Dio Benu numero 109-1/2018

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO 2018 OKAZOS EN SVATÝ HOSTÝN

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
OKULOJ (Sac. Jan Sadowski)

· PARADIZO ‒ LA CELO DE NIA ESPERO (Papo Francisko)
· LA VIVO ESTAS VALORA! (Episkopo Andreas Laun)
· PRI REVOLUCIO DE LUTHER (Kardinalo Gerhard Ludwig Müller)
· LA NOVTEMPAJ REVOLUCIULOJ KLOPODAS NENIIGI KRISTANAN
 
FAMILION (
Kardinalo Sarah)
· LAIKA FILINO DE LA EKLEZIO VEKIĜAS (Andrzej Rafał Potocki)
· LA ĈIELO KAJ LA INFERO

· LA TEMPLO DE LA SANKTA SPIRITO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN SVATÝ HOSTÝN
· MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN SANKTA HOSTÝN, ĈEĤIO
· TRAGIKA SITUACIO DE LA INFANOJ EN LA MONDO
· TRA LA KRUCA VOJO (Inĝ. Josef Vojáček)
· LA ROMANO »LA GEFIANĈOJ«
· FRANCA BATALA AVIADISTINO OFERIS SIAN VIVON (Sac. Pavel Martinka)
· KIE ESTAS DIO DUM SUFERADO DE HOMOJ? (Urs Keusch)
· EN MIA KORO VI TROVOS JESUON! (www.st-antonius.at)

· KIAL MI IĜIS KATOLIKO? (Michael Schneider)

· KONGRESO DE KATOLIKOJ – ESPERANTISTOJ DE LITOVIO

  (Algimantas Piliponis)

· Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2017

· SALVE REĜINO - kanto

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE - SEKCIO

  DE LA 1.11.2017 ĜIS LA 12.1.2018

· DIO BENU

 


  TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO 2018 OKAZOS EN SVATÝ HOSTÝN

De la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 okazos la IKUE-renkontiĝo en la belega surmonta Maria-pilgrimloko Svatý Hostýn, al kiu estas invitataj ĉiuj, kiuj deziras travivi la semajnfinajn tagojn en agrabla amikeca medio de esperantistoj.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, akceptu mian korsaluton komence de la nova jaro 2018. Rapide ni transpaŝis ĝian sojlon, ĉar nekredeble la tempo rapide pasas. Post la bela tradicia IKUE-renkontiĝo, kiu pasintjare okazis en la ĉefa bohemia Maria-pilgrimloko Svatá Hora u Příbrami, la nunjara atendas nin de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 en la dua plej grava kaj belega Maria-pilgrimloko de Moravio – la surmonta Svatý Hostýn, iom konata al la partoprenintoj de du IKUE-kongresoj okazintaj en Ĉeĥio – la 48-a en Olomouc 1995 kaj la 55-a en Kroměříž 2002. Tiam ni vizitis tiun ĉi belegan lokon nur por kelkaj horoj, sed ĉi-foje ni tie ĝuos belegan medion sub ŝirmo de la Virgulino Maria dum tri tagoj, kaj ekzistas la eblo laŭdezire plilongigi sian restadon tie. Ni do havos la eblon ne nur konigi nin kun ĉiuj vidindaĵoj de la pilgrimloko, sed ankaŭ kunigi nin kun Dio pere de la esperantlingva sankta meso kaj akiri sennombrajn Diajn gracojn kaj ŝirman protekton de la Virgulino Maria, kiu tiuloke estas arde honorata jam dum kelkaj jarcentoj. Do ne hezitu kaj partoprenu tiun ĉi IKUE-renkontiĝon! Ĉiuj aliĝintoj ricevos detalajn informojn, kiel senprobleme atingi la pilgrimlokon Sankta Hostýn.

La duan eblon, kiel travivi la tagojn en la kristana esperantista medio, proponas al ni de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2018 okazonta la 22-a Ekumena Esperanto-Kongreso en la banloka urbo Poděbrady en Ĉeĥio. Se vi ankoraŭ ne aligis vin, do ne plu hezitu kaj vin aligu. La aliĝilon facile havigu por vi el la interretaj paĝoj: http://www.ikue.org/ http://www.ikue.org/cz/ http://keli.chez.com/. La historie riĉa banloka urbo Poděbrady certe plaĉos al vi.

Karaj legantoj, karaj gefratoj, la renkontiĝon kun vi dum tiuj ĉi nunjaraj aranĝoj ĝojatendas kaj tutkore vin salutas via frato

Miloslav Šváček.

al la indekso


 OKULOJ

Ni ekkonas la belecon de la mondo kreita de Dio danke al niaj okuloj. Beleco troviĝas tie, kie estas la lumo, la klareco. Por nenio servas niaj okuloj kontraŭ la mallumo. Danke al la lumo ni vidas la belegajn florojn kaj animalojn, ni rimarkas niajn feliĉajn kaj tristajn gepatrojn, ni vidas la amikojn, kiuj bezonas nian helpon. Ni senmalicaj kaj senkulpaj rigardas rekte en la okulojn de niaj interparolantoj, sed kaŝante okulojn senvorte ni konfesas nian kulpon. Ni zorgeme gardas okulojn, precipe la “pupilon” de la okulo. Malfeliĉaj estas blinduloj. Malgraŭ tio multnombraj blinduloj montras sian tiel gajan vizaĝon.

Ĝuste Dio gardas nin, kiel la pupilon de la okulo protektante nin, sian popolon. Li gvidas nin sur la mallarĝa strateto de la justeco, ekrimarkante eĉ niajn etajn falojn en la plej mallumaj anguletoj. Nenio kaŝiĝeblas antaŭ la okuloj de nia Dio. La justa okulo de Dio vidas ĉion, ankaŭ la bonajn agojn faritajn de ĉiu homo. Li rigardas antaŭ ĉio la bonfarojn, ĉar Li estas bona. Li estas ĉieestanta, do ni ne timu, ke neniu rimarkis niajn bonajn agojn kaj neniu laŭdis nin pro niaj bonfaroj. Nia Dio memoras pli bone ol iu ajn homo. Ankaŭ la okuloj de la nevidebla Dio estas pli penetrigantaj ol la homaj penetremaj okuloj. Eble en la lasta tago de nia vivo Dio mirigos nin montrante ĉiujn niajn bonfarojn? Ni jam alkutimiĝis, ke niaj proksimuloj ĉiam kaj ĉiam rememorigas al ni niajn fatalajn malbonfarojn, eĉ tiujn, kiujn Dio jam delonge pardonis kaj forgesis. Dio vidas ĝis la plej profundajn kaŝanguletojn de nia koro.

Kara leganto, kiajn okulojn havas la Dipatrino Maria? Jen mia demando por vi. Pripensu kaj respondu al vi mem. Dio benu!

Sac. Jan Sadowski, OMI

al la indekso


 PARADIZO ‒ LA CELO DE NIA ESPERO (Luk 23,33.38-43)

Katekizado de la Sankta Patro Francisko dum aŭdienco la 25-an de oktobro 2017 sur la placo de la Sankta Petro en Romo.

Karaj gefratoj, bonan tagon! Tio ĉi estas lasta katekizado pri la temo de la kristana espero, kiu nin akompanis ekde la komenco de ĉi tiu liturgia jaro. Kaj mi fermos ĝin per prediko pri la paradizo kiel pri la celo de nia espero. “Paradizo” estas unu el la lastaj vortoj, kiujn Jesuo eldiris sur la kruco, turnita al la bona krimulo. Ni por momento haltu ĉe tiu ĉi scenaĵo. Jesuo surkruce ne estas sola. Apud Li estas dekstre kaj maldekstre krimuloj. Eble, ke iu el tiuj, kiuj preteriris la tri krucojn altigitaj sur Golgoto, forspiris ekpensante, ke finfine estis farita justo, kiam al la morto estis senditaj tiaj homoj. Apud Jesuo estas ankaŭ unu pentanta krimulo, kiu agnoskas, ke li tiun ĉi teruran verdikton meritas. Ni nomas lin “bona krimulo”, kiu diference de la alia diras: “Ni ja juste ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj.” (komp. Luk 23,41)

Sur Kalvario en tiu ĉi tragika kaj sankta vendredo Jesuo ĝisekstreme alfinigas sian enkarniĝon, sian solidarecon kun ni pekuloj. Tiel Li realigas tion, kion profeto Jesaja diris pri suferanta Servisto: “Kaj Li estis alkalkulita al krimuloj.” (Jes 53,12; komp. Luk 22,37) Kaj tie sur Kalvario Jesuo lastan fojon renkontiĝas kun pekulo, por ankaŭ al li malfermi pordegon de sia regno. Estas atentinte, ke ĝi estas la ununura loko, kie en la evangelioj aperas la vorto “paradizo”. Jesuo ĝin promesas al “kompatindulo”, kiu sur ligno de la kruco trovis kuraĝon eldiri al Li tiun ĉi plej humilan peton: “Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.” (Luk 23,42) Li havis neniujn bonfarojn, per kiuj li povus argumenti, li havis nenion, sed li sin konfidis al Jesuo, kiun li nomas senkulpulo, bonulo kaj tiel sin diferencigas de Li. Tiuj ĉi vortoj de la humila pento sufiĉas por tio, ke ili tuŝu la koron de Jesuo.

Bona krimulo memorigas al ni, kiel vera estas nia stato antaŭ Dio. Ni estas liaj infanoj, Li kompatas nin kaj ĉiam, kiam ni esprimas al Li nian sopiron pri lia amo, Li estas sen armigita. En hospitalaj ĉambroj kaj en prizonaj ĉeloj multfoje tiu ĉi miraklo ripetiĝas. Ne ekzistas homo, eĉ se li vivus kiel ajn malbone, ke al li restus nura malespero kaj nedonita al li graco. Antaŭ Dio ni ĉiuj staras kun malplenaj manoj, iom kiel impostisto, kiu en tiu parabolo restis staranta malantaŭe en la templo por preĝi (komp. Luk 18,13). Kaj ĉiam, kiam iu homo dum lasta konscienc-ekzameno de sia vivo konsciiĝas, ke lia deficito multe superas liajn bonagojn, li ne devas malesperi, sed konfidi sin al Dia mizerikordo. Tio donos al ni esperon kaj malfermos nian koron!

Dio estas Patro ĝis lasta momento atendanta nian revenon. Al prodiĝema filo, kiu komencas konfesi siajn kulpojn, la patro per ĉirkaŭbrako fermas buŝon (komp. Luk 15,20). Tiu ĉi estas Dio kaj tiel Li amas nin! La paradizo ne estas la fabela loko, ja eĉ ne rava ĝardeno.

La paradizo estas brakumo kun Dio, senfina Amo, en kiun ni eniras danke al Jesuo, kiu por ni surkruce mortis. Kie estas Jesuo, tie estas mizerikordo kaj feliĉo; sen Li regas malvarmo kaj mallumo. En la momento de la morto kristano diras al Jesuo: “Memoru pri mi.” Kaj se jam ne ekzistus iu, kiu pri ni memorus, Jesuo estas tie, apud ni. Li volas nin alkonduki al tiu plej bela loko, kiu ekzistas. Li volas nin tien alkonduki kun iom aŭ kun multe da bono, kiu en nia vivo ekzistis, por ke estu perdita nenio el tio, kion Li jam elaĉetis. Kaj en domon de la Patro Li alportos ankaŭ ĉion tion, kio en ni ankoraŭ bezonas elaĉeton: malĝustecojn kaj eraragojn de la tuta vivo. Tio ĉi estas celo de nia ekzisto, por ke ĉio estu plenigita kaj transformita je amo.

Se ni tion kredas, la morto ne kaŭzas al ni timon kaj ni povas esperi, ke ni el ĉi tiu mondo foriros kun la espero, trankvile kaj kun granda bonfido. Kiu ekkonis Jesuon, nenio lin timigas. Kaj ankaŭ ni povos ripeti la vortojn, kiujn maljunulo Simeono, benita per renkonto kun Kristo, eldiris fine de sia vivo travivita en atendado: “Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, laŭ Via vorto en paco, ĉar miaj okuloj vidis Vian savon.” (Luk 2, 29-30) En tiu momento ni fine ne plu bezonos ion kaj ne plu ni vidos malbrile. Ni ne plu senkaŭze ploros, ĉar ĉio pasis, inkluzive de profetaĵoj kaj ekkono. Sed ne la amo, ĉar la “amo neniam pereas” (1Kor 13, 8).

Ĉeĥa redakcio de Radio Vatikana

 al la indekso


 Kion materiisto kredanta je evolucio nur malfacile ekkomprenas:

LA VIVO ESTAS VALORA!

Sed kial, se ĝi ja iam certe finiĝos? Kaj kial ĝi devus esti tiel “valora”, kiel asertas precipe protektantoj de la vivo, tiuj homoj, kiuj estas aktivaj “pro life” en la tuta mondo? Jen estas la respondo el kompetenta buŝo de Mons. Andreas Laun, helpepiskopo de Salcburgo.

Homoj nomas “valoraj” certajn artverkojn, altvalorajn metalojn, valorajn kreskaĵojn, piedojn de futbalisto, kiujn eblas asekuri, malnovajn aŭtomobilojn ‒ veteranojn, kiuj mlarapide rustiĝas, vestojn de bela virino, kiu iam estis stelino. Iuj pagas multan monon por tiujn “valoraĵojn” akiri, ĝis ili mem poste povas havi nenion, ĉar ili mortos.

Kio do fakte estas valora? Mi opinias, ke la “valoreco” postulas, ke ni aliĝu al Dio, kiu kreis mondon kaj ĉe tio Li denove kaj denove diras: Tio estas bona! Kio estas bona? Tio, kion mi “ĵus” kreis!

La valorecon de ĉiuj aferoj, sed precipe de la vivo, ne eblas dubigi, se ni ekpensas pri la ago de la kreo. Tio ankaŭ validas, se ni prikonsideras tion, kio al ni ne ŝajnas esti komprenebla. Ekzemple grave handikapitan infanon. Ĉu ĝi estas valora? Jes, ĉar Dio ĝin kreis kaj estas tio mistero de Dio, kiam Biblio allasas neniujn esceptojn, sed diras: “Dio kreis ĉion, kaj ĝi estis bona, ĝi estis tre bona.”

Tiu homo, kiu nur ridetas kaj montras al evolucio, al mi klarigos, kiel li imagas “evolucion” el nenio kaj el tero, aŭ ekeston de delfeno kun ĝiaj kapabloj, kiam ĝi en malklara akvo elserĉas sian kaptaĵon helpe de radiolokigo.

Laŭ evoluciistoj ĉio “estiĝis el si mem”, kaj tiel rapide, ke ankoraŭ koncipo de la estonta generacio sukcesis pere de femalo, kiu estiĝis hazarde samtempe. Al tiuj, kiuj tion ĉion devenigis el miloj da ekzemploj el la vivo, mi gratulas al ilia fantazio. La scienco povas nur pruvi, ke tio tiel okazas en alotropismo, sed ne, ke tio okazas el si mem. Evolucio en pli granda tuteco ankoraŭ neniam estis pruvita.

La evolucio havas antaŭ ĉio alian mankon, kiu koheras kun nia temo: Ĉio perdas sian valoron, se tio ekestis hazarde ‒ ankaŭ la homo, se ĝi estas nur ia “peco da karno”, kion volonte argumentas probatalantoj de abortigoj.

Tiel, kiel antaŭ jaroj profetece skribis sankta papo Johano Paŭlo la Dua: “Mallumigo de sento pri Dio kaj homo nepre kondukas al praktika individualismo, utilismo kaj hedonismo!” Kaj ni povas aldoni: al abortigoj kaj al ideologioj kiel estas gender-ideologio!

Aliloke diras la papo: “Per tio estas korpo limigita nur al pure materia karaktero: ĝi estas nura organaro, funkciaro kaj fortaro, kiujn oni uzadas nur laŭ postuloj de ĝuo kaj povumo”, kaj la korpo ne plu estos perceptata “kiel realeco karakteriza por homo, do kiel signo kaj loko de rilatoj al aliuloj, al Dio kaj al mondo, tiel ke ĝia destino pri kuneca valoro de la korpo en geedzeco kaj en geedzeca amo jam havus neniun bazon.”

Nur el tiu vidpunkto estas la korpo de homo vere valora, kvalitece diferencanta kaj multe pli granda, ol kiam ni admiras belecon kaj kapablojn de la bestkorpoj.

Dio vidis, ke tio, kion Li kreis, estis “bona”, ni diras “valora”.

Kiu pri tio dubas, starigu vin antaŭ spegulon, rigardu vian vizaĝon kaj demandu vin, ĉu vi mem vin opinias kiel valoran, eĉ se vi ne estas Mozart, Ronaldo, Einstein aŭ Patrino Tereza. Kaj poste vi devus diri: “Mi estas valora, ĉar Dio min kreis, mi estis de Dio volata kaj Li min amas ĝis eterneco!”

Ĉu vere “min”? Jes, vin, “malgraŭ ĉio”, pripensu viajn pekojn kaj malfortaĵojn, sed tiujn Dio forĵetos, se vi tion mem volos. Tio estas ĉiam mirinda, sed tio estas tiel. Diras al ni tion Biblio denove kaj denove. Por Dio ni estas valoraj.

Kaj poste ni ekpensu pri specifaj donacoj, kiuj faras vivon de la homo en niaj okuloj speciale valoran, pli valoran ol de aliaj homoj, al kiuj eble la specifaj donacoj ne mankas, sed ni ilin supervidas. Kaj kompreneble ili estas tre variaj. Precipe ni estas surprizitaj, kiam ni ĉe iu evidente handikapita homo trovas donojn, kiuj al ni mem mankas.

Cetere: Dio mem faras diferencojn. Li iamaniere amas ankaŭ formikojn, sed antaŭ ĉio nin homojn. Ja eĉ per maniero, kiu nuntempe ŝajnas esti “politike nekorekta”, ĉar Li aparte elektis sian nacion! Li nin volas havi sanktaj kaj volas loĝi kun ni, en ni, kaj ne nur “dumvizite”, sed ankaŭ eterne en la ĉielo.

Tie estas por ni preparita loĝejo, kaj ne en iu komuna amasloĝejo, sed en tia beleco, kiun ni eĉ ne kapablas imagi. Kun Dio kiel kunloĝanto kaj kun multaj sanktuloj kaj karegaj kunloĝantoj, kiujn ni ĉiam ŝatus havi en nia proksimeco. Iel tiel ni povus prezenti al ni ĉielon.

La vivo estas valora jam tiel, kia ĝi estas, kaj kio nur se ni ekpensos pri fino, kion por ni homoj Dio planas.

Plue ekestas demando pri fino de la cetera viva kreitaĵaro, kiu laŭ Paŭlo kun ĝemado atendas elaĉeton. Tiun ĉi demandon ni devas lasi sen respondo, ĉar eĉ Biblio ne donas pri ĝi klaran respondon.

Precipe la vivo de la homo estas valora, de la komenco ĝis ĝia natura fino. Mi ne volus esti en haŭto de tiuj, kiuj celante, vole, neniigis milionojn da vivoj. Mi ne volus esti en ilia haŭto ĉe la lasta juĝo! Ĉu tio estas minacanta mesaĝo? Ne, nur la mesaĝo, kiu ĝuste tekstas: “Kiu venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn!” Ke vi jam aŭdis tion? Eĉ vi tion enmese preĝis! Eble vi tion nur senpripense murmuretis. Sed tiu teksto tekstas tiel kaj ne alie.

La servo al la homo estas la servo al valoro, kiun Dio kreis. Servo al kreitaro, kiu estas “spuro” de Dio, kaj tial ni ne povas ĝin forigi. Tial estas bone, ke la vivo ekzistas, ĝi estas bona, bela kaj valora!

El VISION 2000 - 4/2017

 al la indekso


 PRI REVOLUCIO DE LUTHER

Kardinalo Gerhard Ludwig Müller

La 31-an de oktobro estis la 500-a datreveno de reformacio. En tiu tago ‒ antaŭvespere de la festotago de Ĉiuj Sanktuloj ‒ publikigis Marteno Luther siajn kontraŭindulgencajn tezojn. Kio de tiu tempo ŝanĝiĝis kaj kio ne, pri tio malfermite sin esprimas influhava vatikana kardinalo Ludwig Müller, emerita prefekto de la Kongregacio por Kredinstruo. El vidpunkto de la eklezia instruo temis pri la absoluta ŝanĝo de la kredfundamentoj, li skribas por la taggazeto La Nuova Bussola Quotidiana.

La opinioj, ke la intenco de Luther estis nura batalo kontraŭ iuj malordaĵoj rilate al la indulgencoj aŭ kontraŭ pekoj de la renesanca eklezio, ne baziĝas sur la vero. Maldisciplinaĵoj kaj malbonagoj en la eklezio ĉiam ekzistis, ne nur en la renesanco, sed ni trovas ilin ankaŭ nuntempe. Ni estas la eklezio sankta pere de la graco de Dio kaj la sakramentoj, sed ĉiuj homoj de la eklezio estas pekantoj, ĉiuj bezonas pardonon, penton kaj pentofaron. Tiu ĉi diferencigado estas tre grava.

Forlaso de principoj

En la libro De captivitate Babylonica ecclesiae (Pri babilona kaptiteco de la eklezio), kiun Luther verkis en la jaro 1520, tute klare montriĝas, ke li forlasis ĉiujn principojn de la katolika kredo, de la Sankta Skribo, apostola tradicio kaj instruo de la papo, koncilioj eĉ episkopoj. En tiu senco li renversis koncepton de homogena disvolviĝo de la kristana instruo, kiel ĝi estis komprenata en mezepoko, kaj li venis al neado de la sakramentoj kiel efikaj signoj de la graco, kiu estas en ili enhavanta. Tiun ĉi objektivan efikon de la sakramentoj li anstataŭis per subjektiva kredo. Tiel Luther nuligis kvin sakramentojn kaj li ankaŭ neigis eŭkaristion, la oferan karakteron de la sakramento de eŭkaristio kaj la realan transsubstanciĝon de la substanco de la pano kaj vino je la korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Kaj ne nur tion, la sakramenton de la episkopa kaj sacerdota ordinoj li difinis kiel elpensaĵon de la papo ‒ pri kiu li parolas kiel pri Antikristo ‒ kaj ne kiel konsistaĵon de la eklezio de Jesuo Kristo. Male ni diras, ke la sakramenta hierarkio, en komuneco kun la posteulo de Petro estas la fundamenta elemento de la katolika eklezio, kaj ne nur la principo de la homa organizo.

Pafcelo de Luther

Ne estas akcepteble rigardi la reformon de Luther kiel reformon de la eklezio laŭ la katolika senco. Kiel katolikan reformon ni komprenas tian, kiu estas renovigo de la kredo vivanta en la graco, en renovigo de la moroj, etiko, do kiel la spiritan kaj moralan renovigon de la kristanoj ‒ kaj ne per fondo de la nova eklezio. Do estas neakcepteble aserti, ke la reformo de Luther “estis efikata fare de la Sankta Spirito”. Malo estas vero, ĉar la Sankta Spirito helpas al la eklezio konservadi ĝian kontinuecon pere de la eklezia instruo, antaŭ ĉio en plenumo de la petra servo. Nur Jesuo fondis sur Petro sian eklezion (Mat 16,18), kiu estas “kolono kaj bazo de la vero” (1Tim 3,15). La Sankta Spirito ne kontraŭas sin mem.

Ofte ni aŭdas voĉojn parolantaj pri Luther kun granda entuziasmo, sed sen preciza kono de lia teologio, polemiko kaj katastrofaj sekvoj, kiujn tiu ĉi movado reprezentis por neniigo de la unueco de milionoj de la kristanoj kun la katolika eklezio. Certe ni povas pozitive juĝi lian bonan volon, klarvidan eksplikon de iuj misteroj de la kredo, sed ne liajn eldirojn kontraŭ la katolika eklezio, precipe se temas pri la sakramentoj kaj hierarkia-apostola strukturo de la eklezio. Same ne eblas aserti, ke Luther havis komence bonajn intencojn en la senco, ke nur la rigida sinteno de la eklezio lin devigis ekiri la malĝustan vojon. Ne estas tiel: estas vere, ke Luther volis batali kontraŭ komercado de indulgencoj, sed li celis ne al la indulgencoj mem, sed al ili kiel al konsistaĵo de la sakramento de la pentofaro.

Simile ne estas vero eĉ tio, ke la eklezio rifuzadis dialogon. Luther unue disputadis kun teologo Johannes Ecke, poste al li sendis papo kiel sian legaton kardinalon Gaetan, por okazigi interparolojn kun li. Eblas diskuti pri la manieroj, sed rilate la kernon de la instruo, estas necese konfirmi, ke la eklezia aŭtoritato ne faris erarojn. Alie ni do devus koncedi, ke la eklezio dum mil jaroj la kredon instruis erare, kvankam ni scias ‒ kaj tio estas la principa elemento de la dogmaro ‒ ke la eklezio estas neeraripova en la transdonado de la savo en la sakramentoj.

Personajn erarojn kaj pekojn de la homoj ne eblas substitui kiel erarojn de la dogmaro aŭ de la sakramentoj. Tiu, kiu tiel faras, kredas, ke la eklezio estas nura organizo kreita de homoj, kaj negas principon, ke Jesuo mem fondis sian eklezion kaj protektas ĝin dum transdonado de la kredo kaj gracoj en la sakramentoj pere de la Sankta Spirito. Lia eklezio ne estas nura homa organizo: ĝi estas korpo de Kristo, en kiu manifestiĝas neeraripovo de la koncilio kaj la papo fare de precize difinita maniero. Ĉiuj koncilioj parolas pri la neeraripovo de la magisterio en difinado de la katolika kredo. Sed en nuntempa kaoso multaj renversas tiun ĉi fakton: ili rigardas papon kiel neeraripovan, kiam li parolas private, sed rigardas eraripovan tion, kion la papoj dum la tuta historio prezentadis kiel katolikan kredon.

Tragikaj sekvoj

Kompreneble pasis 500 jaroj kaj ne estas konvena tempo por polemiko, sed por serĉado de la repaciĝo. Sed ne je la kosto de vero. Ne estas necese kaŭzadi kaoson. Se estas bezono je unu flanko scipovi rimarki efikadon de la Sankta Spirito en la nekatolikaj kristanoj, kiuj havas bonan volon kaj persone ili ne kaŭzis pekon de la eklezia dispartigo, je la dua flanko ni ne povas transskribi historion kaj eventojn antaŭ 500 jaroj. Unu afero estas la bonaj nuntempaj rilatoj kun la nekatolikaj kristanoj, kaj tion cele al la proksimiĝo de la plena komuneco inkluzive de akcepto de la katolika hierarkio kaj la apostola tradicio laŭ la katolika instruo, alia afero estas nekompreno aŭ falsigo de tio, kio okazis antaŭ 500 jaroj kaj la tragikaj sekvoj, kiujn tio kaŭzis. Tiuj sekvoj kontraŭas al la volo de Dio: “Por ke ili ĉiuj estu unu, kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni, por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis” (Joh 17,21).

Esperantigita laŭ la traduko de la ĉeĥa redakcio de la Radio Vatikana aperinta en la ĉeĥa semajngazeto Katolický týdeník 45/2017.

 al la indekso


 LA NOVTEMPAJ REVOLUCIULOJ KLOPODAS NENIIGI
KRISTANAN FAMILION

Kardinalo Sarah

La nuntempaj okcidentaj probatalantoj por abortigoj kaj kontrolo de naskokvanto en Afriko estas kvazaŭ francaj revoluciuloj, kiuj masakris homojn en Vendée, diris kardinalo Robert Sarah. En homilio, en kiu li honorigis martirojn de Vendée kaj kiu estis publikigita sur interretaj paĝoj Famille Chrétienne, la kardinalo Sarah laŭdis tiun regionon kaj ĝiajn loĝantojn pro rezisto kontraŭ ateisma respublikanismo dum revolucio, sed li diris, ke la Eklezio kaj la tradicia familio konstante frontas la persekutadon. La homoj devas denove insurekcii kiel katolikoj kaj rojalistoj el Vendée. 23.8.2017

“Kiu nuntempe leviĝos pro Dio?, demandis la kardinalo. Kiu kuraĝos rezisti kontraŭ nuntempaj persekutantoj de la Eklezio? Kiu kuraĝos leviĝi, armita nur per rozario kaj Plejsankta Koro, por fronti la armeojn de la morto de nia tempo?”

Tiuj nuntempaj “armeoj de la morto”, kiel la kardinalo eksplikis, estas “relativismo, indiferentismo kaj malestimo de Dio”. “Kiu al tiu ĉi mondo diros, ke la ununura li bereco, pro kiu valoras morti, estas la libereco kredi?”

La milito en Vendée, kiu daŭris de la marto ĝis la decembro 1793, estis la popola insurekcio kontraŭ franca revolucia respublikana regado. Organizis ĝin memelektita katolika kaj rojalista armeo, formita plejparte el kampuloj.

Post malvenko de insurekcio estis dekmiloj da civiluloj masakritaj per tiel nomataj “inferaj kolonoj” de respublikana generalo Louis Marie Turreau. Multajn el tiuj, kiuj tiel mortis, la Eklezio beatigis. La gvinea kardinalo diris, ke tiuj, kiuj entrudigas steriligon, abortigon kaj kontrolon de populacio, precipe en Afriko, estas moderna analogio de tiuj inferaj kolonoj.

“Ankaŭ nuntempe, eble eĉ pli multe ol antaŭe, revoluciaj ideologioj volas detrui naturan spacon por sin donacadi, por ĝoja malavareco kaj amo! Mi parolas ĉi tie pri la familio! La gender-ideologio kaj malestimo de fekundeco kaj fideleco apartenas al sloganoj de tiu revolucio.”

La kardinalo aldiris, ke la modernaj revoluciuloj volas same kiel en Vendée likvidi familiojn. “Tiuj ĉi novaj revoluciuloj timas malavarecon de grandaj familioj. Ili ridindigas kristanajn familiojn, ĉar tiuj enpersonigas ĉion tion, kion ili malamas. Ili malhezitas ataki Afrikon per novaj inferaj kolonoj, por insisti je familioj kaj devigi ilin al sterilizigo, abortigo kaj kontraŭkoncipo. Afriko, same kiel Vendée, rezistos! La kristanaj familioj kie ajn en la mondo devas esti ĝojaj ĉefuloj de rezisto kontraŭ tiu ĉi nova diktaturo de egoismo!”

La kardinalo Sarah alvokis francan popolon, ke ĝi vivu kun famo de siaj antaŭuloj en Vendée kaj li defendis tradician kristanecon meze de novaj atakoj. Nune en Oriento, en Pakistano, en Afriko, niaj kristanaj gefratoj mortas pro sia kredo, frakasataj per hordoj de islamismaj persekutantoj. Kaj vi, popolo de Francio, popolo de Vendée, kiam vi leviĝos kun pacarmiloj de la preĝo kaj la kristana amo, por defendi vian kredon?

Geamikoj, en viaj vejnoj torentas sango de la martiroj, restu al ili fidelaj! Ni ĉiuj estas spiritaj filoj de martirigita Vendée!”

 al la indekso


 LAIKA FILINO DE LA EKLEZIO VEKIĜAS

Fabrice Hadjadj estas la franca filozofo kaj verkisto. Li devenas el la familio kun la judaj radikoj, lia patro estis la disĉiplo de Maŭ Zedong. Kune kun la patrino ili batalis sur la stratoj de Parizo kontraŭ CRS (Compagnies Republicaines de Securite ‒ la francaj taĉmentoj de nacia policpreventaro) dum la maja revolucio de la jaro 1968. Kvankam Hadjadj elkreskis en la ateisma-anarĥia klimato, tamen senatende li konvertiĝis al katolikismo kaj akceptis la bapton en la abatejo Saint-Pierre de Solesmes en la jaro 1998. Nun li prezentiĝas kiel “Judo kun la araba familia nomo kaj la katolika konfesio”, kio en Eŭropa Unio estas la akto de la civila kuraĝo. Lastatempe li publike asertis sur la paĝoj de la semajna revuo “Famille Crétienne”, ke “Francio malvenkas la militon kontraŭ islamo, ĉar francoj infaniĝis, mankas al ili kuraĝo. Ili ne volas pacon, sed ili volas trankvilon senkonsidere al ĝia prezo”. Samtempe Hadjadj atentigas pri la senĉesaj atakoj de la Malbona Spirito, pro tio oni devas batali: “Oni devas manpreni glavon por disvastigi la Reĝejon de la Amo. Se ni denove ne malkovros en ni mem la kuraĝon de batalanto, kiun jam prikantadis la Sankta Bernardo, ni estos venkitaj fare de islamanoj, same je la spirita dimensio kiel ankaŭ je la materia ‒ avertas la filozofo.

Aliloke plua franca verkisto Michel Houellebecq, la aŭtoro de la famkonata libro “Humileco”, opinias, ke en Francio pro la influo de la premo de islamanoj kaj malforte majstranta kontraŭ ili ateismo, reviviĝas katolikismo. En lia aserto la konfesantoj de Jesuo Kristo en Francio amas-nombre mobiliziĝas kaj montras sian forton. Kiel li tion konceptis: “La kaŝita fasko tuj revenis sur supraĵon”. Ĉu do ankoraŭ ne estas tiel malbone?

Andrzej Rafał Potocki
El la semajnrevuo wSieci n-ro 44/2017
esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA ĈIELO KAJ LA INFERO

La pilgrimulo migris survoje kun sia ĉevalo kaj hundo. Kiam ili trapasis sub branĉoriĉa arbo, fulmo trafis la arbon, kaj ĉiujn tri ĝi mortigis. Sed la viro ne perceptis, ke li jam forlasis tiun ĉi mondon, kaj li plu iris kun siaj ambaŭ bestoj. (Al la mortintoj ofte pli longe daŭras, ol ili ekkomprenas sian sorton.) La vojo supren estis tre abrupta, la suno brulradiis, ili estis ŝvitantaj kaj soifegis. En unu kubuto de la vojo subite ili ekvidis belegan marmoran pordegon kaj post ĝi etendiĝis placo, pavimita per orpecoj. Meze de ĝi ŝprucis el fontano pura akvo. La voj-iranto sin direktis al la homo, kiu gardis ĉe la enirejo: „Bonan tagon!“
„Bonan tagon!“, respondis la gardisto.
„Kie mi estas? Estas ĉi tie tiel bele.“
„Ĉi tie estas la ĉielo.“
„Estas bone, ke ni estas en la ĉielo. Ni soifegas.“
„Vi povas eniri kaj trinki la akvon laŭdezire,“ kaj la gardisto montris direkte al la fontano.
„Miaj ĉevalo kaj la hundo ankaŭ soifas.“
„Bedaŭrinde“, diris la gardisto, „la bestoj internen ne rajtas eniri.“
La viro estis elreviĝinta, ĉar la soifego lin turmentis, sed li ne volis trinki sola. Li do dankis al la gardisto kaj plu daŭrigis la iron.
Kaj denove ili longe grimpis supren, ĝis ili senfortigitaj sin ĝistrenis al la loko, kie staris malnova pordego kaj post ĝi tiretendis polva vojo bordita per arboj. En la ombro de la arbo kuŝis la viro. Vizaĝon li havis kovritan per ĉapelo kaj verŝajne li dormis. „Bonan tagon“, diris la pilgrimulo. La viro kapsignis.
„Ni soifegas, mi, mia ĉevalo kaj mia hundo.“
„Tie inter tiuj ŝtonoj estas akvofonto“, diris la viro kaj permane montris direkten al la ŝtonoj, „vi povas trinki laŭdezire.“
La viro, la ĉevalo kaj la hundo iris al la fonto kaj estingis sian soifon. La pilgrimulo denove dankis.
„Venu, kiam ajn vi volos“, respondis la viro.
„Kaj kiel oni nomas tiun ĉi lokon?“
„La ĉielo.“
 „Ĉu la ĉielo? Sed la gardisto ĉe tiu marmora pordego al mi diris, ke tie estas la ĉielo!“
„Tio ne estas la ĉielo, tio estas infero.“
La pilgrimulo estis konfuzita. „Vi devintas malpermesi, ke ili tie uzu vian nomon! Tiu falsa informo certe kaŭzas grandegan konfuzon!“
„Sed tute ne. Verdire ili faras al ni grandan afablaĵon, ĉar tie restos ĉiuj, kiuj kapablas forlasi siajn plej bonajn amikojn.“

Disponigis Doc. D-ro Max Kašparů, Dr.h.c.

al la indekso


 LA TEMPLO DE LA SANKTA SPIRITO

En nia kredo ni ĉiam tuŝas iun misteron. La homa racio ne kapablas koncepti dimension, grandecon, forton kaj potencon de la Sankta Spirito. La homa racio ne kapablas koncepti, kiamaniere alvenas la Sankta Spirito, kaj neniu el la homoj estas kapabla kompreni tion, kio okazis en la koro de Maria. Ili ĉiuj estas grandaj misteroj, kiuj restos dum ĉiuj generacioj al ĉiuj homoj kaŝitaj. Ĝis iam en eterneco ni estos pli saĝaj kaj pli informitaj ankaŭ pri la aferoj, pri kiuj ni povas nur konjekti kaj super kiuj ni povas nur miregi.

La Sankta Spirito elektis simplan junulinon. Se ni komparus tiun elekton kun hodiaŭa samtempa praktikado, kiam tiuj, kiuj ion signifas, aŭ pri si pensas, ke ili ion signifas, estas elektataj en konkursa proceduro, la Virgulino Maria hodiaŭ apenaŭ sukcesus. Oni postulas tiom da antaŭkondiĉoj kaj kapabloj, la homo devas havi tiom da atestiloj, konfirmiloj, devas havi prijuĝon kaj ateston, ke li estas kapabla labori kun ŝtata sekreto ktp. La Virgulino Maria neniun el tiuj atestiloj havis. Kaj tamen Iu, kiu estas multege pli potenca ol la potenculoj de ĉi tiu mondo, alvenas al Ŝi.

Pri Ŝi ni scias, ke Dio Ŝin elektis, sed ŝia elekto ne eliris el la valoroj, sur kiuj konstruas tiu ĉi mondo, sed ĝi eliradis el la valoroj, sur kiuj konstruas Triunua Dio. Tial Ŝi estis elektita kiel templo de la Sankta Spirito, kiel korpo, kiu devas alporti Savinton al la mondo. La elekto, kiun faris Dio, estis la elekto, kiun Li planis ekde la komenco mem, kiam la homaro ekpekis. Li atendis.

Kial atendis Dio precize ĝis la tempo de la naskiĝo de Maria? Kial Ŝi ne naskiĝis pli frue? Kial Ŝi ne naskiĝis pli poste? Kaj kial do en alia tempo ne venis sur la mondon ankaŭ la Dia Filo?

Tio estas la plua mistero. Eĉ ne tion ni scias, kial tio ne estis cent jarojn pli poste aŭ mil jarojn pli frue. Ni ne scias, ĉu la Virgulino Maria konis respondon al ĉiuj demandoj, kiujn ni hodiaŭ antaŭ nin metis. Sed ĉu Ŝi ilin konis aŭ ne konis, tio neniukaze estas grava por nia nuntempo. Por ni estas grava scii, ke Dio rezonas alie ol rezonas ĉi tiu mondo. Kaj se ni iam havas antaŭ tiu ĉi mondo impreson, ke ni estas malgrandaj, se ni havas iam laŭ la moderna mondo dirite komplekson de la malplivaloreco, ni ne scias, kiajn planojn havas kun ni mem la Eternulo. Por kio Li elektis nin? Kian taskon enmetis en nin la Sankta Spirito? De kio ni estas templo en la okuloj de Dio? Tiujn respondojn ni devas serĉi kaj ni ilin trovos, sed ni devas same kiel la Dipatrino diri: Fariĝu al mi laŭ via vorto.

 Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN SVATÝ HOSTÝN

La tradicia IKUE-renkontiĝo, kiun organizas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio – la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio okazos de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 en la belega surmonta moravia pilgrimloko de la Virgulino Maria en Svatý Hostýn - Ĉeĥio.

La plej konata kaj la plej vizitata en Moravio estas pilgrima loko Hostýn. Ĝi estas monto alta 736 m, kovrita de arbaroj. De ĝia supro kiel blanka kolombino trarigardas grandan parton de Moravio pilgrima preĝejo. Historio de Hostýn datiĝas de praepoko. Tiam estis ĉi tie granda fortikaĵo, kiel tion dokumentas 1800 m longaj fertraboj, konservitaj ĝis nuna tempo. Laŭ elfosaĵoj oni konkludas, ke la fortikaĵon konstruis gento de Keltoj, kiuj ĉi tie loĝis. Tiu ĉi malnova popolo foriris de ĉi tie en la kvara jarcento post Kristo.

Kiam en Moravion venis en la 6-a jarcento Slavoj, ili trovis fortikaĵon de Hostýn liberan kaj okupis ĝin. Laŭ malnova popola rakonto alvenis al fortikaĵo de Hostýn ankaŭ sanktaj Cirilo kaj Metodio kaj por memoro pri sia vizito ili postlasis tie bildon de Virgulino Maria kaj proponis al tiamaj loĝantoj, ke ili ĉiam honoru la sanktan Marian.

Pliproksimiĝis la jaro 1421 kaj en Moravion invadis tataraj taĉmentoj. Tiamaj loĝantoj eksciis pri kruelaĵoj, kiujn faris tataroj, pro tio tiuj, kiuj loĝis en proksimeco de Hostýn, grandamase forlasis siajn hejmojn, okupis fortikaĵon de Hostýn kaj fortikigis sin tie kontraŭ ebla tatara atako.

Tataroj fakte almarŝis al Hostýn. Sed ili ne sukcesis konkeri la fortikaĵon. Tataroj do decidis venki la moravanojn per malsatigo. Moravanoj baldaŭ suferis pro malsato kaj ĉefe pro soifo. Ili petis helpon de Patrino de Dio. La Virgulino Maria plenumis ilian peton. Ŝi helpis per terura fulmotondro kune kun fortega ventego. Ankaŭ sur la monto ekfontis la akvo. La uragano disĵetis tatarajn tendojn, fulmoj kaj torentakvoj atakis kaj superakvis tatarajn tendarojn. Inter tataroj ekestis granda ĥaoso. Tion eluzis kristanoj refreŝiĝintaj per akvo el la fonto kaj kontraŭatakis la tatarojn. Ili atingis grandiozan venkon kaj tataroj forfuĝis de Hostýn. La batalo ĉe Hostýn daŭris ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1241. Kiam tataroj spertis grandan malvenkon ĉe urbo Olomouc la 25-an de junio 1241, kie estis mortigita ilia komandanto Peta, ili forkuris en Hungarion al sia dua komandanto Batua. Ĉi tie ili eksciis, ke mortis ilia ĉefa armeestro Oktaj en Azio. Tataroj forlasis Eŭropon kaj revenis en sian patrujon.

Niaj antaŭuloj post la venko kontraŭ tataroj promesis ĉiujare pilgrimadi sur monton Hostýn por esprimi dankon pro la savo antaŭ tataroj. Sian promeson ili plenumadis. Kiel videbla monumento estis konstruita preĝejeto sur monto Hostýn. Sur altaron en preĝejeto ili metis bildon prezentantan la Virgulinon Maria, kiu per sia mantelo ŝirmas moravanojn. En malsupra parto de la bildo estis pentrita monto Hostýn. La unuaj mencioj pri tio estas el la 17-a jarcento.

Venas la jaro 1620 kaj la monto Hostýn transiras en havaĵon de Václav Bítovský, kiu loĝas en Bystřice sub Hostýn. Li estas protestanto kaj protestantoj rifuzas procesiojn kaj kulton honore al Maria. Pro tio li kun ceteraj siaj samkonfesianoj elportis el preĝejeto ĉion eblan, eĉ la bildon de Maria, kaj ĉion li antaŭ preĝejeto forbruligis. Jam en la jaro 1629 estis la preĝejeto renovigita kaj ĝi ricevis novan bildon, sur kiu estas la Virgulino Maria tenanta Jesueton kaj ĵetanta fulmojn sur tataran tendaron. La bildo estas pentrita sur tabulo el tilia ligno. En la jaro 1658 la preĝejeto jam ne sukcesis ampleksi ĉiujn pilgrimantojn, tial nova posedanto grafo Jan Rotal pligrandigis ĝin ambaŭflanke kaj lia edzino mendis ĉe pentristo Eisenstein novan similan bildon. Ĝi estas farita tiamaniere, ke la Virgulino Maria kun Jesueto estas pentrita kolore, kaj monto Hostýn kun tatara tendaro batata per fulmoj estas faritaj el arĝento.

Granda ornamaĵo de Hostýn estas Kruca vojo de ŝtonaj kapeletoj, kiu borderas la tutan montosupron. Stilon de ili kaj la lokigon proponis arĥitekto Dušan Jurkovič. La Kruca vojo estis konstruata ekde la jaro 1900 ĝis la dua mondmilito. La bildojn el koloraj kaheletoj kreis akademia pentristo Jan Koehler. Du el ili estas faritaj en vitra mozaiko kaj ilia aŭtoro estas Joža Úprka.

Sankta Hostýn kun bildo de la Virgulino Maria – Venka Protektantino de Moravio – estas la plej vizitata moravia pilgrima loko, tial ĝi havas pseŭdonimon “Moravia Lurdo”.

La ĉeĥlingva informtabulo en Sankta Hostýn informas:

La plej supre situanta moravia pilgrimloko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en Svatý Hostýn (718 m) estis konstruita fare de konstrumastro Tomáš Šturn 1721-1747, eble laŭ plano de arkitekto Cirani. Konsekrita ĝi estis en la 28.7.1748 fare de Kardinalo de Olomouc Troyer. En la jaro 1787 ĝi estis aboliciita kaj malsanktigita. Denove renovigita ĝi estis en la jaro 1845 kaj ornamita per statuo de la V. Maria kun Jesueto ĵetanta fulmojn sur tatarojn de skulptisto Benedikt Edele, kune kun statuoj de la s-taj Cirilo kaj Metodio. Merite de Antonín Cyril Stojan okazis ĝia kronado en la jaro 1912. Bildon de la s-ta Venceslao sanktigis por Hostýn papo Leono XIII-a en la j. 1881. Artpentradon de la sanktejo faris Jan Zapletal el Prago en la okdekaj jaroj de la 19-a jc. En la j. 1930 ricevis la kirko ŝtalan tegmentan sistemon kaj la tegmento estis tegita per kupra tegmentaĵo, kaj fasado ricevis la ĝisnunan aspekton. Nova orgeno el Krnov el la j. 1953 havas 72 registrojn. Ŝtuparejo ekde akva kapelo ĝis la kirko estis aranĝita helpe de donacoj de la pilgrimuloj en la jaro 1964. Lumigo de la ŝtuparo estas el la j. 1969. Jara nombro da pilgrimuloj kaj vizitantoj atingadis preskaŭ kvaronon da miliono. La animzorga administrado en Sankta Hostýn ekzistas ekde la jaro 1887.

Dimensioj de la kirko: 48 x 32 m, alto ĝis supro de kupolo estas 28 m.

al la indekso


 MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN ĈEĤIO
en la belega Maria-pilgrimloko Svatý Hostýn - Sankta Hostýn

Karaj legantoj, vi estas kore invitataj partopreni la tradician IKUE-renkontiĝon, kiu de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 okazos en la fama surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn en Ĉeĥio. Estas proponata al vi interesa programo konsistanta el la esperantlingva sankta meso, kelkaj interesaj prelegoj kaj ceteraj programeroj, kaj proponata precipe estas ankaŭ la ama kunestado en la frateca medio de la esperantistoj sub ŝirmo de la potenca protektantino de Moravio la Virgulino Maria. La prezlisto kun pluaj informoj aperis en la lasta Dio Benu sur la paĝo 11. Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos detalajn informojn, kiel vojaĝi al tiu ĉi belega pilgrimloko. Tiuj, kiuj por vojaĝo uzos propran aŭtomobilon ricevos specialan permesilon por alveturo al Sankta Hostýn. Bonvolu baldaŭ aliĝi. La informojn pri tiu ĉi aranĝo kaj la aliĝilon vi ankaŭ povas akiri el la interretaj paĝoj: www.ikue.org/cz/ Ekzistas ankaŭ ebleco laŭdezire plilongigi sian restadon en tiu ĉi pilgrimloko. Partopreni la renkontiĝon povas sendepende de aparteneco al IKUE ĉiuj, kiuj deziras travivi la tri semajnfinajn tagojn en la agrabla amikeca medio.

La aliĝilon sendu ĝis la 20-a de aprilo 2018 al la adreso:
IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6,
CZ-75127 PENČICE,
aŭ retpoŝte al: m.svacek@seznam.cz

Karaj legantoj, la renkontiĝon kun vi maje en Svatý Hostýn ĝojatendas kaj Dian benon al vi deziras la komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĝis la revido maje!

al la indekso


 TRAGIKA SITUACIO DE LA INFANOJ EN LA MONDO

143 milionoj da infanoj en evoluantaj landoj suferas pro subnutrado, kvin milionoj ĉiujare mortas pro malsato, el tio duono estas la infanoj pli junaj ol kvin-jaraĝaj.

Male en Eŭropo 22 milionoj da infanoj suferas pro obezeco kaj tiu nombro ĉiujare alkreskas je 400 000.

250 000 infanoj pli junaj ol 15-jaraĝaj batalas kun armilo en la manoj. Nur en Respubliko Kongo estas 11 000 infanoj forportitaj kaj envicigitaj en servon de la armeo, 33 % de la viktimoj de seksa perforto estas forkaptitaj infanoj, kiujn la plenkreskuloj senkompate misuzas.

218 milionoj da infanoj estas devigitaj malfacile labori kaj estas senigitaj de ĉiu kleriĝo. 126 milionoj praktikas danĝerajn laborojn. En Afriko 200 000 infanoj laboras en orminejoj. En Bolivio laboras subtere 800 000 personoj pli junaj ol 18-jaraĝaj.

1 800 000 infanoj en la tuta mondo estas misuzataj por prostitucio kaj por pornografio kaj kiel viktimoj de tiel nomata seksa turismo.

En mizeraj kondiĉoj vivas “infanoj de la stratoj”. En Latinameriko estas 15 milionoj. En Afriko ili estas antaŭ ĉio georfoj post gepatroj, kiuj antaŭtempe mortis pro malsanoj kaj kiel viktimoj de la civitanaj militoj. Ĉirkaŭ 60 000 vivas en Moskvo, 12 500 en Budapeŝto, 5 000 en Bukureŝto.

HIV-pozitivaj infanoj en la mondo estas 2,3 milionoj, 90 % el ili vivas en Afriko, ĉiujare pro AIDOSO mortas 380 000 infanoj pli junaj ol 15-jaraĝaj.

Laŭ statistiko de Propaganda Fide

al la indekso


  TRA LA KRUCA VOJO

 Prelego de s-ano Inĝ. Josef Vojáček, Ph.D. Aperigita kun lia afabla permeso.
Unua parto.

De la jaro 1948 ne estis en Ĉeĥoslovakio religia libereco, eklezio estis kruele persekutata kiel malamiko de socialisma ŝtato kaj kredantoj estis konfuzataj per malveraj informoj en gazetaro kaj radio. Per nereligia „Katolika agado“ estis eldonata „Katolika gazeto“. Oni strebis fortiri pastrojn kaj kredantojn de ekleziaj estroj, Vatikano estis la plej granda malamiko.

Sabaton la 18-an de junio 1949 predikis en Strahov praga ĉefepiskopo D-ro Josef Beran. Li konsciis pri tio, kion la kredantoj volas aŭdi de li. Tial li klarigis rekte kaj unusignife la vidpunkton de Eklezio en la tuta traktado kun la ŝtato. La ĉefepiskopo bone antaŭvidis, ke baldaŭ oni parolos pri li kiel pri malamiko de laborista klaso, laboristoj kaj ŝtato, kiu ne strebas ekkompreni sociajn demandojn. Tial ankaŭ ĉi tie li ripetis tion, kion li jam proklamis, ke li ne estas malamiko de laboristaro, el kiu li eliris kaj neniam tia estos. Ĉar li bone konis, kiel prizonulo de naciisma koncentrejo, la metodojn de malamikoj de Eklezio, li klare proklamis: „Mi ne scias, kio okazos kun mi, kiomfoje mi ankoraŭ predikos. Eble vi ekscios, ke mi akceptis diversajn aferojn, kion heroldos radio en la tutan mondon, sed mi proklamas antaŭ ĉiuj, antaŭ la tuta nacio kaj la tuta mondo, ke tio estos mensogo.“

Kredantoj bone komprenis la voĉon de sia paŝtisto kaj akordis kun li. Tion ili pruvis ankaŭ per tio, ke ili akompanis lin al la Ĉefepiskopa Palaco kaj per ĉi tiu manifestacio ili dokumentis, al kiu ili kredas kaj kiun ili rigardas kiel sian ĉefestron.

Venis dimanĉo, la 19-a de junio 1949. En plimulto de preĝejoj en nia lando estis legita komune paŝtista letero, kiu malkaŝe sciigis al la kredantoj, kiel aspektas la stato de la intertraktadoj, kiu fiaskigis ĝin, kiuj estas komplicoj de rompado de la unueco de Eklezio en nia lando kaj donis klaran direktivon, kiel konservi la unuecon kun vera Eklezio de Kristo. Ĉi tiu dimanĉo jam klare montris, ke ne ĉiuj pastroj restis en ĉi tiu batalo kun ĉiuj episkopoj fidelaj al Eklezio, ke iujn jam atakis timo, timo de perdo de enspezoj kaj surteraj bonaĵoj, kiujn promesis al ili ŝtato. Tial ili la paŝtistan leteron ne legis, aŭ mallongigis ĝin. Estis eĉ tiaj pastroj, kiuj nomis ĉi paŝtistan leteron malamika provoko kontraŭ la respubliko.

La lasta najlo en la ĉerkon de intertraktadoj inter Eklezio kaj ŝtato estis la Kristkorpa festo en katedralo de sankta Vito. Tiun feston post funda preparado uzis la malamikoj de la Eklezio, kiuj volis kaŭzi provokojn kaj fine forigi la malamatan ĉefepiskopon. Katedralo pleniĝis pli ol neniam antaŭe. Sed tuj de la komenco estis evidente, ke la plimulto de la partoprenantoj estis viroj, kaj precipe pli junaj. En la katedralon tiutage ne estis enlasitaj ĉiuj. Nur ekleziuloj, monaĥoj kaj florknabinoj povis eniri senhalte. Al ceteraj kredantoj oni diris, ke la Kristkorpa festo estas prokrastita aŭ ŝoviĝas al alia horo. Tamen, torento da viroj plenigis la katedralon. Ili ĉiuj havis en la jakfaldaĵo de mantelo enpikitajn pinglojn kun bluaj, neokulfrapaj kapetoj. Ili ĉiuj povis tuj eniri. Pri tiu fakto estis ekleziaro atentigita.

Komenco de la diservoj estis trankvila. Ĝi montris tamen, ke la nepetitaj gastoj ne sciis kiel konduti en preĝejo. Sed venis la prediko de ĉefepiskopo Beran. Post kelkaj vortoj, kiam li volis tuj ĉe la komenco diri, ke Katolika Agado ne estas katolika kaj Katolika gazeto ne estas katolika, ekaŭdis fajfilo en la preĝejo, kaj tio estis la signalo por senekzempla provoko. En la preĝejo ekis kriego, vokado de honto, fajfado kaj ia trumpetado. Kiam la Ĉefepiskopo ekvidis tion kaj vidis antaŭ si vicojn de infanoj kaj florknabinoj, petis laŭte: “Protektu infanojn”. Kiam la tumulto daŭris, teologoj kaj pastroj komencis kanti la ĥoralon de “Sankta Venceslao” kaj post ĝi la nacian himnon, „Kde domov můj“ (Kie la hejm´).

La ceremonio ne plu daŭris kaj ĉefepiskopo Beran senvestiĝis kaj iris tra spaliro de pastroj, teologoj kaj fidelaj katolikoj el katedralo. Sur la kastela korto kaj precipe sur Hradčany-placo kaj antaŭ la ĉefepiskopa palaco kolektiĝis homamaso de kredantoj, kiu vokis al la ĉefepiskopo gloron kaj en tion miksiĝis la fajfado de fidungitaj provokantoj kaj ilia kriado. Ankaŭ tie estis kantata ĉeĥoslovaka himno. Kiam la ĉefepiskopo venis en sian palacon, venis al li kelkaj membroj de SNB (ŝtata polico) kaj iliaj gvidantoj diris al la ĉefepiskopo, ke ili estas senditaj por protekti lin kaj esti al lia dispono. Sed la ĉefepiskopo diris, ke li neniun povas timi, kaj ke li ne bezonas ilian protekton. Tuj telefonis la ministerio de internaj aferoj kaj protestis kontraŭ tio, kio okazis kaj ke li ne bezonas kaj ne petis iun protekton de SNB. Kiam fine kolera amaso antaŭ la palaco disiris, SNB-patroloj estis retiritaj el la palaco.

Ĉiu el la ĉeestantoj tiam tuj klare sciis, kies verko tio estis. Hodiaŭ oni tion scias precize. La provoko, kiu celis definitivan apartiĝon de la klerikaro kaj la kredantoj kun ilia ĉefepiskopo, estis malsukcesa kaj fariĝis granda historia makulo, dokumentante senskrupulecon de maldelikataj rimedoj por subpremi kaj detrui la Eklezion en nia lando. Provoko atingis la ĝustan malon ol tio, pro kio ĝi estis organizita. Tie klare rekonis kredantoj kaj ekleziularo, de kie la vento blovas. Sed tio ankoraŭ ne estis ĉio. Al ĉefepiskopo Beran sciigis la ministerio, ke por lia protekto estis destinita unu viro, kiu ĉiam veturos kun li en lia aŭto, kiam ajn li veturos el la ĉefepiskopa palaco. Ankaŭ kontraŭ tio la ĉefepiskopo protestis, kaj kiam li ne povis atingi la nuligon de ĉi tiu kntraŭleĝa kaj degradiga ordo, li diris, ke nenien veturos.

Proparolanto de ministerio tamen avertis lin, ke li devus veturi je pastra konsekro, kiu estus donata en la seminaria preĝejo de sankta Adalberto en Dejvice. Al tio ĉefepiskopo respondis, ke li nenien veturos kaj ke la novpastrojn konsekros helpepiskopo de Prago D-ro Ant. Eltschner. Tiel okazis kaj de tiam ĉefepiskopo el sia palaco neniam eliris.

La 8-an de januaro 1950 mortis episkopo de Banska Bystrica D-ro Škrabik. Laŭ validaj ekleziaj leĝoj la tuta jurisdikcio transiris al rezidenca kapitulo, kiu devis el siaj vicoj elekti la kapitulan vikarion, kiu gvidus la diocezon ĝis nomumo de nova episkopo. La 13-an de januaro kanonikoj elektis kiel kapitulan vikarion papan prelaton Monsinjoron Daniel Briedoň. Lia elekto estis valida, sed ĝi ne plaĉis al la ŝtataj aŭtoritatoj, ĉar li estis fidela membro de la kapitulo kaj fervora defendanto de religia partio kaj juro. La 24-an de januaro 1950 sendis la Slovaka Oficejo por Religiaj Aferoj al D-ro Briedoň leteron, en kiu ĝi petis klarigon, kial la kapitulo en Banská Bystrica ne plenumis la jurajn preskribojn kaj ne petis anticipan konsenton al la elekto de la kapitula vikario. Estis klare kiel la sunlumo, ke doktoro Briedoň ne estas por la slovaka religia oficejo la taŭga persono kaj ke ĝi volos ĉiakoste forigi lin. Tion komprenis la kapitula vikario mem kaj por konservi pacon la 11-an februaron l950 li rezignis pri funkcio de la kapitula vikario. Tion utiligis Slovaka Oficejo por Religiaj Aferoj, kiu kontraŭ ĉiuj validaj kaj ŝtataj leĝoj nomumis tuj kiel la kapitulan vikarion de la Banská Bystrica diocezan pastron Jan Dechet, kiu volonte akceptis la nomumon kaj tuj ankaŭ donis promeson al ŝtato.

Per la nomumo de la kapitula vikario per slovaka eklezia ofico estis rompitaj kaj ŝtataj kaj ekleziaj leĝoj. Eklezia leĝo diras, ke iu ajn, kiu akceptos la eklezian oficon el manoj de ŝtata civila administrado, estos per ĝi ekskomunikita el Eklezio. Tial Jan Dechet estis tuj laŭ validaj ekleziaj leĝoj ekskomunikita el Eklezio, eĉ antaŭ la deklaro de ekskomunikiga dekreto de la papa kurio, kiu estis plua preteksto de registarinstancoj kaj patriotaj pastroj por drastaj atakoj kontraŭ Eklezio. Tio estis plua signalo por la amasa arestado de pastroj, kiuj restis fidelaj al la papa kurio. Ankaŭ la distriktaj ekleziaj sekretarioj komencis vetkuri en forprenado de ŝtataj permesoj de pastroj fidelaj al Petra kurio, kaj tiel preĝejoj kaj paroĥejoj komencis malpleniĝi de pastroj, kiuj ekplenigis malliberejojn kaj precipe fabrikojn kaj metiejojn kaj aliajn civilajn entreprenojn, kien ili apenaŭ povis veni kiel pastroj. Printempe en la jaro 1950 komenciĝis grandaj procezoj kun grupoj de pastroj, kiuj estis la rekta preludo al la plej brutala interveno de ŝtata potenco, sopiranta pri la eklezia havaĵo, likvido kaj anekso de ĉiuj viraj kaj inaj monaĥejoj sur la tuta teritorio de respubliko. Tiel ŝtato, kiu kondamnis la germanajn naziajn koncentrejojn, mem fondis aliajn koncentrejojn kaj ĝis la lasta litero piedpremis artikolon de la konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko pri libereco de religio. Tion, kion malsukcesis Jozefo la IIa, kiu dissolvis kaj likvidis nur iujn monaĥejojn, kion malsukcesis Napoleono, kiu forpelis la monaĥojn el kelkaj monaĥejoj, kion malsukcesis Bismark kaj Bach, por kio estis malforta ankaŭ mem Adolf Hitler, kiu en nia lando fermis nur kelkajn virajn kaj precipe virinajn monaĥejojn, tion sukcesis dum unu nokto en aprilo ĉeĥoslovaka registaro, kiu per tio atingis la veran primaton de subpremo de religia libereco kaj homaj rajtoj tra la longa historio de niaj nacioj.

Laŭ la libro "Cestou křížovou" de P. Jan Blesík

Dua parto aperos en DB 2/2017

al la indekso


  LA ROMANO »LA GEFIANĈOJ«
 

Pastro Battista Cadei, iama redaktoro de la revuo Espero Katolika kaj de la Esperantlingvaj elsendoj de Radio Vatikana, ekspartopreninto de la Katolika Esperanto-Tendaro 1973 en Herbortice, Ĉeĥio, estas aŭtoro de la traduko de la famkonata romano “La Gefianĉoj” de Alessandro Manzoni. Li deziras disponigi la tradukon al ĉiuj. Oni povas elŝuti ĝin senpage, alklakante ĉi tiun ligilon: http://www.ueci.it/eldonoj/verkoj/La_Gefiancxoj.pdf Bonvolu tion diskonigi al viaj retamikoj. Bondezire dankas Battista Cadei, Bergamo, Italio.

al la indekso


  FRANCA BATALA AVIADISTINO OFERIS SIAN VIVON

Okazintaĵo de tiu ĉi virino elpuŝis mian spiron. En la tempo de pereigado de multaj homvivoj ankoraŭ troviĝas tiuj, kiuj ĝian valoron konas kaj sin vicigas sur la duan lokon.

Caroline Aigle naskiĝis en la jaro 1974 kaj kiel jam la 14-jaraĝa ŝi eniris armean lernejon. Kiel 25-jaraĝa ŝi fariĝis la unua batala aviadistino en la historio de Francio. Ŝi aviadis pli ol 1600 horojn precipe aviadilon Mirage 2000-5. Ŝi estis ĉampionino en triatlono. En armeo ŝi atingis titolon de majoro. Ŝi apartenis al seriozaj kandidatoj de Eŭropa Kosma Agentejo por enviciĝo al estontaj kosmonaŭtoj.

Carolina havis kun sia edzo Christoph (ankaŭ batala aviadisto) filon Markon. Kiam ŝi atendis sian duan filon Gabriel, oni konstatis, ke ŝi malsanas pro tre danĝera formo de kancero. Sed Caroline rifuzis neprokrasteblan terapion por ne endanĝerigi vivon de sia infano. Gabriel naskiĝis per akuŝtranĉo – antaŭtempe, sed senprobleme. Caroline dek kvin tagojn post akuŝo (21.8.2007) mortis en la aĝo de 32 jaroj.

Patro Pierre Demoures, kiu predikis dum ŝia entombigo, memorigis unu eksterordinaran okazaĵon.

Kiam Caroline kaj Christoph lin vizitis pro preparo de ilia geedziĝo, ili de li petis iun libron – sed ne tian, kiu rakontus pri ilia reciproka amo, sed pri la amo, kiu nin malfermas rilate al aliuloj.

Caroline, la virino, kies brilantajn rideton kaj okulojn ni neniam forgesos, volonte oferis sian vivon en tiu plej majesta batalo.

Sac. Pavel Martinka

al la indekso


 KIE ESTAS DIO DUM SUFERADO DE HOMOJ?

Demando de suferado okupas homojn jam de longe, precipe hodiaŭ, kiam ĝojo kaj volupto iĝis vivprincipo. Kaj homo staras antaŭ penso: Kiel povas amanta Dio permesi tiom da mizero? Jen kelkaj konsideroj al tiu ĉi brulema temo.

Literatura mondo festas nunjare (2015) 200 jarojn ekde morto de Matthias Claudius, unu el la plej komplezaj poetoj. Kial tiu ĉi poeto – ankaŭ kiel homo – ĝuas ankoraŭ nuntempe tian favoron? Ĉar li konservis al si spite de ĉiuj malfacilaĵoj kaj tragikeco dum la tuta vivo ĝojon el kredo kaj infanece ĝojan koron.

Li kaj lia edzino Rebeka devis al morto redoni kvar siajn infanojn. Kiam mortis etulo Matthias, deklaris pli poste tiu poeto: „Longe mi opiniis, ke mia kredo estas firma. Sed tiuhore, kiam mi metis mian Matthias en ĉerkon, nur malfacile mi tenis sindonemon kaj humilon. Mia kredo estis forte pruvata. Nur tiam mi spertis, kion signifas la vivo de la homo surtere. Kio estis antaŭe, tio estis nur infana ludo!“

Matthias Claudius spertis ĝisfunden tiun senkompatan „Kial?“ vid-al-vide al „sensenca suferado“, kiel ni tion plej ofte nomas. Tiu, kiu vidas proprajn infanojn suferi kaj morti, tiu trairas tra la plej furioza fajro de la tento. Matthias Claudius trairis ĝin kaj eliris el ĝi purigita kun pli granda lumo kaj pli granda kredo. Kun tia kredo, kun tia interna klara paska ĝojo, sinfordonemo, konsola kaj konsolanta, kiu tiom elradiiĝas el liaj poemoj kaj el lia vivo. Ĝi derivas de la bildo de la Savinto, kiun Li portadis profunde en la koro. Tial li foje skribis al sia amiko: „Kiu volas kredi je Kristo, tiu devas scii, kiel konsiliĝi sen Li.“

Multaj homoj rompiĝas ĉe grava suferado, kiun ili travivas ĉe aliuloj aŭ ĝin spertas sur si mem, antaŭ ĉio dum turmentado fare de diablo. Ne senkaŭze la suferado en kreitaro estas nomata kiel „roko de ateismo“, ĉar multaj sur ĝi kraŝas.

Tenebre kaj malfacile kiel grupo de kaptitoj trairas la mondon lamento kaj akuzo: Kiel povas ekzisti Dio, ĉiopotenca Kreinto de tiu ĉi mondo, nomata Patro, se Li lasas siajn homojn tiel kruele suferi? Ĝuste suferado de senkulpaj infanoj (Dostojevskij) fariĝas la plej akra akuzo kontraŭ Dio kaj ĝi priŝtelis multajn homojn pri ilia kredo kaj racio.

Sed – kaj tio estas ankaŭ vero: Tia suferado jam multajn homojn ankaŭ eltiris el letargio kaj burĝeca komforteco kaj alkondukis ilin al tio, ke ili malfermu koron al la suferanta mondo. Tiel ekzemple gravan viron de la proksimula amo, Friederich Bodelschwing, kiu kiel patro vidis suferi siajn kvar infanojn kaj kiu ilin perdis dum du monatoj pro malsano de difterio. En retrorigardo li foje diris: „Nur tiam mi vidis, kiel kruda povas esti Dio koncerne homojn, kaj tial mi iĝis mizerikorda al la aliuloj.“ Kaj pri multaj aliaj eminentaj personoj mi povus simile rakonti. Ankaŭ gigantan progreson de medicino oni ne povas ekspliki sen profunda konsterno pro la suferado en la mondo. La demando, kial ekzistas en la kreitaro tiom da nemeritita suferado, kial enĉiela Patro lasas tiom suferi tiel multajn siajn infanojn kaj ĉe tio Li ankoraŭ silentas – tiu demando estas malnova kiel la homaro mem. Kaj librojn, kiuj tion priskribis, enprenus neniu biblioteko. Ekzistas al tio senfine multaj respondoj, sed neniu nin trankviligas. Neniu fakte helpos, por ke ni la vivon pli bone toleru, se nin vizitos longe daŭranta sufero aŭ se ni devas ĝin rigardi ĉe aliuloj.

Iu virino, kiu devis tvavivi la plej gravajn fazojn de deprimiĝo, foje rakontis al mi, kiel ŝi decidiĝadis finigi sian vivon. Antaŭ tio ŝi ankoraŭ eniris preĝejon. Tie pendis granda kruco, sub kiun ŝi stariĝis. Ŝi ekrigardis Kriston kaj diris: „Mi ne plu povas tion elteni. Ne plu tio eblas. Pardonu al mi, ke mi tion nun devas fari.“

Tiumomente en ŝia interno heliĝis, ŝi eksentis varman lumon, el kiu ŝin alparolis iu voĉo: „Jen infano, kion mi faris, kiam estis al mi destinita tio plej malbona?“ Ekde tiu momento ŝi ekhavis tute alian sintenon al sia malfacila anima malsano. De tiu tempo ŝi estis liberigita de tia tento.

Tiel aspektas vorto en silentado de Dio kaj respondo al malfacila suferado. Tiun enhavas neniu libro, eĉ ne libro de Ijob. Ĝi estis pendigita en vivgrandeco sur la kruco. Kaj ĝi eniras en la homan deprimitan estulon pere de la mondo kaj serĉas eniron en ĉiujn domojn, kie estas sufero. Tio estis ankaŭ respondo de la papo Francisko, kiam li staris antaŭ tre forte suferata popolo en Filipinoj post granda naturkatastrofo: „Multaj el vi demandis vin mem kun rigardo fiksita al Kristo (krucumita): »Kial, Sinjoro?« Kaj al ĉiu el vi la Sinjoro el sia koro respondas. Mi havas nenion plian, por diri al vi. Ni rigardu Kriston: Li estas Sinjoro, Li komprenas nin, ĉar Li trairis ĉiujn provojn, kiuj sur nin falas... Pardonu, ke mi ne havas aliajn vortojn.“ (homilio de la papo Francisko en la meso en Tacloban, Filipinoj 17.1.2015) Ekzistas do nenia alia respondo. „Mi estas vorto de la amo de la patra koro,“ diris foje la Sinjoro al Henriko Seuse. Kaj pere de tiu ĉi „Vorto de la amo“ parolis Patro: „Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin!“ (Mar 9,7) Lin ni devas aŭskulti! Al Li ni devas rigardi! „Kiam ni pensas pri nia suferado, ni devas konsciiĝi kaj ekkoni, ke estas Dio, kiu tie ĉi suferas.“ (s-ta Juliana el Norwich)

Neniam povas esti sufero en kreitaĵaro traigita kaj klarigita per homaj pensoj. Ni devas ŝirmi nin kontraŭ tio, ke ni parolu senpripense pri silentado de Dio rilate al la sufero, kiam la Patro en mizeraspekto de sia Filo al ni parolas, „kun ni ploras kaj iras kun ni“ (papo Francisko).

La tuta vivo estas tro profunden enradikigita en Dia mistero de la kreitaro, ol ke ĝi estu eksplikebla. Tial povas la sufero esti akceptata nur per rigardo al Jesuo, kiu ĝin libervole kaj konscie surprenis en ĉiu ĝia hororeco. Kiu la suferon akceptos kun pacienco, tiel kiel memevidente li akceptas ĝojon, amon, dolĉan frukton, sanon, ĝuon, iun fojon li estos pridonacita per ekkono, „ke fakte tio estas Mi (Kristo), kiu ĉion, kion vi suferas, mem suferas.“ (s-ta Mechtilda el Hackeborn)

Ni ne estas kompetentaj, ni homoj (kaj tute ne la kristanoj), ke ni akceptadu nur belan, ĝueman, ĝojan, amuzan flankon de la vivo. Tia opinio malkaŝas krom tio supraĵan opinion pri ĉiuj niaj suferantaj gefratoj, kiuj nun estas solecaj, plorantaj, suferantaj pro malsato, lamentantaj, mortantaj. „Evitu homojn, kiuj penegas pri distriĝo, por ke ili sin iel tenadu rektaj!“ (Matthias Claudius)

Tio estas granda tento de nia tempo. Sed ĉe tio ni englitas ĉiam pli profunden en maron de malĝojo. La vivo tedas nin. Kaj benoj de la sufero estas al ni rifuzataj, kiel tion travivis granda viro kaj edukisto Johann Heinrich Pestolazzi, kiu pri si diris: „Sufero de mia vivo havis por mi pli grandan valoron, ol povis al mi doni ĝuo de mia vivo. La sufero de mia vivo ebligis en mi maturigi tion, kio alie en mi neniam maturiĝus, se mi estus feliĉa.“

Tiu ĉi paska kredo malaperas en nia okcidenta mondo per konsterniga maniero. Ni nur ekpensu pri helpado al memmortigo, pri eŭtanazio. Lumo de la espero malaperas al ni, „ekiĝas nokto kaj ankoraŭ pli ol nokto“. (Nietzsche) Dependas de ni, „dum estas ankoraŭ hodiaŭ!“, por ke ni tiun kredon nove ekkomprenu kaj profundigu, se ni ne volas, ke ni iun tagon – kiam nin atakos grava sufero aŭ nin tuŝos morto – etendu la manon en malplenecon, aŭ falu en malplenecon. „Kiu ne volas ekkredi je Kristo, tiu devas scii, kiel povi sen Li helpi sin.“

Tial venas al tiuj, kiuj ankoraŭ povas kredi, jena insista petego: „Per via spirito vi devas kuraĝe ĉirkaŭbraki la tutan teron en ĝia larĝeco kaj malproksimeco, eĉ ne unu animon sur la tero eliminu el la preĝo. Eĉ al neprudentaj, suferantaj kreitaĵoj vi devas fari homan kompaton kaj rekomendi ilin al boneco de Dio“ (Jesuo al Maria Bernarda, Prenu kaj skribu!, Notoj el taglibro).

Urs Keusch (El Vision 2000 – 2/2015)

al la indekso


 EN MIA KORO VI TROVOS JESUON!
 (Sie werden in meinem Herzen Jesus finden!)

Efektiva okazaĵo pri infana simpleco de la kredo, kiu povas konduki al konvertiĝo de alia homo.

Ekzistas tia infana preĝeto: „Jesueto, venu al mi, igu el mi pian infanon. Mia koreto estas malgranda, neniu povas eniri ĝin, krom Vi, mia kara Jesueto.“

Iu knabeto ekkomprenis tiujn ĉi vortojn laŭlitere, ke Jesuo loĝas en lia koro, vere serioze. Jesuo ja eksplicite diris: „Se iu min amas, tiu observos mian vorton kaj mia Patro lin amos, kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.“ (Joh 14, 23) La sekva okazaĵo al ni montros, kion la Sinjoro povas fari por aliuloj, se ni havas en la koro Lin mem kaj lian amon.

Tiu malgranda knabo estis translokigita en malsanulejon per sanitara aŭtomobilo dum huado de sireno. Tuj lin esploris kuracisto. Li alparolis la knabeton dirante: „Mi malfermos vian koreton...“ La knabo interrompis lian parolon dirante: „...kaj vi trovos tie Jesueton.“ Temis pri nekredanta kuracisto. Li rigardis knabon, sulkis la frunton kaj diris: „Mi malfermos vian koron, por vidi, kia difekto kaŭzis ĝian malsanon.“ – „Sed kiam vi malfermos mian koron, tie vi trovos Jesuon. La Biblio diras, ke Li tie vivas.“

... por trovi alian ŝafon

La ĥirurgo ne plu aŭskultis. „Mi diros al vi post operacio, kion mi en via koro trovis.“

„Vi tie trovos Jesuon. Li tie estas.“

Iom iritiĝita la kuracisto forlasis ejon. La knabon li operaciis laŭ sia decidiĝo. Poste li en sia oficejo enskribis notindaĵojn koncerne operacion. Li sidis antaŭ komputilo ordigante siajn pensojn koncerne al tiu Jesuo de la knabo. „Kial vi tion faris?“ li laŭte demandis. „Vi lin ĉi tien sendis kun tiu malsano, por ke li pro tiu malsano mortu. Kial?“ Tiumomente li en si ekaŭdis la voĉon: „Al tiu ĉi infano ne estis destinite, ke li restadu ĉe vi longajn jarojn, ĉar li apartenas al mia ŝafejo kaj li konstante restados ĉe mi. En mia koro estas neniu suferado, li konsoliĝos tiamaniere, kion vi ne kapablas imagi. Liaj gepatroj iun tagon ankaŭ venos al mi kaj ili trovos kvieton. Mia grego konstante kreskos. Mi mian infanon ne sendis sur la teron por perdi lin, sed por ke li trovu alian erarvagintan ŝafon.“ La kuracisto ekkomprenis, ke la knabon al lia malsanulejo venigis nenia akcidento, sed ke tio okazis pro li. Li rememoris pri sia infaneco kaj juneco. Dum sia sekva kariero li tute ne interesiĝis pri sia animo.

Mi trovis Jesuon!

Li revenis en la hospitalan ejon kaj sidiĝis apud la knabeto, dum la gepatroj sidis kontraŭe. La knabo vekiĝis el narkozo kaj ekmurmuris: „Ĉu vi malfermis mian koron?“

„Jes,“ respondis ĥirurgo kortuŝite. „Kaj kion vi tie trovis?“ demandis la knabo.

„Mi trovis tie Jesuon,“ respondis la kuracisto kaj ekploris kiel infano, eĉ se li jam estis kvindekjarulo. Tiuj du iĝis tre bonaj amikoj. Pere de tiu ĉi knabo li atingis sian konvertiĝon!

Fonto: www.st-antonius.at

al la indekso


 KIAL MI IĜIS KATOLIKO?

Respondo al unu (evangeliana) kulpigo – kial?

Mi naskiĝis en profunde kredanta evangeliana reformacia familio, kiu vivis tuttute el „sola scriptura“ (nura Skribo). Mia patro konis ĝis sia morto en la aĝo de 91 jaroj parkere kelkajn partojn el la leteroj de s-ta Paŭlo kaj la psalmoj. Ĉiusemajne kiel infanoj ni vizitadis dimanĉan lernejon, kie nin instruis „onklinoj“ Ruth, Marie kaj Hanna. Tio kune kun eduko en la familio metis firmajn fundamentojn de mia kredo. Precipe en la viva memoro mi havas iujn historietojn de la „onklino“ Ruth, kiu brilis per entuziasmo, kiam ŝi rakontadis pri Jesuo. Fervore kaj ŝate mi legis grandan malnovan Biblion tradukitan fare de Luther. Mia naskiĝdomo kaj la dimanĉa lernejo vekis mian amon al la Sankta Skribo, kiu estis dekomence kaj ankaŭ restis mia plej grava libro. En dekdua jaraĝo mi foriris en iun evangelianan internulejon en suda Germanio, kie mi estis sekse misuzita kaj seksperfortita. Mia vivo ĉi tie en la komenco de pubereco suferis gravan neripareblan damaĝon. Neniam mi pro tio kulpigis la evangelianan landan eklezion, sed ĉiam nur la koncernajn krimfarintojn.

Post du jaroj min la gepatroj loĝigis en alia evangeliana internulejo en Münsterland, kie la infanoj trovadis varman hejmon kaj respondecajn afablajn edukistojn.

Kiam miaj malfacilaĵoj el la antaŭa internulejo atingis supron, sendis min la gepatroj por refortiĝo al parencoj en Höchenschwand. Ĉi tie mi la unuan fojon eniris sola en la katolikan preĝejon. Kun la patro, kiu estis arkitekto kaj konstrua entreprenisto, kiel infanoj ni vizitadis malnovajn famajn germanajn preĝejojn kaj la patro al ni prezentadis artobjektojn de la okcidenta kulturo.

En Höchenschwand mi la unuan fojon iom timeme kaj heziteme eniris sola en simplan barokstilan kamparan preĝejon, kiu enskribiĝis en mian memoron. Ne brulis ĉi tie kandeloj kaj nek bonodoris incensaĵo kiel en Milano. Sed subite – apenaŭ mi kapablas tion priskribi – min surprize atakis tute firma certeco: Ĉi tie restadas Dio. Li estas ĉi tie ĉeestanta. Tiun ĉi certecon mi en la evangeliana preĝejo neniam havis. Nekuraĝe mi iris antaŭen, en la jaro 1955 ĉi tie estis ankoraŭ altaro kun tabernaklo meze, kaj mi sidiĝis sur la benkon. Lumis tie nur du ruĝaj lampetoj.

De antaŭe min surverŝis ondo de la varmo, sekuro kaj nepriskribebla konsolo. Neniam mi havis la kuraĝon pri tio paroli, ĉar tio estis io neesprimebla, nepriskribebla, tre interna stato. Unuan fojon ekregis en mia vundita dekkvin-jaraĝa animo profunda paco. Ekde tiu tempo mi serĉis konsolon kaj kvieton ĉiam en la katolika preĝejo. Kelkajn jarojn pli poste mi en la evangeliana gimnazio aŭdis en leciono de la religio, kiel la instruisto kun granda respekto parolis pri la Plejsankta Sakramento kaj diris, ke la katolikoj kredas, ke la sacerdoto en Vespermanĝo de la Sinjoro reale transformigas la panon je Korpo de Kristo kaj tion oni poste havas kaj adoras en la tabernaklo.

Kaj jen mi eksciis, kiu min en la kamparana preĝejo tiel konsolis. Mi sciis, ke mi ne devas nur nun iĝi katoliko, ĉar mi jam la katoliko estas. Kristo ĉeestanta en la tabernaklo min mem al tio alvokis.

Post antaŭtempa morto de mia patrino en la jaro 1963 mi pli longan tempon restadis en Romo. Mi vizitis germanan nacian preĝejon Santa Maria dell´ Anima kaj tie mi la unuan fojon renkontiĝis kun la katolika sacerdoto, tiam juna kurato D-ro Westhoff (pli posta urba dekano en Kolonjo). Mi konfidis al li deziron konvertiĝi. Mi rakontis al li mian travivaĵon en Höchenschwand, li komprenis min kaj faris bezonatajn paŝojn. Tio estis en la tempo de la koncilio kaj mi en Romo travivis aferojn, kiujn mi ne povas ĉi tie rakonti. Escepta honorigo por mi estis renkontiĝo kun la papo Paŭlo la Sesa, kies profunda spiritualeco min tre impresis.

Tiam mi studis en Kolonjo proksime de mia naskiĝurbo Wuppertal. D-ro Westhoff min rekomendis al paroĥestro ĉe Sankta Alban en Stadtgarten, D-ro Hugo Poth, vera sacerdoto laŭ bildo de Melkicedek. Li estis la unua el la tuta vico de katolikaj pastroj, kiun por renkonto kun mi sendis la Sinjoro.

Ne la analizo ĉe eminenta eŭropa psik-analisto estis la kuracilo por traŭmato de la 12-jaraĝa knabo. Estis tio konsekritaj sacerdotoj de la katolika eklezio, kiuj al mi per sia plenpovo, de Kristo komisiitaj en la sakramento de la pentofaro, kaj per ekspliko de la Dia Vorto perigis benon kaj resaniĝon.

Eĉ ne sukcesinta analizo de la eminenta kuracisto povis al mi perigi tion, kion povis doni al mi la Eklezio per sia apostola plenpovo, nome diferencigon de miaj pekoj de tiuj de aliuloj, kaj per tio malligi nodon kaj pacigi miajn pekojn per la sakramenta absolvo. La pastroj tiel daŭrigis tion, kio komenciĝis en Höchenschwand, kaj alkondukis min al tio, ke mi akiris plenan pardonon kaj antaŭ ĉio liberigon.

Mi estis baptita en Regno fare de iu „germana kristano“. Ĉar mi ne havis certecon, ĉu li uzis la ĝustan baptoformulon, ordonis kardinalo Fring novan subkondiĉan bapton. Tiun ĉi grandegan gracon mi ricevis en la aĝo de 24 jaroj malfrue antaŭtagmeze en belega preĝejo de sankta Alban en Kolonjo. La preĝejservisto estis mia baptopatro.

La unan sanktan komunion mi akceptis ankoraŭ antaŭ la oficiala akcepto en la katolikan Eklezion en malgranda vilaĝa preĝejo fare de iu franciskano. Simple mi ne povis tion elteni. Kion mi travivis sur genubenko post la sankta komunio, tion oni ne povas priskribi. Sed ĉiam aperas en mia kapo la vortoj de Patro Pio: „Zorgu, ke via lasta sankta komunio estu tiel same pura kiel la unua.“

Mi travivis, kiaj mondoj kuŝas inter la protestanta vespermanĝo kaj la sankta komunio. Mi ne katolikiĝis pro tio, ke tio estis la evangeliana internulejo, kie mi estis seksmisuzita, aŭ ke ne konvenis por mi situacio en la eklezio.

Mi iĝis katoliko, ĉar Kristo revelaciis sin al mi en Eŭkaristio kaj mi trovis tion, pri kio mi ĉiam sopiris.

Kaj mi iĝis katoliko, ĉar tiu Eklezio spite de ĉiuj homaj malfortecoj konservadas fidele de Kristo fonditan apostolecan sekvantecon kaj havas en sia anstataŭanto sur la mondo sian paŝtiston. Luther kaj reformatoroj nuligis apostolecan sekvantecon kaj lasis parton de grego de Kristo sen la paŝtisto. Kaj la protestanta grego sin disfaliĝis je miloj de denominacioj, kiuj inter si eĉ ne estas unuecaj.

Sian protestantan heredaĵon, la amon al la Sankta Skribo, dankeme mi konservos ĝis la morto.

Mi konservas ankaŭ la amon al ĉiuj veraj kristanoj.

Sed neniam estos por mi ebla, por ke mi forlasu la sakramentan plenecon kaj revenu tien, kie nur estas kovrata la sakramenta malpleno.

Mi eĉ ne povas eliĝi el la sankta katolika Eklezio pro interna aŭ ekstera premoj, ĉar mi ne povas eliĝi el mi mem.

Mi estas en tiu ĉi domo de la Eklezio el vivaj ŝtonoj unu ŝtono, malgraŭ tio, ke ĝi eriĝas kaj bezonas la sakramentan martelon.

Eĉ se la homoj en tiu ĉi Eklezio pekis kaj plu pekas, ankaŭ mi kiel pekema homo konsciiĝas, ke Li, ĝia Kapo, faras el la Eklezio de la pekuloj ĉiutage la Eklezion de la sanktuloj kaj armigas ilin per la saktamentoj, por ke ili rezistu princon de tiu ĉi mondo kiel lasta bastiono.

Tiu ĉi konscio min plenigas per granda ĝojo kaj paco.

 Dankon al la Sinjoro, kiu min el sia graco alvokis en sian Eklezion. Neniam mi volas ĝin forlasi!

Michael Schneider-Flagmeyer Der Fels 12/2011

al la indekso


  KONGRESO DE KATOLIKOJ – ESPERANTISTOJ DE LITOVIO

En la tagoj 9-a kaj 10-a de septembro 2016 en la urbo Panevėžys, Litovio, okazis la Dua Kongreso de la Katolikoj – Esperantistoj de Litovio. Tiu aranĝo kongruis kun festado de la 513-a datreveno de la urbo. Krom reprezentantoj el diversaj lokoj de Litovio ĉeestis ankaŭ gastoj el Latvio kaj Francio.

La kongreso komenciĝis en la Katedralo de Kristo la Reĝo per la sankta meso, kiun celebris emerita episkopo Mons. Jonas Kaŭneckas. Post la meso en la katedralo okazis la sakrala koncerto en Esperanto. La solena malferma ceremonio de la kongreso okazis en la ĉefa lernejo de surdmutuloj. Direktorino de la lernejo Danutė Kriščiūnienė, la plej populara homo de Panevėžys en la jaro 2015, subtenis la esperantistojn aranĝante la kongreson. Ideon organizi la kongreson de la katolikaj esperantistoj en ĉi tiu urbo ankaŭ apogis la nova episkopo de Panevėžys Mons. Linas Vodopjanovas. La kongresanojn salutis reprezentantoj de la urba municipo, parlamentanoj kaj ankaŭ eksterlandaj gastoj de la kongreso: Kristian Dardenn el Francio kaj Margarita Želve el Latvio. Per la minuto de silento estis honorigitaj forpasintaj esperantistoj. La kongreson malfermis paroĥestro de Žagarė, pastro Marius Dyglys. Li estis organizanto de la Unua Litova Katolika Esperantista Kunveno – renaskiĝinta kongreso de la katolikaj esperantistoj okazintaj en la tagoj 26-a kaj 27-a de septembro 2015 en Žagarė.

En la diversaj salonoj de la lernejo estis prezentitaj artaĵoj de famaj pentristoj – esperantistoj Aŭdronė Šidlaŭskienė kaj Povilas Šiaŭčiūnas.

Post la tagmanĝo la direktorino de la lernejo invitis ĉiujn partoprenantojn konatiĝi kun la lernejo, kies lernejanoj ankaŭ provis lerni Esperanton, kaj ili sukcesis tion uzi kiel propedeŭtikan rimedvaloron studante fremdajn lingvojn. La estrino mem bonvenigis la kunvenintojn en la lingvo de gastoj.

En la granda salono de la lernejo, la fama litova esperantisto Vytautas Šilas prelegis pri la unua litovia esperantisto, prelato, sacerdoto Aleksandras Dambrauskas – Adomas Jakštas. En la korto de la lernejo estis plantita kverketo de la esperantistoj. Vespere la prelegon „Serĉado de optimismo kontraŭ skeptikismo en interlingva kulturo“ prezentis Algimantas Piliponis.

Dimanĉmatene la kongresanoj kolektiĝis en la preĝejo de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo. Tie la paroĥestro de Žagarė, la pastro Marius Dyglys celebris la sanktan meson en Esperanto. La korusoj de infanoj kaj junuloj kortuŝis ĉiujn per la kantado esperantlingve. Post la koncerto la katolikoj – esperantistoj vizitis la tombon de monsinjoro, poligloto kaj esperantisto Jonas Juodelis ĉe la preĝejo kaj la tombejon en Piniava, kie forpasinta, elstara litova esperantisto, honora membro de UEA Telesforas Lukoševiĉius trovis eternan ripozlokon.

La partoprenantoj de la Dua t.n. Refondinta Kongreso de la Katolikoj – Esperantistoj de Litovio vizitis mirindan, renovigitan bienon de Bistrampolis, ĝuis la diversajn pro gramojn de la 513-a datreveno de la urbo Panevėžys sur la bordoj de la rivero Nevėžis.

Mi ekskuzas min al la litovaj esperantistoj, ke la artikolo de frato Algimantas Piliponis, raportanta pri la okazinta kongreso de la litovaj katolikaj esperantistoj, aperinta en la revuo Espero Katolika, ne estis ankaŭ aperinta en Dio Benu, kvankam tiucele ĝi estis preparita. Tiun ĉi mankon kaŭzis tiutempa teknika komputila problemo – paneo de la komputila firmdisko. Miloslav Šváček

al la indekso


  Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2017 (v Kč)

 

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2017 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2017 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2017 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika; zbylé finanční prostředky IKUE za rok 2017 budou zaslány na účet ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj kaj artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la proksimiĝantan periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 SALVE REĜINO

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, Dio benu - Bůh žehnej Vám všem v tomto novém roce 2018. Ani jsme se nenadáli, vstoupili jsme do něho a už nám čas z něho ukrájí den za dnem. Ať chceme nebo nechceme, musíme přijmout tuto realitu a s naději očekávat, co nám přinese tento nový rok. Aby byl co nejúspěšnější, aby přinesl co nejvíce dobra, o to se musíme všichni přičinit. Můžeme si ho také přikrášlit naší účastí na esperantských aktivitách, a to především účastí na letošním tradičním setkání IKUE, které pořádá naše sekce od 4. do 6. května na Svatém Hostýně, kde lze získat mnoho Božích milostí a od Vítězné ochránkyně Moravy také stálou ochranu pod jejím mateřským pláštěm. V příloze Vám posíláme přihlášku na toto májové setkání. Účastnit se mohou všichni bez ohledu na členství v naší sekci, kteří mají zájem prožít májové víkendové dny v bratrském prostředí s námi. Kdo nemůže se zúčastnit celého třídenního setkání, může nás na Svatém Hostýně navštívit v sobotu, kdy plánujeme esperantskou mši sv. a zajímavou přednášku a povídání našeho bratra P. D-ra Maxe Kašparů. Přihlaste se co nejdříve, abychom ke spokojenosti všech mohli včas upřesnit pro účastníky ubytování a stravu. A vy, kteří k cestě na Svatý Hostýn použijete osobní automobil, nezapomeňte sdělit SPZ-ku Vašeho auta, abychom Vám zajistili písemné povolení výjezdu na Svatý Hostýn z Bystřice pod Hostýnem. Všichni přihlášení obdrží včas praktické informace k pobytu a cestování na Svatý Hostýn.

Další možností, jak prožít dny v mezinárodním ovzduší křesťanských esperantistů je účast na 22. ekumenickém esperantském kongresu, který se uskuteční ve dnech od 6. do 13. srpna v lázeňském městě Poděbrady. Přihlášku na tento kongres jsme Vám v příloze zaslali s minulým číslem Dio Benu. Pokud ji už nemáte, lze ji stáhnout z internetových stránek IKUE a KELI, ale také ze stránek naší sekce: http://ikue.org/cz/ Pokud jste se nestihli přihlásit do konce minulého roku, učiňte tak především v tomto prvním čtvrtletí letošního roku. Začátek kongresu v pondělí a jeho ukončení v následujícím pondělí je trochu neobvyklý, ale záleží na Vaší možnosti, zda zůstat až do konce nebo odjet o den či dva dny dříve. Využijte možnosti zúčastnit se tohoto prvního ekumenického kongresu pořádaného u nás.

S bratrským pozdravem se na setkání s Vámi těší výbor IKUE-Katolické sekce ČES.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.11.2017 ĝis la 12.1.2018:

Baťová Hana, Bielovienė Nijolė, Částečka Ladislav, Sac. Dyglys Marius, Dzuňová Anna, Grikpėdis Mečislovas, Grincevičius Antanas, Haupt Rainer, Kaan Milan, Sac. Kóbor Lajos, Kovařík Jan, Krejčíř Antonín, Kriščiūnienė Danutė, Lepeškienė Audronė, Noske Gottfried, Piliponis Algimantas, Plerpienė Alina, Puodžiūnas Jonas, Sac. Rudzinskas Valerijus, Skujienė Valdonė, Šukienė Irena, Mons. Vaičiulionis Lionginas, Vítová Zdenka, Vyklická Marie, Žížalová Marie.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2018 (28) - číslo 1 (109).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso