Eldonita
de IKUE kaj KELI,
eldonejo
PONTO-VERLAG 2001
ISBN
3-9803793-5-3
1472
paĝoj, 105 x 190 mm.
Presita
sur 33-g-fajna biblia papero
solide
bindita kun ruĝa lina kovraĵo
|

Kristana kantlibro en
Esperanto kun la titolo ADORU aperis en junio 2001, produktita en la
presejo de la renoma eldonejo Herder en Freiburg, Brisgovio (Germanio).
Temas pri evento komparebla kun la apero de E-tradukoj de la Sankta Biblio
en 1926 kaj la Roma Meslibro en 1995.
Ĝi enhavas liturgiajn tekstojn el diversaj tradicioj, rom-katolika,
ortodoksa kaj reformacia. Pli ol 900 kantoj (kun muziknotoj) el pli ol 20
lingvoj spegulas la tradicion de almenaŭ dek konfesioj.
Por diservoj okaze de E-kongresoj ĝi estas
grava helpo, sed ankaŭ por persona uzo. Kiel literatura verko poezia,
ADORU varbas por la intereso ankaŭ de esperantistoj ekster la kristana
medio.
Redaktis la tuton la pastroj Adolf Burkhardt (evangeliana) kaj Albrecht
Kronenberger (katolika). Gitarajn akordojn reviziis kaj komponis renoma
fakulo, eklezia muzik-direktoro Ernst Leuze.
La verko, sur plej alta profesia nivelo, tre taugas varbo-cele por pruvi
al kristanoj kaj eklezianoj, ke Esperanto vivas ankaŭ en la eklezioj kaj
utilas por interpopola kaj interkonfesia kompreniĝo.
|