Dio Benu numero 100-4/2015

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2015

 

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)

·        POR ENPENSIĜO (D-ro Max Kašparů)

·        LABORATORIO DE LA KREDO (Episkopo Josef Hrdlička)

·        LA PONTO  (B. Ferrer)

·      SANKTA JARO DE MIZERIKORDO EKSTERORDINARA (Jitka Skalická)

·        EKSTERORDINARA SANKTA JARO DE DIA MIZERIKORDO (Alain Pilote)

·        RENKONTIĜO EN LA SUDBOHEMIA URBO TŘEBOŇ (Miloslav Šváček)

·        SUB VIAN PROTEKTON (poemo de Bogusław Sobol)

·        ROZARIO (poemo de Bogusław Sobol)

·        21-a Ekumena E-kongreso en Strasburgo (Pavol Petrík)

·        KONVERTIĜO DE FRAMASONO (Jan Pluta)

·        Sacerdotiĝo de nia sekcia eksprezidanto (Jan Kalný)

·        Suspektinda vizitanto de la preĝejo  (James Feehan)

·       ĈU ISLAMO ESTAS MINACO? (D-ro Emanuel Tanay)

·       KOMPLEKSO DE MALPLIVALORECO (D-ro Max Kašparů)

·        EKDE NUN NE PLU PEKU!  (Sac. Miloslav Fiala OPraem)

·        REENKARNIĜO, EZOTERISMO, GNOSTIKO ... KAJ KRISTANISMO  (Ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner)

·        DIO, PLI APUD VIN - kanto

·        LITANIO AL LA SANKTA PIO LA DEKA

·        69-a Kongreso de IKUE en Nitra, Slovakio

·        LA KESTO DE INTERLIGO (D-ro Max Kašparů)

·        REMEMORO PRI PRAHA-KOBYLISY (Jaroslava Hamajdová)

·        KARDINALO FRANTIŠEK TOMÁŠEK (Jaroslava hamajdová)

·        KRISTNASKA LETERO DE JESUO POR VI

·        KAFTANETO POR INFANETO (Pietro Barbellini)

·        Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·        Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·        DIO BENU


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, tiu ĉi nia revuo Dio Benu estas kvaronjara periodaĵo aperanta regule jam dudek kvin jarojn, tial tiu ĉi ekzemplero portas la numeron 100. Ĉu bela atingaĵo? Jes, ĉar ne ĉiuj periodaĵoj sukcesis ekzisti dum tiel longa aperperiodo. Jes, tial ni povas esti kontentaj, sed estas necese konsciiĝi, ke ne estas tio niamerite. Ni ja scias, ke “sen Dia beno vanas homa peno”. Kaj ni vere preskaŭ palpeble sentas la benon de Dio. Ja ĉiu aperinta numero per sia titolo Dio Benu fakte elpetas ne nur por si, sed ankaŭ por ĉiuj niaj aktivadoj la benon de Dio. Krom tio la saluto “Dio benu!” estas la plej ofta saluto de la katolikaj esperantistoj. Tial ni danku al Dio pro la jam centa numero de nia revuo.

Eble nur malmultaj legantoj scias, kiel estiĝis la titolo Dio Benu de nia periodaĵo. Novembre de la jaro 1990 okazis en la urbo Třebíč la 6-a kongreso de ĈEA. Kaj kadre de ĝi okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj. Tiam ankoraŭ tiu ĉi nia periodaĵo ne ekzistis, sed estis decidite ekde la jaro 1991 ekaperadi presforme la sekcian gazeton. Estis do necese ankaŭ elekti ĝian titolon. El la proponoj venkis la propono de fratino Marie Bartovská (1912-1999) el Frýdek-Místek. Ekde tiam do ĝia titolo konserviĝis ĝis nun kaj ni esperu, ke Dio plu benos ĝin. Kiel ni jam informis en la pasinta DB, nia kara frato Max Kašparů estis elektita konsiliano de Konsilio de la Ĉeĥa Televido. Tiukaŭze li devis rezigni pri la gvidfunkcio ankaŭ en nia sekcio. Tial la konferenco okazinta septembre en Třeboň decidis, ke mi denove (mi esperas provizore) prezidantiĝu. Tre ĝojiga evento estas, ke nia karega frato Max la 31-an de oktobro sacerdotiĝis por la bizanca rito. Ni esperu, ke li ricevos esceptan permeson mescelebri en Esperanto en la latina rito. Dio benu kara frato Max!

Karaj legantoj, mi do esperas, ke ĉiu el vi trovos ion legindan en la 100-a numero de DB. Kore vin salutas  Miloslav Šváček

al la indekso


 POR ENPENSIĜO

Karaj gefratoj, iu mastro aĉetis por sia bieno muskaptilon.

Muso kuris al kokino kaj petis: „Kara kokino, la mastro aĉetis muskaptilon kaj tio estas granda danĝero por mi kaj por miaj infanoj. Bonvolu forigi ĝin.“

Sed la kokino respondis: „Kara museto, en la muskaptilo estas ĉiam viando, sed mi manĝas nur grenon. Tio do ne koncernas min.“

La muso iris al porko kaj petis: “Kara porko, la mastro aĉetis muskaptilon kaj tio estas granda danĝero ne nur por mi, sed ankaŭ por miaj infanoj. Bonvolu forigi ĝin.“

Sed la porko respondis: „Kara muso, en la muskaptilo estas nur fromaĝo, sed mi man ĝas viandon. Tio do ne koncernas min.“

La muso kuris al bovino kaj diris: „Kara bovino, la mastro aĉetis muskaptilon kaj tio estas granda danĝero por mi kaj por miaj infanoj, bonvolu forigi ĝin.“

Sed la bovino respondis: „Mia kara museto, en la kaptilo estas fromaĝo aŭ viando, sed mi manĝas nur la herbon. Tio do ne koncernas min.“

Nokte aŭdis la mastrino el la doma koridoro „Klakkk“. Ŝi ellitiĝis kaj iris en la koridoron kaj en la muskaptilo estis kaptita je vosto venena serpento, kiu mordis ŝian piedon.

La mastrino iĝis malsana. Ŝi havis altan febron. Ŝia edzo ekhavis ideon. Mia edzino bezonas fortan supon kaj li mortigis la kokinon kaj kuiris la supon. Sed la sanstato de la edzino estis ĉiam pli malbona. En ilian domon alvenadis la parencoj kaj geamikoj. Por ke la mastro povu doni al ĉiuj manĝaĵon, li mortigis la porkon.

Post kelkaj tagoj la mastrino mortis. Al la sepulto alvenis multaj parencoj kaj geamikoj, kaj la mastro devis mortigi por ili ankaŭ la bovinon.

Karaj gefratoj, kio estas la senco de ĉi tiu rakonto?

Do tio, ke ĝi nin atentigas, ke la problemoj de niaj proksimuloj estas ankaŭ niaj problemoj.

Max Kašparů

al la indekso


  LABORATORIO DE LA KREDO

Sankta papo Johano Paŭlo la Dua dum monda renkontiĝo kun junularo en Romo (nelonge antaŭ sia morto) diris en sia emfaza alparolo al la junaj kristanoj, ke ili fariĝu „laboratorio de la kredo“. Konstante mi cerbumas super tiu ĉi metaforo. Kiel tion ĝuste kompreni? Ni scias, kio estas laboratorio. En lernejoj tio estas loko de diversaj fizikaj aŭ ĥemiaj eks perimentoj. Sed en sciencista mondo ĝi estas grava, eble ne ĉiam granda laborejo, ofte nur kun malmultnombra teamo de fakuloj, kiuj faras esplorojn cele al trovo kaj testo de medikamentoj kontraŭ diversaj virusoj de malsanoj, kie oni esploras ties kaŭzojn kaj ecojn, por ke la homaro ilin kapablu re zisti. Se tio sukcesas, tiel kiel jam multfoje okazis, la malkovrita kaj elprovita medikamento estas aplikata al miloj aŭ centmiloj da malsanuloj en la tuta mondo kaj tiel ĝi savas sennombrajn homvivojn. Penadoj, kiujn sciencistoj sur tiu ĉi kampo faris kaj atingoj de ilia spirito estas admirindaj. Jes, ekzistas ankaŭ laboratorioj, kie okazas dubasencaj aŭ morale neallaseblaj eksperimentoj kun homaj embrioj, aŭ kie oni testas kaj produktas substancon kontraŭ vivo, narkotikaĵojn kaj aliajn formojn de la morto, kiujn ni rezolute malaprobas.

„Laboratorio de la kredo“, pri kiu en sia referenco parolas la sanktulo sur la dislimo de la jarmiloj, la papo Johano Paŭlo la Dua, kontraŭe estas laborejo de la Sankta Spirito, ne impona, prefere kaŝita, sed tamen bazgrava por la sorto de la mondo, kie ni devas montri kaj testi la evangelion sur ni mem. Pruvi, ke eblas vivi alimaniere, ol vivas ceteruloj, nia nacio, endanĝerigita per viruso de memorperdo, neĉeesto de konscienco, malemo al oferemo, vivanta en danĝero de falo en la malplenecon de la konsumismo kaj iom post ioma formorto de la hompopulacio kaj detruado de la vivmedio. Ekzistas multaj influoj, kiujn ni hodiaŭ ne kapablas defii kaj kiuj ĵetas homojn en seneliran situ acion kaj perdon de la vivosenco. Kristano estas homo vivanta kun espero viviganta per senĉesa infuzaĵo de la Sankta Spirito. Per tiu ĉi espero, ĝojo kaj sopiro devus la kristanoj abundi.

Antaŭ nelonge estis ĉe ni publikigita esploro de statistikaj institucioj, inspektantaj la vivnivelon de la socio en diversaj regionoj de nia lando. Tie tekstas, ke en regionoj kun pli alta religieco (aŭ religia aparteneco kaj kredo en Dio) estas pruveble pli multe da firmaj familioj kaj pli malmulte da divorcoj, pli multe da infanoj, pli malmulte da abortigoj, pli malmulte da krimoj kaj sinmortigoj. Tio estas atesto, kiun la nacio troviĝanta en krizo ne povas neglekti, tio estas pruvo, ke vere estas eblo vivi alimaniere, en perspektivo de espero kaj estonteco.

Ĉi tie ni povas ekkompreni, ke tiu „laboratorio de la kredo“ ekzistas. Kaj tio en ni. Ĝi testas kuracilon, pruvas ĝiajn efikojn rekte en morala stato de la nacio. Montriĝas, ke la kuracilo kontraŭ malsanoj de la mondo en sferoj de ĉiuj specoj ekzistas kaj estas atingebla. Nur estas necese por ĝi decidiĝi eĉ en la mondo de reklamoj promesantaj sukceson en komerca kaj konsumisma stiloj, kiuj povas alkonduki nenien ol nur en malplenecon kaj brulruiniĝon. Antaŭ ni estas la vojo, sur kiu jam iris antaŭ ni ĉiuj generacioj de niaj antaŭuloj. La vojo de la kristanaj valoroj. Eĉ por ni do validas: Via propra koro povas iĝi laboratorio de la Sankta Spirito, Dia laborejo, invito, lumo kaj vojmontrilo por aliuloj. Denove ni povas diri al la Sinjoro: Ĉi tie mi estas, min sendu!

Sed ne estu tio nur vanta frazaĵo aŭ refreno de la kanto, kiu rapide forsonas, mi devas trovi kuraĝon al vera kaj celkonscia sindonado: en elekto de profesio, en familia kaj geedza vivoj aŭ ankaŭ en pastreca, monaĥa, misiista, karitata misioj.

La tuta Malnova Testamento priskribas la sortojn de malgranda nacio Israelo, kiu defendas sian ekzistadon meze de grandaj civilizacioj: Egiptio, poste Asirio, Babilono, Persio, Grekio, Romo. Tiuj grandpotencoj de antikva epoko regis la mondon, sed unu post la alia sinsekve dekadencis, disfalis kaj malaperis. La malgranda nacio, Dia popolo Israelo, ilin transvivas kaj ekzistas ĝis nun. Sed transvivis nur tiuj, kiuj restis forte enankritaj en la kredo je la Eternulo. La ceteraj, subiĝintaj al idoladoradoj de paganoj ĉesantaj fideli al Dio, elmortis, malaperis el historio, „elŝaŭmis“ en malplenon. El la dek du de la filoj de Jakobo nur unu transvivis ĝis hodiaŭ, la gento de Jehuda (Judoj), kiu malgraŭ senĉesaj provoj konservis la memoron pri la Diaj promesoj. Tio estas espero ankaŭ por ni. „Ne pereos gento, kiu ne ĉesos kredi.“ Devizo aktuala hieraŭ, hodiaŭ kaj dum ĉiuj tempoj.

Eĉ la evoluintaj landoj hodiaŭ ne solvas la problemon de senlaboreco. Ili ne kapablas al studentoj garantii laboron post atingita kleriĝo. Veran malon ni trovas en vortoj de nia Sinjoro: „La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.“ (Mat 9,37) En Dia regno estas „liberaj laborlokoj kaj taskoj“ pli multe ol sufiĉe, sed kuraĝaj kristanoj kapablaj sin proponi kaj eklabori por Diaj celoj mankas. Dio invitas, atendas, vokas, proponas, sed sen premo. Ĉiam li respektas liberan decidiĝon de tiu, kiu vere volas respondi. Kiel ni respondos?

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 LA PONTO

 

Vilaĝano kun sia filo iris viziti jarfoiron en apuda vilaĝo. La vojo kondukis trans malgranda ŝtona ponto. Sub ĝi sovaĝe fluis rivero superakvigita pro printempa neĝodegelo. La akvo atingis pli alten ol kutime, el la ponto ĝi dispecetigis ŝtonojn, ĝi estis malnova, ne bontenita kaj ĝi aspektis ne tro sekure. La filo ektimis: „Paĉjo, ĉu vi opinias, ke ĝi kapablas nin porti?“

La patro respondis: „Fileto, mi tenos vian manon.“

La knabo metis sian manon en la patran kaj singardeme kun li transiris la ponton. Momenton post tio ili atingis la vilaĝon, kie estis la jarfoiro.

Hejmen ili revenis dum krepuskiĝo. La knabo diras: „Paĉjo, kaj kion tiu ĉi disfa linta ponto? Kiel ni transiros la riveron? Mi timas.“

La vilaĝano estis fortstatura viro. Li prenis la filon en brakumon kaj diris al li: „Ĉe mi en la brakumo vi estas en sendanĝereco.“

La trankvila piediro de la patro la knabon luldormigis, kaj tiel li profunde ekdormiĝis. Li vekiĝis sekvan matenon – li kuŝis vivanta kaj sana en sia liteto. Tra la fenestro brilis la suno. Li eĉ ne sciis, kiam ili transiris la ondantan riveron.

Tiel aspektas la morto.

Pensadu pri tio, ke...
● vi albordiĝos kaj konstatos, ke vi estas en la paradizo;
● vi premos la proponitan manon kaj ĝi estos la mano de Dio;
● vi spiros freŝan aeron kaj ĝi estos la aero de la ĉielo;
● vi sentos vin pli forta kaj vi konstatos, ke tio estas senmorteco;
● vi transiros el tondranta ŝtormo en konatan kvieton;
● vi vekiĝos kaj konstatos, ke vi estas Hejme!

(El libro de B. Ferrer: Refreŝiĝo por animo)

 al la indekso


 SANKTA JARO DE MIZERIKORDO EKSTERORDINARA

Ekde la 8-a de decembro 2015 ĝis la 20-a de novembro 2016

Temo

Temas pri eksterordinara jubileo, kiu ha vos en sia centro la mizerikordon de Dio; ĝi estos la Sankta Jaro de Mizerikordo. Ni volas vivi ĝin en la lumo de la vorto de la Sinjoro: “estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema” (komp. Luk 6,36).

Daŭro

La Sankta Jaro komenciĝos marde la 8-an de decembro, kiam malfermiĝos la Sankta Pordo en Baziliko de Sankta Petro en Romo, en solenaĵo de la Senmakula Koncipiĝo, kaj finiĝos dimanĉe la 20-an de novembro 2016, en solenaĵo de Kristo la Reĝo. Temas pri evento, kiu implikos ne nur la kristanan mondon, sed ĉiujn homojn; ĝi estos speciala periodo, dum ĝi ĉiuj povos remalkovri la mizerikordon de Dio.

Pasinteco

En la pasinteco la Eklezio anoncis aliajn Eksterordinarajn Sanktajn Jarojn: la Papo Pio la 11-a disponigis la 8-an de aprilo 1933 kiel la 24-an Jubileon okaze de la 1900-jara datreveno de Elaĉeto; en la jaro 1983 estis vico de la Papo Johano Paŭlo la Dua anonci ĝin kiel rememoron de 1950 jaroj ekde la Elaĉeto de Kristo. Nun denove oni havas eblon remalkovri, kiel granda kaj senfina estas la mizerikordo de Dio. Tio estas dono, kiun donas la Papo Francisko al la tuta mondo. Nia tasko estas akcepti ĉi tiun donon kaj gardi ĝin en la koro.

Pilgrimantoj petis la Papon Bonifacon la 8-an pri la unua Jubileo, eksciantaj de siaj geavoj, ke ĉiu kristano, kiu vizitas dum la jaro korpojn de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo, estos liberigitaj de kulpo kaj puno. Ili portis al Romo atestanton, unu plejaĝulon el Savoia, 107-jaraĝan, por atesti ke ties patro estis en la jaro 1200 en Romo por profiti ĝeneralan indulgon kaj li konfidis, ke se li ankoraŭ vivos, li iros tien ankaŭ kiam okazos jaro de graco en 1300. Tia indulgo interkonsentita je la komenco de ĉiu jarcento havis konfirmon de du francaj pilgrimantoj, ankaŭ ili estis centjaruloj. La atesto de tri plejaĝuloj kaj ankaŭ aliaj motivoj validis por fondi la saman tradicion, precipe se ĝi respondas al la profunda deziro de homo, kiu en ĉi tiu okazo estas la sama kiel de Dio: liberiĝo de kulpoj kaj punoj. La Papo Bonifaco la 8-a post duboj kaj konsultadoj cedis al la premado de la popola amaso kaj matene la 22-an de februaro 1300 proklamis la unuan Sanktan Jaron; ĝi ripetiĝas ĉiam post 100 jaroj. Kiam la Papo Klemento la 6-a vidis la fruktojn, li decidis festi senprokraste la duan en la jaro 1350. Li duonigis la intervalon fiksitan de la Papo Urbano la 6-a en la jaro 1389 kaj proponis festi ĝin ĉiam post 33 jaroj memore de la surtera vivo de Filo de Dio, kiu fariĝis homo.

La signifo

Mizerikordo derivas el du latinaj vortoj: misereor kaj cordis, tio estas “mi havas kompaton” kaj “koro”.

La Evangelio laŭ Luko rakontas, kiel Jesuo realigis jaron de graco de la Sinjoro, jubilean jaron. La krucumita Sinjoro alportis al ni la savon, kiun anoncis anĝeloj en Betlehemo (Luk 2,11), ĝi resonas en Nazareto komence de sia misio (Luk 4,21).

La Agoj de la Apostoloj rakontas pri ĉio, kion Jesuo diris, faris kaj instruis (komp. Agoj 1,1). Ĉiu rakonto de la Agoj estas unu komento al unu paĝo de la Evangelio: ĝi indikas, kiel vivi en la historio nian veron de gefiloj kaj gefratoj; en la festparolado – la inaŭgura parolado en Nazaret, Jesuo diras, ke li venis liberigi la mondon de ĉiu formo de sklaveco (komp. Luk 4,16-21), Li proklamas favorjaron, jaron de graco de la Sinjoro. Tio, kion Li realigis, tiam plenumis, plenumiĝas “hodiaŭ” en tiu, kiu aŭskultas Lin (komp. Luk 4,21). Lia vivo kaj lia morto malfermas al ni vojon, por ke ni atingu nian identecon de gefiloj, kompatemaj kiel la Patro (komp. Luk 6,36).

La tradicio de la kristana jubileo ekestis en la jaro 1300 per instigo de pilgrimuloj, kiuj amase venadis al Romo okaze de la fino de la jarcento, por atendi la novan kun espero, ke ĝi estu vere nova! Tio estis la ago de la Papo Bonifaco la 8-a, konata pere de sia buleo Unam sanctam ...

Homo estas laŭnature “viator”: li estas survoje, ĉar lia hejmo ne troviĝas tie, kie li estas kun la korpo, sed kie lia deziro jam antaŭis lin.

Pilgrimado estas metaforo de vera “mar ŝado – paŝado de homo”, serĉante sin mem. Post la peko ni estas en ekzilo de Li kaj de ni mem, en nostalgio al la ĝardeno, kiun ni perdis. Neniu tiel multe perdis sin kiel tiu, kiu ne scias kien iri.

Dum nia necerta vagabondado la Jubileo volas esti lumo, kiu orientas nin kaj malgraŭ niaj diversaj disvojiĝoj rekondukas nin al nia “kien”.

Kion fari nuntempe?

Rekomenci de nulo. Ĉu tio eblas? Se oni volas eniri Dian regnon, necesas... (komp. Joh 3,3). Se la Jubileo ne helpos al ĉi tiu spirita renaskiĝo, ĝi elĉerpiĝos, kompletigos sin detale en senutila, pli ĝuste bagatela damaĝa religia turismo.

La Sankta Jaro estas absolute nece sa plibonigo, korektilo por transformiĝi al ekonomio de kunpartigo. Nur tiamaniere la tero iĝos loĝebla kaj dezerto reekfloros kiel ĝardeno!

La unuan kristanan komunumon oni priskribas kiel Izraelon, kiu realigas Sanktan Jaron: neniu diras-proklamas-asertas propraĵon tion, kio apartenas al li, ĉiu aĵo estas komuna (komp. Ago 4,32) kaj ĉiu ricevas laŭ propraj bezonoj (komp. Ago 2,45). Kredantoj komprenis, ke la vivon ne garantias “posedaĵo”, “havaĵo”, sed “kunpartigo de la havaĵo”. Ĉi tiujn oni vendis kaj donis je la dispono al ĉiuj, ĉar la vivo ne dependas de la tero, sed de la spirito, kun kiu oni loĝas tie.

Kio estos la Sankta Jaro?

Ĉu oni intencas fari ceremoniojn kaj pilgrimi al Romo? Dio ĉiam ripetas kun profeto Jesaja (1,11-17) tion, kion Li ĉiam diris. Nuntempe necesas plani, projekti kaj programi (re)disdividon de la havaĵo inter “ĉiujn” homojn. Kiel povas konsideri sin filo de Dio iu, kiu ne konsideras siajn gefratojn triamondanojn, malriĉulojn, mizerulojn kaj flankenmetitojn – privilegiitaj gefiloj de Dio? Kion oni proponu kaj kion oni faru, por ke estu ebla fari vere “jaron al Dio favore akceptata?

Ĉu ni vere kredas, ke la Sinjoro savis nin per sia kruco, ke Lia malriĉeco, humileco kaj mildeco estas Liaj riĉeco, gloro kaj povo? Se ni ne konvertiĝos en persona kaj komuna, kolektiva nivelo je ĉi tiu ĝusta punkto, temo, demando, malaperos el la tero homaro kaj poste ankaŭ la homo mem.

Kion fari?, demandis la unuaj kredantoj, por ke oni savu sin de la situacio (komp. Ago 2,37-40). Kion proponi por la savo de ĉi tiu nia epoko? Ne sufiĉas ripeti estintajn formulojn aŭ principojn, elementojn, ankaŭ se ili estas trafaj, sed kiuj ne konkordas kun la realeco. Oni bezonas repripenson, kiu implikos ĉiujn nivelojn de penso kaj ago. Fino de ideologioj faciligas ĉi tiun taskon.

Necesas, ke ĉiuj homoj de bona volo kunlaboru por serioze alfronti la komplek san problemon en landoj de la Tria Mondo.

Estos necesa konvertiĝo, por akcepti la Sinjoron, kiu same kiel li venis antaŭ du mil jaroj, li ĉiam venas kaj venos, ankaŭ en la tria jarmilo. Oni ne povas redukti ĉion je simplaj liturgioj.

Kun la propono de la Jubilea Jaro la kristana komunumo estas vokita konvertiĝi. Ne sufiĉas nur plibeligi la “eternan urbon”.

La Jubileo revokas al pardono de la pekoj.

Kompilis Jitka Skalická

 al la indekso


 EKSTERORDINARA SANKTA JARO DE DIA MIZERIKORDO

La 13-an de marto 2015, vendrede fine de sia homilio dum la pentofara Diservo en la Baziliko de Sankta Petro ligita kun konfeso individua kaj kun pekliberigo, la Papo Francisko surprizis ĉiujn anoncante la Sanktan Jaron de Dia Mizerikordo. Jen la vortoj de la Sankta Patro: „Karaj fratoj kaj fratinoj, mi ofte pensadis pri tio, kiel la Eklezio povas fari pli evidente sian mision kiel atestanto de la mizerikordo. Tio estas la vojo, kiu komenciĝas ekde la spirita konvertiĝo. Pro tio ankaŭ mi decidis anonci Eksterordinaran Jubileon, en la centro de kiu estos la Dia Mizerikordo. Tio estos la Jaro de la Dia Mizerikordo. Ni volu ĝin travivadi en la lumo de la vortoj de Disinjoro: „Estu mizerikordaj kiel via Patro estas mizerikorda“ (Luk. 6, 36). Tio rilatas precipe al konfesprenantoj. Multon da mizerikordo!

Ĉi tiu Jaro de Mizerikordo komenciĝos en la nunjara soleno de la Senmakula Koncipiĝo de Maria kaj finiĝos la 20-an de novembro 2016 per la soleno de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, Reĝo de la Universo. Mi estas konvinkita, ke la tuta Eklezio, kiu tre bezonas la mizerikordon, ĉar pekuloj ni estas, povos trovi en ĉi tiu Jubileo ĝojon, por trovi kaj fari fruktodonan la Dian Mizerikordon, pere de kiu ni ĉiuj estas vokitaj donadi konsolon al ĉiuj homoj de nia tempo. Ni ne forgesu, ke Dio pardonas ĉiam. Ni neniam laciĝu per la petado pri la pardonado.“

Unu el la plej grandaj atingoj de la sankta Johano Paŭlo la Dua dum lia pontifi kado estis la destino de la unua dimanĉo post Pasko al Dia Mizerikordo, pri kio petis Sinjoro Jesuo la polan fratulinon Faustyna Kowalska, kiu estis kanonizita fare de Johano Paŭlo la Dua la 30-an de aprilo 2000. Dum sia lasta vizito en Pollando en aŭgusto 2002 kaj dum la ceremonio de la sanktigo de la Sanktejo de Dia Mizerikordo en Krakovo Johano Paŭlo la Dua diris jenajn vortojn:

„Kiel ege la nuntempa mondo bezonas la Dian mizerikordon! Sur ĉiuj kontinentoj el la profundoj de la homa turmentado ŝajnas leviĝi la vokado pri la mizerikordo. Tie, kie regas malamo kaj intenco de venĝo, kie milito alportadas tiom da doloro kaj morto de senkulpuloj, bezonata estas la mizerikorda amo de Dio, en kies lumo okazas la neeldirebla valoro de ĉiu homa ekzisto. Estas bezonata mizerikordo, por ke ĉiu maljusteco en la mondo trovu finon en la lumo de la vero. Simile kiel la sanktulino Faustyna ni volas konfesi, ke malestas por homo alia fonto de espero, ol la mizerikordo de Dio“...

Misericordia, mizerikordo, havas du latinajn radikojn: misere – malfeliĉo kaj cor – koro, kaj do signifas malfermadon de niaj koroj al la malfeliĉoj de aliuloj. En la Mizerikordo de Dio la Koro de Jesuo venadas por la savo de homo el la malfeliĉo. Esti mizerikorda por niaj aliuloj, signifas alproksimigi niajn korojn al la malfeliĉo de aliuloj...

Estis iam dirite: „Homoj estis kreitaj por ami, dum la materiaj bonoj estis faritaj por utiligadi ilin. Se la mondo troviĝas en ĉi tiu ĥaoso, ĝi estas pro tio, ĉar ĝi estas enŝatiĝinta en materiaj bonaĵoj, dum homoj estas ekspluatataj.“ (...)

Ni eklernu mizerikordon tiamaniere, por iĝi justaj en la okuloj de Dio!

Alain Pilote; esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 RENKONTIĜO EN LA SUDBOHEMIA URBO TŘEBOŇ

En la tagoj de la 11-a ĝis la 13-a de septembro okazis tritaga semajnfina renkontiĝo, kiun organizis la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA. Partoprenis ĝin 25 personoj, inter ili ankaŭ la gastoj: Johannes Moser el Germanio, Marija Belošević el Kroatio – vicprezidantino de IKUE kaj Pavol Petrík el Slovakio – prezidanto de la Slovakia IKUE-Sekcio. Gastiganta la renkontiĝon estis la belega sudbohemia urbo Třeboň (Trzebon) kun riĉa historio kunigita kun la gentoj de Rožmberk (Roĵmberk) kaj Schwarzenberg (Ŝvarcen berg). Ĝi estas ankaŭ konata pro ĉarma pej zaĝo kun multaj fiŝlagoj kaj ankaŭ pro torfaj banlokoj. Ekzistas en ĝi multaj pitoreskaj monumentaĵoj. Ĝi estas la ununura urbo en Bohemio, kies urbocentro estas ĝis nun ĉirkaŭita per ĉiuj originaj urbaj pordegoj. Tiukaŭze ĝi estis deklarita kiel urba rezervejo de monumentoj kaj la ĉirkaŭa naturo protektita naturregiono kaj biosfera rezervejo de UNESCO. Estas tie ankaŭ vasta kastela konstru-komplekso kun la apuda parko, pitoreska urboplaco, la jam menciitaj urbaj pordegoj kaj multaj pluaj monumentaĵoj kaj belaj lokoj. Kaj ĉio sur malgranda areo, por kies vizito oni ne bezonas multan tempon.

La renkontiĝo okazis en la antikva aŭgus tenana eksmonaĥejo en la urbo-centro. Ĝi kun la preĝejo de la Virgulino Maria la Reĝino kaj sankta Jiljí (Egidio) estas la plej frapa dominaĵo de la origina urba centro.

Vendrede posttagmeze okazis alveno de la partoprenantoj, loĝigo parte en kelkaj ĉambroj de la eksmonaĥejo kaj parte en la lokaj pensionoj. Antaŭvespere estis ebleco partopreni kun paroĥanoj rozarian preĝon kaj post ĝi la Sanktan Meson. La vespera inaŭgura programo konsistis el projekciado de la prezentaĵoj pri la pasintaj aranĝoj: la kongresoj de IKUE en Parizo 2010 kaj Pécs 2012 en Hungario, kaj la Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice apud Prago 2014.

Dum la sabata mateno estis ebleco pli profunde konatiĝi kun la historie tre valora preĝejo kaj la ĉirkaŭkorta galerio kaj belega “Paradiza Ĝardeno” kun la puto enmeze. Erudite tie ĉiĉeronis s-ro Pytelka – la paroĥa administranto. Poste sekvis trarigardo de la belega urbocentro kun la kastela korto kaj la fiŝlago Svět (Mondo). Post la reveno okazis eksterordinara konferenco de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA. Post koncizaj raportoj koncerne la sekcian aktivadon kaj mastrumadon estis necese elekti la sekcian prezidanton – posteulon de frato D-ro Max Kašparů, kiu pro okupo de la posteno de la konsiliano de la Konsilio de Ĉeĥa Televido devis surbaze de la leĝa normo rezigni pri la gvid-funkcioj. Anstataŭ li estis reelektita frato Miloslav Švaček, kiu esperas, ke ĝis la laŭregula sekcia konferenco en la jaro 2017 oni trovos konvenan kandidaton por la prezidanta funkcio.

Sabate posttagmeze prezentis prelegon pri la heroo de la amo Přemysl Pitter frato D-ro Petr Chrdle. Poste sekvis esperant lingva Sankta Meso, kiun en la monaĥeja kapelo celebris la 94-jara sacerdoto Josef Xaver Kobza. Fine de la Sankta Meso kantis latinlingve kaj precipe esperantlingve kantojn honore al la Virgulino Maria frato Miroslav Smyčka. Pastro Xaver, estas nuntempe loĝanta en la porpastra maljunulejo en České Budějovice. Interrilate al pastro Xa ver menciindas diri, ke en la jaro 1969 li kun frato Miloslav Šváček estis kunfondinto de la katolikaj E-tendaroj en lia naskiĝvilaĝo Herbortice. En la jaro 1977 la tendaro estis invadita fare de la fifama komunista polico StB likvidita kaj du ĝiaj gravuloj juĝitaj. Dumtempe frato Kobza – tiame razisto, praktikante sian profesion private studis teologion kaj poste sacerdotiĝis. Danke al Dio li ricevis ŝtatan permeson praktiki la pastran servon en kelkaj paroĥoj.

Por la sabata vespero estis planita prelego de frato Max Kašparů. Ĉar lia grava familia evento ne permesis al li ĉeesti, anstataŭ li alparolis la ĉeestantojn fratino Marija Belo šević, la vicprezidantino de IKUE. Ŝi informis pri la nunjaraj aranĝoj – la Universala Kongreso de Esperanto en Lillo kaj la Ekumena E-Kongreso en Strasburgo, Francio. Ŝi ankaŭ ne nur prezentis la libron kun la prelegoj okazintaj dum la IKUE-Kongreso en Pécs 2012, Hungario, sed ankaŭ ĝin ricevis la ĉeestantaj gefratoj. Ankaŭ ŝi koncize informis pri la agadoj de IKUE. Post la renkontiĝo en Třeboň ŝi kun frato Pavol Pet rík vizitis la urbon Nitra en Slovakio, en kiu venontjare okazos la Universala Kongreso kaj antaŭ tiu la kongreso de IKUE. La programon ankaŭ pliriĉigis per esperantlingvaj kantoj la eksoperkantisto Miroslav Smyčka.

Dimanĉe okazis lasta prelego pri la “Dia Mizerikordo” rilate al la Sankta Jaro de la Dia Mizerikordo, kiu laŭ deklaro de la Papo Francisko komenciĝos decembre de la nuna jaro. La prelegon prezentis frato Inĝ. Jan Kalný. Poste la partoprenantoj ĉeestis la Sanktan Meson kun paroĥanoj kaj post la komuna bongusta tagmanĝo en banloka manĝejo la renkontiĝo finiĝis.

Konklude indas danki al Dio pro la okazinta renkontiĝo en la urbo Třeboň kaj al frato Jan Kalný pro ĉiuj liaj aktivadoj koncerne la preparon de la aranĝo. Estis necese solvi problemojn, kiuj malhelpis la renkontiĝon okazigi en la printempa sezono. Unue estis ideo okazigi ĝin en la bela Maria-pilgrimloko Klokoty ĉe la urbo Tábor. La lokon persone vizitis frato prezidanto Max Kašparů, kiu konstatis, ke ne ekzistas tie konvena ebleco por loĝigi la partoprenantojn. Tial estis aranĝita la renkontiĝo en tre bonaj kondiĉoj (ĉio sub unu tegmento) en Spirit-ekzerca Domo en la plej grava pilgrimloko de Bohemio Svatá Hora u Příbrami (Sankta Monto ĉe Příbram). Poste ni de tie ricevis sciigon, ke tiu ĉi pilgrimloko pro kompletaj riparaj laboroj fermiĝas por ĉiuj pilgrimoj kaj ceteraj aranĝoj ĝis la fino de la nuna jaro. Do estis necese trovi trian lokon por la renkontiĝo. Nu kaj tion oni sukcesis danke al frato Jan Kalný ĝuste en la urbo Třeboň.

 Miloslav Šváček

al la indekso


 SUB VIAN PROTEKTON

Ĉiela Patrino
Stelo Matena
Ĉielarko de Espero
kunkudru la ĉielon
kun la tero
per la fadeno
de Dia graco.
Vestu vekiĝintan tagon
en Di-benitan mantelon.
Sub Vian Protekton
ni rifuĝas…
Perantino nia.

Bogusław Sobol

 al la indekso


 ROZARIO

Grimpas koro malfermita
en la silento de altaro
sur la flugiloj de animo
suprenlevas
ĝojajn
dolorajn
glorajn
lumajn
misterojn ligas
en Rozarion
ĉe la piedoj
de Dipatrino
metas
Ŝi portu ilin
al la Filo

Bogusław Sobol

al la indekso


 21-a Ekumena E-kongreso en Strasburgo

Komuna kongreso de KELI kaj IKUE okazis en Strasburgo ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2015. Inter 58 partoprenantoj el 17 landoj (Aŭstrio, Ĉeĥa Respubliko, Ĉinio, Estonio, Francio, Germanio, Britio, Hungario, Italio, Koreio, Kroatio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Slovakio, Svedio kaj Svisio) estis ankaŭ du infanoj, hungaraj knaboj.

Strasburgo (franclingve Strasbourg, alzaclingve Strossburi kaj germanlingve Strassburg) estas la ĉefurbo de la departamento Malalta Rejno en la regiono Alzaco, plej oriente de Francio. En Strasburgo loĝas ĉirkaŭ 272000 loĝantoj. Krom francoj tie loĝas ankaŭ germanoj, araboj, judoj, azianoj kaj afrikanoj. Strasburgo estas urbo malfermita kaj kosmopolita, kie katolikoj kaj protestantoj kunvivas harmonie. En parto de la insulo de rivero Ill situas impona gotikstila Katedralo Notre Dame – Nia Sinjorino, kiu estis konstruata dum la jaroj 1176-1439 kun ĝia pinaklo alta 142 m. Ĉijare la katedralo festas 1000 jarojn ekde la fondiĝo. Ĝi estas ornamita per amaso da statuoj, astronomia horloĝo kaj belaj vitraloj. La krono de 12 steloj sur la kapo de Virgulino Maria en la vitralo super la ĉefa altaro inspiris Robert Schumann por la flago de Eŭropa Unio.

La temo de la kongreso estis „Donu al mi trinki“ (Johano 4,7), „La malsameco pliri ĉigas min.“ Temas pri la renkontiĝo de Jesuo kun samarianino ĉe la puto.

Ĉiutage okazis sanktaj mesoj en proksima kapelo kaj komunaj matenaj kaj vesperaj preĝoj kaj kantoj en la kongresejo.

Okazis prelegoj ne nur pri la kongresa temo. Ekzemple ĉina kristano Zhang Fude rakontis pri la vivo de kristanoj en Ĉinio. Lia avino estis malliberigita en ĉina koncentrejo milojn da kilometroj de sia hejmo por 20 jaroj nur pro tio, ke ŝi estis kristanino. Sed danke al ŝia forta kredo ŝi transvivis eĉ tiel longan malliberon kaj revenis hejmen. Teologoj Gerrit Berveling, Gerard Siegwalt kaj Emmanuel Wald prelegis pri diversaj tradukoj de la Sankta Biblio.

Ni vizitis diversajn preĝejojn en la urbo (romkatolikan, evangelianan, metodistan, ortodoksan, judan). En la metodista preĝejo ni trarigardis biblian ekspozicion. Tie estis ne nur faksimilo de paĝo de la plej malnova franca Biblio el la 14-a jarcento, sed ankaŭ granda kolekto de Biblioj en diversaj lingvoj. Ni trovis la Bibliojn en hungara kaj ĉeĥaj lingvoj, la Biblion presitan en Brajlo; kompreneble ne mankis la Sankta Biblio en Esperanto.

En la tuttaga ekskurso ni vizitis la alzacan regionon, urbeton Obernai, kiu kun siaj lignokradaj, belegaj dometoj aspektas kiel fabela urbo. Ni admiris tie la romkatolikan gotikan preĝejon, la Sinagogon kaj la muregojn de la iama fortikaĵo.

Poste sur la Monto Sankta Odilia ni vizitis la monaĥejon, rigardis la preĝejon kaj kapelojn konstruitajn en bela natura ĉirkaŭaĵo. De sur la montopinto ni povis vidi la landon eĉ ĝis la germana Nigra Arbaro (Schwarzwald). Sankta Odilia de Alzaco (662-720) estas patronino de bona vido kaj Alzaco.

En vilaĝo Gertwiller ni vizitis la fabrikon kaj muzeon de mielkuko. La vizito en la Eŭropa Parlamento, grandioza konstruaĵo, kie laboras niaj deputitoj, estis tre interesa. Se repezentantoj de 28 membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio parolas 24 lingvojn, ili bezonas 1800 tradukistojn. Kelkaj de ni fajre diskutis kun franca ĉiĉeronino pri ebla rolo de Esperanto en Eŭropa Parlamento. La ĉiĉeronino klarigis, ke la deputitoj jam estas tiel alkutimitaj paroli la anglan, francan kaj germanan, ke oni ne bezonas solvi lingvajn problemojn. La Parlamento provizore funkcias sen Esperanto.

Poste ni vizitis la duan plej grandan sinagogon en Eŭropo, kiu nomiĝas Sinagogo de la Paco.

Korea esperantistino Min Hyeongkyeong invitis nin al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Seulo en la jaro 2017.

Venontjara kongreso de KELI okazos en Bratislava, la ĉefurbo de Slovakio kaj IKUE-kongreso okazos en Nitra tuj antaŭ la UK.

Pavol Petrík

al la indekso

 


 KONVERTIĜO DE FRAMASONO

La plej eminenta teoriisto kaj praktikulo de eŭropa naturalismo, la franca verkisto Émile Zola (1840-1902) dum la jaroj de sia verkista famo estiĝis agnostikulo kaj foriris de Dio esprimante la ekstremajn sintenojn kontraŭklerikajn. Li estis la fondinto, membro kaj la granda mastro de framasona loĝio. Se li vizitis preĝejon, tio okazadis ĉiam nur por rikani kaj satridadi pri la „malsaĝa popolo“, kiu preĝas.

Li publikigis la trilogion titolitan Tri Urboj – unu parto estas titolita Lourdes kaj estis skribita en la jaro 1895. Malgraŭ, ke li estis la atestanto de almenaŭ du miraklaj sanigoj en la lurda Groto Massabielle, la miraklojn li prezentis kaj klarigis en la rikana kaj sendia maniero, ĉar en sia libro li volis „senmaskigi la trompon de ŝajnaj revelacioj de Dipatrino en Lurdo. Lia romano estas la plej granda beletra trompo“ (Vittorio Messori).

En la plenkreska aĝo Émile Zola rompis sian gambon. Malgraŭ la penoj de kuracistoj, la vundo ne cikatriĝis; estis do planite amputi la gambon. Sed jen dum la Vigilio de Kristnasko Émile Zola spertis vizion. Ŝajnis al li, ke li venis al preĝejo, kaj tie li ekvidis la Dipatrinon kun Infaneto Jesuo, kantantan kristnaskan kanton. Kiam dum ĉi tiu tago la edzino de Zola ekkantis la saman kristnaskan kanton, Zola ekpetis ŝin, ke ŝi venu al preĝejo kaj eklumigu tie kandelon antaŭ la bildo de la Dipatrino. Dum ĉi tiu tempo la verkisto eksentis la dolorigan lancenon en la malsana gambo. Li provis ekstari – kaj li eksentis kun miro, ke lia gambo estas sana. Émile Zola ekĝuis la miraklon de resaniĝo.

La aŭtoro de la romano falsiganta la veron pri la revelacioj en Lurdo revenis al la katolika kredo kaj al la Eklezio. Li priskribis la miraklon de sia resaniĝo kaj faris la publikan konfeson, en kiu li konfesis interalie: „Nun, kiam mi konvinkiĝis integre, ke dum tridek jaroj mi vivis en eraro, kiam mi eksciis, sur kio baziĝas la tuta framasona sistemo, kies doktrinon mi disvastigadis, volontigante ankaŭ aliulojn por ĝia disvastigado, tiel, ke la granda amaso da homoj ekiris post mi en ĉi tiu eraro – mi sincere bedaŭras. Klerigita en ĉi tiu temo fare de Dio, mi konscias pri la tuta malbono, kiun mi faris kaj rezulte de tio mi rifuzas esti framasonano kaj mi rompas kun framasonismo la devoligojn kaj mi agnoskas kun pento antaŭ la Eklezio miajn era-rojn. Mi petas Dion, pri la pardono de ĉiu ajn malbono, per kiu mi indignigadis dum mia aparteneco al la framasona loĝio kaj mi petegas nian Plejaltan Paŝtiston Lian Sanktecon Papon Leonon la 13-an pri pardono“. En la aĝo de 56 jaroj li rigardis la framasonismon kiel „plej cinikan mensogon“.

La konvertiĝo de Émile Zola kaŭzis ŝokon en la rondoj de malpiuloj, sed rapide ili strebis pri silentigo de ĉi tiu afero – kiel tion dokumentas la biografioj de Émile Zola. Li mortis kiel la konvertiĝinta katoliko kaŭze de asfiksio de karboksido la 28-an de septembro 1902.

Prilaboris Jan Pluta. Esperantigis Stanisław Śmigielski.

al la indekso


 Sacerdotiĝo de nia sekcia eksprezidanto

La 31-an de oktobro 2015 okazis en urbeto Žirovnice (distrikto Pelhřimov) neordinara solenaĵo. En tiea romkatolika kirko de s-taj Filipo kaj Jakobo oni festis ordinon de nia estimata frato, konata kuracisto-psikiatro eĉ verkisto, prof. D-ro Max Jaroslav Kašparů, ĝisnuna diakono, je grekkatolika pastro. En lia naskiĝurbo renkontiĝis kredantoj de ambaŭ katolikaj ritoj kunitaj sub patreco de la papo kaj familianoj, geamikoj, inter ili ankaŭ esperantistoj. La ordinito estis ja eĉ prezidanto de nia Katolika sekcio de ĈEA kaj multaj televidaj spektantoj lin konas pro interesaj prelegoj kaj diskutoj ne nur je fakaj psikiatriaj kaj spiritaj temoj, sed eĉ pro publika propagando de esperantaj idealoj.

Nian karan fraton Makson ordinis grekkatolika episkopo de Prago Mons. Ladislav Hučko en kunfrateco de aliaj grekkatolikaj eĉ romkatolikaj religiuloj. La neordinara festo estis vere impresa. Poste daŭrigis renkonto de la partoprenantoj en paroĥa domo kun malgranda refreŝiĝo kaj eblo babili reciproke.

La sacerdoto Max Kašparů ekas nun novan etapon de sia vivo. Li funkcios kiel spirita kaj same faka gvidanto de malsanulejaj kapelanoj, do li povos bone utiligi siajn riĉajn tutvivajn diversdirektajn spertojn por profito de tiuj, kiuj tion ege bezonas. Ni estu certaj, ke en lia larĝa koro eĉ ni havos nian firman lokon. Do ni deziras al la novpastro multajn gracojn de la Dia Providenco kaj ŝirmon de la Virgulino Maria sur ĉiuj pluaj vojoj.

Katolikaj esperantistoj

al la indekso


 Suspektinda vizitanto de la preĝejo

Iufoje ekinteresigis la pastron oftaj vizitoj de malzorgeme vestita nekonata viro en lia preĝejo. Tio, kio vekis lian suspekton estis la maniero, kiel ĉi tiuj vizitoj okazadis. La viro eniras la preĝejon, staras kelkajn sekundojn malantaŭe en la preĝejo kaj malaperas. La pastro timis pri enhavo de la preĝejaj monkestetoj. Tial li komisiis la preĝejserviston, ke li observu lin.

La preĝejservisto alparolis la viron kaj demandis lin, kion li tie faras. “Mi interparolas kun Dio”, sekvis lia respondo. “Ĉu vere?”, diris la preĝejservisto. “Apenaŭ vi eniras, tuj vi ree estas ekstere. Tio estas laŭ vi preĝo?” La fremdulo defendis sin: “Nur tiel mi por momento eniras kaj diras al Li: Jesuo, ĉi tie Jim”.

Posttempe vizitis la pastro unu el hospital-sekcioj kaj la ĉefflegistino diris al li, ke ili havas pacienton, kiu eksterordinare bone influas la aliajn malsanulojn. Neniu sciis, de kie li venis, nek iu vidis lin antaŭe, sed li tamen posedas ion eksterordinaran. Simple, tiu homo ŝajnas elradii bonecon.

Kiam la pastro aliris al lia lito, li tuj identigis lin kun la vizitanto de sia preĝejo, kiun li traktis tiel maljuste. Do komencis li demandi lin pri lia preĝa vivo kaj kiamaniere li akiris tiel rimarkindan influon je aliaj pacientoj. “Tion kaŭzis tiuj miaj vizitoj de la preĝejo, Patro,” sekvis la respondo.

Kiam la pastro kun konscio, ke la paciento faris neniujn preĝej-vizitojn, volis rompi lian parolon, la paciento rapide daŭrigis: “Jes Patro, ĉiutage Li alvenas al mi kaj ekstarante por momento ĉe la piedoj de mia lito Li diras al mi: “Jim, ĉi tie Jesuo!”

La fragmenton el libro de James Feehan “Bůh ukrytý v příbězích” (Dio kaŝita en okazintaĵoj) por Dio Benu esperantigis Alfred Lotter

al la indekso


  ĈU ISLAMO ESTAS MINACO?

Aŭtoro de la sekvaj vortoj estas D-ro Emanuel Tanay, konata kaj tre rekonata psiĥiatro, la viro, kies familio apartenis antaŭ la dua mondmilito al germana aristokrataro, posedanta vicon da industriaj entreprenoj kaj nemoveblaĵoj. Kiam li estis demandita, kiom da germanoj estis veraj nazioj, li respondis per maniero, kiu povas esti determinanta por nia sinteno koncerne fanatikismon:

„Tre malmulte da homoj estis veraj nazioj, sed multaj pluaj ĝojis pro reveno de la germana fiero kaj pluaj estis okupitaj, ol tio interesus ilin. Mi estis unu el tiuj, kiuj konsideris naziojn kiel bandaĉon de frenezuloj. Tiel, ke la plejmulto simple retiriĝis, per tio estis ebligita, ke tio ĉio okazu. Poste, pli frue ol ni tion konstatis, ili havis nin en manpleno, ni perdis kontrolon, ekestis „fino de la mondo“. Mia familio perdis ĉion. Mi mem finis en koncentrejo kaj aliancanoj detruis miajn fabrikojn.“

Hodiaŭ al ni denove kaj denove diversaj fakuloj ripetas, ke la islamo estas religio de paco kaj ke plejmulto de muzulmanoj ja deziras nur vivi en la paco. Eĉ se tiu ĉi laika asertado povas esti vera, ĝi havas neniun valoron! Ĝi estas senvalora trompaĵo, kiu celas ebligi al ni, ke ni sentu nin bone kaj iom malgrandiĝu (psika) efiko de fanatikeca furiozado nome de la islamo!

Estas vero, ke en nuntempa historia periodo regas la islamon fanatikuloj. Ili estas fanatikuloj, kiuj gvidas ĉiujn 50 militojn furiozantajn en la mondo. Ili estas fanatikuloj, kiuj sisteme masakras kristanojn aŭ anojn de indiĝenaj etnoj en Afriko (Sirio, Irako ktp. – ald. de red.), kaj sinsekve dronas la kontinenton en torento de la islamo. Ili estas fanatikuloj, kiuj eksplodigas bombojn, forhakas kapojn, murdas aŭ mortigas pro kaŭzo de honoro. Ili estas fanatikuloj, kiuj transprenas moskeon post moskeo. Ili estas fanatikuloj, kiuj verve disvastigas ŝtonumadon kaj pendigadon de la viktimoj, seksperfortadojn, mortigadojn, surverŝon de la virinoj per acido, likvidon de samseksemuloj. Ili estas fanatikuloj, kiuj instruas al junuloj mortigojn kaj iĝi memmortigaj bombaj mortigantoj.

Malfacile mezurebla realeco estas, ke pacema plimulto, silentanta plimulto, estas timkonsternita kaj eksterigita.

Komunista Rusio konsistis el rusoj, kiuj nur volis vivi en la paco, kaj malgraŭ tio komunista Rusio responsis pri la murdo de ĉirkaŭ 20 milionoj da homoj. La pacema plimulto estis sensignifa kaj silentigita.

Grandega populacio de Ĉinio estis ankaŭ pacema, sed ĉinaj komunistoj sukcesis mortigi konsternigan nombron de 70 milionoj homoj.

Meznombra japano antaŭ la dua mondmilito certe ne estis sadista milita provokanto. Tamen Japanio per murdado kaj sangverŝado irebligis la vojon al Sudorienta Azio en orgio de murdado, kiu inkluzivis sistemajn murdojn de 12 milionoj da ĉinaj civiluloj; plejofte ili estis mortigitaj per sabro, ŝovelilo kaj bajoneto.

Kiu povus forgesi Ruandon, kiu kolapsis en sangverŝa mortigado. Ĉu ne estas ne eble aserti, ke plejparto de la ruandanoj estis pacemaj homoj?

Instruo el historio estas ofte nekredeble simpla kaj lapidara, sed malgraŭ ĉiuj niaj kapabloj de logika pensado ofte ni preteratentas la plej bazajn kaj nekomplikajn konkludojn; per nia silentado la pacemaj muzulmanoj iĝas tute nedecidaj.

La pacemaj muzulmanoj iĝos niaj malamikoj, se ili ne levos sian voĉon, ĉar ili same kiel D-ro Tanay iutage vekiĝos kaj konstatos, ke ili iĝis superregataj fare de fanatikuloj kaj ke „ekestis fino de la mondo“. La pacemaj germanoj, japanoj, ĉinoj, rusoj, ruandanoj, serboj, afganoj, irakanoj, palestinanoj, somalianoj, niĝeranoj, alĝerianoj kaj multaj pluaj estis mortintaj, ĉar pacema plimulto silentis; poste jam estis malfrue.

Por ni, kiuj ĉion ĉi tion observas, sen nia engaĝiĝo, validas, ke ni devas atenti nur unu grupon, kiu sin enkalkulas inter fanatikulojn, kiuj ekminacas nin, ekminacas nian viv-manieron! Neniu plia moskeo aŭ minareto en Eŭropo, se ne estos la sama nombro de kristanaj preĝejoj en araba mondo kaj ankaŭ la sama nombro de kristanoj!

Pedofilojn la civilizita mondo punas, kaj kion pri muzulmanoj, kiuj sekskuniĝas kun ok-jaraj junulinoj kaj havas kun ili infanojn; kion pri Mohamedo, ilia dio, kiu ankaŭ havis okjaran virinon, ankaŭ li estis pedofilo! Ĉu iu el vi deziras, ke post du jardekoj sekskuniĝu iu muzulmana viro kun viaj nepinoj kaj pranepinoj, ilin ŝtonmortigu, mortigu, surverŝu per acido, praktikadu virinan cirkumcidon?!

Kaj fine: ĉiu, kiu dubas, ke temas pri la gravega afero, tiu partoprenas je pasiveco, tiu permesas, ke la problemoj kresku.

al la indekso


  KOMPLEKSO DE MALPLIVALORECO

Dio, donu al mi kvietan koron, por ke mi akceptadu tion, kion mi ne povas ŝanĝi, la kuraĝon, ke mi ŝanĝu tion, kion mi ŝanĝi povas, kaj la saĝon, por ke mi kapablu tiujn aferojn distingi. Reinhold Niebuhr

Mia infana imago pri tio, ke ĉiuj plen-kreskuloj vivas sen problemoj kaj sen senbezonaj ŝarĝoj – do tiel, kiel vivas la infanoj, komencis skuiĝi ĝis en mia maturiĝado. Ĝis tiu tempo mi tute ne konjektis pri la granda problemo de multaj homoj, pri la komplekso de malplivaloreco. Scii pri ĝi mi eĉ ne povis, ĉar malgranda infano kutime ne suferas per ĝi kaj do ne havas pri ĝi sperton.

Tamen ĝuste la infanaĝo estas la tempo, kiam la sento de la malplivaloreco, tiu ulcero malbeliganta belecon de la vivo, komencas kreiĝi.

Dum antaŭenigo de la tempo la infano komencas dedukti sian valoron el tio, kiel ĝi estas akceptita per sia ĉirkaŭaĵo. Se la malgranda hometo estas forŝovita kaj nevolata, okulfrape stranga aŭ al la familio daŭre kaŭ zanta honton, li akceptas la rolon de la neamata infano, eklernas ĝin ludi, ĉesas sin mem ŝati kaj tiel komencas sin malami.

Se li estas ŝirmita kontraŭ ekesto de la malplivaloreco en la familio, alvenas pluaj riĉaj fontoj de tiu danĝero kaj ili estas la lernejo kaj kolektivo. Proklamadi iun kiel malsaĝulon, je kiu estas nenio pozitiva – fare de la instruistoj aŭ la infanoj, povas tio estigi tiun ĉi komplekson aŭ ĝin pli profundigi. Helpi al tio ankaŭ povas malfeliĉa amo, kiu la trafiton povas enpeli en la situacion, en kiu li eĉ komencas sin malami.

En certa direkto la kompleksigita homo poste havas tendencon dedukti sian valoron el la laborrezulto, kiun li realigas. Li false opinias, ke li la propran valoron valorigos en senta merkato per tio, ke li al si mem kaj la ĉirkaŭaĵo pruvos, ke li estas kapabla. Se li sukcesas, okazas ĉio bone. Malgraŭ tio ĝi estas nesane konstruita memfido kaj motivigo.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas konscio, ke la animo mem havas ĉiam kaj en ĉiuj cirkonstancoj valoron de la nekalkulebla prezo. Valoron, kiun oni ne devas devenigi laŭ iu prezaro kaj kiun oni ne devas altigadi per iu faraĵo. Ĝi havas la valoron ankaŭ pro tio, ke por ĝi sin mortoferis la Dia Filo mem.

Max Kašparů

al la indekso


   EKDE NUN NE PLU PEKU!

Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas?, ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. (Joh 8,1-11)

La ermita patro Abba Jesaja diris: „Se venos en vian la kapon ideo, ke vi kondamnu vian proksimulon pro iu peko, unue pripen su, ke vi mem estas pli granda pekulo ol li. Ne atendu, ke al Dio plaĉis tio, pri kio vi pensis, ke vi tion bone faris. Poste vi ne plu kuraĝos la proksimulojn juĝi.“

La supra evangelia fragmento ekzemple montras, kial ni ne rajtas kondamni aliulojn (eĉ se ofte ni volonte moraligas): ĉar neniu el ni estas sen peko. Bone ni encerbigu la alvokon de Jesuo: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu la ŝtonon. La eminenta fakulo de la Skribo la sankta Hieronimo tion eksplikas: Jesuo sin klinis, por per sia fingro skribi en la terpolvon pekojn de tiuj, kiuj volis la virinon ŝtonmortigi. Neniu kuraĝis oponi Lin, evidente ili ekkonis, ke nur Li estas justa kaj sankta.

Kaj kio pri niaj pekoj? Ne estas ekskuzo, ke ni vivas en la socio, en kiu superregas morala relativismo, kiu ne agnoskas absolutan veron kaj Dion forpelas en privatecon de tiuj, kiuj Lin ankoraŭ konfesas. Rezulto de tio estas morala senbrideco kaj fakta disfalo de fundamentaj konstruŝtonoj per la familio komencante. Por ni validas konstanta devo de la vera sinkono – en tio ni diferenciĝas de la tiamaj kaj nuntempaj fariseoj. Tio nin kondukas al konstato, kiel ajn doloriga, kiam kaj sub kiuj cirkonstancoj ni konscie malrespektis la Diajn ordonojn kaj ŝarĝis la konsciencon. Pri tiu ĉi situacio instige skribas la sankta apostolo Paŭlo, kiam li konsolas nin (Rom 5,20), ke kie la peko plimultiĝis, tie la graco pli multe superabundis, kiu donas senkulpigon. Sed kondiĉe, ke ni konsciiĝas la kulpojn kaj konfesas ilin. Helpos malgranda paralelaĵo: la ŝtatoj establas siajn juĝejojn, en kiuj oni verdiktas laŭ grandeco de la kulpo kaj decidas pri la puno preskribita per juraj normoj. En la sakramento de repaciĝo temas ja ankaŭ pri la juĝo, sed je ĝia fino estas liberiganta verdikto – kaj en tio estas esenca diferenco!

La historio de la pekkonfeso, kiel ĝin enpraktikis la eklezio plenrajtigita tiucele de Jesuo, estas per speciala (kaj iam tragika – vidu indulgencojn kaj reformacion) maniero identa kun ties historio. Tie, kie la ŝtataj tribunaloj kaj la publika opinio povas nur kondamnadi publike konatajn kulpojn, la eklezio proponas jam dum du jarmiloj konstante novan feliĉan eblecon de la nova komenco. Temas pri mirindaj okazaĵoj, kiam la homo, kiu pro siaj agoj meritis kondamnon, povas post valida pekkonfeso denove spirite reveni en la socion de la ceteraj kredantoj kiel ĝia plenrajta membro. Estas necese konfesi al si la veron kaj kune kun psalmisto (Psa 130) voki el profundo de siaj pekoj al Dio por pardono: Se Vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, kiu povus stari, ho mia Sinjoro? Ni memorigu al ni konstante la aktualan karesman alvokon de Helder Camara: Ne, ne haltu staranta. Bone komenci estas la Dia graco. Ankoraŭ pli granda graco estas restante survoje kaj neperdante la rapidecon. Sed graco de ĉiuj gracoj estas ne malleviĝi kaj, eble eĉ rompita kaj laciĝinta, iri antaŭen ĝis la celo! Sac. Miloslav Fiala OPraem

al la indekso


  REENKARNIĜO, EZOTERISMO, GNOSTIKO ... KAJ KRISTANISMO

Mons. Jan Graubner pri novaj formoj de gnostiko Ĉiam pli facile eĉ kristanoj, kaj ne nur junaj, demandas pri reenkarniĝo. Kun kristanismo estas tiu ĉi doktrino absolute neakordigebla. De kie ĝi do aperas?

New Age kiel unu el la radikoj

La movado New Age – Nova Epoko konstruas sur verkoj de gnostikuloj el la fino de la 19-a jarcento, promesanta novan ekkonon de spiritaj aferoj. Ĝi transprenas ideojn el diversaj religioj. Ĝi konsideras malaperon de kristanismo kaj ekeston de nova superreligio.

Pri New Age koncize

Kiel oni povus resumi tiun ĉi doktrinon? Paradizo ekeestos surtere en tiu ĉi nova jarmilo. Homo ne bezonas Savinton. Savo baziĝas en atingo de konscio de ĝuplena dieco, kiun oni atingos pere de ezoteraj teknikoj. Persona kulpo ne ekzistas, era rojn rebonigos homo mem pere de klereco, renaskiĝo, psikologia kapablo kaj okultismo. Objektiva vero ne ekzistas. Vero estas io, kion ĉiu mem en si kreas surbaze de sia dieco. Morala estas tio, kion vi mem sentas kiel bonan. Jesuo ne estas Dio, li estas nur unu el multaj kristoj – mesioj, li estas neniu Savinto kaj ni ne estas savitaj. Dio ne estas personulo, nur energio. Kelkaj el tiuj ĉi punktoj al kristano eble sufiĉas por ekokupo de ĝusta starpunkto.

Mielo intermiksita kun veneno

Certe ni ne protestos kontraŭ ilia strebo pri interhoma harmonio, kontraŭ strebo pri savo kaj purigo de vivmedio aŭ pri direktiĝo al ĝeneralaj spiritaj valoroj. Tion faras kristano surbaze de la evangelio, kiun li akceptis kaj kiun li vivas.

Sed estas necese malferme diri, ke New Age volas kristanismon de interne dispersi kaj ĝin likvidi.

Sed plejparto de tiuj, kiuj akceptas ĝiajn ideojn, ne opinias tion malbone. Tial estas necese diferencigi kaj sin direkti per principo: Herezojn venku, sed herezulojn amu.

Nia tasko: montri Jesuon Kriston, Dion kaj Savinton

Estas granda devo de ni ĉiuj montradi vojon al homoj serĉantaj spiritajn valorojn kaj klare kapabli montri al Jesuo Kristo, kiu estas Dio kaj Savinto. En Li Dio al ni montris sian amon ĝisliman. Nur pere de Li ni havas aliron al ĉiela Patro, ĉe kiu Li por ni preparis lokon. Nia celo ne estas pere de reenkarniĝado resti surtere, sed atingi eternan gloron en la ĉielo.

Kristana vojo kaj vojoj kondukantaj aliloken...

Por kuniĝo kun Dio estas necese bone ellerni preĝi, persone kun Dio interparoli. Interparolon kun Dio ne povas anstataŭi medito kun ezotera muziko, kiu al ni donas nur nepersonan spiritan senton kaj fikson de rigardo en sin mem.

Ni kultivu niajn virtojn kaj ekzercu nian volon, por ke ni kun helpo de Dio kapablu plenumi liajn ordonojn, sed ni ne opiniu, ke proprapove ni atingos paradizon.

Ni akceptu Dion en sakramentoj, kaj strebu en ĉiu vidi Kriston kaj laŭ tio ni kun li agu, sed ni ne opiniu nin esti dioj.

Ni postsekvu Kriston, en kiu Dio revelaciis al ni la tutan veron, kiu estas postulema, kaj ne estas facile laŭ ĝi vivi. Sed ni ne konsideru nin kiel kreintojn de vero kaj moralon ni ne opiniu laŭ sentoj de agrableco...

Ni konstruas sur Dia revelacio, kiel ĝin prezentas libroj de Biblio, kaj sur sankteca tradicio. Ni ne bezonas elserĉadi privatajn revelaciojn kaj spiritajn mesaĝojn el postmorta mondo, ĉar en Jesuo Kristo Dio reve laciis al ni ĉion.

Ni zorgas pri la sano, ĉar ĝi estas donaco de Dio, sed ni akceptas ankaŭ suferon kaj morton, kiuj havas valoron, se ili estas akceptitaj kiel ofero. Savo de la animo estas por ni pli ol sano kaj surtera vivo.

Sub gvido de Sankta Patro ni strebu pri sincera ekumenismo kun nekatolikaj kristanoj eĉ pri malfermita dialogo kaj amikeco kun aliaj religioj, sed tio eblas nur tiam, se ni estas veraj katolikoj kun klara propra identeco.

Kristo kaj lia Eklezio – sekura fundamento

Kristano ne konstruas sur astrologio aŭ sur aŭgurado kaj horoskopoj, eĉ ne sur orientaj spiritaj doktrinoj aŭ jogo, li ne ĉerpas energion el arboj. Kristano ekkredis je Jesuo Kristo, ununura Savinto, kaj tial li konstruas sur Li kiel sur solida fundamento. Unueco kun la Eklezio de Kristo kaj ĝia Instruofico al li donas certecon de la ĝusta vojo.

Ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner (paŝtista letero el februaro 2001)

al la indekso


   DIO, PLI APUD VIN

Melodio L. Masson († 1872)

2. Se voje kovros min nokta kurten’, / surtera lito kun ŝtona kusen’, / sonĝoj venigu min: / Dio, pli apud Vin, ...

3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, / kion alsendos Vi kun ama cel’. / Voku anĝeloj min: / Dio, pli apud Vin, ...

4. Se ĝoje flugos mi tra la aer’ / preter la Sun’ kaj Lun’, / kaj stela sfer’, / kantos ankoraŭ mi: / Dio, pli apud Vin, ...

Ne nur en la monato novembro ni perpreĝe memoru pri niaj mortintaj familianoj kaj parencoj, sed ankaŭ pri la forpasintaj gefratoj kie ajn en la mondo mortigitaj pro la kredo kaj justeco. Ankaŭ ni ne forgesu perpreĝe memori pri niaj mortintaj IKUE-gefratoj.

al la indekso


  LITANIO AL LA SANKTA PIO LA DEKA

Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro,           kompatu nin.
Kristo, kompatu nin. Kristo,              kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro,           kompatu nin.

Patro, elĉiela Dio,                                                                kompatu nin.
Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,                                    kompatu nin.
Sankta Spirito, Dio, kompatu nin. Sankta Triunuo, unu Dio,  kompatu nin.

(Post ĉiu preĝalvoko oni respondas “preĝu por ni”.)

Sankta Maria, Patrino de Dio,                preĝu por ni.
Sankta Jozefo, protektanto de la Eklezio,
Sankta Pio la Deka, modelo de sacerdotoj,
Sankta Pio la Deka, saĝa episkopo,
Sankta Pio la Deka, humila kardinalo kaj patriarĥo,
Sankta Pio la Deka, papo de la paco,
Sankta Pio la Deka, fervora instruisto,
Sankta Pio la Deka, oferema al malriĉuloj,
Sankta Pio la Deka, konsolanto de malsanuloj,
Sankta Pio la Deka, ŝatanto de malriĉeco,
Sankta Pio la Deka, korhumila,
Sankta Pio la Deka, fidela en devoj,
Sankta Pio la Deka, heroo en praktikado de ĉiuj virtoj,
Sankta Pio la Deka, plenigita de spirito de sindoneco,
Sankta Pio la Deka, vokita por renovigo de ĉio en Kristo,
Sankta Pio la Deka, vi kiu alkondukis malgrandajn infanojn al tablo de la Sinjoro,
Sankta Pio la Deka, al ĉiuj rekomendanta ĉiutagan kaj oftan sanktan komunion,
Sankta Pio la Deka, alvokanto al ekkono de sankta liturgio kaj al amo al ĝi,
Sankta Pio la Deka, ĉie strebanta pri disvastigo de la kristana instruo,
Sankta Pio la Deka, vi, kiu reformigis eklezian muzikon,
Sankta Pio la Deka, instruanta pri senco de la Katolika agado,
Sankta Pio la Deka, sinkonsekriganta la kredantojn al laika apostoleco,
Sankta Pio la Deka, kiu sopiris esti konata kiel simpla paŝtisto de la animoj,
Sankta Pio la Deka, kiu respondas al preĝoj de tiuj, kiuj al vi vokas,

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,              indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,              elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de la mondo,              kompatu nin, Sinjoro.

Preĝu por ni, sankta Pio la Deka, por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.

Ni preĝu: Dio, Vi plenigis sanktan Pion la Dekan per paŝtista saĝeco kaj apostola fervoro, por ke li strebadu renovigi ĉion en Kristo; ni petas Vin, helpu al ni, ke ni vivu laŭ modelo de tiu ĉi brava pledanto de la katolika kredo kaj atingu eternan rekompencon. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

al la indekso


  69-a Kongreso de IKUE en Nitra, Slovakio

LA UNUA OFICIALA INFORMO

La 69-a Kongreso de IKUE okazos en la urbo Nitra, kiu venontjare gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto.

La kongreso de IKUE okazos semajnon antaŭ la UK, t.e. de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016 en la Teologia kaj Porpastra Seminario. La kongresejo situas super la malnova urbo, kie troviĝas la katedralo kaj la dioceza muzeo. De la ĉefa busstacio pieddistanco estas ĉ. 25 minutoj.

La kongresejo estas atin gebla ankaŭ per urba trafiko kaj taksio.

Gravas mencii, ke ĉi tiu kongreso estos la unua kongreso de IKUE okazonta en Slovakio.

La temo de la Kongreso „La vizaĝo de la mizerikordo“ estos ligita al la Eksterordinara Jubileo de la Dia Mizerikordo.

La loĝkondiĉoj estas ege bonaj, ĉambroj de unu- ĝis kvin-litaj, ĉiuj kun la propra banĉambro kaj necesejo. Kiel kutime, la kongresaj kostoj inkluzivos ankaŭ manĝojn en la seminaria manĝejo.

Je mallonga pieddistanco troviĝas kelkaj hoteloj, por tiuj, kiuj ŝatus pli luksan loĝadon.

Dum la kongreso estas planata pilgrimo/ekskurso al Bratislava kaj al la plej malnova Maria pilgrimloko en Slovakio Marianka. Plia duontaga pilgrimo estas planata al la urbo Trnava, la „slovakia Romo“. Krome oni pilgrimos ankaŭ al la Kalvario en Nitra.

La aliĝilo kun ĉiuj detaloj aperos ĝis fino de oktobro.

Ĉiuj aktualaj informoj estos troveblaj en Espero Katolika, ĉe la IKUE ttt-ejo (www.ikue.org) kaj la kongresa Facebook paĝo „IKUE Kongreso“.

Tiuj, kiuj deziras havi rekte la informojn en la poŝtkesto, bv. aboni la „kongresan cir kuleron“, sendante simplan retmesaĝon al la adreso: ikuekongreso@gmail.com.

Grave: la partoprenantoj de la Kongreso de IKUE, kiuj anticipe aliĝos al la UK, povos loĝi en la seminario dum plia semajno (de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016).

al la indekso


  LA KESTO DE INTERLIGO

Se ni, la homoj, diras vorton, ĝi estas nur vorto. Se Dio diras sian vorton, ĝi estas ago. Per la Vorto de Dio estas kreita ĉio. La vorto fariĝis Homo. La vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio, estas la ago kaj Dio siajn vortojn realigas. Sed Li ne ellasas siajn vortojn nur tiel en la venton, kiel tion faras ni. Sed siajn vortojn Li enmetas en la interligojn kaj en la Malnovan Testamenton kaj en la Novan Testamenton. La interligo estas ĉiam ie kuŝigita. Por kuŝigo de tia interligo estis kesto. Kaj la kesto de interligo inter Dio kaj la elektita nacio kaj la tuta homaro estis ĝuste la Virgulino Maria.

Dio en tiun junulinon de Nazareto kuŝigis ne nur sian vorton, kiu en Ŝi fariĝis korpo de Jesuo. Sed Li utiligis Ŝin ankaŭ kiel la keston de plenumo de la interligo. La Virgulino Maria estis portantino de la interkonsento, perantino de la intertrakto kaj virino, kiu peris tiun interligon, la interkonsenton al ni la homoj.

Mi ne opinias, ke la titolo Kesto de Interligo estas nur simbola. Male. Ĝi estas la praktika elfluo de tio, kion Dio promesis. Se en la Malnova Testamento estis la kesto de interligo en la templo de Jerusalemo, estas la Virgulino Maria la novtestamenta templo de la interligo. En la Virgulinon Maria kiel novtestamenta kesto enmetas Dio rekte la korpon de sia Filo. La Virgulino Maria estas ne nur la portantino de la interkonsento, sed Ŝi estas portantino de ĝia plenumo. Ŝi estas portantino de la Dia Filo.

Max Kašparů

al la indekso


  REMEMORO PRI PRAHA-KOBYLISY

En la jaro 1949 mi studis en la Supera Artisma-Industria Lernejo en Prago. Tiam mi loĝis en hejmo de saleziana instituto. Printempe de la jaro 1950 mi travivis ŝokan operacion tielnomitan „Bartolomean nokton“ de komunista ŝtata sekureco, en tiam nur du jarojn ekzistanta juna totalisma reĝi mo. Je la dua horo nokte, kiam ĉiuj dormis, inkluzive de loĝantoj de ĉirkaŭaj domoj, armitaj policanoj senbrue okupis la domon kiel gestapo. Pastrojn kaj klerikulojn perforte ili forveturigis, ĉiu rajtis kunpreni nur higienajn bezonaĵojn kaj vestaĵojn.

Samnokte kaj samtempe estis atakitaj kaj perforte forveturigitaj ordenanoj el ĉiuj monaĥejoj kaj ordenaj establaĵoj en la tuta respubliko.

Nin knabojn vekis bruo de botoj de la policanoj moviĝantaj sur pargetaj plankoj en dormoĉambroj. Ni vidis, kiel policano celis per mitraleto al nia asistanto, kiu ĉe lumo de bateria manlampeto enpakis en ŝtofpecon siajn higienajn bezonaĵojn.

Tio en ni vekis teruron, timegon kaj abomenon al komencanta komunista reĝimo, pro tiel nejustigita malbono!

Nur pli poste evidentiĝis, ke tiuj policanoj estis junaj ateistoj, la eklezion nekonantaj junaj homoj, al kiuj iliaj komandantoj blagis, ke pastroj estas malamikoj de homaro. Ankaŭ al ni ili strebis kelkon blagi, por nin alkonduki al „lumo de scienca marks-leni nismo“. Substituitaj administratoroj al ni matene (anstataŭ matena preĝo en kapelo) ordonis viciĝi surkorte, hisi ŝtatan flagon, kanti komunistan internacionalon kaj poste aŭskulti iliajn politikajn klerigadojn, plenaj je monstrecaj kalumniaj agitadoj kaj mensogoj. Tio ripetiĝis ĉiutage ĝis fino de la lernjaro, kiam la guvernatoj estis forsenditaj hejmen.

Dum la gepatroj kaj ankaŭ salezianoj en ni kultivis noblajn idealojn, pozitivajn ideojn kaj bonon, komunistoj nin kondukis al klasa malamikeco, envio, batalo, hipokriteco kaj timo antaŭ nova milito, kiun ili mem provokis.

La travivaĵon de s-ro Hugo Fritsche, saleziana edukito al vi konigis Jaroslava Hamajdová.

al la indekso


  KARDINALO FRANTIŠEK TOMÁŠEK

Kardinalo František Tomášek, sacerdoto, pedagogo, ĉefepiskopo de Prago naskiĝis en la jaro 1899. Li aktivis en la lerneja sistemo kiel kateĥisto, poste en la teologia fakultato de Olomouc. Li verkis multajn lernolibrojn. Konata estas de li verkita Katekismo. En la jaro 1949 li iĝis sekrete konsekrita episkopo, kvin jarojn li estis internigita en Želiv, poste li aktivis en animzorga servo. En la monato februaro 1965 li iĝis apostola administratoro de la praga diocezo kaj ekde la okdekaj jaroj li rezolute aktivadis kontraŭ persekutado de la katolika eklezio en tiama Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1976 li estis nomumita kardinalo „in pectore“ kaj sekvan jaron ĉefepiskopo de Prago. Li pledis pri kanonizado de Agneso la Ĉeĥa kaj li iĝis simbolo de rezistado kontraŭ la komunista reĝimo. Li mortis la 4-an de aŭgusto 1992.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  KRISTNASKA LETERO DE JESUO POR VI

     Kiel vi bone scias, mia naskiĝdatreveno proksimiĝas. Ĉiujare okazas soleno omaĝe al mi kaj mi pensas, ke same tio okazos ankaŭ nunjare. Dum tiuj ĉi tagoj multaj homoj aĉetas donacetojn. Radio- kaj televid-stacioj en siaj reklamaj disaŭdigoj sur ĉiu paŝo atentigas la mondon pri mia proksimiĝanta naskiĝdatreveno.
      Estas agrable scii, ke almenaŭ unufoje en la jaro iuj homoj rememoras min.
     Kiel vi certe scias, la soleno de mia na skiĝtago komencis jam antaŭ multaj jaroj. Komence la homoj komprenis kaj estis dankemaj por ĉio, kion mi por ili faris. Sed nuntempe jam ne multaj konas veran kaŭzon de tiu ĉi solenado. La familioj kaj geamikoj estas kune, ili amuziĝas, sed ili ne konas la sencon de la solenado.
     Mi rememoras, ke ankaŭ pasintjare okazis tiu ĉi soleno miahonore. La festa tablo estis plena je bongustaĵoj, fruktoj kaj bonaĵoj. La dekoracio estis vere grandioza kaj ĉion tion kompletigis belege pakitaj donacetoj. Sed ĉu vi volas ion scii? Mi estis jubileulo, sed mi ne estis invitita.
     Kiam komenciĝis tago T, mi venis, sed ili min lasis stari ekstere, antaŭ fermita pordo. Kaj mi tiel sopiregis esti kun ili!
      Verdire, ne surprizis min tio, ĉar dum la pasintaj jaroj multaj homoj antaŭ mi fermas la pordon.
     Eĉ se ne invitita, tamen mi decidis senbrue eniri. Mi starigis min en angulon de la ĉambro kaj mi rigardis. Ĉiuj manĝis, trinkis, iuj eĉ ebriiĝis, rakontis obscenajn spritaĵojn kaj treege ili amuziĝis. Subite eniris la ĉambron granda grasdika viro ruĝe vestita kun longa blanka barbo. Ĝi aspektis kvazaŭ ebria, li sidiĝis sur la brakseĝon kaj ĉiuj infanoj alkuris al li kriante: „Santa Claus, Santa Claus!“, kvazaŭ tiu ĉi soleno estus je lia honoro!
     Duonnokte ĉiuj komencis sin ĉirkaŭbraki. Kaj ĉu vi scias kion? Neniu venis min brakumi. La homoj komencis disdonadi la donacetojn, elpakadis ilin plenaj je surprizita atendado. Kiam jam estis ĉiuj dispakitaj, nekuraĝe mi ekrigardis, ĉu almenaŭ unu tie restis por mi.
     Ja kiel vi vin sentus, se en via naskiĝtago estus ĉiuj pridonacitaj krom vi – la jubileulo?
     Tiam mi ekkomprenis, ke mi estas nevolita, ne invitita, kaj tial mi rapide foriris.
    Ĉiujare la festo de mia naskiĝtago pli malboniĝas. La homoj pensas nur pri la manĝo, trinkado, amuziĝo, sed min ili iel forgesas.
     Mi ĝojus, se vi en tiu ĉi Kristnasko per mesus al mi eniri vian vivon.
     Mi ĝojus, se vi rekonus fakton, ke antaŭ pli ol dumil jaroj mi libervole venis en ĉi tiun mondon por oferi mian vivon surkruce, por vin savi. Hodiaŭ tio ununura, kion mi volas, estas, ke vi kredu tion per via tuta koro.
     Mi deziras al vi kaj viaj proksimuloj belan kaj benitan Kristnaskon!

Gracoplenan Kristnaskon kaj Di-benitan Novan jaron 2016 elkore deziras al ĉiuj legantoj Komitato de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA kaj la redakcio de DioBenu.

al la indekso


  KAFTANETO POR INFANETO

Germana kristnaska legendo

     En Kresburg Kristnaske ĉiuj sonoriloj eksonoras ĉiujare kun kvinminuta malfruiĝo. Tiu kutimo estas ligita al la legendo, tre konata en Germanio. Ĝi rakontas pri iu virino, kies nomo estas Margareta, la ino olda, konata pro sia laboremo kaj pieco.
     Iufoje kiam ŝi trikis kaftaneton1, malfermiĝis mallaŭte la pordo kaj eniris Morto. Oldulino trankvile levis al ŝi rigardon.
     “Ĉu jam tempas?” – demandis ŝi rekte.
     “Tempas” – kapsignis la Morto.
     “Vi devas atendi” – ŝi diris ne ĉesante trikadon, “delonge mi estas preparita por morti, sed ĝuste en tiu ĉi momento mi ne povas iri kun vi. Permesu al mi finfari tiun ĉi lanan kaftaneton.”
     Morto diris decideman malkonsenton.
     “Bonvolu iomete atendi. Ĉi-nokto estas alia ol ĉiuj noktoj!
     “Kiom da tempo vi bezonas?”
     “Sufiĉas du horoj.”
     “Vi volas esti malobeema, vi meritos ducent jaran punon.”
    “Tio ne gravas” – respondis la oldulino, sufiĉos, ke mi finpretigos la kaftaneton. Ĉiujare mi trikas la kaftaneton por Infaneto, kiu naskiĝas. Kaj se mi ne finfaros ĝin, la Infaneto malvarmumos.”
     La virino laboras ĝis la noktomezo. Poste ŝi eliras el la hejmo, kaj kun ŝi ŝia nokta gasto. Survoje ili renkontas Infaneton, kiu descendis al tero. Margareta genuiĝis kaj lastfoje vestigis Ĝin, por ke Ĝi ne frost-mortu.
     “Kaj nun kien vi iras?” – demandis la Infaneto.
    “Mi iras plenumi ducentjaran punon, por poste atingi feliĉecon” – respondas la virino – “kaj ĝi akompanas min, atendinte du horojn, ĝis mi fintriku la kaftaneton por Vi.”
     “Ne perdu tempon” – diris la Infaneto al Morto.
     “Mi mem akompanos tiun ĉi oldulinon al Edeno, kie oni atendas ŝin.”
     La Infaneto prenas ŝian manon kaj revenas al la ĉielo, de kie Ĝi ĵus venis. Ĝi rapide reiras sciante, ke Ĝi estas atendata sur la tero. Ĝi ne venis ĝustatempe al Kresburg, kiel kutime. Estis jam kvin minutoj post la noktomezo.
    Kaj de tiu tempo, laŭ la legendo, la sonoriloj en Kresburg eksonoras dum Kristnasko kvin minutojn pli malfrue, ol en la cetera mondo, rememorante, ke la leĝo povas esti malobeita nur fone de la amo.

1 Kaftano – Longa robo, ofte subŝtofita per pelto, portata de orientaj viroj.

Pietro Barbellini surbaze de la libro “Il libro degli esempi”. Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, dostali jste sté číslo našeho časopisu Dio Benu. Děkuji všem, kteří do jeho obsahu přispěli či přispívají svými články. Je jich však dosti málo, ale i za to málo velmi děkuji a těším se, že přispívatelů přibude. Také velmi děkuji za Vaše finanční příspěvky, bez kterých by časopis neexistoval.

Každým rokem nám ubude několik členů naší sekce nejen kvůli úmrtím a zhoršenému zdravotnímu stavu, ale také, že někteří změní adresu pobytu a novou neoznámí. A další důvod úbytku členů jsou ti, kteří po dobu dvou let finančně sekci nepřispěli a na písemné upozornění nereagovali. Ty musíme vyškrtnout ze seznamu, protože nemůžeme nést kvůli nim finanční ztrátu. Snaha je co nejlépe udržet stav finančních prostředků, aby byla záruka, že náš časopis i sekce mohou nadále normálně fungovat i při stálém úbytku členů. K dnešnímu dni má sekce 81 členů, z nichž 30 jsou členy ČES, 31 je odběratelů časopisu IKUE Espero Katolika vydávaného v Římě.

Na mimořádné konferenci sekce v Třeboni byl nastolen dotaz, zda v příštím roce uspořádáme víkendové setkání. Vzhledem k tomu, že v příštím roce od 16. do 23. července 2016 se bude konat 69. kongres IKUE a po něm 101. UK – obojí v Nitře na Slovensku, je v zájmu výboru naší sekce, aby co nejvíce našich členů využilo této mimořádné možnosti k účasti na kongrese IKUE. Na str. 22 jsou k tomu první oficielní informace a na poslední barevné stránce také několik obrázků. Výhodou je také to, že byl k úhradě přihlašovacího poplatku a požadované zálohy na pobyt na Slovensku založen účet u banky FIO, tedy stejné banky, u které máme u nás účet naší sekce, a z naší banky FIO lze bezplatně poslat finanční částku na FIO účet na Slovensku. Kdo bude chtít využít tento bezplatný převod kongre sových poplatků, může tak učinit v naší měně prostřednictvím naší sekce. V příloze Vám zasíláme přihlášku na tento 69. kongres IKUE v Nitře a jistě nejen výbor sekce se těší, že se tohoto kongresu IKUE zúčastní početná skupina jak členů, tak i příznivců naší sekce. Nezapomeňte se co nejdříve přihlásit v termínu nejnižšího přihlašovacího poplatku. Pokud platbu na Slovensko hodláte provést prostřednictvím účtu naší sekce, je potřeba mi tento účel platby sdělit, abych mohl poukázanou částku odeslat na kongresový účet na Slovensku.

Milí bratři a sestry, přeji Vám Boží požehnání a ochranu Panny Marie a těším se na spolupráci v roce 2016. S pozdravem “Dio benu!” zůstává Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


    Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.7.2015 ĝis la 31.10.2015: Baierová Bohumíra, Bendová Marie, Černá Květoslava, Dzuňová Anna, Hamajdová Jaroslava, Haupt Rainer, Havlík František, Chodníček Jaroslav, Chroboková Jana, Jemelka František, Kalný Jan, Kaprál Václav, Kepencay Tibor, Klumparová Marie, sac. Kobza Xaver, Lotter Alfred, Moser Johannes, Pelclová Bohuslava, Pospíchalová Hana, Příhodová Zdenka, Stránská Květa, Štěpánková Anežka, Vencl Jiří, Wirges Willi, Zámečníková Miroslava. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2015 (25) - číslo 4 (100).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso