Dio Benu numero 106-/2017

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

·     VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
     DIO ATENDAS SIAJN INFANOJN (Jean Baptiste Marie Vianney)
·     HEJMA TASKO EL MATEMATIKO (Episkopo Josef Hrdlička)
·     KUN MARIA DUM ĈIU MOMENTO (Sankta Bernardo)
·     REMEMORO PRI KARDINALO MILOSLAV VLK (Miloslav Šváček)
·     EŬROPO DIREKTAS AL LA PEREEMA INTERFACO (Kard. Bagnasco)
·     LA VIRGULINO FIDELA (D-ro Max Kašparů)
·     LA MOVADO „EUROPA CHRISTI“ (Wojciech Reszczyński)

·     LA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN LA SANKTA MONTO
       
(Miloslav Šváček)
·     LA VALORO DE LA SANKTA MESO (Dienst am Glauben)
·     CENTJARA JUBILEO DE FATIMA (Inĝ. Jan Kalný)
·     LA PAPO FRANCISKO PILGRIMIS AL FATIMO

·     HO DIPATRINO (kanto)
·     KATEGORIO (D-ro Max Kašparů)
·     EL RAKONTO DE ONA KAROSAITĖ-SRIUBIENĖ, LITOVIO

      (Valdonė Skujienė)
·     MONSINJORO VINCENTAS JALINSKAS REMEMORAS

      (Valdonė Skujienė)
·     KORPO KAJ ANIMO (Christoph Schönborn)
·     TIMO (Jaroslava Hamajdová)
·     HONESTO (Jaroslava Hamajdová)
·     MONAVIDO (Jaroslava Hamajdová)
·     SALUTO (Jaroslava Hamajdová)

·     TRADICIO (Jaroslava Hamajdová)

·     NI KONDOLENCAS

·     VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
       (Miloslav Šváček)

·     MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-
       SEKCIO DE LA 21.1.2017 ĜIS LA 30.5.2017

·     DIO BENU

 


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj gelegantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria – Reĝino de Majo. En tiu ĉi belega monato, en kiu la naturo post la vintra dormo plene vekiĝis, mi elkore vin ĉiujn salutas, dezirante al vi, ke vi plene ĝuu la belecon de la naturo, ke vi en ĝi kaj per ĝi admiru la geniecon de ĝia Kreinto – nia ĉiela Patro, kiu ĝin por ni kreis.

Tiun ĉi majan monaton ni ankaŭ speciale travivas kun nia ĉiela Panjo, elkore honorata per la tuta Eklezio, ankaŭ precipe pro la grava jubileo – la centjara datreveno de ŝiaj aperoj en Fatimo. Kaj mi speciale ĝojas, ke la Ĉeĥa IKUE-Sekcio – la Katolika Sekcio de ĈEA ŝian unuan aperon en Fatimo, okazintan ĝuste antaŭ cent jaroj la 13-an de majo 1917, povis travivi spiritligite kun la Papo Francisko, kiu samtempe estis en Fatimo kaj kun la tuta katolika Eklezio. La sabata tago de la 13-a de majo de la tradicia renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis speciale dediĉita al tiu ĉi grava jubileo. Ĝi estis rememorita per la prelego, kies tekston vi povas legi sur la paĝoj 16 ĝis 21 de tiu ĉi numero de Dio Benu. Krom tio sabate matene por la partoprenantoj de nia renkontiĝo okazis esperantlingva sankta meso. Kaj krom tio ni ĉeestis solenan sanktan meson kun amaso da pilgrimuloj, kies ĉefcelebranto estis la ĉefepiskopo de Prago Kardinalo Dominik Duka kun siaj du helpepiskopoj kaj la ĉeestantaj sacerdotoj. Dankon al Dio pro la okazinta spirite riĉa IKUE-renkontiĝo.

Por komenco de la nunjara monato julio estis preparata okazigo en la itala urbo Udine la 70-a Kongreso de IKUE. Pro nesufiĉa nombro da aliĝoj estis ĝia okazigo nuligita. Laŭplane venontjare okazos la Ekumena E-Kongreso (de IKUE kaj KELI) en Ĉehio. La kongreso okazos 50 jarojn post la unua Ekumena E-Kongreso (1968 en Limburg/Lahn).

Elkore vin salutas kaj la Diajn gracojn al vi deziras via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 DIO ATENDAS SIAJN INFANOJN

La homo estis kreita por la ĉielo. Diablo rompis la ŝtuparon, direktantan tien. Nia Sinjoro per sia sufero pretigis alian... Sankta Virgulino Maria estas supre tenanta la ŝtuparon per ambaŭ manoj.

Kara Sinjoro Dio volas igi nin feliĉaj, kaj ni ne volas. Kara Sinjoro Dio nin volas savi, kaj ni volas nenion por nia savo fari.

Dio estas tiel bonvolema, ke spite de niaj ofendoj, kiujn ni kaŭzas al Li, portas nin en la paradizon, preskaŭ kontraŭ nia volo. Kiel patrino, kiu sian infanon dum transpaŝo de abismo portas en ĉirkaŭbrako: Ŝi estas tute okupita per tio, por eviti danĝeron, sed la infano ne ĉesas ŝin ungi kaj malbone sin al ŝi konduti.

Se ni pripensas la maldankemon de la homoj rilate al Dio, ekkaptas nin tento foriri al la alia flanko de la maro, por ĝin ne vidi. Estas tio konsterna!

Se Dio ne estus tiel bonvolema! Sed Li estas!

Kristano, kreita laŭ la bildo de Dio, savita per la sango de Dio, infano de la Savinto, frato de Dio, heredanto de Dio! La kristano, celo de amo de la Dia Triunuo, kies korpo estas templo de la Sankta Spirito: ĝi estas tio, kion la peko malhonorigas!

Kiam estas nia Sinjoro ĉeestanta suraltare kaj iu preĝas por pekuloj, poste Li elradias radiojn en la korojn de tiuj kompatindaj pekuloj, por montri al ili ilian mizeron kaj por ilin konverti, se ili estas fidelaj al la graco.

Lia indulgemo nin atendas, por ke ni amu Dion, kiu por nia savo iĝis homo kaj estis krucumita. Ni bezonas dankeman amon!

Sankta Jean Baptiste Marie Vianney, paroĥestro de Ars

al la indekso


  HEJMA TASKO EL MATEMATIKO

Ankoraŭ kiel juna pastro mi trairis kamparan regionon kun infana grupo. Estis bela vetero, ni havis lecionon de religio en la naturo. Mi elpensis ludon: Rigardu ĉirkaŭe kaj diru, kie estas pri tio mencio en la evangelioj. Motivoj en la infanaj kapetoj naskiĝadis rapide. Ekzemple: vojo, birdoj en areo, kampaj floroj, trudherboj, akvo, fiŝoj, suno, nuboj surĉiele. Sed antaŭ ĉio grenkampo (ĵus ni estis preterirantaj grandan grenkampon). Tio memorigis al ni multajn vortojn de la Sinjoro: mencion pri grenero, kiu estas ensemita, kreskanta, liveranta spikon, rikoltata kaj ŝanĝata je pano. Pri ĉi ĉio Jesuo impreseme parolas. Se enfalos grajno en la teron kaj formortos, ĝi donos grandan rikoltaĵon. La infanoj estis viglaj kaj reagantaj. Ŝajnis al mi, ke ni estas en tia Dia „lernejo en naturo“, kie Dio mem antaŭe preparis multajn siajn demonstrajn helpilojn, kaj lia Filo Jesuo, Instruisto de ĉiuj instruistoj, rimarkas ilin kaj eksplikas ilin al ni, por ke ni ekkomprenu tion plej gravan por la vivo. Sufiĉis nur rigardi, pripensi, montri kaj ekspliki. Io kiel ideala „schola ludus“ (lernado per ludoj).

Kiam estis parolo pri kampo kaj grajno, mi ekmemoris konekse kun tio, kiel iam iu diris al mi, ke mi provu ellabori taskon. Nun mi fine kun vi ĝin dividos. Tio valoras pripenson.

Homo havas unu tritikan grajnon. Li ensemas ĝin kaj post kelkaj monatoj estas matura spiko, kiu havas tridek grajnojn. (Intence ni skribas pli malgrandan numeron. Agronoma fakulo diris al mi, ke la nombro de grajnoj en la spiko varias inter kvardek ĝis sesdek.) Jesuo diras, ke iu grenero donis frukton tridekoble, alia sesdekoble, kaj alia centoble. La tasko do tekstas:

Kiam ĉiujare ni semos ĉiujn grenerojn el rikolto, kiom da ili estos en la deka jaro?

Mi komencis kalkuli rapide kaj eĉ elmemore: en la unua jaro la ensemita grenero ilin donos tridek, en la dua jaro 900, en la tria 27 000 (sufiĉas ĉiun numeron ĉiam tridek-obligi). Por la kvara jaro mi jam bezonis krajonon kaj paperon – pli ol 810 000. Mi diris al mi: Jam mi estas preskaŭ ĉe duono. Tio rapide progresas, baldaŭ mi finos. Sed la kalkulo de tiuj pluaj ses jaroj kaŭzis al mi grandan penon. Senĉese intermiksiĝis al mi nuloj, sed valoris tio. Provu tion ankaŭ vi. Grave estas elteni kaj ne forgesi iun nulon fine ĉe ĉiu obligo. Tio kaŭzus rezulton tre malĝustan. Mi malkaŝos nur tion, ke la fina grajnnombro rikoltita el unu semita grajno prezentas dek kvin ciferan numeron (bilionojn).

Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio. Ankoraŭ vi devas kalkuli, kiom da ŝarĝvagonaroj estus bezonataj, por ke tiu ĉi grenokvanto estu transveturigita per vagonaroj eble ien en Azion aŭ Afrikon, kie pleje regas la malsato.

Profunde vi enspiru. Plua progreso de la solvo estus jena: Pesi per kuireja pesilo, kiom da grajnoj enhavas 1 dekagramo, poste kalkuli, kiom da ili estos en 1 kilogramo, en unu hektokilogramo, en unu tuno, en unu granda vagono (povas veturigi 40 tunojn). Kaj kiom da ili estos en unu vagonaro havanta 50 vagonojn. Kvankam temas pri facila matematiko de obligado, eĉ tiam ni devas atenti por ne erari. Mi certigas vin, ke vi ekmiros pri la nombro de grenvagonaroj kaj ne volos tion ekkredi! (Sufloro: 200 greneroj pezas 1 dekagramon.)

Sed la rezulto al ni sufloros ankoraŭ pli multe ol la nuran ludon de la numeroj: La homo ekkomprenos, ke Dio kreis teron, kiu povas vivteni la homon, la tutan homaron suferantan en multaj lokoj pro malsato aŭ malsatmortado. Pro malsatproblemo ne kulpas Dio. Li kreis kaj kapabligis homon, ke li kreu tian sistemon, en kiu estu sufiĉe da pano por ĉiuj. Sed tio premisas, ke la pli kapablaj, pli fortaj kaj pli riĉaj helpos al malriĉaj kaj malfortaj, modernece postrestintaj, pli malmulte kapablaj, kiuj formas en la mondo majoritaton. Ke ne regas sistemoj, en kiuj riĉuloj klopodas senskrupule amasigadi profiton nur por si mem por ankoraŭ pli riĉiĝi, dum la malriĉuloj iĝas ĉiam pli malriĉaj. La baza inspiro de sociala instruo de la Eklezio diras: La homo devas preferi komunan bonon por ĉiuj antaŭ privata amasigo de abundo por si mem. Li devas malkovri la valoron de donaco, kompato, helpo. Denove ni memorigu al ni la frazon de ĉefepiskopo Antonín Cyril Stojan: „Vi havas nur tion, kion vi donis.“

Jes, eĉ la Sankta Skribo ehavas frazon: „Pli feliĉe estas doni ol ricevi.“ (Ago 20,35) Kaj en iu kanto oni kantas: „Kiu donas, ricevas, multe pli li ricevas...“ (s-ta Francisko el Asizo)

Se post grenrikolto iu publikigas en gazetoj: „Ni produktis tiom kaj tiom milionojn da tunoj de greno“, estas tio mensoga kaj fiereca lingvaĉo. La homa scienco kapablas produkti eĉ ne unu vivan greneron, kapablan elĝermi de si mem. Tio ĉi ĉio estas la verko de la Kreinto, ĝi estas Dia materialo, kiun la homo povas nur kulturi kaj rikolti. Sed li ne kapablas ĝin krei. Ni vivas nur el la donacoj de Dio. Ĉiu grenrikolto kie ajn en la mondo estas ĉiam ravanta miraklo de multenombrigo de pano. Tion konsciiĝi signifas miregi kaj danki. Ne vidi tion, tio atestas pri skuiga blindeco.

Kaj se post tuta tiu ĉi kalkulado vi havos ankoraŭ iom da energio, provu ankoraŭ kalkuli, je kiom pli estus tiuj ĉi greneroj kaj vagonaroj, se la spikoj enhavus sesdekoblan aŭ centoblan grajnnombron.

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 KUN MARIA DUM ĈIU MOMENTO

Kiam vi rimarkas, ke vi dum tiu ĉi surtera vivo pli multe baraktas meze de ventegoj kaj ŝtormoj, ol ke vi paŝas sur firma tero, ne forturnu okulojn de lumo de tiu ĉi stelo – la Virgulino Maria, se vi ne volas, ke vin superŝutu ondoj. Kiam eksplodas ŝtormoj de tentoj, kiam vi aperas inter rokoj de aflikto, ekrigardu la stelon, voku al Maria. Kiam vin baraktigas la ondoj de fiero, ambicio, kalumnioj, ĵaluzo, ekrigardu la stelon, voku al Maria. Kiam la ŝipeton de via animo skuigas kolero aŭ avareco aŭ la avido de la karno, rigardu al Maria. Kiam vin terurigas grandeco de riproĉoj, kiam timigas vin malpura konscienco, kiam vin terurigas severa juĝo kaj jam volas vin engluti la profundeco de malespero, pensu pri Maria.

Dum danĝero, dum angoroj kaj dum duboj pensu pri Maria, voku al Maria. Ŝia nomo ne forlasu vian buŝon, ĝi ne malaperu el via koro.

Kaj por akiri ŝiajn propetojn, ne forgesu la ekzemplon de ŝia vivo. Sekvu Ŝin kaj vi ne erarvagados. Petu Ŝin kaj neniam vi restos sen espero. Pri Ŝi pensu kaj neniam vi eraros. Ŝin vi tenu kaj vi ne falos. Sub ŝia protekto vi ne ekkonos timon. Se Ŝi kondukos vin, vi ne laciĝos. Se Ŝi estos al vi gracoplena, vi atingos la celon. Kaj tiel sur vi mem vi spertos, kiel ĝuste parolas la evangeliisto: „La nomo de tiu virgulino estis Maria.“ (Luk 1,27)

S-ta Bernardo: Homilio Missus est, II,17

 al la indekso


 REMEMORO PRI KARDINALO VLK

Mons. Miloslav kardinalo Vlk, emerita ĉefepiskopo kaj primaso de Prago, la 62-a posteulo de la sankta Adalberto kaj la 35-a ĉefepiskopo sur la Praga Seĝo.

Li naskiĝis la 17-an de majo 1932 en la sudbohemia vilaĝo Líšnice. En la jaroj 1955-1960 li studis en la Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo en Prago la arkivistikan fakon, poste li mallonge laboris kiel arkivisto. En la jaro 1964 li ekstudis en la Cirilometodia Teologia Fakultato en Litoměřice. En la jaro 1968 li sacerdotiĝis kaj estis nomumita sekretario de la episkopo Josef Hlouch en České Budějovice. Sed en la jaro 1971 li pro decido de la komunistaj oficoj devis forlasi tiun ĉi lokon kaj transloĝiĝi por plenumi la pastran servon en la malgrandaj paroĥoj Lažiště kaj Záblatí, Rožmitál pod Třemšínem. En la jaro 1978 estis de li forprenita la ŝtata permeso praktikadi la sacerdotan servon. Dum la jaroj 1978-1988 li laboris kiel vitropurigisto kaj pli poste kiel arkivisto en Prago, kie li dume sekrete plenumis la pastran okupon. La 1-an de januaro 1989 estis al li redonita la ŝtata permeso por la plenumo de la pastra servo, kaj unue li agadis en la regiono de Klatovy, pli poste en la regiono de Ŝumava. En la 14-a de februaro 1990 li estis numumita episkopo de la diocezo České Budějovice, en la 21-a de marto 1991 li iĝis ĉefepiskopo de Prago kaj la 26-an de novembro 1994 li estis nomumita kardinalo. Dum la jaroj 1993-2001 li estis prezidanto de la Konsilio de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj. Ankaŭ post la jaro 2010 li aktive partoprenadis la eklezian kaj komunuman agadojn.

La sepulta eklezia ceremonio okazis sabate la 25-an de marto 2017 en la Katedralo de la sanktaj Vito, Venceslao kaj Adalberto en Prago. Poste lia korpo estis en la katedralo enkriptigita.

Antaŭ 25 jaroj okazis la unua aŭdienco de la reprezentantoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ĉe la karmemora kardinalo Miloslav Vlk. Per jena raporto pri ĝi ni lin rememoru.

La 15-an de marto 1991 okazis aŭdienco de la reprezentantoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ĉe la patrono de la sekcio, la episkopo de České Budějovice Mons. D-ro Miloslav Vlk.

La aŭdienco estis komencita per esperantlingva alparolo, kiun faris la prezidanto frato Miloslav Šváček.

La episkopo reagis je ĉi tiu alparolo per jenaj, ankaŭ esperantlingvaj vortoj:

“Mi dankas al vi por ĉi tiu saluto. Ne estas nun facile por mi paroli esperantlingve pro ofta uzado de la itala lingvo. Mi povus paroli Esperanton, sed tio postulus iom da ekzercado en la lingvouzado. Ĉar nuntempe mi ne trovas okazon paroli esperantlingve, do la esperantlingva parolo estas ĉi-momente por mi malfacila”.

La sekvanta intervjuo okazis en la ĉeĥa lingvo. La vicprezidanto de la sekcio frato inĝ. Jan Kalný informis la episkopon pri la celo de la intervjuo – meti en la subkonscion de la kredantoj scion pri la ekzisto de Esperanto, kiu povus fari tre bonan servon en la eklezio. La episkopo Vlk volonte jesis respondi la demandojn.

Demando: Kun granda ĝojo la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj akceptis vian patronecon super ilia IKUE-sekcio. Kia estas via rilato al Esperanto?

Episkopo M. Vlk: Esperanto estis la unua el la lingvoj, kiun mi en mia vivo lernis krom la germana lingvo, kiu estis dum la milito deviga lernobjekto. Post la milito en la j. 1946, do post mia alveno en la urbon České Budějovice, kiel studento mi konatiĝis kun Esperanto, kiun mi intense eklernis. Tiam ĉi tie vivis prof. Inĝ. Krajíc, kiun mi ekkonis kaj kies E-kurson mi frekventis. Ankaŭ ĉi tie loĝis s-ro Hofhanzel, kies kurson ankaŭ mi vizitadis. Li tre antaŭenigis la ideon de Esperanto. Mi lernis Esperanton en ĉi tiuj kursoj kaj mi partoprenis multajn renkontiĝojn de la esperantistoj. En la jaro 1952 mi eĉ frekventis porinstruistan kurson en Rožnov pod Radhoštěm. La soldatservo kaj sekvanta preskaŭa malpermeso de Esperanto kaŭzis interrompon de miaj rilatoj kun esperantistoj. Poste mi kontaktiĝis kun pluraj lingvoj, kun la franca kaj poste precipe en lasta tempo kun la itala. En antaŭa tempo, antaŭ 40 jaroj mi parolis esperantlingve sufiĉe bone, ĉar al lingvoj mi havas malfermitan rilaton, sed hodiaŭ estas iom malfacile por mi, ĉar Esperanto ĉe mi multe intermiksiĝas kun la itala lingvo. Sed mi kredas, se mi havus la eblecon kaj la tempon, mi certe denove facile kapablus Esperanton kompreni kaj paroli. Tia estas mia rilato al Esperanto.

Demando: Kian opinion vi havas pri la praktika uzo de Esperanto kiel interkompreniga ilo en la vivo de la eklezio, ankaŭ en la rilato kun anoj de la aliaj konfesioj kaj religioj?

Ep. M. Vlk: Mi scias kaj mi eĉ spertis ĝuste komence de la kvindekaj jaroj kaj dum ĉiuj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, ke Esperanto ne estas afero nur de la lingvo, sed ke en ĝi ekzistas ankaŭ certa ideo. Kaj ĉi tiu ideo estas ne nur lingva interkompreniĝo, sed ankaŭ la alproksimiĝo de la homoj. Tion mi ofte spertis dum diversaj renkontiĝoj kun esperantistoj en Prago, dum kiuj mi ekkomprenis ĉi tiun ideon de la homa alproksimiĝo. Tion mi ĉe Esperanto tre estimas, ĉar tio estas ne nura afero de la lingvo, sed ankaŭ de pliproksimiĝo de la homoj. Kaj mi supozas, ke hodiaŭ estas gravaj ĉiuj vojoj kaj ĉiuj rimedoj, kiuj kondukas la homojn al pliproksimiĝo. La teknika tempo, en kiu ni vivas, la homojn alproksimigas kaj mi dirus, ilin sinkronigis, sed interne la homoj troviĝas tre malproksimigitaj, tre fremdigitaj. Esperanto povas esti ĝuste grava ilo de ĉi tiu interna ideo kondukanta al pliproksimiĝo de la homoj.

En la vivo de la eklezio mi ne havis okazon tiom ĝui la bonefikon de ĉi tiu lingvo, ĉar en tiu tempo la sekcio de la katolikaj esperantistoj aŭ alia simila organizaĵo ne ekzistis. Estas la vero, ke ni tiam ricevadis revuon Espero Katolika kaj mi korespondadis kun nederlandanoj, japanoj kaj homoj el diversaj aliaj landoj. Sed praktike renkontiĝi iunivele, en iu forumo kun la katolika medio de Esperanto, tiun ĉi eblon mi ne havis. Kiam poste ekzistis la IKUE-tendaroj en Herbortice, mi estis pri ili informita, sed mi mem ne havis eblecon ilin partopreni. Kio rilatas la universalan nivelon en Eŭropo, ankaŭ tian sperton mi ne havas, ĉar en la nuna tempo, kiam ni trovas eblecon eniri Eŭropon, mi moviĝas plej ofte sur aliaj niveloj kaj pere de aliaj lingvoj. Sed mi supozas, ke ankaŭ Esperanto, se ĝi disvastiĝos, povas fariĝi helpilo precipe dum grandaj renkontiĝoj, kiuj en la eklezio okazadas. Kaj rilate al anoj de la aliaj religioj mi opinias, ke estas necese, ke la Esperantaj sekcioj de la apartaj landoj ne estu nur unukonfesiaj, sed la konfesioj tie simple kuniĝu, ĉar la ideo de ekumenismo kaj la ideo de la esperantistoj havas komunan bazon, t.e. la alproksimigon de la homoj.

Demando: La Vatikana Radio jam longajn jarojn elsendas programojn ankaŭ en Esperanto. Pasintjare Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo. Kiel laŭ via opinio ĝi povus ankoraŭ pli efike helpi al la evangelizado, precipe dum internaciaj renkontiĝoj?

Ep. M. Vlk: Tre min ĝojigis la sciigo, ke Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo, ĉar dum la diversaj renkontiĝoj sur internacia nivelo de katolikaj esperantistoj necesas, ke tie ne manku ankaŭ precipe la eŭkaristia Diservo. Tial estas konvene, ke la Diservo estu en Esperanto kaj ankaŭ same rilate al la evangelizado. Estas grave, ke ekzistas tradukoj de la Sankta Skribo, ktp., por ke ankaŭ estu anoncata la evangelio en ĉi tiu lingvo. Kompreneble ĉi tiu anoncado de la evangelio en Esperanto dependas de tio, ĉu ekzistas homoj, kiuj tion aŭdas kaj kiuj tion komprenas. Mi supozas, ke rilate al la demando mi dume diru tion, ke la Diservoj kaj predikoj en Esperanto certe la homojn pliproksimigas, ĉar la diversaj naciecoj kaj la homoj de diversaj lingvoj aŭdas la saman lingvon kaj havas al ĝi la saman rilaton. Kaj tio starigas la homojn sur la egalan nivelon, kiu esence el la evangelio elkreskas. Mi ĉi tie dirus, ke estas konvene kaj bezone, ke la homoj pli multe sciu Esperanton, por ke povu esti tiunivele kaj en tiuj sferoj per ĉi-vojo anoncata la evangelio.

Demando: Kiucele la katolikaj esperantistoj prefere direktu sian aktivadon? Ĉu vi volas al ili ion sciigi?

Ep. M. Vlk: Tiu ĉi estas la demando, kiu iomete embarasigas, sed mi supozas, ke la katolikaj esperantistoj la bazan ideon de alproksimiĝo plenigu ĉiam pli forte per la spirito de la evangelio, ĉar temas ja pri la sama spirito. Kaj se la katolikaj esperantistoj kiel katolikoj vivas per la evangelio, ili vivas per sopiro, ke ĉiuj estu unu, do poste ili posedos la avantaĝon, ke ili havas Esperanton. Kaj ĉi tiun bazan ideon de la evangelio, do ankaŭ de ilia vivo, ili ĝin ankoraŭ pli intense vivu kaj disvastigu. Mi supozas, ke ĉi akcenton la katolikaj esperantistoj el la evangelio ĉerpu kaj laŭ ĝi vivu, kaj tiel vere plenigu la ideon de pliproksimiĝo de la homoj, ili plenigu ĝin efektive per la evangelio kaj vivu ĝin el la evangelio. Fine de la aŭdienco la prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio informis la episkopon pri la planitaj aranĝoj de ĉi tiu jaro. La episkopo finis la aŭdiencon per paŝtista beno adresita al ĉiuj esperantistoj. La aŭdiencon ĉeestis kvinopo de la sekciaj reprezentantoj: frato Ladislav Mlejnek, sac. Josef Kobza, frato Miloslav Šváček, Inĝ. Jan Kalný kaj D-ro Václav Rajlich. Dum la aŭdienco estis sentata vere frateca etoso kaj la patreca amo de la patro episkopo – patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La renkontiĝo plenigis nin per novaj fortoj kaj certigis nin, ke la strebadoj de la katolikaj esperantistoj estas konformaj kun tiuj de la tuta eklezio.

Miloslav Šváček

Tiu ĉi teksto aperinta en Dio Benu 2/1991, do ĝuste antaŭ la 25 jaroj, estas plu aktuala ankaŭ por la nuntempo.

Al la Ĉeĥa Episkopara Konferenco kaj al la Ĉefepiskopejo de Prago estis sendita la 19-an de marto kondolenca letero kies esperantigita teksto estas jena:

Altestimataj Patroj Episkopoj, kun doloro ni akceptis sciigon, ke la Sinjoro hieraŭ alvokis en la eternecon nian karegan patron Kardinalon Miloslav Vlk.

Nome de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun sidejo en Romo, nome de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ nome de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo akceptu la profundan kondolencon pro la forpaso de la kara patro kardinalo Miloslav, kiu per oraj literoj enskribiĝis en la historion de la katolika Esperanta movado kaj en niajn korojn.

Patro kardinalo Miloslav, kiu dum sia junaĝo okupiĝis pri Esperanto ĝis porinstruista ekzameno, akceptis reprezentantojn de nia katolika Esperanta movado en České Budějovice, en Prago, sed ankaŭ en Romo. Profunde en nian memoron enskribiĝis la patro kardinalo la 10-an de julio 1995, kiam li vizitis nin en la urbo Olomouc, por kadre de la okazanta 48-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista celebri kun dek naŭ pastroj – esperantistoj el kelkaj landoj la sanktan meson en la preĝejo de la Virgulino Maria la Neĝa. Neforgesebla travivaĵo de la kongresanoj poste estis amika kunestado kun la patro kardinalo en la kongresejo, kie li ankaŭ akceptis la funkcion de la Alta Protektanto de IKUE. Eĉ se pluajn du tiajn kongresojn – la 55-an en Kroměříž 2002 kaj la 59-an en Velehrad 2006 li ne povis persone ĉeesti, ĉiam li rememoris la kongresanojn per sia mesaĝo al ili adresita.

Kun dankemo rememoras la patron kardinalon ankaŭ la partoprenintoj de la Internacia Junulara Kongreso en la urbo Liberec 2009, kie li kadre de la kongreso celebris ankaŭ al la kongresanoj la esperantlingvan sanktan meson, kaj kie lin la junaj partoprenantoj honorigis per la titolo Honora Membro de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Kun amo kaj dankemo ni rememoros la patron kardinalon Miloslav precipe enpreĝe, por ke li plu estu por ni modelo de kuraĝo kaj braveco, per kiuj estis plenigita la tuta lia vivo en la servo de nia Katolika Eklezio kaj Dio.

Nome de la katolikaj esperantistoj kaj nome de la Esperanta junularo akceptu nian sinceran kaj profundan kondolencon.

Miloslav Šváček
Vicprezidanto de Internacia Katolika
Unuiĝo Esperantista
kaj prezidanto de IKUE-Katolika
Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio
Mgr. Marek Blahuš
Kunrenoviginto kaj honora membro
de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo

 

Al la supra kondolenco sendita al la Ĉeĥa Episkopara Konferenco kaj la Ĉefepiskopejo de Prago sendis dankmesaĝon la ĉefepiskopo de Prago Mons. Dominik kardinalo Duka OP:

“Sincere mi dankas pro la esprimo de kondolenco kaj preĝoj por la nemortema animo de mia estiminda antaŭulo Lia Eminenco kardinalo Vlk.

+ Dominik kardinalo Duka OP ĉefepiskopo de Prago,
metropolito kaj primaso ĉeĥa”

al la indekso


 EŬROPO DIREKTAS AL LA PEREEMA INTERFACO

La 10-an de aŭgusto, en la festotago de la sankta Laŭrenco, la patrono de la itala urbo Genova, dum la homilio en la katedralo la prezidanto de la Itala Episkopara Konferenco, la kardinalo Angelo Bagnasco (iafoje spekule nomata ombra papo) ne lasis la kredantojn en nescio, ke la eŭropa kontinento direktas al morteca interfaco kaj degenero.

La krizo de la eŭropa kontinento havas antaŭ ĉio sian spiritan devenon, kiam la kontinento distanciĝis de siaj spiritaj radikoj, tradicioj de simboloj kaj ceremonioj, ja eĉ hontas pro ili, kaj fariĝas sub la taktobastono de la Eŭropa Unio paganeca kaj aroganta. La kristanismo, ĉar ĝi ne falas survangen antaŭ la (novtempaj) imperiestroj kun tradicio de la pereigaj ideologioj, estas tial paradokse kvazaŭ en intereso de malsevereco kaj egaleco malantaŭata, diskriminaciata kaj premata al konformismo kun entrudata samtempa eŭropa ideologio kaj regularo, en kiu ne plu estas la loko por Dio. En tiu ordo superas personaj ambicioj la kolegiecon kaj interesojn de la tuto, kiu tiel direktas al perdo de sia misio kaj respondeco en la mondo kaj pluen direktas al degenero, diris la kardinalo Angelo Bagnasco.

Radio Vatikana, 18.8.2016, publikigita en rubriko Aktualaĵoj

 al la indekso


 LA VIRGULINO FIDELA

Kio estas fideleco? Vico de samtempuloj dirus – eco, kiu malhelpas la disvolviĝon de la personeco. Anakronismo, antaŭjuĝo, io, kion oni hodiaŭ ne portas kaj kio ne havas estontecon.

La homoj je unu flanko sopiras pri tio, ke iu estu fidela al ili, sed je dua flanko sufiĉas tre malmulto al tio, ke ili estu malfidelaj al la aliuloj.

Malgraŭ tio la fideleco estas la signo de la spirita nobleco.

Se ni hodiaŭ parolas pri la nuntempa homo kaj la fideleco, tiam ni ĝin kompreneble komprenas en senco partnereca, kiam du personoj estas al si fidelaj.

Sed por ni, la kristanoj, la ideo de la fideleco transiras tiun limigitan fidelecon de la du homoj kaj disvastigas al ni ĝian horizonton ankaŭ je fideleco al la vorto. Je fideleco al Dio. Je fideleco al idealoj, kiujn ni ekkonis kaj kiujn ni akceptis.

Ne povas por ni temi nur pri la fideleco al nia vivpartnero. Ni ja estas alvokitaj al pli altaj aferoj. Kaj al tiuj pli valoraj apartenas ankaŭ la fideleco al la propra vorto, al nia promeso, al nia Dio.

La virgulino Maria estas por ni tiuloke modelo.

El la evangelio ni scias, ke Ŝi malmulte parolis. Ni tie trovas neniun ŝian tutecan prelegon, sed tamen el tio, kion la Dipatrino eldiris, kaj kion mi povas legi tuj en la dua ĉapitro de la evangelio de s-ta Luko, ni pruvas, kiel treege Ŝi taksis Dian fidelecon al israela nacio, kaj kiel dum sia tuta vivo Ŝi restis fidela al tiu vojo, al kiu Ŝi estis elektita kaj al kiu Ŝi diris sian “jes, fariĝu al mi tiel”.

Estus eble senbezone tiuloke paroli pri la fideleco al sia edzo aŭ sia edzino. Sed estas necese mencii fidelecon, en kiu fiaskas la kristanoj, kaj tio estas la fideleco al la vortoj de Jesuo Kristo.

La fideleco al baptaj promesoj. La fideleco, kiun promesas kavaliroj al sia sinjoro, kiam lianome ili foriras al la batalo, tiel kiel ni foriras en la batalon en la nomo de Jesuo kaj ni renkontiĝas kun la batalantoj en tiu belega senco de la vorto en konfirmacio.

Estas necese de tempo al tempo memorigi al ni ĉiujn niajn promesojn, kiujn ni iam antaŭ Dio faris, kaj demandi, ĝis kia mezuro ni restis al tiuj promesoj fidelaj, ĉu nia vivo, niaj pensoj ne direktis al aliaj samtempaj religioj, ĉu ni estis fidelaj al unua Dia ordono kaj krom ununura Dio ni ne adorkliniĝadis ankoraŭ antaŭ aliaj idoloj. Ĉu ni estis fidelaj al ĉiuj ceteraj ordonoj kaj ne starigis sur iliajn lokojn elturniĝojn, ekskuzojn kaj dubigajn eksplikojn.

Resti fidela ĝis la fino, persisti, kuri la bonan kuron, batali la bonan batalon, kiel pri tio parolas la sankta apostolo Paŭlo.

Per kio la sanktuloj sanktuliĝis? Ĉu per tio, ke ili ne sentis doloron? Ne, ili toleris ĝin same kiel ni, la homoj de tiu ĉi tempo. Ĉu ili eble fariĝis sanktuloj tial, ke ili naskiĝis esceptecaj? Tute ne. Ili naskiĝis sammaniere kiel venis sur la mondon ni kaj la ceteraj. Sed ĉiuj sanktuloj senescepte havis tiun econ, kiu nomiĝas fideleco.

Max Kašparů

al la indekso


 LA MOVADO "EŬROPA CHRISTI"

La venonta Eŭropo, la vera Eŭropo estos Eŭropo de Kristo, kies nova konstitucio devas esti kristaneco kaj Evangelio. Tiu ĉi estas la mesaĝo de la nova movado, kiu ĵus formiĝis en Pollando laŭ la iniciato de Pastro Infulato Ireneo Skubiś. „Eŭropa Christi“ devas esti la granda vokado de kristanoj kaj katolikoj eŭropaj, por ke la reveno al Kristo, al Evangelio estu la fermentilo de la nova erao kaj de la nova homo, por ke ĝi kontribuu al la ekvivigo de la kredo, espero kaj amo en ni – skribas en la manifesto „Eŭropa Christi“ Pastro Infulato Skubiś. La 14-an de marto 2017 en Varsovio la iniciatintoj de la nova movado rememorigis la personojn forĵetitajn fare de Eŭropa Unio – la fondintojn de la unuiĝinta Eŭropo – Robert Schumann, Alicide de Gaspari kaj Konrad Adenauer. Du unuaj politikistoj, franco kaj italo, proklamitaj Diservantoj, estas la kandidatoj de la Katolika Eklezio por honorigo je altaro. Por ilia baldaŭa beatigo oni preĝadis en la Sanktejo Klara Monto en Częstochowa. Inter la eksterlandaj gastoj de la simpozio „Europa Christi“, kiu okazis en la Universitato de Kardinalo Stefano Wyszyński en Varsovio, estis ankaŭ Frato Prof. Bernardo Ardury, norbetano, la postulatoro de la beatiga procedo de Roberto Schumann, kaj la itala parlamentano Rocco Buttiglione, kiu pro la difino, ke samseksemo estas peko, estis ekskluzivita el la kandidatoj por la posteno de komisionano de la Eŭropa Unio. Inter la italaj geamikoj de la movado „Eŭropa Christi“ estas la plej maljuna filino de Alicide de Gaspari Maria Romana de Gaspari.

Tio estas nur la komenco de la movado, al kiu deklaris sian aliĝon prezidanto de la Instituto de la Pensoj de Roberto Schumann Prof. Zbigniew Krysiak. La Grupoj de Schumann estas en Varsovio jam kelkaj kaj ili ne povas esti erarigitaj kun la Parado de Schumann, kiu ĉiujare piediras tra la stratoj de la polaj urboj kun la ĉielarkaj standardoj al la granda ĝojo de la „dua Rosa Luksemburg“, la eŭrodeputito Rosa Maria Gräfin von Thun Hohenstein.

La movado „Eŭropa Christi“ sin turnas al ĉiuj kristanoj, kristanaj organizoj, ĉiuj homoj de bona volo kun la invito aliĝi al ĉi tiu movado. La kristaneco formigadis Eŭropon de nacioj kaj plu ĝi devas ĝin formadi.

Wojciech Reszczyński, famkonata pola ĵurnalisto El semajnrevuo „wSIECI“,
20-26.03.2017 esperantigis Stanisław śmigielski

al la indekso


 LA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN LA SANKTA MONTO

Dum la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de majo 2017 okazis la tradicia renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Nunjare ĝi okazis en la fama kaj la plej grava pilgrimloko de Bohemio (landparto de Ĉeĥio) en Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe la urbo Příbram. La renkontiĝon partoprenis 30 personoj kaj vizite venis kelkaj karaj gastoj. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ kara frato Johannes Moser el Berlino kaj tri karaj gefratoj el Slovakio: Pavol Petrík (prezidanto de la Slovakia IKUE-Sekcio kaj estrarano de IKUE), fratino Mária Beláňová kaj frato Inĝ. Tibor Kepencay. Inter la partoprenantaro ankaŭ troviĝis du junaj geedzaj paroj kun siaj infanoj: MUDr. Petr Adam Dohnálek kun la edzino Lucie kaj la infanoj Anastázie kaj František, kaj Mgr. Marek Blahuš kun la edzino Veronika kaj la filineto Rozaria.

La vendreda posttagmezo estis destinita por alveno kaj loĝigo de la partoprenantoj. Kiuj venis pli frue, tiuj povis partopreni la rozarian preĝon en la belega baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria. Post la vespermanĝo, por memorigi al la ĉeestantoj pasintjarajn IKUE-aranĝojn – la 69-an Kongreson de IKUE okazintan en la slovakia urbo Nitra kaj la tradician IKUE-renkontiĝon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazintan en la bela pilgrimloko de la Virgulino Maria en Vranov apud Brno, estis ebleco spekti projekciaĵojn pri tiuj aranĝoj.

Por komenci la sabatan programon, estis enprogramigita la esperantlingva sankta meso. Sed unu tagon antaŭ ĝi anoncis ĝia celebronto frato Sac. D-ro Max Kašparů nealvenon pro ekmalsaniĝo. Spite de tio la esperantlingva sankta meso okazis, ĉar en la pilgrimloko Sankta Monto vivas nia longjara membro – la IKUE-ano, la jam 92-jaraĝa pastro redemptoristo Sac. Ladislav Škrňa, kiu volonte akceptis la taskon mescelebri la esperantlingvan sanktan meson denove post 26-jara paŭzo. Danke al Dio, la E-sankta meso estis belega travivaĵo. Ĉar la sabatan tagon ni travivis kunigitaj kun la papo estanta en Fatimo kaj kun la tuta Eklezio memore al la 100-jara datreveno de la unua apero de la Virgulino Maria en Fatimo, do fine de la sankta meso okazis honore al la Virgulino Maria renovigo de la sinkonsekro de nia IKUE-sekcio kaj la IKUE-movado al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria.

Koncerne la mescelebranton de la esperantlingva sankta meso Sac. Ladislav Škrňa mi povas malkaŝi, ke min kun li ligas jam 48-jara konateco. En la jaro 1969, kiam ni decidiĝis organizi unuan Katolikan (IKUE) Esperanto-Tendaron en la vilaĝo Herbortice (Ĉeĥio), tiam lin, kiel novpastron – esperantiston, sendis al la tendaro tiama episkopo de Prago František Tomášek, por mescelebri en la tendaro kaj praktiki animzorgan servon al la plejparte junaj getendaranoj. Kaj dum la okazinta en la jaro 1991 la IKUE-renkontiĝo en la urbo České Budějovice, li ankaŭ tie mescelebris esperantlingve por la partoprenantoj de la renkontiĝo.

Post la sabata sankta meso kaj la matenmanĝo okazis Konferenco de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio – la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kadre de ĝi okazis elekto de la sekcia komitato por la plua trijara balotperiodo. Kiel prezidanto, kasisto kaj redaktoro de la sekcia revuo Dio Benu, estis reelektita frato Miloslav Šváček, la vicprezidanto Inĝ. Jan Kalný kaj la komitatanoj Jaroslav Chodníček kaj Mgr. Marek Blahuš.

Je la 11-a horo ni partoprenis la solenan sanktan meson kun multnombra pilgrimantaro intence de la sacerdotaj vokitecoj, kies ĉefcelebranto estis la ĉefepiskopo de Prago Mons. Kardinalo Dominik Duka OP, kuncelebrantoj estis helpepiskopoj de Prago Mons. Karel Herbst, Mons. Václav Malý kaj pluaj sacerdotoj. Estis tio belega kaj spirite ege riĉa travivaĵo.

La posttagmezan konatiĝon kun la belega Maria-pilgrimloko realigis neorganizite ĉiu mem, ĉar mankis konvena ĉiĉerono.

Post tio devus okazi planita prelego de la frato Max Kašparů. Pro lia neĉeesto okazis prelego planita por vespero de frato Inĝ. Jan Kalný memore al la 100-jara datreveno de la aperoj de la Virgulino Maria en Fatimo. La prelego estis kompletigita per projekcio de du nelongaj filmoj pri ŝiaj aperoj en Fatimo.

Post la vespermanĝo kaj la esperantlingva rozaria preĝo okazis anstataŭa tre interesa programo pri la temoj: Genetiko – sian historion ĉiu mem portas en si; Tradicia Genealogio, kies esperantlingvan akompanon dum projekciado erudite okazigis frato Mgr. Marek Blahuš.

La dimanĉan ĉeĥlingvan sanktan meson ni partoprenis en la superba baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kun ceteraj ĉeestantaj paroĥanoj kaj pilgrimuloj. Post ĝi okazis neformala interbabilado, dum kiu apartaj gefratoj informis pri la aktivadoj en siaj loĝlokoj. Ankaŭ karaj gastoj informis pri siaj aktivadoj, precipe s-anino Margit Turková, konata tradukistino en Esperanton. Gaste ĉeestis ankaŭ anoj de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia). Post la dimanĉa tagmanĝo estis la renkontiĝo oficiale finita kaj ĝiaj kontentaj kaj spirite riĉigitaj partoprenantoj feliĉe revenis en siajn hejmojn.

Okazigo de tiu ĉi nia semajnfina IKUE-renkontiĝo en la pilgrimloko Svatá Hora estis preparata jam en la jaro 2015. Sed pro kompletaj riparaj laboroj en la tuta pilgrimloka konstrukomplekso ĝi devis esti nuligita kaj tiam la tradicia renkontiĝo okazis en anstataŭa ankaŭ bela loko, la historie grava sudbohemia urbo Třeboň. Kaj kie okazos la renkontiĝo venontjare? Ankoraŭ ne estas konate, sed ni petegas niajn sekcianojn proponi konvenajn lokojn por ĝia okazigo. Estus bone, se la venontjara renkontiĝo okazu en Moravio (landparto de Ĉeĥio).

Nian elkoran dankegon pro la bele kaj spirite riĉe travivitaj semajnfinaj tagoj en la pilgrimloko Svatá Hora – Sankta Monto ni adresu unuavice al nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria – arde tie honorata. Ankaŭ nian dankon ni adresu al la pastro Ladislav Škrňa kaj la prelegintoj fratoj Jan Kalný kaj Marek Blahuš. Kaj mi dankas al vi ĉiuj gepartoprenintoj de la renkontiĝo, ke vi venis al Sankta Monto, kie ni povis kune travivi belajn tri tagojn, kiujn ni longe rememoros.

Dio vin ĉiujn benu kaj la Virgulino Maria vin ŝirmu per sia patrineca ŝirmmantelo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA VALORO DE LA SANKTA MESO

Dum la sankta meso kaj la Alportantoj kaj la Ofero estas senlime dignaj; Li estas tiu, pri kiu mem Dio la Patro diras: „Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.“ (Mat 3,17) Tial la sankta meso havas senliman valoron. Per la sankta meso estas al Dio farata la senfina honoro. La mesofero havas la saman valoron kiel la ofero sur Kalvario, ĉar ĉi tie estas oferata la sama Filo kiel tiam. Tiel kiel suno per sia brilo superas ĉiujn planedojn kaj la Tero superas ĉiujn stelojn entute, tiel superas pia ĉeestado de la sankta meso ĉiujn niajn verkojn en sia honorindeco kaj utileco.

Faru ĉion eblan, por ke vi povu ĉiutage ĉeesti la majestan oferon de la sankta meso. Ĉar la sankta meso estas centro de la kristana religio, suno de la spiritaj ekzercoj, koro de ĉiu pieco kaj beateco. Ĝia aŭskulto estas eĉ pli utila ol la plej bonega speco de la preĝo, meditado. Ĉar dum meditado ni Kriston nur imagas, sed en la sankta meso Li estas persone ĉeestanta. Sed se gravaj kaŭzoj malhelpas al vi la ĉeston de la sankta meso, vi devas almenaŭ alporti koron al la altaro kaj tiamaniere ĉeesti ĝin almenaŭ per spirita maniero.“ (S-ta Francisko de Sales).

Kiu volas ricevi grandan gracon de la bona morto, tiu aŭskultu vortojn de la sankta Bernardo: „Ne estas eble, ke kristano, kiu ofte kaj pie ĉeestadas la sanktan meson, mortu per malbona morto.“

Ni do prenu kiel sian devizon: „La sankta meso estas mia ĉielo.“

El Dienst am Glauben 3/201

„Mi certigas vin, ke al tiu, kiu pie partoprenos la sanktan meson, mi sendos en liaj lastaj vivmomentoj tiom da miaj sanktuloj, kiom estis liaj vere piaj partoprenoj, por ke ili lin fortigu kaj protektu.“ (Jesuo al sankta Gertruda el Helfta)

al la indekso


 CENTJARA JUBILEO DE FATIMA

La prelego de Inĝ. Jan Kalný prezentita la 13-an de majo 2017 en Příbram – Svatá Hora dum Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Oni skribis la jaron 1917. En tiu tempo furiozis kruela unua mondmilito, vasta tragedio, kian historio ĝis tiu tempo ne ekkonis. Tamen eĉ en Eŭropo tiam ekzistis regionoj, kie vivis simplaj loĝantoj relative trankvile. Al tiaj apartenis ankaŭ kamparo de centra Portugalio. La loĝantoj tie bredis bestojn kaj zorgis pri malgrandaj kampoj. En montara vilaĝo Ourém en distanco de 123 km norde de Lisbono vivis du parencaj familioj, kies tri simplaj infanoj paŝtis ĉiutage ŝafojn en proksima ĉirkaŭaĵo de Fatima, sed pro tio ili ne povis frekventi lernejan edukon. La plej aĝa dekjara Lucia dos Santos kaj ŝiaj gekuzoj Marto – naŭjara Francisko kaj sepjara Hiacinta.

Ni rimarku vivojn de tiu pridonacita triopo. Lucia rakontis, ke jam en la jaro 1915, kiam la milito pereigis milojn da homoj kaj detruis multajn landojn, montris sin al ŝi eĉ al aliaj paŝtistinoj anĝelo dum ili preĝis rozarion. Unu jaron poste, kiam la milito ekscesis per plena forto, niaj tri gepaŝtistoj renkontiĝis kun la anĝelo, kiu instruis ilin jenan preĝon, kiun vi certe konas:

Mia Dio, mi kredas je Vi, mi ador-kliniĝas antaŭ Vi, mi fidas je Vi kaj mi Vin amas. Mi petas pardonon por tiuj, kiuj ne kredas je Vi, ne adorkliniĝas antaŭ Vi, ne fidas je Vi kaj Vin ne amas.

Poste la anĝelo aperis al tiuj tri infanoj ankoraŭ kelkfoje kaj instigis ilin multe preĝi. Li prezentis sin kiel gardanĝelo de Portugalio. Niaj etaj infanoj, eĉ se ili estis analfabetaj, bone ĉion rememoris kaj fidele ĉiutage preĝis. La anĝelo anoncis al ili, ke la plej sanktaj koroj de Jesuo kaj Maria volas komisii ilin por intencoj de mizerikordo.

Venis printempo de plua milita jaro, jam la kvara - 1917. La 13-an de majo la infanoj kiel kutime paŝtis la ŝafojn en la kaldronvalo Cova da Iria. La naturo en tiu bela suna tago estis plena de bonodoroj eĉ kvieto. Je la tagmezo la paŝtista triopo ekvidis subite abruptan ekfulmon. La infanoj ektimis kaj tuj ekpelis sian ŝafgregon hejmen. Kiam ili alvenis al granda kverko, nova forta ekfulmo blindigis ilin. La timo instigis la infanojn por kuri rapide for. Post iu momento ili haltis kaj gapante observis super juna kverketo ŝvebi brilegan staturon de ia juna sinjorino. Tiu mansignis al ili kaj trankviligis ilin per vortoj: „Ne timu, mi ne malutilos vin.“ La infana grupeto rigardis ĉi tiun fenomenon kun vera mirego. Nur Lucia kuraĝis demandi: „De kie vi estas?“ „Mia patrujo estas la ĉielo,“ respondis la misterplena virino kaj eksplikis kialon de sia apero. „Mi alvenis por peti vin, ke vi venu ĉi tien sesfoje en jena sama horo ĝis la monato oktobro ĉiumonate la 13–an tagon. Oktobre mi diros al vi, kiu mi estas kaj kion mi de vi postulas. Lucia jam kuraĝiĝis kaj demandis, kiu el ili tri atingos la ĉielon, poste pri postmorta sorto de kelkaj mortintaj knabinoj. Al ĉiuj demandoj ŝi ricevis kontentigajn respondojn.

Poste la nekonata sinjorino demandis, ĉu la infanoj volas konfidi sin al la Sinjoro kaj alportadi oferojn por konverto de pekuloj, kiuj ofendas Dian Majeston. Lucia respondis entuziasme en la nomo de ĉiuj tri viziuloj: „Jes, ni volas“. Tiam la mistera estaĵo rimarkeble ĝojigita anoncis al niaj paŝtistetoj, ke ili multe suferos kaj disetendis siajn manojn, el kiuj radiis brilega lumo. Ili metis sin sur la genuojn kaj laŭdis Sanktan Triunuon. Fine la aperaĵo rekomendis al ili ĉiutage preĝi rozarion por elpeti al la mondo pacon. Poste la mistera staturo suprenlevis sin kaj malaperis en la suna lumo. Interesa estas la fakto, ke ambaŭ knabinoj ĉion vidis eĉ aŭdis, sed parolis kun la estaĵo nur Lucia, dume Francisko ĉion vidis, sed aŭdis nur voĉon de Lucia. Same tio okazis eĉ dum venontaj vizitoj de la Sinjorino.

La infanoj volis pri tiu eksterordinara evento tute silenti, sed malgranda Hiacinta tamen ne povis tion elteni kaj rakontis pri ĝi al sia patrino. Tiu ne kredis al la filino, sed malgraŭ tio iris al la patrino de Lucia demandi, ĉu la knabino ankaŭ tion travivis. Ĝis tiu tempo ŝi silentis, sed de nun estis jam necese defendi verecon de koncerna okazintaĵo. Sinjorino Santos tute ne ekkredis al rakontado de la infanoj kaj ekis sian dekjaran filineton eĉ puni pro suspekto, ke ŝi mensogas. Tamen sciigo pri tiu kurioza afero rapide disvastiĝis. Multaj homoj eĉ mokis, oni dubis pri vereco de ties priskribo, krome kelkaj el ili estis tre scivolaj.

En tia etoso venis la 13-a de junio. Laŭ sia promeso la tri paŝtistoj iris denove kun grupo de aliaj homoj al la kaldronvalo Cova da Iria. Tie denove aperis belega Sinjorino. Al demando de Lucia, kion ŝi deziras, la estaĵo respondis: „Ke vi venu ĉi tien la dektrian de venonta monato kaj preĝu ĉiutage la rozarion.“ Nun ŝi konfidis al niaj viziulinoj sekreton, kiu rilatis al la estonteco. De ŝiaj manoj elradiis du lumaj fluoj, la unua direkte al la ĉielo kaj la dua al la tero. Antaŭ ŝia dekstra mano montris sin koro ĉirkaŭvolvita de dornoj. La infanoj komprenis, ke la lumradianta ĉiela persono, kiu poste malaperis, estas Virgulino Maria mem.

La konfiditan mesaĝon aŭdis ja nur ambaŭ knabinoj, kiuj poste ne volis al aliaj homoj ĝin malkaŝi. Tamen scivolemaj homoj, kiuj aŭdis ĉion, kion Lucia dum tiu evento parolis, disvastigis rapide sciigon pri jena revelacio en sia ĉirkaŭaĵo. Tio kaŭzis, ke ĉie en tiu regiono oni parolis nur pri ĉi tiu afero. Opinioj de homoj estis diversaj. Iuj konsideris, ke temas pri fantaziaĵo aŭ sugesto, aliaj suspektis la viziulojn pri mensogoj, sed ekzistis eĉ seriozaj voĉoj, ke necesas observi objektive evoluon de la afero. Loka paroĥestro en Fatima dubis pri vereco de ĝi kaj eldiris sian opinion, ke povus temi pri diabla mistifiko. Precipe tiu frazo tre maltrankviligis Lucian.

Ambaŭ tuŝitaj familioj ektroviĝis en komplika situacio. Ankaŭ la tri infanoj fariĝis konataj personoj, diversaj homoj volis ilin vidi kaj paroli kun ili. Sed ne ĉiuj el tiuj havis purajn intencojn.

La 13-an de julio kolektiĝis kelkaj miloj da personoj en Cova da Iria apud Fatima por ĉeesti dum miraklo. Lucia, kiu nun baraktis per duboj, spitis unue iri al tiu loko, sed poste tamen ŝi kun siaj geamikoj venis. Kiam la ĉiela virino aperis, la knabino demandis: „Kion vi postulas de mi?“ „Mi volas, ke vi ĉi tien denove la 13-an de venonta monato nepre venu kaj ĉiutage preĝu al honoro de Dipatrino rozarion por baldaŭa fino de la milito, ĉar nur la Patrino de Dio povas al vi helpi.“ La knabino ĝis nun ankoraŭ iom skeptika petis la Sinjorinon, ke ŝi malkaŝu sian nomon kaj montru miraklon por amaso da homoj. Al tiu postulo la ĉiela vizitantino do respondis: „Venu ĉi tien ĉiumonate. En oktobro mi diros al vi, kiu mi estas kaj instigos grandan miraklon, por ke ĉiuj ekkredu.“

Enhavo de pluaj frazoj, kiujn ambaŭ knabinoj aŭdis, estis: “Alportu oferojn por pekuloj pro la amo al Jesuo kaj repaciĝo pro ofendoj de la Senmakula Koro de Maria”. Sed poste kunvenintaj homoj vidis, ke la viziuloj subite paliĝis kaj tremis, Lucia eĉ dolore duonvoĉe ekkriis. Ĉeestantaj vizitantoj nenion vidis eĉ ne aŭdis krom vortoj de la knabino. Tamen ĉiuj observis negrandan nubon, kiu ekflugis super la arbeton dum la sunlumo rimarkeble malfortiĝis. La homoj estis vere ekscitiĝintaj. Post la fino de tiu revelacio multaj homoj demandis, kio okazis. Lucia al tio respondis, ke temis pri sekreto, kiu tuŝas la tri infanojn. Por aliaj ĝi estas aŭ ĝojiga aŭ malĝojiga.

Nur post 24 jaroj Lucia malkaŝis du ĉapitrojn de la triparta sekreto, ricevinte por tiu paŝo konsenton de la ĉielo. Pri kio temis? Kiam la Sinjorino instigis la viziulojn pri oferoj por pekuloj, tiam unu radio el ŝiaj manplatoj penetris kvazaŭ en la teron kaj malkovris por iliaj okuloj inferon. La infanoj vidis neestingeblan fajran maron kaj en ĝi ŝvebantajn, terure aspektantajn staturojn de diabloj kaj homajn animojn dolore lamentantajn. Tiu hororiga sceno estis rigardebla nur tre mallonge, ĉar niaj etaj observantoj ne eltenus plu esti ties spektantoj.

La ĉiela mesaĝportistino tiam aldonis: „Vi vidis inferon, kien venos animoj de kompatindaj pekuloj. Por ilia savo la Sinjoro volas estigi sur la tero estimon al mia Senmakula Koro.“ Kaj ŝi poste daŭrigis eksplikante, kio okazos, se homoj akceptos ŝiajn alvokojn aŭ male, se ili senĉese ofendados Dion. Do enhavo de la dua parto de la sekreto estis profetaĵo de venonta evoluo en la mondo. Ĝi estis publikigita nur en la jaro 1942 de la papo Pio la XII-a.

De tiam longan tempon nekonata restis ankoraŭ la tria sciigo de la sekreto, kies version prizorgis la fratulino Lucia Santos, kiu vivis en monaĥinejo en la portugala urbo Coimbra. La viziulino transdonis koncernan tekston unue al sia konfesprenanto kaj poste ĝin ricevis la papo en sigelfermita koverto, sed li decidis ne publikigi ĝin. Same tiel faris la sekvintaj pontifikoj.

Nur la 13-an de majo en la jubilea jaro 2000 Johano Paŭlo la II–a malkovris al la homaro tiun ege gravan mesaĝon, kiu enhavas scenon de lasta tempo antaŭ la dua alveno de Jesuo Kristo sur la Teron. Ni povas nun aldoni, ke granda parto de la antaŭdiroj de la Sinjorino jam plenumiĝis, sed bedaŭrinde laŭ tiu negativa varianto, ĉar la homaro elektis malĝustan vojon. Pro tio okazis la dua mondmilito ankoraŭ pli terura ol tiu unua. En Rusio estiĝis ateisma reĝimo, kiu vastigis malbonon en la mondo. La homaro sentis punojn pro multaj krimoj, sendankemo al Dio kaj persekuto de la Eklezio.

La vidantaj infanoj tiam eksciis, ke Maria venis, por ke la mondo sin konsekru al ŝia Koro kaj enkonduku interpaciĝan sanktan komunion en unuaj sabatoj de monatoj. La plej grava profetaĵo estis ja ŝiaj lastaj vortoj: „Fine mia Senmakula Koro venkos!“ La Sinjorino ankoraŭ instruis la infanojn aldonan preĝon, kiun ili diru post ĉiu dekumo de la rozario. Ĉi tiun ni bone konas, ĉar nun oni prononcas ĝin ĉiam dum ties preĝado. Niaj viziuloj do poste konscience plenumis ĉiujn postulojn kaj submetis sin al multaj oferoj.

Raportoj pri eventoj en Fatima rapide disvastiĝis tra la tuta lando. Reagoj de homoj estis diversaj. Multaj el ili eĉ dubis pri vereco de ili, levis sin eĉ forta kontraŭeklezia propagando. En Portugalio regis en tiu tempo liberala reĝimo malamika al la Eklezio, karakterizita de fortaj ateismigitaj tendencoj. Diversaj sciigoj venis ankaŭ al oreloj de distrikta administranto, kiu havis reputacion de konata malamiko de religio.

Kiam venis la dato 13-a aŭgusto, nia infana grupeto devus denove iri al renkontiĝo kun la ĉiela Estaĵo en Cova da Iria. Multaj homoj amasiĝis tie – oni taksas la nombron eĉ 20 mil –, sed kiam ekestis tagmezo, ili vane rigardis, kiam montros sin la infanoj. Jen inter ili disvastiĝis sciigo: la infanoj estas arestitaj!

Subite ektondris, en la valo en tiu momento ĉiuj homoj eksilentis. Fulmo trafis lokon apud konata kverketo kaj super ĝi montris sin radianta nubeto. En homamaso aŭdiĝis ekkrio: „Madono, Madono!“

Fakte malamikaj potencoj koncentris sin al malhelpo de nova revelacio. Intertempe la ruza distriktestro proponis al la viziuloj veturigon per aŭtomobilo kun li al la loko de mirakla apero, sed anstataŭ tio ili direktis sin al distrikta urbo Vila Nova de Ourém. Tie la reprezentanto de la politika povo demandesploris la simplajn infanojn kaj precipe volis de ili perfidon de la sekreto kaj strebis devigi ilin pri konfeso, ke ili mensogis. Li minacis al ili eĉ per kruela mortigo, sed vane, ili ĉiam heroe rezistis kontraŭ lia premo. La etaj paŝtistoj estis ja komplezaj eĉ perdi siajn vivojn, sed neniam perfidi la sekreton, kiun en Cova da Iria konfidis al ili la ĉiela estaĵo.

Do la malbona viro enmetis ilin en malliberejon. Tie niaj senkulpaj etuloj travivis unu tagon eĉ nokton komune kun ŝtelistoj kaj batemuloj. Tamen ĉia perforto estis vana, la estro devis ja entute rezigni vidalvide al gracigitaj analfabetuloj kaj liberigi ilin. Do li veturigis ilin reen al Fatima, la brava triopo venkis, sed tamen la infanoj tre bedaŭris, ke tiu fanatikulo malhelpis la renkontiĝon kun Virgulino Maria.

Post iu tempo okazis ja eksterordinara evento. Kiam dimanĉe la 19-an de aŭgusto paŝtis la infanoj gregon de ŝafoj en proksima valo Valinhos, tiam aperis ĉiela Sinjorino denove super granda arbo. Ŝi plendis unue pri tio, ke oni malebligis al la viziuloj venon al la loko de revelacioj en Cova da Iria. Pro tio la promesita miraklo en oktobro estos malpli esprimforta. Poste ŝi memorigis al la infanoj, ke ili preĝu la rozarion kaj venu certe ankoraŭ dufoje por renkontiĝi. Ŝi ankaŭ respondis al Lucia kelkajn demandojn, sed ĉefe instigis ilin multe preĝi kaj alportadi oferojn por pekuloj, kiuj ofte falas en inferon, ĉar neniu preĝas por ili.

Dekjara Lucia, naŭjara Francisko kaj sepjara Hiacinta tre serioze plenumis petojn de Maria. Ili multe preĝis, libervole alportadis personajn oferojn kaj portis tagnokte krudajn ŝnurojn ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiamaniere ili volis kompleze kontribui al repaciĝo de grave ofendata Savanto kaj liberigi pekulojn. Tia konduto tre plaĉis al la Sinjorino.

La kvina apero efektiviĝis la 13-an de septembro denove en la origina loko. La viziuloj ĉi-foje devis sin trapremi per densa amaso da homoj, kiuj dumvoje preĝis kaj vokis al infanoj diversajn petojn, por ke Lucia prezentu ilin al la ĉiela Patrino. Dum la alveno de la atendata belega virino ĉiuj ĉeestantoj observis, ke sur la firmamento ŝvebas de oriento ĝis okcidento fajra radia kuglo. Lucia transdonis al la Sinjorino la petojn de pilgrimantoj kaj ŝi respondis, kiuj el ili estos plenumitaj kaj kiuj ne. Poste la knabino sciigis al ŝi, ke homoj deziras sur ĉi tiu loko konstruon de kapelo kaj demandis, kiel disponi pri kolektitaj donacoj. Ŝi jesis pri tiu postulo de kredantoj kaj konfirmis tiel, ke Cova da Iria fariĝos pilgrimloko.

Proksimiĝis jam promesita lasta tago de revelacioj kun akompanota granda miraklo, por ke ĉiuj ekkredu. En la tuta Portugalio regis emocia ekscitiĝo. Unuaj streĉe atendis ion eksterordinaran, ĉar ili aŭskultis atestojn de tiuj, kiuj jam vidis apud Fatima nekutimajn fenomenojn, sed aliaj, precipe liberaluloj, ridindigis la tutan aferon. Ekestis eĉ minacoj. Por familioj Santos kaj Marto en Aljustrel tio ĉio signifis nur penigan situacion. Tiam nur la tri etaj viziuloj restis trankvilaj.

La 12-an de oktobro 1917 en la kvara jaro de la unua mondmilito celis jam miloj da preĝantaj pilgrimantoj al la loko de konataj revelacioj. Malgraŭ tio, ke pluva vetero estis nefavora, multaj homoj travivis la nokton ekstere. Ekis neagrabla mateno de la atendata tago. Oni kalkulas, ke entute venis ĉi tien proksimume sepdek mil pilgrimuloj, kiuj antaŭ la tagmezo ekpreĝis rozarion. Precize je la 12-a horo Lucia interrompis la preĝon kaj diris: „Nun ekfulmis“ kaj dufoje ripetis: „ Ŝi estas ĉi tie.“

La knabino demandis: „Kion vi volas de mi?“ „Mi estas Reĝino de sakta Rozario kaj mi volas, ke oni konstruu ĉi tie kapelon je mia honoro. Preĝu plu ĉiutage la rozarion. La milito proksimiĝas al sia fino kaj soldatoj baldaŭ revenos hejmen.“ Lucia post tiuj vortoj petis pri resanigo de kelkaj malsanuloj. La homoj tiam observis ĉirkaŭ la viziuloj formiĝon de blanka nubo, kiu poste leviĝis supren. Ĉiuj ĉeestantoj paliĝis. La Reĝino diris: „Homoj devas pliboniĝi kaj peti pri senkulpigo de siaj pekoj!“ Malĝoje ŝi daŭrigis per petinsista voĉo: „Ili ne plu ofendu la Sinjoron, ĉar li estis ofendata jam tro!“ Tio estis ŝia lasta admono kaj kerno de la tuta mesaĝo el Fatimo.

Dum adiaŭo Virgulino Maria malkovris siajn manplatojn kaj montris al la infanoj sunon. Lucia ekkriis: „ Rigardu la sunon!“ Jen sepdek mil kunvenintaj homoj, kiuj staris ne nur en la valo de Cova da Iria, sed ankaŭ sur ĉirkaŭaj montetoj aŭ aliaj lokoj ĝis la distanco de 5 km vidis propraokule grandan miraklon. Subite ĉesis pluvi kaj nuboj disiĝis. Suna disko rotaciis rapidege ĉirkaŭ sia propra akso kiel flama rado kaj verŝis diverskolorajn radiojn en ĉiujn direktojn. Nuboj, arboj, rokoj eĉ tero estis mergitaj en fantaziajn kolorojn kaj granda amaso da homoj preskaŭ blindiĝis. Por momento tiu spektinda danco de koloroj ĉesis, sed poste ĝi ekis denove kiel belega kaj rimarkinda lumludo. Ankoraŭ unu paŭzo kaj la kolordanco ripetiĝis denove eĉ pli brile ol antaŭe. La arigitaj homoj havis impreson, ke la suno malfirmiĝos de la ĉielo kaj falos sur la teron kaj ekflamigos ilin. Nun aŭdiĝis fortega elkrio: „Miraklo, miraklo!“ Kiel laŭkomande ĉiuj falis sur genuojn en koton kaj lamentis: „Ho, mia Dio, mizerikordon!“ „Mi kredas je Dio!“ „Saluton, Maria!“

Arde kaj estime ascendis pentaj preĝoj supren al la mirakle lumigita ĉielo. Kredantaj eĉ nekredantaj, simplaj eĉ kleraj, ĵurnalistoj kaj liberaluloj devis rekoni, ke tio estis Dia signo, iaj ajn duboj ne povis ekzisti. Patrino de Dio vere descendis el la ĉielo por alporti al la homaro mesaĝon de mizerikordo kaj savo. Dekmiloj da homoj fariĝis ties atestantoj por samtempaj eĉ por futuraj loĝantoj de la Tero.

Intertempe la viziuloj travivis tion, kion antaŭe promesis al ili la Sinjorino. La plej sankta Virgulino ascendis malrapide en la sunlumo supren kaj malaperis. Apud la suno elmergiĝis bildo de staturoj de la Sankta Familio. Dekstre la Dia Patrino, maldekstre sankta Jozefo kun Jesueto benanta la mondon per krucosigno. Kiam tiu sceno finiĝis, Lucia ankoraŭ vidis Jesuon, kiel li benas la popolon, poste ankoraŭ denove la Sinjorinon, unue en versio de la Patrino Dolorplena kaj poste kiel la Virgulinon de la monto Karmelo. Same kun malapero de la impona revelacio finiĝis eĉ la kolorigo de la firmamento kaj de la tero.

Inĝ. Jan Kalný

Preĝoj de la anĝelo (1916)
1. Mia Dio, mi kredas je Vi, mi adorkliniĝas antaŭ Vi, mi fidas je Vi kaj mi Vin amas. Mi petas pardonon por tiuj, kiuj ne kredas je Vi, ne adorkliniĝas antaŭ Vi, ne fidas je Vi kaj Vin ne amas.

2. La Plej Sankta Triunuo, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, profunden mi adorkliniĝas antaŭ Vi kaj mi oferas al Vi valoregajn Korpon kaj Sangon, Animon kaj Diecon de la Sinjoro Jesuo Kristo, ĉeestanta en ĉiuj tabernakloj de la mondo, por repacigo pro ofendoj, blasfemoj kaj indiferenteco, per kiuj Li estas ofendata. Kaj pro senlimaj meritoj de Lia Plej Sankta Koro kaj de la Senmakula Koro de Maria mi vin petas por konvertiĝo de la kompatindaj pekuloj.
 

Preĝo de la Virgulino Maria (13.7.1917)
Jesuo, mi faras tion pro la amo al Vi, por konvertiĝo de la pekuloj kaj por satisfakcio de la pekoj kontraŭ la Senmakula Koro de Maria.

al la indekso


 LA PAPO FRANCISKO PILFGRIMIS AL FATIMO

 

En la tagoj la 12-an kaj la 13-an de majo 2017 okazis pilgrima vizito de la papo Francisko en Fatimo, dum kiu li kanonizis du geviziulojn Franciskon kaj Hiacintan Marto, al kiuj (kaj al tria viziulino Lucia dos Santos) ĝuste antaŭ 100 jaroj la 13-an de majo 1917 la unuan fojon aperis la Virgulino Maria.

 

al la indekso
 


  HO DIPATRINO

(Ó, Matko Páně)

Muziko kaj vortoj de Josef Julínek, 1943                               Tradukis Jiří Kořínek

2. Venu kun mi tra hejma region´ / kun bonodoro flora, / min akompanu el gepatra dom´, / gvidu tra l´ mondo fora, / am-bril´ Vi estu en animmalhel´, / estu en tuta viv´ por ni model´. / Maria, Maria, Maria.

3. Venu tra mia kara patroland´, / Vin rememoras tie / jarcentojn laŭdoj de l´ fidelaj kant´, / preĝoj Vin celas pie. / Al Vi kun amo turnas sin popol´, / koroj kredantaj venas por konsol´. / Maria, Maria, Maria.

4. Venu en horo, kiam fuĝas viv´, / triston el koroj prenu, / redonu amon, kiun rompis rif´, / preĝvojon mian benu, / helpu malsanajn grace en sufer´, / ben´ via akompanu nin sur ter´. / Maria, Maria, Maria.

5. Savu la mortajn de turmento-flam´, / aŭdu al pet´ ardega, / havas kompaton via pura am´ / kun la animo peka. / Miajn dolorojn, petojn konas Vi, / ne vanos mia preĝ´ al Vi kaj Di´. / Maria, Maria, Maria.

6. Florbrilo blanka ravas en girland´ / super sanktejo via, / en tuta mond´, en ĉiu fora land´, / Sankta Patrino Dia, / batas tenere koroj en fidel´ / por Vi, Reĝino virga de l´ ĉiel´. / Maria, Maria, Maria.

al la indekso


  KATEGORIO

La predikanto, kiu multe parolas, sed nenion diras – draŝmaŝino de la pajlo.
La predikanto, kiu malmulte parolas, kaj multon diras – retoro.
La predikanto, kiu multe parolas, kaj multajn endormigas – la eklezia Rohypnol
1.
La predikanto, kiu silentas, kaj tamen multon diras – la atestanto.

Alivorte: Bona prediko disde la malbona diferencas kromalie per tio, ke post bona homilio la aŭskultanto enpensiĝos super si, kaj post malbona – super la predikanto.

Max Kašparů

1 Rohypnol estas la tre forta medikamento por dormigo. La eklezia Rohypnol estas la pastro - predikanto, kiu per sia prediko ĉiujn dormigas.

al la indekso


  EL RAKONTO DE ONA KAROSAITĖ-SRIUBIENĖ, LITOVIO

Ĉi tiun eventon el la Dua Mondmilito (1941-1945) al mia patrino Ona rakontis Klemensas Karosas, kuzo de ŝia patro Juozas (Jozepo) Karosas. Kl. Karosas loĝis en la vilaĝo Drobĉiunai (paroĥo Svedasai, regiono Anykŝĉiai). Dum la milito tra lia bieno iris taĉmento de militistoj. Lia bieno estis granda, tial rusaj militistoj haltis por ripozo. Unu el militistoj, verŝajne ilia estro, eniris en domon, kaj tie en ĉambro sur muroj estis multaj bildoj de sanktuloj. Tiu militisto venis al mastro kaj demandis: „Pro kio ĉi tie pendas tiom multe da bildoj?“. Kaj mastro respondis: „Ĉi tie estas nia Dio.“ Tiu militisto diris: „Neniu Dio ekzistas, ĵetu tiujn bildojn teren.“ Kaj mastro diris:

„Mi ne ĵetos“. La militisto denove paŝas, paŝas tra la ĉambro, alvenis al mastro kaj denove diris: „Ĵetu ilin (bildojn de la sanktuloj) teren“. „Mi ne ĵetos“– ankoraŭfoje respondis Kl. Karosas. Sur la tablo staris malgranda krucifikso, kaj tiun krucifikson la militisto ĵetis sub liton.

Kaj tuj ili ekaŭdis, ke alflugas aviadiloj. La militisto malfermis pordon kaj ekstaris sur la sojlo. Kl. Karosas ankaŭ aliris kaj ekstaris apud li. Ili ambaŭ staris inter pordokadro ŝultro ĉe ŝultro. La aviadilo nur traflugis super domo (la pordoj de ĉambro kaj antaŭĉambro estis malfermitaj) kaj bombo falis proksime de la domo. La bombo eksplodis, kaj splitoj de la bombo trafis ventron de tiu militisto. La militisto terenfalis, kaj Kl. Karosas trafis nek unu spliteto. La falinta militisto kuŝanta sursojle vokis al Dio ruslingve: „Boĵe moj, Boĵe moj“ (Dio mia, Dio mia. Antaŭ nelonge li diris, ke neniu Dio ekzistas, kaj ĉi-momente li vokas Lin.

Alkuris aliaj militistoj el la korto kaj kuŝiĝinte la militiston sur brankardon, veturigis lin en hospitalon. Sed dum veturo al la hospitalo la militisto mortis.

Ĉi tiun ateston de mia patrino Ona Karosaitė-Sriubienė mi enregistris sur magnetofonan bendon en la jaro 1999. Multaj litovoj scipovis paroli ruse, ĉar ili estis servintaj en cara armeo de Rusio. Mia patro ankaŭ servis en la cara armeo, ĉar pli frue Litovio estis gubernio de Rusio.

Valdonė Skujienė

al la indekso


 MONSINJORO VINCENTAS JALINSKAS REMEMORAS

Dum la Dua Mondmilito (1941-1945) en la jaro 1945 V. Jalinskas kun aliaj soldatoj alvenis al Berlino (Germanio). Kiam ili ekaŭdis alflugantajn aviadilojn, V. Jalinskas kun alia soldato terenfalis kovriĝinte per unu soldatmantelo. Kaj Vincentas duonvoĉe komencis preĝi. Ekaŭdinte tion, lia kunbatalanto demandis: „Kion vi ĉi tie balbutas?“ Vincentas respondis: „Mi preĝas.“ Kaj lia kunbatalanto aldiris ion negativan. Tuj post traflugo de la aviadiloj falis bomboj kaj Vincentas tuŝis la kapon de sia kunbatalanto kaj ekvidis, ke li ne plu havas parton de sia kapo – li estis mortigita.

Ĉi tiun rememoron el sia vivo la Mons. V. Jalinskas rakontis al mia fratino Elena S. kaj mi ĝin skribe registris.

Valdonė Skujienė

Pri Mons.Vincentas Jalinskas (nask. j. 1925)

Mons. V. Jalinskas nun plenumas animzorgan servon en katedralo de Kaunas, Litovio. Mons. V. Jalinskas estas la sama pastro, kies voĉon mi aŭdis en la jaro 2009 el elsendo de „Spirita ekologio“ de Radio Maria. Tiam li rekomendis legi kaj fidi tion, kio estas skribita en la Atesto de D-rino Gloria Polo (en la libreto “Mi staris antaŭ pordego de ĉielo kaj infero).1

Pasintsemajne mi denove aŭskultis Mons. V. Jalinskas el radioelsendo „Spirita ekologio“. Unu virino telefonis kaj riproĉis lin, ke li tro nigrigas la nunan situacion en Litovio. Kaj li respondis (estante tre afliktigita pro disfalantaj familioj, abortigoj, alkoholismo ktp.): “Kiel mi povas esti trankvila, kiam mi venis en infanorfejon, vestita per sutano, kiam al mi alkuris, alpremiĝis infaneto petante: „Estu mia patrino.“ Kaj el granda amaso da infanoj estas nur kelkaj veraj orfoj, kiuj ne havas gepatrojn. Mi revenis hejmen ploranta“ – rakontis Mons. Vincentas Jalinskas.

Valdonė Skujienė

1 La esperantlingvan version de la atesto de D-rino Gloria Polo oni povas akiri alklakante la interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio:
http://www.ikue.org/cz/gloriapolo/gloria.pdf


http://www.ikue.org/cz/gloriapolo/gloria.htm

al la indekso


 KORPO KAJ ANIMO

Al ĉiu homo estas konata fakto, ke inter animaj kaj korpaj efektivecoj estas diferenco. Dentdoloro estas io alia ol anima sufero. Pensado estas io alia ol digestado. Kaj tamen ambaŭ apartenas al la sama homo. Prave ni diras: „Mi“ havas kapdoloron aŭ „mi“ ŝatas aŭskulti muzikon. Kiel diras koncilio, „la homo estas unueco de la animo kaj la korpo“ (Kat. 364).

Tio, ke la homo estas korp-spirita estulo, kiu en si kunigas spiritan kaj materian mondojn, estas vero, kiun ĉiu homo povas per sia racio ekkompreni. Tamen daŭre ekzistas eraroj, kiuj havas gravajn konsekvencojn. Materialismo ekzemple negas ekziston de la animo kaj vidas en homoj nur parton de la materia mondo. Male hodiaŭ vaste disvastigitaj gnostikaj, ezoteraj fluoj instruas, ke la homo estas laŭdire en korprofundo dia spirito, kiu falis en al ĝi malamikan materian mondon.

Kredo ĉi tie helpvenas al la racio kaj certigas ĝin en ĝusta prijuĝo, ke la homo havas spiritan kaj materian flankojn. Biblia informo pri la kreo tion diras per metafora diro: „Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo“ (Gen 2,7).

Korpo kaj spiro de vivo estas verko de Dio, sed nur la „animo“ faras el homo homon, per ĝi li estas simila al Dio kiel fidela bildo (Gen 1,27).

Tial estas la animo pli valora ol la korpo (Kat. 363). Martiroj de ĉiuj epokoj sciis, ke pli grave estas konservi fidelecon al Dio, ol savi sian korpan vivon per valoro de perfido. Jam en Malnova Testamento diris maljunulo Eleazar, kiun oni strebis devigi, ke li malobeu ordonojn de Dio: „Mi suferas kruelajn dolorojn de vipado surkorpe, sed en la animo mi ilin kun ĝojo toleras pro timemo antaŭ Li“ (2 Mak 6,30). Kristo mem nin instruas: „ Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon. Prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena“ (Mat 10,28).

Tio havas neniun rilaton al „malestimo de la korpa vivo“ (Kat. 364). Dio ne povis diri pli grandan „JES“ rilate la korpon, ol per enkorpiĝo de sia Filo. Korpe Kristo naskiĝis, lia resurekto estas korpa, en sia glorigita korpo Li sidas „dekstre de Dio“, korpe ni estas kun Li kunigitaj pere de sakramentoj (kp. Kat. 1116), precipe pere de eŭkaristio. Kun Kristo ni formas unu korpon kaj ni darfas esti membroj de lia korpo (Kat. 789). „Ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi?“ (1 Kor 6,19).

La korpo kaj la animo estas kreitaj por Dio. „La korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro“ (1 Kor 6,13). Ni ŝuldas al la korpo estimon, al sia korpo kaj al la korpo de proksimulo, precipe al tiu, kiu suferas. „Gloru do Dion en via korpo“ (1 Kor 6,20).

Christoph Schönborn, „Fundamentoj de nia kredo“

al la indekso


 TIMO

Dum multaj epoĥoj akompanas homaron malgranda aŭ granda timosento. Infanoj timas antaŭ okazonta ekzameno, patrinoj timas antaŭ malsaniĝo de siaj infanoj, homoj timas antaŭ perdo de laboro, pli aĝajn homojn timigas procedo de maljuniĝo kaj soleco; ni timas antaŭ grandaj naturkatastrofoj kaj antaŭ invado de enmigrantoj de alia kulturo.

„Ne timu, ĉar Mi estas kun vi“, diras Dio per vortoj de la profeto Jesaja (Jes 41,10).

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  HONESTO

Ni homoj ne estas egalaj. Iuj homoj opinias, ke se ili dimanĉe partoprenas la sanktan meson, pekkonfesas kaj akceptas la sanktan komunion, ke ili per tio senprobleme rilatas kun Dio. Malgraŭ tio ili ŝtelas, kalumnias honestulojn, senprofitemulojn, senpage uzas publikajn vojaĝilojn, sur ŝoseoj ne respektas laŭleĝan rapidveturon, ne forigas ekskrementojn post siaj hundoj, ne respektas noktan senbruon, antaŭiĝas atendantajn aĉetantojn kaj precipe ili ne ŝatas labori. Por tion pravigi, ili dum la tuta vivo elpensas diversajn malsanojn kaj hejme ili estas nenionfarantaj. Ili tiamaniere estas por siaj infanoj malbona ekzemplo, kiuj poste kopiigas iliajn negativajn ecojn.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  MONAVIDO

Multaj homoj senĉese ĉiusemajne lotmetas monon (ofte malfacile perlaboritan) kun espero, ke tuŝos ilin feliĉo per granda lotaĵo. Ĉar plej ofte ili neniom ricevas, ili estas disreviĝintaj. Sed forto de sentoj pri riĉiĝo ilin plu pelas denove lotmeti.

En Biblio estas skribite: „Tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono (1Tim 9,10).

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  SALUTO

Jam ekde la infanaĝo nin gepatroj kaj en lernejo lernigis la pli aĝan homon ĉiam saluti. Saluti estas nenion kostanta decaĵo.

Kiam mi loĝigis min en nia urbeto, la infanoj tiam ne salutis. Tial mi mem komencis saluti la infanojn jam ekde ilia infanaĝo. Eble neniu kapablas imagi, kiel tiuj infanoj bele, kun feliĉo kaj rideto reagis; mi ilin tuj bele laŭdis. Kaj rezultoj de tio sekvis. Hodiaŭ min salutas ne nur infanoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ jam maturiĝintaj familioj kun infanoj. Ili kaŭzas al mi grandan ĝojon.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 TRADICIO

En lastaj jaroj homoj forlasis ĉiujn tradiciojn kaj ili liberigas sin de konsekvencoj, kiuj la homan kunvivadon direktadis. Kion al ili tiu ĉi libereco donis? Ĉu ili estas pli feliĉaj? Miloj de geedzecoj ĉiujare divorcas, multaj eĉ geedziĝon ne akceptas vivante kun partnero sen oficiala geedzeca interligiteco. Ĉu tio estas pli bona amo? Kaj kial tiom da homoj libervole ĉesigas sian vivon? Ofte ili estas ankaŭ gejunuloj.

Rajtojn kaj avantaĝojn, kiujn al si la homoj batalakiris la kontenton al ili ne donas. Ili estas malkontentaj rilate al gepatroj, lernejo, estroj, politiko kaj sociala sekureco.

La homoj estas konstante pekemaj kaj se ili sin ne turnŝanĝos al pli bona vivo, nenia pliboniĝo okazos.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

En la 12-a de marto 2017 en la aĝo de neĝisvivitaj 95 jaroj forlasis nin kara fratino PhMr. Danuše Vokáčová el Olomouc, multjara fidela membrino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Malgraŭ sia blindeco, ŝi ĉiam volonte aŭskultadis sonregistraĵojn de la sekcia revuo Dio Benu. Lasta adiaŭo kun ŝi okazis en Olomouc la 17-an de marto je la 14-a horo. Ni perpreĝe memoru nian karan kaj fidelan fratinon Danuše.

En la 20-a de aprilo subite mortis en la aĝo de 73 jaroj multjara membro de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Bohumil Hodovský. Lasta adiaŭo kun li okazis la 28-an de aprilo en Brno.

En la 25-a de aprilo en la aĝo de 90 jaroj mortis plua nia sekciano frato Miroslav Smyčka, vastkonata esperantisto, eksoperkantisto.

Ripozon eternan donu al niaj gefratoj Danuše, Bohumil kaj Miroslav, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, prožíváme krásný májový měsíc zasvěcený Panně Marii – Královně Máje. Mnozí z Vás se zúčastnili našeho setkání na posvátném místě zasvěceném Panně Marii na Svaté Hoře u Příbrami. Zvláště sobotní den tohoto setkání jsme prožili ve znamení stého výročí prvního zjevení Panny Marie 13. května 1917 třem pasáčkům ve Fatimě. A v tento výroční den Sv. otec František Hyacintu a Františka slavnostně prohlásil za svaté. Kéž tito svatí dětského věku jsou příkladem a následováním jejich příkladu mnoha dnešním dětem. V každé době a v každém věku lze dosáhnout jako oni tohoto nejvyššího cíle – nebe.

Bratři a sestry, naše letošní velmi krásné a duchovně bohaté setkání je za námi a již je potřeba vážně uvažovat, kdy a kde uspořádáme toto naše tradiční setkání v příštím roce. Mělo by být pro změnu zase na Moravě, aby se ho mohla zúčastnit také početnější skupina našich bratří a sester ze Slovenska. Proto prosím, kdo víte o vhodném místě pro toto setkání pro cca 30 osob, sdělte mi to. Nejvhodnější je nějaké církevní zařízení. Předem děkuji.

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie Vás zdraví bratr

Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 21.1.2017 ĝis la 30.5.2017:

Beláňová Mária, Bendová Marie, Branišová Terézia, Černá Květa, Grenda Štefan, Grimová Magdaléna, Hamajdová Jaroslava, Haupt Rainer, Chodníček Jaroslav, Jemelka František, Kalný Jan, Kaprál Václav, Kepencay Tibor, Klumparová Marie, Kovář Jan, Ledvinková Blanka, Lotter Alfred, Moser Johannes, Němec Ladislav, Nosek Václav, Obruča Lubomír, Podhradská Věra, Rytíř František, Skalická Jitka, Stoklas Vladimír, Stránská Květa, Studený Jiří kaj Pavla, Štěpánková Anežka, Tesařová Ludmila, Tomíšek Jindřich, Vaněček Josef, Vencl Jiří, Wirges Willi.

Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2017 (27) - číslo 2 (106).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso