Oni prezentis la vatikanan EURO
 

Komuniko de la Filateli-Numismatika Buroo de la guberniejo de la Ŝtato de la Vatikana Civito prezentis (29. 10. 2001) la vatikanan EURO'n.

 
 

 

VATIKANAJ POŜTAJ VALORPAPEROJ

Ekde la unua de januaro 2002 la poŝtaj valorpaperoj eldonitaj de la Ŝtato de la Vatikana Civito surhavos la indikon de la valoro ekskluzive en EURO.

La poŝtaj valorpaperoj kun valoro esprimita en liroj kaj EUROJ (eldonoj ekde 1.1.2001 ĝis 31.12.2001) konservos komplete sian validecon, sekve sian afranko-povon, sen iu ajn tempa limo koncerne la valoron en EURO, ankaŭ post la 1.1.2002 kaj oni povos uzi ilin por miksaj afrankoj kun poŝtaj valorpaperoj eldonitaj nur en EURO.

Same, la poŝtaj valorpaperoj de la Ŝtato de la Vatikana Civito, kiuj surhavas la indikon de la valoro ekskluzive en liroj, kaj eldonitaj inter la 16a de oktobro 1963 kaj la 31a de decembro 2000, daŭre konservos komplete sian validecon, sekve sian afranko-povon, sen iu ajn tempa limo, ankaŭ post la 1.1.2002 sed oni ne povos uzi ilin por miksaj afrankoj kun poŝtaj valorpaperoj eldonitaj en liroj/EURO aŭ nur en EURO.

 

NACIA FLANKO DE LA EURO-VATIKANA

La Numismatika Buroo de la guberniejo de la Ŝtato de la Vatikana Civito ĝojas informi ke oni realigas, el teknika kaj arta vidpunkto, la nacian flankon de la EURO-vatikana, kies emisio okazos dum la unuaj monatoj de 2002; la artan realigon faris skulptisto Prof-ro Inĝ-ro Guido Veroi.

La nacia flanko de la EURO-vatikano bildigas la profilon , maldekstre rigardantan, de Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2a, suvereno de la Ŝtato de la Vatikana Civito

Por pli bone bildigi la karakterizojn de la moneroj, jen la bildoj de la tri uzataj modeloj, kaj precize:

2 EURO2 VATIKAN-EURO

 

1 EURO 1 VATIKAN-EURO

 

20 EURO-cent20 VATIKAN-EUROCENT

 

50 EURO-cent kaj 10 EURO-centKomuna modelo de la 50 kaj 10 VATIKAN-EUROCENT

 

 

5 EURO-cent; 2 EURO-cent e 1 EURO-cent

Komuna modelo de la 5, 2 kaj 1 VATIKAN-EUROCENT

 

 

Specifa normaro fiksos je la oportuna momento karakterizojn kaj kvanton de la priparolata emisio.