Monda kongreso de la Ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj 

pri la temo

la beleco esti kristanoj kaj la ĝojo tion komuniki.

laŭ invito de la Pontifika Koncilio por la Laikoj,
nome de Pape Benedikto 16a

en la kongresejo Mondomigliore, Rocca di Papa

2a tago: ĵaŭdo, 1a junio 2006a


Grava atentigo: ĉi tio ne estas oficiala TTTejo de la kongreso, sed privataj notoj de partoprenanto. Maldekstre, teksto en italikaj karaktroj, estas rakonto de personaj travivaĵoj kaj sentoj. La normala teksto estas rektaj notoj laŭ la aŭskultado: povas enesti eraroj kaj miskomprenoj. Por la originalaj tekstoj de la diversaj prelegoj, vidu TTTejon de la Pontifika Koncilio por la Laikoj: http://laici.org/


Danke al taksio mi alvenas eĉ antaŭ la komenco de la meso kaj povas aliĝi al la koruso. Kvankam ĝi konsistas nur el deko da personoj, ĝi estas sufiĉe internacia por ke la korusestro faru indikojn en tri lingvoj. Mi ricevas partiturojn, povas trejniĝi dum dek minutoj kaj, jen, envenas dekoj da episkopoj kaj pastroj.

Post la meso ni ĉiuj rapidas al la granda salono.

Bruno Masala


Profesoro G. Carriquiry informas ke, hieraŭ merkrede dum la Anĝeluso, la Papo spontane invitas ĉeestantojn veni sabaton posttagmeze al tre grava rendevuo. Poste li prezentas kardinalon Marc Ouellet, arkiepiskopo de Kebekio: disĉiplo de Hans Urs von Balthazar, tre bonkora homo kun granda paŝtista zorgo.


Card. Marc Ouellet - La beleco esti kristanoJ

- kiu diras 'beleco', elvokas spontane pejzaĝon, belartan verkon, aman geston, ĉion kio mobilizas energiojn ("La belo estas tio kiu plaĉas kaj allogas", Platono)

- la beleco supozas harmonion, apartecon kaj samtempe universalecon

- la faroj de Dio vidiĝas plej bone de la vidangulo de la beleco

- "Kristanismo povas esti komprenita nur kia la Dia amo kiu gloras sin mem" (Balthazar)

- por percepti la Dian amon en ĝia specifa gloro, oni bezonas pli ol la natura kapablo admiri la belecon de la aĵoj, necesas dono de la Sankta Spirito, kiu estigas la fidon en la homo, fidon kiu ne estas abstrakta aprobo aŭ sento, sed fidon kiu partoprenas en la sinteno de Jesuo; tian fidon oni ne akiras per imitado sed pro graca komuniko de la Sankta Spirito; ĝi estas donaco

- la Resurekto estas splendiĝo de la Triunua Amo; respondante al la amo de la Patro por la Filo kaj de la Filo por la Patro, la Sankta Spirito splendigas la veron de Dio kia absoluta Amo


- la identeco de la kristano neniam estas pure individua, ĉar ni estas kreitaj kaj rekreataj laŭ la bildo de Dio: fascina temo sed malmulte frekventata;

- la temo de la beleco estas malofte ektraktita ĉar oni preferas prezenti kristanismon je temoj kiaj boneco aŭ vero; nu, Kierkegaard atentigis pri la supraĵeco de la estetika emocio; kaj ne gravas la kultura restaĵo de pasinteco; la vera demando estas: ĉu la beleco kapablas senci por mondo deturnita de ia Dio kiun ĝi supozas konata sed kies vizaĝon mi miskonas?

- ĉu la novaj komunumoj ne ŝuldas sian elanon al ia nova percepto de la beleco de Kristo? tutsame kiel sankta Francisko en sia tempo?


La beleco de la Eklezio: ĉu programo?

- beleco estas re-suma valoro

- en sia unu encikliko, Benedikto 16a elektis la vidangulon de la beleco: harmonio inter la homa amo kaj la dia amo;

- al ni endas komuniki la ĝojon kredi: sed tio ne estas programo, tio estas graco kiun iu ajn povas ricevi en sia taga preĝado

- pri tiu kiu lipgrimacas antaŭ la belo, kvazaŭ estus restaĵo de burĝa kulturo, oni povas certi ke li ne plu povas preĝi, ke li ne plu povos (vd Nur la amo indas je fido)

- ekvidi la vizaĝon de la gloro de Dio en la vizaĝo de Kristo kaj esti ravita de ĝi, por eliri el si mem: jen la travivo de Kristo

- la origino de kristaneco estas renkonto (Benedikto 16a); la Papo, ekde la komenco, havas perspektivon estetikan (en la teologia senco de la vorto)

- la vidpunkto de la vero kaj de la bono tuŝas malpli facile la nuntempan homon, memplenan de skeptikismo kaj relativismo (kiu kredas, ekzemple, ke la universala vero minacas lian liberecon)

- la precipa problemo de la sekuraligitaj kulturoj estas la narciseca retiriĝo en sin mem, kiu venenigas la homajn rilatojn kaj polucias la socian atmosferon

- la homa kondiĉo implidas lukton kontraŭ la influo de la mondo (vd Letero al Diogneto: "Ili amas ĉiujn kaj ĉiuj persekutas ilin. Ili estas malriĉaj kaj igas multajn riĉaj. Oni malestimas ilin kaj en tiu malestimo ili trovas sian gloron. La kristanoj estas en la karno sed ili ne vivas laŭ la karno. La animo amas tiun karnon kiu malamas ĝin, kiel la kristano amas la mondon kiu malamas lin.")


La beleco esti kristanoJ (tiu pluralo nenion forprenas de ĉies individueco)

- la unikeco de kristanismo konsistas en tiu paradoksa fakto, ke ĝi absolutigas la 'mi' de ĉiu persono dume ĝi relativigas ĝin, igante ĝin plene interrilata

- la personoj en komunio estas vokitaj al reciproka dono de si mem

- koincidigi donon de si kaj realiĝon de si; la 'mi' trovas sin perdante sin en la 'ni', kie ĝi retroviĝas pli konsista ol en si mem

- la koro en ĉiu persono havas propran nomon kaj singularan kaj universalan: graco

- 'gracoplena': genaracioj post generacioj, oni daŭre miras fronte al tiu nedirebla mistero de la Enkarniĝo; la anĝelo, kiam li salutas Marian, nomas ŝin per ŝia dia nomo 'kekharitomeni'; ĝi estas pasiva formo: ŝi "estas plenigita", sed ĉio dependas de ŝia volo; samkiel la Filo, ŝi uzas sian liberecon obeante;

- la edzeca strukturo de la nova alianco estas belega

- Maria de Nazareth vivas por ni, disdividas kun ni sian nekompareblan belecon; kion ŝi posedas kiel unikan privilegion, ŝi surverŝas ĝin sur nin; piede de la kruco, ŝi fordonas sin mem, kiel ŝia Filo; la beleco esti kristanoj pasas de ŝi en nin, malpli per imitado ol per naskado;

- la Sankta Spirito, kiu estas sankta ĉar ĝi estas nur amo, forviŝiĝas antaŭ la Patro kaj la Filo

- la respondo de la Edzino kiu ekkrias 'Venu', 'Fariĝu al mi laŭ via parolo', tiu ĉi 'Fiat' akompanas ĉiujn misterojn de la vivo de Jesuo

- Maria estas senproprigita, profite al la universala komunumo; ŝia sperto estas deprenita de ŝi favore al la kristanoj ('Jen via filo!')


La esencaj elementoj de la Eklezio kia komunio

- la fakto esti amata kaj akcepti la donon de Dio

- la sperto de la fekundeco en la Sankta Spirito

- la ĉeesto de Jesuo


- Kiom belas respondi al la alvoko de la amo! Kiom belas ami kristane, sen reveno al si mem

- rakonto pri Gianna Beretta Molla, kiu postulas robon: la sanktuloj restas en la vera vivo; la mistero de la Enkarniĝo protektas ilin de esoteraj spiritalecoj

- la misio de la Eklezio: eduki al homeco, al pleneco de la homeco, al totala respekto de la persono


- estas ia beleco restarigenda: la unueco de la kristanoj; la Ekleziaj movadoj kaj la novaj komunumoj disvolviĝas notinde por atesti pri la unueco

- rakonto pri la unua vizito de ortodoksaj grekoj en Vatikano, en 2002a: kvankam oficiale oni ne povas eĉ preĝi kune, laŭ la ortodoksa vidpunkto, kiam ni envenis en la kapelo 'Redemptoris Mater', ili ekkantis marian himnon [tion raportante, la voĉo kardinalo Ouellet ekploretis pro emocio, ndlr]

- elvoko de movado en la diocezo de Kebekio, 'la ŝafoj de Jesuo', kiu vetas pri la beleco de la personoj


- ĉia renovigita evangelizado bezonas pasi tra interna renovigo: tio komenciĝas en la preĝado, per akcepto de la certeco esti amata de Dio

- la beleco de la laika kaj monaĥa liturgio estas tre grava


- en 2008a, la internacia eukaristia kongreso okazos en Kebekio: vi ĉiuj estas elkore invititaj

- sankta Francisko resumis la gracon de sia vivo per du vortoj: Jesuo kaj Maria

- la amo ne estas nur sento, ĝi estas persono, alvido, engaĝiĝo, kiu prilumas ĉiujn dimensiojn de la homa estaĵo, sen neglekti lian racion kaj sentemon

- ni ne pretervidu la unikan modelon perfektan: ni gardu la rigardon fiksitan al Maria, por scii kio estas la Eklezio, la Eklezia sinteno, la eklezia konduto

- ni restu en la posteno kiun Dio fiksis por la kristanoj, kiun ili ne rajtas dizerti, eĉ se kostas al ili imiti la Sinjoron



Ronda tablo: esprimi la belecon de Kristo en la hodiaŭa mondo

La ronda tablo estas enkondukita de Alberto Savorano:

- kial belas esti kristanoj por ni hodiaŭ, dum la mondo ŝajnas iri al kontraŭa direkto? kion pensas pri nin la pasantoj?

- Benedikto 16a diris antaŭnelonge pri Don Giussiani ke li estis "amanto de la homo ĉar amanto de Kristo"


P-ro Bernard Peyrous (en la franca) - Komunumo de l'Emanuel - Communauté de l'Emmanuel

La feliĉo esti kristano fronte al la sektoj kaj la diversaj formoj de novaj religiemoj. Tri punktoj: nuna situacio; de kie venas tia sukceso? kiel ni, kristanoj, povas atesti pri la feliĉo en tia situacio?

1- la sukceso de la sektoj estas senduba; tiel estas ĉie en la mondo: do, ne estas nur pro forĵeto en la malnova mondo de la kristanaro

- krom la strukturitaj grupoj, ekzistas giganta haloo, granda merkato de kredoj

- la eksplodo de la kredoj estas ligita al la triumfanta individualismo

- okazas amasa fenomeno de fuĝo for de la realo; la nuntempa persono havas malfacilaĵojn situiĝi

- la droga fenomeno estas tre verŝajne ligita al samaj faktoroj

2- ni alvenis al la fino de civilizacia projekto kiu regis en Europo de pli ol du jarcentoj

- la ideologioj de la 19a jarcento estis prilaboritaj sur fundamentoj de la 18a; dum la 20a oni faris la ekzercajn pratikojn: estis katastrofo

- tion la homaro nekonscie scias

- kvankam oni daŭrigas kulti la miton de la progreso per la nura homo, tio estas fundamente morta

3- la Patroj de la Eklezio estis tre sentemaj pri ĉiuj aspektoj de la siatempa mondo

- ni devas akcepti kiel niajn la pozitivajn aspektojn de la 20a jarcento

- la 20a jarcento estis tiu de la malkovro de la homara familio

- ni, kristanoj, scias tion, sed ne la tuta mondo

- la 20a estis ankaŭ jarcento de granda kuraĝo ĉe multaj personoj, kristanoj aŭ ne

- dum la 20a jarcento, Dio intervenis forte: vidu la kuraĝon esti kristanoj en malfacilaj situacioj; la 20a estis jarcento de martiroj, de sanktuloj, de alvoko al unueco (ekumenismo, renkonto de la koroj), jarcento Maria

- kia kuniga evento estis la funeralo de Johano-Paŭlo la 2a

- en la novaj komunumoj, ni estas ankoraŭ proksimaj de la naskiĝo

- S-ta Aŭgusteno: "vi diras: la epoko estas malbona; estu bona: la epoko estos plibona".


Mons. Fouad Twal (en la franca) - koadjutora episkopo de Jerusalemo

Esprimi la belecon esti kristanoj en la renkonto kun Islamo

- Petro, Jakobo, Johano sekvis la Kriston ĉar ili amis Lin, sed ankaŭ ĉar ili volis sidi dekstre de Li! La sekvo ebligis al ili purigi siajn motivojn ("Petro, ĉu vi min amas?")

- la komunumoj en Magrebo ŝajnis malfortegaj, dependaj de la bonvolo de la aŭtoritatoj; sed ili estis fortaj, alkutimiĝintaj vivi en la provizoreco

- pluraj novaj komunumoj helpis nin renoviĝi

- ni ne havis la lukson estis dividitaj, ni estis tiom malmultnombraj

- la musulmanoj rigardas nin, miregigitaj

- dum la junaj musulmanaj araboj deziras foriri al Europo por eskapi mondon sen gvidsignoj, jen europanoj junaj, entuziasmaj, forlasas la konforton kaj alvenas, eklaboras

- niaj fideluloj komprenis: esti mem disĉiploj de Kristo kaj ne ŝajnigi esti tia

- nia ĉeesto estas jam parolo kaj atesto

- post la morto de la monaĥoj en Tibhirine, nenia venĝokrio, sed dankopreĝoj kaj larmoj

- dum sia tuta historio, Jerusalemo estis dividita; la nuntempa krizo inter kristanoj, musulmanoj kaj judoj estas ankoraŭ pli forta ol tiu antaŭ 2000 jaroj

- la vivosperto de la Eklezio en mezoriento estas markita per neŝancelebla amligiteco al Jesuo: nia radiko, nia praulo estas Li

- elradikiĝo: Europanoj parolas pri falo de la ideologioj; ni, en mezoriento, spertas kiomege la ekonomiaj kaj politikaj interesoj detruas

- ni esperas pri nia propra resurekto

- kial katolikoj havas tian kapablon adaptiĝi malgraŭ la granda diverseco de ilia origino (70 naciecoj inter la kristanoj de Jerusalemo)? kiel ili konservas la internan pacon en la kirlo de la Historio? kiel Ekleziuloj kaj laikoj sentas sin en familio ĉie ajn kien ili estas senditaj?


Luis Fernando Figari (en la itala) - Movado de vivo kristana - Movimento di vita cristana

Esprimi la belecon esti kristano en la junaj generacioj

- plej multaj junuloj vivas en kunteksto de tuta nescio pri sia propra historio kaj kulturo

- la kristana eduko koncernas la tutecan homon

- la mistero de Reamikiĝo estas centra en tiu eduko

- ni lasu nin laŭfiguriĝi je Kristo, ni lasu nin transformiĝi por transformi la mondon

- "la vero vin liberigos" - la vero sanktigas

- la manko de klara kompreno de nia propra kredo estas granda malbono de la nuntempa mondo: la intelekta instruado de la kristanoj estas tre grava

- la kredo ne estas nur senta fenomeno, ĝi ekfloras danke al teologia kaj antropologia profundiĝo

- vivo estas servi

- ni devas elmontri la kuntaŭgecon de kredo kaj vivo


Dino Boffo (en la itala) - Direktoro de la ĵurnalo Avvenire

- estas propraĵo de la laikoj serĉi Dion en la aferoj de la sekulara vivo, en la familia vivo, kaj, tiel, ilumini kaj ordigi ĉiujn tempajn aferojn (vd Lumen gentium)

- ilumini: la konkreta lumo de la Kreitaĵo estas la homo; al li apartenas fariĝi kio estas Kristo; la bonfaroj estas radiado de la spirita vivo, de la interna lumo de la homo; tiel, la homo gloras Dion.

- ordigi: la ordo kuracas la konfuzon (la beleco, laŭ S-ta Aŭgusteno estas: ordo, harmonio kaj paco)

- la homo estas kunrestariganto de la kreitaĵo, kunlaboranto de Dio

- rekoni Kriston sine de la mondo; eklaborante la 'paston' de la mondo, la kristana laiko disradias Kriston;

- "tiu kiu kredas je Dio scias ke la belo estas vero kaj la vero estas belo", nu "la belo ne povas esti renkontita se oni rifuzas vidi la suferon" (kard. Ratzinger)

- "la belo estas por entuziasmigi nin al la laboro" (citaĵo de pola poeto kiun ŝatis citi Johano-Paŭlo 2a)

- nia klopodo por radiigi la Eklezion, por doni al ŝi belan figuron ne estas hipokriteco, tio estas servo al tiuj kiuj, tiel, povus gajni ekkonante Ŝin

- la hodiaŭa homaro, sen gvidsignoj, bezonas amindan veron;

- indas restitui klaran horizonton; pasi de la beloj al la belo

- vd Gaudium et spes, kiu invitas nin uzi la aĵojn de la mondo: radiigi Kriston per nia engaĝiĝo en la mondo, en simpatio kun Li


Andrea Riccardi (en la itala) - fondinto de la Komunumo Sant'Egidio

- dankon al la Pontifika Koncilio por la Laikoj ke ĝi estas komuna domo, renkontejo

- la matureco de nia Eklezia sperto aperas en nia komunio kaj diverseco

- vivo koncentrita sur sin mem neniam estos belo: la karismo tiras nin vivi sindone

- neniu jam verkis la historion de la karitato

- Benedikto 16a, per Deus caritas est, donis esprimon al io kion tiom multaj kristanoj engaĝitaj ĉe la malriĉuloj sentas

- la malfacilaj situacioj ne povas esti vivataj sen la preĝo

- la amo por la malfortuloj ne povas esti ligita al ia ideologio

- la tutiĝanta mondo ne kreis la pacon kiel oni kredis post la malvarma milito; ekonomio kreas perforton

- la malamo instigas al perforto sed ankaŭ al vakuo; hodiaŭ krimaj organizaĵoj rolas kvazaŭ popolaj universitatoj (por iaj junuloj, Ben Laden estas iu kiu luktas por la justeco)

- la kristanoj ne akceptas la ideon ke perforto estas io normala kaj natura

- ni ne devas timi alfronti demonojn tiom fortajn kiel la milito ("la milito estas satana", iam diri mezepoka papo)

- la kristanoj havas taskon komuniki la pacon per kor' ĉe kor'

- tiu ĉi mondo de tutmonda komunikado ne plu scias paroli al la koro, aŭskulti la koron

- nia situacio, hodiaŭ, estas tre nova: ni vidas la tre malproksimajn suferojn

- la filokalio, la amo al la belo, koncernas tiun kiu, je unua aliro, ne ŝajnas bela, la malriĉulo

- de la sinamo (filaŭtio) fariĝinta moralo devenas la tendenco forpuŝi la alian, la malriĉulon

- la malriĉuloj ne malbeligas sed donas spiritan sperton de matureco

- kiu subtenas malriĉulon liberiĝas de la kompliceco tekstata de la sinamo

- la amo al la malriĉulo kondukas al la rekono de nia propra interna beleco.


Liberaj intervenoj

- Komunumo Johano 23a: la unuaj malriĉuloj estas la infanoj murditaj sine de ilia patrino (40 milionoj ĉiujare en la mondo), la junuloj sen unueca familio, la droguzantoj, la infanoj de la stratoj, la sklavoj de sekso (100milo en Italio, 400 milo en Germanio)

- Misiistaj Franciskanoj de Maria: niaj movadoj ne estas celo sed rimedo; la renkonto kun aliaj movadoj estas lumo kiu donas humilecon

- Mons. Negri (Komunio kaj Liberiĝo); la Eklezio estas la sola kiu plu kredas je la digneco de la estaĵo; ŝi havas tiun respondecon; la Eklezio estas unue sakramentala

Aliaj intervenoj

- Maria, la gracoplena, estis laiko; nia rilato al Maria ne estu nur devoteco: Maria estas edukistino; kiam la familio estas en danĝero, la fido estas en danĝero

- la beleco de Kristo aperas en la geedza amo


* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

Rekomendoj de prof. Carriquiry por sabato

- ĉiuj membroj de la kongreso povos partopreni la sabatan renkontiĝon en la ĥorejo, danke al bileto kiu estos donita ĉiposttagmeze; edzinoj/edzoj kaj infanoj povas kune veni; fronte al baziliko Sankta Petro, ni estos dekstre

- disponeblas biletoj ankaŭ por la dimanĉa meso; ĉion disdonos S-ino Grazia Villani

- vendredo je 15h foriros busoj al Sankta-Petro; ankaŭ sabate je 9h30

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *


Marija kaj mi tagmanĝis fronte al du membroj de Komunio kaj Liberiĝo, unu laiko kaj unu pastro. Nu, mi tre ŝatis kion diris, la antaŭan tagon, ilia reprezentanto Giancarlo Cesana, ke kristano devas lasi enveni la tutan mondon, ke ni bezonas ĉion. Ja, esperantistoj ankaŭ serĉas la unuecon asimilante la diversecon de la realo. Ili pridemandis min pri la katolikaj esperantistoj.

Apud mi estis Mons. Fouad Twal, kunhelpanta arkiepiskopo de Jerusalem. En sia interveno, li interalie substrekis ke, pri la senradikiĝo, Europanoj priatentas ofte la falon de ideologioj, dum en mezoriento oni sentas sin perforte senradikigita de ekonomia kaj politika agresemo. Mi provis kundividi kun li mian zorgon pri Izraeo kaj itineron de dialogo judo-kristana. Ĉe la fino de la manĝo, mi donis al li karteton kun la preĝoj en Esperanto, petante: por ke vi memoru nin, t.e. mia edzino kaj mi, kiam ni venos al Jerusalemo.



Laborgrupo franclingva B

Ni unue bonvenigas pastron Bernard Peyrous, de la Komunumo de l'Emanuel, kaj rapide prezentas sin denove.

La hodiaŭj demandoj tekstaj jene:

- ekmiro kaj dankemo pri la agado de la Sankta Spirito: kiamaniere, laŭ via opinio, via karismo povas efiki kiel fermento por la vivo de la Eklezio?

- eniĝo en la Eklezia teksaĵo (universala kaj loka): kiajn rimedojn la movadoj kaj komunumoj povas investi en la rilatoj inter la diversaj Ekleziaj partneroj? kiajn malfacilaĵojn vi renkontas kaj prospektivojn vi antaŭvidas?

- la misio kaj la cirkonstancoj de la nuntempa mondo: kian kontribuon ĉiu via karismo povas alporti al la misio de la Eklezio en la cirkonstancoj de la nuntempa mondo?


a)

- hodiaŭ, episkopoj petas Hejmo de karitato (Foyer de charité), pro la bezonoj de instruado

- la unuaj spiritalaj retiriĝoj en Sudameriko estis instruitaj de virinoj

- atesto de sciplena kanoniko pri sankta Aŭgusteno post ia spiritala retiriĝo ĉe ni: mi nenion eklernis sed mi remalkovris la tutan belecon de la mesaĝo

- komence de la naŭdekaj jaroj, episkopoj en meza Europo petis helpon de la skoltoj por trovi kion fari por la junularo

- la spiritalaj movadoj riskas ke la personoj restu en la spiritala anguleto: ili do estas kuraĝigitaj engaĝiĝi en ĉiuj servoj de la Eklezio

- la amo por la Eklezio estas fermento

- la gefrata vivo estas granda riĉigo, ĝi instigas ke ĉiuj rekoniĝu gefratoj

- rigardi al la aliaj Eklezioj; renkontigi la popolojn; dialogigi la aliajn estas tasko de la kristano

- ni luktu kontraŭ la 'kulturo de la neeblo', tiu kulturo kiu donas antaŭjuĝojn pri la alia: kun Kristo, oni povas ĉion

- konigi la realaĵon de la junularo al niaj episkopoj

- la junuloj bezonas verecan ateston, sincerecon

- pleje kortuŝas ne la plej brilaj sed la plej vunditaj elinter ni

- allogo kaj sperto: Dion oni ne lernas, Li malkovriĝas en la spegulo de la vivo

- niaj karismoj naskiĝis de la preĝado; la prioritata prioritato estas instrui al la kristanoj preĝi

- ni perdis la eskatologian dimension: la Orienta Eklezio nutras nin por ĝin remalkovri; la fermento estas alrigardo al la Diregno

- ni estas nur ĉe la komenco de konsciiĝo pri la rolo de la familioj

- la ĉefa celo estas la akcepto de Vatikano 2a

- nia rolo estas konduki la homojn al Jesuo: konvertas Li

- ĉiujn vizaĝojn kiujn ni ne povis renkonti, tiujn kiujn ni ne povis senpezigi aliras Li

- "en la hostio mi vidas la vizaĝon de malriĉulo"


b)

- la precipa malfacilaĵo estas la timo de konkurenco: la paroĥoj timis ke la novaj komunumoj prenos la junulojn; sed, nia vokiĝo estas malfermi la pordon

- estas ankoraŭ multaj klerikoj kiun funkcias kiel absolutaj ĉefoj kaj montriĝas malmulte akceptema al novaj komunumoj

- tro ofte kristanoj en paroĥoj estas ne sufiĉe akceptemaj

- se la novaj komunumoj estas donaco de Dio, kompreneblas ke ilia floriĝo estigas fundajn ŝanĝigojn en la Eklezio; okazas ekleziologiaj alfrontiĝoj

- en iaj paroĥoj, oni kreas malplenajn strukturojn por imiti la novajn komunumojn anstataŭ inviti ilin

- oni devus organizi kunvenojn kiaj la nia ne nur en Romo, sed en ĉiu kontinento, ĉiu lando


c)

- ni renkontas en la Eklezio la saman malfacilaĵon ol en la resto de la mondo: Esperanto estas humila kaj neglektita afero; aldone, kelkaj malĝuste konsideras ke ĝi atencas la diversecon, dum, male, ĝi helpas diversecon floriĝi kaj komunikiĝi

- en la dialogo inter kulturo kaj fido, la karismo de universaleco devas senĉese puriĝi, precipe en mondo kie unuformeco regas pro merkata kulturo; tie, esperantistoj povas helpi

- la volita malriĉeco konstruas la universitaton de la malriĉuloj, kie oni kunvivas la verajn bezonojn de la homo

- la Eklezio estas komparebla al domego kie ĉiu komunumo havas apartamenton: ĉiu klopodu de sia apartamento estu la plej bela

- la karismo de adorado donas la resanigon: Jesuo eniras nian memoron, transformas nin, resanigas nin

- helpi al la paroĥaj komunumoj retrovi misian elanon; kiam paroĥo malfermiĝas al la misia agado, la homoj ekmiras: "ĉu estas la fino de la mondo: vidu ankaŭ la katolikoj ekmisias!"

- oni estas misiisto ekde la komenco de la vojiro, ekde oni diras 'jes'; la misio konsistas en esti rivelanto kaj ĉeesti

- la skandalo de malunuiĝo inter kristanoj estas malpli kaj malpli tolerebla

- la ĉeesto de malriĉulo en la preĝejo ŝanĝas la Eklezion

- niajn karismojn difinas Romo, ne la loka Eklezio


Vespere, atendante la buson, elĉerpita kaj zorgoplena pri Anne, malsana kaj sola kun Elisabeth en Ciampino, mi preĝas spektante la belegan lagon, kun Castel Gandolfo ĉe la alia flanko. Alparolas min membrino de Movimento di Schönstatt: ŝia serena rideto kaj malferma sinteno donacas al mi grandan pacon. Al ŝiaj demandoj pri Esperanto, miaj respondoj certe estis tre belaj kaj trafaj, kvankam mi tute forgesis ilin: nur ŝian akceptemon kaj entuziasmon mi ankoraŭ memoras.

Dankon, Sinjoro, Vi malfermas la korojn, kaj tiuj kiujn Vi kuracas helpas Vin kuraci aliajn.

La reston de la aventura reveno ankaŭ trafluas granda graco de sinforlaso. En la buso, ĉiuj kunvojaĝantoj kaj la ŝoforo provis helpi. Mi eĉ ne pagis la bileton!

Bruno Masala