Monda kongreso de la Ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj
pri la temo
la beleco esti kristanoj kaj la ĝojo tion komuniki.
|
laŭ invito de la Pontifika Koncilio por la Laikoj, en la kongresejo Mondomigliore, Rocca di Papa |
|
3a tago: vendredo, 2a junio 2006a
Grava atentigo: ĉi tio ne estas oficiala TTTejo de la kongreso, sed privataj notoj de partoprenanto. Maldekstre, teksto en italikaj karaktroj, estas rakonto de personaj travivaĵoj kaj sentoj. La normala teksto estas rektaj notoj laŭ la aŭskultado: povas enesti eraroj kaj miskomprenoj. Por la originalaj tekstoj de la diversaj prelegoj, vidu TTTejon de la Pontifika Koncilio por la Laikoj: http://laici.org/
Ĉi matene, kia ĝojo!, Anne kaj Elisabeth venas kun mi: trajno ĝis Marino kaj taksio ĝis Mondomigliore. Ni adiaŭas la simpatian taksiiston kiu kondukis min dum tri tagoj.
Familia partopreno en la matenaj Laŭdoj estas granda graco. Nu, de tri tagoj ni ne povis preĝi kune. Kaj la himno, kaj la psalmoj estas kantataj fare de ĉiuj partoprenantoj. Kiom bele! Ni estas tiom feliĉaj ke ne ĝenas fotistoj kaj fotantoj kiuj fulmopafadas al la ununura familio kun infano en la tuta kongreso.
Bruno Masala
Prof-ro Carriquiry prezentas kardinalon Angelo Scola: paŝtisto de loka Eklezio (ĉefepiskopo de Venecio) kun granda interesiĝo pri la universala Eklezio.
Kard. Angelo Scola - Ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj en la misio de la Eklezio: prioritatoj kaj prospektivo.
1. senditaj en la Spirito de Jesuo Kristo
- kial indas atenti la decidojn (dogmata) faritajn de la prauloj, de la Patroj? ni pensu pri Ago 2, 42-47: "Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. (...)"
- ĉia realigo de la Eklezia vivo, kiel dokumento de la dumiljara historio, revivas la anoncon
- la Sankta Spirito ĉiam estas la spirito de Jesuo-Kristo; pensu pri la letero al Efezanoj: ni renoviĝas senĉese en Li, ni partoprenas en Lia Spirito
- la nova kreito estas generita sakramente
- la Spirito de Jeuo estas la gravega donaco: tiel ni partoprenas el la vivo de Dio
- la apostoleco havas duoblan dimension: vivo kaj instruo
- la printempo de la novaj komunumoj kaj movadoj helpis al la kresko, ene de la Eklezio, de memkonsciiĝo pri ŝia propra apostoleco; notinde pro la atesto ke la karisma kaj la institucia dimensioj estas nesepareblaj, kunsencaj
- 'venu kaj vidu': en la Eklezio, indas paroli per la unua persono
- la vera demando estas 'kiu' estas la Eklezio, ne 'kio' ĝi estas
- kie estas la Eklezio, tie estas la Sankta Spirito, kie estas la Sankta Spirito, tie estas la Eklezio (vd Ireneo)
- en la eukaristia ago, la Apostoloj transdonas la instruon de Jesuo, invitante al la komunio, al igi ĉion komuna; jen, tio estas la Tradicio: la konstanta ĉeesto de la Parolo kaj de la Vivo de Jesuo en Lia popolo
- la ununura Spirito de Jesuo-Kristo, tra diverseco de karismoj, parolas al diverseco de homoj
- tiel, la novaj komunumoj ebligis la kreskiĝon de la apostola tradicio
- la vorto 'kunesenceco' indikas la dueca unueco propra al la Eklezio
- ĉia realigo de la Eklezio, ĉu loka ĉu universala, vivas ŝian duecan unuecon
- la Eklezio mem estas movado (vd Johano-Paŭlo 2a)
- kiu renkontas movadon aŭtente eklezian akceptas la Sankta Spiriton
- neniu povas produkti la kristanan sperton: tiu ĉi komunikiĝas, estas ricevata
- nenia paŝtista strategio povas per sis mem generi la vivantan Eklezion
- endas akcepti la agliberon de la Sankta Spirito
2. la misio dum la 3a jarmilo
- ne necesas inventi programon: ĝi estas ĉiam la sama
- la loko de la Veno estas la subjekto persona kaj komunuma
- la movadoj kontribuas igi Jesuon-Kriston lokalizabla, renkontebla en ĉiuj vivlokoj
- dum ŝabatoj, Jesuo, post la sinagoga diservo, certe restis ĉe amikoj por paroli pri la Evangelio
- la vivo estas en si mem vokiĝo; en ĉiuj vivcirkonstancoj, la Spirito de Kristo vokas
- fidelulo bezonas esti instruata senĉese en la kredo: ĉiu komunumo havas tiun devon
- kion vivas fidelulo, tio estas kaj sperto kaj 'logos'
- por la misio, ne estas ununura vojo sama por ĉiuj komunumoj
- la agadon kaj pripensadon pri la misio de la novaj komunumoj necesas fari sine de la Eklezio mem
- la tempo de aparteco inter movadoj kaj Eklezio estas finita
- kristano akceptas la tutan realaĵon; la realo estas gvidata per intenco boneca; ni povas elporti la tutan realaĵon kiun Dio donas (ĉi rilate, Eliott estis iomete pesimisma)
- necesas esplori kaj montri la antropologian taŭgecon de la dogmoj de nia kredo (ekz. triunuo, kunsubstanceco kaj geedza amo)
- 'Ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!' (1Kor 9, 16): sankta Paŭlo sentus sin malpli homo, malpli homa se li ne anoncus la Evangelion, ĉar kion li ricevis estas tiom forta, tiom fransforma
Liberaj intervenoj
- belas esti kristano, kaj faras bonon
- la Eklezio vivas en tempo pentekosta ekde la dono de la Sankta Spirito en Jerusalemo: necesas puriĝi el sintenoj antaŭpentekostaj
- la misio estas nur ĉe komenco
- hodiaŭ kristanoj estas dissemitaj en la tuta socio kaj disradias Kriston, en ĉiuj dimensioj sociaj, kulturaj, familiaj...
- (repreno de ekzemple donita de kard. Scola: la Makedonano kiu renkontas Paŭlon): kiu vivas ĉe limo havas gravan respondecon
- omaĝo al Johano-Paŭlo 2a pro lia helpo al novaj komunumoj, lia uzo de amaskomunikiloj, lia atento al la familioj ktp.
Dum la paŭzo, multaj ridetas al nia familia triopo. Elisabeth, mem tre komunikema, ŝatas rideti al aliuloj. Nu, en la kongresejo, la unua demando - tiu por starti kontakton - estas, al kiu movado vi apartenas. Pro tio, la okazoj atesti pri nia katolika Esperanto-movado estas multnombraj: ĉi-foje, du irlandaj membroj de Legio de Maria, du italaj membroj de Opus Dei...
Konkludoj de ĉefepiskopo Rylko
Ni ĉiuj estas plena da dankemo, konsterno, laŭdo fronte al grandegeco de la dono ricevita de ĉiuj dum ĉi tiuj tagoj. Tiu kongreso estas tre bela Eklezia sperto. Estas bela tiu varieco, tiu diverseco de karismaj donoj kiujn la Sankta Spirito ne ĉesas larĝigi. Ni travivis tiun kongreson en profunda komunio kun la posteulo de Petro. La Papo estas fundamenta piliero de la eklezieco de la movadoj. Vi portas al tiu agitita mondo ateston pri la libereco per kiu Dio liberigis nin. Vi fariĝas konstruantoj de mondo pli bona laŭ la leĝo de amo. La komunumoj estas lumaj signoj de la beleco de Kristo kaj de la Eklezio: jen kaj konstato kaj defio. La beleco de Kristo komunikiĝas per osmozo kaj partopreno: tiu partopreno nomiĝas sankteco. Kristano neniam estas solulo. Ni estas kristanoj plurale. La movadoj respondas ankaŭ al alia bezono: havi hejmon, familion. La vokiĝo de la movadoj rolas kiel sana provoko en la mondo kaj en la Eklezio: esti signo de kontraŭdiro. Ni vivas en mondo kie la kulturo homologigas ĉion: tiu kulturo ne eltenas tion kio estas malsama. Ni kristanoj devas ribeli kontraŭ la falsa toleremo unuformiga.
Mi ŝatus ke ĉiu ekiru de ĉi tiu kongreso kun pli da forto por esti si mem, por esti la evangelia gisto, la salo de la tero. Baldaŭ, de ĉi tiu malgranda cenaklo de Mondomigliore, ni translokiĝos al tiu pli granda cenaklo, placo Sankta-Petro. Tie, la Papo alparolos nin la parolon de la misia sendo.
Letero al la Papo legata de Mons. Josef Clemens, kiel danko kaj respondo al lia densa mesaĝo kaj kiel resumo de la kongreso.
Aplaŭdoj aprobas la leteron. Poste, prof-ro Carriquiry donas lastajn rekomendojn.
La hodiaŭa meso estas celebrata en la hispana. Kaj eblas ricevi italan tradukon de la homilio.
Dum la tagmanĝo, Elisabeth plu dormas en la ĉambro de frato Daniel-Ange. Ĉetable, ni estas inter francoj de mia laborgrupo : la du reprezentantoj de Europaj Skoltoj kaj la geedzoj Pingault, fondintoj de akceptodomo por malriĉuloj en norda Francio. Dum Anne respondas al la skoltoj pri Esperanto, mi demandas al sinjorino Pingault pri ŝia maniero preĝi la rozarion. Nu, eĉ dum la posttagmezaj kunsidoj ŝi preĝis ĝin senĉese. Kaj tio ne malhelpas ŝin sekvi la debatojn, ĉar ŝi respondas aŭ intervenas ĉiam trafe. Ŝi klarigas ke la Virgulino ne postulis ke ni mense koncentriĝu. Cetere, la edzo kaj ŝi, ĉiam meze de malriĉuloj, ne povus preĝi la Rozarion kun ĉiuvorta atento. Ŝi praktikas la Rozarion kiel la Preĝon de l'Koro, kiel spiradon. Aldone, ŝi recitas la rozarion ofte por iu alia kaj preĝpetas por li aŭ ŝi la frukton de la Mistero. Ekzemple, je la Anonco ŝi petas la gracon de humileco kaj akceptemo.
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
Busoj organizitaj de la Pontifika Koncilio por Laikoj kondukas partoprenantojn al Sankta Petro. Pluvegas en Romo. Post ioma hezito, Anne kaj mi decidas reveni hejmen al Ciampino. La buso al Termini-stacidomo ekiras preskaŭ malplena sed baldaŭ ĝi pleniĝas tiom ke mi estas tute premita. Feliĉe, Anne kaj Elisabeth havas sidlokon. Estas grandaj homamasoj en la centra Urbo, ĉar Italio festas hodiaŭ la respublikon. En Termini, ni baldaŭ trovas la regionan trajnon al la hejmo. Kiel ofte, najbaroj en la kupolo ridetas responde al Elisabeth.
Subite, iu junulo alparolas nin: "Saluton, kiel vi fartas?". Kvankam ni ne tuj rekonas lin, ni ja rekonas nian karan lingvon. Li estas Vasili. Ni ekkonis lin en Zell, antaŭ kelkaj semajnoj, dum la Biblia semajnfino organizita de pastro Eichkorn: tie li estis por eklerni Esperanton, ĉar li deziras helpi en Bona Espero, en Brazilo. Nun, kun deko da aliaj junuloj, lernantoj en katolika liceo, li restadis tutan semajnon en Romo ka reiras Germanion tra la flughaveno de Ciampino.
Personaj konkludoj
Estis granda privilegio partopreni en tiu kongreso. Sufiĉas pensi ke estis tie reprezentantoj de movadoj tiel gravaj kiel Komunio kaj Liberiĝo, Komunumo de Emmanuel aŭ Sant'Egidio: movadoj kun dek miloj da membroj kiuj kapablas venigi al romoj kelkcentmil personoj... Estis vivantaj sanktuloj kiel Jean Vanier, fondinto de l'Arche, akceptodomoj por handikapitoj. Ni povis aŭskulti ankaŭ plurajn tre belajn voĉojn de la Eklezio kiel Mons. Schönborn, Rylko aŭ Ouellet. La kongreso riĉis ankaŭ pro malpli konataj sed ne malpli sanktaj komunumoj. Ĝi ebligis al mi persone plurajn tre fratajn renkontojn.
Ni estis du reprezentantoj de IKUE, Marija Belošević kaj mi: tio ne nur estis agrable por ni ambaŭ, sed ankaŭ efikis bone, ĉar ni povis kunlabori, vivi nian lingvon ĉiutage kaj atesti pri la frateco kiun naskas Esperanto.
Por nia katolika movado, estas pluraj lecionoj:
- pri nia karismo, estus bone vivi ĝin pli profunde kaj ne nur dum okazaj renkontiĝoj aŭ jara kongreso: 'Ĉiuj estu unu', 'Iru en la tutan modon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo' (la Kunviva Rozario en Esperanto celas precipe akceli la fratecon kaj reciprokan amon, tio estas ja la unuecon inter ni)
- pri liturgio, estus bone atenti pri la fakta internaciiĝo de pluraj kantoj, precipe tiuj troveblaj en la libroj eldonitaj de la Komunumo de l'Emanuel: kelkaj jam estas en nia Adoru; kaj, dum niaj mesoj, ni povus inspiriĝi el tiu stilo kaj juneca kaj bela disvastigita de la novaj komunumoj
- nia katolika esperantista movado estas nek kunviva komunumo nek spiritala movado: ĝi ja estas io aparta inter la asocioj rekonitaj de la Sankta Seĝo; pro tio, estus bone pripensi pri nia pozicio, pri kio ni povas utili al la Eklezio kaj la aliaj movadoj; tiucele mi proponas jenajn direktojn:
- preĝado: gravas preĝi la Sinjoron pri, por kaj per Esperanto
- pri Eo: por scii kion Li volas de ni; en la fakto ke post nekredebla sinsekvo da eventoj kaj eksterordinare frata kunlaboro ni finfine povis partopreni la kongreson mi vidas la manon de la Sinjoro: mi nun estas certa ke la Sinjoro volas nian laboron por Esperanto; ni daŭrigu demandi Lin pri kiel kaj kion ni devas agi
- por Eo: 'solaj vi nenion povas fari'; se ni ja estas certaj ke la Sinjoro volas nian Esperanto-agadon, ni ĉiam petu lian helpon, por la disvastiĝo de Esperanto ĝenerale sed ankaŭ eĉ por printi informilon aŭ mendi kongresan buson
- per Eo: se nia lingvo mem estas ilo de la Sinjoro por la paco, la frateco kaj la unueco, ni lasu ĝin semi en ni la semojn de la Dia Regno, ni lasu ĝin transformi nin deinterne, preĝante kaj kantante en Esperanto ĉiutage
- agado:
- necesas akceli la kunlaboron kaj kunzorgon inter ni: ekzemple, ŝajnas preskaŭ neelteneble ke la tuta bonfara laboro de IKUE en Afriko ripozas sur la ŝultroj de nia sola pastro Duilio; la fakto ke, de kelkaj monatoj, du pastroj en Romo helpas Carlo-n por Radio Vatikana estas sekvinda afero
- kelkaj ideoj, kiel ni povas helpi al aliaj komunumoj kaj movadoj, al la Eklezio
- diskonigi la diversajn Ekleziajn movadojn kaj novajn komunumojn: ja ili ĉiuj klopodas disflori en multaj landoj; surbaze de taŭga prezento en nia lingvo, povus prezentiĝi tradukoj en multaj lingvoj; ni povus helpi ilin por la TTTejoj; Radio Vatikana kaj Espero Katolika povus lanĉi tutan serion de tiaj prezentoj;
- helpi la diversajn Ekleziajn movadojn kaj novajn komunumojn komuniki inter si: ni, esperantistaj katolikoj, povus helpi al daŭra kongreso, senĉesa kunlaboro inter ili; kompreneble se estus almenaŭ unu esperantisto en ĉiu movado aŭ komunumo estus pli efike;
Bruno Masala
Intervjuo de Marija kaj Bruno pri la kongreso (mp3)
(disaŭdigita de Radio Vatikana, 2006-06-11)