Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo,
kaj vi ĉiuj, viroj kaj virinoj amataj de la Sinjoro!
“Lux
fulgebit hodie super nos,
quia natus est nobis
Dominus.
“Granda lumo hodiaŭ brilas super ni,
ĉar hodiaŭ naskiĝis al ni la Sinjoro”
(Roma Meslibro, Kristnasko, Meso de la Aŭroro, Enira
Antifono).
La liturgio de la Meso
de la Aŭroro memorigis al ni ke jam la nokto forpasis, la tago
antaŭeniĝis; la lumo kiu elradias el la groto de Betlehemo brilegas
super ni.
Tamen, la Biblio kaj la
Liturgio ne parolas al ni pri la natura lumo, sed pri lumo alia,
speciala, en kelka maniero alcelita kaj orientita al iu “ni”, tiu sama
“ni” por kiu la Infano de Betlehemo “naskiĝis”. Ĉi tiu “ni” estas la
Eklezio, la granda universala familio de la kredantoj en Kristo, kiuj
atendis kun espero la novan naskiĝon de la Savanto kaj hodiaŭ celebras
en la mistero la ĉiaman aktualecon de ĉi tiu evento.
Komence, ĉirkaŭ la kripo
de Betlehemo, tiu “ni” estis preskaŭ nevidebla je la okuloj de la homoj.
Kiel raportas al ni la Evangelio laŭ sankta Luko, ĝi ampleksis, krom
Maria kaj Jozefo, malmultajn humilajn paŝtistojn, kiuj alvenis al la
groto sciigite de la Anĝeloj. La lumo de la unua Kristnasko estis kvazaŭ
fajro ekbruligita en la nokto. Tute ĉirkaŭe estis mallumo, dum en la
groto brilegis la vera lumo “kiu lumas al ĉiu homo” (Joh 1,9).
Kaj tamen ĉio okazas en la simpleco kaj en la kaŝiteco, laŭ la stilo kun
kiu Dio agadas en la tuta historio de la savo. Dio amas ekbriligi
malvastajn lumojn, por poste lumigi larĝamplekse. La Vero, samkiel la
Amo, kiuj konsistigas ĝian enhavon, ekbrilas tie kie la lumo estas
akceptata, kaj poste ĝi disvastiĝas laŭ samcentraj radioj, kvazaŭ pro
kontakto, en la korojn kaj en la mensojn de tiuj kiuj, libere sin
malfermante al ĝia brilego, fariĝas siavice fontoj de lumo. Estas la
historio de la Eklezio kiu komencas sian iradon en la malriĉa groto de
Betlehemo, kaj tra la jarcentoj fariĝas Popolo kaj fonto de lumo por la
homaro. Ankaŭ hodiaŭ, pere de ĉiuj kiuj iras renkonte al la Infano, Dio
ankoraŭ ekbruligas fajrojn en la nokto de la mondo por voki la homojn
rekoni en Jesuo la “signon” de lia sava kaj liberiga ĉeesto kaj
plivastigi la “ni” de la kredantoj en Kristo al la tuta homaro.
Kie ajn estas iu “ni”
kiu akceptas la amon de Dio, tie brilegas la lumo de Kristo, ankaŭ en la
plej malfacilaj situacioj. La Eklezio, samkiel la Virgulino Maria,
oferdonas al la mondo Jesuon, la Filon, kiun Ŝi mem ricevis donace, kaj
kiu venis liberigi la homon el la sklaveco de la peko. Samkiel Maria, la
Eklezio ne timas, ĉar tiu Infano estas ĝia forto. Sed ĝi ne tenas Lin
por si: ĝi Lin oferdonas al ĉiuj, kiuj Lin serĉas kun koro sincera, al
la surteraj humiluloj kaj al la afliktitoj, al la viktimoj de perforto,
al ĉiuj kiuj sopiregas la bonon de la paco. Ankaŭ hodiaŭ, por la homa
familio profunde markita de serioza krizo ekonomia, sed pli frue morala,
kaj de la suferigaj vundoj de militoj kaj malpacoj, laŭ la stilo de la
kundivido kaj de la fideleco al la homo, la Eklezio ripetas kun la
paŝtistoj: “Ni iru ĝis Betlehemo” (Luk 2,15), tie ni trovos nian
esperon.
La “ni” de la Eklezio
vivas tie kie Jesuo naskiĝis, en la Sankta Lando, por inviti ĝiajn
loĝantojn forlasi ĉian logikon de perforto kaj venĝo, kaj sindevigi kun
denova vigleco kaj sindonemo survoje al paca kunekzistado. La “ni” de la
Eklezio ĉeestas en la ceteraj Landoj de Meza Oriento. Kiel ne pensi je
la turmentata situacio en Irako kaj je tiu malgranda ŝafaro da kristanoj
kiu vivas en tiu Regiono? Ĝi kelkfoje trasuferas perfortaĵojn kaj
maljustaĵojn, sed ĝi ĉiam strebas doni sian kontribuon al la konstruo de
la civila kunvivado kontraŭa al la logiko de la kunpuŝiĝo kaj al la
malakcepto de la najbaro. La “ni” de la Eklezio agadas en Srilanko, en
la korea Duoninsulo kaj en Filipinoj, samkiel en aliaj aziaj landoj,
kiel fermento de repaciĝo kaj paco. En la afrika Kontinento ĝi senĉese
levas sian voĉon al Dio per preĝpeti la finon de ĉia trudaĵo en
Kongolanda Demokrata Respubliko; ĝi invitas la civitanojn de Gvineo kaj
de Niĝerlando al la respekto de la rajtoj de ĉiu persono kaj al la
dialogo; al tiuj da Madagaskaro ĝi petas ke ili superu la internajn
dividojn kaj sin akceptu reciproke; al ĉiuj ĝi memorigas, ke ili estas
vokataj al la espero, malgraŭ la dramoj, la provoj kaj la malfacilaĵoj
kiuj daŭre ilin afliktas. En Eŭropo kaj en norda Ameriko, la “ni” de
la Eklezio stimulas al superado de la egoisma kaj teknikema pensmaniero,
al akcelado de la komuna bono kaj al la respekto je la pli malfortaj
personoj, ekde tiuj ankoraŭ ne naskiĝintaj. En Honduro ĝi helpas
rekomenci la institucian vojon; en la tuta Latinameriko la “ni” de la
Eklezio estas identiga faktoro, pleneco de vero kaj karitato kiun neniu
ideologio povas anstataŭi, alvoko al la respekto je la nefordoneblaj
rajtoj de ĉiu persono kaj al ĝia tuteca evoluo, anonco pri justeco kaj
frateco, fonto de unueco.
Fidela al la ordono de
sia Fondinto, la Eklezio estas solidara ku tiuj, kiuj estas trafitaj de
naturaj katastrofoj kaj de malriĉeco, ankaŭ en la riĉegaj socioj. Antaŭ
la elfuĝo de tiuj kiuj migras el sia lando kaj estas puŝataj
malproksimen de la malsato, de la netoleremo aŭ de la media malboniĝo,
la Eklezio estas ĉeesto kiu vokas al akceptado. Unuvorte, la Eklezio
anoncas ĉie la Evangelion de Kristo malgraŭ la persekutoj, la
diskriminacioj, la atakoj kaj la indiferenteco, kelkfoje malamika, kiuj
– eĉ – ebligas al ĝi kundividi la sorton de sia Majstro kaj Sinjoro.
Karaj fratoj kaj
fratinoj, kia granda donaco partopreni en kunuleco kiu estas
por ĉiuj! Ĝi estas la kunuleco de la Plejsankta Triunuo, el kies
koro malsupreniris en la mondon la Emanuelo, Jesuo, Dio-kun-ni. Samkiel
la paŝtistoj de Betlehemo, ni kontemplu plenaj je miro kaj je dankemo ĉi
tiun misteron de amo kaj de lumo! Bonan Kristnaskon al ĉiuj!
(tradukis Antonio De Salvo)
Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn
bondezirojn en 65 lingvoj (ĉi-jare aldoniĝis la kazaĥia).
Post la
gvarania sekvis tiu en Esperanto:
Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!