|
Nomo
kaj sidejo
1. La Internacia Katolika
Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.), fondita en 1910, estas tutmonda senprofita
asocio de katolikaj esperantistoj.
2. La sidejo de IKUE estas ĝia Centra Oficejo (C.O.) en Romo,
Italio.
Patronoj
3. La ĉielaj patronoj de
IKUE estas: la Dipatrino de l’ Espero, Sankta Pio la Deka, Beata Maksimiliano
Kolbe.
4. La estraro povas peti
eminentajn personojn patrone protekti IKUE, ĝiajn kongresojn, instituciojn
k.s. per sia influo kaj aŭtoritato.
Celo
5. IKUE celas
pere de Esperanto:
a) plenumi la ordonon de
Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu
kreitaĵo” (Mark 16: 15);
b) montri la unuecon de la
Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;
c) kontribui al realigo de la
homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;
d) strebi “por ke ĉiuj
estu unu” (Joh 17:21).
Rimedoj
6. Por atingi
tiujn celojn estas uzataj de IKUE ĉiuj efikaj rimedoj kaj precipe:
a) formado de komunumoj,
prefere religiaj, por preĝi, kanti, studi kaj labori per kaj por Esperanto;
b) organizado de E-bibliotekoj;
c) uzado de Esperanto en
amaskomunikiloj;
d) eldono de oficiala organo,
jarlibro kaj aliaj publikajoj;
e) enkonduko de Esperanto en
internaciajn religiajn kunvenojn kaj eldono de koncernaj dokumentoj;
f) starigo de katolikaj esperantistaj ligoj;
g) kontaktiĝo
kun diversaj ekleziaj instancoj kaj organizaĵoj;
h) edukado de
aktivuloj por la kristana esperantista agado.
Membraro
7. Membro de
IKUE povas farigi ĉiu, kiu subskribas deklaracion kaj akceptas ĝian
Statuton. Oni distingas tri kategoriojn de membroj:
a) membroj-abonantoj (MA):
ili pagas ordinaran kotizon;
b) membroj-subtenantoj (MS):
ili pagas ĉiujare almenaŭ la duoblan bazan kotizon;
c) membroj dumvivaj (MD): ili
pagas unufoje 20-oblan bazan kotizon.
Ĉiuj
membroj ricevas membrokarton, la oficialan revuon kaj ĉiujn aliajn
dokumentojn. Ili havas voĉdonrajton po unu voĉo en la ĝeneralaj
kunvenoj.
8. La membrojn
prezentitajn de landa ligo aŭ landa reprezentanto akceptas, malakceptas aŭ
eksigas la estraro. Kontraŭ la decido de la estraro estas ebla plendo
ĉe la ĝenerala kunveno, kies decido estas definitiva; ĝis la
decido de la ĝenerala kunveno validas tiu de la estraro.
9. Membro, kiu
ne pagis la kotizon antaŭ la fino de decembro, malgraŭ dufoja averto,
estas konsiderata kiel eksiĝinta.
Landaj
ligoj, IKUEJ, Apartaj fakoj
10.Landa ligo estas organizaĵo de samlandaj IKUE-anoj. Ĝi
estas memstara kaj elektas sian estraron, fiksas sian agadon kaj se eble
organizas jarajn kunvenojn.
11.Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista junularo (IKUEJ)
kunigas junajn katolikajn esperantistojn, kiuj agas en la kadro de IKUE kaj ties
landaj ligoj. Ĝi estas administracie kaj finance memstara kaj laboras laŭ
propra Statuto.
12. Aparta
fako estas memstara organizaĵo de IKUE-membroj kunlaborantaj per speciala
agado laŭ propra Statuto.
13. Landaj
ligoj, IKUE kaj Apartaj fakoj raportas al la IKUE-C.O. pri sia stato kaj agado.
Ili proponas al la ĝenerala kunveno kandidatojn je komitatanoj konforme kun
art. 19 kaj 20.
Organoj
14. La organoj
de IKUE estas la ĝenerala kunveno,la plenumkomitato kaj la estraro kun sia
Centra Oficejo.
Ĝenerala
kunveno
15. La ĝenerala
kunveno estas komuna kunveno de ĉiuj membroj de la asocio kaj okazas
minimume unufoje dum ĉiu jarduo. La estraro fiksas la lokon kaj daton de la
ĝenerala kunveno, kiu povas okazi dum internacia kongreso.
16. La ĝenerala
kunveno estas la plej alta organo de la asocio; ĝi decidas pri la
IKUE-laborprogramo, elektas kaj eksigas la prezidanton, la membrojn de la
plenumkomitato laŭ art. 20 kaj la estraron; prijuĝas la plendojn,
kontrolas la financojn. Ĝi povas transdoni parton de siaj povoj al la
plenumkomitato.
17. La tagordo
de la ĝenerala kunveno starigita de la estraro devas esti anoncita en la
oficiala revuo minimume tri monatojn antaŭ la kunveno. Pri aferoj ne
anoncitaj en la tagordo la ĝenerala kunveno povas diskuti kaj decidi sed
nur post la rajtigo de la prezidanto.
18. La estraro
de IKUE estas ankaŭ estraro de la ĝenerala kunveno. En la ĝenerala
kunveno partoprenas ĉiuj membroj. La estraro povas postuli, ke antaŭ
ol voĉdoni la membroj prezentu sian validan membrokarton. Ĉiu voĉdonanto
havas nur unu voĉon. La neĉeestantaj membroj povas, se necese, voĉdoni
per letero aŭ per komisiito kun skriba mandato. La ĝenerala kunveno
povas decidi, ke unuopaj decidoj pri proponoj aŭ elektoj okazu ne dum la
kunveno, sed per letera voĉdono de la tuta membraro.
Plenumkomitato
19. La
plenumkomitato konsistas el la prezidantoj de la landaj ligoj, IKUEJ-sekcioj kaj
apartaj fakoj kaj ties kromaj reprezentantoj, kiuj estas elektitaj de la ĝenerala
kunveno por kvar jaroj.
20. Ĉiu
ligo, fako aŭ sekcio rajtas proponi al la ĝenerala kunveno nomojn de
siaj abonantaj, subtenantaj kaj dumvivaj membroj, el kiuj la ĝenerala
kunveno elektas komitatanojn laŭ jena ordo:
1 komitatanon por ĉiu asocio
havanta de 20 ĝis 99 membrojn,
2 komitatanojn por ĉiu asocio
havanta de 100 ĝis 300 membrojn,
3 komitatanojn por ĉiu asocio
havanta pli ol 300 membrojn.
21. En kazo de
neceso, la plenumkomitato anstataŭas la ĝeneralan kunvenon pri urĝaj
aferoj kaj faras provizoran decidon ĝis la venonta ĝenerala kunveno,
kiu findecidos.
22. La
plenumkomitato prizorgas la efektivigon de la decidoj de la ĝenerala
kunveno, fiksas la kotizojn, konsilas kaj kontrolas la IKUE-estraron. Pro tio la
estraro siavice raportas al la plenumkomitato dum ĝia kunveno pri sia agado.
23. La
plenumkomitato kunvenas laŭeble ĉiujare, sed minimume unufoje dum
ĉiu jarduo, kutime dum la IKUE-kongresoj. Ĝi elektas siajn proprajn
prezidanton kaj sekretarion, kies tasko daŭras 4 jarojn. Ili okazigas, se
necese, skriban voĉdonadon. Ili estas reelekteblaj.
Estraro
24. La estraro konsistas el minimume 6 membroj kaj la
prezidanto elektitaj por 4 jaroj dum ĝenerala kunveno el kandidatoj
prezentitaj de landaj ligoj, IKUEJ kaj apartaj fakoj.
25. La estraro dividas inter siaj anoj la funkciojn de: 2
vicprezidantoj, sekretario, vicsekretario, kasisto kaj estrarano por specialaj
taskoj.
Se neniu estrarano estas sacerdoto,
la estraro elektas religian konsilanton, kiu esprimas sian opinion pri la
religia flanko de la IKUE-agado.
26. Estrarano,
kiu per sia agado aŭ konduto ege malutilas al IKUE, la plenumkomitato
eksigas kaj provizore anstataŭigas ĝis la venonta ĝenerala
kunveno, kiu findecidos.
27. La estraro
prizorgas pere de la Centra Oficejo la administradon de IKUE sub la kontrolo de
la plenumkomitato. Ĝi nomas la landajn reprezentantojn laŭ propono de
la landa ligo, fiksas la buĝeton, nomas la direktoron kaj ceterajn deĵorantojn
de la C.O. kaj direktorojn aŭ administrantojn de aliaj oficejoj, elektas la
redaktoron de Espero Katolika, kreas novajn servojn kaj aranĝojn, okazigas
la internaciajn kongresojn, konferencojn k.t.p. La estraro de IKUE estas ankaŭ
kongresestraro. La estraro estas kompetenta por ĉiuj aferoj, kiuj laŭ
ĉi tiu Statuto ne estas rezervitaj al iu alia organo.
28. Neniu
povas esti samtempe estrarano kaj komitatano. Iliaj funkcioj estas senpagaj. La
plenumkomitato povas en escepta kazo doni al estrarano por difinita tasko,
konvenan rekompencon.
29. Post
4-jara deĵorado la prezidanto, estraranoj kaj komitatanoj estas ĉiam
denove reelekteblaj.
Taskoj de
estraranoj
30. La
estraranoj interkonsentas per decidoj pri ĉiu sia agado. Ili povas ankaŭ
decidi ke unu estrarano plenumu memstare, certan, difinitan taskon en la nomo de
la tuta estraro. Por decidi ili kunvenas aŭ okazigas inter si skriban voĉdonadon.
31. La
prezidanto reprezentas IKUE en juraj kaj nejuraj aferoj kaj subskribas ĉiujn
oficialajn dokumentojn kun la sekretario aŭ direktoro de la C.O. kaj kun la
kasisto. Li kontrolas kaj kunordigas la funkciojn de diversaj estraranoj. Li
aranĝas oftajn personajn kontaktojn inter ili por interŝanĝi
sugestojn kaj stimuli ĉiujn al reciproka kunlaboro. Li prezidas la
kongresojn, ĝeneralajn kunvenojn kaj aliajn kunsidojn.
32. La
vic-prezidanto(j) helpas kaj konsilas la prezidanton, anstataŭas lin en
kunvenoj kaj kunsidoj, kiam li forestas. Post eksiĝo aŭ morto de la
prezidanto la unua estas aganta prezidanto ĝis la elekto de nova prezidanto.
33. La
sekretario faras protokolojn pri la kunsidoj de la estraro kaj de la ĝenerala
kunveno, publikigas la oficialan raporton pri la IKUE-kongreso en la oficiala
revuo. Li subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kun la prezidanto kaj
kasisto aŭ povas komisii ĉi tiun taskon al la direktoro de C.O. Almenaŭ
unufoje dum la jaro li mem aŭ pere de la direktoro de la C.O. informas la
plenumkomitaton pri la farita laboro. En kazo de malhelpo li estas anstataŭata
de la vic-sekretario.
34. La kasisto
projektas le IKUE-buĝeton En la ĝenerala kunveno li raportas pri la
financa stato de la asocio. Li estas ankaŭ peranto inter la kasisto de la
C.O. kaj la kasistoj de landaj ligoj. Li prizorgas la tutan IKUE-havaĵon.
La Centra
Oficejo
35. La Centra
Oficejo (C.O.) estas la oficiala sidejo de IKUE, dependanta de la estraro. La
C.O. direktas la tutan teknikan kaj administran laboron kaj dokumentas ĝin.
Ĝi servas kaj realigas petojn de ĉiuj, kiuj sin adresas al IKUE. La
agado de la C.O. estas ĉiujare reviziata de tri estraranoj, rajtigitaj de
la prezidanto.
36. La deĵorantaro
de la C.O. konsistas el: direktoro, sekretario, kasisto kaj tri konsilantoj;
ĉiuj nomitaj de la estraro. Deĵoranto de la C.O. povas ankaŭ esti
mem estrarano.
Taskoj de
C.O. - funkciuloj
37. La
direktoro respondecas pri la tuta agado de la C.O. antaŭ la IKUE-estraro.
Li povas anstataŭi la IKUE-Sekretarion laŭ ties komisio kaj tiam li
subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kune kun la prezidanto kaj la
IKUE-kasisto aŭ lia reprezentanto-kasisto de la C.O.
38. La
sekretario de la C.O. prizorgas la administradon de la C.O.
39. La kasisto
de la C.O. prizorgas ĉiujn en- kaj el- spezojn de la C.O. konsente kun la
IKUE-kasisto. Li administras tutan havaĵon de la C.O., tenas kontlibrojn
sub la kontrolo de la IKUE-kasisto kaj almenaŭ du revizoroj. Li faras la
elspezojn nur kontraŭ la pruva fakturo.
40. La
konsilanto servas diversmaniere per sia helpo laŭ propra sperto kaj bezono
de la C.O. Li rajtas partopreni en laborkunsidoj de la C.O.- funkciuloj.
Oficiala revuo kaj landaj
reprezentantoj
41. IKUE
eldonas oficialan revuon “Espero Katolika”, kies ĉefredaktoro estas
nomata de la estraro. Li starigas la redakcian komitaton.
42. La estraro
aprobas landajn reprezentantojn de IKUE laŭ propono de la landa ligo se
ĝi ekzistas, aŭ nomas ilin laŭ sia sperto.
43. La landa
reprezentanto kolektas abonkotizojn por la revuo kaj sendas ilin al la
IKUE-kasisto, varbas novajn membrojn kaj reprezentas la aferojn de IKUE antaŭ
landaj aŭtoritatuloj, ĉu ŝtataj ĉu ekleziaj, se ne ekzistas
landa ligo.
Financa
administrado de IKUE
44. La financa
jaro estas la civil-kalendara jaro.
45. La
monrimedoj de la asocio konsistas el: abon- kaj membro-kotizoj, donacoj, heredaĵoj,
profito el vendado de IKUE-eldonaĵoj, reklamoj kaj pagitaj anoncoj en la
revuo ks.
46. Komence de
januaro la kasisto de IKUE prezentas la buĝeton por la kuranta jaro kaj
submetas la kont-librojn de la pasinta jaro al la kontrolo de tri revizoroj
elektitaj de la plenumkomitato. Post la kontrolo la revizoroj prezentas al la
plenumkomitato kaj estraro la raporton pri la stato de la kontlibroj kaj financa
administrado.
47. IKUE
finance respondecas per la subskriboj de la prezidanto, de la sekretario,
respektive de la direktoro de la C.O. kaj de la IKUE-kasisto aŭ resp. la
kasisto de la C.O.
48. Kun
escepto de par. 50 kaj 51, ĉiuj decidoj de la ĝenerala kunveno,
plenumkomitato kaj la IKUE-estraro estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonantoj.
En kazo de la voĉegaleco, la prezidanto decidas. Se okazas percirkulera voĉdonado
la propono estas akceptita se, dum tri monatoj post la forsendo de la cirkulero,
duono de la voĉdonintoj. ne deklaras sin kontraŭ la akcepto.
Rilato al
aliaj organizaĵoj
49. IKUE povas
interkonsenti kun aliaj organizaĵoj sur la kampo de kristana agado aŭ
Esperanta, kondiĉe ke tio faciligas aŭ akcelas la atingon de ĝiaj
celoj kaj neniel kaŭzas konflikton kun ĝia bazo.
Statutŝanĝo
kaj dissolvo
50. La statuto
estas ŝanĝebla nur per la ĝenerala kunveno laŭ propono de la
estraro aprobita de la plenumkomitato. La ŝangon devas aprobi 2/3 de la voĉdonintoj.
51. Dissolvo
de IKUE okazas laŭ la samaj reguloj fiksitaj de la artikolo 50 por ŝanĝo
de la statuto. Se la dissolvo estas aprobita de 2/3 de la voĉdonintoj devas
esti farita decido ankaŭ pri la havaĵo de la asocio. Se pro iu ajn kaŭzo
tiu decido ne estas farita, la prezidanto disponas pri la havaĵo kiel eble
plej bone, atentante la celojn de la Unuiĝo; ĉiuokaze ne eblas disdoni
la menciitan havaĵon inter la membrojn.
Reprezentanto
en Italio
52. Kaze, ke
la Prezidanto de IKUE ne havas italan civitanecon, kaj ke por specifaj aktoj
estas postulata la posedo de la menciita civitaneco, reprezentas IKUE en la
rilatoj kun la italaj aŭtoritatuloj la direktoro de la C.O., aŭ, en la
kazo ke ankaŭ ĉi-lasta ne estas itala civitano, reprezentanto nomumita
ĉi-cele de la prezidanto.
Portempaj
kaj finaj dispozicioj
53. Por la
unua apliko de ĉi tiu statuto kaj ĉiuokaze ne pli malfrue ol la 31a de
decembro 1979, atende ke efektiviĝu la balotoj kaj nomunumoj antaŭviditaj
kiel ordinara proceduro, la funkcioj de la estraro estas plenumataj fare de la
prezidanto de IKUE; tiuj de la plenumkomitato fare de la membroj de la C.O.;
tiuj de la vicprezidantoj kaj de la sekretario de IKUE fare de la direktoro de
la C.O.; tiuj de la kasisto de IKUE, fare de la kasisto de la C.O.
Sekve, kiel portempa aranĝo,
IKUE sindevigas per la kunaj subskriboj de la prezidanto, de la direktoro de la
C.O. kaj de la kasisto de la C.O.
54. En kazoj
ne antaŭviditaj en ĉi tiu statuto aŭ pro diverseco de opinioj pri
la aplikado de la paragrafoj, la estraro decidas provizore kaj submetas tiun
decidon al la ĝenerala kunveno por findecido.
Evoluetapoj
de
la statuto
La unua IKUE-statuto
estis akceptita en Parizo 1-4-1910, modifita 23-7-1966 en St. Gallen, fine
ĝi estis reviziita 19-8-1977 en Ĉenstoĥovo kaj la saman jaron
prezentita al la Sankta Seĝo. Ĝi estis registrita en Romo 3-2-1978.
|