|
|
|
La kompleta Rozario entenas 20 misterojn (aŭ “dekojn”). Ĝi estas dividita en kvar partojn; en ĉiu parto oni meditas kvin misterojn. La dekoj povas esti disigitaj, kondiĉe ke oni kompletigu la kronon en la sama tago. Kiam oni ne trapreĝas la tutan Rozarion, oni povas preĝi nur unu kronon kun grupo de misteroj.
1. Krucsigno sur la krucifikso kaj komenca Alvoko: En la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.
Estas diversaj, laŭ la nuna praktiko, la manieroj por komenci la Rozarion en la diversaj ekleziaj kuntekstoj. En kelkaj regionoj oni kutimas komenci per la alvoko de la Psalmo 69: “Ho
Dio venu savi min”. “Sinjoro venu rapide helpi min”.
Aliloke oni komencas per la Kredo (Apostola Kredkonfeso) Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia unusola Filo, nia Sinjoro, kiu estis koncipita de la Sankta Spirito, naskiĝis el Virgulino Maria, suferis sub Poncio Pilato kaj estis krucumita, mortis kaj estis entombigita; Li descendis al la infero, la trian tagon Li reviviĝis, ascendis en la ĉielon, eksidis ĉe la dekstro de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, je la sankta katolika Eklezio, je la unueco de la sanktuloj, je la pardono de la pekoj, je la reviviĝo de la korpoj, je la eterna vivo. Amen.
Sur
la 5 globetoj kiuj unuigas la kruceton kun la krono:
2.
Unu “Patro Nia” sur la unua granda globeto. Patro Nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via Regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.
3.
Po unu “Saluton, Maria” sur ĉiu el la tri
malgrandaj globetoj, por la fido, la espero kaj la karitato. Saluton,
Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la
virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria,
Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.
4.
“Gloro al la Patro” sur la posta granda globeto. Gloro
al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Sankta Spirito,kiel estis en la
komenco,kaj nun kaj ĉiam, kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.
5.
La preĝo de
Fatimo “Ho Jesuo” sur la granda globeto. Ho Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton. (La
Madono en Fatimo, 13an de julio 1917).
Sur
la krono:
6a.
Eldiro de la Mistero sur la
granda globeto Oni
legas taŭgan biblian kaj edifan tekston. Oni faras mallongan paŭzon
por mediti la celebratan Misteron.
La Misteroj de la Rozario estas:
ĜOJAJ,
lunde kaj sabate -
La anonco de la Anĝelo al la Virgulino Maria -
Vizito de Maria al Elizabeto - La naskiĝo de la Infano Jesuo en
Betlehemo -
La Infano Jesuo prezentita ĉe la Templo - Jesuo retrovita en la Templo meze de la instruistoj
DOLORAJ,
marde kaj vendrede -
La preĝado kaj la agonio de Jesuo en la Olivarba ĝardeno -
La kruela skurĝado de Jesuo ĉe la kolono -
Jesuo kronita per tre pikantaj dornoj -
Dolorplena vojaĝo de Jesuo al Kalvario -
Krucumo kaj morto de Jesuo sur la kruco.
GLORAJ, merkrede kaj dimanĉe -
Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo el la morto -
Ĉieleniro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo -
Descendo de la Sankta Spirito sur la
Apostolojn kaj Marian en la Vespermanĝejo -
Ĉielenpreno de la Virgulino Maria -
Kronado de la Beata Virgulino Maria Reĝino de la Ĉielo
kaj de la Tero.
de la LUMO, ĵaŭde - La Bapto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo
ĉe Jordano - La nupto en Kano - Jesuo anoncas la Regnon de Dio kaj
invitas al konvertiĝo - La Transfiguriĝo de Nia Sinjoro
Jesuo Kristo sur Monto Tabor -
La starigo de la Eŭkaristio. La
laŭtaga medito de la misteroj ne konsistigas limigon de la persona
kaj komunuma meditado. Spiritaj
kaj paŝtistaj postuloj - kaj ĉefe liturgiaj koincidoj - povas
proponi taŭgajn adaptigojn. Tio kio vere gravas estas, ke la Rozario
estu pli kaj pli konceptata kaj travivata kiel kontemplada itinero.
6b. kaj “Patro Nia”
7.
“Saluton, Maria” sur ĉiu el la postaj 10 malgrandaj
globetoj de la krono.
8.
Post ĉiu deka “Saluton, Maria”, oni preĝas la “Gloro
al la Patro” kaj la preĝon de Fatimo “Ho Jesuo”. Poste
oni daŭrigas kiel depost numero 6, por ĉiuj aliaj misteroj.
9.
Je la fino de la Rozario oni preĝas la “Saluton, Reĝino”
kaj fine oni faras la Krucosignon. Saluton,
Reĝino, kompatema Patrino: nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero,
saluton! Al Vi ni vokas, ekzilitaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante
kaj plorante en ĉi tiu larmo-valo. Pro tio do, nia Perantino, rigardu
al ni per viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu
ekzilo Jesuon, la benatan frukton de via sino. Ho milda, ho pia, ho dolĉa
Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la
promesojn de Kristo. Amen. La
Rozario povas daŭri per la Loretanaj Litanioj. Sinjoro,
kompatu nin,
Sinjoro, kompatu nin Kristo,
kompatu nin,
Kristo, kompatu nin Sinjoro,
kompatu nin, Sinjoro, kompatu nin Kristo,
aŭdu nin,
Kristo, aŭdu nin Kristo,
elaŭdu nin,
Kristo, elaŭdu nin Patro
elĉiela, Dio,
kompatu nin Filo,
elaĉetanto de la mondo, Dio, kompatu
nin Sankta
Spirito, Dio,
kompatu nin Sankta
Triunuo, unu Dio, kompatu
nin Sankta
Maria,
preĝu por ni Sankta
Patrino de Dio,
" Sankta
Virgulino de virgulinoj, " Patrino
de Kristo,
" Patrino
de la Eklezio,
" Patrino
de la dia graco, " Patrino
tre pura,
" Patrino
tre ĉasta,
" Patrino
ĉiam virga,
" Patrino
senmakula,
" Patrino
aminda,
" Patrino
admirinda,
" Patrino
de la bona konsilo, " Patrino
de la Kreanto,
" Patrino
de la Savanto,
" Virgulino
tre prudenta,
" Virgulino
respektinda,
" Virgulino
prikantinda,
" Virgulino
potenca,
" Virgulino
milda,
" Virgulino
fidela,
" Spegulo
de justeco,
" Sidejo
de saĝeco,
" Kaŭzo
de nia ĝojo,
" Templo
de la Sankta Spirito,
" Tabernaklo
de la eterna gloro, " Loĝejo
konsekrita al Dio, " Rozo
mistika,
" Turo
Davida,
" Turo
ebura,
" Domo
ora,
" Arkeo
de l’ alianco,
" Pordo
ĉiela,
" Stelo
matena,
" Savo
de malsanuloj,
" Rifuĝo
de la pekuloj,
" Konsolantino
de la afliktitoj,
" Helpo
de la kristanoj,
" Reĝino
de la anĝeloj,
" Reĝino
de la patriarkoj,
" Reĝino
de la profetoj,
" Reĝino
de la apostoloj,
" Reĝino
de la martiroj,
" Reĝino
de la konfesantoj, " Reĝino
de la virgulinoj,
" Reĝino
de ĉiuj sanktuloj,
" Reĝino
sen la origina makulo
koncipita,
" Reĝino
ĉielenprenita,
" Reĝino
de la Sankta Rozario " Reĝino
de la familio,
" Reĝino
de la paco,
" ŜAFIDO
DE DIO, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
indulgu nin. ŜAFIDO
DE DIO, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
elaŭdu nin, ŜAFIDO
DE DIO,
kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
kompatu nin. Preĝu
por ni, ho Sankta Dipatrino
Fina Preĝo. Ni preĝu: Dio, via unusola Filo al ni per sia vivo, morto kaj resurekto akirigis eternan savon. Donu al ni, ni petas, kiam ni en la Sankta Rozario de la beata Virgulino Maria pri ĉi tiuj misteroj meditas, ke ni laŭ ili ankaŭ vivu kaj atingu tion, kion ili promesas. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
10.
Oni povas ankaŭ aldoni po unu “Patro Nia”, “Saluton,
Maria”, “Gloro al la Patro” laŭ la intencoj de la
Papo, la agon de sinkonsekro al la Senmakula Koro de Maria, kaj la preĝon
por la mortintoj. Ripozon
eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu
en paco. Amen.
|