Celoj de IKUE:
- - per Esperanto plenumi la ordonon de Jesuo
Kristo: "Iru en la tutan mondon kaj
prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo" ;
- - montri la unuecon de la Eklezio uzante la
internacian lingvon;
- - kontribui al realigo de la homaj
interkompreno, frateco kaj paco;
- - strebi "por ke
ĉiuj estu unu".
Agado:
IKUE kunlaboras kun la
Universala Esperanto Asocio kaj ankaŭ havas riĉajn ekumenajn
kontaktojn. Ĝi laboras man-en-mane kun fratina organizaĵo Kristana
Esperantista Ligo Internacia (KELI),
kiu grupigas antaŭĉie evangelianajn kristanojn.
Altan protekton de IKUE transprenis ĉefepiskopo de
Prago Miloslav Kardinalo Vlk, la Prezidanto de la Konsilantaro de
Eŭropaj Episkopaj Konferencoj, kiu mem estas esperantisto.
Preskaŭ ĉiujare IKUE aranĝas katolikajn aŭ
ekumenajn kongresojn. Okaze de diversaj renkontoj oni celebras
Diservojn en Esperanto, kiun rekonis
Sankta Seĝo kiel liturgian lingvon.
Adreso de IKUE:
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista |
Via di Porta Fabbrica 15 |
I-00165 ROMA RM |
Italio |
telefono + fakso:
+39-06.39.63.81.29 (funkcias 24
hore) |
|
retadreso: |
 |
Landaj reprezentantoj de IKUE:
Nomojn kaj adresojn de Landaj reprezentantoj vi
trovas
ĉi tie.
|