Dio Benu numero 104-4/2016

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2016

 

·        VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)

·       MARIAKULTA KREDKONFESO

·        RIGARDO EL LA SUPRO (Episkopo Josef Hrdlička)

·        KRISTANAJ VALOROJ (Ĉefepiskopo Jan Graubner)

·      PREĜO AL MARIA (Patrino Tereza)

·        AMI KAJ AGI FIDANTE (Prof. Endre Dudich)

·        FIDU AL MI! (Di-servanto Dolindo Ruotolo)

·        RESONANCO (D-ro Max Kašparů)

·        LA VIRGULINO PLEJ PRUDENTA (D-ro Max Kašparů)

·        RENKONTIĜO DE IKUE-ANOJ SUB LA ŜIRMA MANTELO DE LA VIRGULINO MARIA EN VRANOV APUD BRNO (Miloslav Šváček)

·        EPISKOPO ABU KHAZEN: LA INTERVENO DE USONO EN SIRIO ESTIS FARSO (www.radiovaticana.cz)

·        ELEMENTA MATEMATIKO

·        KIAL OKAZAS REPACIĜO KUN DIO PERE DE PEKKONFESO KAJ SACERDOTO? (Sac. François Zannini)

·       LA PLEJ GRAVA MOMENTO DE LA SURTERA VIVO (Sac. M. Piotrowski TChr)

·       KELKAJ NOMBROJ (Jitka Skalická)

·       FESTO DE ĈIUJ SANKTULOJ (Mons. Rudolf Graber)

·       ĜOJU VERE (kristnaska kanto)

·       POST NIAJ MORTINTOJ (sac. Marek Vácha)

·       ESPERANTO-TAGO EN SAAREMAA, ESTONIO  (Vjaĉeslav Hromov)

·       LITURGIA CELEBRO DE KRISTNASKO ESTAS MISTERO (Benedikto la 16-a)

·       ZDENĚK ROTREKL (Jaroslava Hamajdová)

·       IGNÁC STUCHLÝ (Jaroslava Hamajdová)

·       VÁCLAV RENČ (Jaroslava Hamajdová)

·       TRE KORA DANKO (Miloslav Šváček)

·       SAĜAJ VORTOJ DE ĈEĤA EKSDIPLOMATO (Jiří Kobza)

·       NI KONDOLENCAS

·        Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
(Miloslav Šváček)

·        Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·        DIO BENU


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj, la 8-an de decembro 2015, do en la festo de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria, la papo Francisko malfermis Eksterordinaran Jubileon de la Mizerikordo. Komence de tiu Sankta Jaro estis malfermitaj en la tuta mondo sennombraj Pordoj de la Mizerikordo, do en la kvindeka datreveno de la finiĝo de la Dua Vatikana Koncilio, por faciligi al la homaro plenfide reveni al Dio, forlasi ĉion malbonan de la pasinteco kaj ekiri novan vojon al la fina celo – la ĉielo.

La Jubilea Jaro finiĝos en la solena liturgio de Jesuo Kristo la Reĝo de la Universo la 20-an de novembro 2016. Ni do jam staras antaŭ ĝia fino esperante, ke ĉiuj eluzis abunde la eblecon akiri la Dian Mizerikordon, kiel tion perigis al ni la patrino Eklezio.

Proksimiĝante al la fino de la nuna jaro ni povas kun danko al Dio konstati, ke ĝi estis fruktodona ankaŭ por nia sekcio. Ekzistis ebleco partopreni tre sukcesan kaj spirite riĉan la 69-an Kongreson de IKUE en la slovakia urbo Nitra (bedaŭrinde, ke partoprenis ĝin nur malmultaj niaj sekcianoj, ol ni antaŭesperis) kaj la IKUE-renkontiĝon en la Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno, kiun partoprenis 25 personoj (inkluzive de la eksterlandaj gastoj).

Ni danku Dion pro ĉiuj nunjaraj ricevitaj gracoj kaj spiritaj donacoj, kaj ni esperu, ke ankaŭ la venonta jaro estos por ni ĉiuj Di-benita. Tion al ni plenkore deziras kaj vin ĉiujn tutkore salutas frato  Miloslav Šváček.

al la indekso


 MARIAKULTA KREDKONFESO

Mi kredas, Maria, ke Vi estas Patrino de ĉiuj homoj.

Mi kredas, ke Vi estas nia vivo kaj post Dio la ununura rifuĝejo de la pekuloj, antaŭ ĉio en la morto.

Se mi Vin sekvas, mi ne erarvojiĝos,
se mi Vin honoras, mi ne malesperos;
se Vi min apogas, mi ne falos;
se Vi min gvidas, mi ne laciĝos,
se Vi estas klinita al mi, mi venas al la pordego de la savo.

Mi kredas, ke Vi estas Kunsavantino de nia savo.

Mi kredas, ke ĉiuj gracoj, kiujn al ni Dio donas, trairas viajn manojn kaj ke neniu povas eniri la ĉielon, se li ne eniras pere de Vi, ĉar Vi estas Pordego ĉiela.

Mi kredas, ke Vi estas nia Propetantino, kiu defendas eĉ la plej kompatindan homon.

Mi kredas, ke la estimo al Vi estas la plej sekura signo de la eterna savo.

Mi kredas, ke Vi estas altigita super ĉiuj sanktuloj kaj anĝeloj.

Mi kredas, ke Vi havis pli grandan kredon ol ĉiuj homoj kaj anĝeloj kune kaj ke via beleco ege superas la belecon de ĉiuj aliaj kreituloj.

Mi kredas, ke Vi ununura perfekte plenumis la ordonon:

Amu vian Sinjoron Dion per plena via koro, kaj tion ĝis tiu skalo, ke la beataj serafoj el la ĉielo descendas en vian koron, por ke ili tie lernu ami Dion.

Víťazstvo srdca (Venko de la koro) 86/2012

al la indekso


  RIGARDO EL LA SUPRO

Kiam alpinisto aŭ kapabla turisto konkeros la supron de alta monto, povas al li dum hela vetero malfermi grandioza ĉirkaŭvido, kiam li vidos vastvaste distancon de multkilometroj.

Li vidas pluajn pintojn kaj ankoraŭ pli malproksime arbarareojn, kampojn, lagojn, urbojn, vilaĝojn kaj multajn pluajn lokojn. Li rigardas kaj mirigas lin tiu ĉi vidaĵo. Se li havas lornon, li povas al si proksimigi iun lokon: ekzemple iun solkreskantan arbon en la kampo. Unu inter miloj en tiu panoramo de arbaroj kaj verdaĵoj. Kaj ni povas diri, ke ankaŭ tiu ĉi arbo, nur parteto de la tutaĵo, estas de si mem perfekta kaj mirinda. Kaj se ni ankoraŭ pli proksimigus al nia vido sur tiu ĉi arbo ĝian ununuran folion aŭ floron, ni konstatus, ke ankaŭ ĝi estas mirinde ordigita materia formacio, viva, pripensita kaj siamaniere bela kaj mirinda.

Kaj tio ankoraŭ ne estas fino. Enrigardo en nukleon de la folio, esploro de komplika genetika kodo DNA (deoksiribonuklea acido) en ununura molekulo obligus nian miregon, kaj kaj kion diri pri enrigardo en ununuran nukleon de atomo, enhavanta projekton kaj ordon de iu eta kaj por la okuloj nevidebla universeto. La homo kapabla vidi, pensi kaj miri malkovrus, ke la Kreinto estas perfekta ne nur en la tuteca nevidebla makrokosmo aŭ en la panoramo de la pejzaĝo de unu horizonto al la alia, sed ankaŭ en ĉiu parto, ja eĉ en la plej malgranda objekto kaj en ĝia plej eta detalaĵo, kiun ĝi enhavas.

Se ni kapablus trarigardi nian vivon per unu rigardo, kion ni ekvidus? Certe ne ĉio estus bela, ĉar nia vivo produktas kaj postrestas eĉ malakordon, egoismajn, ĝenajn, disharmoniajn spurojn. En la naturo povas belegan pejzaĝon aĉigi alta fumtubo kraĉanta sufokan fumon, kadukantaj konstruaĵoj de bankrotitaj firmaoj, aĉaj rubaĵdeponejoj, malbelaj bovinejoj aŭ grenprovizejoj aŭ eĉ malplaĉaj novkonstruaĵoj de domoj, kiuj la pejzaĝon pli malbeligas ol beligas.

Dum Dio kreas perfekte, la homo estas vundita per peko kaj ofte ne kapablas ĝuste vivi eĉ ne krei. Kvankam la Sinjoro lasis pere de homaro ekesti pompajn artverkojn, ekzemple poetikajn skulptaĵojn kaj enkampajn krucojn, preĝejojn aŭ kapelojn, kiuj al la pejzaĝo enspiras animon kaj kvazaŭ ili komunikus kun la ĉielo en harmonio kaj dialogo, ekzistas ĉi tie ankaŭ fremdiĝo, naŭzo kaj balaaĵo de ĉio, pro kio ni devus honti. Jes, la homo povas fari la naturon bela aŭ ankoraŭ pli bela, sed male povas al ĝi ankaŭ damaĝi kaj detrui ĝin. La naturo kaj la tuta kreitaro ĝemas kaj sopiratendas malkaŝon de filoj de Dio (laŭ Rom 8,19).

Koro, kiu kapablas miregi kaj distingi saĝan verkon de Dio la Kreinto, certe ricevos eĉ la donacon de inspiro. Laŭvice li malkaŝas, kiel plu la verkon de Dio kultivi, ŝirmi, disvolvi kaj plibonigi. Male la homo ignoranta kaj neadanta Dion ĝin ĉiam pli multe subpremos, misuzos kaj perfortigos per sia blindeco, brutala nerespektado kaj profitavido. Ni ne forgesu sufloraĵon de Jesuo: „Kiu estas fidela en malgrandaĵoj (en detalaĵoj de la vivo), tiu fidelos ankaŭ en grandaĵoj“, en tiu vasta „panoramo de la vivo“. Ni ne forgesu: eĉ se ni ne povas ŝanĝi la mondon, ĉiu el ni povas ŝanĝi unu ĝian mondparteton: sin mem.

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 KRISTANAJ VALOROJ

Se ni volas en Eŭropo havi karakterizajn kristanajn valorojn, estas necese denove akcepti la evangelion. Ne nur presi Bibliojn aŭ ĝin legi, sed laŭ ĝi vivi. Lerni enkorpigi Dian vorton en farojn kaj rilatojn. Neniel al ni helpos lernejoj, bibliotekoj, amaskomunikiloj kaj muzeoj, se ili servos nur al mono kaj ĝuo.

Jam certan tempon oni ĉe ni parolas lige al enmigrintoj el aliaj kulturoj pri la kristanaj valoroj, kiujn oni devas en Eŭropo ŝirmi kaj konservi. Sed kio estas la kristanaj valoroj? Kiel ili ekestas kaj kio ilin endanĝerigas? Ĉu eblas ilin konservi kiel antikvaĵojn en muzeo, kiel informaĵojn en malproksimaj registrejoj, aŭ kiel nutraĵojn en glaciujo?

La kristanajn valorojn kreas vivo el la evangelio. En matura kristana kulturo oni tiujn valorojn rigardas kiel memkompreneblan aferon, tial oni pri ili ne multe parolas, ili estas iel memkompreneble ĉeestantaj en kulturo, arto kaj amuzo, sed eĉ en leĝodonado, ĉar mem la fakuloj kaj ankaŭ leĝodonantoj estas formataj per la evangelio. Sed kie longtempe la vivo el la evangelio mankas, tie la kristanaj valoroj malaperas el la vivo, arto kaj leĝodonado. Ilia neĉeesto estas do signo de la fino de la kristana civilizacio. Sed se oni tian signon bone ekkomprenas kaj ĝuste al ĝi reagas, la katastrofo estas evitebla. Ni menciu kelkajn ekzemplojn.

Kristano scias, ke li estis kreita laŭ la bildo de Dio ne nur tial, ĉar li havas racian animon, sed li en Jesuo Kristo ekkonis, ke Dio estas en tri personoj, kiuj formas la komunecon. Dio estas Amo, diras la Biblio. Kie estas amo, tie estas rilatoj, tie estas amantoj kaj amatoj. La Patro nenion lasas por si kaj Li tute sin donacas al la Filo. La Filo estas malplena de si mem kaj akceptas Patron. La Sankta Spirito estas la amo, kiu el la Patro kaj ankaŭ el la Filo eliras. La kristano havas perfektan modelon por la kreado de la familiaj rilatoj, ĉar li scias, ke li estas kreita por komuneco. Li sian kredon je la Triunua Dio konfesas eĉ per siaj sintenoj, kiam li sin donas al aliuloj, kiam li ilin akceptas tiajn, kiaj ili estas, kiam li aŭskultas ilin kaj donacas al ili sian tempon. Tio estas la kristanaj valoroj.

La nuntempa individualismo ne konsideras Dion, ĝi tro rigardas siajn egoismajn rajtojn de individuo, sian propran mi. Respondecaj estas nek politikistoj, kiuj sin senpretende prezentas al voĉdonantoj kaj ne havas la kuraĝon defendi moralecon kaj subteni la familion. Tiu ne plu estas konstruata kiel stabila komuneco de la fidela amo de viro kaj virino vivantaj tute unu por alia, kiel tion montras la krizo de la familio ne nur per centmiloj de divorcoj, sed en plua generacio al multaj jam mankas la sopiro krei familion sur nerevokebla edziĝpromeso. Tia komunumo, kiu ne kapablas sin oferi por infanoj, ne havas ilin kaj nesufiĉe sin dediĉas al ilia bona edukado, ne havas estontecon. Ĝi perdis la esperon. Ĝi formortas kaj neniiĝas.

Sed kiu akceptos Dion – la amon, kiu lasos ami Dion en sia koro, tiu komencos strebi pri la bono de la aliuloj, komencos por ili vivi. El amo poste kreskas komuneco kaj ankaŭ ĝojo. Mi estas feliĉa, ĉar mi povis feliĉigi aliulon. Lia feliĉo estas ankaŭ feliĉo mia. Interna riĉeco min gvidas al tio, ke mi el ĝi malavare disdonas. Kiam mi disdonas ankaŭ bonajn spertojn kaj sciigojn, mi partoprenas en konstruado de sana komuneca etoso. Tiel disvastiĝas la kristanaj valoroj. Ĉar ne temas pri fabelo, mi devas kalkuli eĉ kun superado de malfacilaĵoj, atakoj kaj perfidaj faroj, sed ankaŭ kontraŭ propraj eraroj mi devas batali. Tio ĉio estas konsistaĵo de la realo, sed ĝi estas en sia tuto belega.

Aŭ ni rigardu alian aferon: Kristano scias, ke li devas esti kunlaboranto de Dio la Kreinto, ke Dio kreis la mondon kaj al la homo Li donis rajton ĝin uzi kaj zorgi pri ĝi. Sed li respondecos pri tiu sia intendanteco. Li scias pri la ekzisto de la lasta juĝo. Tio estas sufiĉa kaŭzo por respondeco. Dio estas justa Juĝisto, sed ankaŭ mizerikorda kaj plena je amo. Se la homo estas perceptema al lia amo, tiam li estas respondema ne pro la timo pro puno, sed pro tio, ke li ne volas ĉagrenigi la amaton. Pri la naturo li do zorgas kiel pri la havaĵo konfidita al li el la amo.

Al la kristanaj valoroj ne apartenas ekscesa ekspluatado de la naturo eĉ ne ĝia troigita protektismo, kiu ĝin metas super la homon. Al la kristanaj respondecoj apartenas respondeco.

Kaj trie: La kristano scias, ke li havas Dion kiel sian Patron, ke li ne estas forlasita orfo. Li scias, ke ĉiuj ceteraj Diaj infanoj estas liaj gefratoj, kun kiuj li formas homan familion. La papo Benedikto tion esprimis per la moto por la monda renkontiĝo de la junularo en Madrido: Kiu kredas, tiu estas neniam sola.

Male: Egaleco, libereco, frateco heroldataj fare de la Franca revolucio, kiu forigis Dion kaj sur la altaron altigis diinon de racio, ne povis alporti la promesitajn fruktojn, ĉar sen Dio la Patro la homoj ne estas fratoj. Revolucio degeneris ilin je fratmurdanta batalo. Male ni konas el la historio multajn situaciojn, kiam malamikoj ŝanĝis reciprokajn malamikecajn rilatojn danke al la akcepto de Dio kiel Patro kaj de Jesuo Kristo kiel komuna frato.

Se ni volas en Eŭropo havi karakterizajn kristanajn valorojn, estas necese denove akcepti la evangelion. Ne nur presi Bibliojn aŭ ĝin legi, sed eĉ laŭ ĝi vivi. Lerni enkorpigi la Dian vorton en farojn kaj rilatojn. Neniel al ni helpos lernejoj, bibliotekoj, amaskomunikiloj kaj muzeoj, se ili servos nur al mono kaj ĝuo. Sed se tiuj institutoj spiros per la evangelio de Jesuo Kristo, ili estos fundamento de la kristana kulturo kaj konstruantoj de la kristanaj valoroj, ili helpos al akcepto de Dio – la amo, al trovo de la vivosenco kaj la maniero de komuna intuicio. Per akcepto de la Dia vorto mem Dio eniras la vivon de la unuopulo eĉ de komunumo, kiun Li transformigas kaj faras el ĝi peceton de paradizo, ĉar kie estas Dio, tie estas paradizo.

Se ni hodiaŭ ĝuste legas la signon de la tempo kaj se ni vere serĉas la kristanajn valorojn, tiam ni havas la ŝlosilon al la espero pri feliĉa estonteco de la tuta nacio kaj eĉ la tuta Eŭropo. Sed dependas de ĉiu el ni, de nia aktivado kaj persona iniciatemo, ĉu ni tiun ŝlosilon vere uzos kaj per ĝi malfermos novajn horizontojn de la eŭropa perspektivo.

Mons. Jan Graubner, ĉefepiskopo de Olomouc

 al la indekso


 PREĜO AL MARIA

Maria, patrino de Jesuo,
donu al mi vian koron,
tiel belan,
tiel puran,
tiel senmakulan,
tiel plenan je amo kaj humilo.
Igu min kapabla ricevi Jesuon
en la pano de la vivo,
ami Lin kiel vi amis Lin
kaj servi Lin sub la malriĉa aspekto
de la plej malriĉa el la malriĉuloj. Amen.

Patrino Tereza

 al la indekso


 AMI KAJ AGI FIDANTE

Prelego de Prof. Endre Dudich, Budapeŝto, Hungario, okazinta la 21-an de julio 2009 kadre de la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo. Okaze de ŝia kanonizado la 4-an de septembro kaj omaĝe al ŝi, ni aperigas tiun ĉi prelegon.

PATRINO TEREZA – „LA SIMPLA VOJO”
(Skopje 1910 – Kalkuto 1997)

„Ne gravas, kiom ni faras, sed kiel ame ni tion faras.”

Ŝi estas vaste konata persono. Ĉiu bone scias, ke ŝi naskiĝis en Skopje, estis makedonino, profesia flegistino, kaj estas jam sanktulino de la katolika eklezio.

Sed ĉiuj scias tion malbone. Ĉio ĉi malpravas.

Ŝi naskiĝis en Üsküb, ĉar tiutempe (1910) la nuntempa Skopje troviĝis ankaŭ en la Otomana turka imperio. Ŝi ne estis baptita Tereza, sed Agnes. Ne estis makedonino, sed albanino. Laŭprofesie ŝi ne estis flegistino, sed mezlerneja instruistino. Ŝi estas beatulino (ndr.: sanktproklamita 4.9.2016 en Romo).

La familio Gonxha Bojaxhio apartenis al la komunumo de la romkatolikaj albanoj (eble eĉ arumanoj). La patro Nikollë estis laboristo, poste entreprenisto en la konstruindustrio. Li mortis murdite pro sindikata aktivado, kiam Agnes, la tria ido, estis 9-jara. Atinginte la aĝon de 18 jaroj, ŝi aliĝis al la monaĥina ordeno „Fratinoj de Loreto” de Irlando, kaj surprenis la nomon Tereza, laŭ la franca „eta” Sankta Tereza de Lisieux, patronino de la misiistoj.

Post kelkmonata prepariĝo ŝiaj superuloj sendis ŝin al Darĝilingo en Hindio. Ekde 1930 ĝis 1948 fratino Tereza instruis geografion kaj religion en la Kolegio de Sankta Maria en la granda urbo Kalkuto. En 1946 ŝi estis nomumita direktorino de tiu ĉi lernejo por knabinoj.

En la sama jaro 1946 ŝi havis vizion dum vojaĝo per trajno. Ŝi petis kaj – ne tro facile – ricevis la permeson fondi lernejon en la mizerkvartalo de Kalkuto. En 1949 ŝi ellernis la arton de malsanulflegado, iĝis civitanino de Hindio, kaj vestis sin laŭ hindia maniero (blanka sario kun bluaj strioj). Tereza komencis kolekti, flegi kaj instrui la forlasitajn, surstrate vivaĉantajn infanojn kaj senhejmulojn, konsoli la mortantojn.

En 1950 Tereza, akirinte la permeson de la papo Pio la 12-a, fondis novan monaĥinan ordenon nomitan Fratinoj de Misiistoj de la Karitato. Ŝi flegis ankaŭ leprulojn kaj AIDS-ulojn, konsoladis ilin kaj preĝis por ili, ke ili forpasu digne, en paco kun Dio kaj kun si mem.

En 1963 estiĝis la vira branĉo de la ordeno, kaj en 1976 la „kontempla” branĉo (Fratinoj de la Verbo).

Jam kiel patrino Tereza ŝi ricevis la unuan premion en 1962, la Padma Shri Premion. Al tio sekvis la Kennedy Premio, la Nehru Premio kaj la Albert Schweitzer Premio. Ŝi ĉiam uzis la monon por fondi novajn rifuĝejojn ktp., jam ne nur en Hindio. (En la jaro 1989 ankaŭ en Budapeŝto kaj Érd, kaj poste en Miskolc.) Ŝi vojaĝadis multe, kaj renkontiĝis kun multaj eminentuloj de la mondo, de Lady Diana ĝis prezidento Bill Clinton. (Tiu donacis al ŝi la honoran usonan civitanecon.)

En 1987 patrino Tereza ricevis la Nobel-premion pri paco. Tiam ŝi luktis jam kun kormalsano. Ŝi havis du infarktojn, en 1983 kaj 1989 (tiam ŝi ricevis korritmoregulilon). En 1991 ŝi vizitis Albanion, kiu ĵus ĉesis esti oficiale deklarita ateista lando. Nun la flughaveno de la ĉefurbo, Tirana, portas ŝian nomon.

Patrino Tereza mortis, 87 jarojn aĝa, la 5–an de septembro 1997 en Kalkuto. La registaro de Hindio ordonis tritagan nacian funebron.

Multnombraj estis tiuj, kiuj konsideris la iniciaton de fratino Tereza malutila kaj senespera utopio. Ilia pensmaniero estis tute racia kaj logika. Sed poste evidentiĝis, ke ili tamen malpravis.

En la momento de la forpaso de patrino Tereza, en 123 landoj de la mondo funkciis 610 misiejoj de la ordeno, en kiuj laboris pli ol 4 000 monaĥinoj kaj pli ol 100 000 volontulaj geflegistoj.

Evidentiĝis el ŝiaj leteroj publikigitaj (malgraŭ ŝia volo), ke dum jardekoj patrinon Terezan kruele turmentis anima sekeco kaj spirita malhelo. Toleri tion humile kaj resti fidela signifas superagrade praktiki la virtojn. „Nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povas nin apartigi de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.” (Rom.8,39)

Papo Johano Paŭlo la 2-a solene proklamis ŝin beatulino la 19-an de oktobro 2003, en la ĉeesto de kvaronmiliono da pilgrimuloj. (Papo Francisko kanonizis ŝin la 4-an de septembro 2016 en Romo.) Ŝia festotago estas la 5–a de septembro.
 

Himno de la vivo

• La vivo estas unika, do prenu ĝin serioze!
• La vivo estas bela – admiru ĝin!
• La vivo estas feliĉo – gustumu ĝin!
• La vivo estas sonĝo – realigu ĝin!
• La vivo estas defio – akceptu ĝin!
• La vivo estas devo – plenumu ĝin!
• La vivo estas ludo – ĝuu ĝin!
• La vivo estas trezoro – profitu el ĝi!
• La vivo estas amo – transdonu vin al ĝi!
• La vivo estas tristeco – venku ĝin!
• La vivo estas melodio – kantu ĝin!
• La vivo estas lukto – finluktu ĝin!
• La vivo estas aventuro –entreprenu ĝin!
•La vivo estas premio – meritu ĝin!

Patrino Tereza

 al la indekso


 FIDU AL MI!

MESAĜO, KIUN SINJORO JESUO KONFIDIS AL SAC. DOLINDO RUOTOLO

Ofte ni preĝas: Mi transdonas tion al Vi, Sinjoro, – kaj tamen ni pri tio ne ĉesas pensi, ĝi min afliktigas kaj ni agas, kvazaŭ ĉio dependus nur de ni. Ni antaŭsentas, ke tio ne estas la ĝusta fido. Kion tio fakte signifas kaj kiel ni vere fidu, diris Sinjoro Jesuo en la mesaĝo al Sacerdoto Dolindo Ruotolo.

Kial vi tiel zorgas kaj maltrankviliĝas? Lasu al mi la zorgon pri via afero, kaj ĉio trankviliĝos. Vere mi diras al vi, ke ĉiu faro de vera, profunda kaj absoluta fido estigos efikon, kiun vi postulas, kaj malfacila situacio solviĝos. Fidi al mi ne signifas unue afliktiĝi, ribeli, malesperi kaj nur poste sin turni al mi per preĝo plena je maltrankvilo, ke mi rapidu al vi. Fidi al mi signifas ŝanĝi la maltrankvilon je preĝo. Fidi al mi signifas kviete fermi la okulojn de sia animo, forturni sian menson de la afliktiĝo kaj fordoni sin al mi per la vortoj: Zorgu pri tio Vi!, ke ne agu nur mi.

Malakorde al la fido estas la zorgo, kaoso, pripenso de la konsekvencoj de la afero. Estas tio simila kaoso, kvazaŭ infanoj klopodus, ke la patrino zorgu pri iliaj aferoj, kaj dume tion ili volas mem aranĝi kaj tiel, pro siaj ekpensoj kaj kapricoj, ili malhelpas ŝian laboron. Fermu la okulojn kaj permesu al mi labori, fermu la okulojn kaj pensu nur pri la estanteco kaj de la estonteco vi vin forturnu kiel de la tento. Apogu vin je mi kaj fidu je mia boneco kaj mi ĵuras al vi ĉe mia amo, ke se vi en tia sinteno diros: Zorgu pri tio Vi!, mi tion tute aranĝos, konsolos vin, trankviligos kaj kondukos vin. Kaj se mi devas vin konduki al la vivo, kiu estas alia ol tiu, en kiu vi vin ŝatus vidi, mi instruos vin, mi portos vin per brakoj, mi kaŭzos, ke vi estu kiel infanoj dormantaj en la patrinaj brakoj. Tio, kio maltrankviligas vin kaj kaŭzas vian aflikton, estas via saĝumado, via pensado laŭ vi, viaj ideoj kaj via volo nerezigneble solvi tion, kio vin afliktas.

Kion ĉion mi farus, se la animo kun siaj spiritaj kaj materiaj bezonoj sin turnus al mi dirante: Zorgu pri tio Vi!, ĝi fermas la okulojn kaj trankviliĝas! Nur malmultajn gracojn vi ricevos, kiam vi afliktiĝas kaj klopodos akiri ilin. Vi ricevos vi ricevos multege da ili, se via preĝo esprimas plenan fidon al mi. Dum suferado vi petas, ke mi agu, sed tiel, kiel vi tion sopiras.

Vi turnas vin al mi, sed vi volas, ke mi alkonformiĝu al vi. Ne estu kiel malsanuloj, kiuj petas la kuraciston pri sanigo, sed ili mem ĉion al li preskribas. Ne faru tiel, sed preĝu, kiel mi tion instruis al vi en la preĝo Patro nia: sanktigata estu Via nomo, tio signifas estu glorata en ĉi tiu mia mizero; venu Via regno, tio signifas, ke ĉio klopodu pri la gloro de Via Regno en ni kaj en la mondo; estu Via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero, tio signifas Vi decidu en tiu bezono, faru tion, kion vi opinias esti plej bona por nia surtera kaj eterna vivo.

Se vi vere diros al mi „Estu via volo!“, kio identas kun la vortoj „Zorgu pri tio Vi!, mi venos kun tuta mia ĉiopovo kaj mi solvos eĉ la plej malfacilajn situaciojn. Kiam vi vidas, ke via malfacilaĵo grandiĝas, anstataŭ ol ĝi devus malgrandiĝi, ne afliktiĝu kaj fermu la okulojn kaj diru al mi konfide: Estu via volo! Zorgu pri tio Vi! Mi diras al vi, ke mi zorgos pri tio, mi engaĝiĝos en tiun aferon kiel kuracisto kaj eĉ, se necese, mi faros miraklon. Ĉu vi vidas, ke la afero malboniĝas? Ne perdu la esperon! Fermu la okulojn kaj diru: Zorgu pri tio Vi! Mi diras al vi, mi zorgos pri tio kaj ne ekzistas pli efika medikamento, ol la interveno de mia graco. Mi zorgos pri tio, nur kiam vi fermos la okulojn.

Vi ne povas dormi, ĉion vi volas valorigi, ĉion esplori, ĉion pripensi, kaj tiel vi fidas nur al homaj fortoj, aŭ io ankoraŭ pli malbona – vi fidas nur je la homa interveno. Kaj tio propradire obstaklas al miaj vortoj kaj al mia alveno. Ho, kiel mi sopiras pri via fido, por ke mi povu al vi fari bonfaron kaj kiel min ĉagrenigas, kiam mi vidas, kiel vi estas indignitaj.

Al tio fakte celas satano: por vin eksciti, por vin kaŝi antaŭ mia agado kaj vin ĵeti senprotekte al la homa agado. Tial fidu nur al mi, apogu vin je mi, konfidu al mi ĉion. Mi faras miraklojn proporcie al via fido je mi kaj ne proporcie al viaj klopodoj.

Kiam vi troviĝas en absoluta mizero, mi verŝas sur vin la trezorojn de miaj gracoj. Se vi havas viajn provizojn, eĉ se ne grandajn, kaj vi klopodas akiri ilin, vi restas en natureca spaco, kaj per tio vi klopodegas pri la natureca kuro de la afero, al kiuj ofte obstrukcias satano. Neniu homo, kiu konsideras nur laŭ la homa logiko, faris miraklon. Per Dia maniero agas tiu, kiu fidas al Dio.

Se vi vidas, ke viaj aferoj komplikiĝas, diru kun fermitaj okuloj: Jesuo, zorgu pri tio Vi! Tiel vi agadu en ĉiuj viaj bezonoj. Agu tiel vi ĉiuj, kaj vi vidos grandajn, konstantajn kaj senbruajn miraklojn. Tion mi ĵuras al vi ĉe mia amo.

Don Dolindo Ruotolo (1882-1970) estis humila sacerdoto en Napolo, Italio, kiu mortis en famo de sankteco. Danke al siaj grandaj humiliĝoj kaj suferoj, kiuj iĝis konstantaj akompanantoj de lia vivo, li ellernis vivi en plena konfido al la Dia providenco kaj amo. Dio donis al li la gracon travivadi eksterordinaran konfidencon de sia proksimeco, kiam Li parolis al lia animo. Patro Pio al li foje diris: „En via animo estas tuta ĉielo“.

El skribaĵoj de Di-servanto Dolindo Ruotolo

al la indekso


 RESONANCO

Resono estas reflekso de la sono, reflekto estas reflekso de la lumo. Nek unu el ili kun si alportas ion el la medio, el kiu ĝi refleksiĝis. Ambaŭ efektoj estas pasemaj kaj pli ĝuste ili apartenas al atentemo de fizikistoj aŭ poetoj ol al bezonoj de la ĉiutaga vivo de plejmulto de mortontuloj. Krom la supre menciitaj efektoj estas al ni proksima kaj praktike utila alia reflekso: ŝaŭmo. Ankaŭ ĝi estas rapide pasema, sed ion ĝi en si portas.

Alivorte... La ŝaŭmo estas konsistaĵo de la tutaĵo, el kiu ĝi estiĝas. Malgraŭ tio, ke ĝi en si portas enhavon de la profundaĵo, ĝi ekzistas nur surface.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA VIRGULINO PLEJ PRUDENTA

Kiom jam estis pri la prudenteco saĝumita? Kiom jam pri la prudenteco estis skribita kaj kiom da saĝaj antaŭ la mondo estas nesaĝaj antaŭ la Eternulo? La saĝecon kaj klerecon, la saĝecon aŭ sagacecon aŭ eĉ saĝecon kaj ruzecon multaj homoj erare komprenas. Iun superruzi, iun per ruzaĵo venki, iun trompi, tion oni rigardas kiel signon de saĝa homo. Kompreneble, la homa saĝo tiel, kiel ĝin vidas la mondo, estas absurdaĵo antaŭ la vizaĝo de la Eternulo. Ni ne devas, kaj ne estus tio saĝa, malestimi klerecon, povosciadon, vivspertojn. La saĝeco estas ankoraŭ io pli ol la klereco, sperto kaj kapablo bone taksi la aferojn.

Se ni donas al la Virgulino Maria la titolon “La Virgulino plej prudenta – la Virgulino plej saĝa”, iu povus al ni doni la demandon, en kiuj universitatoj Ŝi studis, kiun postgradualan kleriĝon ŝi frekventis, kiom da lingvoj Ŝi konis, kie ĉie Ŝi vojaĝis. Se ni volus honeste respondi tiun demandon, ne tro riĉan respondon ni donus. La Virgulino Maria, se temas pri la vojaĝado, kiel ni scias, Ŝi vojaĝis el sia patrujo en Egiptujon kaj reen, la mez- kaj alt-lernejojn Ŝi ne frekventis. Kaj de kie do tiu ĉi saĝeco – povus esti la dua demando. Nur el tiu malmulto? Ĉi tie oni respondus jam pli amplekse. La Virgulino Maria ne ĉerpis la saĝecon el universitataj bibliotekoj nek per spertoj el vojaĝo en la tiama mondo. La Patrino de Dio akiradis la saĝon el silentemo antaŭ la Eternulo kaj el la vivo kun Li. Grandega kontribuo, kapitalo por ŝia saĝeco estis ŝiaj gepatroj, kiuj donis al Ŝi la plej gravajn, kion la patro kaj la patrino povas al siaj infanoj doni. Kaj tio validas ankaŭ hodiaŭ. La amon al Dio. Veran, sinceran kaj sanan amon al Dio. Jam el tiu amo elkreskas la saĝeco. Do ŝiaj gepatroj, tio estis la unua donaco, kiu perigis al la Virgulino Maria la vivosaĝon. La dua lernejo, kiun Ŝi frekventis kaj kiu estas hodiaŭ por multaj niaj samtempuloj fermita, estis la lernejo de la humileco. Poste sekvis altlernejoj – la altlernejo de la kontaktoj kun saĝuloj, kun veraj saĝuloj, ne kun pseŭdosaĝuloj.

Pri la Virgulino Maria ne multon ni havas skribitan en la Nova Testamento. Sed senerare ni povas diri, kun kiu Ŝi kontaktis kaj kun kiu Ŝi parolis. Unue Ŝi parolis kun anĝelo kaj tiu do estas saĝa. Ŝi parolis kun sia edzo Jozefo. Kun li Ŝi ofte paroladis kiel lia edzino kaj li estis treege saĝa homo. Poste Ŝi parolis kun Jesuo. Kiu povis esti pli saĝa ol Li? Poste Ŝi parolis kun Elizabeto, kiu ĉe renkontiĝo kun Ŝi estis plenigita de la Sankta Spirito kaj tial ŝi ekvokis tion, kion ŝi ekvokis. La Virgulino Maria renkontiĝadis kun tiuj ĉi saĝaj homoj kaj de ili ŝi akiradis la saĝecon de la vivo. Nenie en la evangelioj ni legas pri tio, ke Ŝi parolis kun “saĝaj leĝistoj” aŭ kun “ trosaĝaj fariseoj”. Ŝi serĉis la kunecon kun tiuj, kiuj povis Ŝin pliriĉigi. Kaj ĉiuj, kaj Jozefo, Elizabeto, kaj Jesuo, estis tiuj, kiujn la mondo malestimis. La mondo estimis fariseojn, leĝistojn. Kaj ili estis tiuj, kiuj estis saĝaj antaŭ la mondo, sed kun ili la Virgulino Maria ne parolis.

El kio do eliras la saĝeco antaŭ la vizaĝo de la Eternulo? El tio, kion ni vidas el la vivo de Maria. Havi la gepatrojn, kiuj estas la unuaj instruantoj de la amo al Dio, esti antaŭ la Dio humilaj kaj serĉi la saĝecon de tiuj, kiuj estas saĝaj.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 RENKONTIĜO DE IKUE-ANOJ SUB LA ŜIRMA MANTELO DE LA VIRGULINO MARIA EN VRANOV APUD BRNO

En la tagoj de la 16-a ĝis la 18-a de septembro 2016 kolektiĝis 25 personoj kadre de la tradicia semajnfina renkontiĝo, kiun ĉijare la Ĉeĥa IKUE-Sekcio organizis en la ĉefa Maria-pilgrimloko de la diocezo Brno en Vranov apud Brno. La partoprenantoj de la renkontiĝo loĝis kaj okazigis la programojn en la tiea Spirita Centrejo de la monaĥejo de la Ordeno de Sankta Francisko el Paola, situanta meze de belega naturo. Ĉeestis gefratoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Kroatio, Slovakio kaj Italio.

La Ordeno de la Sankta Francisko el Paola – la paŭlanoj, kiuj restadis en Vranov apud Brno en la jaroj 1633-1784, povis ĉi tien reveni post pli ol ducent jaroj en la jaro 1992. Ekde la jaro 2000 ili ekfunkciigis la Spiritan Centrejon kaj la unua IKUE-renkontiĝo tie okazis antaŭ ok jaroj, do en la jaro 2008. La nunjara estas do la dua tiuloka renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Vendredon posttagmeze okazis la alveno kaj loĝigo de la partoprenantoj. Post komuna vespermanĝo kolektiĝis la gefratoj en la kapelo de la Baziliko de la Naskiĝo de la Virgulino Maria por kune kun paroĥanoj preĝi la rozarion kaj ĉeesti la sanktan meson. Kun la pastroj – paŭlanoj kuncelebris ankaŭ nia IKUE-frato sac. Max Kašparů. Poste sekvis vespera programo en la salono kun projekciado el la pasintjara renkontiĝo en Třeboň kaj la Bibliaj Tagoj okazintaj en Tuchoměřice (apud Prago) kaj Vroclavo (Polando) por vivigi rememorojn pri tiuj ĉi belaj okazintaj aranĝoj.

La sabata mateno estis komencita per rozaria preĝo en la kapelo de la Spirita Centrejo, kiun ni dediĉis al la en la 10-a de septembro forpasinta karega fratino kaj longjara fidela IKUE-anino D-rino Magda Šaturová el Bratislava. Dum ŝia prezidantado de la Slovakia IKUE-Sekcio, okazis ankaŭ tre vigla kunlaboro inter la Ĉeĥa kaj Slovakia IKUE-sekcioj. Ŝi ankaŭ estis longjara legantino de la revuo Dio Benu, eĉ dum periodo, kiun ŝi pasigis ĉe sia filino en Francio.

Post la matenmanĝo okazis interesega, kiel ĉiam, prelego de frato Max Kašparů. Kaj post la prelego okazis en la kapelo de la Spirita Centrejo la esperantlingva primicia sankta meso celebrita de sacerdoto Max Kašparů, kiu – estante la grekkatolika pastro, ricevis esceptan permeson de la vatikana Kongregacio por Orientaj Eklezioj mescelebri publike ankaŭ en rom-katolika rito. Do la unuan fojon li havis la eblon mescelebri ankaŭ en Esperanto. Dum la sankta meso ni ankaŭ memoris pri la mortintaj gefratoj, precipe pri la jam menciita D-rino Magda Šaturová kaj ankaŭ pri la mortinta en la 30-a de aŭgusto ĝisfine fidela IKUE-anino Věra Čudková. Danke al Dio, la Ĉeĥa IKUE-Sekcio nun havas aktivantan sacerdoton por celebro de la esperantlingvaj sanktaj mesoj.

Posttagmeze okazis konatiĝo kun la pilgrimloko kaj precipe kun la Baziliko de la Naskiĝo de la Virgulino Maria, konstruita en la jaroj 1617-1633. Sur la ĉefa altaro de la baziliko estas ĉarma statuo de la Patrino de Dio de Vranov el ĉirkaŭ la jaro 1500. La nun grava pilgrimloko laŭ tradicio estiĝis en la jaro 1240, kiam la landa oficisto Vilém je propeto de la Dipatrino reakiris vidpovon. Dankeme li tie konstruigis lignan preĝejon, al kiu de tiam komencis pilgrimadi homoj por honori la Virgulinon Maria kaj pere de ŝi elpeti Diajn gracojn kaj helpon. La nuna preĝejo estas unika monumentaĵo de la frua baroko.

Post la almenaŭ supraĵa konatiĝo kun la pilgrimloko Vranov sekvis la prelego de la fratino Marija Belošević – la viprezidantino de IKUE pri la Jaro de Dia Mizerikordo. Enkonduke estis projekciita prezentaĵo de la frato Vitor Luiz Rigoti dos Anjos el Brazilo je la temo “Praktikado de la Faroj de Korpa Mizerikordo en Brazilo”. Ankaŭ okazis mallonga kromordinara konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Post la vespermanĝo povis okazi sepdekminuta projekciado pri la 69-a Kongreso de IKUE okazinta julie en la slovakia urbo Nitra. Ankaŭ okazis projekciado pri la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en la jaro 2010 en Parizo, en centjara jubileo de fondo de IKUE en Parizo.

Dimanĉon post matena rozaria preĝo kaj matenmanĝo la ĉeestantaj gefratoj de la renkontiĝo partoprenis pilgriman sanktan meson en la baziliko plenŝtopita de la pilgrimantoj. La ĉefcelebranto estis la konata ĉeĥa sacerdoto František Lízna, kiu estis dum la komunista regado en tiama Ĉeĥoslovakio malliberigita kune kun Václav Havel, kiu post la falo de la komunista regado iĝis ŝtatprezidento. Post la sankta meso en granda salono pastro František Lízna rakontis pri siaj naŭ perpiedaj pilgrimoj, el kiuj la plej longaj estis la sanktjakoba pilgrimo al Santiago de Compostela en Hispanio kaj la perpieda pilgrimo al Krimeo. Post komuna tagmanĝo estis la ĉijara tradicia renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio finita. Nun estas la tasko trovi konvenan lokon por la venontjara tradicia semajnfina IKUE-renkontiĝo en Ĉeĥio.

Dankon al ĉiuj, kiuj la ĉijaran renkontiĝon en la pilgrimloko Vranov apud Brno partoprenis. Dankon al la eksterlandaj gastoj Marija, Kreŝimir kaj Paŭlo. Dankon al la prelegintoj Max kaj Marija kaj al sac. Max ankoraŭ dankegon pro la esperantlingva mescelebro. Mi estas konvinkita, ke per nia ĉeesto en la belega Maria-pilgrimloko ni elpetis Dian benon por niaj pluaj aktivadoj kaj la konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria arde honorata ankaŭ en Vranov.

La Virgulino Maria de Vranov propetu por ni!

Miloslav Šváček

al la indekso


 EPISKOPO ABU KHAZEN: LA INTERVENO DE USONO EN SIRIO ESTIS FARSO

„La interveno de Rusio en Sirio demaskis komedion de laŭdiraj operacioj de Usono. Kiam bombardis usonanoj kaj iliaj aliancanoj, la Islama Ŝtato ekspansiis. Kiam komencis bombardi la rusoj, la Islama Ŝtato komencis finfine retiriĝi. Eble estus konvene pripensi la rolon de Usono en Sirio...“ La katolika episkopo de Aleppo, Mons. George Abu Khazen, jam kelkajn monatojn rekte parolas pri farso de usonaj armeaj operacioj kaj publike li laŭdas la ofensivon de la siria armeo, kiu post kvin jaroj donas al la sirianoj esperon. „Antaŭ la ofensivo mortigadis bomboj pli ol dek civilulojn ĉiutage, Aleppo troviĝis dum kelkaj monatoj sen akvo kaj elektro. Nun ĉio revenas al la normaleco,“ diris la episkopo Khazen por la itala ĵurnalo Il Giornale (7.4.2016).

La tiel nomata Islama Ŝtato okupadis dum la tempo de la usona armea operacio pli ol 50 % de la siria teritorio; sed post du monatoj de rusa operacio ĝi grandan parton forlasis. La plej granda konsekvenco de la rusa interveno estas laŭ la episkopo Khazen la komenco de porpaca procedo. La apostola administranto de Aleppo samtempe dementas multajn argumentojn de la eŭropa gazetaro, kiu ekzemple informas pri la okupacio de la urbo fare de la armeo de Asad: „La siria armeo al ni alportas liberon. Kien ĝi eniras, tie revenas vivo. En multaj vilaĝoj infanoj dum tri aŭ kvar jaroj ne vizitadis lernejon. Tuj post la alveno de la armeo ili revenis al studado. Tian okupacion mi bonvenigas.“ Eŭropo proklamas, ke la rusa interveno pligrandigis la nombron de fuĝintoj, sed la episkopo de Aleppo asertas la malon: „Vi devus iom pli bone informiĝi,“ li instigas, „homoj antaŭ la armeo ne forkuras, sed ili revenas al siaj vilaĝoj.“ Krome Sirio en la pasinteco pli ofte fuĝintojn akceptadis, ol elmigrigis, emfazas Mons. Khazen. Se Eŭropo deziras halton de fuĝinta ondo, ĝi devus strebi pri la paco en Sirio. Konkrete tio signifas, ke registaroj, kiuj subtenas la armitajn grupojn en Sirio, devas ilin alvoki al ĉesigo de iliaj aktivadoj, eksplikas la siria episkopo.

Al la demando, ĉu kristanoj staras flanke de Baŝar Asad, la Mons. George Abu Khazen respondas: „Ni ne staras post Asad, sed post la valoroj de la paca kunvivado kaj toleremo, kiuj en Sirio kreadis unikan proksimorientan oazon de pura pluralismo per tio, ke ili certigadis la kunvivon de dudek tri religiaj kaj etnaj grupoj. Ĉu vi eŭropanoj preferas nur unu koloron? Kaj kian – ĉu nigran?“ demandas la apostola administranto de siria Aleppo.

www.radiovaticana.cz

al la indekso


 ELEMENTA MATEMATIKO

La celkonscia instruistino skribis sur la tabulon specialan ekvacion: 1+1+1=1 kaj ŝi demandis la infanojn: “Kion vi opinias, ĉu tio estas vero?” La infanoj diris, ke ne. “Kaj vidu, tion instruas la katolika eklezio, kiam ĝi diras, ke la tri personoj estas unu Dio.”

Tuj ekstaris unu lernantino, forviŝis ĉiujn signojn +, kaj anstataŭis ilin tiel:
1x1x1=1 kaj aldiris: “En Dio oni nenion sumigas, sed obligas!”

al la indekso


  KIAL OKAZAS REPACIĜO KUN DIO PERE DE PEKKONFESO KAJ SACERDOTO?

Multaj kristanoj al vi diros: „Mi pekkonfesas rekte al Dio, por tio mi ne bezonas sacerdoton, por ke mi pekkonfesu.“ Aliaj al vi diros: „Dio estas Dio, la sacerdoto estas nura homo kaj li ne devas koni miajn pekojn.“ Certe, multaj viroj kaj virinoj ne kuraĝas pekkonfesi, ĉar ili hontas siajn erar-farojn konfesi al homo, ĉar ili pensas, ke tiu ĉi homo ilin kondamnos kaj malbone pri ili opinios.

Sankta Makario ekvidis apud la konfesejo diablon. „Kion vi ĉi tie faras?,“ demandis ĝin la sanktulo. La diablo respondis al li: „Mi forprenis honton el la koroj de la homoj, por ke ili peku, sed nun, kiam ili volas siajn pekojn konfesi, mi la honton al ili redonas, por ke ili ne kuraĝu siajn pekojn konfesi kaj per tio ili restu sen la Dia pardono.“

Tiel tio ofte okazas en la animoj de multaj kristanoj, kiuj siajn pekojn sincere bedaŭras, sed ne kuraĝas iri al la pekkonfeso por ricevi pere de la sacerdoto Dian pardonon. Tial Jesuo diris en la evangelio al siaj apostoloj: „Ricevu la Sanktan Spiriton. Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj, kies vi retenos, ili estas retenitaj.“ (Joh 20,22-23)

Tri paŝoj de repaciĝa sakramento

La sakramento de repaciĝo postulas de la homaj koroj tri paŝojn: Pento estas sincera malĝojo pro la pekoj, pekkonfeso estas sincera prezento de siaj pekoj kaj antaŭintenco estas postulo ilin denove ne fari, kunigita kun la volo la pekojn repacigi per tio, ke mi plenumos pentopunon kaj por estonteco mi volos plenumadi la volon de Dio.

Por multaj estas la pento relative facila paŝo. Se la pekulo havas iom da honesteco kaj humileco siajn misfarojn agnoski, estas li kapabla ilin priplori kaj elpeti la Dian pardonon.

Sed la dua paŝo estas jam pli malfacila. Iri al la sacerdoto, kiu estas ankaŭ homo, kaj al li ĉion tion malbonan eldiri, kion ni faris kontraŭ Dio, kontraŭ si mem kaj kontraŭ aliuloj, tio ne estas spontanea ago, sed ĝi esprimas humilon kaj veran amon al Dio, kaj ankaŭ la sinceran volon repaciĝi kun Li, en la espero, ke ni estas en lia senlima mizerikordo.

La tria paŝo baziĝas en la postulo ne plu peki kaj en la decido ordigi tiun malbonon, kiun mi faris kontraŭ Dio, kontraŭ mi mem kaj kontraŭ la proksimulo. Tio por multaj kristanoj ne estas facila. Ili do akceptos la pentopunon, kiun donis al ili la sacerdoto, sed ne realigas ĝin aŭ agas tiel, ke ili ne sopiras pri la vera ŝanĝo de sia sinteno.

La plua paŝo havas ankaŭ decidigan signifon, kiam ni ĉe iu sacerdoto pekkonfesas kaj postulas la gracon de la pardono: Preĝo. Kiam estis Ananias invitita meti la manojn sur Paŭlon, por redoni al li la vidkapablon, li timis pri si mem, ĉar li sciis, ke Saŭlo estis persekutanto de la kristanoj. Sed Jesuo diris al Ananias: „Leviĝu kaj iru... li ĵus preĝas... (Ago 9,11), tio signifas, ke Paŭlo sin preparis per la preĝo por la akcepto de la bapto kaj bedaŭris tion malbonan, kion li faris kontraŭ Dio kaj la proksimuloj. Kion povas kaŭzi la preĝo en la koro, kiu timas konfesi siajn misfarojn antaŭ la sacerdoto, kiu reprezentas Dion? La preĝo kaŭzas la miraklon de la amo. Ĝi donacas al ni enrigardon, prilumon, por ke ni niajn pekojn kaj malbonon pli bone ekkonu. Ĝi donacas al ni firman intencon por en estonteco ne plu peki. Ĝi donacas al ni sinceron por konfesi, kaj fine al ni donas la spiriton de la pento, por ke ni repaciĝu kaj revenu al la graco kiel Zakĥeo, la pekulo el la evangelio, kiel Maria Magdalena aŭ kiel tiu bona surkruca krimulo, ĉar ili ĉiuj akceptis la gracon kaj iĝis sanktuloj, kiel tion Dio atendis de ili.

Sac. François Zannini (El Maria heute 505/2013)

al la indekso


  LA PLEJ GRAVA MOMENTO DE LA SURTERA VIVO

Dio nin en la Sankta Skribo instruas, ke sur la tero ni vivas nur unufoje: „Estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio estas juĝo.“ (Heb 9,27) La morto estas la plej grava momento de nia vivo sur la tero.

„Ne forgesu tion: ne ekzistas reveno“ (Sir 38,21; komp. Iob 16,22) Sinjoro Dio nin instruas, ke nia vivo estas nur unu kaj ke ĝi estas neripetebla kaj la homo mortas nur unufoje. Sed la aserto pri ekzisto de metempsikozo (reinkarnacio) estas insida tento de la malbona spirito, kiu volas, ke la homoj komencu subtaksi la konsekvencojn de siaj pekoj kaj ke ili ĉesu kredi de Dio revelaciitan veron pri la neripetebleco de la homa vivo sur la tero. Tio, kion Jesuo instruas en la eklezio pri la temo metempsikozo (reenkarniĝo) estas unusenca: „Kiam finiĝos nia »ununura surtera vivo« (Lumen gentium, 48), ni ne plu revenos vivi pluajn surterajn vivojn. Ĉiu homo mortas nur »unufoje« (Heb 9,27). Post la morto ekzistas nenia »metempsikozo« (reinkarnacio).“ (Katekismo de la katolika eklezio, 1013) Ĉiu, kiu kredas je reinkarnacio, esprimas la ateston pri sia naiveco kaj religia malklereco, kaj antaŭ ĉio li ĉesas esti kristano, ĉar per tio li rifuzas la instruon de Kristo. Estas ĉi tie „vana logiko »filozofio«, laŭ tute homeca prezento, laŭ elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo.“ (Kol 2,8) Dio deziras, ke nia surtera vivo, kiu estas ununura kaj neripetebla, estu tempo de maturiĝo al la amo, al la ĉielo. Dum surtera vivo ni partoprenas dramecan lukton de bono kontraŭ malbono. Ni povas elekti bonon, aŭ malbonon, decidiĝi por Kristo, aŭ kontraŭ Li. Tiu elekto decidos tion, ĉu post la morto homo akiros eternan feliĉon en la ĉielo, aŭ teruran eternecon de la infero.

Okazos juĝo

La kulmina momento de nia surtera vivo estas la morto. Tiam okazos la decido pri nia eterneco: aŭ la savo, aŭ la pereo. Por ĉiu el ni estos la morto siamaniere la fino de la mondo. Tiam ni renkontiĝos kun Kristo vidalvide kaj super ni okazos juĝo. En la lumo de la senlima Dia mizerikordo ni ekkonos pri ni la tutan veron, ĉiujn niajn bonajn kaj malbonajn agojn. La ununura kriterio de la juĝo en la momento de la morto estas amo. Ni aŭdos la vortojn de Kristo: „Vere mi diras al vi: Kion vi faris al unu el ĉi tiuj miaj la plej malgrandaj, tion vi faris al mi. (...) Kion vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tion vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.“ (Mat 25,40; 45-60) Tio estos momento de nepriskribebla feliĉo por la homoj, kiuj sekvis la vojon de la amordono al Dio kaj al proksimulo. Male terurego falos sur tiujn, kiuj malrespektis la amon al Dio kaj al la proksimulo, ili elektis egoismon kaj vivis tiel, kvazaŭ ne ekzistus Dio. La Sankta Skribo avertas: „Ne trompiĝu, Dio ne estas mokata, ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.“ (Gal 6,7-8) Sinjoro Jesuo diras: „Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton: la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.“ (Joh 12,48)

Kiam ni en la momento de la morto staros vidalvide antaŭ la vizaĝo de Savinto, ni devos decidiĝi pri la akcepto, aŭ pri rifuzo de lia mizerikordo. Tio estas la lasta elekto, kiu havos konsekvencon por la tuta eterneco, sed ĝi estas kondiĉita per trapaso de la tuta surtera vivo de la homo. En la Sankta Skribo ni legas, ke Dio lasis al la homo „eblecon decidiĝi. Se vi volos, vi observos ordonojn (...) Antaŭ vi estis metita fajro kaj ankaŭ akvo, laŭ via decido levu la manon. Antaŭ homoj estas la vivo eĉ morto, laŭdezire ili ricevas unuan aŭ duan.“ (Sir 15, 14-17) Estas necese memori pri tio, ke la pekoj faritaj konscie kaj libervole en la homo pereigas la kapablon ami kaj profundigas la egoismon. Malmolkora restado en la peko, konstanta rifuzado kaj malestimo de la Dia mizerikordo povas dum la homa vivo la homon tiom detrui, ke li iĝos absoluta egoisto, kiu sin amos per la amo ŝovita ĝis malamo rilate al Dio. Tia homo en la momento de la morto rifuzos kun malamo la amon de Kristo.

Ĉielo, purgatorio, infero

Sinjoro Jesuo klarigas, en kio konsistas la juĝo en la momento de la morto: „Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.“ (Joh 3,19-21) Por la homo de la pura koro, kiu atingis la plenecon de la amo, estos la momento de renkonto kun Kristo travivaĵo de ekstazo de feliĉo, la eniro en la realecon de la ĉielo, kie li iĝos partoprenanto de la Dia naturo (komp. 1 Pet 1,4). Sankta Faŭstina provis per homaj vortoj priskribi la ĉielan realecon: „Hodiaŭ mi per spirito estis en la ĉielo kaj rigardis tiun neimageblan belecon kaj feliĉon, kiuj nin post la morto atendas. (...) Mi vidis, kiel granda feliĉo estas en Dio, kiu disverŝiĝas sur ĉiujn kreitulojn, feliĉigante ilin, kaj ĉiu laŭdo kaj honoro el tiu feliĉigo revenas en la Fonton kaj eniras en la profundojn de Dio, kontemplante la internan vivon de Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kiun ili neniam entenos kaj trapenetros. Tiu ĉi fonto de la feliĉo estas en sia esenco neŝanĝebla, sed ĉiam nova, ŝprucanta feliĉigon por ĉiu kreitaro. Nun mi jam komprenas sanktan Paŭlon, kiu diris: „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.“ (1 Kor 9); (Taglibro, 777)

Se en la homo en la momento de la morto estos almenaŭ minimuma kapablo akcepti la amon de Kristo, tiam li estos savita, sed post dolora procedo de purigado kaj maturiĝado al amo en la purgatorio. Nur tiu, kiu per konscia pekado en si neniigis la kapablon de la amo iĝinte absoluta egoisto, tiu poste estas plenplena de la malamo al Dio. Absoluta egoisto en la momento de juĝo dum la morto malamos la amon de Dio, kaj tial li rifuzos lian mizerikordon kaj elektos la eternecon de la infero. Tio estas la stato de la peko kontraŭ la Sankta Spirito (komp. Luk 12,10), kiu manifestiĝas en tio, ke la homo „klopodas pri supozata »rajto« je persisto en malbono, en ĉiuj pluaj pekoj, kaj tiamaniere li rifuzas la savon“ (komp. s-ta Johano Paŭlo la Dua, Dominum et Vivificantem, 46). Sankta Johano Paŭlo proklamadis, ke la infero „estas lasta konsekvenco de la peko mem, kiu sin turnas kontraŭ tiu, kiu ĝin faras. Tio estas situacio, en kiu fine troviĝas tiu, kiu rifuzas la mizerikordon de la Patro eĉ en lasta momento de sia vivo. (...) Dio estas senlime bona kaj mizerikorda Patro. Sed la homo alvokita, por respondi al Li per tute libera maniero, al si povas, bedaŭrinde, elekti ankaŭ definitivan rifuzon de lia amo kaj lia pardono, kaj per tio porĉiame sin senigi de la ebleco de la ĝojega komuneco kun Dio.“ (komp. Ĝenerala aŭdienco, 28.7.1999)

„Ne unufoje la Dia mizerikordo, „ skribas sankta Faŭstina, „la pekulon kaptas en la lasta momento, per neordinara maniero. Ekstere tio aspektas, kvazaŭ ĉio estas perdita, sed ne estas tiel; la animo iluminita per la radio de forta Dia graco, en la lasta momento sin turnas al Dio kun tia forto de la amo, ke ĝi tuj ricevas de Dio pardonon de la kulpoj kaj punoj (...). Kiel netrapenetrebla estas la Dia mizerikordo. Sed teruro, estas ankaŭ animoj, kiuj libervole kaj konscie tiun gracon rifuzas kaj ĝin malŝatas. Eĉ kiam ili jam mortas, la mizerikorda Dio donas al la animo tiun klaran internan momenton, ke se la animo volas, havas la eblon al Dio reveni. Sed ne unufoje estas la malmolkoreco de la animoj tiel granda, ke ili konscie elektas la inferon, vanigas ĉiujn preĝojn, kiujn por ili al Dio aliaj animoj sendas, kaj eĉ mem la strebon de Dio...“ (Taglibro, 1698) Sankta Faŭstina ankaŭ skribas: „Pereo estas por tia animo, kiu volas perei, ĉar kiu sopiras pri la savo, por tiu estas la neelĉerpebla maro de la mizerikordo de la Sinjoro.“ (Taglibro, 631)

La Patrino de Dio, havanta zorgon pri la eterna savo de siaj infanoj, videbliĝas sur diversaj lokoj de la terglobo, alvokas al konverto; petas, ke la homoj sin forturnu de la pekoj kaj ne preparu por si la pereon per verko de siaj propraj manoj (komp. Saĝ 1,12). Ŝi petas, ke la homoj alvenadu kun sia tuta pekemo al Jesuo, kiu pere de la sakramento de pentofaro realigas la miraklon de pardono de ĉiuj pekoj kaj en la Eŭkaristio donas sin mem, donacon de la eterna vivo, gustumon de ĝojo de la savintoj en la ĉielo.

„Kiam vi venas pekkonfesi,“ diris Jesuo al sankta Faŭstina, „konsciiĝu, ke mi mem atendas vin en konfesejo. Mi kovras mian ĉeeston per ĉeesto de persono de sacerdoto, sed mi mem agas en la animo. Ĉi tie renkontiĝas mizero de la animo kun Dio de la mizerikordo. Diru al la animoj, ke el tiu fonto de la mizerikordo ili ĉerpu gracojn nur per la ujo de la fido. Se estos ilia fido granda, mia donacemo estas senlima. La fontoj de mia graco superverŝas la humilajn animojn. Fieruloj estas konstante en malriĉeco kaj mizero, ĉar mia graco sin de ili forturniĝas al la animoj humilaj.“

(Taglibro, 1602) Sac. Mieczysław Piotrowski TChr El Miłujcie się! 1/2016

al la indekso


  KELKAJ NOMBROJ

 La nombro de katolikoj kreskas en Afriko kaj en Azio, sed malaltiĝas en Eŭropo. En la mondo estas 1,272 miliardo da katolikaj baptitoj. Kreskas la nombro de episkopoj kaj sacerdotoj, forta plialtigo evidentiĝas precipe ĉe la nombro de permanentaj – daŭraj diakonoj.

17,8 % katolikoj de tuta monda loĝantaro – populacio
5 237 episkopoj por 2998 ekleziaj distriktoj
415 792 diocezaj kaj ordenaj sacerdotoj
45 000 permanentaj – daŭraj diakonoj en forta plialtigo

Kreskas la nombro de katolikoj en la mondo, precipe en Afriko kaj Azio. En la menciitaj kontinentoj plimultiĝas, ankaŭ se pli malrapide, diocezaj sacerdotoj. Tamen ilia nombro malplialtiĝas en Eŭropo kaj Oceanio. La nombroj en la tuta Ameriko estas stabilaj. Dum la jaroj 2005 - 2014 la katolikoj en la mondo kreskis je preskaŭ 160 milionoj. Sed ĉi tiu pozitiva realo varias laŭ la geografiaj zonoj de la mondo.

Dum la naŭ menciitaj jaroj la nombro de baptitoj en Afriko kreskis preskaŭ je 41 %, do duoble ol en Azio (20 %) kaj trioble kaj duono ol en la tuta amerika kontinento. En ĝi la nombro plialtiĝis je 11,7 %. Kontraŭe en Eŭropo oni rimarkis, ke la nombro de katolikoj kreskis nur iom pli ol 2 %. La grupo kun pli alta kresko estas permanentaj – daŭraj diakonoj: preskaŭ 33 mil en la jaro 2005, ilia nombro atingis 45 mil en la jaro 2014 (+ 33,5 %).

Se temas pri ordenaj virinoj: la nombroj diras, ke ordenaj fratulinoj en la jaro 2014 estis ĉirkaŭ 683 mil, ĉirkaŭ 38 % estas en Eŭropo, pli ol 177 mil en Ameriko kaj 170 mil en Azio. Malkresko 10,2 %, se oni komparas tion kun la jaro 2005. Ankaŭ tio dependas de la kontinento: en Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio la realeco estas malbona (18 - 20 %); en Afriko kaj Azio kontraŭe evidentiĝas plialtigo: je 20 % en Afriko, je 11 % en Azio.

Ni plu preĝu por novaj vokiĝoj en la tuta mondo.

Por Dio Benu disponigis Jitka Skalická

al la indekso


 FESTO DE ĈIUJ SANKTULOJ

Medito pri teksto de Sankta Skribo 1 Joh 3,1-3

Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj. Tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio, ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

... Ni konstante ne nur demandu: Kiel ni povas veni en la ĉielon? Sed ni forte klopodu, kiel Kristo diras, ke ni konstante en la ĉielo estu. Kaj ĉu ni fakte ne estas en la ĉielo, se ni estas ĉe Jesuo? Jesuo estas la ĉielo. Sed ni estas ĉe Jesuo, se Li nin brakumas per sia graco. Kaj de tie, de la graco, ni ekkomprenos ion gravan. La ĉielo, kiu jam estas ĉi tie, kiu kun Kristo descendis sur tiun ĉi teron, estas nur la komenco.

La regno de Dio povas kreski en ni, ĝi povas grandiĝi kaj egiĝi, tiel kiel kreskas sinapa grajno kaj disvastiĝas en senlimecon kaj en eternecon, kiam ni transpaŝis la mortpordegon aŭ kiam finos la mondo. Ni ja en la ĉielo estas, ni estas ĉe Dio. De tiu ĉi momento de trairo tra la mortpordego aŭ fino de la mondo validas mistera vorto de karulo de la Sinjoro: „Ankoraŭ ne estis elmontrita, kio ni estos.“

Sed poste elmontriĝos, kio ni estas. Ne okazos tio tiel, ke ni estos transplantitaj en iun malproksiman mondon de la feliĉego. Ne, el ni mem elradios ĉiela gloro per la forto de la graco, kiun ni en ni portas. Kaj se ni demandas, per kio en ni kreskas kaj disvastiĝas la ĉielo, tiel ni vidas grandan misteron, plej profundan esencon de nia beateco! Kial sin al ni donas la ĉielo? Ni vidas tion el la granda parolo de Jesuo pri la lasta juĝo. Estas tio nur la amo, tiu amo, kiu manĝigas malsatulojn, trinkigas soifantojn, vestigas nudulojn, vizitas malsanulojn. Estas tio nur ĝi, kiu kaŝas la ĉielon...

La Sinjoro uzas por la ĉielo ankoraŭ alian esprimon, nome „eterna vivo“. Kaj ankaŭ ĉe tiu vorto ni devas halti kaj lasi je ni efiki: Kion tio signifas en la mondo de degenero, detruo, milito, morto, pereo?

Meze de tiu ĉi mondo staras pordego kondukanta en landon de miroj kaj portas surskribon: La Eterna Vivo! Ni denove devus malfermi la unuan leteron de Johano kaj tute mergiĝi en la vortojn: „Ni al vi atestas kaj anoncas la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni.“ Tio estas ĝoja mesaĝo en vera senco de la vorto.

Kaj denove ni vidas, ke tiu ĉi vivo ne venos nur iam, ke ni ne eniras la eternan vivon nur post la morto, sed ke ĝi jam estas ĉi tie, ke en nin ĝi eniris jam per la bapto kaj graco, ke jam per la forto de la graco ni en la ĉielo jam estas. Ni devas denove diri, ke nia klopodo ne baziĝas en tio, ke ni foje en la ĉielon venu, sed en tio, ke ni jam nun en ni portu la eternan vivon kaj per tio ankaŭ la ĉielon. Kaj jam ĉi tie ni vidas, ke tiu ĉi vivo kapablas kreski, ke ĝi konstante disvolviĝas, konstante ĝi estas pli forta, floranta, pli sankteca, dieca, ĝis poste en la morto ĝi atingos en la ĉielo sian plenecon kaj ĝi partoprenos en la senmezura oceano de la Dia vivo. Kaj kiam ni demandos, per kio ni povas elgradigi tiun ĉi vivon, poste ni ricevos de la sankta Johano la saman respondon kiel antaŭe: „Ni scias, ke post la morto ni atingos la vivon, ĉar ni amas fratojn.“ (...)

Ĝis nun ni diris eĉ ne vorton pri la sanktuloj, pri ĉiuj sanktuloj. Aŭ ĉu tamen? Ĉiuj sanktuloj estis homoj, kiuj jam dumvive sciis pri la mistero de la ĉielo. Ili sciis, ke la ĉielo ne komencas nur tiam, kiam la homo akceptis viatikon kaj trairis la pordon de la morto kaj estas purigita sur la loko de purigado, sed ili sin kosideris kiel tiuj, kiuj jam estis akceptitaj en la ĉielan regnon kaj kiuj en si portas la eternan vivon.

Tial, ke ili ne konsideris la ĉielon kiel ion estontan, sed jam nun ili vivis en la ĉielo, tial ili estis sanktaj...

Eterna Dio, eterna Feliĉo, eterna reĝejo, eterna vivo, eterna patrujo! Ĉu ni jam ekkomprenos, kiam Ignaco el Loyola vokis: „Kiel al mi malplaĉas la tero, se mi observas la ĉielon.“ Ĉu ni jam komprenas, kiam la fama predikisto Lacordaire dum mortado vokis: „Mia Dio, mia Dio, malfermu al mi!“ Malfermu al mi, Dio, por ke mi ekvidu Vian vizaĝon kaj Vian nomon portu surfrunte. Ĉar vi min priradios kaj mi regos eterne. Ĉu ni nun ekkomprenos, kial la amata disĉiplo, post kiam li estis sendita en ekzilon sur insulon kaj povis ekvidi la belegon de la ĉielo, ne plu povis regi sin kaj superplena de la sopiro devis voki: „Maranatha, venu, Sinjoro Jesuo! Sinjoro, venu kun via regno kaj via eterna vivo ankaŭ al ni! Sinjoro, montru al ni foje, kia vi estas, vidalvide!“

Tiu ĉi homamaso de ĉiuj sanktuloj konsistas el ĉiuj homsferoj de la vivo, el ĉiuj aĝgrupoj, el maljunaj kaj junaj, el grandaj kaj malgrandaj, el majestuloj kaj modestuloj, el reĝoj kaj almozuloj, el subtilaj virgulinoj kaj viroj de la plej peniga laboro.

Ilia heroeco nin devas kuraĝigi, ilia ekzemplo voki al imitado. Potencon de ilia propetado ni eluzadu por propra kaj ies alies bono. Konsolo por ni estu la fakto, ke ekzistas preskaŭ neniu familio, kiu estus tiel kompatinda, ke neniu el iliaj mortintaj familianoj apartenus al tiu ĉi glorplena amaso de ĉiuj sanktuloj.

„Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas, por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi!“ (Joh 17,24)

Mons. Rudolf Graber (El Schweizeriches Katholisches Sonntagsblatt 22/2012)

al la indekso


 ĜOJU VERE

al la indekso


 POST NIAJ MORTINTOJ

Antaŭe ni estis kun niaj mortintoj ligitaj pli intense. Meze de la vilaĝo staris preĝejo kaj ĉirkaŭ la preĝejo tombejo, rondo de la mortintoj, ĉirkaŭ kiu staris domoj de la vivantoj. Ĉe ĉiu iro al la sankta meso tiel la vivantoj konsciiĝis sian unuecon kun la mortintoj kaj kun Kristo meze. Tabernaklo poste donis sencon al ĉio: antaŭ la altaro la pastro baptas novan vivon, ĉi tie aliras kristano al la unua sankta komunio, estas konfirmaciita, edzigita kaj ĉi tie pli poste li asistas ĉe bapto de la propraj infanoj. Kiam mi en mia paroĥo prezidas ceremonion de la lasta adiaŭo el la sama loko, sur kiu estis la mortinto antaŭ sep, ok aŭ pli da jardekoj pere de mia iama antaŭulo baptita, ne estas ne eble senti profundecon de la momento, surteran rondon, kiu ĵus fermiĝas.

Translokigo de la tombejoj ekster la vilaĝon aŭ urbon kaj disigo de la lokoj, kie oni la vivon de la civitanetoj bonvenigas kaj kie kun ĝi civila ceremoniulo adiaŭas, estas certe tre enpensiga. Estas io senlime malĝoja en la ceremoniejo, kie okazadas nur la lasta adiaŭo, kaj spontanee tio senvualigas nian strebon eligi penson pri la morto el la menso, konvinki nin mem, ke ja morto ne ekzistas aŭ ke ĝi ne devas, ne povas esti. Precize tiel tion diras diablo al Eva: ne, vi ne mortos... Kaj tuta nia civilizacio tenas sin, kvazaŭ vere neniu neniam devus morti. Nur se alvenas mortiga malsano, ni haltas nin dum nia deliro kaj kulpigas ĉiujn ĉirkaŭ ni eĉ Dion, pri kies ekzisto ĝis tiu ĉi momento ni ne kredis.

La tago de la Mortintoj memorigas al ni, ke la tempo de nia vivo estas limigita, ke la tempo estas talanto, donaco, ebleco, ke per ĉiu tago ĝi mallongiĝas kaj ke la tasko de la homo estas plenigi ĝin per la vivsenco. La morto ne estas deprimiga, deprimiga estas la vivo, kiu ne pensas pri la morto.

Vizito de la tombejoj inter la 2-a kaj la 8-a de novembro al ni tiel pli multe ol alitempe disponigas materialon por pripensoj, pri tio, kiu mi estas kaj ĉu mi iradas ĝustadirekten. Por la mortintoj ni povas preĝi eĉ hejme. Niaj mortintoj niajn iradojn al la tomboj jam ne bezonas, sed ni jes.

Komentario de sac. Marek Vácha aperinta en Katolický týdeník 45/2010

al la indekso


  ESPERANTO-TAGO EN SAAREMAA, ESTONIO

La 6-an de julio en Kuressaare, la ĉefurbo de la estona insulo Saaremaa okazis Esperanto-Tago, dediĉita al la 10-jara jubileo de BET (Balta E-Tendaro). Estis malfermita ekspozicio de estona literaturo en Esperanto, de novaj E-revuoj diverslandaj, de E-lernolibroj kaj vortaroj.

Intereson vekis religiaj revuoj, ekzemple la katolika revuo DIO BENU (Ĉeĥa Respubliko), ekumenismaj materialoj el Brazilo kaj BELmonda Letero (Bahaa religio), eldonata en Germanio.

Organizantoj de la Esperanto-Tago estis la iama UEA-ĉefdelegitino en Estonio Virve Ernits kaj la eksa direktoro de Esperanto-Instituto de Estonio em. docento Vjaĉeslav Hromov. Ili prezentis materialojn de la ekspozicio kaj parolis pri la historio de la E-movado en Saaremaa kaj tutmonde. V. Hromov konatigis la ĉeestantojn kun siaj esperantlingvaj poemoj pri alloga por turistoj insuleto Vilsandi, situanta proksime al Saaremaa.

La ekspozicion vizitis la korespondantino de la ĉefa Saaremaa gazeto Meie Maa (Nia Lando), dank´ al kiu sekvanttage aperis pozitiva artikolo kun foto en la gazeto.

La Esperanto-Tago pasis en komforta salono de la Kuressaare Centra Biblioteko, gastema al ĉiuj vizitantoj de Saaremaa kaj ankaŭ al esperantistoj.

Vjaĉeslav Hromov

al la indekso


  LITURGIA CELEBRO DE KRISTNASKO ESTAS MISTERO

Naskiĝo de la Sinjoro estas primareco “sacramentum-misterium paschale”, tio sig nifas komenco de la centra mistero de la savo, kulminanta en sufero, morto kaj resurekto, ĉar Jesuo komencas oferi sin mem pro la amo jam ekde la unua momento de sia homa ekzistado en la sino de la Virgulino Maria. La kristnaska nokto do estas profunde kunigita kun la granda nokta vigilio de Pasko, kiam kulminas la redempto per solena ofero de la mortigita kaj resurektinta Sinjoro. Mem la kripo kiel bildo de enkorpiĝo de la Vorto estas en la evangelia prezento aludo je la Pasko, kaj interese estas observi, kiel estas en la orienta tradicio en iuj ikonoj pri la Naskiĝo bildigita Infano Jesuo vindita per vindotukoj kaj metita en kripon, kiu havas aspekton de tombo. Ĝi estas aludo je la momento, kiam Li estos malsuprenportita el la kruco, vindita per la mortotuko kaj metita en la tombon elĉizita en la roko (kmp. Luko 2,7; 23,53). La Enkarniĝo kaj Pasko ne staras aparte, sed ili estas nedisigeblaj bazpunktoj de la ununura kredo je Jesuo Kristo, la Enkorpiĝinta Filo de Dio kaj Savinto. La Kruco kaj Resurekto antaŭsupozas la Enkarniĝon. Nur tial, ke la Filo – kaj en Li Dio mem – vere “descendis” kaj “fariĝis korpo”, estas la morto kaj resurekto de Jesuo, kiuj rilatigas nin samtempulojn, respektas nin, liberigas nin el la morto kaj malfermas la estontecon, en kiu tiu ĉi “korpo”, la surtera kaj provizora ekzistado eniros en la eternecon de Dio. Vizito de la kripo en tiu ĉi unuiganta perspektivo de Mistero de Kristo orientigas al la vizito de Eŭkaristio, kie ni renkontiĝas kun la reale ĉeestanta, krucumita kaj resurektinta Kristo, vivanta Kristo.

La liturgia soleno de Kristnasko do estas ne nur memorigo, sed antaŭ ĉio mistero; ne estas nura memoro, sed ankaŭ la estanteco. Por kompreno de la senco de tiuj ĉi du nedisigeblaj aspektoj estas necese travivi intense la tutan kristnaskan tempon tiel, kiel ĝin prezentas la eklezio. Kompreninte en tiu plej larĝa senco ĝi daŭras 40 tagojn, ekde la 25-a de decembro ĝis la 2-a de februaro, ekde la soleno de la Kristnaska Nokto, Dia Patrineco, Epifanio, Bapto de la Sinjoro, edziĝfesto en Kana Galilea ĝis la Prezentado de Jesuo en la Templo, simile kiel en la paska tempo, kiu estas ĝis Pentekosto kreita entute el kvindek tagoj.

Benedikto la 16-a, 5.1.2011
 

Gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan Novan Jaron 2017 elkore deziras al ĉiuj legantoj la Komitato de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA kaj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


  ZDENĚK ROTREKL (1920-2013)

Laiko, poeto kaj verkisto. Pro sia aktivado en Asocio de Altlerneja Studentaro li estis eksigita el la altlerneja studado. Fare de la komunistoj li estis arestita kaj mortkondamnita. La verdikto poste estis ŝanĝita je ĝismorta puno.

Li restadis en kelkaj malliberejoj, inkluzive de urania minejo kaj en la jaro 1962 kadre de amnestio li estis subkondiĉe liberlasita. Post rehabilito en la jaro 1968 li aktivadis en grupo de rezistantoj de la komunisma ideologio kaj li publikigis siajn artikolojn en samizdato kaj ekzilaj eldonoj. Plenvalore li povis ekaktivadi nur en la naŭdekaj jaroj post la falo de la komunisma sistemo. Li estas aŭtoro de multaj poem-kolektaĵoj, eseoj kaj unu romano.

Ofta temo de lia verkado estas la lukto de kristano pri la kredo kaj konscienco en tempoj de minacoj fare de totalismo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 IGNÁC STUCHLÝ (1869-1953)

Sacerdoto, saleziano, kandidato de beatproklamo. Li aktivadis kiel saleziano en Italio kaj en Slovenio. Ekde la jaro 1925 li preparis la fondon de la ĉeĥa saleziana provinco, kiu estiĝis la 15-an de septembro 1935 kaj Ignác Stuchlý estis nomumita ĝia inspektoro.

En marto 1950 encefala apopleksio lin katenis sur la liton. En la nokto el la 13-a je la 14-a de aprilo 1950 estis ankaŭ la saleziana instituto en Fryšták subite atakita fare de la fifama komunista Ŝtata Polico StB kadre de Ago K. La grave malsana Stuchlý estis lokigita en hejmo de maljunuloj en Loukov kaj ĉe la sekva encefala apopleksio li mortis en la 17-a de januaro 1953.

Jaroslava Hamajdová  

al la indekso


 VÁCLAV RENČ (1911-1973)

Laiko, poeto, dramverkisto kaj tradukisto. Li finis studadon en la Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo la Kvara en Prago kaj aktivadis kiel profesia redaktoro, publicisto kaj verkisto kaj post la milito kiel teatra dramaturgo. Post februaro 1948 li estis diskriminaciita, en la jaro 1951 arestita kaj en proceso kontraŭ la t.n. „Verda Internacionalo“ li estis kondamnita je 25-jara prizona restado.

Post lia amnestia liberlaso en la jaro 1962 li transloĝiĝis al Brno, kie li okupiĝis pri literaturo kaj tradukado. Lia la poema verkaro estas traigita per forta kristana spiritualeco. Lia plej konata verko estas poema komponaĵo „Popelka nazaretská“ (Cindrulino de Nazareto).

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 TRE KORA DANKO

Tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj min perpreĝe kaj eĉ per la sanktaj mesoj akompanis, post kiam min trafis infarkto, kaj ankaŭ tiamaniere min apogis dum la sekva sukcesa kor-operacio, kiun mi dum la okazinta IKUE-Renkontiĝo en la pilgrimloko Vranov apud Brno plenkonfide antaŭe enmetis en la manojn de nia Sinjoro Jesuo kaj la ĉiela Panjo la Virgulino Maria tie dum multaj jarcentoj honorata. Dankon kaj Dio vin benu! Miloslav Šváček

al la indekso


  SAĜAJ VORTOJ DE ĈEĤA EKSDIPLOMATO

Jiří Kobza, estinta diplomato, kiu longajn jarojn agadis en islamaj landoj:

Por ĉiuj humanismaj, multkulturemaj, kompatemaj, solidaraj, senriproĉaj kaj diversaj aliaj helpantaj animoj, kiuj strebas ŝiriĝi, por iel plaĉigi sin al „fuĝintoj” mi diras:

Konsciiĝu, mi petas, ke laŭ Korano, vi estas nuraj servantoj kaj kion ajn vi al ili faros, kion ajn vi al ili donos, estas iliaflanke rigardata kaj komprenata kiel nura plenumo de via devo, kiel de sklavo al siaj sinjoroj!

Via kompatemo kaj mizerikordo estas komprenata kaj per Korano interpretata kiel esprimo de humiligo, submetiĝo kaj atribuo de supereco al islamanoj, al ceteruloj.

Ju pli bone kaj pli multe vi al ili servas, des pli ili volos alveni kaj eluzi la libervolajn sklavojn kaj precipe la sklavinojn.

De infanaĝo ili estas en tio edukataj, tiel ili estas instruataj kaj neniam estos aliel!

Post alveno al Eŭropo en iliaj okuloj tiu ĉi instruo konfirmiĝas kaj materiiĝas!

Tial do jam tion ĉesu, ol vi nin ĉiujn alkondukos en problemegon, de kiu neniu nin liberigos!!!

al la indekso


  NI KONDOLENCAS

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, opět začínám naším pozdravem “Dio benu!”. Co více si můžeme přát, než Boží požehnání pro náš život, pro naše blízké a ostatní bližní a také pro naši činnost, aby byla stále ve shodě s vůli Boží.

Stále mám na paměti požehnání pro naši činnost od sv. Jana Pavla II., o které jsem ho požádal při svatořečení bl. Jana Sarkandera a bl. Zdislavy při předávání obětního daru v Olomouci 21.5.1995. Ochotně požehnání udělil, a tak můžeme být jistí, že když se zdravíme tímto pozdravem “Dio benu!”, tak to požehnání Sv. Otce sv. Jana Pavla II. předáváme dál.

S ohlédnutím nazpět můžeme říci, že i tento rok byl pro naši činnost rokem požehnaným, i když nás několik našich členů opět opustilo kvůli úmrtí, stáří nebo nemoci. Přesto můžeme být stále spokojeni, že navzdory tomu, Boží požehnání naši činnost doprovází. Už 26. rok pravidelně čtyřikrát do roka vychází náš časopis Dio Benu, který také rádi čte 53 zahraničních odběratelů a další si jej přebírají z internetových stránek naší sekce. Děkuji všem, kteří jsou nejen stálými čtenáři Dio Benu, ale také těm, kteří jeho vydávání podporují finančně, a také těm, kteří spolupracují ať vhodnými články nebo předtiskovou kontrolou.

Milí bratři a sestry, s končícím rokem musíme už především hledět do roku příštího. Bude-li v příštím roce kongres IKUE, a kde bude, zatím není rozhodnuto. Ale my musíme zaměřit naši pozornost hlavně na otázku, kde a kdy v příštím roce uspořádáme naše tradiční víkendové setkání, kterého by se zúčastnil co největší počet našich členů i příznivců. Ve Vranově u Brna byl dán návrh, abychom toto setkání uspořádali na Svaté Hoře u Příbrami, kde nám v tom vloni zabránilo uzavření a celkové opravy tohoto nejvýznamnějšího poutního místa v Čechách. Chceme-li tam v exercičním domě získat možnost k víkendovému setkání, musíme náš požadavek tam co nejdříve uplatnit. Není to však snadné, pokud neznáme přibližný počet osob, které o toto setkání na Svaté Hoře mají zájem. Proto bylo navrženo, abychom provedli předběžný průzkum počtu zájemců o toto setkání. K tomuto účelu přikládáme malý dotazníček, kterým nám sdělte do 15.12.2016, zda máte zájem se víkendového setkání na Svaté Hoře zúčastnit, a který měsíc (květen, červen, září) k tomuto navrhujete. Dotazníček můžete zaslat buď poštou na adresu: IKUE-Katolická sekce ČES, z.s., Tršická 6, 751 27 Penčice, nebo mailem: m.svacek@seznam.cz, nebo zaslat telefonem SMS-ku na tel. číslo 732420675. Na základě dostatečného počtu kladných sdělení, za účelem rezervace termínu, zkontaktuji exerciční centrum na Svaté Hoře. Předem všem moc děkuji.

Milí bratři a sestry, s přáním Božího požehnání a stálé ochrany Panny Marie, zůstává s Vámi a na další spolupráci se těší Váš bratr Miloslav a celý výbor naší sekce. Dio benu!

al la indekso


    Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la
Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.8.2016 ĝis la 30.10.2016:

Baťová Hana, Gleisner Karel, Gradek Antoni, Chroboková Jana, sac. Kašparů Max, Klumpar Alois, sac. Kobor Lajos, sac. Kobza J. Xaver, Mrázková Růžena, Pelclová Bohuslava, Wasilewski Bohdan, Wirges Willi. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2016 (26) - číslo 4 (104).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso