Situo: en la urbocentro apud
Schlosskirche, 200 m de la
urbocentra stacidomo
Organizanto:
Esperanto-Ligo por
Kristanoj en Germanujo r.a.
Wolfram Rohloff, Am Marktplatz 82,
D-09496 Marienberg, Germanujo
tel. 0049
37363 / 4423
keli.prezidanto@web.de
Partopren-kotizoj: La prezo por tranoktado kaj 3 manĝoj tage en plurlita ĉambro
(3-7 litoj), kotizoj por eniroj, gvidadoj kaj trajna ekskurso al Leipzig estas
175 € por ĉiu persono. Kiu venas el eksterlando, ricevas rabaton de 40 €.
Krompago por dulita ĉambro: (haveblas nur malmultaj): 26 €.
Programo
Biblia rondo pri la letero de la apostolo Paŭlo al la Galatoj,
komuna kantado, gvidata vizito de la urbo Wittenberg, de la domo de Melanchthon,
de la kastela preĝejo. Ekskurso al Leipzig kaj partopreno en moteta diservo kun
la fama ĥoro de la Tomasianoj (kondiĉe de sukcesa mendo).
Muzika
organizanto: Stefan Lepping.
Demandojn pri la
programo direktu al Wolfram Rohloff.
Kondiĉoj
de aliĝo
Via aliĝo
validas post la alveno de via antaŭpago de 30 € por ĉiu persono kaj estos
konfirmata post ricevo. La reston nepre pagu ĝis la 30a de novembro 2016,
ĉar la junulargastejo reprenos litojn senpage nur ĝis komence de decembro.
La antaŭpago ne
estas repagebla, sed vi povas ĉiam aliĝigi anstataŭanton (samseksan). Kiu havas
tro malmultan monon por povi pagi la partoprenkotizojn, turnu sin al la
trezoristo pri eksterordinara subvencio.
Demandojn pri
aliĝoj kaj financoj direktu al la
trezoristo de la Bibliaj Tagoj:
Rudolf Fischer,
Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde