Monda kongreso de la Ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj 

pri la temo

la beleco esti kristanoj kaj la ĝojo tion komuniki.

laŭ invito de la Pontifika Koncilio por la Laikoj,
nome de Pape Benedikto 16a

en la kongresejo Mondomigliore, Rocca di Papa

1a tago: merkredo, 31 majo 2006a


Grava atentigo: ĉi tio ne estas oficiala TTTejo de la kongreso, sed privataj notoj de partoprenanto. Maldekstre, teksto en italikaj karaktroj, estas rakonto de personaj travivaĵoj kaj sentoj. La normala teksto estas rektaj notoj laŭ la aŭskultado: povas enesti eraroj kaj miskomprenoj. Por la originalaj tekstoj de la diversaj prelegoj, vidu TTTejon de la Pontifika Koncilio por la Laikoj: http://laici.org/


Post 20 minutoj da trajno kaj 6 kilometroj piede sur danĝera vojo sen trotuaro, mi alvenis en la centro Mondomigliore. Kion preparis por mi la Sinjoro? Certe ion bonan. Mi malmoliĝu kaj sinforlasu por ĝin akcepti kore. Ni festas hodiaŭ la Viziton de Maria al Elizabeth. Mistero de renkonto kaj kunhelpo.

Kia graco! La meso ne estas finita: jen ĝuste la konsekrado komenciĝas. Mi surgenuiĝas. Poste mi rapide relegas la ĉitagan evangelion. Oh, jen Marija, kelkaj metroj maldekstre. Ni povas saluti kaj interdoni la pacon de Kristo antaŭ la komunio.

Post la meso ĉiuj iras en la 'auditorium', la grandan salonon. Trairante la eniran halon, mi ekhavas mian dokumentujon kaj nomŝildon. Marija pluiras antaŭe por rezervi sidlokon apud ŝi.

Bruno Masala


Prof. Guzmán Carriquiry, de la Pontifika Koncilio per la Laikoj, salutas kaj enkondukas la prelegantojn.


Unue Mons. Josef Clemens legas mesaĝon de la Papo al la Kongreso (en la itala). Tiu mesaĝo montriĝas teologie densa enkonduko al la kongreso. Jen kelkaj ideoj el ĝi:

- abundu en ni la esperon danke al la forto de la Sankta Spirito

- Jesuo alportis la splendecon de Dio sur la teron

- en Jesuo kunvenas la belecon de la vero kaj la belecon de la amo

- Kristo estas la beleco de ĉiuj belecoj, pro tio Li tiom allogas

- kristanismo ĉiam diskoniĝis danke al komunumoj kapablaj atesti la amon kaj la ĝojon

- nia celo, kiel kristanoj, estas vivi en la vero kaj la amo kiun Kristo komunikis al ni tra la atesto de liaj disĉiploj

- al nia mondo turbigita de la kontraŭdiraj mesaĝoj de la ideologioj, ni portu la ateston de la libereco per kiu Kristo liberigis nin, kiun Li donis al ni

- la kunfandiĝo de la amo al Dio kaj de la amo al la proksimulo igas la vivon bela

- kie la karitato manifestiĝas per pasio por la vivo, ĝi fariĝas forto konstruanta mondon pli justan

- la novaj komunumoj estas signo luma de la vivo de la Eklezio

- la Papo dankas al ili por ilia misiista kaj informa agado, por la promocio de la vivo sacerdota aŭ konsekrita

- nia celo estas konstrui la Korpon de Kristo meze de la homoj

- la Eklezia liturgio estas la plej bela esprimo de la beleco kaj gloro de Dio; ĝi estas la ĉielo sur la tero.



Ĉefepiskopo Stanislav Rylko - enkonduko al la temo de la kongreso (en la itala)

- apartan bonvenon al la aliaj konfesioj kaj Ekleziaj komunioj

- la granda diverseco de karismoj en la hodiaŭa Eklezio kunestas kun forta Eklezia komunio

- en tiu tempo de preparo al Pentekosto, ni pensu tutaprte al la Cenaklo kie la Apostoloj atendis la Sanktan Spiriton: nia kongreso estus tia Cenaklo

- la novaj komunumoj estas la plej bela signo de la printempo de la Eklezio, manifestante la freŝecon de la kristana sperto

- la komunio estas nek uniformeco, nek partikularismo, nek disiĝo

- ĉiu komunumo devas esti valorigita laŭ tio kion ĝi alportas al la Eklezio

- antaŭ kelkaj jaroj, kard. Ratzinger malfermis la vojon al tiu kongreso pri tiuj temoj de diverseco de la karismoj

- post la Koncilio Vatikano 2a, en tiuj malfacilaj tempoj, kiam kelkaj parolis pri la vintro de la Eklezio, jen oni redonis la parolrajton al la Sankta Spirito

- la dialektiko de la principoj (kristologio/pneumatologio, institucio/spiritaleco ktp.) ne sufiĉas ĉar la Eklezio ne konstruiĝas dialektike sed organisme

- la Papo bezonas la novajn komunumojn kaj reciproke, ke aŭdiĝu la simfonio de la Eklezia vivo

- ni evitu la unuformecon en la Eklezio; cetere, pli bone malpli da organizeco kaj pli da Sankta Spirito

- lokaj Eklezioj kaj novaj komunumoj ne oponiĝas sed estas kune la vivo de la Eklezio

- tiu kongreso utilu ankaŭ por fari bilancon de la 8 jaroj ekde la antaŭa en 1998a; la instruo (magistère) de Vatikano 2a povas utili kiel gvidlinio por tia bilanco

- la unua signo de Eklezia matureco ĉe la novaj komunumoj estas la komunio kun la Papo kaj la aliaj pastoroj, kaj ili kapablo kunlabori

- tiu kongreso utilu ankaŭ por pripensi kile eviti la supraĵan aktivismon

- la juneco spirita en la novaj komunumoj estas frukto de ilia ĉiutaga fideleco al ili fonda karismo

- hodiaŭ estas grava momento por la propra karismo, kiam necesas transdoni ĝin al novaj generacioj por gvidi la novajn komunumojn

- la temo de la kongreso 'La beleco esti kristano kaj la ĝojo tion komuniki' estas aparte aktuala, en nia mondo regata de malbeleco kaj agresemo

- ni devas remalkovri ke la belo estas grava parto de la kristana vivo,

- en mondo kiu vivas sen belo, kiu ne plu kapablas vidi la belon, ankaŭ la bono perdis sian allogpovon; kaj nia mondo ne plu kredas kapabli kredi je la vero

- la beleco ne temas nur pri la ekstera aspekto

- kiel diris kard. Balthazar: la kristana vivo konsistas esti kaptita de la beleco de Kristo (Jer: vi seduktis min, Sinjoro)

- en la adorado, Dio ĵetas teren la homon por relevi lin

- ni vivu en ni la stuporon, kiam ni rekonas Lian belecon

- pri la beleco, kard. Ratzinger kunmetis du tekstojn: Psa 45 'Vi estas la plej belaj el la homidoj' kaj Jesaja 'Li havis nenion por nin sedukti'

- por rekoni la belecon de Kristo, necesas esti tuŝita, konkerita de Li; tiu beleco estas malfacila, ĝi ja estas la mizerikordo; kiel konigi ĝin al la homoj de nia epoko?

- ni havas la grandegan respondecon ne aliformigi, nek kaŝi, nek mistifiki sed briligi per nia vivo la belecon de Kristo, la belecon de la Eklezio, la belecon de la novaj komunumoj, la belecon de la kristanaj familioj

- la komunumoj kaj movadoj havas mision ankaŭ esti signo de kontraŭdiro, salo de la tero, lumo de la mondo, anoncante ke la Evangelio ne estas utopio sed vojo al la vera vivo



Kard. Schönborn - Kristo, la plej bela inter la homidoj (en la franca)

- Ni prepariĝas al celebrado de la dono de la Sankta Spirito, animo de la Eklezio kaj vivdonanto. Ni rigardu la feston de la Ĉieliro: pere de la anĝeloj, Jesuo promesis ke li revenos sammaniere.

- Tiu promeso konfidas al la Eklezio la zorgon vivigi la memoron de la  Sankta Vizaĝo. Ĝi puŝas la Eklezion konfesi sian fidon en la Fina Veno de la Sinjoro.

1. Jesuo, fundamento de la Ikono

- Nu, la ikono situas meze inter la enkarniĝo kaj la eskatologio. Ĝi konfesas ambaŭ. Ĝi konfesas la identecon de Jesuo de Nazareth kaj de Tiu kiu venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

- La ikono de Kristo estas kvazaŭ resumo de la Kredo de la Eklezio.

- Kial la ikono akiris hodiaŭ tiun privilegian statuson de esprimo de la kristana kredo?

- La 'sensus fidei' (sent/s/co de la kredo) rekonas en la ikona tradicio de l'Oriento kanonan esprimon de nia kredo. La ikono praviĝas ĉar la mistero de Kristo fariĝis ĉirkaŭskribebla (circonscriptible).

- La mistero de la Sankta Vizaĝo de Jesuo Kristo: estas ĉi tiu unika vizaĝo, estas ĉi tiu Jesuo, kiun la Apostoloj konis, kiun ili vidis transfigurita kaj misfigurita. Tiu vizaĝo gravuriĝis en la memoro de Petro, la rigardo de tiu kiun li ĵus malkonfesis.

- Tiu Jesuo estas la fundamento de l'ikono. Tiu ĉi allogas ĉar ĝi estas la ikono de Kristo. L'ikono havas sencon por ni nur ĉar ni volas vidi Jesuon. Kio gravas en l'ikono, tio estas la forto de la ĉeesto de Kristo.

- dum la ikonoklasta batalo, en Bizanco, la estetika demando tute ne rolas; kial? ambaŭflanke, neniam temis mallegitimi la arton; la debato temis pri la etendiĝo de la arto al la sanktaj aferoj; laŭ la ikonoklastoj, la arto devis resti ekstere de la sankto; tiu sinteno kondukas al kompleta sekularigo de la arto, al malsakraligo de ĉia arta laboro

- malantaŭ tio, estas ia aparta koncepto pri la kristaneco, pri la mistero de kristo; cetere la ikonoklasta debato temis precipe pri kristologio.

2. L'Ikono de Kristo, resumo de la kristana kredo

- La veno de Kristo donas al la homaro novan rigardon pri la mondo, pri la realo. La enkarniĝo ne nur transformis la konon de Dio, ĝi ankaŭ ŝanĝis la rigardon de la homo al la mondo, al li mem kaj al lia agado en la mondo.

- Kristo venis por rekrei la homon: do ankaŭ la rigardo, la krea sento de la homo devis esti rekreitaj; tio estas la teandra vido al la mondo kaj al la homo.

- se Islamo rifuzas ian ajn bildon homforman kaj permesas nur ornamadon kaj skribarton, tio estas pro teologia sinteno: nenio povas figuri, simboli Dion; en Islamo, oni ne povas paroli pri la homo kiel bildo de Dio (tion, kio estas evidenta en judo-kristanismo, Islamo forrifuzas firme) ĉar Dio estas unika kaj senkompara

- oni parolas pri anikonismo, senikonismo de Islamo (nur la lumo en la moskeo povas estus ia metaforo elvoko de Dio)

- en Kristanismo, la Kreinto parolas per sia kreitaĵo; la homo estas vera leutenanto de Dio en Lia kreado

- la malpermeso de la bildo en la Malnova Interligo havas celon pedagogian pli ol ontologian, ĉar Dio tamen konigas sin per Siaj faroj

- tra la mistero dieca-homeca de Kristo, estas vere ia vizaĝo de Dio

- la pentraĵoj de Karavaĝio estas unu el la esceptaj manifestiĝoj de la dieca-homeca arto kiu disvolviĝis en kristanismo; ĉio en ĝi elspiras ian karnan realismon, kiu povus ŝoki kaj ja ŝokis

- la kristana kredo en la Enkarniĝo estas fonto de arto kiu alkliniĝas al la mondo; la kristana arto inspiriĝas antaŭ ĉio per tiu senekzempla 'jes' al la tero, kia estas la enkarniĝo de la Filo de Dio: jes al la konkretaĵo, al la materio ("Ĉar Dio donis sin al ni en la materio, mi adoras la materion", diris Johano el Damasko);

- Kristo mem estas la belo

- en la klasika filozofio, la vero, la bono kaj la belo estas konverteblaj unu en la alian; nu, ĉiuj ĉi tiuj atributoj estas al Dio mem: Dio estas la vero, la bono kaj la belo; ĉia belaĵo kreita estas partopreno finita en la belo de la senfina esto de Dio

- la Vorto, fariĝante karno, enkarniĝis la bonecon, la amon, la veron kaj la belon de Dio: Kristo estas la beleco enkarniĝita de Dio

- se Kristo povas diri 'Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo', li povas ankaŭ diri pri si mem: mi estas la belo.

- venante, Kristo alportis kun si ĉian belon; per sis veno, li donas novan rigardon al la belo; li portis en sia persono la fonton mem de ĉia belo; ĉiuj belaĵoj en la mondo estas radiadoj de Lia belo

3. Kristo kondukas nin sur la vojon de Sia belo

- Li estas fonto de la Dia belo igita alirebla per Lia enkarniĝo

- kie estas Kristo, tie estas la belo

- kie la koroj malfermiĝas al Kristo, tien enverŝiĝas la belo

- rigardo kiel la semoj de belo kiujn semas Kristo kreskas kaj fruktodonas

- "Ne estas pli forta evidenteco de la beleco de kristanismo ol la sankteco" (Balthazar)

- la sanktuloj estas la radiado de la beleco de Kristo

- sankta Francisko donis la ekon al eksplodo de arta kreemo eble la plej granda en la mondo

- la beleco de la mizerikordo radias en la mondo ekde la dono de Jesuo

Konkludo

- 'Jen la Edzo, ni amu lin, aŭ prefere ni ne amu Lin se ni trovas en li ian malbelecon (...). Kiom da malbeleco li trovis en ni' (Sankta Aŭgusteno, Ennarrationes in Psalmos, Psa 40)

- de kie venas ke li havis nek gracion nek belecon? Ĉar la frenezo de Dio estas pli saĝa ol la homa saĝeco.

- por ni kiuj kredas, ĉie la Edzo aspektas al ni bela: bela en la sino de la Virgulino; bela sur la kruco; li estis bela en la ĉielo, li estas bela sur la tero; bela en siaj mirakloj, bela sub la vipo; bela kiam li deponis sian animon, bela kiam li ĝin reprenis

- la kripleco de la karno ne trompu nin

- la supera beleco estas la justeco

- Kristo estas bela ĉar li estas Kristo

- kie radias la justeco, la boneco, la amo, radias Li

- kiel Patro Pio estis bela? kial tiuj rumanaj starecoj, sur tiu fama kalendaro, estas tiel belaj?

- 2 demandoj:

     - kial la sankta arto niatage estas tiel malbela? kio okazis? ĉu necesas relerni kiel trovi esprimon de la beleco de Kristo?

     - kial la liturgio perdis je beleco? ĉu mankas al ni enradikiĝo en Kristo?

>> ni atentu: eble la beleco de Kristo estas kaŝita en la povreco de nia kulturaj eksperimentoj



Dum la paŭzo, Marija kaj mi disponas niajn informilojn pri Esperanto en la taŭga halo.

Post la paŭzo, ŝanĝiĝis mia maldesktra najbaro. Li salutas min itale kun franca akĉento. Ni do rapide transiras al la franca. Li estas belga reprezentanto de Focolari. Pri Esperantistaj katolikoj li nenion scias kaj demandas. Mi donas franclingvan informilon. Liaj okuloj tuj haltas sur la parto el la IKUE-statutoj kun la evangelia citaĵo 'Ĉiuj estu unu'. Ja tiu karismo de unueco estas tre kara al Focolari.

Mi respondas ke ankaŭ por mi persone: kun mia edzino Anne ni havis kiel temon de nia geedziĝo tiun preĝon de Jesuo: 'Ili estu unu'. Ni eĉ gravurigis ĝin en niaj geedzaj ringoj: mi demetas la mian kaj montras al li la esperantlingvan skribaĵon ene de ĝi: 'Ili estu unu'. Li montriĝas entuziasma: "Tio estas tre bela; ĉiuj Focolari devus fari same! Mi tion disrakontos".



Ronda tablo: la novaj komunumoj proklamas ke Dio vivas


Alba Sgariglia (en la itala) - Movado de la Focolari - Mouvement des Focolari

- ĉe Johano troviĝas, ligitaj, la proklamo ke 'Dio estas amo' kaj la esprimo de la karismo de unueco ('Ĉiuj estu unu')

- kristanoj estas periloj de la rilato inter ĉielo kaj tero, klopodante imiti tiun por kiu la amo estis la sola celo: Jesuo

- por esti la amo, por fariĝi aliaj Jesuoj kiuj portas al la mondo Lian vivon, por fariĝi personoj kiuj realigas sin en la amo, necesas nutri sin per Lia belo, necesas reevangelizi sin mem

- nia reciproka amo estu esprimo de la triunua amo, por venigi la ĉielon sur la teron; tial, ni lernu rekoni nin mem en niaj fratoj; la frato fariĝas por ni privilegia vojo por trovi nian veran identecon; ni faru niaj liajn malfacilaĵoj kaj suferoj

- 'igi sin neniaĵo pro amo'

- por ke la Evangelio penetru ĉiujn partojn de la vivo, elmergigi kulturon bazitan sur la Evangelio; konstrui la civilizon de la amo

- kiu, pli bone ol Maria akceptante la Sanktan Triunuon, fariĝis dono de amo; Maria estas la sublima ikono de la beleco de Kristo


Kiko Argüello (en la itala) - Novkatekumena Vojo - Chemin Néocatéchuménal

- misio de la Vojo Neokatekiza: prediki la Evangelion al la nebaptitaj

- kie estas la belo en la dono de la Leĝo en Sinajo? en tio ke ĉiuj vidis, ĉiuj aŭdis; tamen, ĉiuj alvenis portante la malbelon de la Egipta idolatrio

- ni volus prezenti al la mondo la belon de Kristo; kion belan li faris? la kristana komunumo; ni do faru kristanan komunumon kiu estu vere la Korpo de Kristo

- kiam infano iras lernejen kun forto en la koro ke li havas la eternan vivon, li estas ĉeesto; ja, kio surprizas la ne-kristanoj, tio estas la beleco de la rilato inter ni: 'amu unu la alian kiel mi amis vin'; tiel la kristana komunumo fariĝas vere sakramento de la savo

- la fakti iri al la preĝejo ne faras la diferencon; nur Kristo mem povas kuraci la homon en la plej profundo; pro tio, estas tiom grave enveni en veran fidon, en fidon sakramentan; nur tiel, la belo de Kristo estos en la korpo de la


Giancarlo Cesana (en la itala) - Komunio kaj Liberiĝo - Communion et Libération

- kio pri eduko, koncerne la belon?

- esti kristano ne konsistas en fari kiel la aliaj krom kelkajn aferojn; male, tio estas vivi pli, esti pli, fari ion pli

- la defio de la kristana revelacio estas rigardi antaŭen; la kristana vivo konsistas en akcepto konfrontiĝi al la deziro; en la homa deziro, en ĉiuj deziroj de la homo estas ia ultima atento al la senfino, al Dio; ni rigardas Kriston ĉar ni sentas tiun alvokon al la senfino

- la demando pri Dio ne estas morala, sed demando pri vivo; ĝi respondas al fundamenta aspiro de la homo

- ni ne povas vivi la dimension de la deziro sen la dimensio de la ofero

- la homo renkontas Dion kiam li komprenas ke Dio amas lin aŭ ŝin

- la amikeco estas la virto kiun la disĉiploj de Don Giussani pleje kultivas

- indas la kapablo aprezi la belon

- kiam oni malkovras ke oni estas amata de tiu kiun oni amas, la mondo fariĝas malsama; kaj tio ne estas nur subjektiva afero

- la tuta mondo devas eniri en min; ni bezonas ĉion; la dimensio de la homo estas farita ĉio, por la senfino


Patti Mansfield (en la angla) - Karisma Renovo Katolika - Renouveau Charismatique Catholique

- kun Dio temas pri amarakonto

- 'petu kaj al vi estos donata'

- kie estas preĝo, tie estas soifo kaj malsato

- la intima konviko estas graco de la Sankta Spirito

- kie venas la Sankta Spirito, tie Li savas de la peko

- tiuj kiuj parolas sub impulso de la Spirito uzas simplajn vortojn

- la sperto de reala ĉeesto: kia beleco !

- mi ne estas kreanto sed atestanto de la Dia amo


Pastro Laurent Fabre (en la franca) - Komunumo de la Nova Vojo - Communauté du Chemin Neuf

- dankon pro la bonvola ĉeesto de la Eklezio kaj episkopoj de 30 jaroj; tamen, la akcepto de la novaj komunumoj devas pliboniĝi flanke de la Eklezio kaj la novaj komunumoj devas plibonigi sian manieron disdividi sian karismon

- en 1975, Papo Paŭlo la 6a reasertis ke la renoviĝo estas ŝanco por la Eklezio; en Sankta Petro, iu laiko, Ralf Martin, ekparolis kaj profetis ke tutaj muroj de la Eklezio disrompiĝos sed "Ne timu, Mi, Jesuo, mi kunigos mian ŝafaron": tri jarojn poste venis Papo Johano-Paŭlo la 2a

- la Renoviĝo ne estas movado inter la aliaj, ĝi koncernas la tutan Eklezion

- kardinalo Ratzinger: la movadoj ne estas movadoj en la Eklezio sed la Eklezio en movado

- vivi la bapton en la Sankta Spirito, tio estas por ĉiuj: kio en niaj paroĥo?


Jean Vanier (en la franca) - La Arkeo - L'Arche

- la komunumo de l'Arkeo naskiĝis akcidente, pro malkovro de la krueleco kiel oni traktis la handikapulojn

- Jesuo diras: kiam vi organizas kunmanĝon, ne inviti viajn riĉajn najbarojn sed la malriĉulojn, la kriplulojn

- manĝi je la sama tablo farigas nin amikoj

- donaco devas konduki al renkonto, renkonto al amikeco, amikeco al fideleco

- tiel, ni fariĝas amikoj de Jesuo

- la Evangelio estas teksita per demandoj kaj rakontoj pri handikapo

- sankta Paŭlo: la korpopartoj plej malfortaj bezonas amzorgon

- ni neniam idealigu la malriĉulojn

- la malriĉuloj malkovrigas al ni niajn malriĉecojn

- teksto de Johano-Paŭlo la 2a (4a jan 2004): la suferantoj esprimas la dramon de la doloro, ili estas vivantaj ikonoj de Jesuo krucumita, privilegiaj atestantoj de la homeco



Tagmeze, Marija kuraĝigis min enveni la manĝosalonon. Nu, mi ankoraŭ timis esti nur duagrada partoprenanto, kiu ne rajtus tagmanĝi kun la aliaj. Mi tre dankas al ŝia energio kaj konfido: sen ŝi mi maltrafus okazojn renkonti tre interesajn personojn.

Ni estis meze inter Francoj kaj Argentinanoj: Marija, je mia maldekstro, sidis fronte al frato Daniel-Ange, bone konata en Francio pro la grupoj Jeunesse-Lumière (Junularo-Lumo): entuziasmaj junuloj kiuj vojaĝas en la tuta lando por atesti pri Jesuo. Marija kaj li provis paroli kune en la itala kaj kelkfoje estis bezonata precizigojn, kiuj povis cirkuli tra Esperanto kaj mi. Frato Daniel-Ange pridemandis pri Esperanto kaj Marija donis al li franclingvan informilon.

Mi mem estis fronte al juna pastro el Chemin Neuf ('Vojo nova'), spiritala movado en kiu partoprenas dominikano Jean-Claude Sagne. Ĉi tiu verkis tre belajn librojn pri la geedziĝo, kiuj multe nutris Anne kaj mi dum ni preparis nian geedziĝon. La juna pastro klarigis ke Chemin neuf estis fondita de jezuito. Je mia dekstro estis Argentinanino, kies loka komunumo prizorgas la eldonejon de ilia tuta movado. Mi parolis itale kun ŝi.

Jen kiel dum manĝo ni eksciis aŭ plulernis pri tri diversaj movadoj kaj konigis nian propran.

Dankon, Sinjoro, pro la tablo, kiu estas loko de la amikiĝo. Tion Vi instruas al ni ĉiutage, Vi kies lasta ĝojo sur la tero estis vespermanĝo kun Viaj amikoj.

Post la manĝo, mi promenis ĉirkaŭ la bedo, antaŭ la kongresejo, kaj rimarkis la sardan flagon, inter itala, europa, usona ktp. Mi mem estas filo de Sardo kaj, pro ĉiuj familiaj ferioj, travivis en Sardinio ĉirkaŭ 5% de mia vivo.

Vidante la homon de la akceptejo kiu tiel afable helpis min matene, ĉe la alveno, mi aliris lin kaj konfesis mian ekmiron kaj ĝojon. Li ridetis kaj diris: tiel, ĉar kaj la direktoro kaj mi estas Sardoj!

Do ni interparolis tre amike pri la insulo, pri nia 'lando'. Li pridemandis min pri la movado kiun mi reprezentas en la kongreso. Estis okazo por li miri ke Esperanto plu estas viva.

Nur ĉe la fino de tiu frata konversacio, mi pensis demandi pri lia nomo:

«Sergio (serĝjo).

- Ah, mi diris, kia koincido: mia pli juna frato nomiĝas Serge!

- Nu, li respondis fiksante miajn okulojn, kaj mia pli aĝa frato nomiĝis Bruno!»



Posttagmeze ni kunvenis en grupoj de ĉirkaŭ 25 personoj samlingvaj: estis 5 italaj grupoj, 2 hispanaj, 2 francaj, 2 anglaj kaj 1 germana. La kunsido daŭris du horojn kaj, post mallonga paŭzo dum kiu sekretario redaktis notojn,


Laborgrupo franclingva B

Ni komencas per rondira sinprezento. Poste ni kune respondas al tri demandoj pri: eklezia matureco, propra karismo de ĉiu movado kaj eduko al la belo kiu estas Kristo


Foyers de charité (Hejmoj de karitato)

Pastroj kaj laikoj kiuj konsekriĝas kune, laŭ Montfort-a spirito. Laboras precipe por la spiritala eduko de kristanoj, kiuj venas al portempa retiriĝo. La retiriĝoj baziĝas sur la kerigmo.


Mouvement Sève (Movado Arbosuko)

Vivi la vivan korpon de Jesuo Kristo kaj provi montri ĝin viva. Devizo: "Esti, ami, servi, unuigi".


Mouvement espérantiste catholique (Katolikaj esperantistoj)

Paŝtista agado en la esperantlingvaj medioj, ekumenismo kaj interreligia dialogo

"Ĉiuj estu unu"


Claire Amitié (Klara Amikeco)

Fondita de Thérèse Cornille, laikino en norda Francio. Hodiaŭ 16 komunumoj. Helpi al junuloj en ĉiuj malfacilaĵoj.

"Mi jam ne nomas vin sklavoj (...) sed mi nomis vin amikoj"


Jeunesse Lumière (Junularo-Lumo, frato Daniel Ange)

Por junuloj kiuj volas donaci unu aŭ du jarojn de sia vivo al la Sinjoro. Nova evangelizado de junuloj fare de junuloj. Kontempla vivo en komunumo kun monaĥa dimensio

"Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon"


Communauté de l'Emmanuel (Komunumo de l'Emanuelo)

Manifesti ke Dio estas vivia, ke li estas inter ni.


Chemin neuf (Vojo nova)

Ekumenismo, paco kaj unuco, preĝado, reamikiĝo kaj unueco


Scouts d'Europe (Europaj Sklotoj)

Movado de kristana edukado


Communauté des Béatitudes (Komunumo de la Feliĉpromesoj)

Komunuma vivo kun pluraj vivostatoj: pastroj, religiuloj, familioj

Preĝo por la filoj de Israël


Pain de vie (Pano de vivo)

Malriĉula vivo, vivo kun la malriĉuloj, kaj Eukaristia devoteco.


Fondacio

misio evangeliza kaj kerigma, ekumenismo


Foi et Lumière (Fido kaj Lumo)

helpi familiojn kun membroj mense handikapitaj


Association saint François de Sales (Asocio de sankta Francisko de Sales)

spiritala movado; instruado dum du jaroj ĝis konsekrado


Marie Jeunesse (Maria-Junularo)

komunumo de konsekritoj, en Kebekio: adorado, akcepto, evangelizado


Jeunesses ouvrières chrétiennes (Laborista kristana Junularo)

evangelizado de junuloj en la popularaj medioj; kunmeti la ĉiutagan vivon kaj la Evangelion, agi kun en la kvartaloj, la paroĥoj ktp.


Sant'Egidio

preĝado, helpo al malriĉuloj, frateco


Communauté vie chrétienne (Komunumo de Kristana Vivo

spiritala movado laŭ spirito de sankta Ignaco


Demandoj

Sur la disdonita folio, la tri demandoj tekstis jene:

- reveni al la originoj de l'karismo: danke al prilumo de la renkonto de 1998, ĉu vi konstatis kreskiĝon en la ekkonscio pri via karismo? en kiu senco?

- karismo kaj instrua projekto - la maturiĝo de identeco ĉe la kristano: kiamaniere kunplektiĝas via eduka projekto por ekformiĝo de klara identeco kristana? kiajn malfacilaĵojn vi renkontas kaj prospektivojn vi antaŭvidas?

- komunuma dimensio kaj Eklezia matureco: kiamaniere la remalkovro de komunuma dimensio helpas tiun proceson de maturiĝo en la vivo de viaj movadoj kaj komunumoj?


a. De 1998, kio helpis vin pli bone kompreni la propran karismon

- la "Foyers de charité" estas ejoj de instruado: la karismo mortus se ili fariĝus monaĥejoj

- "Béatitudes": la procedo de kanonjura agnosko ĉe la Pontifika Koncilio por la Laikoj igis nin pli bone kompreni nian propran karismon

- "Sève": ni ne estas vivkomunumo sed ni vivas en profunda komunio; ĉiu loka teamo estas vigligita per kerno kaj kernoj komunikas inter si

- "Skoltoj": la tendaro estas loko de malkovro kaj kontemplado

- "Communauté vie chrétienne": hodiaŭ ni pli bone perceptas la unuecon de la misio en la diverseco de la engaĝiĝoj de ĉiuj membroj

- "Foi et Lumière": la fondintoj maljuniĝas kaj la demando pri transdono vigligas pripensojn pri nia karismo

- "Claire Amitié": la fondintino forpasis en la jaroj 1990aj kaj la neceso repreni nin estis okazo klarigi nian karismon al ni mem

- "Espérantistes catholiques": la jura agnosko helpis kompreni nian mision ene de la Eklezio; la drasta sekularigo de la kulturo en Europo donas okazojn de fortaj pripensoj pri kiel dialogi kaj kiel evangelizi

- "Fondacio": ĉar ni estas ekumena movado, la procedo de kanonjura agnosko ne estas facila kaj malrapidas, instigante nin pripensi nian karismon

- "Jeunesse Lumière": senĉese necesas recentriĝi je la karismo, per preĝado kaj adorado

- "Pain de vie": ni revenis al pli laika vivo,


b. Malfacilaĵoj travivitaj kaj rimedoj dum la lastaj jaroj

- "Emmanuel": gravas ke ĉiu estu en sia loko: pastroj, konsekritaj laikoj, familioj; la komunumoj kiuj fondiĝas helpas la pli malnovajn renoviĝi, reveni al la karismo; anonci en la strato necesigas lerni; nia misio estas kave determinata de la mondo; la mondo nun ekkomprenas ke la Eklezio havas vivprojekton

- "Jeunesse Lumière": la instruado baziĝas sur la profeteca rigardo kiun ĉiu metas sur la alia; pakto de reciproka konfido estas renovigita ĉiutage; fine de la jaro, okazas iaspeca proceso de beatio: ĉiu devas diri al la alia kion li ricevis danke al li; oni tre atentas pri afektiva eduko: dum la tuta instrujaro ĉiu vivas amdeteniĝe (oni ne rajtas montri se oni ekamiĝas ĝis la fino de la jaro)

- "Sève": nia movado ne havas komunan celon; la kerno estas senĉesa alvoko al kor-konvertiĝo, laŭ tri principoj: favora antaŭjuĝon, malriĉeco de la centra egoo, pureco de la intenco;

- "Béatitudes": nia specifeco estas la komunumo integreĝo tra vivspertoj; nuntempo ni trairas ĝeneralan reorganizadon por pli bone korespondo al la diversaj vivstatoj kaj diversaj generacioj

- "Claire Amitié": ni bezonas senĉese lerni kaj instruiiĝi, notinde pro la malfacilaĵoj venantaj de la franca administracio

- "Sant' Egidio": en Afriko, ni ekkomprenas ke ni povas esti kristanoj ĉe ni, esti lumo por niaj fratoj, niaj landoj, nia kontinento

- "Emmanuel" (en Rwanda): la komunumo estas la ejo kie ĉiuj malkovras sin gefratoj; nia gefrata amo estas por la servo de evangelizado: eĉ antaŭ ol paroli pri amo, oni vidas ĝin, tuŝas ĝin; pensante pri miaj gefratoj, mi vividas la Eklezion

- "Fondacio": la vivkomunumoj ne plu estas tiom laŭmodaj; nur kie estas misio tie la komunumo, ĉar utila, daŭrigas; necesas intelekta laboro, forta instruado por la laikoj

- "Sève": antaŭ ol veni al komunuma vivo, necesas esti sufiĉe matura

- "Pain de vie": ni ne ekvivis en komunumo por vivi en komunumo, sed por vivi la Evangelion; ni organiziĝis por respondi al la bezonoj de nia misio; ni eniris la Eklezion por ke ŝi estu nia patrino kaj la episkopoj niaj patroj; hodiaŭ la rikolto abundas

- "Jeunesse Lumière": ni renkontis plurajn junulojn kiuj estis persekutitaj kaj eĉ perdis la laboron ĉar ili estas kristanoj

- "Béatitudes": venas ĉe ni multaj junuloj kiuj renkontis Kriston kaj bezonas la komunuman vivon por strukturiĝi



En mia  laborgrupo, mi estas la sola kun komputilo. Mi helpas la raportanton, pastro Michon (ĝenerala animzorganto de la Foyers de Charité) redakti la resumon de nia interŝanĝo.

Tiel mi ekkonscias pri nia utileco kiel esperantistoj: nia karismo konsistas el tio ke ni utilu kiel ligo; ĉar nur la lingvon ni havas komune, ĉio alia povas varii: ni povas aparteni al diversaj Ekleziaj movadoj aŭ nure al loka paroĥo, ni povas esti prefere sociaj kunlaborantoj aŭ prefere liturgiemaj preĝantoj...

Nia duhora kunsido estis tre malferma kaj ĉiuj atente kaj respektoplene aŭskultis la aliajn. Vere la Sinjoro helpis kaj sendis sian Spiriton: "la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado" (Gal 5, 22-23)



Kundivido de la diversaj laborgrupoj

- Dio tiom multe donacis al ni dum tiuj jaroj! Tio donas fidon por la estonteco, ke Li ja estas ĉe ni verŝanta Sian gracon

- ni ne unue strebas al instituciiĝo sed al konscio pri la propra destino; la Eklezio estas vivo kiu eniras en la vivon; ni centriĝu je Kristo kaj ne je la aparteco de nia karismo aŭ komunumo

- hodiaŭ, la helpo de Petro estas fundamenta por la teologia kaj eklezia eduko

- de 1998, la kono de aliaj komunumoj fruktodonis: dialogo, reciproka estimo...

- ĉiu komunumo havas sian propran vojon pri instruado; gravas la instruado de instruantoj

- 1998 estis granda epifanio de karismoj: de tiam, kreskis la konscio pri si mem; la diversaj grupoj substrekis la gravecon de la eklezia agnosko; ni bezonas eliri el la sindeterminiĝo; por tio, ankaŭ gravas la renkonto kun tiuj kiuj suferas

- graveco de la tuteca instruado de la persono: aŭtentika kristano estu kapabla renkonti la hodiaŭan mondon; la teologia instruado estas necesa por fariĝi ministro de la kristana saĝo por la hodiaŭa homo

- la komunumo estas ankaŭ ejo de reamikiĝo

- la interna instruado ankaŭ utilas por pluteni la komunumon

- estas ia dialektiko de la pliprofundiĝo de la karismo kaj de la adaptiĝo al la mondaj bezonoj, ĉiam novaj

- hodiaŭa malfacilaĵo en la misio: personoj estas aŭ tempomankaj pro la laboro aŭ rimedmankaj pro la senlaboreco

- ekde 1998, ni ricevis gracon de unueco, en la ĝojo sed ankaŭ en la suferoj

- la foriro de la fondintoj okazigis regeneradon kaj reiron al la fonto

- lernado-instruado bezonas tempon kaj humilecon

- gravas la universala dimensio en tutmondiĝa epoko; ni lernu laŭ tutmonda maniero, ekzemple por vivi la nord-sudaj aŭ orient-okcidentaj rilatoj

- gravas malfermiĝi al la aliaj movadoj kaj komunumoj

- en karismo, povas esti ĝermoj kiuj ne tuj riveliĝas



Danke al Marija mi povis paroli telefone kun Anne kaj voki taksion. Dum mi atendis ĝin, rande de la vojo, estis tie aliaj homoj, kiuj atendis buson al Anagnina. Interalie, itala ĵurnalisto, kun tre ŝercema konversacio. Li demandis min, ĉu Francio ne volus repreni la Papon en Avignon dum kelkaj jaroj. Ja, havi la Papon en Italio estas granda graco, sed kaŭzas ankaŭ multajn sociajn kaj politikajn problemojn. Ĉu la centro de katolikismo ne povus hejmiĝi de loko al loko kiel la Dalaï-Lama: kvin jaroj en Francio, kvin en Usono ktp.? Mi rimarkigis, laŭ la sama ŝerca maniero, ke, en Esperantio, ni konas la problemon: ja ni devas elteni kaj la italajn antipapistojn kaj la francajn antiklerikanoj.

La taksion mi kundividis, ĝis la eta stacidomo de Marino, kun franca ĵurnalistino de 'Il est vivant' (Li estas viva), magazino de la Komunumo de l'Emanuel. Tiel mi povis doni al ŝi informilon pri IKUE kaj karteton kun preĝoj.

Poste en la trajno de Marino al Ciampino mi ekparolis kun junulo. Li direktas propran entreprenon de masonado, kun pluraj laboristoj. Lia maniero paroli estis tre humila. Li pridemandis min pri la nomŝildo sur mia ĉemizo kaj mi klarigis pri la kongreso. El Albanio li venis, sola, antaŭ deko da jaroj. Li estis 17jara tiam kaj dum 6 monatoj, li dormis sub pontoj. Mi ne baris la sinceran gratulon kiu ŝprucis el mia koro, admirante ke ne nur li elturniĝis por si mem sed ankaŭ nun donas laboron al pluraj personoj. Li klarigis ke ekhelpo venis de Caritas: ĝi loĝigis lin kaj trovis personojn kiuj fidis kaj donis al li ŝancon. Tiam mi donacis al li karteton kun la preĝoj en Esperanto; kompreneble, mi antaŭe demandis ĉu li estas kristano. Volonte mi respondis al liaj demandoj pri la lingvo. Kaj mi ree parolis pri la kongreso kie kunvenas tiom da homoj kiuj dediĉas la tutan vivon por renkonti kaj helpi al la aliaj. Li diris ke li krucosignas sin ĉiumatene ekde la leviĝo. Sed li malŝatas partopreni en la paroĥoj. Nur je Kristnasko li iras. Al la sugesto: indus iri ankaŭ je Pasko, li respondis: jes, ankaŭ je Pasko mi iris. Ni adiaŭis per forta kaj frata manpreno.

Bruno Masala