|
|
La Papo petas ke
la leteron oni legu atente en ĝia tutaĵo. Li parolas pri sia proksimiĝo en
preĝado kun ĉiuj irlandaj katolikoj dum ĉi tiu tempo de amareco kaj li
proponas iradon por resaniĝo, renoviĝo kaj riparo. Li petas al ili
memorigi la rokon el kiu ili estis el-hakitaj kaj, aparte, la belan
kontribuon kiun la irlandaj misiistoj alportis por la civilizacio de
Eŭropo kaj por la disvastigo de Kristanismo en ĉiun kontinenton. Dum la
lastaj jaroj okazis multaj defioj kontraŭ la kredo en Irlando, ĉe la apero
de rapida socia ŝanĝiĝo kaj de malkresko de la emo al devotecaj kaj
sakramentaj praktikoj. Jen la kunteksto en kiu oni devas kompreni la
manieron laŭ kiu la Eklezio alfrontis la problemojn de seksa misuzo de
knaboj.
Multaj estas la
elementoj el kiuj fontis la problemo: nesufiĉa morala kaj spirita eduko en
la seminarioj kaj novicejoj; emo en la socio favori la pastraron kaj
aliajn ekleziajn aŭtoritatulojn; tute neoportuna zorgo pri la bona renomo
de la Eklezio kaj pri evito de skandaloj, kondukis al ne apliko, kiam ili
necesis, de la kanon-juraj punoj kiuj validis. Nur atente pristudante la
multajn motivojn kiuj startigis la krizon eblas precize identigi la
kaŭzojn kaj trovi sukcesajn rimedojn.
Dum ilia vizito
en Romo en 2006 la Papo instigis la irlandajn episkopojn “restarigi la
veron pri tio kio okazis en la pasinteco; alpreni ĉiujn rimedojn por eviti
ke ĝi reokazu estonte; certigi ke la principoj de justeco estu plene
respektataj kaj, ĉefe, resanigi la viktimojn kaj ĉiujn kiuj estis trafitaj
de tiaj grandegaj krimoj”. Ekde tiu momento Benedikto la 16a volis
renkonti la viktimojn plur-okaze, aŭskultante iliajn travivaĵojn, preĝante
kun ili kaj por ili, kaj li pretas refari tion estonte. Pasint-februare li
alvokis al Romo la irlandajn episkopojn por pristudi kun ili la
alprenatajn rimedojn por ripari la problemon, kun aparta atento pri
proceduroj kaj agad-manieroj nun validaj por certigi la defendon de la
knaboj en ekleziaj medioj kaj por respondi tuj kaj kun justeco al la
denuncoj pri misuzoj.
En ĉi tiu
paŝtista letero la Papo rekte parolas al serio da grupoj interne de la
irlanda katolika komunumo, sub la lumo de la situacio kiu estiĝis. Sin
adresante tut-unue al la viktimoj de misuzo, li konstatas la teruran
perfidon kiun ili suferis kaj diras al ili ke li estas bedaŭro-plena pro
tio, kion ili eltenis. Li agnoskas ke en multaj kazoj neniu pretis
aŭskulti ilin kiam ili trovis la kuraĝon paroli pri la okazintaĵo. Li
konscias pri la sento travivata de tiuj, kiuj estis en internulejoj,
komprenante ke ili ne havis manieron por fuĝi el siaj suferadoj. Kvankam
rekonante ke por multaj el ili estas malfacile pardoni aŭ repaciĝi kun la
Eklezio, tamen li instigas ilin ne perdi la esperon. Jesuo Kristo, li mem
viktimo de maljustaj suferoj, komprenas la abismon de ilia doloro kaj ĝian
postsekvon en iliaj vivoj kaj rilatoj. Malgraŭ tio, ĝuste la vundoj,
transformitaj de liaj elaĉetantaj suferoj, estas la rimedoj pere de kiuj
la povo de malbono estas venkita kaj ni renaskiĝas al vivo kaj espero. La
Papo instigas la viktimojn serĉi en la Eklezio la okazon por renkonti
Jesuon Kriston kaj ĉerpi resaniĝon kaj repaciĝon remalkovrante la senfinan
amon kiun Kristo havas por ĉiu el ili.
En siaj vortoj
al la pastroj kaj religiuloj kiuj faris misuzojn de junuloj, la Papo
memorigas al ili ke ili devas respondi fronte al Dio kaj al la juĝejoj
taŭge starigitaj pro la pekaj kaj krimaj agoj kiujn ili faris. Ili
perfidis sanktan konfidon kaj ĵetis honton kaj malhonoron sur siajn
kunfratojn. Gravan damaĝon oni faris ne nur al la viktimoj, sed ankaŭ al
la publika percepto pri la pastreco kaj religia vivo en Irlando. Dum li
ordonas al ili ke ili submetiĝu je la postuloj de justico, li memorigas al
ili ke ili ne devas malesperi je la mizerikordo de Dio, kiun Dio libere
proponis ankaŭ al plej grandaj pekuloj, se ili pripentas siajn agojn,
pentofaras kaj humile preĝpetegas pardonon.
La Papo
kuraĝigas la gepatrojn esti konstantaj en la malfacila tasko instrui al la
gefiloj rekoni ke ili estas amataj kaj dezirataj kaj por estigi en ili
sanan mem-estimon. La gepatroj havas la unuarangan respondecon eduki la
novajn generaciojn al moralaj principoj kiuj estas esencaj por civila
civilizacio. La Papo invitas la knabojn kaj gejunulojn trovi en la Eklezio
la eblecon de vivodona renkontiĝo kun Kristo kaj ne lasi ke ilin bremsu la
neglektoj de kelkaj pastroj kaj religiuloj. Benedikto la 16a turnas la
rigardon al la kontribuo de la junuloj por la renoviĝo de la Eklezio. Li
instigas ankaŭ la pastrojn kaj religiulojn ne senkuraĝiĝi sed male
renovigi sian sindediĉon je la respektivaj apostoladoj, agante harmonie
kun la superuloj, por proponi novan vivon kaj dinamismon al la Eklezio en
Irlando pere de sia vivanta atesto de la elaĉetanta agado de la Sinjoro.
Al la episkopoj
de Irlando la Papo rimarkigas la gravajn erarojn de pritakso kaj la
malsukceson de la “leadership” (gvidado) de multaj el ili, ĉar ili ne
aplikis laŭ korekta maniero la kanon-jurajn procedurojn por la respondo al
denuncoj pri mis-uzoj. Kvankam estis ofte malfacile scii kiel alfronti
komplikajn situaciojn, tamen restas la fakto ke oni faris gravajn erarojn
kaj, konsekvence, ili perdis kredindecon. La Papo kuraĝigas ilin daŭre
klopodi decide por ripari la erarojn de la pasinteco kaj por preventi ĉiun
ilian ripeton, plene aplikante la kanonan juron kaj kunlaborante kun la
civilaj aŭtoritatuloj en la sektoroj de ilia kompetenteco. Li krome
invitas la episkopojn sindevigi por fariĝi sanktaj, proponi sin kiel
modelojn, kuraĝigi la pastrojn kaj fidelulojn fari sian parton en la vivo
kaj misio de la Eklezio.
Fine la Papo
proponas kelkajn specifajn paŝojn por stimuli la renoviĝon de la Eklezio
en Irlando. Li petas al ĉiuj oferi siajn pentofarojn de ĉiu vendredo dum
unu jaro ripare al la pekoj de misuzo kiuj okazis. Li rekomendas oftan
konfes-prenon kaj eŭkaristan adoradon. Benedikto la 16a anoncas sian
intencon okazigi apostolajn vizitojn al kelkaj diocezoj, ordenoj kaj
seminarioj kun la kunlaboro de la roma Kurio kaj li proponas nacian mision
por la episkopoj, pastroj kaj religiuloj en Irlando.
En ĉi tiu jaro
dediĉita en la tuta mondo al la pastroj, Benedikto la 16a proponas la
personon de sankta Johano Maria Vianney kiel modelon kaj propetanton por
revivigita pastra servado en Irlando. Post danko al ĉiuj kiuj aktivis
zorgeme por decide alfronti la problemon, la Papo finas sian leteron per
Preĝo por la Eklezio en Irlando, eldirebla de ĉiuj fideluloj por preĝe
alvoki la gracon de resaniĝo kaj renoviĝo dum ĉi tiu tempo de malfacilaĵoj.
|
| |
Preĝo por la Eklezio en Irlando
Dio de niaj patroj.
renovigu nin en la kredo, kiu por ni estas vivo kaj savo,
en la espero, kiu promesas pardonon kaj internan renoviĝon,
en la karitato, kiu purigas kaj malfermas niajn korojn
por ami Vin, kaj en Vi, ĉiujn niajn gefratojn.
Sinjoro Jesuo Kristo,
ke la Eklezio en Irlando povu renovigi sian jarmilan sindevigon
por la formado de niaj gejunuloj laŭ la vojo de la vero,
de la boneco, de la sankteco kaj de la malavara servo je la socio.
Sankta Spirito, konsolanto, advokato kaj gvidanto,
inspiru novan printempon de sankteco kaj apostola zorgo
por la Eklezio en Irlando.
Nia malfeliĉo kaj niaj larmoj,
nia sincera klopodo rektigi la erarojn de la pasinteco,
kaj nia firma intenco korekti,
povu alporti abundajn fruktojn de graco
por la pliprofundiĝo de la kredo
en niaj familioj, paroĥoj, lernejoj kaj asocioj,
por la spirita progreso de la irlanda socio,
kaj por la kresko de karitato, justeco, ĝojo kaj paco, en la tuta homa
familio.
Al Vi, Triunuo,
kun plena konfido je la amoplena ŝirmado de Maria
Reĝino de Irlando, Patrino nia,
kaj je sankta Patriko, sankta Birgita kaj ĉiuj sanktuloj
ni konfidas nin mem, niajn geknabojn,
kaj la bezonojn de la Eklezio en Irlando.
Amen.
|
|