Mesaĝo de la nova ĉefepiskopo de Milano, Italio,
al italaj katolikaj esperantistoj

 
 
  Kardinalo Dionigi Tettamanzi

Kiel konate, kardinalo Dionigi Tettamanzi (ĝis nuna ĉefepiskopo de Genova) estas la nova ĉefepiskopo de urbo Milano, posteulo de kard. Carlo Maria Martini.

La milanaj katolikaj esperantistoj skribis al kard. Tettamanzi bonvenigan kaj bondeziran leteron, memorigante la fakton ke en 1998 li ĉeestis la kongreson de la itala IKUE-sekcio kaj predikis en esperanto.
Kard. Tettamanzi respondis per itallingva letero jene:

"Elkoran dankon pro Via bondeziro kaj Via preĝado por mia nova servado al la Eklezio de Milano.
Mi bone memoras la renkonton en Arenzano en 1998. Laŭ la ondo de tiu Sankta Meso (inkluzive de la prediko) celebrita en Esperanto, mi petdeziras ke via Centro pli kaj pli konfirmiĝu je la profundaj motivoj de esperanto - en mondo tiom diserigita - kaj disvastiĝu.
Kune kun la bondeziro, mi certigas preĝojn por ĉiuj kaj ĉiu el Vi.
Kun alta elkoreco
Dionigi kard. Tettamanzi