Dio Benu numero 101-1/2016

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2016

 

·        VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)

·        LA VIVO PLENA DA FRAKCIOJ (D-ro Max Kašparů)

·        MISTERO DE FOTOSINTEZO (Episkopo Josef Hrdlička)

·        LA SEKVADO DE KRISTO ESTAS ĈIAM MALFACILA (Kardinalo Mauro Piacenza)

·      KONTRAŬKULTURAJ DEFIOJ (Marie Anne Jacques)

·        TRA SUFERO DE NENIECO AL LUMO DE LA AMO (Mariela Ryšková)

·        ADAPTIĜEMO NE ESTAS VOJO DE LA MIZERIKORDO (La ĉefepiskopo Chaput)

·        DEMANDU TIUJN, KIUJ LEGAS LA BIBLION (Mario Joseph)

·        MIAJ RIMARKOJ PRI LA EPIDEMIO DE SINMORTIGOJ (Valdone Skujienė)

·        FORPORTU TIUN NAZARETANON (P. M. Olszewski)

·        „MI NE TOLERAS GEEDZOJN, KIUJ SIN AMAS“ (www.radiovaticana.cz)

·        LA PORDEGO DE LA ĈIELO (D-ro Max Kašparů)

·        DUONLUNO KAJ KRUCO (Marcin Wolski)

·       KARDINALO KOCH: LA ISLAMA ŜTATO ESTAS SATANISMA TERORISMA ORGANIZAĴO

·       NOVA KULTURA REVOLUCIO (esperantigis Stanisław Śmigielski)

·        PLI DA KRISTANOJ OL KOMUNISTOJ (Hanna Shen)

·        KONGREGACIO POR KREDINSTRUO:
TRANSSEKSEMULOJ NE POVAS ESTI BAPTOPATROJ

·        LA 95-JARA DI-BENITA VIVO DE PASTRO JOZEFO KSAVERO

·        DUM SERENA KAJ TRANKVILA (kanto)

·        ISLAMA TERORISTA GRUPO MINACAS AMASKOMUNIKILOJN, KIUJ DONAS LABORON AL VIRINOJ

·        DIAMANTA GEEDZIĜO EN KLOKOTY (Jitka Vrbová)

·        ABSOLUTA ANTAGONISMO AL LA KRISTANISMO

·       SOLECA KRISTO (Józef Śmietanko)

·        LA LIBRO (Jaroslava Hamajdová)

·        KONKURSO DE LA ESPERANTA KANTO

·        VI ESTAS POLVO (Jaroslava Hamajdová)

·        ĈU NI ANKORAŬ ESTAS NORMALAJ HOMOJ? (Jaroslava Hamajdová)

·        Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2015

·        Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·        Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·        DIO BENU


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj, la tempo, nehalteble kuranta, rapide nin transigis en la novan jaron, el kiu ĝi same nehalteble ĉiutage fortranĉas parton. Kontraŭ tio, ni povas nenion fari krom tio, ke ni ĉiun tagon, ricevitan donace de Dio, eluzos por bone plenumi niajn devojn tie, kien nin Dio starigis. Ĉiuloke kaj ĉiumomente ni povas per nia aktiva sinteno fari bonon, semi amon en la mondo, kiu ĉiam pli kaj pli estas minacata kaŭze de la malbono. Malgraŭ tio ni konservu optimismon, firman fidon kaj esperon.

La nuna jaro proponas al ni, la esperantistoj, travivon de tre belaj aranĝoj. Por ni, la katolikaj esperantistoj temas precipe pri la ebleco partopreni la 69-an Kongreson de IKUE en la slovaka urbo Nitra 16.-23.7.2016, aŭ la semajnfinan renkontiĝon, kiun organizas la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA en la belega Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno en la semajnfinaj tagoj 16.-18.9.2016. Elkore vi estas invitataj. Kaj pri la IKUE-kongreso kaj pri la semajnfina renkontiĝo vi povas akiri informojn kaj aliĝilojn el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (www.ikue.org/cz). El tiuj interretaj paĝoj vi povas akiri ankaŭ interesajn legaĵojn, bv. do viziti ilin.

La nuna jaro estas speciale grava ankaŭ por IKUE, en kiu okazos balotoj – elekto de la estraro kaj prezidanto por plua balotperiodo. Ni esperu, ke finfine ankaŭ solviĝos la longedaŭra strebado pri regula kaj freŝdata aperado de la revuo Espero Katolika.

Karaj legantoj, karaj gefratoj, ke nia revuo estu interesa, leginda, tio grandparte dependas de la artikol-kontribuantoj. Tial koran dankon al tiuj, kiuj per la artikoloj kontribuas al ĝia enhavo kaj antaŭdankon al ĉiuj, kiuj ankaŭ decidiĝos pliriĉigi ĝian enhavon per interesaj artikoloj.

Esperante, ke ĉiu leganto trovos ion interesan en tiu ĉi eldono de Dio Benu, tre kore mi vin salutas dezirante revidi unu la alian en Nitra aŭ Vranov apud Brno. 

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA VIVO PLENA DA FRAKCIOJ

La homo similas al la frakcio, en kiu numeratoro estas tio, kio fakte ekzistas, kaj denominatoro tio, kion li pri si pensas. Ju pli la denominatoro estas granda, des pli malgranda estas la frakcio.

L. N. Tolstoj

Estus ideala, se ni vivus en mondo de tutoj. Tute memsufiĉaj, tute sanaj, tute prizorgitaj, tute kontentaj.

Bedaŭrinde la vivo konsistas plej ofte el frakcioj. El ĉio, kion ni dezirus tute havi, ni ofte havas nur etajn partojn. Kaj pri tio kulpas ĝuste la denominatoro, kiu al ni fortranĉas el tio, kion ni dezirus havi en abundeco.

monsumo en la monujo varprezoj

libera tempo laboro

memoro maljuneco

amo egoismo

ĝojo doloro

beleco aĝo

vivo morto

Al la ĝojo de la homa animo apartenas certeco, ke la venko de neniu denominatoro estas absoluta. Eĉ ne de la morto. Tiun ĝojon travivis ankaŭ apostolo Paŭlo, kiu en la unua letero al la Korintanoj demandas la morton, kie estas ĝia venko, kie estas ĝia armilo?

Max Kašparů
 

al la indekso


  MISTERO DE FOTOSINTEZO

Fremda vorto, longa, kunmetita vorto, ne tro poezia, sed ĝi havas principan signifon. Se ne ekzistus procezo de fotosintezo, ne estus ebla vivo, tiel kiel ni ĝin konas sur nia tero.

Detalan priskribon de ĝiaj apartaj fazoj ni ĉi tie ne observos. Ni aŭdis pri tio en lecionoj de naturscienco en la lernejo, aŭ ni pri tio povas legi en interreto. Tamen ni almenaŭ nur tre koncize klarigos, pri kio temas: Kreskaĵoj enhavas kloroplastojn kun foliverdaĵo. Tiuj en kontakto kun la lumo de la sunradioj kaj dum ĉeesto de akvo kaj aero kaŭzas, ke eliĝas oksigeno, kiu riĉigas la aeron. – Krom tio ankoraŭ kreiĝas sukeroj kiel grava rezervujo de energio necesa por la surtera vivo. Neorganikaj substancoj ŝanĝiĝas al organikaj.

Tiun ĉi procezon ne inventis homo aŭ homa scienco. Ĝi nur malkovris tion, kion en naturon kaŝite kaj dekomence enmetis Kreinto, por ke la surtera vivo povu ekzisti. Ĝi estas grandioza kaj ne plene aprezebla projekto. Estas al ĉiuj konate, ke ekzemple grandaj urboj, des pli industriaj kun poluciita aero, havas ĝuste danke al la ĉeesto de natura verdaĵo gravan sanigan sistemon, kiu en ĉeesto de nespirebla monokarbona dioksido liveras oksigenon. Ĝi pliriĉigas kaj purigas aeron. Ĉiu arbo estas kvieta kaj viva fabriko subtenanta la vivon. Kaj tion ankaŭ en proksimeco de fabrikoj, kiuj per siaj emisioj tiun vivon sufokas kaj neniigas. Iu el ni eble ekhavos la ideon, ke tiu procezo rilatas al la kvar bazaj elementoj de la naturo: suno, akvo, aero, tero. Grandioza Dia sistemo kaj tute komprenebla! Ĉiuj tiuj elementoj el mondkreo estas ĉi tie reprezentataj.

Kiam mi la unuan fojon kiel studento pripensis tion, ekaperis al mi la ideo, ke mi ĝis nun neniam dankis por tiu ĉi donaco, por kiu mi ne devas pagi, sed mi havas ĝin kaj danke al ĝi vivas mi kaj ankaŭ ĉio viva. Ĉio estas senpaga. Kaj ankaŭ mi ekpensis, kiel malmultaj eble estas tiuj, kiuj por tio dankas al la Kreinto. Mi jam eĉ provis, ke mi – almenaŭ iam – danku anstataŭe, ne nur por mi mem, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj mem ne kapablas al Dio danki kaj ili ofte asertas, ke ili ne kredas.

Iu sprita filozofo iam diris: „Mi bedaŭras miajn nekredantajn amikojn, ke kiam ili bonfartas, ili ne scias, al kiu danki.“ Sed tio koncernas ankaŭ kristanojn, kiuj eble eĉ ĉiutage dankas al Dio. Ne devas temi nur pri simpla supraĵa danko, sed ĝi povas ĉiam esti kunigita kun miro kaj la sopiro je tiu ĉi donaco reagi. Eĉ ni mem povas iĝi konscia kaj amplena donaco por Dio kaj proksimuloj.

Al la leganto povas ekaperi eĉ vico de pluaj ideoj: ekzemple tio, ke ankaŭ kristano povas enportadi en la mondon procezon de ŝanĝo (transformo) de ĉiuj tiuj sennombraj venenaj produktaĵoj, eĉ li kapablas el malbonaĵo ricevi bonaĵon, vivigi, kio estis senviva. Superi la malbonon per bono.

La detruanta manipulado de aero kaj naturo, acida pluvo, radioaktivaj kaj alispecaj venenaj falaĵoj, emisioj kaj malpuraĵoj estas unu flanko de la afero, la dua estas tiu nevidebla malbono en ni, homoj, stato de konscienco, nia kredo aŭ nekredo, fiero, egoismo, mensogo, ĝuemo. Ĉiu peko, mensogo, perforto, malamo aŭ kolero en kiu ajn formo malpurigas la mondon kaj minacas ĝin sufoki kaj piedbati en neniecon. Diablo volas neniigi la verkon de Dio aŭ almenaŭ ĝin senvalorigi eĉ en ĉiu el ni.

Kaj estas ĉi tie io, pli ĝuste Iu, kiu estas pli forta ol li. Li volas uzi nin, ke ni helpu al Li la minacatan mondon savi. Estas ĉi tie Li, Dio kaj Kreinto, kiu havas la forton ŝanĝi defundamente la mondon kaj tenas la ŝlosilon por ĝia renovigo. Kaj en tio estas la tasko de la kristano. Jes, ni ekkredis je Savinto.

En la momento de nia bapto ankaŭ en ni komenciĝis Dia procezo per tio, ke enpenetris en nin radioj de la Suno de Dia graco kaj vivo. Ankaŭ akvo en bapto havas principan lokon laŭ la vortoj de la Sinjoro: „Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en regnon de Dio.“ (Joh 3,5) La Sankta Spirito estas tiu spiro, aero plena de Vivo; sed en la medio, kie ni vivas, estas ĉeestanta ankaŭ la sufoka malbono de peko. Kristano devas iĝi kiel „plantoj de Dio“, tavolo sentema kaj kapabla akcepti kaj transformi la Diajn radiojn kaj humidon de lia Spirito, por ke la malbono cedadu kaj el homoj eliĝu la kaŝita bono, reciproka helpo, kompatemo, amo, solidareco. Dum vegetaĵoj „asimilas“1, kristano ne darfas nur „eble ami“, sed certe kaj plene ami, superi malbonon per bono kaj malamon per amo. Por plenumo de tiu ĉi tasko ni estas kreitaj.

Eĉ se ĉiuj komparoj aŭ paraboloj iel lametas kaj neniu „sen restaĵo“ povas trafi la kernon de la afero, ekzistas ĉi tie inspiro, indico, ekbrilo de ekkono, kiu al ni dummomente retenas la spiron super tio, kion ni malkovris, kion al ni la Sankta Spirito sufloris. Kaj ankoraŭ demando: Kion ni do faru, ke ni estu „katalizatoroj“ de la Spirito en lia verko de la savo kaj renovigo de la mondo?

1 Ĉeĥlingve „asi miluje“ – esperantlingve signifas „eble amas“

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 LA SEKVADO DE KRISTO ESTAS ĈIAM MALFACILA

La eklezio devas heroldi mizerokordon, sed dume ĝi ne povas rezigni pri la vero kaj pretendoj de la kristana vivo – memorigis en la konteksto de oktobra sinoda diskuto la papa penitenciario, kardinalo Mauro Piacenza. Ĝuste li ĉiutage okupiĝas pri la distingado de justeco kaj la serĉado de mizerikordo en spiritaj aferoj, kiam li nome de la papo donas la pekabsolvon en aferoj rezervitaj al la Sankta Seĝo.

En sia komentario dum la okazanta sinodo la kardinalo Piacenza avertas antaŭ la artefarita kontraŭpozicio de mizerikordo kaj justeco. En Dio ili ambaŭ formas unu tutaĵon. Nur ni – konsidere al nia neperfekteco – klopodas validigi aŭ la unuan aŭ la duan, laŭ tio, kio al ni tiumomente konvenas – sed tio do ne estas honesta. Hodiaŭ, se iu volas esti populara paŝtisto, li parolas nur pri tio, ke Dio estas mizerikorda, ĉion pardonas... – rimarkas kardinalo Piacenza. Sed laŭ la papa penitenciario ni ne povas forgesi, ke la sekvado de Kristo ĉiam nedisigeble ligiĝas kun certa malfacileco kaj kun asketado:

“Iufoje ni paŝtistoj lasas nin kapti en kaptilon kaj ni komencas paroli pri tio, ke iu morala leĝo estas tro nefacila. Tiumomente ni ne observas la Dian gracon kaj misteron de la Kruco, de malfacileco. Sed post tio ni ne plu havas iun helpon por homoj, ni havas por ili neniun respondon. Tio estas eraro, kiu nuntempe ofte okazadas, kiam ni, paŝtistoj, diras, ke iu morala leĝo, kiu rilatas la familion kaj geedzecon, estas tro postulema. Se ni ekzemple neas la eblecon observi ĉastecon – kaj tamen ekzistas certaj situacioj, en kiuj ĉasteco estas la ununura vojo, kaj ni asertas, ke tio estas tro malfacila. Kompreneble, estas tio malfacila. Sed ĉu en tiu ĉi mondo ne ekzistas malfacilecoj? Kaj kion pri la mistero de la Kruco? Ĉu nia Sinjoro ne prenis tiun ŝarĝon sur sin, por nin savi? Tiu ĉi ŝarĝo kaj asketado apartenas al la kristana vivo. Ni ne povas ĝin facile forigi kaj je homoj nur tiel rideti, ĉion aliradi nur pozitive kaj paroli nur pri tio, kio estas bela. Ekzistas ĉi tie ankaŭ ŝarĝo. Sed la esenco estas en tio, ke eĉ ĝi estas bela, ĉar ĝi apartenas al la sekvado de Kristo.”

www.radiovatikana.cz, 19.10.2015

 al la indekso


 KONTRAŬKULTURAJ DEFIOJ

Marie Anne Jacques

La mondo de teknologioj havas multajn aspektojn, kiuj estas hodiaŭ uzataj por la vastigo de la kulturo de morto, tiel ofte priskribita fare de sankta Johano Paŭlo la Dua en liaj mesaĝoj kaj homilioj. Dum sia pontifikado li senhezite konfirmadis la enciklikon de la Papo Paŭlo la Sesa Humanae vitae. Ni volas nun prezenti al niaj legantoj metodon, kiu restadas en la tutplena konsento kun la instruado de la Eklezio entenata en Humanae vitae.

La kruelaĵoj farataj je kosto de la homa vivo, kvazaŭ ĝi estus varo, devas esti rekonitaj de la kristana civito kaj kontraŭbatalataj fare de ĝi. Alikaze nia mondo pluen enprofundiĝados en la neeviteblan neniigadon kaj kaoson. Dio estas la Aŭtoro de la Vivo, kaj la scienco ne posedas povon super la kreaĵoj. Ĝi povas nur malkovradi tion, kion Dio jam kreis kaj uzadi la inteligentecon de la homo por la sunteno de novaj ideoj.

Disvolvo de natura sistemo

Tiuj, kiuj eksperimentadis kun tio, kion la „konvencia“ medicino ofertas, devas esplortrovi eblecojn de Natura Prokreada Teknologio (Natural Procreative Technology), nomata NaProTeknologio. Ni prezentas la mallongan historion de naproteknologio kaj kelkajn faktojn, kiuj asertas, kiel sukcesa estas ĉi tiu metodo.

Naproteknologio estis inventita kaj disvolvita en la jaro 1985 fare de doktoro Thomas W. Hilgers, akuŝisto kaj ginekologo kaj kelkaj liaj gekolegoj. Ĝi estas bazita sur la natura sistemo de la regulado de fekundeco nomata la modelo de Creighton (Creighton Model Fertility Care System – CaMS). Doktoro Hilgers studis la naturajn metodojn de fekundeco ekde kiam li estiĝis studento de medicino en la jaro 1968. Kvankam CaMS estas simila en iu grado al la natura planado de familio (Natural Family Plannig – NFP), ĝi aplikas ĉefe observadon kaj enigas la malkomplikan manieron de diagramoj apogitaj je „biomarkiloj“, kiuj povas esti esplorataj dum la menstruaj cikloj.

La efikeco de ĉi tiu nova rilato permesas al kuracistoj diagnozadi malsanojn kaj generajn kondiĉojn inkluzive senfekundecon, revenantajn abortojn kaj multajn aliajn faktorojn. La profunda diskutado kun pacientino kaj ekzakta esploro de ŝia diagramo de la modelo de Creighton estas decida en ĉiu etapo de la flegado pri ŝi. La personoj partoprtenantaj en la naproteknologio aplikas specialan dieton, medikamentojn kaj / aŭ aliajn metodojn, por helpi kuracon de la problemoj, kiujn povas havi virino; kontraŭe al plimultaj praktikantoj, kiuj proponas tablojdojn kontraŭ malsanoj kaj doloroj reproduktaj.

Sanprudenta medicina protektado

„Tiu ĉi maniero povas esti traktata kiel malkomplika, sanprudenta medicina protektado, kiun ĉiuj devus apliki“, diras D-ro Hilgers. „Sed mi ne kapablas sufiĉe emfazi, kiel kontraŭ-kultura kaj principe alia estas ĉi tiu sinteno kompare al profesioj okupiĝantaj pri la reprodukta sano. Naproteknologio ĵetas la defion kaj ŝanĝas preskaŭ ĉion, kion ni scias pri la temo de la sanprotektado de virino“.

„La laborejo de ginekologa kuracisto nuntempe iĝis fokuso kaj komenca loko de mortkulturo en Usono“, diras Hilgers. „Normale ni ne pensas pri ĉi tiuj fakuloj en tiaj kategorioj, sed multe el tio, kion ili faras sinsekve tagon post tago, detruas la vivon. Aŭ ili direktigas pacientinojn al aliuloj, kiuj detruas la vivon“.

Je la komenco de sia okupo pri la naproteknologio kaj la modelo de Creighton D-ro Hilgers fondis ankaŭ la Instituton de la Papo Paŭlo la Sesa (Pope Paul VI Institute for Human Reproduction). La instituto estis financita fare de la sankta Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu pagadis jarajn kotizojn en la alteco de multaj miloj da dolaroj fare de la Papa Fondaĵo, sciinte, ke la laboro de D-ro Hilgers neniam estus rekonita sen la apogo. Interŝanĝe D-ro Hilgers prezentis la strategion konigi la kuracistojn en Pollando kun la naproteknologio.

Problemoj kun la profesio de kuracisto

D-ro Hilgers scias, pri kio li parolas, kiam li precizigas la problemon kun la profesio de kuracisto. Lia sperto daŭras kvardek jarojn. Li rimarkigas, ke 58 procentoj de pacientoj venantaj al la Instituto estas frustritaj kaŭze de la indiferenteco aŭ kaŭze de la sento de „malzorgo“ flanke de kuracistoj, kiujn ili ĝis nun vizitadis.

„Kiel tuteco, la fakoj de obstetriko, ginekologio kaj reprodukta sano jam de longa tempo ĉesis serĉadi ĝustajn respondojn je la tre gravaj problemoj“, klarigas D-ro Hilgers. „Rezulte de tio la nuntempaj kuracistoj ne sciipovas doni respondojn je pruvitaj demandoj. Rezulte ili levadas la manojn supren, ĉar ili ne scias, kion ankoraŭ fari“.

Ĉi tiu maltrankviliga historio de la porvirina sanprotektado estas senpere ligita al la legitimigo de tio, kio ekde la jaro 1960 nomatas „reguligado de la naskiĝoj“, enkondukita fare de Margaret Sanger, la fondintino de „Planata Naskiĝado“. „La kontraŭgravediĝa pilolo ŝanĝis laŭprincipe la direkton de la reprodukta medicino de la kelkdekjaraj knabinoj, virinoj kaj de iliaj familioj preskaŭ de tago al tago“, diras D-ro Hilgers. „Anstataŭ esplorado de esencaj kaŭzoj de la problemoj de la virina sano kuracistoj povas rekte preskribi la recepton por la kontraŭgravediĝaj periloj kiel manieron por maskadi simptomojn. La ekestinta stato povis alporti la momentan mildigon, sed la esenca kaŭzo de la malsano restis. Baldaŭ la pilolo estiĝis rimedo preskaŭ kontraŭ ĉio. Tio estas la granda maljustaĵo por virinoj kaj por ilia sano, kaj tio devos ŝanĝiĝi“.

Homa menso kaj kredo

„Dum jaroj mi estis konsternita pro la nombro de kuracistoj, kiuj asertas, ke intelekte kaj science estas neeble atingi la katolikan manieron trakti la protekton de la reprodukta sano“, diras D-ro Hilgers. “Tio estas antaŭjuĝoj devenantaj ofte el profunde enradikigita ignoro de la temo de tio, kio estas ebla en ĉi kampo. Mi ne pensas, ke mi iam ajn trovos kuraciston, kiu ne havos la opinion pri la temo de la natura planado de familio. Mi trovis multajn, kiuj sciis preskaŭ nenion pri ĉi temo“.

Por intelektulo la lukto inter kredo kaj racio estas io, kio estis problemo ekde la komenco de la historio. Pro tio sankta Papo Johano Paŭlo la Dua verkis la enciklikon Fides et ratio (Kredo kaj racio), por klarigi ĉi tiun problemon. „Oni asertas“, diras D-ro Hilgers, „ke la homa racio povas trovi la respondon je ĉiuj temoj, kaj ke la kredo ne estas nepra. Sed tio, kion ni strebadis atingi kaj la temoj, kiujn ni malkovris, estas la rezulto de ni atingita kaŭze de la kredo. Samtempe ĉiuj demandoj, kiuj povas esti starigitaj je la temo de la katolika scienco en la agadkampo de la homa reprodukto, povas esti konsideritaj per la sciencaj metodoj.“

Manlibro

En la jaro 2004 D-ro Hilgers publikigis la manlibron titolitan Medicina kaj Kirurgia Praktikado de Naproteknologio (The Medical & Surgical Practice of NaProTechnology). D-ro Hilgers diras: „La medicina manlibro estis grandega paŝo antaŭen sur multaj niveloj. Ni povis fine kolekti ĉiujn esplorojn, kiujn ni praktikadis dum preskaŭ tridek jaroj kaj montri al profesiaj kuracistoj la pruvojn – se ili volas ilin ekkoni – pri tio, pri kio ni ĉiam sciis, ke tio estis la pli bona rilato al la sanprotekto de virinoj“.

Inter multaj aspektoj prezentitaj en la manlibro estas la jenaj:

- Naproteknologio estas unu kaj duone ĝis trioble pli efika ol la gravedigo “in vitro” en la helpo al malgravedaj paroj, por ke ili povu havi infanojn por parto de kosto.

- En 79 procentoj ĝi estas efika, helpante al virinoj atingi la gravedan staton post multfojaj abortoj kaj ĝi helpas esplori, ĉu al ili minacas aborto antaŭ ekesto de gravediĝo.

- En 95 pocentoj ĝi estas efika en la kuracado de la sindromo de antaŭmenstrua streĉigo kiel same de la postakuŝa deprimo, ofte atingante rezultojn post kelkaj horoj, kaj en la dua kazo ĝi mildigas la staton, kiu atakas unu el kvin patrinoj.

- Ĝi efike kuracas la kronikan malsanon de pelvo kaj reduktas la indicon de la forigo de utero je 75 procentoj.

- Ĝi reduktas la indicon de tro fruaj akuŝoj je ĉirkaŭ 43 %, signife malgrandigante la sferon de la denaskaj difektoj, difektoj kaj longdaŭra prizorgo.

Entuziasmo en seminarioj

Kelkaj porpastraj seminarioj en Usono disvolvis programon por siaj venontaj sacerdotoj, lokigante la naproteknologion en kurson de morala teologio. La programo estas sponsorita fare de la Instituto de Papo Paŭlo la 6-a kaj gvidata en la Seminario Kenrick-Glennon en St. Louis en la ŝtato Missouri, en la Seminario de Sankta Karolo Boromeo en Filadelfio en la ŝtato Pensilvanio kaj en la Papa Josephinum en Columbus en la ŝtato Ohio.

La prorektoro kaj profesoro de la morala teologio en la Seminario Kenrick-Glennon, sacerdoto Edward J. Ricard, certigas, ke ĉi tiu kurso povas alporti nur pozitivajn rezultojn. „Estas al mi dirite, ke estas tio iliaj ŝatataj okupoj. Ni povas vidi dum la kurso la kreskantajn emociojn, kiam ni prezentas tutan ĉi tiun informadon, kiu estos ege helpa en la priservo, kiun ili post mallonga tempo plenumados. Tio donas al mi multe da espero je la estonteco de pastreco“.

Naproteknologio antaŭeniĝas

Hodiaŭ la naproteknologio ĉiam pli multe akiras la rekonon en la mondo. Ekzistas pli ol 200 centroj de fekundeco en Usono kaj en Kanado. Ili troviĝas ankaŭ en Pollando, Irlando, Aŭstrio kaj en Tajvano. Ĉi tiu artikolo estis kreita surbaze de la espero, ke pli multaj homparoj uzos la helpon, kiun ofertas al ili la naproteknologio. La metodoj reklamataj fare de la nuntempa medicino subtenas ideologion de oportuneco, ofte je la prezo de moraleco. La naproteknologio estas la kristana vojo por subteni la moralajn valorojn kaj estas samtempe plene konsenta kun la kristana respekto de la homa vivo, kio estis la intenco de Dio. La geedza paro povas infanojn koncipi hejme, dum la metodoj tiaj kiel “in vitro” lokigas la gravedigon ekster la geedzecon. La metodo de la naproteknologio kostas de 350 ĝis 530 dolaroj; in vitro de 2465 ĝis 5280 dolaroj (por sesio).

D-ro Hilgers aldonas: „Mi estas profunde konvinkita, ke se iam ajn ni intencas denove havi Kulturon de Vivo en Usono kaj en la mondo, ni devos konvertigi kuracistojn. Mi havas multe da konfido pri la estonteco, ĉar mi scias, ke tio, kion mi faras kaj tio, kion faras centoj da homoj, por ke ĉio tio estiĝu, havas radikojn en la saĝeco de la Katolika Eklezio kaj en Dio“.

Esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 TRA SUFERO DE NENIECO AL LUMO DE LA AMO

KRUCO
Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via Boneco, laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn. Lavu min tute pure de mia krimo kaj purigu min de mia peko.
(Psa 51,1-2)

En la katolika medio ni renkontiĝas la krucon ĉie: en preĝejoj, hejmoj, ekleziaj establoj, sur rozarioj, ni portas ĝin kiel ornamaĵon surkole, ni krucsignas nin ĉe la eniro en preĝejon. Ankaŭ niajn preĝojn ni komencas per krucosigno. Pri la surkruca morto de Jesuo estis skribitaj multaj vortoj kaj piaj meditadoj. Malgraŭ tio mi opinias, ke al ni la pikaĵo, tragedio kaj la profundo de Lia morto plej ofte restas vualitaj per tempa interspaco eĉ pro nia homa limigiteco kaj pekemo.

La surkruca morto estis en la antika epoko la plej malbona senhonoriga morto. Ĝia honorigo ne baziĝis unuavice en la fizika sufero, kiel ajn ĝi estis terurega, sed en la totala socia kaj homa humiligo. Jesuon al tiu ĉi tiel humiliga morto fordonis liaj propraj homoj kaj kiel ribelulo Li estis mortkondamnita de la romia prokuroro. Ĉiuj aŭtoritatuloj distanciĝis de Li. Ŝajne laŭjure kondamnita herezulo, ribelulo, falsa profeto kaj deloganto. Ĉion, kion Li faris al aliuloj, estis subite forgesita. Kion poste devus opinii simplaj homoj de lia tempo? Kiel ili povis ekkredi je Li? Restis nur kondamnito, vipita, surkraĉita, primokita, forrifuzita, sen Dio, kiu aliĝus al Li? Kion povis opinii tiuj, kiuj esperis pri plenumo de Liaj vortoj kaj promesoj, Liaj plej proksimaj? Kiel tio influis ilian kredon je Li kaj je Dio? Esti atestanto de la krucumo de Jesuo, de la fino de esperoj devis esti vere frustriganta. Lumon fine de la malhela nokto tiumomente ili ne kapablis ekvidi.

Ĉu pri la krucumo kulpas miaj pekoj?

Al ni la kruco ne plu ŝajnas esti tiel terura, ĉar pri la resurekto ni scias; pli multe nin kortuŝas suferado de Jesuo, ol la pripenso de tio, kion fakte signifas la elkrio de Jesuo: „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?“ Estas vere, ke Jesuo uzis la vortojn de Psalmo 22, sed ĉu tio signifas, ke Lia ekkrio estis nura ekkrio de pia izraelido, kiu en la momento de la morto citas psalmon? Multaj tion tiel opinias, ĉar laŭ mia opinio ili ne volas allasi tion, kio vere okazis.

Malpleniĝo de Jesuo, „kenose“ (fiaskigo), kiel pri ĝi parolas fragmento el la Epistolo de s-ta Paŭlo al Filipianoj (2,6) atingis tiumomente sian absolutan fundon. La Kredkonfeso parolas pri tio, ke Jesuo estis sobirinta en la regnon de la morto, kion oni povas ankaŭ kompreni tiel, ke tiumomente Jesuo, kiel tiu, kiu estis tute sen peko, spertis la tutan terurecon de la peko, do la mondon sen Dio, veran morton. Neniam mi sufiĉe komprenis tion, kio signifas, ke Jesuo mortis pro niaj, eventuale miaj pekoj – mi ja Lian morton ne volis kaj ne kaŭzigis. En perspektivo de tio, kion signifas tiu horo de tenebro de Jesuo, tion mi eble iom pli komencas kompreni. Ne temas unuavice pri apartaj agoj, pli malgrandaj aŭ pli grandaj pekoj de nia vivo, sed pri regado de tenebro super la homaro. Per tio, ke Jesuo kiel Filo de Dio tute sen la peko propravole konfronton kun ĝi surprenis kaj „fiksiĝis“, estis kaj estas tiu regado de tenebro porĉiame rompita, kiel ajn ĝi en tiu ĉi mondo daŭre agadas kaj aspektas potence. Ĉiuj malbonaj homagoj (ankaŭ tiuj miaj) ĝin fakte fortigas kaj plilongigas ĝian potencon, sed neniam ĝi povas konduki al tio, ke ĝi en fino venku. La forto de ĉionendanĝeriga ĥaoso, eksplodigita de Adamo, estas danke al la ofero de Kristo porĉiame kunkatenita.

Kontraŭ la tenebro de la nuna mondo

En niaj demandoj pri Dio kaj lia justeco vid-al-vide al teruregoj de la nuntempo ni devus pli ofte mediti ĝuste tiun ĉi horon de la absoluta sindoniĝo de Jesuo. Se ni krucosignas nin, per tio ni kultas la Sanktan Triunuon. Sed nur malofte ni tiujn du kunigitajn aferojn konsciiĝas. Tio ne estas hazarda gesto eĉ ne nura simbolo de obeemo al la Eklezio. La surkruca morto de Jesuo estas okazintaĵo, ago de la tuta Triunuo. Tiu ĉi mistero estas malfacile pervorte esprimebla. Dio en sia Filo iel „transpaŝis“ la limon de la eblo, „sin mem“, kiam Li eniĝis en tenebron de la malpleneco sen Dio.

La Evangelio de Johano jam en la prologo (1,9-12) prezentas la tutan agon: „Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.Tiu estis en la mondo kaj la mondo per Li estiĝis, kaj la mondo Lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj Lin ne akceptis. Sed al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis la rajton fariĝi filoj de Dio.“ Malgraŭ tio, ke Filo de Dio ne estis kaj ne estas akceptata de siaj propruloj, Li venkis la tenebron. Kaj al tiuj, kiuj Lin akceptis kaj akceptas, Li malfermis vojon al Dia fileco, al „intima“ estado de Diaj infanoj. Kion tio signifas, tion Jesuo esprimis per alvoko: „Prenu vian krucon kaj sekvu min!“ Ĉiu medito pri la kruco estus senbezona, se ĝi ne kondukus al la realigo de tiu ĉi alvoko. Ni estas alvokataj al la portado de la krucoj ne nur de la propra ekzisto, sed ankaŭ de la suferoj kaj tenebroj de tiu ĉi mondo. Tio estas nuntempe vere malfacila, sed Jesuo jam venkis la regadon de la tenebro. La tenebro de la malbono ne estas pli forta ol Dia amo en Jesuo Kristo: tion estas necese konstante al ni memorigi kaj el tio vivi kaj agi.

Mariela Ryšková

 al la indekso


 La ĉefepiskopo Chaput:

ADAPTIĜEMO NE ESTAS VOJO DE LA MIZERIKORDO

„Al tiu, kiu volas tro adaptiĝadi, minacas la danĝero, ke li mem sin lasos fordirekti,“ avertis iam kardinalo Henri de Lubac. Nuntempe tion de proksime spertas la lokaj eŭropaj eklezioj, en kiuj la animzorga praktikado en aferoj de divorcoj, novaj geedziĝoj kaj alirado al sakramentoj malproksimiĝis de la eklezia instruo. Atentigas pri tio ĉefepiskopo Charles Chaput, la ĉefepiskopo de Filadelfio, gastiganto de la Monda Renkontiĝo de Familioj 2015 kaj usona reprezentanto en Sinodo pri Familio. En sia enhavoriĉa felietono pri la Jaro de Mizerikordo li emfazas, ke se en la sakramenta praktikado ne estas respektata la vero, oni ne povas atendi disfloron de la vivo el la evangelio, sed ĝian degeneron.

La ĉefepiskopo Chaput memorigas, ke vera mizerikordo estas evangelia. Ĝi baziĝas sur la kredo, ke la Dia graco havas transformigan povon, kaj ĝi kuniĝas kun alvoko al konvertiĝo. Kontraste al tio, la animzorgado, kiu malgravigas la rolon de la peko en nomo de la mizerikordo, ne povas esti mizerikorda, ĉar ĝi ne estas honesta – skribas la usona ĉefepiskopo.

La metropolito de Filadelfio sin esprimis ankaŭ koncerne la alvokon de la Papo akompani tiujn, kiuj vivas en nereguleca stato. La ĉefepiskopo Chaput agnoskas, ke tio estas tre grava, ĉar la ligoj de la peko estadas fortaj kaj la graco bezonas tempon, por ilin malligi. La plej gravaj vortoj al ni venas ofte nur tiam, kiam ili estas eldiritaj kun sentemo kaj pacienco. Sed la filadelfia ĉefepiskopo avertas antaŭ akompanado en senco de nia „terapeŭtika tempo“, kiu ordonas nenion prijuĝi kaj ĉiun akcepti tian, kia li/ŝi estas. „Tio ne estas mizerikordo,“ emfazas la ĉefepiskopo Chaput. „La graco nin do ĉiam kondukas antaŭen kaj supren.“

www.radiovaticana.cz, 23.11.2015

al la indekso


 DEMANDU TIUJN, KIUJ LEGAS LA BIBLION

Kiam mi estis imamo en moskeo, mi heroldis al la anoj de mia komunumo, ke Jesuo Kristo ne estas Dio. Por mi estis Dio nur Alaho, kiu ja ne havas virinon, kaj tial li eĉ ne povis havi filon.

Iun tagon iu el la ĉeestantaro laŭte demandis: „Kio estas Jesuo?“ Mi ne scias, la demandinto eble estis muzulmano – mi instruis, ke Jesuo ne estas Dio, tial do aperis la demando, kio Li estas. Mi devis denove trastudi la tutan Koranon, ĉiujn 141 ĉapitrojn nomatajn „suraoj“, ĉiujn 6666 versiklojn. En la tuta Korano mi trovis ĉefrolantan nomon de Mahometo nur kvarfoje, sed la nomo de Jesuo aperis tie 25-foje. Mi estis konfuzita. Kial Korano preferas Jesuon? Krom tio en la tuta la Korano mankas la nomoj de iuj ajn virinoj: eĉ la nomo de patrino de Mahometo tie mankas, eĉ mankas la nomoj de liaj edzinoj. La ununuran virinan nomon, kiun mi en la Korano trovis, estas la nomo Maria (Mariam), de la patrino de Jesuo. La tuta surao 19 en Korano portas titolon Mariam!

La surao 3 en la Korano nomas Jesuon dekfoje nur en versikloj 45-55, kie Li estas nomata Vorto de Dio, Spirito de Dio aŭ Jesuo Kristo. Krom tio la Korano priskribas, kiel Jesuo en aĝo de ĉirkaŭ du jaroj enspiris vivon al birdeto formita el argilo kaj kiel Li kiel plenaĝulo resanigadis leprulojn kaj blindulojn. La Korano sciigas, ke Jesuo vivigis mortintojn, ascendis ĉielon, Li plu vivas kaj iufoje Li revenos!

Sed pri Mahometo tiajn aferojn ĝi ne diras. Mahometo neniam vivigis argilan birdeton, resanigis eĉ ne unu malsanulon, revivigis eĉ ne unu mortinton; kaj krome, li mem mortis kaj – laŭ islamo – ne vivas kaj ne revenos. Mi ne plu primeditis tion, ĉu Kristo estas Dio, sed mi venis al la konkludo, ke Li estis pli granda profeto ol Mahometo. Mi vizitis mian instruiston, kiu instruis al mi la islaman religion pli ol dek jarojn, kaj mi metis al li la demandon: „Instruisto, kiel Dio kreis mondon?“ Li res pondis al mi: „Pere de Vorto.“ Mi do plu demandis: „Ĉu la Vorto estas kreinto, aŭ kreito?“ Kiam la Korano diras, ke Vorto estas Dio, ekestas problemo: Se ni rekonos, ke Vorto mem estas Dio, ni devas akcepti, ke Jesuo estas Dio kaj akcepti la kristanismon; sed se ni diros, ke la Vorto mem estas kreito, tio oponas al la Korano. Ĉar mia instruisto kapablis nek kontraŭstari, nek tion konfirmi, li ege ekscitiĝis kaj eldomigis min.

Kion mi povis fari? Mi havis neniun por demandi. Mi do prenis la Koranon, metis ĝin sur la koron kaj sincere mi preĝis al Alaho: „Diru al mi, mi petas, kion mi faru! Via Korano diras, ke Jesuo vivas kaj Mahometo mortis. Kiun mi sekvu?“ Ni rimarku, mi demandis neniun alian ol Alahon mem. Kaj ĉu vi scias, kio okazis? Post la preĝo mi malfermis la Koranon kaj hazarde mi ekvidis versiklon 10,94. Ĉu vi scias, kion ĝi rekomendas? Ĝi diras jenon: „Se vi dubas pri tio, kion ni sendis al vi, demandu tiujn, kiuj la Skribon antaŭ vi senditan predikas.“ Alaho min direktis al tiuj, kiuj legas la Biblion! Al ili la Vero jam estas revelaciita...

Tial mi petas ĉiujn muzulmanojn, ke ili sin konfidu al Jesuo Kristo. Li estas la ununura vojo gvidanta en la regnon de Dio. Ne permesu al vi perdiĝi kiel ceteraj muzulmanoj servantaj al idolo, kiun ili ne konas! Mi vin invitas al Jesuo Kristo, por ke vi hodiaŭ ŝanĝu vian opinion kaj akceptu Lin. Dio al vi benu!

Mario Joseph, konvertita imamo El Miłujcie się! 1/2015

al la indekso


 MIAJ RIMARKOJ PRI LA EPIDEMIO DE SINMORTIGOJ

Legante gazeton „Paneveĵis‘a mateno“, preskaŭ en ĉiu ĝia numero mi trovas sciigon pri sinmortigintaj homoj. Kaj mi volas krii: „Homoj, kion vi faras! Ja la vivon por certa tempo sur ĉi tiu tero al vi donis Dio, kaj poste vi transiros en la eternecon, kie vi denove renkontos viajn proksimulojn, amikojn, najbarojn”.

Al paneveĵisanino R.B., estanta en komata stato, alproksimiĝis sinmortiginta virino el eksa laborloko kaj diris, ke ili, memmortigintoj estas apartigitaj.

En la menciita gazeto mi tralegis informon, ke en Kupiŝkis (distrikta centro de unu regiono de Litovio) sinmortiĝis 91-jara maljunulo post tio, kiam li eksciis, ke la stato de lia malsana edzino estas senespera kaj estas neniu ŝanco, ke ŝi plu vivos. Kaj vere sekvontnokte lia edzino en la malsanulejo mortis. Tiun kazon ĵurnalisto tre bele komparis al la vivo de cignoj, kiam pereis cignino, tiam sin memmortigas la cigno. Tio estas nur bela komparo kaj en la animala regno tiaj eventoj okazas. Sed ni memoru, ke birdoj, animaloj, sovaĝbestoj kaj homoj estas kreaĵoj de Dio, kaj homo estas pli multe valora kreitaĵo de Dio, ĉar Dio donis al li nemorteblan animon (kiun havas nek birdoj, animaloj kaj sovaĝbestoj), kiu post morto foriras en ejon destinitan al li.

Se homoj vivis pie, prave, ilia animo post morto iras en helajn loĝejojn, sed se ili mortis havante iujn pekojn aŭ postrestante faritajn kaj nekompensitajn malutilojn, afliktojn, iliaj animoj ankoraŭ devas restadi en la ejoj de Purgatorio, ĝis kiam ili puriĝos kaj poste ili transiras en pli helajn ejojn, kie ili renkontiĝas kun siaj pli frue mortintaj proksimuloj. Kaj ĉi tie surtere, travivante aŭ eĉ ege turmentiĝante 91 jarojn, kiam restis nur tiom malmulte da tempo ĝis foriro el ĉi tiu mondo kaj la renkontiĝo kun la proksimuloj, subite kontraŭ si levas manon la homo, por ĉesigi vivon, kiun al li donis Dio!

Kies kulpo ĉi tie estas, ke maljunaj homoj (kaj ne nur maljunaj) ne havas komprenon, ke oni ne povas levi manon nek kontraŭ si, nek kontraŭ alia homo? En la Biblio oni skribas, ke pro la pekoj Dio punos homojn ĝis kvara generacio. Sed iu pastro skribis, ke homoj jam ne kredas je tio.

Mi konas plurajn familiojn, en kiuj sinmortigis homoj, kaj en tiuj familioj multaj (infanoj kaj genepoj) ne sukcesis kaj ne sukcesas en la vivo.

Antaŭnelonge mi tralegis tre rekomendindan spiritan instruon, kiun mi trovis en rusa ortodoksa kalendaro (de aŭtoro sankta Teofano la Ermito).

“Ĉu via edzino mortas? Firme tenu vian koron kaj konservu kuraĝon. Via edzino ne mortas, mortas nur la korpo kaj la animo de la mortanta homo restas, ĝi nur transiras en alian vivstaton. Ĝi ne plu estas en la korpo kuŝanta sub la ikonoj de sanktuloj, kiu estas poste entombigita. Kaj ankaŭ en tombo ĝi ne plu estas kaŝita. Ĝi estas en alia loko, plue vivanta kiel nun”…

En la gazeto mi legis sciigon pri memmortigo de adoleskulo kaj min denove maltrankviligis demando: “Kial, kiu lin alkondukis ĝis tiu terura decido?” Antaŭ kelkaj jaroj mi legis, ke dum unu semajnfino sin memmortigis ses homoj. Unu virinon mi demandis, kio atendas tiujn memmortigintojn, kaj ŝi respondis per alia demando: “Do kio atendas tiujn, kiuj ilin alkondukis ĝis memmortigo?” Tiun adoleskulon mi ne konis, nur mi pripensis, ke li verŝajne nek de gepatroj, nek de instruistoj en lernejoj, en kiuj li lernis, ricevis iujn sciojn pri la vivo, kiun donis Dio, kaj ni tra la gepatroj venis en ĉi tiun mondon, por plenumi al ni destinitan laboron en la familio aŭ la socio. Adoleskuloj ankoraŭ ne havas vivsperton, iuj estas tre sentemaj, tial komunikante kun ili, oni devas eviti krudajn mokadojn.

Valdone Skujienė, Litovio, “Paneveĵis’a mateno” Nr. 64, 30.05.2015

al la indekso


 FORPORTU TIUN NAZARETANON

Permesu, ke mi rakontu al vi okazaĵon, kiun mi memoros dum tuta mia vivo.Se ni parolas pri Jesuo ĉeestanta en la Plejsankta Sakramento kaj pri la duboj, ĉu Li tie estas vere reale ĉeestanta, tiel do dum unu ekzorcismo mi konvinkiĝis, ke Li tie fakte ĉeestas kun granda potenco.

En la rito de pli granda ekzorcismo la baza teksto de la evangelio, kiun la ekzorcisto uzas dum la preĝo, ne estas tiu, kiu priskribas, kiel Jesuo elpelas la malbonajn spiritojn, sed tiu, kiu priskribas, ke la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Tio estas la bazo de la evangelio.

Foje mi tiun fragmenton de la evangelio legis dum la preĝo kaj malbona spirito komencis mokante kriegi: „Tio ne estas vero. La Nazaretano vin trompis. Li ne ekzistas. Li estis mortigita kaj vi tion, stultuloj, kredas.“ Kaj ĉar mi estas laŭdevene montarano kaj kun temperamento de ĥolerikulo, mi ege ekscitiĝis, mi eliris el tiu ĉambro, kie ni preĝis, mi iris en kapelon, malfermis la tabernaklon dirante: „Iru, Sinjoro Jesuo, ni devas okazigi iun aferon.“ Mi prenis Sinjoron Jesuon per la mano, tio signifas tiun peceton de pano, peceton de tiu sensencaĵo en la okuloj de la mondo. Mi revenis en tiun ĉambron tenante tiun panpeceton super la persono, super kiu ni preĝis kaj mi diris: „LA VORTO FARIĜIS KARNO KAJ LOĜIS INTER NI.“ La malbona spirito komencis kriegi: „Forportu de ĉi tie tiun Nazaretanon!“ Kaj mi diras: „Ho ho! Ni do tion klarigu al ni. Ĉu Li ekzistas, aŭ ne ekzistas?“ „Jes ekzistas, ekzistas, nur Lin forportu, ĉar mi ne eltenos tion!“

Kompreneble, ke mi Lin ne forportis... kaj la malbona spirito tion ne eltenis.

Ni rimarku, la mondo diras: „Jes, Jesuo el Nazareto vivis, ekzistis, sed vi estas nenormalaj, kiam vi kredas, ke li plue vivas. Kaj krome en tiu pano kaj vino.“ Kelkfoje la homoj ŝercas, kiam ni asertas, ke Jesuo vivas. Ili mokas dirante: „Elvis Presley ankaŭ vivas.“ Sed amason da floroj sur la tombo de Elvis Presley, kiujn tien ĝis hodiaŭ homoj metas kaj ŝarĝaŭtomobiloj ne sukcesas ilin forveturigadi, estas pruvo de tio, ke li mortis.

Sed Jesuo fakte vivas. La tombo estas malplena. Neniu metas florojn al la tombo de Jesuo, krom tiu unu momento en la jaro, kiam ni memorigas al ni lian morton kaj entombigon.

Sacerdoto ekzorcisto P. M. Olszewski

al la indekso


 „MI NE TOLERAS GEEDZOJN, KIUJ SIN AMAS,“

diris diablo al ekzorcisto

 „Mi ne toleras geedzojn, kiuj sin amas“ – tiun striktan kaj koleregan respondon aŭdis ekzorcisto de la diocezo de Padovo (Italio), Mons. Sante Babolin. La itala sacerdoto demandis la diablon, kial li suferigas la edzinon de iu el liaj amikoj. La ekzorcisto tiun epizodon el sia longjara ekzorcista praktikado de ekzorcado rakontis en Meksikio, kie li prelegis en kelkaj konferencoj, pri kiuj informas la katolika semajngazeto Desde La Fe.

Mons. Babolin eksplikis, ke la malamo de satano rilate al geedzeco devenas el la fakto, ke la sakramento de geedzeco estas proksima al la sakramento de eŭkaristio. „En eŭkaristio ni al la Sinjoro alportas panon kaj vinon, kiuj fare de la Sankta Spirito transformiĝas je la Korpo kaj la Sango. En la sakramento de geedzeco okazas io simila: pere de la graco de la Sankta Spirito la homa amo transformiĝas je Dia amo, tial la geedzoj sanktigitaj per la geedzeca sakramento vere kaj eksterordinare realigas la deklaron de la Skribo: „Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.“ (1 Joh 4,16) Por la meksikia katolika semajngazeto la itala ekzorcisto ankoraŭ memorigis, ke la plej potenca spirita armilo, kiu forpelas la tenton de la geedzeca perfido, estas la ĉiutaga preĝo de la rozario.

Laŭ www.radiovaticana.cz, 31.3.2015

al la indekso


 LA PORDEGO DE LA ĈIELO

Ĉiu homo, kiu erarvagas aŭ troviĝas en la spaco, kie ekzistas danĝero, serĉas elirsolvon, serĉas vojon el nebona situacio kaj sopiras pri rifuĝejo, kie li fartos pli bone. Tion ni konas el la propra sperto. Ni forkuras el lokoj, kie ni estas endanĝerigitaj en la sendanĝerejon. Ni forkuras el la lokoj, kiuj estas por ni malagrablaj en alian spacon, kie ni trovas trankvilon kaj komforton. La homoj forkuras antaŭ la danĝero de la fajro, inundoj. Ili forkuras en lokon, kie ili sentas sekurecon, kie ili ne sentas sin endanĝeritaj. Tiaj forkuroj dum la vivo estas multaj. Por tio, ke ni el la spacoj, kie ni ne fartas bone, atingu lokojn de la ĝojo kaj komforto, ni bezonas eskapan vojon, ni bezonas tiel nomatan elirejon el la mizereco. Se ni vivas sur ĉi tiu mondo, do tio estas vivo en ripetata, por iu pli multe, por iu malpli multe, sed ĉiam ofta maloportuneco. Ni suferas pro timo, angoro, zorgoj, endanĝerigo, malsanoj.

Forkuri el la mondo, forkuri el la propra ekzisto, forkuri el la homa vivo ne eblas. La staton, kiu al ni disponigos sendanĝerecon ni povas atingi je la fino de nia surtera migrado, tion ni nomas ĉielo.

La ĉielo ne estas iu loko sur la firmamento, la ĉielo ne estas iu loko, kiun ni sukcesus priskribi kiel kontinentojn aŭ eĉ ĝin mezuri, kiom da hektarojn ĝi havas kaj kio en ĝi kreskas. La ĉielo estas stato kaj transiri el la stato de la surteraj suferoj en la staton de la ĉiela paco, por tio ni bezonas la eskapan vojon, elirejon. Jesuo Kristo al ni tiun vojon preparis. Lia Patro, Dio, al ni preparis multajn loĝejojn en tiu ĉiela stato kaj la Virgulino Maria estas la pordego, tra kiu ni eniras el nia surtera vivo, el la larma valo en la ĉielan staton, en la ĉeeston de tiuj, kiuj nin en la eternecon antaŭiris.

La Virgulino Maria estas la pordego, tra kiu ni eniras. Ne nur la pordego je la fino de nia vivo, pli bone dirite en mortado, sed Ŝi estas ankaŭ la pordego, al kiu ni povas ankoraŭ dum nia surtera vivo rifuĝadi. Ŝi estas perantino, Ŝi ne servas kiel la pordego de la transiro inter la vivo surtera kaj la stato ĉiela, Ŝi estas la pordego, tra kiu povas eniradi niaj petoj kaj ankaŭ niaj dankoj.

Pri pordegoj oni scias, ke ili fermiĝas, precipe antaŭ la nokto aŭ en la tempo, kiam finis la laboro malantaŭ pordego, sed tiu ĉi homa koncepto de la pordego ne koncernas la Dian koncepton de la pordego, kiu estas la Virgulino Maria. Ĉi tie estas 24 horojn malfermite, senĉese, kaj sur kiu ajn loko de la planedo Tero ni povas sendi niajn laŭdojn, dankojn, niajn petojn al la Eternulo kaj la pordego, kiu estas la Virgulino Maria estas ĉiam malfermita. Kaj ne nur tio, Ŝi ankaŭ potenciagas ĉion, kio tie trairas kaj devas direkti al la trono de la Eternulo, ĉar Ŝi estas ankaŭ pordego potenca, la potenca pordego ĉiela.

Max Kašparů

al la indekso


  DUONLUNO KAJ KRUCO

La libron de Robert Spencer Przewodnik po islamie i krucjatach (Gvidilo tra islamo kaj krucmilitoj) oni devus rekomendi al klerigaĉuloj, kiuj asertas, ke la islamo estas la religio de paco kaj toleremo, kaj nur iuj dĵihadistoj deformigas la pacajn instruojn de la profeto.

“La gvidlibro tra islamo kaj militiroj de kruckavaliroj” vanigas tiajn ĥimerojn, kunmetante faktojn, kaj antaŭ ĉio la tekstojn de la sanktaj libroj de kristanoj kaj muzulmanoj. Se en la Nova Testamento tekstas: “Amu viajn malamikojn!”, la kompara frazo en la Korano tekstas: “Mortigu viajn malamikojn!”. Jesuo instruis: “Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos en la ĉielo”. De Mahometo ni povas aŭdi: “Iru kaj mortigu, kie ajn vi ilin renkontos, kaj forpelu ilin, de kie ili vin forpelis – persekuto estas pli malbona ol mortigo”.

La toleremo en la kristana mondo estas virto, en la islamo ĝi estas krimo. La pacemaj fragmentoj de la Korano, al kiuj volonte referencadas progresemuloj, estas gutoj en la malvarme milita maro, kion pli, akre reduktataj ĉe la komencoj de la islamo. Aldone la tuta ideo de islamo estas kontraŭstarigo de la Dekalogo – por la bono de la kredo vi povas mensogi, ŝteli, mortigi, kaj la premio atendas vin en la parazdizo. La celo estas la ununura – la mondskala kaliflando, la ununura kredo kaj ununura juro de ŝario por ĉiuj. Ju pli rapide Okcidento tion konsciiĝos, des pli grandan ŝancon ĝi havos por la transvivo.

Ĉeokaze la aŭtoro reĝustigas opiniojn pri multaj ekzistantaj mitoj – pri la signifo de la islamo en la transvivo de la antikva kulturo (ĉi rolo estas videbla en ruinaĵoj de Palmyr), pri la ŝajna simetrio inter sangaj incidentoj de la Malnova Testamento kaj la historio de la islamo. Finfine pri la kulpo de la kruckavaliroj, pro kiu nuntempe renkontas nin la ĝusta revenĝo. Efektive la militiroj de la kruckavaliroj estis nur la respondo de Eŭropo al pli frua agreso de muzulmanoj, ekzemple kiel “rekonkvisto” en Hispanio, celanta reakiron de siaj teritorioj okupataj de maŭroj.

La hodiaŭaj, ĉiam pli videblaj kolizioj de civilizacioj, havas du frontojn. La unua estas la multspeca agreso, teroro, plikreskiganta alfluo de “fuĝintoj”, ĝis la demografia eksplodo danke al la muzulmanaj kelknaskintinoj, la dua estas la interna batalo kontraŭ la politika korekteco de Okcidento, kiu malebligas la realan difinon de la situacio kaj kontraŭstaron al la islamo. Ĉu tio signifas bezonon de la nova militiro de kruckavaliroj? La aŭtoro proponas agojn defensivajn en pli vasta kaj pli decidema kampo ol la milito kontraŭ la terorismo, li postulas la ŝanĝon de la reguloj de financa helpado, la apogadon de la persekutataj kristanoj kaj aliaj neislamaj religiaj grupoj. Mi aldonu de mi mem – tio koncernas ankaŭ la selektadon de azil-petantoj.

Marcin Wolski El semajnrevuo Gazeta Polska, 02.09.2015,
esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


  KARDINALO KOCH: LA ISLAMA ŜTATO ESTAS SATANISMA TERORISMA ORGANIZAĴO

Kardinalo Kurt Koch, prezidanto de la Papa Konsilio por Unuiĝo de la Kristanoj, en antaŭnelonga tempo teologie kaj spirite prijuĝis organizaĵon sin prezentantan sub la nomo Islama Ŝtato. La 17-an de novembro 2015 la svisa kardinalo partoprenis internacian ekumenan kongreson pri la nuntempa persekutado de kristanoj, kiun gastigis la germana urbo Schwäbisch Gmünd. Antaŭ kelkcentoj da aŭskultantoj la kardinalo Koch parolis pri „satanisma terorisma organizaĵo“ kaj memorigis, ke kristanoj estas nuntempe persekutataj en dudek kvin landoj de la mondo. Estas vere mirinde, daŭrigis kardinalo Koch, ke la amaskomunikiloj pri tiuj aferoj preskaŭ ne okupiĝas. La homa majoritato tiel akceptas la opiniojn, ke la martireco de la kristanoj kaj ilia persekutado estas temoj de la pasinteco. Martireco estas dume integra parto de la sekvado de Kristo, emfazis la kardinalo Koch aldonante: „Martiroj estas veraj arkivoj, skribitaj per sango.“ Laŭ la vatikana reprezentanto ekestas plu la demandoj, kiel longe ankoraŭ niaj politikaj reprezentantoj rigardos ruinigadon de la antikvaj kulturoj en Sirio kaj Irako. La prezidanto de la papa konsilio en sia alparolo memorigis ankaŭ la sorton de jezidoj, kiujn la tiel nomata Islama Ŝtato ankaŭ persekutas.

www.radiovaticana.cz, 24.11.2015

al la indekso


  NOVA KULTURA REVOLUCIO

Nenio do mirinda, ke en la batalo kontraŭ la kristanismo la potencohavuloj transprenas la praktikojn el la sanga revolucio iniciatita fare de Mao Zedong. La 21-an de julio per la ordono de lokaj ordonpovuloj estis incendita la kruco de la protestanta preĝejo en la urbo Taizhou ĉe la orienta marbordo de Ĉinio. La fotoj el ĉi okazintaĵo disvastiĝis per la ĉina Interreto. Interretanoj komentadis, ke ĉi tiuj praktikoj utiligas nur teroristojn de la Islama Ŝtato. Ili rememorigis, ke en pasinteco en Ĉinio estis bruligitaj preĝejoj kaj krucoj dum la ribelo de la boksistoj (armita popola ribelo en la nord-orienta Ĉinio en la jaroj 1899-1901, direktita kontraŭ alilandanoj kaj la dinastio Qing) kaj dum la periodo de la kultura revolucio (1966-1976). “Hunvejbinoj” (la komunista junulara organizo aganta en Ĉinio dum la kultura revolucio) faris tion laŭ la ordonoj de la komunistaj ordonpotenculoj. Tiel same estas detruataj preĝejoj kaj krucoj hodiaŭ laŭ la ordonoj de la potenculoj el Pekino” – skribis unu el la interretanoj. Similaj ekbruligoj de la krucoj en preĝejoj en Zhejiang – la plej kristana provinco en Ĉinio – estis multaj. En majo tio okazis en la urbo Linŝui kaj antaŭ kelkaj semajnoj en Dongyang.

La pastoro Bob Fu, la fondinto de la kristana organizo China Aid Association (CAA), opinias, ke la situacio de la kristanoj en la Ŝtato de Mezo estas la plej malfacila ekde la periodo de la kultura revolucio. La 23-an de julio de la nuna jaro (2015) la pastoro, depoziciante antaŭ la aganta Komisiono ĉe la Usona Kongreso por Ĉinio, diris interalie, ke ĝis la fino de junio de la kuranta jaro oni forigis perforte pli ol 1500 krucojn en la provinco Zhejiang kaj pli ol 1300 kristanoj, kiuj strebis malebligi la detruigon de preĝejoj kaj krucoj, estis arestitaj.

Komunistaj decidantoj anoncis, ke komence de septembro estos malplenigitaj aŭ detruitaj 15 “neleĝe” ekzistantaj preĝejoj en la urbo Wenling en la provinco Zhejiang.

La ĉinaj kristanaj tamen ne estas pasivaj. Tie, kie ankoraŭ konserviĝis krucoj, estas organizataj 24-horaj gardostaradoj. La malgranda grupo, laŭkutime 3-4-persona, havas la taskon alvoki fidelulojn, kiam en proksimeco aperos kompanianoj, por forigi la krucon. Tie, kie la krucoj jam malaperis, okazadas protestoj, en kiuj partoprenas la kredantoj tenantaj propramane faritajn krucojn ruĝkolore pentritajn. Kiel diras la pastoro Bob Fu, la ĉinaj komunistoj penas denove krucumi Kriston, sed ili renkontas ĉiam pli grandan kontraŭstaron kaj eksciton, kaj malgraŭ la reprezalioj la nombro de kristanoj kreskas.

El la semajnrevuo Gazeta Polska, n-ro 35/2015, esperantigis Stanisław Śmigielski

Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke Li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la Spirito. 1 Pet 3,18

al la indekso


   PLI DA KRISTANOJ OL KOMUNISTOJ

Korespondaĵo el Tajvano

La nova ondo de batalo kontraŭ la kristanismo en Ĉinio okazas enkadre de la anoncita kampanjo fare de la ŝtatprezidento Xi Jinping por “ĉinigado de religio”. Tiun nocion la ĉina gvidanto uzis unuafoje en la mesaĝo eldirita en la majo 2015 okaze de la renkonto kun reprezentantoj de Departamento de Unuiĝinta Laborfronto, unu el la agentejoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉinigado signifas, ke preĝejoj, interalie helpe de simboloj, devas adaptiĝi al “la kulturo kaj la socio ĉina, estante sub la komunistaj ordonpovoj”. En la jaro 2013 en la dokumento n-ro 9 (ĉi tiu dokumento devus resti sekreta, sed danke al la ĵurnalistino Gao Yu ĝi venis al la okcidenta gazetaro, pro kio nunjare la 71-jara Gao estis punita per 17 jardaŭra malliberiĝo), do en la cirkulero kun instrukcioj por membroj de la komunista partio, inter la “danĝeraj trendoj” en la Ŝtato de la Mezo oni konstatas kreskantan forton de kristaneco. Nuntempe la nombro de la kristanoj en Ĉinio egalas je 100 milionoj kaj oni antaŭvidas, ke en la jaro 2030 ĝi estos 247 milionoj, do pli ol en Brazilo, Usono kaj Meksikio. Ĉinio estiĝas la lando kun la plej granda nombro de kristanoj en la mondo. La komunistan partion malkvietigas ne nur tio, ke la kristanoj plimultiĝas, sed ke estas jam pli da kristanoj ol komunistoj.

Hodiaŭ la komunista partio havas 85 milionojn da membroj, kaj laŭ la ĉinlingva gazeto “Epoch Times” eldonata en Usono kaj Tajvano, dum la lastaj dek jaroj eksiĝis el ĝi pli ol 170 milionoj da membroj. Dum kiam la partio klopodas konvinki civitanojn, ke ĝi estas la garantio de bonstato kaj stabileco, ĉinoj ĉiam pli ofte opinias la kristanismon kiel faktoron, kiu povas rekonstrui la detruitan ĉelaron de la ĉina popolo. En la intervjuo kun la brita ĵurnalo “The Daily Telegraph” la ĉinaj misiistoj substrekas, ke la kredo donas al homoj tion, kion ne kapablas doni al ili la registaro. Ĝi povas esti la respondo je la morala krizo afliktanta la Popolan Ĉinion ekde la periodo de la kultura revolucio.

Oni asertas, ke dum en la komunista partio daŭras la frakcia batalo, la prezidento Xi Jingping klopodas elimini la fontojn de la ekstera kontraŭstaro, kaj en tio li vidas kristanojn kiel la ĉefajn malamikojn. La ĉina disidento kaj la dekstrula publicisto Cao Changqing asertas, ke Pekino bone trastudis tion, kio okazis en Pollando, kie la Katolika Eklezio estis la rifuĝejo por la opozicio kaj ludis grandan rolon en la proceso de la faligo de la diktaturo. Ripeton de simila scenaro la komunistoj en Ĉinio ne volas permesi.

Hanna Shen

al la indekso


  KONGREGACIO POR KREDINSTRUO:
TRANSSEKSEMULOJ NE POVAS ESTI BAPTOPATROJ

La Kongregacio por Kredinstruo konstatis en respondo al demando de episkopo el hispania Gádiz, Rafael Zornozy Boy, ke „transseksemuloj ne povas iĝi baptopatroj“. La episkopo publikigis la vatikanan respondon en la interretaj paĝoj de sia diocezo. „Praktikadoj de transseksemuloj, do la personoj, kiuj kirurgie ŝanĝos sian seksan identecon, kontraŭstaras la etikan postulon akcepti la veron pri sia propra sekso. Tia homo ne plenumas la kondiĉojn de la vivo respondantaj al la vero kaj baptaj devoligoj“, oni legas en la respondo de la Kongregacio por Kredinstruo, kiu ĝustigas, ke temas pri neniu diskriminacio, sed pri la objektiva agnosko de neplenumitaj kondiĉoj, kiuj estas el la karaktero de la afero necesaj por tio, ke la kredanto povu iĝi baptopatro.

www.radiovaticana.cz

al la indekso


   LA 95-JARA DI-BENITA VIVO DE PASTRO JOZEFO KSAVERO

Sacerdoto Jozefo Ksavero Kobza rememoras:

„Mi ne povas ne rememori mian hejmon, miajn gepatrojn, kiuj donis al mi la vivon, kiam ili akceptis min kiel sepan infanon. Okazis tio mallonge post la unua mondmilito la 27-an de februaro 1921, en la vilaĝo Herbortice, situanta en la valo sub la 713 metrojn alta monto Lázek. La vilaĝon trafluas rojo faranta limon inter Bohemio kaj Moravio.“

En la jaro 1935 li komencis lerni la razistan kaj frizistan profesion ĉe sia frato Štěpán (Stefano) en Černošice apud Prago. Tiutempe en Černošice fondiĝis skolta taĉmento, al kiu frato Jozefo aliĝis ricevinte la skoltan nomon Miko.

Pastro Jozefo havis du fratojn kaj kvin fratinojn. En la jaro 1936 post unujara profesia lernado li ricevis la unuan libertempon. Li vizitis la gepatran vilaĝdometon. La reciproka ĝojo pro renkontiĝo kun la gepatroj estis granda. Li ankaŭ vizitis sian fraton Jan (Johanon) loĝantan en la vilaĝo Ruda nad Moravou. Lia frato Johano estis ne nur ŝuisto, sed ankaŭ vendisto de sport-bezonaĵoj. Li demandis sian fraton Jozefon, ĉu li ne deziras ekposedi biciklon. Por ĝin aĉeti ne sufiĉis lia poŝmono. Sed la frato diris: „Elektu, kiu plaĉas al vi!“ Tiel li povis reveni hejmen perbicikle. Poste li bicikle sukcesis reveni al la malproksima Černošice apud Prago.

La 15-an de marto 1939 estis por nia patrujo la tago tre malĝoja, tragika – perdo de memstareco de la respubliko. Adolf Hitler eniris Pragon kiel mastro, nia lando iĝis protektorato Bohemio kaj Moravio. Tiujare en julio la frato Jozefo finis sian kvarjaran razistan kaj frizistan lernadon. Li plu restis laboranta ĉe sia frato Stefano. Novembre li eklaboris en la urbo Plzeň kaj januare en Černošice. Lia frato Stefano donis al li la libron Imitado de Kristo de Tomaso Kempeno, kiu tre altiris lian atenton. Dum ĝia legado li komencis rigardi la vivon alimaniere. Li havis fratinon Filomena, kiu iĝis ordenanino en Svatý Kopeček apud Olomouc. Ŝi konsilis al Jozefo, ke li sacerdotiĝu. Ĉar li estis jam dudekjara interesato, por la studo akceptis lin privata gimnazio Petrinum en la urbo Písek. Do la 25-an de aprilo 1942 li decidiĝis sacerdotiĝi.

La studadon kun aliaj studentoj li devis interrompi pro ordono forvojaĝi Regnon cele al devigaj laboroj en Braunau am Inn kaj poste en Neuderfl. Post la fino de la milito en la jaro 1945, t.e. post du kaj duono de laborjaroj en la Regno, li revenis hejmen.

La porpastran studadon la frato Jozefo daŭrigis en la gimnazio de la urbo České Budějovice. La 25-an de aŭgusto 1946 li estis vestita kiel noviculo en ordenan veston akceptinte la nomon Ksavero. Post unujara provtempo li daŭrigis studon en la jaro 1947 en la eklezia gimnazio Petrinum en la urbo Bruntál.

Plue frato Ksavero rememoras:

„Bedaŭrinde venis februaro 1948, transpreno de ĉiu potenco en nia respubliko fare de la komunista partio, kaj tiam ni tuj sciis, ke tio signifas la finon de nia kristana lernejo Petrinum. Post la fino de la lerno-jaro estis la lernejo fare de ŝtato likvidita. Mi revenis en České Budějovice, kie mi septembre komencis studi teologion en la dioceza seminario. Komenciĝis periodo de kolektivigo de terkulturistoj, metiejoj estis likviditaj, intensiĝis la kontraŭeklezia persekuto, episkopoj estis garditaj kaj poste internigitaj. Gravaj ordenaj reprezentantoj estis kondamnitaj je longjara prizona restado, okazis likvido de ĉiuj monaĥ(in)ejoj la 14-an de aprilo 1950.“

Tiam la teologiaj studentoj devis forveturi al la armea servo, kiel manlaboristoj de t.n. PTP – helplaborista bataliono kaj la 30-an de decembro li kun kelkaj ceteruloj estis transveturigitaj en la prizonon de Prago-Ruzyň. Post trimonata restado en izolejo, kiu estis por frato Ksavero granda spirita travivaĵo kaj post dujara prizona restado li povis reveni por dudekjara vivo kun la gepatroj al sia naskiĝvilaĝo Herbortice. En la najbara vilaĝo Cotkytle li laboris kiel razisto kaj frizisto.

Li ellernis Esperanton kaj en la vilaĝo Herbortice li okazigis kurson de Esperanto kaj fondis E-rondeton. En la jaro 1963 li partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Sofio kaj en la jaro 1966 en Budapeŝto.

Frato Miloslav Šváček rememoras:

„En la jaro 1969 okazis en la urbo Brno Konstitucia konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio, kadre de kiu estis fondita ankaŭ la Katolika Sekcio. Ĉar mi tie estis elektita junulara gvidanto de la sekcio, frato Ksavero demandis min: »Kion ni aranĝos?«. Mi respondis: Ja la tendaron. Sed kie? Frato Ksavero proponis tiucele trovi konvenan herbejon en sia vilaĝo Herbortice, havigis la necesajn permesojn kaj li ankaŭ certigis manĝojn en la loka gatejo kaj de skoltoj el la urbo Lanškroun li prunteprenis tendojn. Mi akceptis la taskon varbi partoprenantojn kaj kursvidantojn, certigi programojn kaj fine estri la tendaron. La unua oficiale nomata Katolika E-Tendaro en Herbortice do okazis jam samjare en la jaro 1969. Mi do estis tendarestro kaj spirita gvidanto estis la redemptorista novsacerdoto Ladislav Škrňa, kiun por la animzorga servo en la tendaro sendis la episkopo de Prago Mons. František Tomášek. La sekvontajn jarojn la tendaro ne plu povis oficiale nomiĝi katolika. En la jaro 1977, kiam ĝi okazis jam la naŭan fojon, invadis la tendaron StB-anoj de la fifama komunista polico por ĝin likvidi. Sekvis juĝproceso kontraŭ mi – la tendarestro kaj pastro Vojtěch Srna.“

Spite de la ekzistanta persekutado de la katolika eklezio frato Ksavero plu daŭrigis sekrete teologian studon. Post longa preparo nokte en la urbo Brno en la jaro 1969 li akceptis la sacerdotan ordinon fare de la sekreta episkopo Felix Davídek dum asistado de alia sacerdoto kiel atestanto.

Post tri jaroj en la jaro 1971 li ricevis la tiam necesan ŝtatan permeson praktiki la pastran servon en la vilaĝoj Bošilec, Ševětín kaj Ponědrýžky. Post unu jaro li estis sendita en la vilaĝon Lažiště. Post 18-jara tiea animzorga servo pastro Ksavero estis transloĝigita en la jaro 1990 en la urbon Písek.

Pastro Ksavero dum sia tuta vivo restas fidela al Esperanto. Li partoprenis la IKUE-kongresojn en Romo kaj Rimini, en Ĉenstoĥova, Olomouc, Kroměříž kaj Velehrad kaj ceterajn enlandajn aranĝojn de la katolikaj esperantistoj, ankaŭ en la jaro 2014 la Bibliajn Tagojn en Tuchoměřice kaj en la jaro 2015 la Semajnfinan renkontiĝon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en la urbo Třeboň.

De la jaro 2008 li vivas en la porpastra hejmo en la urbo České Budějovice.

Pastro Jozefo Ksavero Kobza siajn rememorojn pri la studoj kaj vivo en Instituto por la malfrua pastra alvokiĝo - Petrinum en Písek kaj pri sia zigzaga vojo al la altaro priskribas en la libro Dlouhá cesta k oltáři Longa vojo al la altaro, 2012.

Miloslav Šváček

al la indekso


  DUM SERENA KAJ TRANKVILA

Transprenita el “Ni vivu laŭeble plej bele” eldonita de Sac. Józef Zielonka

2. Kiam plenis mia vivo je malvenk´ / kaj mi falis pro la ŝtonoj de la krim´, / kiam dronis mia paco en tempest´, / Vin priserĉis ĉiu ero de l´ anim´. Ref.: Ho Dio, ho Dio, ho Sinjor´...

3. Homa vivo sur la voja kuras tord´; / en la supro de migrado mia cel´. / Kvankam ofte malaperas piedfort´, / al Vi gvidas min la sankta fidovel´. Ref.: Ho Dio, ho Dio, ho Sinjor´ ...

al la indekso


        ISLAMA TERORISTA GRUPO MINACAS AMASKOMUNIKILOJN, KIUJ DONAS LABORON AL VIRINOJ

Per ekzemplaj punoj minacas terorista grupo la redakciojn de ĉefaj gazetoj en Bangladeŝo, se ili tuj ne maldungos ĉiujn virinojn, kiuj tie laboras. „La islama ŝario ne permesas al virinoj labori ekster ilia hejmo,“ tekstas en skribaĵo adresita al amaskomunikiloj, „ilia libera moviĝo estas ofendo, kiu devas esti punita. Kulpas ankaŭ iliaj labordonantoj,“ tekstas en la minaca skribaĵo. La leteron subskribis islama terorista grupo Al Kaida Ansarullah Bangla Team 13, kiuj jam en la pasintaj monatoj sendis minacajn leterojn al aŭtoroj de interretaj tekstoj kaj intelektuloj kritikantaj la islamon. Ne malpli ol kvar homoj estis nunjare murditaj en Bangladeŝo fare de islamaj integristoj.

www.radiovaticana.cz, 21.10.2015

al la indekso


  DIAMANTA GEEDZIĜO EN KLOKOTY

Sabate la 10-an de oktobro 2015 okazis por la preĝejo en Klokoty escepta okazaĵo. Niaj gepatroj Marie kaj František Rytíř el Tábor ĉi tie solenis sian diamantan geedziĝon: pasis jam 60 jaroj de ilia geedziĝo. La 15-an de oktobro 1955 ilin geedzigis en Klokoty la onklo de nia paĉjo, pastro Ondřej Rytíř.

Ni volis kun niaj tri pli aĝaj fratoj kore dankesprimi al niaj gepatroj por ilia amo kaj oferemo, kun kiuj ili nin edukis kaj dum la tuta vivo akompanas, kaj danki al Dio por tiel kara donaco de longa kaj plenigita geedziĝo.

Dum eniro en la preĝejon je la 10-a horo la paŝojn de niaj gepatroj akompanis per orgenludo s-ro Ladislav Šotek. La solenan geedzigan ceremonion aranĝis pastroj Jiří Můčka kaj Karl Zaiser kun eksterordinara zorgemo kaj amo. Post enira preĝo ekparolis nia plej aĝa frato Milan, kiu estas talentigita per donaco ekinteresigi per sia rakontado (kiel pediatro) la „malgrandulojn kaj eĉ grandulojn“. La okazaĵon de niaj gepatroj li priskribis jam de ilia infaneco, poste trans ilia unua flugrapida renkontiĝo en la jaro 1950 en bieno en Jeníčkova Lhota, naskiĝloko de nia panjo kaj kie alie ol en la bovinejo (la paĉjo tiam estis adepto de bestkuracado). Ilian pluan reciprokan ekkonadon kaj evoluon de ilia amo akompanis multe da malfacilaĵoj kaj suferoj. La paĉjo estis kiel filo de kulako en Čekanice fare de komunistoj eksigita el bestkuracista altlernejo en Brno nur unu jaron antaŭ la fino de la studado kaj sendita je du jaroj al soldat-servo. Nur post ĝia trapaso estis permesite al li la studadon fini. La familio de nia panjo estis en la jaro 1951 fare de komunistoj el ilia bieno perforte elmigrigita kaj la tuta ilia posedaĵo konfiskita. Do ili ambaŭ jam vere junaj devis reordigi sin fronte al la ekestinta malfavoro de la sorto, kiun por ili preparis aliuloj. Spite de ĉiuj malhelpoj ili en la jaro 1955 geedziĝis kaj sinsekve naskiĝis ni, kvar infanoj. La gepatroj estis ĉiam kaj daŭre estas por ni grandaj ekzemploj kaj ni elpetas por ili Dian benon.

Post parolo de Milan kaj post evangelio diris plue pastro Jiří Můčka sian solenan oracion „kudritan laŭ mezuro“. Li citis la vortojn de germana fizikisto, astronomo, matematikisto kaj aŭtoro de aforismoj el la 18-a jarcento, el kiuj mi citas:

“La homvizaĝo mallongige malkaŝas tutan lian vivon. En vizaĝoj de la geedzoj oni povas ellegi tutan historion de la geedziĝo. Kiam vi observas iliajn reciprokajn rigardojn, vi ekkonas, kiel ili sin amas, kiel ili en sin enkreskis, kiel ili kreis pecon de senmorta verko, kiu sin valorigos nur en eterneco.“

Pastro Jiří Můčka kun ega sento por tiu kara momento alparolis niajn gepatrojn kvazaŭ ilia filo kaj rememorigis ankaŭ siajn gepatrojn kaj sian amplenan rilaton al ili. Li emfazis ankaŭ la servon de nia paĉjo por paroĥo Klokoty kiel longjaran konsciencan kronikiston, anon de la paroĥa konsilio kaj entuziasma organizanto de la pilgrimoj en Klokoty. Li memorigis afablan kaj ofereman aliron de nia panjo dum zorgoj pri la familio kaj mastrumo. Sekve li benis al la gepatroj iliajn deprenitajn ringetojn, kiujn ili povis reciproke al si transdoni kaj konfirmi la 60-jaran geedziĝon per kiso. Por la gepatroj estis sur la altaro preparita surprizo: la kandeleto, kiun ili komune ekbruligis de la altarkandelo kaj forportis post la ceremonio hejmen. Sekvis ankoraŭ la poemo de la aŭtoro František Kubeš, recitita kun bonhumoro al li propra. Li estas najbaro de niaj gepatroj en la strato Kvapilova kaj ilia ofta gasto. Dum la konkluda solena beno ni ĉiuj konsciiĝis la forton de Dia mizerikordo kaj de propetaj preĝoj de la Virgulino Maria de Klokoty.

Ni dankas al Dio pro la belega ceremonio zorgeme preparita fare de fratoj oblatoj, geedzoj de Pecher kaj orgenludisto s-ro Ladislav Šotek.

Jitka Vrbová, filino

al la indekso


  ABSOLUTA ANTAGONISMO AL LA KRISTANISMO

Al la demando, ĉu ekzistas iu bazo por vera dialogo kun la islamo, respondis etikisto kaj filozofo Prof. Sac. Martin Rhonheimer tion:

Miaopinie en tiu interreligia dialogo temas pri iluzio. Almenaŭ tiam, se ĝi okazas cele al teologia reciprokeco aŭ socia „monda etoso“. Malgraŭ tio, ke la islamo estas monoteisma kaj kredas je la mizerikorda Dio, sed kiu estas mizerikorda nur al islamanoj, la islamo estas surbaze de sia koncepto de la homo kaj Dio en absoluta antagonismo al la kristanismo.

Ŝajnas, ĝuste tial, ke en la Korano aperas eĉ Jesuo kaj Maria, ke inter ni estas proksimeco, sed Jesuo estas tie komprenata nur kiel profeto kaj ne la Savanto, do inter ni ekzistas granda malproksimeco.

La islamo estas religio, kiu Jesuon Kriston ne konas. Ĝi estas la religio, por kiu estas ĝuste esenca negi Jesuon Kriston kiel Savanton de la homo. La centra kristana eldiro, ke „Jesuo Kristo estas la Filo de Dio, estas Dio“ estas por islamano blasfemo. Ega problemo estas, ke Jesuo en la islamo estas anstataŭigita per Mohamedo, kiu estas de la islamanoj honorata kiel definitiva profeto de Dio.

Oni povus mencii aliajn falsigojn de la kristana vero, kiuj ekzistas en la Korano, ekzemple pri la kristana Triunuo, kiu tie konsistas el Dio Patro, Jesuo kaj Maria.

Se ĉi tie oni volus antaŭenpaŝi, la islamanoj devus allasi, ke la Korano enhavas ankaŭ erarojn.

Prof. Sac. Martin Rhonheimer estas profesoro de etiko kaj politika filozofio en la Papa altlernejo Santa Croce en Romo. Lia respondo estas transprenita el intervjuo en Die Tagespost el 30.9.2014. El Vision 2000, 6/2014

al la indekso


  SOLECA KRISTO

Sur monteto ĉe forsta abio
pendis Kristo sur kruco dolore.
Nur venteto kliniĝis al Dio,
nur rivero kantadis la gloron.

Najtingalo kaŝinta en haroj
de betulo sur sablo staranta
dum tagiĝo anoncis Di-gloron
kun alaŭdo ĉiele pendanta.

Foje sono de fifro paŝtista
el herbejo sopire ekĝemis,
aŭ kanzono mallaŭta kaj trista
de orfino kampara alvenis.

Kaj fojfoje dum nokta silento
iu stranga susur´ proksimiĝis.
Kvazaŭ eĥo de klaŭstra muziko
iaj templaj sonoroj aŭdiĝis.

Kaj nur aperis lepor´ hazarde
ĉe tiu kruco ligna de Dio,
aŭ kun ventego hastis flugante
al Kristaj manoj eĉ papilio.

Kaj nur printempo floretojn semis,
kiujn somere abeloj flaris,
per roso Dio la plantojn benis,
el kiuj vento girlandojn faris.

Murmuris oraj grenoj dankemaj
klininte spikojn antaŭ Jesuo,
spiris en noktoj forstoj dormemaj,
el kampoj iris koturno-bruo.

Kaj la vizaĝo de Di-Savinto
pro fulmotondroj jam breĉigita,
al la krevinta brusto pendinte
esprimis sentojn de Krucumito.

Pro multaj pluvoj ŝajnis plorantaj
Kristaj okuloj lacaj kaj palaj,
kvazaŭ montriĝus Lia turmento,
kvazaŭ sufero estus reala.

Kvankam omaĝe tremis naturo,
laŭdis Savinton riveraj ondoj,
kantis preĝante vento-susuro,
Dion glorigis flugila mondo.

Kristo postulis preĝon alian,
sopiris ege, iun atendis.
Vidis la kampojn okuloj Liaj,
Lia vizaĝo riproĉe plendis.

Ĉar homo tiun krucon starigis
por pruvi kredon, venki barilojn,
per kruc-radioj vojon lumigi,
trovi havenon, trovi konsilojn.

Kaj tiu homa koro hodiaŭ
en vivo-finoj nun baraktante
jen preterlasas la krucon Dian,
dronas en duboj kredon perdante.


Józef Śmietanko, 1949,
esperantigis Eugenia Szczyglińska
 

al la indekso


  LA LIBRO

La Biblio de Gutenberg estis la unua presita libro. Tradukis ĝin Marteno Luther. Tiutempe la libro fariĝis la ĉefa komunika rimedo por la disvastigado de ideoj kaj opinioj.

Nur fine de la 17-a jarcento aperas plua disvastigilo de la informoj – la gazeto.

Pro la invento de televido kaj interreto multaj homoj ĉesas legi librojn, precipe la junularo. Tio estas por ĝi granda domaĝo! La legado de (bonaj) libroj estas nemalhavebla kaj anstataŭigebla per neniu komunikilo.

Jaroslava Hamajdová

Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.
Jak 5,11

al la indekso


   KONKURSO DE LA ESPERANTA KANTO

La Junulara Klubo de la regiono de Kłodzko en Pollando (sud-okcidenta) anoncas planatan konkurson de la internacia Esperanto-kantado.

La konkurso de la gekantistoj okazos la 14-an de junio 2016 en Pollando en la urbo Vroclavo. En la programo de la kantado oni atendas religiajn kaj laŭvolajn kanzonojn. Preferataj gekantistoj por la konkurso estas el la vicoj de la junularo (sed ankaŭ partopreni povas centjaruloj).

Limdato por aliĝo de la gekantistoj estas la 30-a de aprilo 2016. Retpoŝta aliĝebleco: juvelomw@wp.pl (ankaŭ por akiri aliĝilon). La aliĝilon oni povas ankaŭ sendi al la adreso: Kluba Biblioteko, ul. Długa 38, Sierosławice, 26-200 Końskie, Pollando.

La respondeca persono de la organiza komitato estas Wiesław Mietliński.

Karaj gekantistoj, vian partoprenon en la kant-konkurso ĝojatendas la Junulara Klubo de Kłodzko kaj la organiza komitato. Do ĝis la revido la 14-an de junio 2016 en Vroclavo!

ATENTON: La grupoj de 3-4 partoprenantoj kaj unu prizorgant(in)o, kiuj partoprenos en Ako-Skrzy-For kaj Esperanta kantado havos certigitan tranokton kaj manĝojn en la 13-a kaj la 14-a de junio 2016.

al la indekso


   VI ESTAS POLVO

Vi estas polvo kaj refariĝos polvo (1Gen 3,19), ni legas en la Biblio. Junaj homoj volas laŭeble plej multe „ĝuadi“ dum la vivo. Multaj en semajnfinaj tagoj ebriiĝas, aŭskultas la plej fortan „muzikon“ kaj klopodegas forgesi pri la ĉirkaŭa mondo. Sed la vivo konsistas el laboro, penado, strebado. Famozaj tiel nomataj ŝatantoj de „teĥno“-muziko amasiĝas en diversaj lokoj, kie ili dum tri tagoj kaj noktoj balanciĝas dum surdiga bruo el laŭtparoliloj. Ili damaĝas sian aŭdkapablon kaj al ĉirkaŭaj loĝantoj forrabas kvieton. Estas tre dezirinde, ke la junularo almenaŭ kelkfoje enpensiĝu pri sia malĝusta konduto.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  ĈU NI ANKORAŬ ESTAS NORMALAJ HOMOJ?

Ĉe rigardo al grandega kvanto da postmoderna sengusteco, teknika kiĉo, enuo kaj senrespekto al ĉio viva ĉirkaŭ ni, oni povas pri tio dubi.

Niaj pretendoj konstante pligrandiĝas. Antaŭ cent jaroj homoj pli malmulte konsumis, aĉetis kaj produktis pli malmulte da rubaĵo. Hodiaŭ ne sufiĉas por familio unu aŭtomobilo, unu loĝejo, unu domo. La pligrandiĝantaj urboj forprenas novajn terpecojn – verdaĵo malaperas pro konstruo de novaj aŭtomobil-parkejoj, tro multaj ludejoj kaj sportejoj, kiuj ofte restas preskaŭ neuzataj ktp. La homon neniigas lia propra malmodestemo.

Kiel belan vivon en trankvilo vivis niaj pragepatroj, harmonie kun naturo. Estus bone reveni al ilia kvieta vivmaniero.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2015 (v Kč)

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2015 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2015 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2015 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika; zbylé finanč. prostředky IKUE za roky 2014 a 2015 budu předány ústředí IKUE na kongresu IKUE v Nitře. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.

Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj kaj artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu.
Ni atendas vian pluan kunlaboron.


 

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás všechny v tomto novém roce naším pozdravem “Dio benu!” a přeji, aby Vám, Vašim rodinám a nám všem, Pán žehnal a Panna Maria nás chránila a vedla po správné cestě k našemu konečnému cíli. K tomu ať jsou nápomocní také všichni naši křestní a biřmovací nebeští patroni, a nám, katolickým esperantistům, také naši patroni sv. Pius X., sv. Maxmilián Maria Kolbe, bl. Titus Brandsma a sv. Jan Pavel II.

Také tento rok může být pro nás všechny požehnáním, pokud se o to budeme upřímně snažit. Příležitost k tomu máme. Někteří z nás se zúčastníme 69. kongresu IKUE v Nitře na Slovensku (16.-23.7.2016), a někteří snad také Světového esperantského kongresu, který se uskuteční hned po kongresu IKUE (23.7.-30.7.2016) také v Nitře. Úhradu přihlašovacího poplatku a kongresové zálohy lze uhradit bez poplatku prostřednictvím účtu naší sekce. Informace a přihlášku lze získat na internetových stránkách naší sekce: www.ikue.org/cz. Pro mnohé je účast nedostupná z finančních nebo zdravotních důvodů. Proto jsme se rozhodli, že uspořádáme také v letošním roce víkendové setkání naší sekce a to na krásném poutním místě P. Marie ve Vranově u Brna od 16. do 18. září 2016. Mnozí z Vás jistě vzpomínáte na pěkné setkání na tomto poutním místě v roce 2008. Poznačte si, prosím, datum a místo tohoto setkání, abychom se v co největším počtu opět setkali a společně prožili pěkné a duchovně hodnotné tři víkendové dny. S tímto poutním místem a podmínkami k pobytu se můžete seznámit na těchto internetových stránkách: http://www.dc-vranov.cz/. S příštím číslem Dio Benu Vám zašleme bližší informace s přihláškou na toto setkání. Věřím, že se tam setkáme v hojném počtu nejen proto, že toto krásné poutní místo je z Brna snadno dostupné, ale také proto, že se uskuteční s časovým odstupem po červencových kongresech v Nitře, takže počítáme také s účastí našich slovenských sester a bratří.

Z našich internetových stránek www.ikue.org/cz si můžete stáhnout nejen kongresové informace, ale také informace o Biblických dnech, které se letos uskuteční v rumunském městě Baia Mare. Také můžete si stáhnout brožury Resaniga akvo el Turzovka, Gloria Polo: Mi staris antaŭ pordego de ĉielo kaj infero, La vivoj kaj martiraj mortoj de s-ta Venceslao kaj lia avino s-ta Ludmila, Dekalogo – Dek ordonoj de Dio, Kiel ni aranĝis katolikajn E-tendarojn dum totalisma sistemo a další.

S přáním Božího požehnání a ochrany P. Marie také děkuji všem za článkové příspěvky do Dio Benu a za příspěvky finanční, které jeho vydávání a ostatní činnost dovolují. Těším se na setkání s Vámi v Nitře a ve Vranově u Brna. Váš bratr

Miloslav Šváček

al la indekso


    Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.11.2015 ĝis la 31.1.2016: Bártlová Kamila, Částečka Ladislav, Černá Antonie, Dohnálek Petr Adam, Dzuňová Anna, Filipová Libuše, Heřman Roman, Jemelka František, Kaan Milan, Kepencay Tibor, Klumparová Maria, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Minařík Rudolf, Nosek Václav, Nosek František, Rybnikářová Jitka, Rytíř František, Tesařová Ludmila, Žížalová Marie. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2016 (26) - číslo 1 (101).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso