|
|
 |
Respektinda Sinjoro,
okaze de la 25a datreveno de la elsendoj en
Esperanto de Radio Vatikana, Vi volis esprimi al la Sankta Patro
devotecajn dankojn pro la ŝato plurfoje elmontrita por tiu lingvo kaj por
la iniciatoj por akceli ĝin.
La Papo, dankema pro la delikata penso kaj pro la
sentoj kiuj ĝin estigis, plezuriĝas pro la signifa atingita alvenpunkto
kaj, dum li petdeziras ke, pere de la elsendoj de Radio Vatikana, vastiĝu
ĉie la valoroj de solidareco kaj de paco, por kontribui al la repaciĝo
inter la homoj kaj al la renovigita konkordo inter la nacioj, li elkore
donas al Vi, al la kunlaborantoj, samkiel al ĉiuj kiuj aŭskultas la
menciitajn radiajn elsendojn, la favorigantan Apostolan Benon.
Dankema ankaŭ pro la ĝentilaj esprimoj al mi
adresitaj, mi profitas la okazon por konfirmi min, kun sentoj de
distingita saluto,
de Via Tre Respektinda Sinjoro devoteca en la
Sinjoro.
Angelo Kard. Sodano
Ŝtata Sekretario.
|