, n-ro 97/2017 Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA OPONO KONTRAŬ MITOJ

Profesoro sacerdoto Tadeusz Guz estas konata en Pollando kaj en la mondo. Multaj liaj disĉiploj sincere lin amas kaj danke al lia saĝeco kaj atestado reĝustigas siajn vojetojn de pensado. Persone mi estas dankema al pastro profesoro por mia ekkompreno de multaj demandoj. Li estas la mastro de la katolika pensado kaj la modelo de la patra boneco por virinoj kaj viroj, kiuj en sacerdoto volas vidi la bonan paŝtiston, saĝulon kaj spiritan gvidanton. Li estas kuraĝa defendanto de la vero. Lia benado kaj preĝado efektivigas la naskojn ĉe gepatroj, kiuj havas malfacilaĵojn kun fekundeco, ekzistas resanigoj el mortigaj malsanoj. Mi estas atestantino de lia beno, post kiu post naŭ monatoj naskiĝis knabo.

Mi klarigos, ke fare de la analizo de la verkoj de Hegel la pastro profesoro venis al la verkoj de Luther. En sia doktora disertacio li citas Lutheron, kiu ekzemple en Komentario por Evangelio de Sankta Mateo skribas: “Kaj tion, kion papo kaj episkopoj decidis dum siaj koncilioj (...), tiajn misaĵojn ni ne devas preni en la manon, sed rekte piedpremi kaj tute malaprobi” (M. Luther, WA 10III, 358, 27-32).

“Tiel same mi mortis por monaĥeco kaj por la mesoj por mortintoj. Iam mi tion konsideris, sed nun neniukaze mi volus celebri la mesojn. Iam mi opiniis, ke se mi ne celebrus mesojn, mi min damnus. Nun mi ne plu pensas pri tio kaj la tutan penson mi entombigis. La samo koncernas ankaŭ aliajn idolkultojn tiel kiel pilgrimojn kaj la instruon pri purgatorio. Indulgencoj estas por mi tute mortaj kaj fiodorantaj. Antaŭ ol tralegi la indulgencajn anoncleterojn, tiun ĉi ideon mi jam opinias kiel enterigitan. Tio ĉio por mi fiodoras ‒ la preĝoj al sanktuloj ‒ tion ĉion kiel fetoron mi tute enterigis” (M. Luther, WA 41, 371, 9-13).

“Ni kondamnas kaj malbenas la instruon, mesojn, ordenojn, votojn, kulton, agojn, vivon kaj ĉiujn teruraĵojn de papo kaj de herezuloj kiel la diablan malpurecon” (M. Luther, WA 40 II, 173, 29-31).

D-rino Aldona Ciborowska El taggazeto Nasz Dziennik, el la 3.1.2018
Esperantigis Stanisław Śmigielski

„Kara pastro, mi amas unu fraŭlinon, sed ŝi estas protestantino.“ „Nu, vi rakontu al ŝi pri la katolika religio kaj ŝi eble akceptos nian fidon.“ Post kelkaj monatoj demandis la pastro junan viron: „Ĉu jam akceptis via fraŭlino nian katolikan fidon?“ „Jes, pasintsemajne ŝi eniris monaĥinejon.“

al la indekso


  TRANS LA FERA KURTENO, EKLEZIO DE KATAKOMBOJ

En 1973 la italaj pastroj Battista Cadei kaj Arturo Bellini gastis en Ĉeĥoslovakio en LET = Libertempa Esperanto-Tendaro (junulara, kaŝe kristana). En ĝi partoprenis Antonín Basler, 17-jara, kiu en 1984 ricevis pastrecon spite de la komunisma reĝimo, kaj en 2017 fariĝis helpepiskopo de ĉefdiocezo Olomouc.

Dum la malvarma milito esperantistaj kristanoj uzis la internacian lingvon por havigi al si religian literaturon. Tiel mi amikiĝis kun ĉeĥoslovako, nome Miloslav Šváček, laŭ amikoj Miloŝ. Li al mi skribis pri kaŝa Esperanto-tendaro, kiun li gvidadis jam kvinan jaron. Mi ekdeziris partopreni, kaj invitis amikon pastron Arturo, kiu akceptis. Ni pretigis pasporton kaj la vizon, sur kiu, ĉe la demando “profesio” ni skribis “instruisto”, ne “pastro”.

Julie de 1973, per aŭto FIAT 500, post aventuroplena veturado ni atingis vilaĝon Herbortice, kie, rande de arbaro, la tendaro jam funkciis. Oni akceptis kun solenaj honoroj la esceptajn okcidentajn gastojn.

Kvinkilometra piedirado por partopreni sanktan meson

Impresis nin la disciplino, la interhelpemo, la laboremo kaj preĝemo de tiuj geknaboj. Matene, antaŭ reglamenta vekiĝo, volontuloj piediris 5 km por ĉeesti sanktan meson. Poste komenciĝis la tendaraj aktivadoj; matene E-kursoj kaj katekizado; posttagmeze: ludoj, basen-banado, volontula helpo al lokaj kampuloj; vespere: eventoj ĉirkaŭ bivakfajro.

Verdire ĉia religia faro estis tute malpermesata. En Herbortice ĉiuj sciis, inkluzive de la vilaĝaj aŭtoritatuloj kaj la lokaj komunistaj eminentuloj – kiuj demandite de la polico, garantiis ke la tendaro estas “en kompetentaj manoj”. Sed neniu denuncis. Miloŝ ne hezitas difini la aferon daŭra miraklo. La “ĉionpotenca, ĉionscianta, ĉionkapabla” ŝtata sekreta polico (StB), dum naŭ jaroj vidis nenion.

Miloŝ sub juĝproceso pro krimago de religiaj kanzonoj kaj mesoj

Okazis pluaj tendaroj. En 1977 la tendaranoj estis 130, kun 3 pastroj, kiuj eĉ mescelebris en la tendaro mem. Oni sciiĝis pri denunco. Miloŝ avertis: «Se vi ekvidos proksimiĝi direkte al la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn Volga, konsciiĝu, ke ‘batis la lasta horo’ de la tendaro». Ili alveturis fakte. Miloŝ suferis tre longan demandesploron.

La 17-an de majo 1978 oni strebis fari al li tiel nomatan “ekstertribunalan juĝadon aŭ traktadon”. Kulpigantoj al li diris, ke lia krimago estas severe puninda, sed eblas indulgemo, nur se li kulpigos sin mem. Temus pri la fifama memkulpigo, kutima ĉe la Stalinaj juĝprocesoj. Sed tio signifus fuŝi sin mem propramane; tial Miloŝ, neatendite kaj kun embaraso de la kulpigantoj, petis pruvi sian senkulpecon per laŭleĝa juĝproceso. Neniu advokato, timante perdon de sia laborokupo, akceptis fari lian tribunalan pledon. Sed nenia timo: Jesuo diris: «Kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito» (Mar 13,11). Li tamen pretigis sin dumaniere: 1) Demandi juristojn kaj aktivulojn de homrajtoj; 2) Sendi eksterlanden dokumentaron. Okupiĝis pri li i.a. Amnesty International kaj Radio Vatikana (ĉeĥa, slovaka kaj Esperanta programoj). La ŝtatprezidento Husák ricevis multe da protestleteroj.

Kuraĝoplena pledado kaj jam fiksita verdikto

La ĉefa juĝa traktado okazis la 22-an de februaro kaj la 18-an de majo 1979. La prokuroro kulpigis lin pri “malhelpado de ŝtatkontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj” per religiaj propagando, preĝado, kanzonoj, krom mescelebroj fare de nerajtigitaj pastroj kaj en nerajtigita loko. Miloŝ siaflanke akcentis, ke estas necese respekti fakajn argumentojn de la eklezia Kapitula Konsistorio. Tiam la prokuroro eksaltis el la seĝo kriante: “Ĉu ni eble demandu la Papon?”. Li respondis: “Unue mi petas ĉefjuĝiston protokoligi tiun demandon de la prokuroro. Mi proponas, ke la tribunalo mem decidu, ĉu demandi la Papon aŭ ne”. Neniam vidiĝis pli kolere furiozanta homo, ol estis tiu prokuroro. Miloŝ, sen advokato, estis verkinta longan pledon, kiun li eklegis. La prokuroro al li ordonis ne legi, sed disponigi la skribitan tekston al la tribunalo. Li respondis: « Jes, volonte. Krome mi postulas, ke estu enprotokoligita interrompo de mia pledparolo flanke de la prokuroro”. Post transdono de la teksto, li prenis duan kopiaĵon – ĉar, prognozante forprenon, li pretigis kelke da ili – kaj plulegis. Li ĉefargumentis surbaze de la Traktato de Helsinki (1975), ratifikita sed neplenumata de la ĉeĥoslovaka registaro, kiu preskribas, ke «ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio, kiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj la liberecon manifesti, ĉu sola, ĉu kune kun aliaj, ĉu publike, ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado». Li konkludis ke kulpas ne li mem, sed subpremantoj de la menciitaj liberecoj. Laŭ la verdikto – jam anticipe fiksita, kiel oni sciiĝis – oni devus lin kondamni al tri jaroj kaj duono de karcero, sed pro vasta internacia protestkampanjo ĝi estis reduktita je 15 monatoj kun trijara refalkondiĉa provtempo.

Novembre de 1989 okazis la Revolucio nomita “velura”, ĉar senperforta. Revenis demokratio kaj religia libereco. La komunismo, laŭŝajne tiel firma, malaperis kiel neĝo sub suno. Ni rimarkas, ke en pluaj ŝtatoj ankoraŭ estas kristanoj devigitaj vivi en katakomboj.

Sac. Battista Cadei

 al la indekso


  HIMNO

2. El ĉiuj landoj kaj el ĉiuj gentoj / ni kunvenintaj Vin adoras Di´! / Al Vi sin turnas niaj piaj sentoj, / kaj nia kanto sonas nur al Vi!

3. Per la donita al ni krea forto, / via, Kreinto, estas ni imag´. / Vi kreis tutan mondon per la Vorto, / ni Vin imitas per la vort´ kaj ag´.

4. De ni kreitaj estas art´, scienco, / nun celas mondon ni de ideal´. / Tre malfacila estis rekomenco, / hodiaŭ kreas ni en granda skal´.

5. Laŭ via diro: “Ekposedu teron!”, / ni ĝin okupis kaj posedas nun, / transnaĝas marojn, sondas atmosferon / kaj ĉie loĝas, kie brilas sun´.

6. Al ni obeas fortoj de naturo, / al ni jam servas elektrec´, vapor´, / nur peka sekvo de Babela Turo / nin malhelpadis en nia labor´!

7. Sed jen eĉ tiu baro forigita, / homon kompreni povas ĉiu homo, / ĉar restas lingva komprenil´ kreita, / kaj ĉie sonas ĝia bela nom´.

8. Ĝin al Vi, Dio, ni kun preĝ´ oferas, / volu el alta beni ĝin ĉiel´! / Kun ĝia helpo baldaŭ, ni esperas, / plej sankta estos atingita cel´.

9. Sub la konduko civilizacia / kuniĝos granda de nacioj ar´, / kaj - antaŭsigno de la regno Dia, / - aperos unu jam ĉiuhomar´.

10. Kaj ĝi ne estos plu estaĵo muta, / ĉar propran lingvon havos kun konsci´, / kaj tiun voĉon de homaro tuta / atentas reĝoj kaj ĉiunaci´...

11. Ho, venu tiu hor´ de unueco! / Rompon, dividon amas nur Satan´... / Patro, ni preĝas Vin pri la frateco, / nian laboron benu via man´!

(Originale verkita de Prof. Aleksandras Dambrauskas en Sankta Peterburgo)
 

al la indekso


 SERĈADO DE OPTIMISMO KONTRAŬ SKEPTIKISMO EN INTERLINGVA KULTURO

Prelego de Algimantas Piliponis, Panevėžys, Litovio, 2016

Antaŭ 10 jaroj de la 8-a ĝis la15-a de julio 2006, en Velehrad, en Ĉeĥio okazis la 59-a Kongreso de I.K.U.E. Aliĝintaj estis entute 135 personoj el 11 landoj. Litovion reprezentis 8 katolikoj – esperantistoj.

Solena inaŭgura sankta meso okazis la 9-an de julio, dimanĉe, en la granda Baziliko de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria kaj la kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio en Velehrad. La ĉefcelebranto de la Sankta Meso estis la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, metropolito de Moravio kaj prezidanto de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco, en kies diocezo Velehrad troviĝas. Ĉar la sankta meso okazis en Esperanto, la neesperantistaj ĉeestantoj ricevis specialan broŝureton kun kantoj kaj liturgiaj tekstoj por aktive partopreni. Oni povas diri, ke la sankta meso estis profunda spirita travivaĵo, dum kiu multaj ĉeestantoj – nekongresanoj – praktike konvinkiĝis pri utileco de Esperanto. La Baziliko en Velehrad estis honorigita per Ora Rozo fare de la Papo Johano Paŭlo la Dua, dum lia tiea vizito en la jaro 1985.

Poste okazis la solena inaŭguro de la kongreso, kiu estis komencita per himno de IKUE. Temo de tiu ĉi 59-a Kongreso estis: Eŭkaristio – Renkonto kun Jesuo Kristo – aktuala jam 2000 jarojn.

La ĉefcelebranto de la danka konkluda sankta meso vendrede la14-an de julio en la Baziliko estis la ĉefepiskopo Karel Otčenášek. Lia esperantlingva prediko estis tradukita ĉeĥlingven, por ke ĝin komprenu ankaŭ la ĉeestantaj pilgrimuloj. Unuavice li esprimis sian bondeziron por la forta kresko de Esperanto por la gloro de Dio kaj prospero de la homaro... Interalie li substrekis, ke ĉiu internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj estas grava evento en la vivo de nia movado... Li memorigis la citaĵojn el la evangelio de Johano 12, 24: “Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.”

En sia homilio li kromalie diris: “Ni, esperantistoj, volas disponigi al la Sankta Patro kaj al la tuta eklezio tion, kion ni posedas: la supernacian lingvon Esperanto. Ni konsideru jene: La hebreoj estas posedantoj de la radikoj de nia kredo kaj de ilia lingvo, kiu estas ĝis nun kaj por ĉiam la lingvo de iliaj interparoloj kun Dio, de iliaj preĝoj. Sur tiu fundamento estas konstruita ankaŭ ilia aktuala modernigita lingvo, la novhebrea.

La islamanoj posedas la araban lingvon de la Korano, en kiu ili citas kaj kontemplas la suraojn de la Korano kaj tiel ili komunikas kun Dio. Ankaŭ ili havas komunan lingvon: modernan araban.

La lingvo de la kristanoj, dum pli ol mil jaroj, estis la latino, kiu estis kaj la lingvo liturgia kaj la lingvo komunika. Malgraŭ, ke la publika klerigado en la lastaj jarcentoj orkliniĝas de ĝi, la latino restas la lingvo de la Eklezio, la lingvo de preĝoj. Kristanoj ne posedas similan novepokan komunan lingvon kun ligoj al la radikoj, kian posedas la hebreoj kaj islamanoj. Ĝuste tion ni volas proponi al la Sankta Patro – la lingvon Esperanto, kiu en si implicas ambaŭ fluojn de nia kulturo, la fluon hebrean kaj la fluon helen-latinan. Ĝi havas komunajn ligojn kaj al la hebrea kaj al la kulturo helena kaj romia. Bonvene ni registris gravan aludon tiudirektan, kiam la Sankta Patro, dum la ĉi-jara Paskofesto, envicigis la saluton en Esperanto fine de la lingvoj naciaj, kiel la lingvon supernacian kune kun la latino.

Donu al ni nia Sinjoro Jesuo Kristo, laŭ pripeto de nia ĉiela Patrino, sufiĉe da Spirito de Saĝeco dum tiuj niaj klopodoj.”


Ĉu nur harmonio?

Harmonio kaj frateco inter la homoj kaj nacioj estis la baza kaj preskaŭ unusola motivo por la kreo de ĉi tiu vere internacia lingvo Esperanto. Tamen ekzistas en homa kulturo ne nur optimismo kaj pozitivaj eldiroj, progresivaj paradigmoj... Ekzistas ankaŭ multe da kontraŭdiroj, skeptikismo, kaj negativa neglekto ktp. Jen estas homa paradokso. Se diri, ke la komuna lingvo de estonta epoko estos Esperanto, tio sonus preskaŭ utopie. Sed se diri, ke la komuna lingvo de estonta socio estos lingvo la plej riĉa kaj internacieca, la plej simpla kaj bela, tio sonus realisme kaj por ĉiuj – tute kompreneble. Ĉar dubi pri tiaspeca lingvo signifas dubi je la homara racieco.

Ja Esperanto nur laŭnome, sed ne fakte estas internacia lingvo. Jes, el maksimalista vidpunkto oni pravas. En komenca periodo ĝi estas internacia ne tiom laŭ faktoj, kiom laŭ celoj. Tamen, laŭ lingva strukturo ĝi estas sola vere internacia lingvo.

Pri la internacieco de ajna lingvo povas atesti nur la fakto de ĝia vasta kaj aktiva uzado en krea laboro. Ĉu tiel nomataj “mond-lingvoj” ofte utiligas, ekzemple, en originala poezio, en senpera scienca verkado fare de alinaciaj aŭtoroj? Ĉu estas almenaŭ unu procento da tiuj verkaĵoj? La poezio, prozo kaj alio en la lingvo Esperanto estas verkata kaj legata tutmonde. Do ĉiuj esperantistoj estas centprocente internaciaj.

Ni luktas ne por Esperanto, sed antaŭ ĉio por la ideo mem. Ni ofte akcentas, ke ni celas nek tujan “oficialigon”, nek iajn privilegiojn por ĝi. Ni klopodas antaŭ ĉio pri objektiva informado, pri libera, sendiskriminacia disvastigo de la internacia lingvo en la mondo. Salutoj, gratuloj, bondeziroj, multe da agrablaj vortoj... Se la aŭtoritatuloj en la mondo anstataŭ ceremoniaj gestoj faru unu praktikan iniciaton aŭ subtenon, do Esperanto – la granda inventaĵo de jarcentoj, jam estus ne nur internacia ekzotikaĵo, sed internacia ilo, la funkcianta kaj donanta vere palpeblan materian utilon.

Ĉi tiuj skizoj tute ne pretendas je “scienceco” aŭ alta beletreco. Nura, al kio mi emas, estas lakoneco kaj sincero. La notoj povus esti skribitaj en du lingvoj, t.e. Esperanto kaj la nacia lingvo. Kio estas adresita precipe al komencantoj aŭ tiel nomataj “eterne komencantoj”, aŭ neesperantistoj – en la nacia lingvo.

Adeptoj de la lingvo internacia nenien sin kaŝos antaŭ la demando: Kial malgraŭ ĉiuj indecoj kaj avantaĝoj la lingvo Esperanto troviĝas tutmonde en situacio de Cindrulino? Ekzistas opinio, ke la ĉefa kaŭzo, ke la lingvo Esperanto, kiel cetere iu ajn alia – ne donas al internacia publiko tujan ĉimomentan “panon kaj spektadon”.

Dum 20-aj “legoj de K. E. Ciolkovskij” al sciencisto – esperantisto Ju. Kuznecov estis donita la demando: “Kiel vi rilatas al tiu globala eksperimento, kiun efektivigas adeptoj de la lingvo Esperanto?” La sciencisto diris antaŭ la aŭtoritata aŭditorio: “Mi opinias, ke la komuna lingvo estas bono. Se ni sukcesos iam kontakti kun eksterteraj civilizacioj, ni povus pruvi, ke ni ne estas simpluloj”. La libro de E. Svadost “Kiel aperos universala lingvo”estas vera tragedio en la interlingvistiko. Abundo de utilaj faktoj, argumentoj por krea solvo de la problemo. Kaj samtempe – la falsa koncepto, bazita je voleco kaj maksimalistaj postuloj. Internacia lingvo al la aŭtoro prezentiĝas kiel perfekta floro...sen tigo, sen folioj, sen radiko.

Malgraŭ puritanaj opinioj en konvenaj momentoj oni povus fari alian “pekon”. Kompari popolan lingvon al maljuna herkula kaj impona kverko. Eble ne indas kompari lingvon al aŭto aŭ ĉevalo. La lingvon Esperanton komparas al juna, svelta, geometrie ideala abio.

Ĉu solvo de interlingva problemo per iu lingvo viva aŭ artefarita?

Ni scias, en kion transformiĝas en la angla kaj aliaj naciaj lingvoj ekzemple la vortoj: kulturo, internacia, kaj pluraj aliaj. Ili iĝas mem la anologio: solvo de la interlingva problemo pere de tia VIVA lingvo estas simila al solvo de ĉi problemo kun helpo de artefarita Volapuko. En ambaŭ ĉi lingvoj multaj vere internaciaj vortoj estas kripligitaj ĝis nerekoneblo aŭ eĉ absurdo. Faktoj elokventas, ke nur apartaj sciencistoj kaj ĵurnalistoj pli-malpli libere posedas anglan, francan aŭ germanan lingvojn. Komercistoj, maristoj, sportistoj vulgare rompas la fremdajn lingvojn kaj tute ne zorgas pri ilia ĝusteco kaj pureco en tutmonda uzado. Pro tio svedo K. Gustafsson alvokis esperantistojn konsideri la rolon de naciaj lingvoj en la internacia vivo, komunikado nur kiel surogatan solvon de la problemo.

Naiveco kaj senrespondeco

Ĵurnalistoj kutime aŭ iam demonstras naivecon kaj senrespondecon, precipe tiam, kiam ili fipatose priskribas “la ridojn, la amikecon, la interŝanĝojn de insignoj – sen tradukistoj ktp. Dum niaj konferencoj aŭ someraj E-tendaroj ni devas interkonsenti tiufoje aktive, perpoŝte reagi al redakcioj. Ni ne devas silenti, kiam gazetoj tute serioze publikigas stultaĵojn pri lingvaj problemoj. Sed nian pravecon ni ĉiam argumentu ĝentile kaj profesie. La banala opinio pri senviveco, primitiveco de nia lingvo aperas ordinare pro “iesa” opinio aŭ naskiĝas en la kapo de tiuj homoj, kiuj ne kapablas ellerni almenaŭ du-tri lecionojn kaj kio estas la plej stranga afero, ke ili eĉ ne kapablas komuniki per iu ajn fremda lingvo.

La homoj tiom alkutimiĝis al konvenciaĵoj de la gepatra lingvo, ke ne rimarkas ilin. Same tolereme ili rilatas al strangaĵoj de fremdaj lingvoj. Sed kiam iu homo, ne simpatianta al Esperanto, tamen provas ĝin lerni, do li aŭ ŝi vidas en la lingvo nur “minusojn”. Al ili ne plaĉas eĉ “kaza malriĉeco”. Kaj mem, interalie, ne sukcesas manipuli eĉ per du kazoj: “Mi ne volas lerni vian lingvon, ĝi ne donas al mi plezuron”. Aŭdante senargumentajn dirojn kontraŭ Esperanto, ni rememoru la azian proverbon: “Stultuloj vidas nur mankojn kaj ne rimarkas avantaĝojn”. Kaj ankoraŭan: “Ĉirkaŭ bonaj aferoj la diabloj flugas”.

al la indekso


 PRINTEMPO


Vekiĝis printempo.
Ridas al ni floroj.
La mirakla tempo
ĝojigas la korojn.

Dancas sunradioj
sur akvosupraĵo.
Donas gracojn Dio
por siaj estaĵoj.

Kantas bird’ sub ĉielo
kun granda kortuŝo.
Zumas jam abeloj
kaj malgrandaj muŝoj.

Bogusław Sobol
 

al la indekso


 MALBONO

La plej grandan malbonon en la homhistorio daŭre kaŭzas nekultureco, senrespondeco, sopiro pri grandega havaĵo. La plej grandaj landoj en la mondo konstante uzurpas pacemajn, malgrandajn ŝtatojn, por labori por ili, por iĝi iliaj sklavoj.

Ankaŭ al nia lando denove minacas granda danĝero el oriento de Eŭropo kaj Azio. Nur memoruloj de nia respubliko bone scias, kion tio signifas. Denove ekzistas minaco senigi nin de ĉiuj rajtoj, kiujn garantias al ni konstitucio.

“Homoj atentemu”, diris iam verkisto Julius Fučík. “Parolu veron, lernu veron, defendu la veron!”, estas la vortoj de Johano Hus. Kaj la vortoj de la eksprezidento Tomáš Garrigue Masaryk estas jenaj: “Labori kaj ne ŝteli”.

Ni vivu kaj kondutu laŭ ili, ni ne timu! Tiucele oni batalis kaj mortadis.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  KIAL AL GERMANIO?

La arabaj almigrintoj en Germanio tuj post loĝigo fondas islamajn civitojn. Ili estas kleraj rifuĝintoj, kiuj poste administras siajn preĝejojn kaj lokajn agadmanierojn en arabaj getoj. Ili ricevas ŝtatan subtenon kaj post 2-3 jaroj iliaj reprezentantoj estas elektataj por reprezenti ilin en la lokaj urbestraroj. Malrapide iom post iome ili partumas en malfortigado de la ŝtatstrukturo.

Germanio proponas jarsubtenon de 150 mil eŭroj al religiaj komunumoj kun minimuma nombro de 50 personoj, sed surbaze de la propra aktiveco kaj membronombro ili povas laŭ dotaciaj reguloj ricevi pluajn 400 mil eŭrojn jare. Se la membronombro de ilia komunumo superas mil personojn, ĝi iĝas ŝtata subtenata organizo rajtanta ricevi jare 2,5 milionojn da eŭroj por garantii sian funkciadon.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  EŬROPA UNIO

Konstante ni aŭdas plendojn pro funkciado, aŭ pro nefunkciado de Eŭropa Unio. Grandparte kaŭzo de tio estas fakto, ke la loĝantoj de EU reciproke ne interkompreniĝas. Kiu kapablas ellerni 24 oficlingvojn? Neniu. Kiucele ekzistas libera persona moviĝo, se ni reciproke bone ne interkompreniĝas? Solvo de tiuj ĉi problemoj okazos ĝis Eŭropa Unio akceptos unuecan, facilan eŭropan lingvon - Esperanton, per kiu la homoj bone interkompreniĝas jam ekde la fino de la 19-a jarcento.

Grandegajn monsumojn EU elspezas pro tradukadoj kaj interpretadoj. Tiu, kiu ne akceptas konsilon, tiu ankaŭ ne akceptas helpon!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 MIRAKLO

Ĉe alveno de la novtempa komunisma “mallumo”, kiam estis likvidita ĉiu kulturo, laboremo de kleraj homoj, forŝtelo de iliaj havaĵoj, malliberigo de sacerdotoj kaj ordenan(in)oj, kiam estis subpremataj ĉiuj homrajtoj malgraŭ ilia garantio fare de konstitucio, dum kaŭzado de timosento, disvastigado de kalumniaĵoj kaj mensogoj, okazis interveno de Dio.

La 11-an de decembro 1949 dum la sankta meso en la preĝejo de Číhošť (Ĉeĥio) ekbalancis sur la tabernaklo firme alfiksita kruco de flanko al flanko. Tion vidis kaj atestis 22 personoj, (nur la predikanta paroĥestro Toufar turnita al la homoj, tion ne povis vidi). Iuj el la atestantoj de tiu ĉi miraklo ankoraŭ nune vivas. Ĝis hodiaŭ tiu ĉi fenomeno ne estis fare de mondfakuloj klarigita. Ankoraŭ nuntempe ekzistas homoj nekredantaj je mirakloj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 PASTRO JOSEF XAVER KOBZA 97-JARIĜIS

La 8-an de aprilo 2018 festis sian 97-jariĝon long-long-jara fidela IKUE-ano kaj membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, karega pastro Xaver Josef Kobza. Al nia karega frato Ksavero Dian benon kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria elkore deziras la sekcia komitato kaj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 Mortis sacerdoto Lajos Kóbor

La 29-an de aprilo 2018 mortis nia karega frato pastro Lajos Kóbor el Hungario. Dum sia vivo li estis tre aktiva esperantisto precipe kadre de la katolika E-movado (vicprezidanto de IKUE kaj landa reprezentanto de IKUE). Al la ĉeĥaj IKUE-anoj li estas ne nur konata pro partopreno de ĉiuj tri IKUE-kongresoj okazintaj en Olomouc, Kroměříž kaj Velehrad, sed ekde la jaro 1994 ĝis la jaro 2005 li partoprenis 10 Katolikajn E-Tendarojn en Sebranice, Ĉeĥio, kie li mescelebris kaj plenumis animzorgan servon.

Eternan ĉielan rekompencon donu al li, Dio!

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, prožíváme krásný měsíc máj, ve kterém se probouzí zbytek přírody ze zimního spánku. Také my jsme se “probudili” tím, že jsme v tomto měsíci zasvěceném Panně Marii Královně Máje uskutečnili naše letošní tradiční setkání pod mateřským pláštěm Vítězné ochránkyně Moravy na Svatém Hostýně. Náš vřelý dík náleží také našemu členu otci Jindřichu Peřinovi, který na Svatý Hostýn přijel, aby účastníkům našeho setkání sloužil sobotní mši sv. v esperantu, na závěr které jsme obnovili zasvěcení nás, naší sekce a celosvětového esperantského hnutí pod ochranu Panny Marie modlitbou, kterou nám pro tento účel složil náš bývalý milý a oddaný patron arcibiskup Mons. Karel Otčenášek. Tyto víkendové tři dny jsme na Svatém Hostýně prožili zcela bezproblémově a dle mého názoru také duchovně bohatě. Při modlitbě růžence, mše svaté i pobožnosti křížové cesty jsme pamatovali na zemřelé bratry a sestry, zvláště pak na ty, kteří několik dní před naším setkáním na Svatém Hostýně nás předešli na věčnost (otec Lajos Kóbor, br. Markus Beyer a maminka br. Jirky Studeného). A tak po tomto našem letošním tradičním setkání už můžeme přemýšlet, kde bude vhodné uskutečnit toto naše tradiční setkání v příštím roce. A nejedná se jen o návrh, ale také o možnost být nápomocní při jeho realizaci v navrženém místě.

Někteří z členů naší sekce a členů IKUE ze zahraničí se zúčastní kongresu IFEF - Mezinárodní federace esperantistů železničářů ve Vratislavi (Wrocławi) v Polsku od 19. do 24. 5.2018. V neděli ráno 20.5. budou účastníci mít možnost zúčastnit se mše sv. v esperantu. Jistě naším přáním je, aby se jim tento kongres vydařil a byl krásným prožitkem v železničářské rodině esperantistů.

Jak jistě všichni cítíme, čas ubíhá velmi rychle a než se nadějeme bude zde měsíc srpen, ve kterém od 6. do 13. se uskuteční 22. ekumenický kongres esperantistů v lázeňském městě v Poděbradech. Bude to letos právě půl století od prvního společného křesťanského kongresu esperantistů (IKUE + KELI), který se uskutečnil v roce 1968 v německém městě Limburgu. Doufejme, že také tento kongres přispěje svým dílem k vytoužené jednotě, za kterou se modlil sám Pán Ježíš Kristus: “Aby všichni jedno byli - Por ke ili ĉiuj estu unu” (Joh 17, 21). S bratrským pozdravem a přáním Božího požehnání s Vámi zůstává  Miloslav Šváček

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 13.1.2018 ĝis la 12.5.2018:

Beláňová Mária, Branišová Terézia, Černá Květoslava, Chodníček Jaroslav, Dohnálek Petr Adam, Duda Jan, Filipová Libuše, Geloso Carlo, Gleisner Karel, Grenda Štefan, Grimová Magdalena, Havlík František, Jemelka František, Kaprál Václav, Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, Kopecká Ludmila (Jílek), Kovář Jan, Łaba Marian, Lotter Alfred, Lukoševičienė Palmira, Nosek Václav, Pospíšil Jan, Štěpánková Anežka, Stránská Květa, Tesařová Ludmila, Tomíšek Jindřich, Vaněček Josef, Wirges Willi.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2018 (28) - číslo 2 (110).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso